La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
Vortaro de Esperanto
A
A. — 1. Unua litero de la esperanta kaj de aliaj alfabetoj. — 2. Finiĝo de la adjektivoj:
Abato. Ĉefo de monaĥejo. Abatino. Ĉefino de monaĥinejo.
Abdiki. Forlasi tronon kaj ĉiujn rajtojn al ĝi. Abdiko. Ago de tiu, kiu abdikas.
Abelo (Zool.). La konata insekto, produktanta mielon kaj vakson (
Aberacio. — 1. (Astr.). Diferenco inter la ŝajna kaj vera situacio de astro. — 2. (Opt.). Disperso de la lumo:
Abio (Bot.). Pinglarbo; ĝia ligno estas uzata de l’ ĉarpentistoj, lignaĵistoj
Abismo. — 1. Loko profunda kaj abrupta:
Ablativo. Kazo de la deklinacio en la sanskrita, latina, slavaj lingvaj; ĝi esprimas instrumenton, devenon, k.t.p.; esperante ĝi estas tradukata plej ofte per la prepozicioj
Abnegacio. Forlaso de komfortaĵoj kaj ĝuoj, precipe por la bono de aliaj: La abnegacio, t.e. la forgeso pri si mem kaj sinofero, estas virto malofta.
Abomeno. Sento, kiun kaŭzas tre malagrablaj, fizikaj ecoj de objekto (ekz.: odoro de putranta viando); malinklino. Abomena. Kaŭzanta abomenon:
Aboni. Mendi por difinita tempo kaj antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spektakloj., k.t.p.:
Aborti. Akuŝi antaŭtempe ne vivpovan idon. Aborto. Antaŭtempa akuŝo de ne vivpova ido. Abortiga. Kaŭzanta aborton:
Abrikoto (Bot.). Frukto de l’ abrikotujo.
Abrikotujo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj
Abrotano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, uzata kiel spicaĵo, en la medicino
Abrupta. Tre kruta, kvazaŭ forŝirita, kvazaŭ fortranĉita:
Absceso. Amaso de puso en histoj. Komparu: Ulcero, vundo.
Absinto. Forta maldolĉa brando de verda koloro, preparata el la samnoma vegetaĵo:
Absoluta. — 1. Tute sendependa de iu ajn povo aŭ kontrolo, sola ordonanta kaj leĝdonanta:
Absolutismo. Absoluta maniero de regado, de agado.
Absolvi. Pardoni la pekojn: Post la konfeso la pastro absolvas la pentantan pekulon. Absolvo. Pardono de l’ pekoj.
Absorbi. Tute okupi la pensojn,. la atenton: La laboro tiel absorbis lin, ke li forgesis pri la tagmanĝo.
Abstinenco. Sindetenemo, pro principo, de la uzado de l’ tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj. Abstinenculo. Persono, kiu sin detenas, pro principo, de la uzado de la tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.
Abstrakta. Kio ne estas perceptebla de la sentoj: La substantivoj povas esti dividataj en du grupojn: abstraktaj, ekz. bono, penso, ideo; kaj konkretaj: ekz. tablo, hundo. Abstraktaĵo. Io abstrakta. Abstrakteco. Eco de tio, kio estas abstrakta.
Absurda. Plene sensenca: Absurda estas la supozo pri la ekzisto de eliksiro de l’ juneco. Absurdo. Io absurda: Kia absurdo! Absurdeco. Eco de tio, kio estas absurda.
Abunda. Havanta grandan kvanton, bone provizita, pli ol sufiĉa:
Acero (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata en multaj metioj (Acer).
Acetato. Salo de la vinagra acido.
Acetileno (Ĥem.) C2H2. Bruligebla gaso, kiun oni produktas el kalcikarbido agante je ĝi per akvo.
Acida. Havanta akran guston, kiel tiu de la vinagro:
Acideco. Eco de tio, kio estas acida.
Aĉeti. Akiri ion, pagante por ĝi monon:
Aĉetebla. Kiu povas esti aĉetita:
-Ad. Sufikso, esprimanta agon ripetatan aŭ longedaŭran:
Adapti. Konformigi por speciala celo, por specialaj kondiĉoj:
Adepto. — 1. Partiano de doktrino, de sekto:
Adiaŭ. Esprimo de la ĝentileco, kiam oni foriras, disiĝas: Adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso! Adiaŭa. Kiu adiaŭas, de adiaŭo: adiaŭa vorto, adiaŭa kunveno.
Adicio. Aritmetika operacio, per kiu oni aldonas unu nombron al alia, t.e. kunigas du nombrojn en unu, kiu posedas tiom da unuoj, kiom ambaŭ kune. Adicii. Fari la adicion:
Adjektivo. Vorto aldonata al substantivo por montri ĝian econ:
Adjunkto. Helpanto de supera oficisto.
Adjutanto. Oficiro, konstante akompananta sian ĉefon kaj komunikanta liajn ordonojn al la subuloj.
Administri. Konduki aferojn privatajn aŭ publikajn per persona kunlaboro:
Administracio. Administrantaro.
Admiri. Rigardi kun miro kunigita kun aprobo, estimo, alta ŝato:
Admiralo. Ĉefo de milita ŝiparo.
Admiralitato. Estraro de ŝiparo kaj ĝia oficejo.
Admoni. Instigi per vortoj al la plenumo de devo:
Adopti. Kun formala akto preni en sian familion kiel sian propran infanon; filigi, filinigi:
Adori. — 1. Respekti kaj ami kiel Dion. — 2. Forte ami, alte ŝati:
Adreso. — 1. Precize difinita loĝloko de persono (lando, urbo, strato, domo):
Adulti. Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono. Adulto. Ago de tiu, kiu adultas.
Advento. Kvarsemajna fasto antaŭ la Kristnasko.
Adverbo. Neŝanĝebla vorto, esprimanta manieron, lokon aŭ tempon:
Advokato. — 1. Juristo, kies specialo estas defendi akuzatojn en juĝejo. — 2. Defendanto per vortoj:
Aero. Gaso, kiun ni spiras, konsistanta el azoto kaj oksigeno. Aera. — 1. El aero:
Aerolito. Ŝtono, falanta de la kosma spaco sur la supraĵon de la tero.
Aerometro. Instrumento por mezuri la densecon de la gasoj.
Aeronaŭto. Aerveturanto.
Aerostato. Aparato, plenigita per gaso, pli malpeza ol la aero kaj servanta por sin levi en la aeron.
Afabla. Kondutanta amike kun aliaj, penanta esti agrabla al aliaj:
Afekcio. Forta emocio, perdo de la egalpezo de la animo sub la influo de fortaj kaj neatenditaj impresoj:
Afekti. Ŝajnigi ion per nenaturaj manieroj:
Afero — 1. Ĉio, kio estas en la mondo reala kaj abstrakta:
Afikso. Partikulo, almetata antaŭ aŭ post la radiko, por formi novan vorton kun alia signifo:
Afiŝo. Presita anonco pri publika spektaklo. Afiŝi. Anonci per afiŝo. Komparu: Avizo, prospekto, reklamo.
Aforismo. Penso, principo, koncize esprimita,ĉerpita el verko de fama aŭtoro. Komparu: Devizo, maksimo, moto, proverbo, sentenco.
Afranki. Pagi la poŝtajn spezojn, algluante la necesan kvanton da poŝtmarkoj:
Afto (Med.). Ŝimaj ulceroj en la buŝo de suĉinfanoj.
Afusto. Veturilo de kanono.
Agi. Uzi siajn fizikajn aŭ spiritajn fortojn:
Agaco. Malagrabla sento en la dentoj, kiun kaŭzas fortaj acidoj, acidaj fruktoj.
Agapo. Festeno de la primitivaj kristanoj post la komunio.
Agariko (Bot.). Speco de manĝebla fungo
Agato. Duone diafana speco de kvarco de vivaj variaj koloroj.
Agendo. Notlibro por tuta jaro kun aparta paĝo por ĉiu tago.
Agento. Peranto por plenumi aferojn de aliaj personoj:
Agiti. Instigi aliajn al agado por celoj, havantaj publikan gravecon:
Agitanto. Persono, kiu agitas. Komparu: Propagandi.
Aglo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ falkoj
Aglomeri. Kunigi ne samspecajn, ne unuformajn objektojn en tuton. Aglomeraĵo — 1. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne unuspecaj, ne unuformaj partoj. — 2. Kungluaĵo, konsistanta el nature kunigitaj diversaj mineraloj.
Aglomerato. Aglomeraĵo.
Aglutini (Med.). Kunglui: aglutini la randojn de vundo; aglutini leŭkocitojn.
Agonio. Batalo de la mortanto kontraŭ la morto; la lastaj suferoj de la mortanto. Agonii. Esti en la stato de l’ agonio. Agonianto. Persono, kiu agonias.
Agordi. Konformigi reciproke la kordojn de instrumento, unu instrumenton al alia.
Agordo. Reciproka, konformigo de l’ kordoj de instrumento, de unu instrumento al alia.
Agrabla. Kiun oni volonte vidas, aŭskultas, k.t.p.:
Agrafo Metala hoketo kun ringeto, kiu servas por kunigi du randojn de vesto.
Agrafi. Kunigi per agrafo. Komparu: Broĉo, buko, pinglo.
Agregato (Filoz.). Io formita per kuniĝo de unuspecaj objektoj:
Agrikulturo. Kulturado de la tero.
Agronomio. Scienco, arto kulturi la teron.
Agronomo. Persono, kiu konas la agronomion, kiu sin okupas per la agronomio.
Aĝo. Tempo, pasinta de la naskiĝo: Kian aĝon li havas? Li estas kvardekjara. Aĝa. Havanta aĝon: Li estas pli aĝa, ol lia fratino. Plenaĝa. Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn: En tre multaj landoj oni fariĝas plenaĝa post la dudekunua jaro de la vivo.
Aĝio. Diferenco inter la nominala kaj efektiva (laŭkursa) valoro de la mono.
Aĝioto. Spekulacio en la borso per publikaj paperoj. Aĝioti. Sin okupi per la aĝioto. Aĝiotisto. Persono, kiu profesie aĝiotas.
Ajlo (Bot.). Bulba vegetaĵo kun forta odoro, uzata kiel spicaĵo
Ajn. Ĝeneraliga sendifina partikulo, aldonata al pronomoj, adverboj kaj konjunkcioj:
-Aĵ. Sufikso por derivi nomon de objekto, afero, farita el tio, devenanta de tio, kion esprimas la radiko; por esprimi ion konkretan:
Akacio (Bot.). Arbo el la familio de l’ mimozacoj
Akademio. — 1. Supera lernejo, universitato. — 2. Societo de scienculoj, literaturistoj, artistoj.
Akanto (Bot.). Suda dorna vegetaĵo
Akapari. — 1. Aĉeti kiel eble plej grandan kvanton da komercaĵo, por plialtigi la prezon kaj vendi kare. — 2. Proprigi al si kun malutilo por aliaj. Akaparo. Ago de tiu, kiu akaparas.
Akaro (Zool.). Parazita insekto el la vico de l’ araknoidoj
Akceli. Plirapidigi kaj samtempe helpi, sukcesigi: La aliĝo de famaj scienculoj forte akcelis la progreson de Esperanto. Akcelo. Ago de tiu, kiu akcelas.
Akcento. Plilaŭtigo, plifortigo de la voĉo sur unu silabo de la vorto:
Akcepti. — 1. Konsenti preni tion, kion oni donas, proponas:
Akcesora. Akompananta la ĉefan aferon; flanka, ne ĉefa. Akcesoraĵo. Afero, objekto akcesora.
Akcio. Atesto pri partopreno en kompanio komerca aŭ industria: La kurso de la akcioj falas dum milito. Akciulo. Posedanto de akcio: Oni aranĝas ĉiujare kunvenon de la akciuloj por decidi la plej gravajn aferojn de la kompanio.
Akcidento. Okazo malfeliĉa, malagrabla kaj neatendita:
Akcipitro (Zool.). Rabobirdo el la familio de l’ falkoj
Akcizo. Imposto de la manĝaĵoj, alkoholaĵoj, k.t.p.
Akiri. Fariĝi posedanto per batalo, laboro, aĉeto k.t.p. Akiro. -1. Ago de tiu, kiu akiras. — 2. Objekto, afero akirita:
Aklami. — 1. Saluti per laŭtaj krioj. — 2. elekti iun, akcepti proponon sen diskutado, unuvoĉe. Aklamo. Ago de tiu, kiu aklamas.
Akno. Patologia ruĝa makuleto de la haŭto.
Akolito. Preĝeja servisto, helpanta pastron dum la diservo.
Akompani. — 1. Iri kun iu, esti kun iu:
Akonito (Bot.). Venena medicina vegetaĵo el la familio de l’ ranunkulacoj
Akordo. — 1. Samtempa harmonia sonado de kelke da tonoj. — 2. Reciproka konformeco harmonia, adapteco:
Akordigi. Fari ion akorda. Akordiĝi. Fariĝi akorda:
Akra. — 1. Havanta tre maldikan tranĉan randon:
Akrido (Zool.). Insekto, detruanta la grenojn
Akrobato. Cirka gimnastika artisto.
Akso. — 1. Reala aŭ imagata rekta linio, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo:
Akselo (Anat.). Kavo sub la artiko de la ŝultro kaj brako.
Aksiomo. Vero senduba, ne bezonanta pruvon: Du nombroj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian.
Akto. — 1. Parto de dramo, de komedio:
Aktivo. — 1. Formo de la transitivaj verboj, esprimanta agon: La patro amas la filon, la filo estas amata de la patro; «amas» estas formo de l’ aktivo, «amata» de l’ pasivo. — 2. Pozitiva parto de propraĵo: La kompanio ne bankrotis, kvankam ĝiaj pasivoj preskaŭ egalis la aktivojn. Aktiva. — 1. Kiu apartenas al la aktiva formo de la verbo: La aktiva formo estas pli ofte uzata, ol la pasiva. — 2. Kiu prezentas la pozitivan parton de propraĵo: aktivaj sumoj de bilanco. — 3. Agema: Aktiva homo neniam restas senokupa.
Aktoro. Artisto, ludanta rolon en drama spektaklo.
Aktuala. Efektive ekzistanta en la nuna tempo kaj samtempe grava, interesa. Aktualaĵo. Io aktuala. Aktualeco. Eco de tio, kio estas aktuala.
Akumulatoro. Elektra baterio, amasiganta provizon de la elektro:
Akurata. — 1. Kiu plenumas je la interkonsentita tempo:
Akustiko. Parto de la fiziko, pri la sonoj.
Akuŝi. Eligi maturan feton:
Akuŝisto. Kuracisto, kies specialo estas helpi la akuŝojn. Akuŝistino. Virino, kies profesio estas helpi la akuŝojn: Akuŝantino. Virino, kiu akuŝas.
Akuta. Nelongedaŭra, akompanata de fortaj simptomoj (pri la malsanoj):
Akuzi. Proklami ies kulpon, krimon:
Akuzativo. Kazo, kies finiĝo estas
Akvo. H2O. Komponaĵo de oksigeno kaj hidrogeno; fluidaĵo, kovranta tri kvaronojn de la tero (maroj, lagoj, riveroj). Akva. — 1. Konsistanta el akvo:
Superakvego. — 1. Tre granda kvanto da akvo. — 2. La ĝenerala subakvigo de la tero, laŭ la biblio:
Akvaforto. Desegnaĵo, ĥemie farita sur kupro.
Akvarelo. Pentraĵo, farita per farboj solvitaj en akvo. Akvarelisto. Pentristo de akvareloj.
Akvario. Akvujo por kulturi vegetaĵojn kaj fiŝojn.
Akvilegio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ ranunkolacoj kun sonorilforma floro
Al. — 1. Prepozicio, metata antaŭ nomo de persono, objekto, loko, je kiu aŭ kien estas direktata la ago:
Alabastro. Duone diafana speco de gipso de blanka koloro, similanta marmoron, uzata por malgrandaj artaj objektoj:
Alarmo. — 1. Alvoko al armiloj:
Alarmi. Fari alarmon.
Alaŭdo (Zool.). Kantobirdo el la familio de l’ paseroj
Albinoso. Homo kun kunnaskita anomalio de la pigmento: plena aŭ preskaŭ plena manko de la pigmento en la haŭto, haroj, k.t.p.
Albumo. Libro por enmetado de fotografaĵoj, ilustraĵoj:
Albumino. Organika substanco, kiu formas la blankon de ovo kaj el kiu grandparte konsistas la korpo de la bestoj kaj vegetaĵoj.
Albuminurio (Med.). Ĉeesto de albumino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj).
Alciono (Zool.). Birdo krianta el la vico de l’ paseroj
Aldo. La plej malalta voĉo de la virinoj. Aldviolono. Granda violono: korda instrumento, meza inter la violono kaj violonĉelo.
Aleo. Vojo en ĝardeno; vojo kun vico de arboj ĉe ĉiu bordo:
Alegorio. Rakonto, kies temo estas metafore prezentita. Alegoria. Esprimita per metaforoj, metafore prezentita.
Aleno. Pinta fera peco por fari truojn en ledo:
Alfabeto. Kolekto de ĉiuj literoj de lingvo en konstanta vico: Preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj uzas la latinan alfabeton.
Alfenido. Metala komponaĵo, imitanta la arĝenton: El alfenido oni faras kulerojn, forkojn, k.t.p. Alfenida. El alfenido: alfenida cigarujo.
Algo (Bot.). Familio de sensemaj vegetaĵoj, kreskantaj en akvo
Algebro. Parto de la matematiko, en kies operacioj estas uzataj literoj:
Alĥemio. Ĥemio de la mezaj centjaroj; arto aliigi metalojn en oron:
Alia. — 1. Diferenca, ne egala, malsama: Tio estas tute alia afero! — 2. Dua el du: Ili disiĝis: unu iris dekstren, la alia maldekstren. Alie. — 1. Alimaniere. — 2. En kontraŭa okazo, se ne: Obeu, alie vi estos punita. Aliigi. Fari ion alia: aliigi la voĉon.
Aliiĝi. Fariĝi alia.
Alibio. Pruvo, ke akuzito estis en alia loko en la momento de la krimo.
Aligatoro (Zool.). Amerika krokodilo
Alineo. Linio, kies unua vorto iom foriĝas de la rando de manuskripto aŭ presaĵo:
Alko (Zool.). Speco de cervo kun larĝaj plataj kornoj
Alkalio (Ĥem.). Solvebla hidrato de bazo:
Alkoholo. Esenca parto de brandoj, vinoj, likvoroj (Ĥem. etila alkoholo):
Alkoholismo. Malsana stato, kaŭzita de la trouzado de alkoholaĵoj.
Alkovo. Ĉambro sen fenestro, por lito: La dormado en alkovo estas malutila por la sano. Komparu: Niĉo.
Almanako. Libro, enhavanta tabelon de l’ tagoj, monatoj, sezonoj kaj festoj de jaro, kun literaturaĵoj kaj praktikaj informoj.
Almenaŭ. — 1. Ne malpli ol: Por lerni fremdan lingvon oni bezonas almenaŭ du jarojn. — 2. Eble aliaj,…: Almenaŭ mi ne komprenas tion.
Almozo. Kio estas donata senpage al mizeruloj por helpi ilin:
Alno (Bot ). Arbo el la familio de l’ betulacoj, uzata de lignaĵistoj
Aloo (Bot.). Arbo, liveranta laksigan rezinon, el la familio de l’ liliacoj
Alopatio. Metodo de kuracado per rimedoj, kontraŭaj al la naturo de l’ malsano:
Alpako. Ŝtofo el lano de l’ samnomaj ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio [nun: Peruo]. Alpaka. El alpako:
Alta. — 1. Granda en la vertikala direkto:
Alteco. Eco de tio, kio estas alta. Plialtigi. Pligrandigi la altecon.
Altaro. Tablo por religiaj oferoj, por diservo.
Alteo (Bot.). Malvosimila vegetaĵo
Alterni. Sekvi unu alian kaj reciproke: La tagoj kaj noktoj eterne alternas.
Alternativo. Decida elekto de unu el du eblaĵoj aŭ aferoj: Al la kompanio sin prezentis la alternativo: aŭ bankroti aŭ likvidi ĉiujn filiojn.
Altreliefo. Surmura skulptaĵo, kies figuroj preskaŭ tute foriĝas de la fono.
Aludi. Paroli pri persono aŭ afero, ne menciante ilian nomon, komprenigante tamen pri kio oni parolas. Aludo. Vorto aŭ frazo, aludanta pri io.
Alumeto. Ligna peceto, kun ekstremo sulfurita, por ekbruligado.
Aluminio (Ĥem.). Al. Blanka, tre malpeza metalo de arĝenta brilo. Aluminia. El aluminio:
Aluno (Ĥem.). Duobla sulfato de aluminio kaj kalio, amonio: La kalian alunon oni ordinare nomas simple aluno. Aluno estas uzata por purigi akvon, en fotografado, tanado.
Aluvio. Tera tavolo, alportita de la akvo: La plej granda parto de Holando konsistas el maraj aluvioj.
Amo. — 1 . Pasia inklino al persono de alia sekso:
Amatoro. — 1. Persono, kiu havas inklinon al io, amas ion;
Amalgamo. — 1. (Ĥem.). Miksaĵo de hidrargo kun alia metalo. — 2. Miksaĵo.
Amaso. Kolekto, granda kvanto, granda nombro:
Ambasadoro. — 1. Sendito de unu ŝtato al alia. — 2. Konstanta reprezentanto de ŝtato ĉe alia regno.
Ambaŭ. Unu kaj alia: Mi renkontis du amikojn, mi salutis ilin ambaŭ kaj ĉiu resalutis.
Ambicio. Forta deziro de famo, honoroj, k.t.p.: Laŭdinda estas ambicio, se ĝi instigas al la laboro, kondamninda, se ĝi uzas intrigojn kaj reklamon. Ambicia. Kiu havas, montras ambicion: ambicia homo, ambicia projekto.
Amblo. Maniero de l’ irado de kelkaj kvarpiedaj bestoj, kiuj levas samtempe ambaŭ piedojn de unu flanko:
Amboso. Fera bloko, sur kiu oni forĝas.
Ambro. Rezina aroma substanco, uzata kiel incenso.
Ambrozio. — 1. Manĝaĵo de la grekaj dioj. — 2. Tre bongusta manĝaĵo.
Ambulanco. Movebla armea hospitalo.
Amelo. Substanco, formanta la plej grandan parton de ĉiuj farunaj substancoj; ĝi estas fabrike preparata el grenoj, terpomoj kaj uzata por rigidigi la tolaĵon.
Amen. La lasta vorto de preĝoj; ĝi signifas:
Ametisto. Violkolora multekosta ŝtono, konsistanta el speco de kvarco.
Amfibio (Zool.). Vertebrulo, vivanta sur la tero kaj en la akvo:
Amfiteatro. — 1. Antikva duonronda konstruaĵo kun pli kaj pli altaj benkoj por spektatoroj. — 2. Parto de teatro kontraŭ la scenejo.
Amforo. Antikva vazo, alta kaj mallarĝa, kun du teniloj; ĝi estis uzata por vino, mielo, oleo, k.t.p.
Amigdalacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Amiko. Persono, ligita kun alia per inklino, simpatio, akordo de opinioj, gustoj:
Amindumi. Peni plaĉi al persono de la alia sekso per vortoj kaj konduto:
Amnestio. Pardono, senkulpigo, proklamita de regnestro al krimuloj.
Amnestii. Doni amnestion.
Amoniako (Ĥem.). NH3. Gasa alkalio de tre akra odoro, kombinaĵo de azoto kaj hidrogeno; ĝi estas uzata, en akva solvaĵo, de ladistoj, kolorigistoj.
Amorfa. Kiu ne posedas regulan strukturon: Ekzistas du specoj de fosforo: amorfa kaj kristala.
Amortizi. Nuligi ŝuldon per regulaj partopagoj.
Amplekso. Dimensioj, grado de vasteco (en figura senco):
Amputi. Fortranĉi per ĥirurgia instrumento membron, organon:
Amuleto. Objekto havanta miraklan econ antaŭgardi de malsano, de sorĉo la personon, kiu ĝin portas.
Amuzi. Agrable okupi la pensojn, atenton; gajigi:
-An. Sufikso por esprimi membron, loĝanton, adepton:
Anagramo. Alimeto de la literoj de vorto aŭ frazo, por formi alian vorton aŭ frazon:
Anakronismo. — 1. Eraro kontraŭ la kronologio, konsistanta en kunmetado de nesamtempaj personoj aŭ faktoj. — 2. lo nekonforma al la moroj de epoko.
Analitiko. Teorio de analizo.
Analizo. — 1. Disigo en elementojn:
Analogio. (Filoz.). Simileco de du aferoj en unu aŭ kelke da rilatoj, permesanta konkludi pri ilia simileco ankaŭ en aliaj rilatoj:
Ananaso (Bot.). Frukto de l’ ananasujo. Ananasujo. Tropika arbo el la familio de labromeliacoj
Anapesto. Trisilaba versa mezuro, konsistanta el du mallongaj, aŭ neakcentitaj silaboj kaj tria longa aŭ akcentita.
Anarĥio. — 1. Sistemo politika kaj socia, en kiu ĉiu individuo vivas sendependa, sen iu ajn estraro aŭ registaro. — 2. Plena senordo. Anarĥia. De anarĥio, bazita sur anarĥio.
Anaso (Zool.). Korta naĝbirdo
Anatemo. Solena malbeno; malbeno.
Anatomio. Scienco pri la makroskopa strukturo de organismoj:
Anĉovo (Zool.). Malgranda manĝebla fiŝo, ordinare konservata en oliva oleo, uzata kiel spicaĵo
Anekdoto. Mallonga sprita rakonto.
Aneksi. Aligi, precipe aligi al regno fremdan provincon:
Anemono (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ ranunkulacoj
Angeliko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de Pumbeliferoj
Angio. Kanalo, tubo, tra kiu fluas la sango, nutraj fluidaĵoj de l’ bestoj kaj vegetaĵoj.
Angiologio. Parto de la anatomio pri la angioj.
Angilo (Zool.). Serpentosimila manĝebla fiŝo
Angino (Med.). Inflamo de la gorĝo.
Angulo. — 1. Nelimigita spaco inter du sin renkontantaj linioj rektaj. — 2. Nelimigita spaco inter du aŭ kelke sin renkontantaj reciproke ebenoj. — 3. Malvasta, kaŝita loko. Triangulo Parto de l’ spaco, limigita de tri sin reciproke renkontantaj linioj. Multangulo. Parto de l’ spaco, limigita inter kvar, kvin k.t.p. sin reciproke renkontantaj rektaj linioj.
Anĝelo. — 1. Ĉiela estaĵo, akompananta kaj servanta Dion; ĉiela sendilo.
Anhidra (Ĥem.). Senakva.
Anilino. Olea substanco, produktata el indigo (industrie el nitrobenzolo) kaj uzata por farboj. Anilina. De anilino, enhavanta anilinon:
Animo. — 1. Spirita kaj senmorta parto de la homo:
Anizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kies grajnoj estas uzataj kiel spicaĵo, por likvoroj
Ankaŭ. Same kiel aliaj, kaj, krom tio:
Ankilozo (Med.). Rigideco de artiko, kaŭzita de malsano.
Ankoraŭ. — 1. Ĝis la nuna tempo: La laboro ne estas ankoraŭ finita. Li ankoraŭ laboras. — 2. Ree: Ankoraŭ unu fojon.
Ankro. Fera ilo, ĵetata en la akvon por fiksi ŝipon: La ankro estas emblemo de l’ espero. Ĵeti ankron, levi ankron.
Anobio (Zool.). Lignomanĝanta insekto el la vico de l’ koleopteroj
Anomalio. Io nenormala; dekliniĝo de ĝenerala regulo. Anomalia. Nenormala, dekliniĝanta de ĝenerala regulo.
Anonci. — 1. Publike sciigi:
Anonima. Sen nomo de aŭtoro, de posedanto:
Ansero. — 1. (Zool.). Korta naĝbirdo
Anstataŭ. En la loko de: Anstataŭ ĉapelo surmeti ĉapon. Anstataŭ babili, laboru. Anstataŭi. Esti uzata anstataŭ io; okupi la lokon, plenumi devon anstataŭ iu: La mielo anstataŭas la sukeron. Dum la foresto de la prezidanto anstataŭis lin la sekretario. Anstataŭo. Ago de tiu, kiu anstataŭas. Anstataŭigi. Uzi anstataŭ io, doni la oficon de iu: anstataŭigi mortintan oficiston per nova.
-Ant. Finiĝo de la aktiva participo de la estanta tempo:
Antaŭ. — 1. Prepozicio, esprimanta: a) Tempon, momenton pli fruan, ol alia: La spektaklo komenciĝis antaŭ la oka horo. Mi venis antaŭ li. b) Lokon, pli proksiman, ol alia: La puto estas antaŭ la domo. — 2. Prefikso, esprimanta agon, staton, okazantan pli proksime, pli frue: antaŭiri, antaŭdiri. Antaŭa. Estanta antaŭ io: antaŭa parto de domo, antaŭa preparo. Antaŭe. — 1. Pli frue: Antaŭe pensu, poste agu. — 2. En antaŭa loko: Antaŭe iris heroldo kaj post li dek kavaliroj. Antaŭen. Al antaŭa loko, antaŭ sin: Antaŭen! — komandis la kolonelo.
Antagonismo. Kontraŭeco.
Antagonisto. Kontraŭulo.
Antarkta. Proksima de la suda poluso.
Anteno (Zool.). Movebla korno sur la kapo de insektoj, servanta kiel organo de la palpa kaj aŭda sento.
Anticipi. Akcepti, preni antaŭe:
Antikristo. Kontraŭulo de Kristo kaj de la kristanismo; legenda estaĵo, kiu devas aperi antaŭ la fino de la mondo kaj esti venkita de Kristo.
Antikva. — 1. Kiu ekzistis antaŭ tre longe kaj ne ekzistas plu:
Antilopo (Zool.). Speco de rapidkura remaĉbesto.
Antimono (Ĥem.). Sb. Blanka blueta metalo, de lamena strukturo; ĝi estas uzata por la fabrikado de diversaj kunfandaĵoj (ekz. presliteroj); en la medicino estas uzataj ĝiaj saloj.
Antinomio. Kontraŭeco de du leĝoj, de du reguloj.
Antipatio. Malinklino, kiun kaŭzas malagrablaj spiritaj ecoj. Antipatia. Kiu kaŭzas antipation:
Antipirino. {Ĥem.} C11H12N2O. Dimetilfenilpirazolono. Blanka kristala pulvoro, uzata en la medicino kontraŭ la kapdoloro kaj febro.
Arĥeologo. Persono, kiu sin okupas per la arĥeologio.
Arĥeologio. Scienco pri la monumentoj kaj artoj de la antikveco.
Arĥipelago. — 1. La maro inter Grekujo kaj Turkujo. — 2. Kolekto de najbaraj insuloj:
Arĥitekto. Persono, kiu profesie sin okupas per la konstruado.
Arĥitekturo. Belarto de la konstruado.
Arĥitravo. Trabo sur la kapitelo de kolono.
Arĥivo. Kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj. Arĥivisto. Persono gardanta, aranĝanta arĥivon.
Ario. Muzikaĵo, adaptita al vortoj.
Ariergardo. Taĉmento, gardanta la postan parton de armeo.
Aristokrato. Ano de alta nobelaro.
Aristokratio. Aristokrataro.
Aritmetiko. Scienco pri la nombroj kaj kalkulado.
Arko. Parto de cirklo:
Arkado. Arkaĵo sur kolonoj.
Arkeo. La ŝipo de Noaho.
Arkta. Proksima de la norda poluso.
Arlekeno. Ludanto en cirka spektaklo, portanta groteskajn diverskolorajn vestojn. Komparu: Histriono.
Armi. Provizi per instrumentoj por atako aŭ defendo:
Armeo. Militistaro. Granda kolekto de armitaj soldatoj, dividitaj en regimentojn, rotojn, k.t.p. kaj komandataj de unu ĉefo.
Arniko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kompozitoj, uzata en la popola medicino, kiel vundsaniga rimedo
Aroganta. Malmodesta kaj malŝate kondutanta kun aliaj.
Aromo. Bonodoro de vegetaĵoj. Aroma. Kiu posedas aromon:
Aroruto. Amelo el radikoj de kelkaj tropikaj vegetaĵoj, uzata kiel nutraĵo.
Arpeĝo. Akordo, kies sonoj ne sonas samtempe, sed rapide ŝekvas unu alian. Arpeĝi. Fari arpeĝojn.
Arsenalo. Provizejo de armiloj, armilejo.
Arŝino. Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m.
Arto. — 1. Scio, kapablo fari ion, akirita per studoj, lernado, praktiko: arto de diplomato, de kuracisto, de ĉasisto. — 2. Kontraŭo de la naturo: La arto imitas la verkojn de la naturo. — 3. Belarto: poezio, arĥitekturo. Arta. Koncernanta arton. Artisto. Persono, kiu sin okupas per arto: pentristo, drama artisto. Belarto. Ĉiu el la kvin artoj: arĥitekturo, poezio, muziko, skulpt- kaj pentrarto.
Arterio (Anat.). Angio, kiu kondukas sangon de la koro al la partoj de la korpo.
Arteza. Arteza puto: borita puto, el kiu la akvo ŝprucas per si mem.
Artifiko. Lerta, ruza, trompa procedo:
Artiko. Organo, kiu kunigas kaj en kiu moviĝas du membroj de la korpo:
Artikolo. — 1. Partikulo, per kiu oni esprimas la difinitecon aŭ nedifinitecon: Esperanto posedas nur unu artikolon. — 2. Raporto, traktato en gazeto: La propagandaj esperantaj gazetoj ne akceptas politikajn artikolojn.
Artilerio. Kanonoj kun la soldatoj, servantaj ilin. Artileria. De artilerio:
Artiŝoko (Bot.). Legomo el la familio de l’ kompozitoj
Artrito. Inflamo de artiko. Artritulo. Persono, malsana je artrito.
Artropodoj (Zool.). Tipo de malsuperaj bestoj, kies korpo estas dividita en segmentojn:
-As. Fleksio de la tempo estanta de l’ aktivo (por ĉiuj personoj de la unu- kaj multenombro).
Aso. Ludkarto, signita per unu sola punkto.
Asafetido. Malbonodora rezino, aplikata kontraŭ spasmoj.
Asbesto. Minerala substanco, konsistanta el fadenoj kaj nebruligebla.
Asekuri. Certigi al si per speciala pago kompenson de perdoj, kiuj povas esti kaŭzitaj de fajro, ŝippereo, k.t.p.:
Asepso. Kontraŭputra metodo en la ĥirurgio, sen uzado de ĥemiaj rimedoj. Asepsa. — 1. Bazita sur la asepso:
Aserti. Kategorie kaj kun certeco esprimi sian opinion. Aserto. Opinio, vortoj de tiu, kiu asertas. Komparu: Certigi.
Asesoro. Asistanto, helpanto de juĝisto.
Asfalto. Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por kovri stratojn kaj vojetojn. Asfalti. Kovri per asfalto. Asfalta. El asfalto:
Asfiksio. Ĉeso de la spirado, sufokiĝo.
Asigno. Dokumento, ordonanta pagi monon, destinitan por speciala celo, al persono prezentanta la mandaton. Asigni. Destini kaj pagi monon por speciala celo:
Asimili. — 1. Proprigi al sia korpo manĝitan nutraĵon:
Asisti. Akompani kaj helpi. Asisto. Akompano kaj helpo. Asistanto. Persono, kiu asistas:
Askarido (Zool.). Parazita vermo vivanta en la intestoj de l’ homoj kaj porkoj.
Asketo. Persono, celanta perfektiĝon per piaj procedoj kaj abstinenco.
Asketismo. Asketa vivado.
Asocio. Grava, granda societo:
Asonanco. Neplena rimo, en kiu oni atentas nur la samecon de la akcentitaj vokaloj:
Asparago (Bot.). Legomo el la familio de l’ liliacoj
Aspekto. Maniero, en kiu io sin prezentas al niaj okuloj; ŝajno; mieno;
Aspergi. Delikate surŝprucigi per gutoj:
Aspido (Zool.). Venena serpento.
Aspiri. Celi, deziri oficon, postenon: aspiri al la ofico de l’ direktoro; aspiri altajn honorojn. Aspiranto. Persono, kiu aspiras: La ofico ne vakas ankoraŭ, kaj jam sin prezentis dek aspirantoj. Komparu: Kandidato.
Asteroidoj. Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero.
Astmo (Med.). Malsano, karakterizata de malfacila spirado.
Astro. Ĉiela korpo: suno, planedo, kometo. Komparu: Stelo.
Astrologo. Persono, kiu sin okupas per la astrologio.
Astrologio. Arto antaŭdiri faktojn el la situacio de la steloj.
Astronomo. Persono, kiu sin okupas per la astronomio.
Astronomio. Scienco pri la astroj.
-At. Finiĝo de la pasiva participo de l’ estanta tempo:
Ataki. — 1. Sin ĵeti kontraŭ iu por batali:
Atavismo. Heredado de malproksimaj antaŭuloj.
Ateismo. Doktrino, neanta la ekziston de Dio.
Ateisto. Persono, kiu neas la ekziston de Dio.
Atenci. — 1. Krime ataki reganton aŭ alian eminentan personon:
Atendi. — 1. Resti, ĝis iu venos, ĝis io okazos: atendi amikon, atendi la subiron de la suno. — 2. Esperi: atendi helpon. — 3. Esti preta, minaci, esti neevitebla: La tagmanĝo atendas nin. La krimulon atendas la ekzekuto. Atendo. Stato de tiu, kiu atendas. Atendejo. Ĉambro, salono por atendi: atendejo de stacidomo, de kuracisto.
Atenta. Kies aŭda, vida sento, spirito estas turnita al io:
Atesti. — 1. Doni sciigojn pri fakto aŭ afero, por konfirmi aŭ kontraŭparoli diron de akuzito:
Atingi. Sukcesi tuŝi, veni ĝis, sin etendi ĝis: atingi la plafonon per etendita mano; atingi celon; atingi urbon antaŭ la nokto; atingi aĝon de dudek jaroj. Atingebla. Kiu povas esti atingita: neatingebla perfekteco.
Atlaso. — I. Kolekto de geografiaj kartoj; kolekto de desegnaĵoj aŭ pentraĵoj, ilustrantaj specialan temon:
Atleto. — 1. Luktisto. — 2. Homo tre forta.
Atmosfero. Aero, gasoj, ĉirkaŭantaj la teran globon aŭ alian astron. Atmosfera. De atmosfero:
Atomo. La plej malgranda, nedividebla parto de materio. Komparu: Molekulo.
Atomismo. Filozofia sistemo, klariganta la formiĝon de l’ universo, kiel kuniĝon de atomoj.
Atonio (Med.). Malforteco de muskolo, de organo.
Atribui. Opinii, ke io estas ies ago, eco: atribui al iu meriton, pekon, agon.
Atributo (Gram.). Adjektivo aŭ substantivo, kiu kun verbo formas predikaton:
Atriplo (Bot.). Vegetaĵo herba el la familio de l’ kenopodiacoj
Atrofio (Med.). Patologia malgrasiĝo, malgrandiĝo de muskolo, de organo.
Atrofii. Patologie malgrasiĝi, malgrandiĝi.
Atuto. Supera koloro en la kartludoj.
Aŭ. — 1. Esceptanta konjunkcio: Venki aŭ morti! Prenu frakon aŭ redingoton. — 2. Alivorte; tio estas; nomata alie: Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono.
Aŭdi. Percepti per la orelo:
Aŭdienco. Oficiala akcepto de regnestro aŭ altrangulo, por aŭskulti petojn.
Aŭditorio. Ĉambrego por publikaj, universitataj lecionoj.
Aŭguro. Antikva roma antaŭdiristo.
Aŭkcio. Publika vendo al persono, kiu proponas la plej altan pagon.
Aŭrantiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj:
Aŭreolo. Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj; glorkrono. Komparu: Nimbo.
Aŭskulti. Uzi sian aŭdan senton; atenti por aŭdi: Ĉiuj atente aŭskultis, sed la bruo estis tiel granda, ke oni aŭdis preskaŭ nenion. Aŭskultanto. Persono, kiu aŭskultas. Komparu: Aŭdi.
Aŭspicioj. Protekto, partopreno: La rondo estis fondita sub la aŭspicioj de la tutmonda ligo de instruistoj.
Aŭtentika. Originala, nefalsita, vera: aŭtentika verko, dokumento, subskribo. Aŭtentikeco. Eco de tio, kio estas aŭtentika: La akuzito neis la aŭtentikecon de l’ dokumento.
Aŭtobiografio. Priskribo de la propra vivo.
Aŭtoĥtona. Kies antaŭuloj loĝis en lando jam de antikvaj tempoj:
Aŭtodidakto. Persono, kiu lernas sen instruanto.
Aŭtografo. Io skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.
Aŭtografa. Skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.
Aŭtografio. Reproduktado de aŭtografoj per la litografio.
Aŭtokrato. Absoluta reganto. Aŭtokrata. Reganta absolute.
Aŭtokratio. Aŭtokrata sistemo de regado.
Aŭtomato. — 1. Aparato, movata de risorto (precipe imitanta vivantan estaĵon). — 2. Aparato, kiu elĵetas per sia meĥanismo diversajn objektojn (bombonojn, poŝtkartojn, fervojajn biletojn), post kiam oni enmetis moneron de difinita grandeco. — 3. Persono sen volo, sen energio. Aŭtomata. Aganta per si mem, sen ekstera kaŭzo, meĥanika:
Aŭtomobilo. Veturilo, kaleŝo, movata de motoro.
Aŭtonomio. Sistemo de regado de provinco, sendependa de la centra registaro. Aŭtonomia. Posedanta aŭtonomion, bazita sur aŭtonomio:
Aŭtoro. Verkisto: aŭtoro de poemo, de scienca verko, de opero.
Aŭtoritato. Povo, spirita influo, bazita sur respekto al iu, sur ies saĝo, virtoj:
Aŭtuno. La tria sezono de la jaro, inter la somero kaj vintro, t.e. inter la dua tagnoktegaleco kaj la plej mallonga tago de l’ jaro.
Aŭtuna. De aŭtuno, okazanta en aŭtuno:
Avo. Patro de patro, patro de patrino.
Avanso. Progreso en rango, en ofico:
Avara. Karakterizata de ekstrema deziro kolekti riĉaĵojn, ne volonte elspezanta.
Avari. Ne volonte, ne multe doni:
Avelo (Bot.). Arbeto el la familio de la kupuliferoj kun manĝeblaj nuksoj
Aveno (Bot.). Greno, uzata kiel paŝtaĵo por la ĉevaloj
Aventuro. Rimarkinda, eksterordinara okazo en ies vivo; kuraĝa danĝera entrepreno. Aventuristo. Persono, havanta inklinon al aventuroj.
Averti. Antaŭsciigi pri minacanta danĝero, malfeliĉo, malbono, por ke oni ĝin evitu:
Avida. Forte deziranta posedi ion:
Avizo. Presita sciigo pri estonta fakto:
Azeno (Zool.). Longorela kvarpiedulo el la gento de l’ ĉevaloj:
Azilo. Rifuĝejo.
Azoto (Ĥem.). N. Ĥemia elemento, senodora, senkolora gaso, el kiu konsistas kvar kvinonoj de la atmosfera aero; ĝi ne brulas, ne subtenas la bruladon, ne taŭgas por la spirado.
B
Babili. Paroli pri negravaj aferoj, paroli multe kaj precipe por la sola plezuro de parolado. Babilo. Vortoj de tiu, kiu babilas. Babilema. Kiu amas babili. Babilulo. Persono babilema.
Babordo. Maldekstra flanko de ŝipo (se oni turnas la vizaĝon al la antaŭa parto)
Bacilo. Bakterio, havanta formon de bastoneto:
Bagatelo. Negranda objekto, negrava afero.
Bajoneto. Pinta batalilo, kiun oni almetas al la pafiloj: Talleyrand diradis:
Baki. Sekigi kaj malmoligi per la varmego:
Bakterio. Malsupera vegeta organismo, videbla nur per mikroskopo kaj kaŭzanta diversajn malsanojn, fermentadon, putradon.
Balo. Kunveno kun dancoj.
Balai. Forigi polvon, malpuraĵojn per ilo, farita el vergoj aŭ haregoj:
Balado. Epika versaĵo, kies temo estas ĉerpita el legendo.
Balanci. Nerapide kaj egale movi supren kaj returnen:
Balasto. Pezaj objektoj (ŝtonoj, sablo), per kiuj oni ŝarĝas ŝipojn, aerostatojn por konservi la egalpezon.
Balbuti. Paroli neklare, haltante kaj ripetante silabojn. Balbuto. Vortoj, parolmaniero de tiu, kiu balbutas.
Baldakeno. Kovrilo, tegmento, portata sur stangoj super la kapo de ĉefa pastro aŭ civila altrangulo dum soleno.
Baldaŭ. Post mallonga tempo:
Baleno (Zool.). Grandega mambesto, vivanta en la maro
Baleto. Teatra danco; spektaklo, kies temo estas esprimata per dancoj kaj mimiko.
Balisto. Antikva milita maŝino, por ĵetado de ŝtonoj, lancoj, k.t.p.
Balistiko — 1. Parto de la meĥaniko pri la movoj de ĵetitaj korpoj. — 2. Milita scienco pri la movoj de kugloj, pri la eksplodo de bomboj, k.t.p.
Balkono. Ekstera, horizontala ebeno el tabuloj, ŝtonplatoj ĉe la superaj etaĝoj, ĉirkaŭita de balustrado kaj komunikiĝanta kun la interno de l’ domo. Komparu: Teraso, verando.
Balono. — 1. Sferforma malplena korpo. — 2. Vitra sferforma vazo. — 3. Aerostato.
Baloti. — 1. Voĉdoni per globetoj. — 2. Voĉdoni pri kandidatoj.
Balustrado. Vico de kolonetoj aŭ palisetoj, kunigitaj supre per horizontalaj traboj, servanta kiel barilo ĉe altaroj, ŝtuparoj, balkonoj, terasoj. Komparu: Barilo, bariero.
Balzamo. — 1. Bonodora rezina substanco de vegetaĵoj. — 2. Tio, kio kvietigas dolorojn, ĉagrenojn:
Balzamino (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun belaj floroj
Bambuo (Bot.). Grandega herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj, kies trunko estas uzata por konstruaĵoj, mebloj
Bani. Meti korpon en akvon, fluidaĵon kaj tie ĝin lavi:
Banala. Ofte, de ĉiuj uzata, kaj tial neoriginala, neeleganta, neinteresa:
Banano (Bot.). Frukto de l’ bananarbo. Bananarbo. Tropika arbo el la samnoma familio
Bando. Aro de rabistoj, vaguloj, friponoj.
Bandaĝo. Longa tola rubando, per kiu oni kovras, ĉirkaŭvolvas kaj senmovigas vunditan membron. Bandaĝi. Meti bandaĝon.
Banderolo. Papera rubando, anstataŭanta koverton: Mi sendas al vi la gazeton en rekomendita banderolo.
Bandito. Rabisto.
Banko. Institucio, privata aŭ ŝtata, por monaj operacioj:
Bankiero. Posedanto de privata banko.
Bankroti. Ĉesi pagi siajn komercajn ŝuldojn kaj lasi deklari oficiale pri tio. Bankroto. Stato de tiu, kiu bankrotas. Bankrotinto. Persono, kiu bankrotis.
Banto. Ŝnuro, arkforme fleksita, kies ekstremoj estas interligitaj, lasante liberan spacon inter si. Komparu: Nodo, maŝo.
Bapti. Doni la sakramenton de l’ bapto. Bapto. Sakramento, kiu forigas la primitivan pekon de niaj prapatroj ; la baptanto (pastro aŭ alia persono) aspergas la baptaton kaj donas al li nomon. Baptano. Persono, kiu partoprenas la ceremonion de la bapto kaj akompanas la baptatan infanon. Baptopatro. Persono, kiu prezentas infanon al bapto, tenas ĝin sur siaj manoj dum la ceremonio kaj sciigas al la pastro la nomon, elektitan por la baptato.
Bari. Meti ion sur vojo, por malhelpi la trairon:
Barako. Simpla, provizora konstruaĵo por soldatoj, laboristoj, malsanuloj. Komparu: Budo.
Barakti. Kontraŭstari, peni sin liberigi per vivegaj movoj de la membroj:
Barbo. Haroj, kreskantaj sur la mentono kaj vangoj. Senbarba. Ne havanta barbon.
Barbara. Karakterizata de sovaĝaj moroj, manko de civilizacio, krueleco. Barbaro. Homo barbara. Barbareco. Eco de tiu, kiu estas barbara.
Barbarismo. Esprimo, kontraŭa al la spirito de lingvo, precipe ĉerpita el alia lingvo.
Barbiro. Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la harojn.
Barĉo. Supo el betoj.
Barelo. Vazo el lignaj tabuletoj, kunigitaj per ringoj, kun du fundoj. Barelisto. Metiisto, kiu faras barelojn. Komparu: Tino.
Bario (Ĥem.). Ba. Ĥemia elemento el la grupo de termetaloj.
Bariero, Transversa trabo, baranta vojon. Komparu: Barilo.
Barikado. Baro, rapide konstruita sur strato el veturiloj, pavimaj ŝtonoj k.t.p. Barikadi. Bari per barikado, forte bari:
Baritono. Malalta vira voĉo inter la baso kaj tenoro.
Barko. Simpla, nekovrita ŝipo.
Barometro. Instrumento por mezuri la premon de la atmosfero.
Barono. Nomo de nobela terposedanto de malpli alta rango, ol princo kaj grafo.
Baso. La plej malalta vira voĉo.
Baseno. — 1. Granda vazo por akvo. 2. Sendanĝera loko en haveno por gardi ŝipojn de maraj ventegoj.
Basko. Malsupra pendanta parto de redingoto, de frako.
Basto. Interna parto de la ŝelo de l’ arboj.
Bastardo. Infano naskita ekster edziĝo. Bastarda. Naskita ekster edziĝo.
Bastiono. Aldona fortikaĵo el tero kaj masonaĵo, konstruita ekstere de ĉefa fortikaĵo.
Bastono. Longa maldika ligna peco, kiun oni portas en la mano kaj sur kiu oni sin apogas. Lambastono. Bastono kun transversa ligna peco supre, sur kiu sin apogas la lamuloj.
Baŝliko. Speco de kapuĉo kun longaj ekstremoj, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la kolo.
Bati. Trafi per rapida forta movo de mano aŭ de objekto, tenata en la mano:
Batali. — 1. Malamike uzi siajn fizikajn fortojn kontraŭ iu; peni venki iun korpe (sin defendante aŭ atakante kontraŭulon):
Bataliono. Taĉmento de infanterio, parto de infanteria regimento.
Baterio. — 1. Artileria taĉmento kun la ilaro: Franca baterio havas ses kanonojn. — 2. Elektra baterio: kolekto de boteloj de Leyde.
Batisto. Tre maldika Kaj densa teksaĵo el plej delikataj specoj de lino. Batista. El batisto:
Bazo. — 1. Malsupro, malsupra parto; bazo de monto, de piedestalo, de triangulo. — 2. (Ĥem.). Substanco, kiu kun acido formas salon. — 3. Ĉefa. esenca principo:
Bazaro. — 1. Placo, kie oni vendas komercaĵojn. — 2. Loko, okupita per plej diversaj butikoj. — 3. Ĉefa, granda komerca centro.
Baziliko. Ĉefa preĝejo.
Bazilisko. — 1. (Zool.). Amerika lacerto
Bedo. Longa kaj mallarĝa peco de tero, kie oni kulturas florojn, legomojn, k.t.p.
Bedaŭri. — 1. (Netr.). Esti nekontenta, senti ĉagrenon, ke oni faris ion aŭ ne faris:
Beko. Pinta longa parto de la buŝo de l’ birdoj. Beki. Bati, piki per beko.
Bekeŝo. Hungara vesto: longa, vasta surtuto kun rigida kolumo.
Bela. Kiu tre plaĉas:
Beladono (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata en la medicino
Beletristiko. Nescienca, neteknika literaturo; bela literaturo: romanoj, versaĵoj, noveloj, k.t.p.
Beni. Solene alvoki la favoron de Dio, solene diri bondezirojn:
Benefico. Teatra spektaklo, kies profito estas destinita ne por la direkcio, sed por unu el la artistoj, aŭ por filantropia celo.
Benko. Longa tabulo, apogita ĉe la ekstremoj, por sidi.
Benzino. Senkolora, facile ekbruligebla fluidaĵo, produktata el kruda petrolo kaj uzata por forigo de makuloj, por motoroj (aŭtomobiloj).
Benzolo (Ĥem.). C6H6. Fluida komponaĵo de karbono kaj hidrogeno, produktata el la peĉo de ŝtonkarbo kaj uzata por forigo de makuloj, por fabrikado de anilinaj farboj, k.t.p.
Bero. Mola, sukplena frukto, kiu anstataŭ kerno havas grajnojn:
Berberiso. Arbeto el la samnoma familio kun flavaj floroj kaj ruĝaj beroj (Berberis).
Berilo. Speco de smeraldo de koloro de la mara akvo.
Berilio (Ĥem.). Be. Ĥemia elemento, blanka malfacile fandebla metalo.
Besto. Vivanta estaĵo, posedanta la kapablon senti kaj sin movi:
Beto (Bot.). Legomo el la familio de kenopodiacoj, el kiu oni produktas sukeron (Beta).
Betulo (Bot.). Arbo el la samnoma familio: ĝia ŝelo kaj ligno estas uzataj por multaj objektoj (Betula).
Betulacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: betulo, alno.
Bezoni. — 1. Ne posedi ion necesan:
Biblio. La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento.
Bibliografio. Tabelo aŭ priskribo de eldonitaj libroj.
Biblioteko. — 1. Kolekto de libroj. — 2. Ŝranko por libroj. — 3. Ĉambro, konstruaĵo por konservado de libroj.
Biciklo. Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta.
Biciklisto. Sportisto, uzanta biciklon.
Bicikleto. Durada velocipedo kun egale grandaj radoj.
Bieno. Tera, kampara propraĵo. Bienulo. Posedanto de bieno.
Biero. Fermenta trinkaĵo, produktata el lupolo kaj diversaj grenoj, precipe el hordeo.
Bifsteko. Rostita peco de fileo.
Bigamio. Krimo de viro, kiu edziĝas duafoje, kiam ankoraŭ vivas lia unua edzino, aŭ de virino, kiu edziniĝas, kiam ankoraŭ vivas ŝia unua edzo.
Bigota. Tro fervora en la plenumo de religiaj ceremonioj. Bigotulo. Bigota persono. Bigoteco. Eco de tiu, kiu estas bigota.
Bilanco. Tabelo de aktivoj kaj pasivoj de komerca firmo.
Bilardo. Ludo, kiun oni ludas per eburaj globoj, puŝataj per longaj bastonoj, sur tablo, kovrita per verda drapo.
Bildo. Io prezentanta la formon kaj figuron; rebrilo en akvo, en spegulo.
Bileto. Papera folieto kun surskribo pri la rajto de eniro, de partopreno:
Biliono. Mil milionoj (franca sistemo).
Bindi. Kunkudri la foliojn de libro kaj surmeti kartonan kovrilon. Bindaĵo. Kovrilo de libro. Bindisto. Persono, kies metio estas bindi.
Biografio. Priskribo de ies vivo.
Birdo. Varmsanga vertebrulo, posedanta flugilojn kaj plumojn: kortaj birdoj (koko, ansero, anaso); migrantaj birdoj (cikonioj, alaŭdoj); rabaj birdoj (aglo, akcipitro).
Birdtimigilo. Objekto por fortimigi birdojn.
Bireto. Malpeza kvarangula aŭ ronda ĉapo, portata de pastroj kaj profesoroj.
Bis. Ankoraŭ unu fojon, duan fojon!
Biskvito. Pano, bulko aŭ kuko, tranĉita en maldikajn pecojn kaj sekigita aŭ bakita duan fojon. Panbiskvito. Biskvito el pano por soldatoj, maristoj.
Bismuto (Ĥem.). Bi. Ĥemia elemento, grize blanka metalo.
Bistro. Nigre-bruna farbo, farata el fulgo.
Bisturio. Malgranda ĥirurgia tranĉilo.
Bitumo. Tera peĉo.
Bivako. Halto, ripozo de soldatoj sen tendoj, sub libera ĉielo. Bivaki. Halti por ripozo, pasigi nokton sub libera ĉielo.
Blanka. Kiu havas la koloron de la lakto, de la neĝo:
Blasfemi. Ofendi, insulti Dion, religion. Blasfemo. Vortoj de tiu, kiu blasfemas. Blasfemanto. Persono, kiu blasfemas.
Blato (Zool.). Hejma insekto el la vico de rekteflugilaj
Blazono. Simbola signo de nobela familio, de regno, de urbo. Komparu: Insigno.
Bleki. Aŭdigi sian voĉon (pri diversaj bestoj):
Blendo (Ĥem.). Ĥemia natura komponaĵo de sulfuro kun zinko.
Blinda. Kiu ne vidas, ne posedas la vidkapablon. Blindulo. Homo blinda.
Blinde. Kiel blindulo, konfide, senkritike:
Bloko. Granda peza peco de fero, ligno, marmoro. Bloki. Bari per blokoj; bari la eniron kaj eliron en urbon, havenon,
Blokado. Barado de eniro kaj eliro en urbon, havenon.
Blonda. Helkolora (pri haroj). Blondulo. Persono, kiu havas blondajn harojn.
Blovi. Movi la aeron:
Blua. Kiu havas la koloron de la sennuba ĉielo. Bluo. Blua koloro. Blueta. Kun blua nuanco; posedanta koloron, similan al la bluo. Bluigi. Fari ion blua. Bluigaĵo. Substanco, per kiu oni bluigas (ekz. tolaĵon).
Bluzo. Simpla vesto por la supera parto de l’ korpo, portata de kamparanoj, artistoj, lernantoj. Komparu: Burnuso, mantelo, kitelo.
Bo-. Prefikso, montranta personon, kun kiu oni parenciĝis per edziĝo: Bopatro = patro de edzo aŭ de edzino.
Boao. — 1. Grandega serpento. — 2. Longa peco de pelto, kiun la virinoj portas ĉirkaŭ la kolo.
Boato. Malgranda malpeza, nekovrita ŝipeto kun remiloj kaj veloj.
Bobeno. Cilindro, ordinare ligna, sur kiu oni volvas fadenojn.
Boji. — 1. Krii, kiel hundo. — 2. Malĝentila esprimo pri parolaj atakoj:
Bojkoti. Rifuzi, ĉesi labori por iu, vendi al iu, aĉeti de iu, entute havi rilatojn kun iu, pro malsameco de politikaj, sociaj opinioj. Bojkoto. Ago tie tiu, kiu bojkotas.
Boksi. Sporte batali per pugnoj. Boksisto. Sportisto, kiu boksas.
Boli. — Vaporiĝi en la tuta maso: La akvo bolas ĉe la temperaturo de 100 gradoj. — 2. Esti tre ekscitita, incitita: boli de kolero. La popolo, preta ribeli, bolas. Boligi. Varmigi akvon, fluidaĵon, por ke ĝi bolu.
Bolto. Fera najlo, kun larĝa kapo ĉe unu ekstremo kaj kun ŝraŭbo ĉe la alia. Bolti. Kunigi per boltoj.
Bombo. Fera globo, kesto, plenigita per pulvo, kiu eksplodas, falinte teren aŭ renkontinte solidan korpon.
Bombardi. Pafi per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. Bombardado. Pafado per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. Bombardilo. Kanono por bombardado.
Bombinatoro (Zool). Speco de bufo.
Bombono. Malgranda sukeraĵo.
Bona. — 1. De alta, supera kvalito: taŭga, konforma al celo, utila:
Bori. Fari truon, enigante kaj turnante akrepintan ilon:
Borakso (Ĥem.). Na2B4O7. Natribiborato. Blanka kristala substanco, uzata en la medicino kaj industrio.
Bordo. — 1. Ekstremo de supraĵo:
Borderi. — 1. Faldi kaj alkudri randon de vesto:
Borso. Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado kaj aĉetado de akcioj, obligacioj, k.t.p., kaj notata ilia kurso.
Bosko. Arbareto.
Bostono. Kartludo, de la nomo de l’ urbo Bostono en Ameriko.
Boto. Leda alta piedvesto (ĝis la genuo, eĉ pli alten). Botisto. Metiisto, kiu faras botojn.
Botaniko. Scienco pri la vegetaĵoj. Botanika. Kiu rilatas la botanikon:
Botelo. Longa, ordinare vitra vazo kun mallarĝa malferma parto, por fluidaĵoj.
Bovo. Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton. Bovino. Ino de bovo. Bovido. Ido de bovo. Bovaĵo, bovidaĵo. Bova, bovida viando.
Braceleto. Ornamaĵo, kiun oni portas ĉirkaŭ la mano (ĉe antikvaj nacioj kaj sovaĝuloj ankaŭ ĉirkaŭ la piedoj).
Brako (Anat.). Parto de la homa korpo, de la ŝultro ĝis la kubuto.
Bramo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj
Bramano. Hinda pastro de alta rango.
Brano. Ŝeloj de greno, apartigitaj per la muelado.
Branĉo. Parto de arbo, kreskanta el la trunko. Branĉeto. Malgranda branĉo; branĉo, kreskanta ne el la trunko, sed el alia branĉo. Komparu: Vergo.
Brando. Alkohola trinkaĵo, produktata el greno, terpomoj. Brandfarado. Fabrikado de brando. Brandfarejo. Fabriko de brando. Brandfaristo. Specialisto en la fabrikado de brando.
Branko. Organo de la spirado de l’ fiŝoj.
Brasi. Turni velon al la vento.
Brasiko (Bot.). Legomo el la familio de l’ kruciferoj
Brava. Kuraĝa, sentima, taŭga. Brave. Bone, tre bone! (aproba ekkrio). Bravulo. Persono brava.
Breĉo. Larĝa fendo en muro, en ŝtonego; kavaĵo, malakraĵo de tranĉa rando.
Breto. Horizontala tabulo, sur kiu oni metas diversajn objektojn:
Brevo. Papa dekreto en malpli gravaj aferoj.
Breviero. Latina libro por la katolikaj pastroj, enhavanta preĝojn, psalmojn por ĉiu tago de l’ jaro.
Brido. Rimena ilo, metata sur la kapon de ĉevalo aŭ alia rajdbesto, per kiu oni ĝin kondukas. Bridi. — 1. Surmeti bridon. — 2. Haltigi, kvietigi:
Brigado. Taĉmento de soldatoj, konsistanta el du regimentoj.
Briko. — 1. Bakita peco de argilo de regula formo (ortangula paralelepipedo), uzata por la masonado. — 2. Io havanta la formon de briko:
Brili. Hele lumi, kiel la poluritaj supraĵoj:
Brilianto. Polurita diamanto.
Broĉo. Ornamaĵo el oro aŭ arĝento kaj multekostaj ŝtonoj kun pinglo:
Brodi. Fari per la kudrado desegnaĵojn, literojn sur tolo, drapo, k.t.p.:
Brogi Trempi en bolanta fluidaĵo; brulvundi per bolanta fluidaĵo:
Brokanti. Aĉeti kaj revendi; trompe komerci; trompii.
Bromo (Ĥem.). Br. Ĥemia elemento, malhele ruĝa peza fluidaĵo de malagrabla odoro Ĝiaj komponaĵoj kun metaloj (bromidoj) estas uzataj en la fotografarto.
Bronko. Ĉiu el la du tuboj por spirado, en kiujn dividiĝas la traĥeo.
Bronkito. Inflamo de la bronkoj.
Bronzo. Kunfandaĵo de kupro kaj stano. Bronza. — 1. Farita el bronzo:
Broso. Ilo, konsistanta el haregoj, fiksitaj en tabuleto, por forigi polvon, ordigi harojn, purigi dentojn, k.t.p. Brosi. Purigi, ordigi per broso:
Broŝuro. Maldika, nebindita libro.
Broŝuri. Kunkudri la foliojn de libro.
Brovo. Arkforma vico de haroj super la okulo:
Bruo. Miksaĵo de diversaj fortaj sonoj:
Bruli. — 1. Esti konsumata de fajro:
Bruna. Nigreruĝa, malhele kaŝtana. Bruno. Bruna koloro. Brunigi. Fari ion bruna:
Brusto. Parto de la homa kaj besta korpo de la kolo ĝis la ventro. Brusta. De brusto:
Bruto. — 1. Hejma kvarpieda besto:
Bubo. Seneduka knabo. Bubaĵo. Ŝerco, petolaĵo de bubo.
Bubalo (Zool.). Sovaĝa bovo
Buĉi. Mortigi bruton por manĝado. Buĉejo. Ejo, kie oni buĉas. Buĉisto. Homo, kies profesio estas buĉi.
Budo. Nezorge farita simpla konstruaĵo el tabuloj. Komparu: Barako.
Budĝeto. {nun ankaŭ: buĝeto} — 1. Projekto pri enspezoj kaj elspezoj por tuta jaro:
Bufo (Zool.). Ranosimila amfibio
Bufedo. Tablo, ŝranko kun manĝaĵoj en restoracio, stacidomo, teatro; ĉambro, en kiu estas ĉi tiu tablo.
Buko. Metala kadreto kun movebla pinglo por kunigi partojn de vesto:
Bukedo. Fasko de deŝiritaj kunligitaj floroj.
Buklo. Kuniĝo de ringforme kurbiĝintaj haroj.
Bukso (Bot.). Arbo ĉiam verda el la familio de l’ eŭforbiacoj
Bulo. Neregule globforma maso: neĝa bulo, pasta bulo, panbulo.
Bulbo (Bot.). — 1. Legomo kun akra gusto kaj odoro, uzata kiel spicaĵo kaj kies radiko prezentas globforman tuberon kaj konsistas el foliformaj lamenoj, ĉirkaŭantaj unu la alian
Buljono. Supo el kuirita viando, ordinare bova:
Bulko. Malgranda bakaĵo el tritika faruno.
Bulvardo. Larĝa strato, ĉirkaŭanta urbon; larĝa strato kun vico de arboj.
Burdo (Zool.). Abelosimila insekto
Burĝo. Homo de la meza klaso: ne nobelo, ne proletario. Burĝaro. Burĝa klaso. Burĝeco. Stato, titolo de burĝo.
Burĝono. Tubero sur vegetaĵoj, el kiu disvolviĝas la floroj kaj folioj. Burĝoni. Kovriĝi de burĝonoj.
Burleska. Ridinda per la karikatureco, per la kontrasto inter la graveco de la personoj kaj la malalteco de la stilo. Burlesko. Mallonga neserioza komedio, kun dancoj kaj kantoj.
Burnuso. Araba vesto: longa mantelo kun kapuĉo. Komparu: Kitelo.
Busprito. Oblikva masto en la antaŭa parto de ŝipo.
Busto. — 1. Antaŭo de la supera parto de la homa korpo:
Buŝo. Kavo de la homa vizaĝo inter la du makzeloj, enhavanta la langon kaj dentojn. Buŝa. — 1. Kiu rilatas la buŝon:
Buŝumo. Aparato, metata sur la buŝegon de hundoj, ĉevaloj, por malhelpi ilin mordi.
Buŝelo. Angla mezuro por sekaj ŝuteblaj korpoj = 36,5 litr.
Butero. Grasa substanco el lakto.
Butiko. Ejo, kie oni vendas komercaĵojn, ordinare ĝi rigardas la straton. Butikisto. Posedanto de butiko.
Butono. Malgranda globforma aŭ diskforma korpo, kovrita aŭ ne per drapo, tolo, servanta por kunigi, fiksi partojn de vesto.
Butonumi. Kunigi per butonoj. Malbutonumi. Disigi partojn de vesto, eligante la butonojn el la truoj. Butontruo. Truo en vesto, en kiun oni enmetas la butonon.
C
Caro. Rusa monarĥo.
Cedi. — 1. Ĉesi kontraŭstari, reiri:
Cedro (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj
Cejano (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj; ĝiaj floroj estas uzataj en la medicino
Celi. — 1. Direkti pafon al la trafota objekto, peni trafi:
Celerio (Bot.). Legomo, kulturita apio.
Celuloido. Kornforma diafana maso el pafkotono kaj kamforo, el kiu oni fabrikas kombilojn, tenilojn kaj diversajn galanteriaĵojn.
Celulozo. Substanco, el kiu konsistas la solida parto de la vegetaĵoj.
Cembro (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj
Cemento. Substanco el pulvorigitaj kalkaj kaj argilaj ŝtonoj, uzata kiel mortero.
Cementi. Kunigi per cemento kovri per cemento. Komparu: Kalko, stuko.
Cendo. Malgranda monero: centono de dolaro, centono de guldeno.
Cent. Dekfoje dek (100):
Centavo. Malgranda monero de multaj amerikaj ŝtatoj.
Centezimala. Bazita sur sistemo, en kiu la tuto estas dividita en cent partojn:
Centifolio (Bot.). Speco de l’ rozo
Centigramo. Centono de gramo.
Centilitro. Centono de litro.
Centimo. Centono de franko.
Centimetro. Centono de metro.
Centro. — 1. Punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de cirklo: Cirklo estas kurba linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco al interna punkto, nomata centro. — 2. Meza punkto, meza loko: centro de tablo, centro de urbo. — 3. Modera partio en parlamento.
Centra. Kiu estas en centro: centra punkto, centra kvartalo. Alcentrokura. Aganta, movanta al centro: alcentrokura forto. Decentrokura. Aganta, movanta for de la centro. Alcentrigi. Kunigi, kolekti en komunan centron; centralizi.
Centralizi. Kunigi, kolekti en komunan centron, en mezan punkton:
Cenzuri. Trarigardi manuskriptojn aŭ presprovaĵojn, por kontroli, ĉu ili ne enhavas ion kontraŭ la registaro, kontraŭ la eklezio. Cenzuro. Cenzuranta kontrolo. Cenzuristo. Persono, kies ofico estas cenzuri.
Cerbo (Anat.). Grize-blanka substanco, formanta la centran parton de la nerva sistemo de l’ homo kaj de aliaj vertebruloj:
Ceremonio. — 1. Ekstera formo de religia kulto, de oficiala soleno: funebra ceremonio, ceremonio de kronado. — 2. Ekstera formo de neintimaj rilatoj: Lasu la ceremoniojn kaj venu al ni, kiam vi volas kaj vestita, kiel ĉiutage. Ceremonia. — 1. Amanta la ceremoniojn: La Ĥinoj estas ekstreme ceremoniaj. — 2. Solena, pompa: ceremonia tono. — 3. Neintima: ceremonia vizito. Ceremonie. En ceremonia maniero: ceremonie paroli. Senceremonie. Simple, intime.
Cerezino. Tera vakso.
Cerio (Ĥem.). Ce. Ĥemia elemento, mola griza metalo.
Certa. — 1. Ne dubanta: Mi estas certa, ke li venos. — 2. Senduba, nedubebla: certa sciigo. Certe. En certa maniero. Certeco. Eco de tio, kio estas certa. Certigi. Fari ion certa: Mi certigas vin, ke li venos. La persisto certigas nian sukceson. Komparu: Aserti.
Cervo (Zool.). Duhufulo kun grandaj, belaj kornoj
Cetera. Ĉiu alia; ĉiu, pri kiu oni ankoraŭ ne parolis: La entuziasmo daŭris nelonge: unuj baldaŭ perdis la esperon, aliaj tuj laciĝis, la ceteraj tute forgesis pri la afero. Cetere. Krom tio, aliflanke.
Cezio (Ĥem.). Cs Ĥemia elemento, en pura stato mola metalo de la grupo alkalia.
Ciano (Ĥem.). CN. Senkolora venena gaso; en komponaĵoj ĝi ludas rolon kvazaŭ de elemento (KCN, CNHO, k.t.p.).
Ci. Pronomo de la dua persono de la unumombro (familiara formo anstataŭ
Cibeto. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. Cibetkato. Kato, produktanta cibeton
Cidonio (Bot.). Frukto de l’ cidoniarbo. Cidoniarbo. Arbo el la familio de l’ pomacoj
Cidro. Vino el fruktoj, precipe el pomoj.
Cifero. Signo por skribi nombrojn:
Cigaro. Longa kunvolvaĵo de tabakaj folioj, por fumi:
Cigaredo. Tabako, envolvita en tre maldika papero.
Cigno (Zool.). Granda, blanka naĝbirdo el la familio de l’ lamenbekaj kun tre longa kolo:
Cikado (Zool.). Insekto el la familio de l’ egalflugilaj
Cikatro. Postesigno sur homa aŭ besta korpo, resaniĝinta de vundo aŭ ulcero. Cikatriĝi. Fermiĝi, kovriĝi per cikatro:
Ciklo. — 1. (Astr.). Periodo, post kiu ripetiĝas la samaj astronomiaj fenomenoj:
Ciklono. Uragano en tropikaj landoj, kiu antaŭeniras, rapidege turniĝante. Komparu: Trombo.
Ciklopo. Mitologia giganto kun okulo en la mezo de la frunto.
Cikonio (Zool.). Birdo migranta el la familio de la longpiedaj
Cikorio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, kies radiko estas uzata kiel surogato de l’ kafo
Cikuto (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj: Sokrato estis kondamnita trinki cikuton (Cicuta virosa).
Cilindro. Korpo, limigita de du egalaj paralelaj rondoj kaj de kurba surfaco, kuniganta ilin. Cilindra. Havanta formon de cilindro.
Cimo (Zool.). Parazita insekto el la familio de l’ hemipteroj, kun malagrabla odoro
Cimbalo. Muzika instrumento, konsistanta el tabulo, sur kiu estas streĉitaj metalaj kordoj aŭ metitaj sur korkoj metalaj tabuletoj, kiujn oni frapas per lignaj bastonetoj.
Cinabro (Ĥem.). HgS. Ruĝa hidrarga sulfido: Cinabro fabrike produktata, estas uzata, kiel farbo.
Cinamo (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l’ miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio: ĝi estas uzata kiel spicaĵo
Cindro. Restaĵo de brulinta korpo.
Cindrigi. Fari ion cindro:
Cinika. — 1. Kiu rilatas la grekan antikvan filozofian instruon, laŭ kiu povas esti feliĉa nur tiu, kiu malŝatas la komforton, artojn, k.t.p. — 2. Senhonta, maldeca:
Cipreso (Bot.). Pinglarbo el la samnoma familio, de bela piramida formo
Ciro. Ŝmiraĵo por ŝuoj, por doni al ili brilon.
Cirko. Rondforma konstruaĵo kun areno en la mezo por spektakloj de rajdistoj, akrobatoj, atletoj.
Cirkelo. Geometria instrumento, konsistanta el du brakoj, kunigitaj per ĉarniro, kaj uzata por mezuri liniojn, desegni cirklojn.
Cirklo. Kurba fermita linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco de interna punkto, nomata centro. Cirkla. Havanta formon de cirklo.
Cirkonstanco. Detalo, apartaĵo, kiu akompanas fakton: grava cirkonstanco. Tio dependos de la cirkonstancoj.
Cirkulero. Sciigo, letero, skribita aŭ presita, dissendita al multaj personoj, pri la sama temo.
Cirkuli. — 1. Senhalte moviĝi, revenante ĉiam al la punkto de l’ foriro:
Cirkumflekso. Akcento, metata sur longaj vokaloj (^
).
Cisterno. Akvujo por pluvakvo, ordinare masonita sub la tero.
Citadelo. Fortikaĵo, gardanta urbon.
Citi. Ripeti laŭvorte frazojn, fragmentojn el verko de aŭtoro, kiel argumenton por sia propra diro. Citaĵo, citato. Frazo, fragmento citita. Komparu: Mencii.
Citro. Muzika instrumento, konsistanta el ligna kesto kun metalaj kordoj, kiujn oni pinĉas, ludante.
Citrono (Bot.). Pale flava frukto, plena de acida suko. Citronarbo. Vegetaĵo el la familio de l’ aŭrantiacoj
Civila. Kiu estas nek militisto, nek pastro.
Civilizi. Kvietigi la morojn, doni klerecon al barbaro:
Civilizacio. Stato de tio, kio estas civilizita: La civilizacio anstataŭas iom post iom la barbaran staton.
Civito. Libera lando, regno, regata de la reprezentantoj de la popolo. Civitano. Ano de civito.
Colo. Malgranda mezuro de longeco:
Ĉ
Ĉabrako. Kovrilo, kiun oni metas sub la selo de ĉevalo.
Ĉagreno. Malĝojo, kaŭzita de perdo aŭ de nerealiĝinta espero:
Ĉamo (Zool.). Kaprosimila besto el la familio de l’ antilopoj, el kies haŭto oni faras delikatan ledon (Rupicapra).
Ĉambelano. Nobelo, administranta loĝejon de monarĥo.
Ĉambro. Ĉiu el la partoj de loĝejo, apartigitaj unu de alia per muroj kaj komunikigantaj reciproke per pordoj. Antaŭĉambro. Unua ĉambro de loĝejo ĉe la enirpordo, ordinare sen fenestroj kie oni demetas kaj lasas la paltojn, ĉapelojn k.t.p. Komparu: Vestiblo.
Ĉampano. Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata.
Ĉano. Parto de pafilo, per sia frapo eksplodiganta la kartoĉon.
Ĉapo. Kapkovrilo kun nevolvita rando.
Ĉapelo. Kapkovrilo kun volvita rando.
Ĉapitro. Parto de literatura verko, signita per la sama vorto kun orda numero, aŭ sole per la lasta:
Ĉar. Konjunkcio, esprimanta kaŭzon.
Ĉaro. Durada veturilo: La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj.
Ĉarlatano. — 1. Migranta vendisto de kuracaj rimedoj, elŝiranta dentojn sur publikaj placoj, k.t.p. — 2. Trompisto, trouzanta la homan kredemon. — 3. Ignoranta kuracisto, pretendanta, ke li posedas sekretajn, ĉion resanigantajn rimedojn.
Ĉarma. Alloganta, kaŭzanta admiron per sia beleco, amindeco:
Ĉarniro. Aparato, konsistanta el du plataj metalaj pecoj, kunigitaj per komuna akso kaj turniĝantaj ĉirkaŭ ĝi:
Ĉarpenti. Prilabori lignon por konstruaĵoj; fari lignajn konstruaĵojn. Ĉarpentisto. Persono, kies metio estas ĉarpenti.
Ĉarpio. Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn: La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.
Ĉasi. Persekuti beston, por ĝin mortigi. Ĉasaĵo. Besto, bestoj, kiujn oni ordinare ĉasas: leporoj, perdrikoj, kapreoloj.
Ĉasisto. Persono, kies profesio aŭ sporto estas ĉasi. Ĉashundo. Hundo uzata por la ĉasado. Ĉaskorno. Korno, per kiu oni ludas signalojn dum la ĉaso. Ŝtelĉasi. Ĉasi fremdan ĉasaĵon. Ŝtelĉasisto. Persono, kiu profesie ŝtelĉasas.
Ĉasta. Libera de voluptaj deziroj, nemakulita de seksaj pekoj. Ĉasteco. Eco de tiu, kiu estas ĉasta. Malĉasta. Perdinta la ĉastecon. Malĉastigi. Kaŭzi ies malĉastecon. Komparu: Virga.
Ĉe. Prepozicio, per kiu estas esprimata: — 1. Loko tre proksima de io, tuŝanta ion; ankaŭ en la senco — en loĝejo, domo de:
Ĉefo. Persono, kiu komandas, administras, direktas:
Ĉeko. Mandato, per kiu oni povas repreni por si mem aŭ por alia persono la monon, lasitan sur sia kuranta konto en banko. Komparu: Asigno.
Ĉelo. Malgranda spaco, fermita de ĉiuj flankoj: ĉelo de monaĥo, ĉelo de abelejo, ĉelo de organismo.
Ĉemizo. Vesto, plej ofte tola, portata sur la supra parto de nuda korpo.
Ĉeno. Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun alia: ĉeno de l’ malliberulo. Ĉenero. Ringo de ĉeno.
Ĉerizo (Bot.). Frukto. Ĉerizujo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj
Ĉerko. Kesto ligna, metala, en kiun oni metas kadavron, por ĝin enterigi.
Ĉerpi. — 1. Elpreni fluidaĵon per vazo, mano: ĉerpi akvon el puto. — 2. Preni de alia: ĉerpi el la monujo de l’ patro, ĉerpi materialon el ies verko. Elĉerpi. Malplenigi per la ĉerpado ĝis la fundo: elĉerpi akvon el la puto. La tuta eldono de la verko jam estas elĉerpita.
Ĉesi. Ne esti plu; ne okazi plu:
Ĉevalo (Zool.). Unuhufa bruto, servanta la homojn kiel rajd- kaj jungbesto (Equus caballus).
Ĉevrono. Trabo, al kiu estas fiksitaj la tabuloj de tegmento.
Ĉi. Partikulo, almetata al montraj pronomoj kaj adverboj por esprimi pli proksiman personon aŭ objekton:
Ĉia. De ĉiu eco, de ĉiu kvalito.
Ĉial. Pro ĉiu kaŭzo (malofte uzata).
Ĉiam. En ĉiu tempo.
Ĉie. En ĉiu loko.
Ĉiel. Ĉiamaniere (malofte uzata).
Ĉielo. — 1. Sin etendanta super ni blua arkaĵo, apogita sur la ekstremoj de la horizonto. — 2. La loĝloko de Dio, de l’ anĝeloj kaj sanktuloj. Ĉielarko. Sepkolora arko sur la ĉielo dum la pluvo (refrakto de la sunaj radioj en la gutoj de la pluvo). Ĉieliro. Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo.
Ĉies. De ĉiu, apartenanta al ĉiu.
Ĉifi. Kunpremi kaj fari senordajn faldojn: ĉifi veston, ĉifi paperon.
Ĉifono Forŝirita peco de drapo, tolo, vesto, k.t.p. Ĉifonisto. Kolektanto de ĉifonoj. Ĉifonvesto. Malnova disŝirita vesto:
Ĉikani. Intence fari al iu malhelpojn, fari malagrablaĵojn al iu por montri sian superecon. Ĉikano. Ago de tiu, kiu ĉikanas. Ĉikanema. Havanta inklinon al ĉikanoj.
Ĉio. Ĝeneraliga pronomo memstara (uzata nur sen substantivo), montranta objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro:
Ĉiom. Ĉia nombro, ĉia kvanto; ĉian nombron, kvanton (malofte uzata).
Ĉirkaŭ. — 1. Prepozicio kaj prefikso kun la signifo: en la spaco, kiu estas apud io, de ĉiuj ĝiaj flankoj: Densa popolamaso staris ĉirkaŭ la oratoro. La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Ĉirkaŭiri arbaron. — 2. Partikulo, esprimanta neprecize tempon, kvanton: La koncerto daŭris ĉirkaŭ 3 horojn kaj finiĝis ĉirkaŭ la noktomezo. La vesto kostos ĉirkaŭ 100 frankojn. Ĉirkaŭi. — 1. Esti ĉirkaŭ io: ĝardeno ĉirkaŭas la domon. — 2. Meti ĉirkaŭ io: Ĉirkaŭu la melonon per prunoj. Ĉirkaŭaĵo. Loko, kiu estas ĉirkaŭ
Ĉiu. Ĝeneraliga pronomo, montranta apartan personon aŭ objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro:
Ĉizi. Fari ornamaĵojn, figurojn sur metaloj per instrumento kun mallarĝa akra rando. Ĉizilo. Fera instrumento kun mallarĝa akra rando por ĉizi. Ĉizisto. Persono, kies metio estas ĉizi. Komparu: Skulpti.
-Ĉj. Sufikso, por formi karesajn virajn nomojn; oni aligas ĝin al 2–5 unuaj literoj de la nomo:
Ĉokolado. Substanco, konsistanta el kakao kaj sukero.
Ĉu. Konjunkcio, uzata antaŭ demandaj frazoj, en kiuj estas neniu alia demanda vorto:
D
Da. Prepozicio esprimanta kvanton, nombron, mezuron: multe da homoj, cento da soldatoj, tri metroj da drapo.
Daktilo. — 1. (Bot.). Frukto de palmosimila arbo
Damoj. Ludo por du personoj, ludata sur speciala tabulo; ĉiu ludanto havas dek kvin soldatojn. Damtabulo. Tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn kaj blankajn, sur kiu oni ludas damojn.
Damasko. Silka multekosta ŝtofo, fabrikata en Damasko.
Danci. Ritme movi sian korpon ĉe sonoj de instrumento aŭ kanto. Danco. — 1. Movo de tiu, kiu dancas. — 2. Maniero danci:
Dando. Homo tre eleganta kaj laŭmoda. Dandi. Konduti kiel dando.
Danĝero. Proksima ebleco de malbono, de malfeliĉo: esti en danĝero. Danĝero minacas iun, pendas super iu. Forigi, eviti danĝeron. Danĝera. Prezentanta, enhavanta danĝeron: danĝera vojo, danĝera situacio, danĝera malsano, danĝera homo. Danĝere. En danĝera maniero: danĝere malsana, danĝere nesingarda. Sendanĝera. — 1. Kiu ne prezentas danĝeron: sendanĝera vojo. — 2. Kiu ne estas en danĝero: En haveno la ŝipo estas sendanĝera. Komparu: Risko.
Danki. — 1. Esprimi sian moralan devon reciproki la ricevitan bonon:
Dato. Precize difinita tempo (jaro, monato kaj tago), en kiu okazis aŭ okazos iu fakto:
Dativo. Kazo, kiu estas formata per la aldono de la prepozicio al: Doni al knabo, aparteni al patro, simila al simio.
Daturo (Bot.). Speco de venenaj arboj kaj arbetoj el la familio de l’ solanacoj
Daŭri. Ekzisti pli longe ol unu momenton; ne ĉesi: La sieĝo daŭris tri jarojn. La pluvo daŭras. Daŭro. Tempo, dum kiu io daŭras: fini la laboron en la daŭro de unu horo. Daŭrigi. Senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi: daŭrigi laboron. Daŭrigo. Daŭrigata laboro, verko: La daŭrigo de nia artikolo aperos en la sekvonta numero.
De. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Posedo: domo de l’ reĝo. b) Komenca punkto en la tempo aŭ spaco (en rekta kaj figura senco): de la mateno ĝis la vespero, de Parizo ĝis Barcelono, salti de arbo. De kiu vi ricevis la libron? c) Kaŭzo, aŭtoro de ago: morti de ĉagreno. La urbo estas sieĝata de la malamikoj. d) Kvalito: homo de granda talento. — 2. Prefikso, esprimanta komencan punkton en la spaco, malproksimigon: demeti, desalti.
Debati. Interŝanĝi opiniojn en scienca kunveno, en parlamento. Debato. Interŝanĝo de opinioj en scienca kunveno, en parlamento. Komparu: Diskuti, disputi.
Debeto. — 1. Ŝuldo, ŝuldoj. — 2. Maldekstra flanko de komercaj libroj, sur kiu oni enskribas la ŝuldojn al la posedanto. Debeti. Enskribi en la debeton:
Debito. Facila vendado:
Deci. Esti konforma, koncerne la manierojn kaj konduton, al la reguloj de la moraleco kaj bonmoreco:
Decembro. La dekdua, lasta monato de l’ jaro.
Decidi. Post pripenso konkludi, kion oni devas fari: Oni decidis aranĝi en la jaro 1909 du esperantistajn kongresojn. La juĝantaro decidis provizore liberigi la akuziton. Decidema. Kiu facile decidas kiu kategorie decidas: homo ne decidema = ŝanceliĝema.
Decilitro. Dekono de litro.
Decimala. Kiu havas kiel bazon la nombron dek:
Decimetro. Dekono de metro.
Deĉifri. Legi ion, kio estas nelegeble skribita:
Dediĉi. — 1. Donaci sian verkon al iu kaj fari pri tio surskribon: «Al S° M. respektplene dediĉas la aŭtoro». — 2. Fervore uzi, fervore oferi:
Dedukti. Fari konkludojn el la tuto pri la detaloj. Dedukto. Konkludo, farata el la tuto pri la detaloj.
Defendi. Helpi tion, kio estas atakata: defendi iun kontraŭ io; defendi per armiloj; defendi per vortoj. Defendo. Ago de tiu, kiu defendas. Defendanto. Homo, kiu defendas: defendantoj de sieĝata urbo.
Deficito. Tio, kio mankas, por ke la elspezoj ne superu la enspezojn:
Definitiva. Konkluda, fina, decida:
Degeli. Fluidiĝi de la varmo:
Degeneri. Perdi la kvalitojn de la raso aŭ speco, perdi fizikan aŭ moralan valoron:
Degradi. Senigi iun je la rango; malaltigi ies rangon:
Deĵori. Plenumi la servon en difinita tago aŭ nokto konforme al antaŭpreparita serva ordo:
Dek. Nombro 10. Deko. Substantiva formo de dek: dek soldatoj, deko da soldatoj.
Dekadenco. Komenco de ruino: dekadenco de literaturo, de bonmoreco.
Dekagramo. Dek gramoj.
Dekametro. Dek metroj.
Dekano. — 1. Ĉefo de eklezia distrikto, konsistanta el kelke da paroĥoj. — 2. Ĉefo de fakultato.
Deklami. Voĉe legi aŭ diri memore versaĵon aŭ alian literaturan verkon, speciale zorgante pri la oratora akcento; paroli kun emfazo. Deklamo. Ago de tiu, kiu deklamas.
Deklari. Oficiale, solene konigi. Deklaro. Oficiala, solena konigo.
Deklaracio. Oficiala, solena komunikaĵo:
Deklinacio. Gramatika ŝanĝo de l’ substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj laŭ la kazoj kaj nombroj.
Deklivo. Supraĵo, klinita al la horizonto:
Dekoracio. — 1. Artistaj ornamaĵoj:
Dekreto. Decido, ordono de supera ŝtata povo:
Dekstra. Kiu troviĝas ĉe la flanko, kontraŭa al la flanko de l’ koro. Dekstre. Ĉe la dekstra flanko. Dekstren. Al la dekstra flanko. Maldekstra. Kiu troviĝas ĉe la flanko de la koro. Maldekstre. Ĉe la maldekstra, flanko. Maldekstren. Al la maldekstra flanko. Maldekstrulo. Kiu uzas ordinare la maldekstran manon anstataŭ la dekstra.
Delegi. Sendi iun, kiel reprezentanton:
Delegacio. Delegitaro.
Delikata. — 1. Ne forta, facile malbonigebla, facile rompebla:
Delfeno (Zool.). Speco de raba mambesto, vivantaj en la maroj, longa ĝis 3 m. el la familio de l’ balenoj
Deliri. Senprudente, senkonscie paroli sub la influo de l’ febro, de venenoj. Deliro. Stato, vortoj de tiu, kiu deliras.
Delto. — 1. Greka litero, havanta formon de triangulo. — 2. Triangula insulo inter maro kaj du brakoj de rivero:
Demagogo. Politikisto, flatanta la popolon, por akiri ĝian favoron.
Demandi. Postuli sciigon, informon pri io:
Demokrato. Partiano de politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. Demokrata. Koncernanta politikan sistemon, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.
Demokratio. — 1. Politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. — 2. Partio de demokratoj.
Demono. Spirito de la malbono:
Demonstrativa. — 1. Evidente pruvanta, klare montranta:
Denaro. Antikva malgranda monero roma.
Densa. Kies eroj estas proksimaj unu al alia:
Dento. — 1. Akrepinta osto en la makzelo de bestoj, por mordi kaj dispecigi la nutraĵon. — 2. Io similanta denton:
Denunci. Sekrete akuzi antaŭ la registaro. Denunco. Ago de tiu kiu denuncas, Denuncanto. Homo, kiu denuncas.
Departemento. — 1. Sekcio de ministrejo:
Depeŝo. Sciigo, sendita per tre rapida vojo, precipe per la telegrafo.
Deponi. Lasi ĉe iu ion multvaloran por gardado:
Deputi. Sendi kiel reprezentanton en parlamento. Deputato. Reprezentanto en parlamento.
Derivi. Devenigi, klarigi la devenon de vorto:
Des. Adverbo, uzata en la esprimo: ju pli… des pli…, por montri gradon, kiu aliiĝas paralele kaj depende de alia grado:
Desegni. Prezenti per bildo, farita per krajono aŭ plumo:
Deserto. Fruktoj, dolĉaj manĝaĵoj, donataj post manĝo.
Desinfekti. Mortigi miasmojn en loĝejo, vestoj, tolaĵo, k.t.p.:
Despoto. Aŭtokrata, kruela monarĥo aŭ ĉefo. Despota. De despoto, karakterizanta despoton. Despote. En despota maniero.
Despotismo. Aŭtokrata kruela regado aŭ estrado.
Destini. Antaŭfiksi la uzon de io: Oni ne scias certe, por kio estis destinitaj la egiptaj piramidoj. La patro destinis por ĉiu filino po mil frankoj. Destino. Antaŭfiksita, antaŭdifinita celo, uzo. Antaŭdestino. Destino de la sorto. Komparu: Difini, determini.
Detalo. Malgranda parto de tuto:
Detektivo. Ano de la sekreta polico.
Determini. Montri precize devenon, konsiston: determini specon de vegetaĵo, determini la konsiston de la aero. Komparu: Destini, difini.
Detrui. Ruinigi, nuligi, neniigi:
Devi. Esti necese por iu pro leĝoj, moralo, konveneco: Ĉiu devas morti. Oni devas obei la patron. Oni devas esti kompleza por la fremduloj. Devo. Neceso, dependanta de leĝoj, moralo, konveneco: plenumi siajn devojn. Devigi. Fari ion ies devo: devigi iun silenti. Komparu: Tasko.
Devii. Sin deturni, flankiri, malproksimiĝi de rekta, natura vojo (nur en figura senco):
Devizo. — 1. Emblemo sur standardo kun mallonga klariga frazo:
Dezerto. Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj:
Deziri. — 1. Voli posedi aŭ ĝui ion:
Dio. La plej supera estaĵo, kreinto kaj konservanto de la mondo. Dia. — 1. De Dio:
Diabeto (Med.). Sukera malsano (malsano, en kiu oni eligas sukeron en la urino).
Diablo. Malbona spirito, satano, demono. Diabla. De diablo, havanta ecojn de diablo.
Diademo. — 1. Reĝa krono. — 2. Surkapa zono por virinoj, ornamita per multekostaj ŝtonoj.
Diafana. Penetrebla por la radioj de la lumo, sed tra kiu oni ne povas vidi objektojn:
Diafragmo. — 1. Muskolo, kiu apartigas la bruston de la ventro. — 2. En optikaj aparatoj: disketo kun truo en la mezo, por ne allasi la flankajn radiojn de la lumo.
Diagnostiko. Parto de l’ medicino, pri la metodoj ekkoni la malsanojn. Diagnostika. De diagnostiko, koncernanta diagnostikon.
Diagnozi. Ekkoni ies malsanon laŭ la simptomoj. Diagnozo. Ekkono de malsano.
Diagonalo (Geom.). Rekta linio, kuniganta la suprojn de du kontraŭaj anguloj de multlatero. Diagonala. Havanta la direkton de diagonalo. Diagonale. En diagonala direkto.
Diakono. Religiulo je unu grado malpli alta, ol pastro.
Dialekto. Variaĵo de lingvo: Esperanto ne havas dialektojn, ĉar de la komenco de sia ekzistado ĝi havas literaturon, kiu fiksas la lingvon.
Dialektiko. Arto rezoni metode.
Dialogo. — 1. Interparolado. — 2. Literatura verko en formo de interparolado.
Diamanto. La plej multekosta kaj malmola ŝtono, konsistanta el kristaligita karbono.
Diametro (Geom.). Rekta linio pasanta tra la centro de cirklo kaj kuniganta du ĝiajn punktojn. Diametra. Havanta direkton de diametro.
Dianto (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kariofilacoj, kun belaj floroj
Diapazono. Skalo de tonoj de muzika instrumento aŭ de persono: La diapazono de l’ homa voĉo ampleksas du oktavojn.
Diboĉi. Nemodere trinki, manĝi, sekse vivi. Diboĉo. Konduto de diboĉulo.
Diboĉigi. Fari iun diboĉanta. Diboĉulo. Persono, kiu diboĉas.
Didaktiko. Arto instrui.
Didelfo (Zool.). Klaso de mambestoj kun sako por porti la idojn
Dieto. — 1. Sindeteno kompleta aŭ parta ĉe manĝaĵoj, kaŭze de malsano. — 2. Reguloj de nutrado aŭ sinnutrado:
Difekti. Fari ion neuzebla, netaŭga per rompo, fendo k.t.p.:
Diferenco. Malsameco, malsamaj ecoj de du objektoj, personoj aŭ ideoj:
Difini. Mallonge kaj precize klarigi la sencon:
Difterito (Med.). Malsano de la gorĝo, karakterizata de membranoj.
Diftongo. Kuniĝo de du vokalaj sonoj en unu, en kiu tamen ambaŭ primitivaj sonoj estas distingeblaj:
Digo. Akvobaro el tero, brikoj aŭ ŝtonoj ĉe maro aŭ rivero:
Digesti. Solvi nutraĵon per specialaj sukoj en la stomako kaj intestoj, por ĝin asimili. Digesto. Funkcio de tio, kio digestas. Digestebla. Kiu povas esti digestita:
Diismo. Religia sistemo, bazita sur la natura kredo je unu Dio kaj malakceptanta ĉiun proklamitan kredon. Komparu: Teismo.
Dika. Havanta grandan dimension (ne en la direkto de la larĝeco kaj alteco):
Dikti. — 1. Legi, diri ion al persono, kiu tuj ĝin skribas: dikti leteron. — 2. Inspiri: Singardo, diktita de saĝo. Diktaĵo. Tio, kio estas diktata: La lernanto faris dek erarojn en la diktaĵo.
Diktatoro. Provizora ĉefo de ŝtato kun absoluta povo.
Dilemo. Malfacila elekto inter du ekstremoj.
Diletanto. Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco. Komparu: Amatoro.
Diligenta. Laborema, zorgema:
Dimanĉo. La unua tago de la semajno, la festa tago, la tago de la ripozo.
Dimensio. Ĉiu el la tri direktoj, en kiuj oni mezuras korpojn: larĝeco, longeco kaj alteco.
Diminutivo. Vorto, formita el alia vorto, por esprimi malgrandan objekton de la sama speco:
Dinamo. Elektra maŝino, kiu aliformigas meĥanikan energion en energion elektran.
Dinamiko. Parto de la meĥaniko, pri la movo de la korpoj kaj pri la movantaj fortoj.
Dinamismo. Filozofia doktrino, laŭ kiu ia universo kaj ĝiaj elementoj materiaj estas nenio alia, ol agantaj fortoj.
Dinamito. Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo).
Dinamometro. Instrumento, servanta por mezuri la fortojn de la homo, ĉevalo, k.t.p.
Dinastio. Serio de regnestroj, apartenantaj al la sama familio kaj heredantaj la tronon unu de alia: la
Dioskoreacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj.
Diplomo. Oficiala dokumento, per kiu registaraj povoj, scienca institucio, k.t.p., atestas ies sciencan titolon, privilegiojn, k.t.p.:
Diplomato. — 1. Supera ŝtata oficistoj kies okupo estas trakti kun alilanda, registaroj. — 2. Persono, scianta lerte trakti kun aliaj; ruzulo. Diplomata. De diplomato; posedanta la ecojn de diplomato». Diplomate. En diplomata maniero.
Diplomatio. Arto trakti kun alilandaj registaroj.
Diri. Esprimi sian penson per vortoj, voĉe. Diro. Tio, kion oni diris:
Direkcio. Estraro kaj ĝia oficejo.
Direkti. — 1. Turni al la celata loko, objekto:
Direktoro. Ĉefo, direktanta oficon, institucion:
Direktorio. — 1. Direkcio. — 2. Provizora registaro en Francujo dum la revolucio (1795-1799).
Dis-. Prefikso, esprimanta: meton, dividon, apartigon, forigon en diversajn flankojn:
Disciplino. Absoluta obeemo de subuloj: Dum la milito en la armeo regas la plej severa disciplino. Disciplini. Eduki, instrui en disciplino: disciplinitaj soldatoj.
Disenterio (Med.). Infekta malsano, karakterizata de sanga lakso.
Disertacio. Scienca raporto, precipe prezentita al fakultato, por ricevi sciencan titolon.
Disko. — 1. Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. — 2. Objekto, similanta diskon:
Diskonti. Aĉeti aŭ vendi kambion antaŭ la pagtempo, deprenante la procentojn pagotajn. Diskonto. — 1. Aĉeto aŭ vendo de kambio antaŭ la pagtempo, kun depreno de la pagotaj procentoj. — 2. Procento, pagata al la aĉetanto de ia kambio:
Diskreta. Kiu scias gardi sekreton:
Diskuti. Interparoli pri speciala temo, interŝanĝi ideojn pri solvota demando. Diskuto. Parolado de tiuj, kiuj diskutas:
Dispepsio (Med.). Malbona digestado.
Disperso. Disiĝo de la radioj de la lumo.
Disponi. Uzi laŭ sia bontrovo: Vi povas disponi mian monon kaj personon.
Disputi. Vive diskuti. Disputo. Viva diskuto. Komparu: Debati.
Distanco. Interspaco: distanco de la urbo ĝis la rivero.
Distili. Purigi fluidaĵon, vaporigante kaj poste remalvarmigante ĝin:
Distingi. Rimarki diferencon inter du objektoj, personoj aŭ ideoj: distingi la elparoladon de diversnaciaj Esperantistoj; distingi ion de io. Distingiĝi. Fariĝi rimarkita pro eminentaj ecoj: distingiĝi por kuraĝo.
Distri. — 1. Deturni la atenton: La muziko sur la strato distris la lernantojn en la klaso. — 2. Agrable okupi la pensojn, amuzi post laboroj, ĉagrenoj:
Distrikto. Parto de lando, de urbo, precize limigita kaj havanta unu ĉefon (administran, polican, juĝan). Distrikta. De distrikto, koncernanta distrikton:
Ditirambo. Entuziasme laŭda kanto aŭ versaĵo por ies honoro.
Divano. Ŝtata turka konsilantaro.
Diveni. Malkovri sekreton, veron, havante neniun bazon por motivita konkludo;
Divergi. (Fiz.). Flankiri unu de alia: La sunaj radioj, trapasinte konkavan lenson, divergas.
Diversa. Unu el multaj, el kiuj ĉiu apartenas al alia speco, posedas aliajn ecojn (la vorto estas uzata ordinare en la multenombro):
Dividi. — 1. Fari partojn el tuto:
Dividendo. Parto de neta profito por unu akcio.
Divizio. Taĉmento de soldatoj, konsistanta el kelke da regimentoj (ordinare el kvar).
Do. Konkluda konjunkcio: Kion do vi intencas fari?
Docento. Instruanto en universitato, ne posedanta titolon de profesoro.
Dogmo. Neŝanĝebla, netuŝebla religia aŭ filozofia principo:
Dogo. Speco de granda, forta hundo kun malgrandaj oreloj kaj staranta vosto.
Doĝo. Ĉefo de la Genova {nun Ĝenova} kaj Venecia respubliko.
Doktoro — 1. Persono posedanta la plej altan sciencan titolon de fakultato. — 2. Kuracisto. Doktoreco. Titolo de doktoro.
Doktrino. Scienca teorio, religia dogmaro.
Dokumento. — 1. Skribaĵo, servanta kiel pruvo, kiel atesto:
Dolaro. Arĝenta monero de Unuigitaj Ŝtatoj, valoranta 5 frankojn 20 centimojn
Dolĉa. — 1. Havanta agrablan guston. kiel tiu de la sukero aŭ mielo. — 2. Agrabla por la orelo:
Dolori. Kaŭzi tre malagrablan korpan senton.
Domo. Konstruaĵo por loĝi. Dometo. Malgranda, simpla domo. Domano. Loĝanto de domo.
Domaĝo. Bedaŭrinda afero: domaĝo estas aŭ domaĝe estas, ke
Domeno. — 1. Maskarada kostumo (mantelo kun kapuĉo). — 2. Ludo; 28 malgrandaj tabuletoj, dividitaj ĉiu en du partojn, surhavantajn punktojn.
Doni. Lasi al iu la uzon, ĝuon de sia objekto (ĉu provizore ĉu kiel propraĵon);
Donaci. Senpage doni kiel propraĵon: Por la baptotago la gepatroj donacis al la filo librojn. Donaco. Tio, kion oni donacas.
Dorloti. Agi kun iu tro kareseme, tro delikate, esti tro indulga:
Dormo. Ripozo de la korpo, dum kiu ĉesas la konsciaj movoj kaj agado:
Dorno.
Dorso. — 1. Parto de la korpo, de la ŝultroj ĝis la pelvo:
Doto. Tio, kion edziniĝanta virino ricevas de la gepatroj. Doti. Doni doton:
Dozo. Kvanto de medikamento, kiun oni prenas por unu fojo:
Dragono. Soldato de malpeza kavalerio, kiu povas batali rajdante aŭ piedirante.
Drako. Fabela monstra flugbesto kun flamo eliranta el ia buŝego.
Drakmo. Greka monero, valoranta unu frankon.
Drakona. Tre severa: drakonaj leĝoj.
Dramo. — 1. Teatra verko, en kiu la tragedia elemento kuniĝas kun la komika. — 2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo:
Dramaturgo. Drama verkisto.
Dramaturgio. Teorio de la dramaj verkoj; arto skribi dramajn verkojn.
Drapo. Ŝtofo, fabrikata el lano kaj uzata por vestoj. Drapa. El drapo:
Drapiri. Kovri, ornami per multefalda ŝtofo. Drapiraĵo. Ŝtofo, drapo, per kiu oni drapiras.
Drasta. (Med.) Forte efikanta:
Draŝi. Eligi per batado la grajnojn el spikoj. Fig.
Drato. Metalfadeno.
Dreno. Tubo, farita ordinare el bakita argilo kaj uzata por dreni. Dreni. Sekigi malsekan grundon per subteraj tuboj, faritaj ordinare el bakita argilo.
Dresi. Instrui beston por speciala celo:
Drinki. Malmodere trinki vinon, bieron, k.t.p. Drinkado. Ago, konduto de tiu, kiu drinkas. Drinkulo. Persono, kiu havas la kutimon drinki. Drinkejo. Loko, butiko, kie oni trinkas brandon, bieron.
Drogo. Substanco, uzata por preparado de medikamentoj. Drogisto. Drogvendisto.
Dromedaro (Zool.). Unuĝiba kamelo.
Droni. Perei per sufokiĝo en la akvo. Dronigi. Pereigi per sufoko en la akvo. Sin dronigi. Sin memmortigi per sufoko en la akvo.
Du. La nombro 2.
Dualismo. — 1. Filozofia aŭ religia sistemo, akceptanta du principojn (la korpon kaj la animon, la principon de la bono kaj malbono), ĉiam kontraŭbatalantajn unu la alian. — 2. Politika sistemo, en kiu du tute sendependaj ŝtatoj estas kunigitaj kaj havas komunan regnestron:
Dualisto. Partiano de dualismo.
Dubi. Ne esti certa, ne scii, ĉu jes aŭ ne:
Dueli. Batali en duelo. Duelo. Antaŭpreparita batalo inter du personoj por decidi privatan malpacon. Duelanto. Batalanto en duelo.
Dueto. Muzika verko por du instrumentoj aŭ du voĉoj:
Duko. Persono, posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj de grafo. Duklando. Lando, regata de duko.
Dukato. Iama ora monero, valoranta 10 ĝis 12 frankojn.
Dum. — 1. Prepozicio kun la signifo: en la tempo de, en la daŭro de:
Dungi. Fari interkonsenton kun iu, por certigi al si lian servadon por difinita pago:
Duplikato. Kopio, dua ekzemplero de akto, de dokumento:
Duro. Arĝenta hispana monero, valoranta proksimume 5 frankojn.
Duŝo. Pluvbano.
E
-E. Fleksio de adverboj:
Ebeno. Supraĵo, kiun tuŝas tuta rekta linio, kiu havas kun ĝi du komunajn punktojn. Ebena. Havanta formon de l’ ebeno:
Ebenigi. Fari ebena:
-Ebl. Sufikso, esprimanta, ke io povas esti farata:
Ebono. Nigra, malmola, peza ligno: Ebonon oni uzas por mebloj, bastonoj k.t.p. Ebona. El ebono: ebona skatolo.
Ebria. Estanta sub la influo de la alkoholo:
Eburo. Osto de la okuldento de elefanto. Ebura. El eburo:
-Ec. Sufikso, esprimanta abstraktan ideon de kvalito, de stato:
Eĉ. Adverbo, uzata por substreki ideon, por esprimi: ne nur, sed krom tio, sed pli multe…:
Edifi. Instigi al la pieco, al la virto: La prediko edifis ĉiujn preĝantojn. Edifa. Kiu edifas: edifa admono de l’ patro.
Edikto. Leĝo, ordono, publikigita de regnestro.
Eduki. Zorgi pri la evolucio de la fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj:
Edzo. Viro laŭleĝe ligita kun virino, por fondi kun ŝi familion. Edzino. Virino laŭleĝe ligita kun viro, por fondi kun li familion. Edziĝo. Laŭleĝa ligo de viro kun virino, por fondi familion. Edzeco. Stato de tiu, kiu estas edzo aŭ edzino. Edziĝi. Fariĝi edzo. Edziniĝi. Fariĝi edzino. Geedziĝi. Fariĝi geedza paro. Edzigi. Fari iun edzo:
Efekto. Impreso de arta objekto, de spektaklo, kiu forte altiras la atenton, kortuŝas:
Efektiva.
Efemera. Mallongedaŭra, rapide pasanta:
Efiki. Kaŭzi rezultaton:
-Eg. Sufikso, esprimanta pli altan, pli fortan gradon:
Egala. — 1. Same granda, sama, ne diferenca:
Egoismo. Memamo, malvirto de persono, kiu zorgas nur pri si mem; kontraŭo de altruismo.
Egoisto. Persono, kiu amas nur sin mem, kiu zorgas nur pri si mem.
Eĥo. Sono, klare reflektita de malproksima supraĵo:
-Ej. Sufikso, esprimanta lokon, destinitan por io:
Ek-. Prefikso, esprimanta komencon de ago, momentan agon:
Ekipi. Provizi per ĉio necesa, precipe por batalo:
Eklektika. Kiu elektas el politikaj, filozofiaj doktrinoj tion, kio ŝajnas plej taŭga, plej proksima al la vero:
Eklektikismo. Sistemo, filozofio eklektika: Viktoro Cousin estas la ĉefo de la spiritualista eklektikismo.
Eklezio. — 1. Religia dogmaro: La katolika eklezio. — 2. Anaro de religio: forigi el eklezio per ekskomuniko.
Eklipso (Astr.). Mallumiĝo de astro: kompleta, parta eklipso de la suno, de la luno.
Ekliptiko (Astr.). Orbito de la ŝajna rondiro de la suno ĉirkaŭ la tero.
Eklogo. Idilio (en la antikva poezio).
Ekonomo. Administranto de domo, de bieno.
Ekonomio. Sistema ordo kaj ŝparemo en la elspezoj, en la administrado kaj mastrumado de domo, de monaj aferoj. Ekonomio politika. Scienco pri la produktado kaj dividado de la sociaj riĉaĵoj. Ekonomiisto. Scienculo, studanta la politikan ekonomion.
Ekrano. — 1. Kadro sur piedoj kun tuko, starigata antaŭ kamenoj. — 2. Kadro kun blanka tuko aŭ simple streĉita blanka tuko, sur kiun oni ĵetas luman bildon de objekto.
Eks-. Prefikso: iama; kiu estis, sed ne estas plu:
Ekscelenco. Titolo de generaloj kaj civilaj altranguloj: Lia ekscelenco, la ministro de la eksteraj aferoj.
Ekscentra. — 1. Havanta malsaman centron:
Eksceso. Tio, kio transpasas la limojn de leĝeco, bonmoreco, sobreco:
Eksciti. Kaŭzi vivan agadon de io: eksciti la nervojn, eksciti la scivolemon. Ekscito. Tio, kio ekscitas: La kuracisto ordonis al la malsanulo eviti ĉiujn ekscitojn. Eksciteco. Stato de tiu, kiu estas ekscitita. Komparu: Inciti, instigi, stimuli.
Ekskluzive. — 1. Esceptinte ĉion alian:
Ekskomuniki. Forigi per malbeno el la anaro de eklezio. Ekskomuniko. Ago de tiu, kiu ekskomunikas:
Ekskremento. Digestitaj substancoj, eligitaj el la besta organismo.
Ekskurso. Malgranda vojaĝo, promeno por plezuro, por scienca celo:
Ekspansio. Okupo de pli vasta spaco, disvastiĝo: ekspansio de gaso, kolonia ekspansio de ŝtato, Ekspedi. Sendi al difinita loko: ekspedi leteron, komercaĵon, armeon.
Eksperimento. Esploro de fenomeno, produktata de la esploranto mem:
Eksperto. — 1. Homo tre sperta en io:
Ekspertizo. Esploro de eksperto.
Eksplodo — 1. Subita kaj brua formiĝo de granda kvanto da gasoj:
Ekspluati. — 1. Fari uzon de io, havi profiton de io:
Eksporti. Transporti en la eksterlandon la produktaĵojn de la industrio: Francujo eksportas multe da vino. Eksporta. Kiu eksportas: eksporta komerco. Eksporto. Ago de tiu, kiu eksportas. En Anglujo la importo superas la eksporton. Eksportanto. Persono, lando, kiu eksportas: La ĉefaj eksportantoj de la greno estas: Argentino, Unuigitaj Ŝtatoj, Rusujo.
Ekspozicio. Kolekto de produktaĵoj de artoj aŭ de industrio, kunmetitaj en speciala salono aŭ konstruaĵo, por esti rigardataj de la publiko:
Ekspresa. Por speciala celo, tre rapida: ekspresa kuriero, ekspresa vagonaro.
Ekstazo. La plej alta grado de admiro, en kiu oni koncentrigas la tutan atenton sur unu objekto, tute forgesante pri ĉio alia:
Ekstemporalo. Ekzerco, traduko, farata en lernejo senprepare, sen helpo de lernolibroj.
Ekster. — 1. Loka prepozicio, esprimanta, ke io estas trans la limoj de objekto aŭ estas direktata trans ĝiajn limojn:
Ekstermi. Neniigi, detrui, plene pereigi:
Ekstra. Okazanta ekster la kutima tempo aŭ nombro; aldona; eksterordinara:
Ekstrakti. Eligi, elpreni la efikajn substancojn per kuirado, solvado. Ekstrakto. Substancoj ekstraktitaj: ekstrakto de viando, ekstrakto de opio.
Ekstrema. — 1. De plej alta grado: ekstrema danĝero. — 2. Plej malproksima: la ekstrema Oriento. Ekstreme. En plej alta: ekstreme bona. Ekstremo. — 1. Plej alta grado, supro:
Ekvacio. Matematika egalaĵo, enhavanta kelke da nekonatoj:
Ekvatoro. Granda rondo perpendikulara al la akso de l’ sfero:
Ekvilibro. — 1. Stato de senmoveco de korpo, sur kiun agas du aŭ pli multe da fortoj; egalpezo:
Ekvilibrismo. Arto de ekvilibristo.
Ekvivalento. Egalvalora objekto:
Ekzakta. Senerara, gusta eĉ en la plej malgrandaj detaloj (pri la kalkuloj kaj sciencoj):
Ekzameni. — 1. Fari demandojn al lernanto aŭ kandidato por kontroli liajn sciojn:
Ekzantemo (Med.). Ruĝaj makuloj sur la haŭto, kiuj aperas ĉe diversaj infektaj malsanoj:
Ekzegezo. Klarigo gramatika, historia, leĝoscienca,
Ekzekuti. Mortigi krimulon laŭ juĝa verdikto. Ekzekuto. Ago de tiu, kiu ekzekutas. Ekzekutisto. Persono, kies okupo, profesio estas ekzekuti.
Ekzemo (Med.). Haŭta malsano, karakterizata de erupcioj de la haŭto kaj de jukado.
Ekzemplo. — 1. Objekto, vorto, frazo, klariganta ĝeneralan regulon, difinon:
Ekzemplero. Objekto farita laŭ ĝenerala tipo; unu objekto el aro de samspecaj: ekzemplero de libro, de gazeto.
Ekzerci. Per ripetata kaj sistema uzado doni lertecon aŭ scion:
Ekzili. Forigi el la loĝlando per juĝa dekreto aŭ per ordono de la regnestro. Ekzilo. Forigo el la patrolando:
Ekzisti. Esti, vivi, daŭri: Mi pensas, do mi ekzistas. Ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon. La mondo ekzistas jam multe da jarmiloj Ekzistado. Estado, vivado, daŭrado: rimedoj por ekzistado. Ekzistaĵo. Vivanta estaĵo.
El. — 1. Prepozicio,per kiu estas esprimata:
Elasta. Kiu reprenas la antaŭan formon, kiam ĉesis agi la forto, ĝin ŝanĝinta:
Elefanto (Zool.). La plej granda kvarpiedulo dikhaŭta, kun longa movebla nazego kun fingroforma ekstremo
Eleganta. Bela, luksa, gustoplena, moda:
Elegio. Lirika versaĵo, plena de malĝojo, de sopiro. Elegia. Havanta ecojn de elegio: malĝoja:
Elekti. — 1. Decidiĝi por unu objekto aŭ afero el multaj; preni unu objekton el multaj:
Elektrizi. Elektrigi.
Elektro. Unu el la fortoj de
Elektroforo. Aparato por konservi elektron.
Elektrolizo. Malkomponado per elektro.
Elektromotoro. Aparato aliformanta la elektran energion en meĥanikan laboron.
Elektrotekniko. Apliko de la elektro al teknikaj celoj: lumigado, telefonoj, telegrafoj.
Elektroterapio. Kuracado per la elektro.
Elemento. — 1. Korpo simpla ne malkomponebla:
Elevatoro. Levigilo por ŝarĝoj.
Elfo. Spiritoj de la skandinava mitologio.
Eliksiro. — 1. Alkohola solvaĵo de kuracaj rimedoj. — 2. Solvaĵo posedanta miraklajn ecojn:
Elimini.
Elipso (Geom.). Fermita kurba linio, havanta la formon de platigita cirklo: Elipso estas fermita kurba linio, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiu ĝia punkto de du punktoj, nomataj fokusoj, estas konstanta. Elipsa. De elipso, elipsoforma: Elipsa fokuso, elipsa linio.
Elizeo. Lando de la postmorta vivado de l’ herooj, paradizo de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj.
Elizio. Mallongigo de la artikolo per forigo de
Elokventa. Posedanta la talenton bele paroli, kortuŝi, konvinki per la parolado. Elokvente. En elokventa maniero. Elokventulo. Persono elokventa. Elokventeco. Eco de tiu, kiu estas elokventa.
-Em. Sufikso, esprimanta inklinon, amon, kutimon al io:
Emajlo. Vitrosimila fandaĵo, per kiu oni kovras fajencon, metalojn. Emajla. El emajlo. Emajli. Kovri per emajlo. Komparu: Glazuro, Lako, Poluro.
Emancipi. Sendependigi, egalrajtigi:
Embaraso. Malhelpo, malfacila situacio. Embarasi. Kaŭzi embarason.
Emberizo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj
Emblemo. Figuro de objekto aŭ de vivanta estaĵo, reprezentanta moralan aŭ intelektan econ:
Embrazuro. Malfermaĵo en muro, en fortikaĵo, tra kiu oni pafas.
Embrio. Unua rudimento de besto en la utero de la patrino, kiam la membroj ne estas ankoraŭ diferencigitaj.
Embriologio. Scienco pri la evolucio de embrio.
Embusko. Loko, en kiu oni sin kaŝas, loko, en kiu oni kaŝas taĉmenton de soldatoj por surprize ataki malamikon. Embuski. Aranĝi embuskon.
Emerito. Oficisto, kiu traservis la difinitan nombron da jaroj kaj ricevas pension.
Emfazo. Afektita solena tono, solena akcento en la parolado:
Emigracio. Forlaso de la patrujo por ekloĝi en alia lando.
Eminenco. Titolo de la kardinaloj.
Eminenta. Rimarkinda, distinginda, supera per sia scio aŭ arto:
Emocii. Movi, tuŝi la animon. Emocio. Movo de la animo.
Empirio. Sperto, kiel bazo de filozofio. Empiria. Bazita sur sperto.
Empirismo. Filozofio, bazita sur la sperto.
En. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata:
Enciklopedio. Verko, prezentanta la konojn pri unu aŭ ĉiuj sciencoj en alfabeta ordo:
Endivio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, manĝata kiel salato (
Endemio (Med.). Malsano, konstante reganta en iu lando, regiono:
Energio. – 1. Forto de la karaktero; forta volo, ĉiam preta kaj kapabla al agado; persistemo. – 2. (Fiz.). Kapablo plenumi laboron. Energia. Posedanta energion. Senenergia. Ne posedanta energion. Energie. En energia maniero.
Enigmo. — 1. Demando solvata, prezentita en malklaraj dusencaj frazoj:
Enketo. Esploro de problemo per ekspertoj, per specialistoj, el kiuj ĉiu estas demandita aparte kaj sendepende de l’ aliaj esprimas sian opinion:
Entomologio. Scienco pri la insektoj.
Entomologo. Scienculo, studanta la entomologion.
Entrepreni. Preni sur sin; decidi fari ion kaj ĝin komenci:
Entuziasmo. Granda emocio kaj ardanta emo al io:
Enuo. Malagrabla impreso de neokupiteco, de manko de intereso. Enui. Senti enuon. Enuigi. Kaŭzi enuon. Enuiga. Kiu kaŭzas enuon. Komparu: Tedi.
Envii. Senti malĝojon, malamon pro bono, sukceso, feliĉo de alia persono:
Eparĥio. Distrikto, regata de greka episkopo.
Epidemio. Infekta malsano, samtempe atakanta multe da personoj en unu loko:
Epidermo (Anat.). Ekstera tavolo de la haŭto.
Epigrafo. Devizo, surskribo sur konstruaĵo, tombo, literatura verko:
Epigramo. Mallonga versaĵo, frazo, esprimanta akran kritikon, mordantan ironion.
Epikurismo. — 1. Doktrino de Epikuro, ke la feliĉo konsistas en la trankvilo de la animo kaj en prudenta ĝuado de la plezuroj de l’ vivo. — 2. Volupteco, ŝatado de korpaj ĝuoj.
Epikuristo. Adepto de epikurismo.
Epilepsio (Med). Malsano, karakterizata de la perdo de l’ konscio kaj de konvulsioj. Epilepsiulo. Persono malsana je la epilepsio.
Epilogo. Fino de literatura verko:
Episkopo. Ĉefpastro de distrikto en la katolika eklezio. Episkopeco. Titolo, posteno de episkopo. Ĉefepiskopo. Ĉefo de episkopoj de provinco, de lando.
Epistolo. Solena nomo de letero:
Epitafo. Surskribo sur tombo.
Epiteto. Substantivo aŭ adjektivo aldonata al substantivo, por ĝin karakterizi:
Epitomo. Resumo de libro, de rakonto.
Epizodo. — 1. Intermetita fragmento en parolado, poemo, romano, ne ligita kun la ĉefa agado. — 2. Aparta fakto, okazo .
Epizootio (Med.). Epidemia malsano de bestoj.
Epoko. — 1. Grava momento en la historio: La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. — 2. Periodo, jararo: la antaŭhistoria epoko. Komparu: Periodo, stadio.
Epoleto. Signo sur la ŝultroj de la militista uniformo, montranta la rangon.
Epopeo. Poemo pri gravaj okazoj kaj heroaj agoj de unu persono aŭ de tuta nacio:
Eposo. Poezio rakontanta:
-Er. Sufikso, esprimanta ĉiun el la unuoj, malgrandaj partoj, elementoj, el kiuj konsistas tuto:
Erari. — 1. Perdi la vojon, foriri de la ĝusta vojo, iri sur malĝusta vojo:
Eriko (Bot.). Arbeto el la samnoma familio, kun rozaj floroj
Erinaco (Zool.). Mambesto el la familio de l’ insektomanĝaj, kies haŭto estas kovrita de pingloj
Erizipelo. Infekta malsano, karakterizata de febro kaj inflamo de la haŭto, precipe kaj plej ofte de la vizaĝo.
Ermeno (Zool.). Malgranda blanka kvarpiedulo, el la familio de l’ musteloj, kun multvalora pelto
Ermito. — 1. Piulo vivanta sola, izolite. — 2. Homo evitanta la aliajn, amanta vivi sola. Ermita. Havanta ecojn de ermito:
Erotiko. Versaĵo pri la amo. Erotika. Kiu rilatas la amon, voluptama.
Erpi. Skrapi kampon. Erpilo. Kampa skrapilo.
Erupcio. Subita, rapida eliĝo: erupcio de vulkano, erupcio de ekzaltemo.
Escepti. Ne kunpreni, ne kunkalkuli, eligi el la nombro de: la mortigistojn oni esceptis el la amnestio. Escepto. Afero esceptita:
Esenco. — 1. Densigita solvaĵo:
Eskadro. Ŝiparo ekspedita por milito.
Eskadrono. Taĉmento de kavalerio, parto de kavaleria regimento.
Eskarpo. Ter- aŭ masonmuro, defendanta unu flankon de kavo de fortikaĵo.
Eskorti. Akompani por gardi, por malhelpi forkuri:
Esperi. Atendi, kredi realiĝon de sia deziro:
Esplori. Peni precize ekkoni, ekscii:
Esploristo. Persono, kies okupo estas esplori. Esplorema. Kiu havas inklinon al esploroj. Komparu: Lerni, studi.
Esprimi. Montri siajn pensojn, siajn impresojn per gestoj aŭ vortoj:
Establi.
Esti. — 1. Ekzisti:
Estaĵo. Tio, kio ekzistas, vivas.
Estetiko. Scienco pri la belo en la belartoj, en la vivo. Estetika. Konforma al estetiko, kiu rilatas la estetikon:
Estimi. Havi altan opinion pri ies morala valoro:
Estingi. Malhelpi, ĉesigi bruladon, lumadon:
Estro. Ĉefo, superulo, komandanto: regnestro, regimentestro, centestro. Estraro. Kuniĝo de estroj: estraro de firmo, de societo.
Estrado. Levita podio kontraŭ spektatoroj por artisto, oratoro, prezidantaro: En la esperantaj kongresoj la naciaj delegitoj okupas lokojn sur la estrado kun la prezidantaro.
Eŝafodo. Podio, sur kiu oni ekzekutas krimulojn.
-Et. Sufikso, esprimanta malaltigon, malfortigon de l’ grado: rideti = senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo.
Etaĝo. La tuto de la ĉambroj de domo, sur la sama nivelo:
Etato. — 1. Konfirmita de la estraro tabelo de konstantaj oficistoj kaj de ilia salajro. — 2. Salajro de konstanta registara oficisto. Etata. Posedanta etaton (salajron).
Etendi. — 1. Fari ion rektolinia: etendi rubandon. — 2. Direkti ion ien, farante ĝin rektolinia:
Etero. — 1. Subtila fluidaĵo, pleniganta laŭ la antikvuloj la kosman spacon. — 2. (Fiz.) Senpeza, elasta substanco, ĉion penetranta, en kies vibrado konsistas la lumo, varmo, elektro, k.t.p. — 3. (Ĥem.) Senkolora, tre facile vaporiĝanta fluidaĵo, devenanta de l’ ago de acido je alkoholo: Sulfura etero estas uzata kiel rekonsciiga rimedo.
Eterna. Kiu ne posedas en la tempo komencon, nek finon:
Etiko. Scienco pri la principoj de la moralo. Etika. — 1. Kiu rilatas la etikon:
Etiketo. — 1. Karteto, kiun oni fiksas sur sakoj, boteletoj k.t.p., por montri ilian enhavon, prezon. — 2. Kortega ceremoniaro; ceremoniaj manieroj.
Etimologio. — 1. Parto de la gramatiko pri la deveno de la vortoj. — 2. Deveno de vorto: Tre granda parto de la esperantaj vortoj posedas latinan etimologion.
Etiologio. — 1. Medicina scienco pri la kaŭzoj de l’ malsanoj. — 2. Kaŭzo de malsano:
Etnografio. Scienco pri la popoloj, iliaj moroj, vivmaniero, legendoj, k.t.p.
Etnologio. Scienco pri la homaj rasoj.
Etologio. Scienco pri la deveno de la moroj kaj de l’ moralo.
Etudo. — 1. Muzika ekzerco en formo de muzika verko:
Eŭdiometro (Ĥem.). Aparato por la analizo kaj sintezo de gasoj.
Eŭdiometrio. Metodo de la analizo per eŭdiometro.
Eŭfemismo. Anstataŭigo per delikata esprimo:
Eŭkaristio. Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo.
Eŭnuko. Kastrita viro — gardisto de haremo.
Eŭforbiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Evangelio. — 1. Instruo de Jezuo Kristo. — 2. Libro enhavanta la instruon de Kristo.
Evangelia. De evangelio, kiu rilatas la evangelion. Evangeliisto. Aŭtoro, kiu priskribis la vivon kaj instruon de Kristo.
Eventuala. Kiu dependas de necerta okazo; okazonta, farota, se alia fakto okazos:
Evidenta. Rimarkebla per unu ekrigardo; tute klara; tute senduba:
Eviti. Peni ne esti kun, peni ne fari:
Evolucio. Serio de intersekvaj aliformiĝoj; kreskado; progresado:
Ezofago. Tubo, kondukanta nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako.
Ezoko (Zool.). Riverfiŝo manĝebla
Ezotera. Sekreta, destinita ekskluzive por la adeptoj de doktrino.
F
Fabo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la samnoma familio, kun grandaj grajnoj (Faba).
Fabacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: fabo, pizo, fazeolo, trifolio, akacio.
Fabelo. Rakonto pri elpensitaj, imagitaj eksterordinaraj aventuroj:
Fablo. Rakonto, plej ofte en versoj, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objekto, kaj per kiu oni prezentas moralan veron:
Fabriko. Ejo kun stabloj, kie oni grandanombre produktas komercaĵojn: fabriko de tolo. Fabriki. Produkti en fabriko. Fabrikanto. Posedanto de fabriko. Fabrikado. Agoj de tiu, kiu fabrikas. Fabrikaĵo. Fabrikita objekto, fabrikita komercaĵo.
Faceto. Malgranda ebena surfaco: faceto de diamanto. Faceti. Fari facetojn sur io:
Facila. Kiu povas esti farita, plenumita sen peno: facila laboro, facila vojo. Facile. En facila maniero. Facileco. Eco de tio, kio estas facila. Malfacila. Kiu povas esti farita nur kun granda peno: malfacila tasko, malfacila problemo. Malfacilaĵo. Malfacila afero, malfacila punkto: La gramatikoj de l’ naciaj lingvoj prezentas multajn malfacilaĵojn, kiuj tute ne ekzistas en Esperanto.
Fadeno. — 1. Maldika fibro por ligi, kudri, teksi: kotona fadeno. — 2. Maldika, longa cilindroforma metala peco:
Faetono. Malpeza luksa malfermita kaleŝo sen pordetoj.
Fago (Bot.). Arbo el la familio de la kupuliferoj, uzata kiel hejtaĵo, por mebloj
Fajenco. Speco de argilo por fabriki vazojn, imitantajn la porcelanajn. Fajenca. El fajenco:
Fajfi. Produkti akrajn sonojn, blovante tra funelforme kunmetitaj lipoj; produkti sonojn similajn al la ĵus priskribitaj:
Fajli. Glatigi, tranĉi per fajlilo. Fajlilo. Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas malglata, provizita per malaltaj dentoj por glatigi, tranĉi metalojn, lignon.
Fajro. — 1. Fizike-ĥemia fenomeno, ĉe kiu produktiĝas la lumo kaj varmo: Brulanta ligno produktas fajron. — 2. Entuziasmo, forta ekscito, forta pasio:
Fako. — 1. Nefermita kesteto por konservi objektojn, en skribotablo, sur breto. — 2. Branĉo teknika, scienca; specialo; industria fako. Fakaro. Kesto kun fakoj.
Fakiro. Hinda asketo almozulo.
Faksimilo. Preciza reprodukto, kopio de skribo, subskribo.
Fakto. Io reale okazinta, reale ekzistanta: la faktoj de la historio. Esperanto estas fakto, kiun oni povas ŝati aŭ ne, sed kiun oni ne povas nei. Fakta. Reala, efektiva. Fakte. Reale, efektive.
Faktoro. Malsupera makleristo.
Faktorio. Kontoro de komercaj agentoj en fremda lando.
Fakturo. Detala listo de senditaj komercaĵoj.
Fakultato. Fako de universitato:
Fali. — 1. Pro manko de subteno aŭ pro perdo de la egalpezo rapide moviĝi de supre malsupren:
Falango. — 1. Macedonia taĉmento de lancistoj. — 2. Militista taĉmento, popolamaso.
Falbalo. Krispa zonforma peco de ŝtofo, surkudrita sur virina vesto.
Falĉi. Detranĉi grenon per falĉilo:
Faldi. Kunmeti duoble aŭ kelkoble tolon, drapon, fleksante ĝin tien kaj returnen:
Falko (Zool.) Raba birdo, uzata por ĉasoj je malgrandaj bestoj
Falsi. Imiti, aliigi, ŝanĝi por trompi:
Famo. Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia:
Familio. — 1. Geedzoj kun siaj infanoj; parencaro. — 2. Grupo, aro:
Familiara. Intima, senĝena:
Fanatika. Tro fervora en politikaj aŭ religiaj aferoj kaj senindulga por personoj de l’ malsama opinio:
Fandi. Fluidigi per la varmo:
Fanfaro. Mallonga muzika verko, esprimanta per laŭtaj sonoj triumfon, ĝojon.
Fanfaroni. Sin glori per virtoj aŭ ecoj, kiujn oni ne posedas:
Fantazio. Artista imagkapablo:
Fantomo. Figuro videbla, sed nepalpebla; spirito:
Fari. Kaŭzi, ke io estu, okazu; krei, produkti:
Faraono. Antikva egipta reĝo.
Farbo. Substanco koloranta, uzata en la pentrarto, tekniko k.t.p.:
Farĉo. Hakita kaj spicita viando, kiun oni metas en la internon de legomo, fiŝo k.t.p. Farĉi. Plenigi per farĉo:
Faringo (Anat.). Kavo inter la ezofago kaj la kavo de l’ buŝo.
Farmi. Kontrakte preni por sia uzo ies teron, bienon: farmi bienon. Farmigi, farmodoni. Kontrakte doni por ies uzo sian teron, bienon. Farmanto. Persono, kiu farmas.
Farmacio. Scienco pri la medikamentoj kaj pri ilia preparado. Farmaciisto. Specialisto en la farmacio.
Farso. Neserioza teatra verko, vulgare komika.
Farti. Esti en tia aŭ alia stato de la sano: Kiel vi fartas? Farto. Stato de sano. Bonfarto. Bona stato de sano.
Faruno. Greno pulvorigita per muelado. Faruna. El faruno:
Fasado. Antaŭa parto de konstruaĵo.
Fascino. Faskoj de branĉoj kaj branĉetoj por konstruo de akvobaroj, redutoj.
Fasko. Multe da samspecaj kunligitaj objektoj; ligaĵo:
Fasono. Maniero, modelo, laŭ kiu estas farita vesto:
Fasti. — 1. Sin deteni de manĝado, ne manĝi. — 2. Sin deteni de manĝado de viando:
Fatala. — 1. Tre malsukcesa, malfeliĉa:
Fatalismo. Kredo, laŭ kiu ĉiuj okazoj estas neeviteble antaŭdestinitaj kaj la sorto de l’ homo estas antaŭfiksita:
Faŭko. — 1. Buŝego de rabaj bestoj. — 2. Fig.: faŭko de tunelo, de minejo.
Favo. Haŭta malsano, kaŭzata de parazito
Favora. — 1. Bonvola, preta helpi: favora estro. — 2. Sukcesiga: favora vento. Favore. En favora maniero. Favoro. Favora ago, favora sento. Favori. Esti favora por iu. Favorato. Persono favorata, ĝuanta favoron:
Fazo. Aparta momento de evolucio de fenomeno, periode okazanta:
Fazano (Zool.). Birdo kun belaj plumoj el la familio de kokbirdoj
Fazeolo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ fabacoj, rampanta, grimpanta herbo
Febro. — 1. Nenormale alta temperaturo de la korpo, kaŭzita de malsano: malaria, tifa febro. — 2. Pasio, ekscito:
Februaro. Dua, la plej mallonga monato de jaro.
Feĉo. Substanco, enhavanta mikroorganismojn, kaŭzantajn fermentadon de biero, ŝvelon de pasto, k.t.p.
Federacio. Ligo, kuniĝo de tute memstaraj kaj sendependaj regnoj, societoj, por komuna agado en eksteraj aferoj, kiuj koncernas ĉiujn kune.
Feino. Fantazia virina estaĵo, posedanta supernaturan povon:
Felo. Kruda haŭto de bestoj, kun haroj. Felisto. Metiisto, kiu preparas felojn. Defelisto. Metiisto, kiu senfeligas bestojn. Komparu: Haŭto, ledo, pelto.
Feliĉo. — 1. Favoro de la sorto; favoraj cirkonstancoj; sukceso:
Felietono. — 1. Artikolo literatura, scienca, kritika, skribita en facila, eleganta stilo kaj presata ordinare en la malsupro de gazeto. — 2. Fragmento de romano, publikigata ĉiutage en ĵurnalo. Felietonisto. Ĵurnalisto, skribanta felietonojn.
Felto. Ŝtofo el lano aŭ haroj, kungluitaj kaj premegitaj:
Feminismo. Emo, celado al plibonigo de la situacio de l’ virinoj en la socio, al akiro de rajtoj, egalaj al tiuj de la viroj.
Feministo. Adepto de la feminismo.
Femuro. Parto de la korpo, de la kokso ĝis la genuo. Femurosto. Osto de la femuro, la plej granda osto de la korpo.
Fendi. Perforte apartigi, disigi laŭlonge:
Fenestro. Malfermaĵo en muro por lumo kaj aero. Fenestra. De fenestro:
Fenikoptero (Zool.). Birdo el la familio de l’ lamenbekaj.
Fenikso. — 1. Fabela birdo, renaskiĝanta el la propra cindro. — 2. Persono aŭ objekto tre malofta, supera, unika.
Fenkolo (Bot.). Herbo el la familio de la umbeliferoj; ĝiaj semoj estas uzataj kiel spicaĵo.
Fenolo. Vid. Karbolo.
Fenomeno. — 1. Ĉio, kion oni perceptas per la sentoj aŭ per la konscio:
Fero (Ĥem.). Fe. Ĥemia elemento, peza metalo, uzata por plej diversaj vazoj, maŝinoj, instrumentoj. Fera. El fero:
Ferdeko. Horizontala platformo aŭ planko, sin etendanta de unu flanko de ŝipo al la alia, el tabuloj subtenataj de traboj.
Fermi. — 1. Kaŭzi, ke ne estu eniro:
Fermento. Organika substanco, kaŭzanta malkomponiĝon de aliaj organikaj substancoj, ne malkomponiĝante mem. Fermenti. Malkomponiĝi sub la influo de fermento:
Fervoro. Granda aktiveco, inspirita de la kredo, amo, sindonemo:
Festo. Senlabora tago, por rememorigi gravan fakton religian aŭ politikan:
Festeno. Solena, luksa tag-, vespermanĝo: edziĝa festeno. Festeni. Partopreni en festeno.
Festono. Ornamaĵo en formo de duonkrono el floroj, verdaĵo, koloraj teksaĵoj.
Feto (Med.). Ido en la utero de l’ patrino, kiam ĝiaj membroj jam estas diferencigitaj. Komparu: Embrio.
Fetiĉo. — 1. Objekto respektegata de sovaĝuloj, kiel diaĵo. — 2. Afero, persono, tre ŝatata kaj respektata.
Fetiĉismo. Kulto de fetiĉoj.
Fezo. Malalta simpla turka ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo kun nigra peniko.
Fi. Interjekcio, esprimanta abomenon:
Fiakro. Publika luebla veturilo, kaleŝo. Fiakristo. Veturigisto de fiakro.
Fianĉo. Persono, kiu faris solenan promeson edziĝi. Fianĉiĝi. Fariĝi fianĉo:
Fiasko. Kompleta malsukceso: la spektaklo faris fiaskon.
Fibro. Maldika fadeno, kiu kun samspecaj fadenoj, paralele kunmetitaj en faskoj, formas korpon de bestoj kaj vegetaĵoj: muskolaj fibroj, lignaj fibroj.
Fidi. Esti certa, trankvila, ke iu bone plenumos laboron, komision, kiun oni donis al li:
Fidela. — 1. Konscience plenumanta sian devon:
Fiera. — 1. Konscianta siajn verajn meritojn kaj virtojn:
Figo (Bot.). Frukto de l’ figarbo. Figarbo. Arbo aŭ arbeto el la familio de l’ moracoj.
Figuro. — 1. Objekto prezentanta, reproduktanta korpon:
Fiksi. Senmovigi, alligi; fari ion neŝanĝebla, konstanta: fiksi pentraĵon sur muro; fiksi regulon; fiksi okulojn sur io.
Fiktiva. Nereala, ŝajna, malvera; neekzistanta: En la listo estas multe da fiktivaj membroj. Fiktivaj kontoj de bilanco.
Filo. Ido de vira sekso rilate al la gepatroj: Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. Filigi. Adopti. Bofilo. Edzo de filino.
Filantropo. Persono, kiu amas la homojn kaj zorgas pri ilia bono; bonfaranto.
Filantropio. Amo al la homaro kaj zorgo pri ĝia bono.
Filatelo. Scioj pri la poŝtaj markoj. Filatelisto. Specialisto en la filatelo; kolektanto de poŝtaj markoj.
Filharmonio. Institucio, por akceli la progresojn de l’ muzikarto kaj ĝian popularigon.
Filio. Institucio, dependanta de alia (ĉefa, metropola) institucio kaj anstataŭanta ĝin en alia loko:
Filigrano. Tre delikata teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj.
Filiko (Bot.). Familio kriptogama, plejparte multjaraj herboj kun belaj grandaj folioj; en la karba epoko ili formis tutajn arbarojn.
Filistro. — 1. Kiu ne estas studento de universitato (esprimo de l’ germanaj studentoj). — 2. Persono, kiun interesas nur la ĉiutagaj, hejmaj aferoj, indiferenta por ĝeneralaj, altaj, noblaj aferoj.
Filoksero (Zool.). Insekto, detruanta la vinberejojn.
Filologo. Scienculo, kiu studas lingvojn: La fratoj Grimm estis famaj germanaj filologoj.
Filologio. Lingvoscienco.
Filozofo. Scienculo, studanta la filozofion.
Filozofio. Scienco pri la esenco de la naturo; scienco de l’ sciencoj.
Filtro. Aparato por purigi fluidaĵojn, gutigante ilin tra sorba papero, tolo, k.t.p.:
Fino. Lasta spaca aŭ tempa limo de afero aŭ de ago; ekstremo:
Finalo. (Muz.). Lasta parto de muzika verko.
Financoj. Monaj aferoj; elspezoj kaj enspezoj:
Fingro. Ekstrema movebla parto de mano aŭ de piedo:
Firma. — 1. Forte fiksita kaj konsistanta el forte kunigitaj eroj:
Firmo. — 1. Nomo de negoco: Esperanto Verlag, Moeller und Borel. — 2. Negoco, komerca domo: granda, malnova, fidinda firmo.
Firmamento. Ĉiela arkaĵo.
Fisko. Ŝtata trezorejo. Fiska. Kiu rilatas ŝtatan trezorejon.
Fistulo. Kanalo kondukanta kaj produktanta puson.
Fiŝo (Zool.). Vivanta en la akvo vertebra besto, kiu spiras per brankoj kaj sin movas per naĝiloj:
Fiziko. Scienco pri la fenomenoj de la naturo, en kiuj ne aliiĝas la interna strukturo de la korpoj. Fizika. Kiu rilatas la fizikon aŭ ĝiajn fenomenojn; materia:
Fiziologio. Scienco pri la fenomenoj de la vivo de l’ bestoj, pri la funkcioj de la besta organismo. Fiziologiisto. Scienculo, studanta la fiziologion.
Fizionomio. Trajtoj de la vizaĝo, aspekto de la vizaĝo; aspekto: fizionomio sincera, malgaja. Malbona transkripcio ofte tute ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto.
Fjordo. Mallarĝa longa golfo kun ŝtonegaj, krutaj bordoj:
Flago. Peco de kolora tolo aŭ de alia ŝtofo sur bastono por ornami domojn, balkonojn dum festaj, solenaj tagoj, por fari signalojn:
Flagri. Esti rapide movata de vento tien kaj returnen (esprimo uzata pri flamo).
Flamo. — 1. Brulantaj kaj hele lumantaj gasoj, leviĝantaj de korpo, konsumata de fajro. — 2. Pasio, entuziasmo:
Flano. Plata bakaĵo de pasto.
Flanelo. Malpeza ŝtofo el delikata lano. Flanela. El flanelo.
Flanko. Ĉiu parto aŭ surfaco de objekto, ekster la supra kaj malsupra:
Flari. Uzi la senton, kiu rekonas kaj distingas la odoroj:
Flati. Laŭdi por akiri ies favoron:
Flava. Havanta la koloron de la citrono, de velkinta folio.
Flegi. Zorgi kaj kontentigi ĉiujn bezonojn de malsanulo. Flegistino. Virino, kies metio estas flegi. Komparu: Varti.
Flegmo. Karaktero indiferenta, nesentema por emocioj, malrapidema; indiferenteco, nesentemo:
Fleksi. — 1. Kurbigi, arkformigi: fleksi branĉon. — 2. Venki, obeigi, humiligi: fleksi obstinon, fieron. Fleksiĝi. Fariĝi fleksita. Fleksebla. Kiu povas esti fleksita: La fero estas fleksebla, la ŝtono ne estas fleksebla.
Fleksio. Gramatika finiĝo, kiu ŝanĝiĝas en la deklinacio kaj konjugacio: «
Fliki. Surkudri sur truita vesto pecojn de drapo, tolo, k.t.p.:
Flirti. — 1. Delikate moviĝi en la aero tien kaj returnen; flugi ĉirkaŭ io tien kaj returnen:
Floko. Malgranda peco de ŝtofo, moviĝanta en la aero kaj ne tuj falanta teren:
Flori. — 1. Produkti, naski florojn; esti kovrita de floroj:
Floreno. Aŭstria monero, valoranta du frankojn. {kp.: guldeno}.
Floso. Trabaro por surakva transporto de la ligno, el kiu ĝi konsistas. Flosi. Transporti per floso. Flosisto. Persono, kies profesio estas konduki flosojn.
Flui. Ĉe malforta kuniĝo de la eroj moviĝi malsupren: La akvo fluas en la rivero. La vino fluas tra truo en la barelo. Fluo. Movo de tio, kio fluas: La fluo de akvofalo estas tre rapida. Flua. — 1. Kiu fluas. — 2. Facila, senhalta: flua parolado. Flue. En flua maniero. Senflua. Ne posedanta fluon: La akvo de lageto estas senflua. Alfluo. Leviĝo de la akvo de l’ maro kaj ĝia fluo al la bordo. Forfluo. Malleviĝo de la mara akvo kaj ĝia fluo for de la bordo. Superfluo. Troo. Superflua. Troa, ne necesa.
Flugi. Sin movi en la aero per specialaj membroj, kiujn posedas la birdoj kaj insektoj: La birdoj povas flugi antaŭen, rondflugi kaj flugpendi. Flugo. Movoj de tio, kio flugas. Flugilo. Membro de insektoj kaj birdoj, per kiu ili sin movas en la aero.
Fluida. Kies eroj facile moviĝas unu apud alia kaj sur alia:
Fluoro (Ĥem.). Fl. Ĥemia elemento, verdete flava gaso, malkomponanta la akvon kaj formanta komponaĵojn kun ĉiuj elementoj, ekster la oksigeno.
Fluto. Muzika blovinstrumento, konsistanta el ligna truita tubo kun klavoj, kiun oni tenas horizontale kaj en kiun oni fajfblovas tra flanka truo. Flutisto. Muzikisto, kiu ludas fluton.
Foiro. Granda bazaro, aranĝata periode en antaŭfiksitaj tagoj.
Fojo. Vorto, kiu kunigita kun nombra vorto, esprimas kvanton, ripeton:
Fojno. Falĉita kaj sekigita herbo, uzata kiel paŝtaĵo.
Foko (Zool.). Marhundo (Phoca vitilina).
Fokuso. Punkto de optika sistemo, kie kuniĝas la radioj de la lumo.
Folio (Bot.). — 1. Kreskanta sur la trunko aŭ branĉoj plata, ordinare verda parto de vegetaĵoj:
Fondi. Krei kaj aranĝi institucion:
Fonetiko. Parto de la gramatiko pri la sonoj de la lingvo. Fonetika. — 1. Kiu rilatas la fonetikon:
Fonografo. Aparato, kiu notas kaj reproduktas sonojn:
Fonometro (Fiz.). Aparato por mezuri la intensecon de sonoj.
Fonto. — 1. Loko, kie akvo aŭ alia fluidaĵo eliĝas el la tero:
Fontano. — 1. Akvo aŭ alia fluidaĵo ŝprucanta supren el la tero:
For. — 1. Interjekcio, esprimanta malestiman ordonon eliri, malproksimiĝi, flankiri:
Forgesi. — 1. Perdi la memoron pro io, ne plu memori pri io:
Forĝi. Doni deziratan formon al fero per la fajro kaj martelo:
Forko. Tenilo kun du, tri, kvar longaj dentoj ĉe la ekstremo, per kiu oni trapikas pecojn de manĝaĵo, por porti ilin al la buŝo. Forkego. Longa bastono kun du, tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo por pajlo, fojno, k.t.p.
Formo. — 1. Vazo, kesto, en kiun oni verŝas fanditan metalon, metas paston, k.t.p., por ricevi objekton, reproduktantan la geometrian aspekton de tiu ĉi vazo, kesto:
Formacio. Tavoloj de la tero, formitaj en unu geologia epoko.
Formala. Laŭforma, laŭleĝa, laŭregula; koncernanta nur la formon, ne la esencon de l’ afero:
Formato. Formo kaj grandeco de presaĵo:
Formiko (Zool.). Insekto, vivanta en societoj, el la vico de la himenopteroj
Formulo. — 1. Ĝenerale aplikebla, esprimita per signoj, rezultato de algebra kalkulo; scienca leĝo, mallonge esprimita per signoj: formulo de la falado de l’ korpoj. — Ĝenerale uzataj vortoj por akto, petskribo: formulo de ĵuro. Formuli. Mallonge, precize esprimi: Lerte formuli la decidotan demandon estas la plej bona maniero mallongigi la disputojn.
Forno. Masonita aŭ metala fajrujo por kuiri, baki, por fandi metalojn kaj por aliaj industriaj celoj: forno de kuirejo, de metalfandejo. Komparu: Kameno.
Forta. — 1. Kapabla venki kontraŭstaron, levi pezan korpon:
Fortepiano. Granda muzika instrumento sur tri piedoj, kun kordoj kaj klavoj.
Fortika. Malfacile disŝirebla, malfacile rompebla, malfacile difektebla:
Forumo. — 1. Placo en la antikva Romo por diskutoj pri publikaj aferoj. — 2. Loko, kie oni traktas publikajn aferojn:
Fosi. Fari truojn en la tero, malfirmigi la teron per fera tranĉanta plato kun longa ligna tenilo:
Fosforo (Ĥem.). P. Ĥemia elemento, senkolora mola substanco, facile ekbruligebla, uzata por fabriki alumetojn.
Fosto. Trabo, servanta kiel subteno.
Fotografi. Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per la ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato, nomata malluma kamero. Fotografaĵo. Bildo farita per fotografado. Fotografisto. Persono, kies profesio estas fotografi.
Frago (Bot.). Frukto (bero) de l’ fragujo. Fragujo. Herbo el la familio de l’ rozacoj; ĝiaj fruktoj estas manĝataj kiel deserto kaj konfitaĵo. (
Fragmento. — 1. Peco de rompita objekto: fragmento de poto. — 2. Eltiraĵo, parto de literatura verko:
Frajo. Ovoj de fiŝoj, de ranoj:
Frako. Vira ceremonia vesto kun mallarĝaj baskoj Frakulo. Persono, portanta frakon:
Frakasi. — 1. Dispecigi, tute rompi kun bruo:
Frakcio — 1. (Mat.). Parto de unuo, parto:
Frakseno (Bot.). Arbo el la familio de l’ oleacoj; ĝia ligno estas uzata por mebloj (Fraxinus).
Framasono. Ano de la religie-mistika societo, kies celo estas morala perfektiĝo sur la bazo de ĝenerala egaleco kaj frateco.
Frambo (Bot.). Frukto (bero) de l’ frambujo. Frambujo. Arbeto el la familio de l’ rozacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj por konfitaĵoj, por siropo (Rubus Idaeus).
Frandi. Kun plezuro, kun ĝuo manĝi, gustumi ion bongustan:
Frangolo (Bot.). Arbeto el la familio de l’ ramnacoj; ĝiaj beroj kaj ŝelo estas uzata kiel laksiga rimedo
Fra{n}ĝo. Ornamo, konsistanta el dense kunmetitaj mallongaj fadenoj, libere pendantaj ĉe rando de vesto, de meblo.
Franko. Franca monero, valoranta 80 {p}fenigojn {legu: pfenigojn, vd. tie}, 25 kopekojn.
Frapi. — 1. Bati kaj produkti mallongan sonon; bati por atentigi per la produktata sono; bati:
Frato. Vira ido de la sama patro aŭ patrino: Abelo kaj Kaino estis fratoj. Fratino. Virina ido de la sama patro aŭ patrino. Frateco. Rilato inter fratoj; rilato kvazaŭ inter fratoj, amikeco. Fratiĝi. Fariĝi kvazaŭ fratoj, intime amikiĝi. Bofrato. Edzo de fratino; frato de edzo, frato de edzino, edzo de bofratino (edzo de fratino de edzino). Kunfrato. Kolego, kamarado.
Fraŭlo. Viro senedzina, ne edzigita. Fraŭlino. Virino senedza, ne edzinigita. Fraŭla. Senedza. Fraŭleco. Senedzeco.
Frazo. — 1. Ideo, esprimita per vortoj; kolekto de vortoj, havanta kompletan signifon: La ĉefaj partoj de la frazo estas la subjekto kaj la predikato. — 2. Paroloj sen signifo; belaj vortoj, sed ne esprimantaj la veran Opinion de la parolanto: Grandaj frazoj, malgrandaj agoj!
Fregato. Trimasta milita velŝipo; malpeza kirasa ŝipo kun unu baterio:
Fremda. Venanta el alia loko aŭ lando; nekonata. Fremdulo. Homo nekonata, alilandulo. Fremdlando. Ĉiu lando ekster la patrujo, eksterlando.
Freneza. Kiu perdis la prudenton, la memkonscion:
Fresko. Pentraĵo, farita sur ĵus stukita muro.
Freŝa. — 1. Ĵus farita, antaŭ nelonge farita:
Fringo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Fringilla coelebs).
Fringelo (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj.
Fripono. Ruza trompisto, nehonesta homo. Friponi. Plenumi agojn de fripono. Friponaĵo. Ago de fripono.
Friso. Surmura ornamaĵo inter la arĥitravo kaj kornico.
Friti. Prepari manĝaĵon kun graso per la varmego de forno (ekstere):
Frivola. Ne serioza, havanta inklinon al vantaj aferoj, senpripensa, senkonsidera:
Frizi. Arte kombi harojn, farante krispojn, buklojn. Frizisto. Homo, kies profesio estas frizi, kombi harojn.
Fromaĝo. Manĝaĵo, produktata el fermentinta kazeo:
Fronto. Antaŭa parto de konstruaĵo, de militista taĉmento.
Frontono. Triangula ornamaĵo super la kornico de fronto.
Frosto. Malvarmo de tia grado, ke ĝi glaciigas la akvon:
Froti. Movi tien kaj returnen, premante unu korpon sur alia:
Frua. Okazanta en tempo proksima al la komenca momento:
Frugilego (Zool.). Birdo el la familio. de l’ korvoj (Corvus frugilegus).
Frukto. — 1. Produktaĵo de l’ vegetaĵoj, sekvanta la floron kaj enhavanta la semon: pomo, oranĝo, pruno. — 2. Rezultato:
Frunto. Supra parto de l’ vizaĝo, de la harlimo ĝis la brovoj: Alta frunto montras ofte grandan inteligentecon. Sulkigi la frunton.
Ftizo (Med.). Tuberkulozo, precipe tuberkulozo de la pulmoj. Ftizulo. Homo malsana je la tuberkulozo de la pulmoj.
Fugo. Muzika verko, en kiu temo ludita de unu instrumento estas ripetata de aliaj:
Fuksino. Anilina ruĝa farbo.
Fulardo. — 1. Malpeza silka ŝtofo por vestoj, kravatoj, k.t.p. — 2. Koltuko.
Fulgo. Nigra densa substanco de la karbono, ne komplete forbrulinta:
Fulmo. Grandega fajrero, produktata de la elektro de la nuboj:
Fumo. Miksaĵo de gaso, vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, leviĝantaj de brulanta korpo:
Fundo. — 1. La plej malalta parto de kavo, solida parto sub granda amaso da akvo:
Fundamento. — 1. Subtera masonaĵo, sur kiu oni konstruas:
Funebro. — 1. Malĝojo, kaŭzita de la morto, de granda malfeliĉo:
Funelo. Vazo supre larĝa, mallarĝiĝanta en tubon, por transverŝi fluidaĵojn.
Fungo (Bot.). Kriptogama vegetaĵo sen klorofilo; multaj el ili estas manĝeblaj, multaj venenaj, kaŭzas malsanojn de l’ homoj, bestoj kaj vegetaĵoj, detruas la lignon, k.t.p.
Funkcio, — 1. Agado. dum la plenumo de sia specialo, de sia tasko:
Funto. Mezuro de la pezo (en diversaj landoj malsama):
Furaĝo. Nutraĵo por brutoj.
Furio. Diino de venĝo.
Furiozo. Granda, nehaltigata kolero. Furioza. Kiu estas en la stato de furiozo. Furiozi. Esti en la stato de furiozo.
Furunko. Malgranda dolora tumoro de la haŭto, kaŭzita de inflamo de la subhaŭta histo.
Fusteno. Ŝtofo el lino kaj kotono, kun unu malglata flanko.
Fuŝi. Malbone fari ion: fuŝi veston. Fuŝulo. Persono, kiu fuŝas.
Futo. Mezuro de la longeco (en diversaj landoj malsama):
G
Gabio. Cilindra korbo sen fundo, uzata por rapida aranĝo de redutoj.
Gado (Zool.). Speco de ostfiŝo, ĉefa nutraĵo de la norduloj
Gaja. Ekscitita de agrablaj sentoj kaj montranta sian kontentecon per gestoj, rido:
Gajlo. Tumoro sur la folioj de l’ kverko, kaŭzita de piko de vespo:
Gajni. Akiri ion aŭ bonan rezultaton en io, sukcesi en io, kio tute aŭ grandaparte dependas de sorto:
Galo. Sekrecio de la hepato: maldolĉa, verdeflava digesta suko.
Galanterio. Malgrandaj luksaj objektoj por ornamo de loĝejo, de vesto:
Galantino. Vianda manĝaĵo, ornamita per la propra gelateno.
Galeno. Mineralo, konsistanta el plumbo, sulfuro kaj arĝento.
Galero. Komerca aŭ milita ŝipo de la mezaj jarcentoj. En Francujo iam la remistoj de galeroj estis krimuloj, ligitaj al la bordoj per ĉenoj:
Galerio. — 1. Teatra balkono kun benkoj por la spektatoroj. — 2. Longa, mallarĝa salono kun kolonoj; longa, mallarĝa subteraĵo:
Galiumo (Ĥem.). Ga. Ĥemia elemento, malofta metalo, parenca kun zinko.
Galono. Densa rubando el arĝento, oro, por ornamo de vesto, de kurteno:
Galopo. La plej rapida kuro de l’ ĉevalo; tre rapida kuro. Galopi. Tre rapide kuri. Galope. En galopa kuro; tre rapide.
Galoŝo. Piedvesto, plej ofte kaŭĉuka, kiun oni metas sur la ŝuon por gardi la piedon de la malsekeco.
Galvana (Fiz.). Kiu rilatas la elektron, devenantan de ĥemiaj fenomenoj.
Galvanismo (Fiz.). Elektraj fenomenoj, devenantaj de ĥemiaj fenomenoj.
Galvanometro (Fiz). Aparato por mezuri la forton de la galvana fluo per la devio de magneta vergeto.
Galvanoplastiko. Apliko de la galvana fluo por kovri objektojn per maldika tavolo de metalo, antaŭe solvita.
Gamo. Serio de muzikaj notoj, ordigitaj en la natura vico de l’ tonoj:
Gamaŝo. Vesto, kiu kovras la malsupron de la kruro kaj la supron de la ŝuo.
Ganglio. Nerva nodo.
Gangreno. — 1. Detruo, morto de membro aŭ organo, kaŭzita de lezo de la nutrado, de la bakterioj:
Ganto. Vesto de la mano:
Garantii. — 1. Preni sur sin la respondecon: garantii por komercaĵo, por arestito, por prunto. — 2. Firme aserti: Li garantias, ke morgaŭ estos bela vetero. Garantio. Respondeco de tiu, kiu garantias; garantianta objekto: pruntgarantio.
Garbo. Fasko de greno:
Gardi. Zorgi pri ies sendanĝereco:
Gardenio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ rubiacoj
Gargari. Lavi la buŝon, la gorĝon per fluidaĵo, kiun oni skuas en ili per elspirata aero:
Garni. Ornami veston per puntoj, galonoj; ornami manĝaĵon per legomoj, arte dismetitaj. Garnaĵo. Garnanta objekto:
Garnizono. Militistaro, gardanta urbon, fortikaĵon.
Garolo (Zool.). Birdo el la familio de l’ korvoj
Gaso (Fiz.). Korpo, kiu ne havas propran formon kaj kies eroj havas la emon sin malproksimigi unu de alia:
Gasometro. Instrumento por mezuri la kvanton de produktita aŭ konsumita gaso.
Gasto. — 1. Vizitanto aŭ amiko, akceptata en la hejmo aŭ ĉe la tablo de alia:
Gastronomo. Specialisto en la kuirarto; amanto de luksaj, delikataj manĝoj.
Gastronomio. Kuirarto.
Gavoto. Iama franca danco.
Gazo. Travidebla, malpeza ŝtofo silka, lina.
Gazelo (Zool.). Remaĉulo el la familio de l’ antilopoj
Gazeto. Periode aperanta presaĵo de konstanta formato kun aktualaĵoj, literaturaĵoj:
Ge-. Prefikso por derivi nomojn esprimatajn ambaŭ seksojn kune, precipe edziĝan paron:
Geheno. Infero (Biblia esprimo).
Gelateno. Besta gluo, produktata el la histoj.
Gemo. Polurita multekosta ŝtono.
Genciano (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio
Genealogio. Tabelo de la deveno kaj parenceco de la membroj de gento:
Generacio. Tutaĵo de l’ homoj samtempe vivantaj: La nuntempa generacio malamas la militon.
Generalo. — 1. Supera militista ĉefo, komandanta armeon, korpuson de armeo. — 2. Ĉefo:
Genezo. — 1. La unua libro de la Biblio pri la komenco de la mondo. — 2. Deveno.
Genio. — 1. Diaĵo, laŭ la opinio de la antikvuloj, protektanta ĉiun homon:
Genitivo (Gram.). Dua kazo de la deklinacio, formata en Esperanto per la prepozicio
Genoto (Zool.). Rabobesto el la familio de l’ ursoj, kun bela pelto
Gento. — 1. Posteularo de unu praantaŭulo, kune vivanta kaj komandata de unu ĉefo; subdivido de nacio:
Genuo (Anat.). Parto de la korpo, kie la femuro kuniĝas kun la kruro. Genui. Stari sur la genuoj:
Geodezio. Scienco pri la mezurado de la surfaco de la tero.
Geognozio. Scienco pri la strukturo de la tera ŝelo kaj pri ĝiaj ŝtonegoj.
Geografo. Scienculo, studanta la geografion; specialisto en la geografio.
Geografio. Scienco pri la tero, kiel parto de la universo kaj loĝloko de la homo:
Geologo. Scienculo studanta la geologion; specialisto en Ja geologio.
Geologio. Scienco pri la evolucio kaj strukturo de la tero, de la momento de la malmoliĝo de la tera ŝelo ĝis la nuna tempo.
Geometro. Scienculo, studanta la geometrion; specialisto en la geometrio.
Geometrio. Matematika scienco pri la figuroj, pri la mezurado de ilia surfaco kaj volumeno.
Geranio (Bot.). Vegetaĵo (arbetoj, herboj) el la familio de geraniacoj kun belaj floroj
Geraniacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Gerundio (Gram.). Formo de la latina konjugacio, havanta sencon de substantivo, devenanta de verbo:
Gesto. Movo de la korpo, precipe de la mano kaj brako, akompananta la paroladon aŭ ĝin anstataŭanta:
Giganto. Grandegulo, grandega objekto:
Gildo. Divido, kategorio, korporacio de la komercistoj: En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k.t.p.
Gilotino. Aparato por senkapigo de l’ kondamnitoj al la morto. Gilotini. Senkapigi per gilotino.
Gimnastiko. Ekzercado de la fortoj kaj de la lerteco per movoj de la korpo:
Gimnazio. Mezgrada lernejo, liceo. Gimnaziano. Lernanto en gimnazio.
Gineo. Angla ora monero, neekzistanta plu, valoranta 21 ŝilingojn.
Gipso (Ĥem.). Sulfato de kalko. Gipsi. Ŝmiri per gipso, aldoni gipson al solvaĵo, surŝuti per gipso:
Girlando. Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en formo de ŝnuro.
Gitaro. Muzika instrumento kun ses kordoj, kiun oni ludas, pinĉante la kordojn per la fingroj.
Glacio. Akvo aŭ alia fluidaĵo solidigita de la frosto. Glaciaĵo. Sukeraĵo, konsistanta el glaciigita kremo kun aŭ sen aldonoj:
Gladi. Glatigi per varmega metalo:
Gladiatoro. Luktisto en la cirkoj de la antikva Romo:
Glano (Bot.). Frukto de l’ kverko.
Glando. Organo, kies funkcio estas produkti sekrecion:
Glaso. Vitra vazo por trinki: Meze granda glaso enhavas 200 kub. centimetrojn.
Glata. Kies partoj ne superstaras unu alian, sur kiu oni povas libere konduki la manon:
Glavo. Longa hakarmilo kun unutranĉa aŭ dutranĉa klingo. Komparu: Rapiro, sabro, spado.
Glazuro. Rapide malmoliĝanta fandaĵo, solvaĵo, per kiu oni kovras diversajn objektojn por fari ilin pli fortikaj (ne penetreblaj por la aero, akvo) aŭ pli glataj, brilantaj. Glazuri. Kovri per glazuro:
Glicerino (Ĥem.). C3H8O3. Densa, dolĉa fluidaĵo, solvebla en akvo. Ĝi estas ekstraktata el grasoj kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por fabriki dinamiton, por konservi fruktojn, k.t.p.
Glicirizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ fabacoj; el ĝia dolĉa radiko oni ekstraktas sukon, kiu estas uzata kiel medikamento kontraŭ la tuso, por dolĉigi medikamentojn, bieron
Glikozo (Ĥem.). Vinbera sukero.
Glimo. Diafana mineralo, uzata anstataŭ fenestra vitro.
Gliptoteko. Muzeo de statuoj kaj skulptaĵoj.
Gliti. — 1. Facile moviĝi sur glata supraĵo:
Globo. Objekto sferforma: La tero ne estas perfekta globo, kvankam oni nomas ĝin terglobo. Komparu: Kuglo.
Gloro. La plej alta opinio de la plimulto pri la meritoj, virtoj, talento:
Gloso. Klarigo de la senco de vorto per surmarĝena noto; komentario. Glosaro. Vortaro de arĥaikaj aŭ specialaj vortoj, uzitaj de aŭtoro.
Gluo. Densa fluida substanco, uzata por firme kunigi du objektojn:
Gluti. Per la movoj de la muskoloj de la gorĝo transporti el la buŝo en la ezofagon kaj stomakon:
Gnomo. Fabela estaĵo, gardanta trezorojn en la interno de la tero.
Gnomono. Sunhorloĝo, kompaso.
Gobio (Zool.). Speco de riverfiŝo.
Goeleto. Malgranda dumasta velŝipo.
Golfo. Parto de maro, de oceano, eniĝinta en kontinenton:
Gondolo. Longa, plata ŝipeto, uzata precipe en Venecio. Gondolisto. Remisto de gondolo.
Gonoreo (Med.). Inflamo de la muka membrano de la uretro aŭ de unu el la najbaraj organoj, kun pusa sekrecio.
Gorĝo. Interna parto de la kolo, la kavo post la buŝo.
Gorilo (Zool.). La plej granda simio, el la familio de l’ homosimilaj
Gotika (Arĥitekt.). Karakterizata de akrepintaj arkaĵoj:
Gracia. Posedanta harmonian strukturon, harmoniajn proporciojn:
Grado. — 1. Ĉiu el la 360 partoj de la cirklo:
Grafo. Persono posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj barono. Graflando. Provinco, regata de grafo.
Grafiko. Reproduktado de objektoj per linioj kaj figuroj: La alfabeto de Esperanto plej bone konservas la grafikon kaj la fonetikon de l’ internaciaj vortoj.
Grafito. Grize-nigra, mola speco de karbono, uzata precipe por la fabrikado de krajonoj.
Grafologo. Specialisto en la grafologio.
Grafologio. Arto ekkoni la karakteron de persono per la esploro de lia skribo.
Grajno. — 1. Malgranda seka frukto aŭ semo, precipe de greno:
Graki. Eligi sonojn, kiel la korniko.
Gramo. Pezunuo de la metra sistemo: pezo de unu kuba centimetro de distilita akvo, ĉe la temperaturo de ĝia plej granda denseco.
Gramatiko. Scienco, instruanta korekte skribi kaj paroli; verko, enhavanta regulojn de la gramatiko. Gramatika. Kiu rilatas la gramatikon:
Graminacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj:
Granato (Bot.). Frukto de l’ granatarbo. Granatujo. Arbo el la familio de l’ mirtacoj
Granda. — 1. Kiu okupas multe da spaco; kies dimensioj superas la ordinarajn:
Grandioza. Faranta fortan impreson per sia grandeco:
Granito. Tre malmola ŝtonego, konsistanta el feldspato, glimo kaj kvarco, kaj uzata por pavimoj, konstruaĵoj. Granita. El granito:
Graso. Facile ŝmirebla kaj fandebla substanco de la korpo de l’ bestoj. Grasa. Konsistanta el graso; havanta multe da graso, dika:
Grati. Movi ien kaj returnen akran, pintan objekton, ungon sur la supraĵo de alia objekto:
Gratuli. Esprimi sian kontentecon, diri komplimentojn al iu pro lia sukceso:
Grava. Havanta grandan influon, grandajn sekvojn: grava persono; grava demando, grava malsano. Unueco estas la plej grava bazo de la internacia lingvo. Grave. En grava maniero. Graveco. Eco de tio, kio estas grava. Komparu: Serioza.
Graveda. Portanta idon en la utero: graveda virino. Gravedigi. Fari inon graveda. Gravediĝi. Fariĝi graveda.
Gravuri. Fari desegnaĵojn sur ligno, metalo, marmoro per speciala ŝtala instrumento. Gravuraĵo. Gravurita desegnaĵo. Gravurilo. Ŝtala akrepinta instrumento por gravuri. Gravuristo. Homo, kies profesio estas gravuri.
Grenado. Malgranda kava globo, plenigita per pulvo, kun meĉo, kiun oni ĵetas per la mano aŭ kanono, por ke ĝi eksplodu meze de la malamikoj.
Greno. Vegetaĵo, el kies grajnoj oni faras panon; ĝiaj grajnoj:
Grio. Greno, muelita en grandajn erojn kaj liberigita de l’ ŝeloj:
Grifo. Fabela besto kun leona korpo, kun kapo kaj flugiloj de aglo.
Grifelo. Ardeza krajono.
Grilo (Zool.). Insekto el la familio de la rektoflugilaj, vivanta en fendoj kaj poroj, faranta bruon per la frotado de la flugiloj (Grjllus).
Grimaco. Neordinara, nenatura mieno:
Grimpi. Malfacile, kun granda peno supreniri, sin helpante per la manoj kaj piedoj:
Grinco. Malagrabla sono, produktata ĉe frotado de du malmolaj korpoj:
Gripo (Med.). Febra epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; influenco.
Griza. Havanta koloron, kiu estas miksaĵo de blanka kaj nigra:
Grogo. Trinkaĵo el varmega akvo kun alkoholo, rumo.
Groso (Bot.). Frukto (bero) de l’ grosujo. Grosujo. Arbeto el la familio de l’ saksifragacoj kun glataj aŭ lanugaj beroj
Groŝo. Malgranda monero: Ne valori eĉ unu groŝon.
Groto. Kaverno en ŝtonego, artefarita kaverno.
Groteska. Ridinda per sia nenatureco:
Gruo (Zool.). Migranta birdo el la vico de l’ longpiedaj
Grumo. Juna lakeo, akompananta la sinjoron dum ĉevala promenado.
Grumbli. Murmuri por montri sian malkontentecon.
Grundo. Tero rilate al ĝia taŭgeco por la kreskado de l’ vegetaĵoj.
Grunti. Fari sonon kiel la porko.
Grupo. Kunmetaĵo de samspecaj objektoj; aro de personoj, havantaj la samajn opiniojn, celojn:
Gruzo. Dispecetigitaj ŝtonoj, brikoj de rompita muro.
Guano. Sterko de maraj birdoj de la Suda Ameriko.
Gubernio. Administracia parto de lando: Polujo estis dividita en 10 guberniojn.
Gudro. Densa fluida substanco, restaĵo, de la distilado de ligno, de karbo. Gudri. Ŝmiri per gudro:
Gufo (Zool.). Nokta rabobirdo el la familio de l’ strigoj (Bubo maximus).
Guldeno. Aŭstria monero, valoranta 2 frankojn.
Gumo. Gluanta suko de arboj: araba gumo, elasta gumo. Gumi. Ŝmiri per gumo, aldoni gumon: gumi la randon de koverto, gumi akvon.
Gumiguto. Sekigita rezina suko de arbo, kreskanta en Hindujo, uzata kiel flava farbo.
Gurdo. Malgranda orgeno, ludata per turnilo.
Gusto. — 1. Sento, ekscitata en specialaj nervoj de la lango per la manĝado:
Guto. Malgranda sfera ero de fluidaĵo: Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan. Guti. Fali, flui en gutoj: Post pluvo la akvo gutas de la folioj de l’ arboj. Gutado. Falado, fluado de gutoj.
Gutaperko. Simila al kaŭĉuko, malmoliĝinta suko de hinda arbo.
Guverni. Eduki, instrui fremdan infanon, kunvivante kun ĝi. Guvernisto. Viro, kies profesio estas guverni. Guvernistino. Virino, kies profesio estas guverni.
Gvardio. Plej bonaj, speciale elektitaj taĉmentoj de armeo, precipe tiuj, kies tasko estas gardi la reĝon.
Gvidi. Akompani, konduki iun, por montri al li la vojon, la vidindaĵojn:
Ĝ
Ĝardeno. Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas kreskaĵojn por plezuro aŭ profito:
Ĝemi. Esprimi sian doloron per plendaj sonoj:
Ĝeni. Malhelpi agi, malhelpi paroli per moralaj motivoj:
Ĝenerala. Kiu rilatas tuton, ĉiujn; kiu ampleksas ĉiujn, apartenas al ĉiuj:
Ĝentila. Obeanta la regulojn de la konveneco, bonmaniera:
Ĝermo. — 1. Vegetaĵo ĵus elkreskinta el la semo. — 2. Unua stadio, komenco, deveno:
Ĝi. Pronomo de la tria persono, uzata kiam oni parolas pri objektoj, ideoj, aŭ pri infanoj kaj bestoj, kies sekso ne estas konata. Ĝia. De ĝi, apartenanta al ĝi:
Ĝibo. Kurbaĵo de la dorso. Ĝiba. Havanta ĝibon:
Ĝino. Junipera brando.
Ĝirafo. (Zool.). Duhufa remaĉulo kun tre longa kolo kaj kun la antaŭaj piedoj pli longaj, ol la postaj (Cametopardalis giraffa).
Ĝiro. Surskribo sur la posta flanko de kambio, transdonanta ĝin al tria persono. surskribo; garantianta kambion. Ĝiri. Fari ĝiron. Ĝiranto. Persono, kiu ĝiras.
Ĝis. — 1. Prepozicio esprimanta, ke ago, movo atingas punkton en la spaco aŭ tempo:
Ĝoji. Havi agrablan senton, kaŭzitan de la posedo de bono reala aŭ imagata:
Ĝui. Havi plezuron de io:
Ĝusta. Konforma al la leĝoj, reguloj, scienco, celoj:
H
Ha. Interjekcio, imitanta la ridon:
Hajduko — 1. Soldato de la hungara piedistaro. — 2. Lakeo en hungara kostumo.
Hajlo. Glaciiĝinta pluvo, falanta en grajnoj. Hajlas. Hajlo falas. Hajlero. Grajno de hajlo.
Haki. Tranĉi per batoj de akra, peza ilo: haki arbon, haki viandon; haki per glavo. Hakilo. Ilo por haki: hakilo de ĉarpentisto.
Halo. Konstruaĵo sen muroj, konsistanta nur el tegmento sur kolonoj, kie oni vendas komercaĵojn.
Haladzo. Malbonodora venena gaso, eliĝanta el brulanta korpo:
Halebardo. Lanco kun hakilo.
Halti. Ĉesi iri, ĉesi paroli, ĉesi agi: Post dekhora marŝo la regimento haltis. Dum la dormo la funkcioj de l’ organismo ne haltas. La oratoro haltis, interrompita de granda bruo. Halto. Ago, stato de tio, kio haltis. Senhalta. Kiu ne haltas: Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono. Haltigi. Kaŭzi halton; malhelpi iri, paroli, agi: haltigi preterpasanton; haltigi parolanton. Haltigilo. {nun: bremso}. Aparato por haltigi veturilojn.
Haltero. Aparato por gimnastikaj ekzercoj, konsistanta el du feraj aŭ lignaj globoj kunigitaj per mallonga tenilo.
Halucinacio. Sintrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de neekzistantaj objektoj: Halucinaciojn havas nur februloj kaj psike malsanaj.
Hamako. Ŝnura reto aŭ tola tuko, pendigata horizontale, uzata kiel lito.
Hamstro (Zool.). Besto el la familio de l’ musoj (Cricetus frumentarius).
Hanzo. {nun: hanso} Potenca komerca asocio de kelkdeko da urboj en la mezaj jarcentoj.
Haro. Fadenforma elasta elkreskaĵo de la besta kaj homa korpo, pli aŭ malpli dense kovranta kelkajn ĝiajn partojn:
Hardi. — 1. Fari la feron pli fortika, brulvarmigante ĝin kaj poste malvarmigante en akvo. — 2. Fari iun nesentema por moralaj aŭ fizikaj kontraŭaĵoj; fortigi la karakteron:
Haremo. Aparta loĝejo por virinoj ĉe la mahometanoj.
Haringo (Zool.). Mara ostfiŝo (Clupea harengus).
Harmonio. — 1. Agrabla por la orelo sinsekvo de tonoj:
Harmoniko. Muzika instrumento kun blovilo, movata per la dekstra mano, kaj kun klavaro, ludata per la maldekstra.
Harmoniumo. Muzika instrumento kun blovilo, klavoj kaj pedaloj, imitanta la sonojn de l’ orgeno.
Harpo. Triangula muzika instrumento, staranta sur unu piedo, kun kordoj de malsama longeco, kiujn oni pinĉas per la fingroj de ambaŭ manoj. Harpisto. Harpa ludisto.
Harpuno. Sagforma lanco kun longa ŝnuro por la fiŝkaptado de grandaj fiŝoj, balenoj.
Haŭbizo. Granda mallonga kanono.
Haŭto. Membrano, kovranta la korpon de l’ homo kaj de multaj bestoj. Senhaŭtigi. Forigi de io la haŭton:
Havi. Longedaŭre teni en sia dispono, en si objekton materian aŭ nematerian, senton, econ: havi domon, havi konfidon, havi kapdoloron, havi tridek jarojn. Havo. Tio, kion oni havas, propraĵo: Ju pli da havo, des pli da amikoj. Enhavi. Havi en si: La tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. La preĝejo povas enhavi mil personojn. Enhavo. Objektoj enhavataj: enhavo de libro. Komparu: Posedi.
Haveno. Golfeto de rivero aŭ de maro, kie la ŝipoj povas sendanĝere resti, ĵetinte ankron.
Hazardo. — 1. Ludo, kies rezultato dependas de okazo, de feliĉo, kaj ne de la lerteco de l’ partoprenantoj kaj kies ĉefa celo estas gajni monon:
He. Interjekcio por alvoki, por turni la atenton.
Hedero (Bot.). Arbeto el la familio de la araliacoj, grimpanta, plantata por ornamo
Hejmo. Loko, loĝejo, kie oni vivas konstante, kie oni estas ĉe si:
Hejti. Bruligi lignon, karbon, por plialtigi la temperaturon de ĉambro, loĝejo:
Hekatombo. — 1. Ofero el cent bovoj en la antikva Grekujo. — 2. Mortigo de granda nombro da homoj:
Heksametro. Verso, konsistanta el ses eroj (daktiloj kaj spondeoj) kaj uzata en la epopeoj:
Hektaro. Kvadrata hektometro: Hektaro estas uzata, kiel mezuro de grandaj surfacoj.
Hektografo. Aparato por multfoja kopiado de skribaĵoj aŭ desegnaĵoj, faritaj per speciala inko; la kopianta substanco estas miksaĵo de gelateno kun glicerino. Hektografi. Fari kopiojn per hektografo:
Hektogramo. Cent gramoj.
Hektolitro. Cent litroj.
Hektometro. Cent metroj.
Hela. — 1. Forte lumanta:
Heleboro (Bot.). Herbo el la familio de l’ ranunkolacoj, plantata por ornamo; ĝia radiko estas venena (Helleborus).
Helena. Antikve greka: la helena arto. Helenigi. Fari ion greka; doni al io grekan karakteron:
Helenismo. La antikva greka civilizacio.
Helio (Ĥem.). Ĥemia elemento, gaso trovata en gasoj, ekstraktataj el kelkaj maloftaj mineralaj.
Helico. Ŝraŭbforma linio, ŝraŭbforma movilo:
Heliko (Zool.). Molusko kun spirala konko (Helix).
Helpi. Faciligi ies taskon, laboron, prenante sur sin parton da ĝi:
Hemikranio (Med.). Doloro de unu flanko de la kapo.
Hemipteroj (Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj flugiloj havas malmolan bazan parton: cimo (Hemiptera).
Hemorojdoj (Med.). Ŝvelo de vejnoj de la rekta intesto.
Hepato (Anat.). Granda glando, produktanta la galon.
Heraldiko. Scienco pri la blazonoj.
Herbo (Bot.). Vegetaĵo kun unuobla trunketo, kiu neniam ligniĝas. — Paŝtaĵo de multaj bestoj:
Herbario. Kolekto de sekigitaj vegetaĵoj (por instruaj celoj).
Heredi. Ricevi, konforme al la leĝo, propraĵon de mortinta parenco:
Herezo. Doktrino, kontraŭa al la religiaj dogmoj, precipe en la katolika eklezio:
Hermafrodito. Duseksa estaĵo.
Hermetika. Perfekte, nepenetreble fermita. Hermetike En hermetika maniero.
Hernio (Med.). Eliĝo de intesto sub la haŭton tra la membrano, ĝin kovranta.
Heroo. — 1. Homo distingiĝanta per la grandeco de l’ animo, per eksterordinaraj faroj:
Heroldo. Militisto, kies rolo estas anonci tre gravajn faktojn:
Heterogena. De malsama naturo, de malsama deveno.
Hetmano. Generalo de kozakoj.
Hiacinto (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l’ liliacoj kun diverskoloraj, bonodoraj floroj
Hibrido. Estaĵo devenanta de du malsamaj specoj, de du rasoj:
Hidro. — 1. (Zool.). Speco de polipo
Hidrargo (Ĥem.). Hg. Ĥemia elemento, arĝentosimila fluida metalo, uzata por la termometroj, barometroj, por fabrikado de speguloj, k.t.p.
Hidrofobio (Med.). Timo de l’ akvo, karakterizanta la rabiajn homojn; rabio. Hidrofobia. Timanta la akvan, rabia.
Hidrogeno (Ĥem.). H. Ĥemia elemento, la plej malpeza gaso, senkolora, facile brulanta; en kombinaĵo kun la oksigeno ĝi formas la akvon.
Hidrometrio. Scienco pri la akvo.
Hidropatio (Med.). Kuracado per la akvo.
Hidropso (Med.). Eliĝo de la fluidaj partoj de l’ sango el la vazoj en la histojn aŭ kavojn de l’ korpo, sen inflamo.
Hidroskopo. Instrumento por malkovri subteran akvon.
Hidrostatiko. Parto de la fiziko pri la ekvilibro de la fluidoj.
Hidroterapio (Med.). Kuracado per la akvo.
Hieno (Zool.). Nokta raba mambesto
Hierarĥio. Gradigo en la oficoj, postenoj ekleziaj, militistaj aŭ civilaj: La kardinaloj okupas la plej altan rangon, post la papo, en la katolika hierarĥio.
Hieraŭ. En la tago pasinta, la plej proksima al la hodiaŭa. Hieraŭa. Okazinta hieraŭ. Antaŭhieraŭ. Du tagojn antaŭ la hodiaŭa.
Hieroglifo. — 1. Skribaj signoj de la antikvaj Egiptanoj. — 2. Tute nelegebla skribo.
Higieno. Scienco pri la konservado de la sano. Higiena. De higieno: konforma al la higieno:
Higrometro. Instrumento por mezuri la malsekecon de l’ aero.
Higrometrio. Scienco pri la mezurado de la malsekeco de la aero.
Himenopteroj (Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj kaj postaj membranaj flugiloj estas kunigitaj kaj dum la flugado agas kvazaŭ unu paro: abeloj
Himno. Kanto gloranta Dion; kanto de admiro, esprimo de admiro.
Hiperbolo. — 1 . (Mat.). Kurba linio, kies distancoj de du fiksitaj punktoj prezentas konstantan diferencon. — 2. Stila figuro, per kiu oni trograndigas por plifortigi la impreson:
Hipertrofio (Med.). Nenormala grandiĝo, evolucio de histo aŭ organo:
Hipnoto. Speco de dormo, kaŭzita per artaj procedoj, en kiu la dormanto perdas la propran volon kaj obeas aŭtomate al la volo de la dormiganto. Hipnota. Kiu rilatas la hipnoton:
Hipodromo. Loko por rajdado, por ĉevalaj vetkuroj.
Hipoĥondrio. Malgaja stato de la animo kun senkaŭza timo pri la sano. Hipoĥondriulo. Homo, suferanta la hipoĥondrion.
Hipokriti. Ŝajnigi neposedatan virton, esti nesincera. Hipokrita. Kiu ŝajnigas neposedatan virton; nesincera. Hipokrite. En hipokrita maniero. Hipokriteco. Eco de tiu, kiu estas hipokrita. Hipokritulo. Homo hipokrita.
Hipopotamo (Zool.). Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de Afriko
Hipoteko. Jura institucio, garantianta la rajtojn de la posedanto de nemovebla havo kaj de ĝiaj kreditoroj.
Hipotenuzo (Geom.). Latero kontraŭa al la orto de ortangula triangulo: La kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du aliaj lateroj.
Hipotezo. Tezo kredebla, sed nepruvebla por klarigi fenomenojn, kiujn la scienco ne povas ankoraŭ ekzakte klarigi.
Hirta. Rekte staranta (pri la haroj).
Hirudo (Zool.). Parazita ringvermo sangsuĉa
Hirundo (Zool.). Migranta birdo el la vico de l’ paseroj (Hirundo).
Hiskiamo (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel narkota rimedo
Hisopo (Bot.) Mielporta vegetaĵo el la familio de l’ labiacoj, uzata en la medicino
Histerio (Med.). Nerva malsano, karakterizata de patologiaj simptomoj de la intelekto, sentemo kaj movoj, sen anatomiaj ŝanĝoj. Histeria. De histerio, karakterizata de histerio, devenanta de histerio:
Historio. Rakonto pri gravaj memorindaj faktoj:
Histriko (Zool.). Mambesto el la vico de l’ mordantaj, kies haŭto estas kovrita de longaj pingloj
Histriono. Arlekeno, amuzanta la publikon per vulgaraj komikaĵoj.
Ho. Interjekcio de la miro, de l’ ĉagreno: Ho, ho, ho, kia ĉapelo! Ho ve, li mortis.
Hobojo. Muzika ligna blovinstrumento kun duobla langeto kaj klavoj. Hobojisto. Hoboja ludisto.
Hodiaŭ. En la tago, kiu estas nun:
Hoko. Kurbigita fera peco, per kiu oni ion altiras, aŭ sur kiu oni ion pendigas. Fiŝhoko. Hoko por fiŝkapti. Pordhoko. Hoko, sur kiu estas pendigita kaj sur kiu turniĝas pordo.
Holdo. Interno de ŝipo de la fundo ĝis la ferdeko.
Homo. Supera mambesto, karakterizata de vertikala teniĝo, alta inteligenteco kaj parolkapablo: Homaro. La homa gento:
Homeopatio (Med.). Kuraca metodo, aplikanta tre malgrandajn dozojn de rimedoj, kiuj en granda dozo kaŭzus malsanon, analogian al la kuracata. Homeopatia. Kiu rilatas la homeopation; tre malgranda (pri la kvanto):
Homeopato. Kuracisto adepto de l’ homeopatio.
Homogena. Kies ĉiuj partoj havas saman naturon, konsiston.
Homologia. — 1. (Ĥem.). Kies strukturo havas la saman ĥemian formulon kaj la samajn ĥemiajn ecojn:
Homonimo. Vorto, kiu havas la saman formon (ortografion) kun alia, sed malsaman sencon:
Honesta. Respektanta fremdan propraĵon, ne trompanta:
Honoro. — 1. Reputacio, estimo, bazita sur neriproĉindeco de ies karaktero, agoj. — 2. Signo, pruvo de alta estimo, ŝato. Honori. Doni al iu pruvon de alta estimo, de ŝato:
Honorario. Sumo unufoje pagata por laboro, servo en t. n. liberaj profesioj:
Honto. Malagrabla sento, kaŭzita de la konscio pri malhonesta, malbona ago, pri maldeca ago aŭ stato:
Horo. 24-ono de tago; momento de l’ tago:
Hordeo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj, kies grajnoj estas uzataj kiel paŝtaĵo, por produktado de pano, biero
Horizonto. Parto de la tera surfaco, videbla al observanto; la limo de tiu ĉi parto, la loko, kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo:
Horizontala. Paralela al la surfaco de la senmova akvo:
Horloĝo. Instrumento por mezuri la tempon kaj montri la horojn:
Horoskopo. Antaŭdiro de l’ astrologo pri la estonta sorto de infano laŭ la stato de la ĉielo en la momento de ĝia naskiĝo; antaŭdiro.
Hortensio (Bot.). Arbeto el la familio de l’ saksifragacoj kun belaj floroj
Hortulano (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj
Hospitalo. Malsanulejo.
Hostio. Oblato, kiun la pastro sanktigas dum la meso kaj disdonas kiel komunion.
Hotelo. Meblita domo, kie fremduloj loĝas por difinita pago, ordinare dum mallonga tempo. Hotelmastro. Posedanto, administranto de hotelo.
Hufo. Korna ekstremo de l’ piedoj de multaj bestoj:
Humo. Tero miksita kun malkomponiĝintaj vegetaĵoj.
Humana. Posedanta la noblajn ecojn de l’ homo, kompatema, bonfaranta, helpema:
Humanismo. Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton.
Humanisto. Specialisto en la klasikaj lingvoj kaj literaturoj.
Humero (Anat.). Osto de la brako.
Humila. Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per siaj manieroj kaj konduto:
Humoro. Stato de la animo: bona humoro, gaja humoro. Humoraĵo. Gajiga neserioza literatura verko:
Hundo (Zool.). Hejma kvarpieda besto, karakterizata de la fideleco al la homo, alta inteligenteco kaj flarsento:
Hura. Interjekcio de ĝoja aklamo; milita ekkrio antaŭ atako.
Husaro. Soldato de malpeza kavalerio, havanta uniformon, similan al la hungara.
Huzo (Zool.). Mara fiŝo el la familio de la sturgoj (Acipenser huso).
Ĥ
Ĥameleono (Zool.). Kolorŝanĝa lacerto.
Ĥaoso. — 1. Primitiva stato de la universo, laŭ la greka mitologio, kiam ĉiuj elementoj estis intermiksitaj. — 2. Senordo: ĥaoso en diskuto. Ĥaosa. Senorda. Ĥaose. En ĥaosa maniero.
Ĥemio. Scienco pri la simplaj korpoj, iliaj komponaĵoj kaj pri la fenomenoj, en kiuj ŝanĝiĝas la interna strukturo de la korpoj. Ĥemia. Kiu rilatas la ĥemion:
Ĥimero. — 1. Monstro de la greka mitologio kun tri kapoj kaj serpenta vosto. — 2. Io nerealigebla:
Ĥirurgo. Kuracisto. specialisto en la ĥirurgio.
Ĥirurgio. Parto de la medicino, kuracanta per la operacioj.
Ĥolero. Epidemia, tre danĝera malsano, karakterizata de vomado, laksado kaj fortaj doloroj de l’ intestoj.
Ĥoro. Aro de personoj kunkantantaj. Ĥorejo. Loko en la preĝejo, kie estas la orgeno kaj kie kantas la preĝeja ĥoro. Ĥoristo. Ano de ĥoro.
Ĥromotipio. Presado per koloroj.
I
I. Finiĝo de la aktiva infinitivo:
Ia. Adjektiva pronomo, esprimanta nedifinitan kvaliton, nedifinitajn ecojn:
Ial. Pro ia kaŭzo (malofte uzata).
Iam. En iu tempo: Iam ni estis amikoj. Iama. Kiu estis iam: iama oficiro.
Ibiso (Zool.). Birdo el la vico de l’ longkruraj
-Id. Sufikso por derivi nomojn kun la signifo: infano, filo, naskito:
Ideo. — 1. Imago pri tio, kion oni ne povas senti:
Ideala. Perfekta en la plej alta grado, en neatingebla grado:
Idealismo. — 1. Celado al la perfekteco sen zorgoj pri la reala vivo. — 2. Filozofia doktrino, laŭ kiu la objektoj de la mondo ekzistas nur en niaj sentoj.
Idealisto. — 1. Homo, kiu celas al la perfekteco, ne zorgante pri la reala vivo. — 2. Adepto de la filozofia doktrino de la idealismo.
Identa. Tute sama:
Ideografio. Skribo, uzanta anstataŭ literoj signojn, prezentantajn la ideojn kaj objektojn:
Idilio. — 1. Versaĵo prezentanta la vivon en la kamparo, la vivon kaj amon de la paŝtistoj. — 2. Naiva amo:
Idiomo. Lingvo, dialekto.
Idioto. — 1. Homo ne posedanta inteligentecon kaŭze de cerbaj lezoj. — 2. Homo tute neinteligenta, tre malsaĝa.
Idiotismo. Nelogika esprimo, uzata en unu lingvo kaj ne ekzistanta en aliaj: En Esperanto oni devas eviti idiotismojn, kiuj ne estas internacie kompreneblaj.
Idolo. — 1. Statuo, prezentanta estaĵon aŭ objekton, honoratan kiel dio. — 2. Objekto de adoro:
Ie. En iu loko: Mi jam vidis vin ie, sed kie, mi ne memoras.
Iel. Iamaniere: Peni iel klarigi la aferon.
Ies. De iu, apartenanta al iu:
-Ig. Sufikso, por derivi vortojn kun la senco: fari ion ia; kaŭzi, ke io estu ia:
Ignamo (Bot.). Grimpanta vegetaĵo el la familio de l’ dioskoreacoj, kies radiko estas uzata por nutraĵo en la tropikaj landoj
Ignori. Ne scii: Li ignoras, kio okazis. Ignoranto. Homo neklera: Kiom da ignorantoj diskutas pri la internacia lingvo!
-Iĝ, Sufikso, por derivi vortojn kun la neŭtra senco: esti farata io, esti farata iu:
Iĥtiokolo. Gluo, fabrikata el la naĝveziko de kelkaj fiŝoj (sturgo).
-Il. Sufikso por derivi nomojn de objektoj, kiuj estas uzataj por plenumi agon, esprimitan de la radiko:
Ili. Pronomo de la tria persono de l’ multenombro.
Ilumini. Lumigi per simetrie dismetitaj lumoj okaze de festo, de soleno:
Iluminacio. Ilumino.
Ilustri. Klarigi, ornami tekston per desegnaĵoj:
Iluzio. — 1. Senttrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de objektoj alie, ol ili estas efektive. — 2. Io nereala, ĥimero. Iluzia. Bazita sur senttrompo, sur eraro.
Imagi. Spirite vidi ion:
Imiti. Fari aŭ peni fari same, kiel faras iu alia:
Imperfekto (Gram.). Formo de la pasinta tempo, esprimanta agon aŭ staton longedaŭran, ripetatan aŭ samtempan kun alia pasinta tempo.
Imperio. Granda, grava regno, regata de estro, posedanta la plej altan titolon:
Imperialo. Loko por veturantoj sur la tegmento de vagono.
Imperialismo. Emo al la fondo de imperio kaj al la regado de la mondo.
Imperialisto. Adepto de la imperialismo.
Impertinenta. Parolanta aŭ kondutanta malrespekte, malĝentile:
Impliki. — 1. Malliberigi, malhelpi la movojn de io, senorde volvante ĉirkaŭ ĝi fadenojn:
Imponi. Kaŭzi respekton, admiron: Lia persisto imponas al ĉiuj.
Importi. Venigi komercaĵojn de eksterlando: Anglujo importas la grenon de diversaj landoj.
Imposto. Pago de la regnanoj por la bezonoj de l’ regno aŭ urbo:
Impotenta. Perdinta la viran seksan forton.
Impreso. Influo je la sentoj, je la koro, je la spirito:
Impresario. Entreprenisto de cirkaj, teatraj spektakloj, de koncertoj.
Improvizi. — 1. Deklami versaĵon ĵus senprepare verkitan; diri senprepare paroladon. — 2. Fari ion senprepare:
Impulso. Forto, motivo, kiu igas nin ion fari.
Imputi. Atribui ion mallaŭdindan:
Imuna. Ŝirmita kontraŭ infekta malsano. Imuneco. Eco de tiu, kiu estas imuna. Imunigi. Fari iun imuna:
-In. Sufikso por derivi de la viraj nomoj tiujn de la alia sekso:
Inaŭguracio. Solena malfermo, solena komenco:
Incenso. Aroma rezino, bruligata dum religiaj ceremonioj. Incensi. Honori per incenso:
Inciti. Eksciti ies koleron per agoj, malagrablaj al li:
-Ind. Sufikso por derivi vortojn kun la senco: kiu meritas, meritanta:
Indekso. Tabelo, redaktita en alfabeta ordo.
Indieno. Delikata multkolora katuno.
Indiferenta. — 1. Kiu prezentas neniun motivon por prefero, pri kiu oni ne zorgas:
Indigo. Blua farbo, produktata el samnoma arbo.
Indigni. Senti koleron kaj malestimon pro nejusta, nenobla ago. Indigno. Sento de tiu, kiu indignas:
Indiĝeno. Kies antaŭuloj loĝas la landon de tempo nememorebla: La Eŭropanoj ekstermis multajn indiĝenojn de Ameriko.
Indikativo (Gram.). Modo de la verboj, per kiu oni esprimas agon aŭ staton en maniero certa, absoluta.
Indiumo (Ĥem.). In. Arĝente blanka metalo.
Individuo. — 1. Unuopa estaĵo, persono rilate al la speco, aro, al kiu ĝi apartenas. — 2. Persono nekonata, pri kiu oni parolas senrespekte:
Indukcio. — 1. Filozofia maniero de rezonado, faranta ĝeneralajn konkludojn el apartaj faktoj. — 2. Produkto de elektra fluo per magneto aŭ per alia elektra fluo. Indukcia. Bazita sur indukcio, devenanta de indukcio.
Indulgenco. Absolvo kompleta aŭ parta de la pekoj per la katolika eklezio.
Indulgi. Agi nesevere kontraŭ ies pekoj, eraroj:
Industrio. Produktado de riĉaĵoj per ferkulturo, per fabrikado de komercaĵoj el krudaj substancoj. Industria. — 1. Kiu rilatas la industrion, de la industrio:
Inerta. Senmova, neagema:
Infano. — 1. Homa estaĵo rilate al siaj gepatroj. — 2. Homa estaĵo de juna aĝo (ĝis la deka, dek kvina jaro). Infana. — 1. De infano:
Infanterio. Pieda militistaro.
Infekti. Transdoni la ĝermon de malsano:
Infero. — 1. Loko, kie la pekuloj suferas eternan punon post la morto. — 2. Loko de granda sufero, de granda senordo:
Infinitivo (Gram.). Modo, esprimanta verban ideon en ĝenerala, nedifinita maniero:
Inflamo. Malsana fenomeno, okazanta en la homa kaj besta organismo kaj karakterizata de ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj altiĝo de la temperaturo.
Influi. Havi efikon je la volo de alia persono:
Influenco. Epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; gripo.
Informi. Doni sciigojn, klarigojn: informi pri la kondiĉoj de la ekzameno. Informo Sciigo, klarigo. Informiĝi. Peti, postuli informojn.
Infuzi. Meti substancon en varman fluidaĵon por ekstrakti el ĝi sukon:
-Ing. Sufikso por derivi vortojn, esprimantajn objekton, en kiun oni enigas, fiksas ekstremon de alia objekto:
Ingveno (Anat.). Parto de la korpo inter la supro de la femuro kaj la malsupro de la ventro.
Inĝeniero. Homo, kiu kun la helpo de la aplikita matematiko kondukas kaj direktas la konstruon de la pontoj, vojoj, maŝinoj, fortikaĵoj k.t.p.
Iniciati. Unua proponi kaj fari ion.
Iniciativo. Iniciato, iniciatkapablo:
Iniciatoro. Iniciatinto.
Injekti. Enkonduki per speciala instrumento fluidaĵon sub la haŭton aŭ en kavon de la korpo:
Inko. Kolora fluidaĵo por skribi:
Inklino. Emo, natura celado de la karaktero al io:
Inkluzive. Kalkulante ankaŭ:
Inkognito. Konservo de sekreto pri sia nomo kaj situacio: Inkognito dum la vojaĝoj liberigas la reĝojn de lacigaj kaj enuigaj festenoj. Inkognite. Konservante sekreton pri sia nomo kaj situacio: vojaĝi inkognite.
Inkubo. Teruranta fantomo de la sonĝo.
Inkvizicio. Pastra tribunalo de la mezaj jarcentoj por juĝi kaj puni la herezulojn.
Inkvizitoro. Membro de la inkvizicio.
Inokuli. Enkonduki en la organismon ĝermon de infekta malsano per tranĉo aŭ piko, por imunigi:
Insekto (Zool.). Granda klaso de artropodoj sespiedaj (pli ol 200,000 specoj):
Insidi. Per ruzo kaj trompo sekrete malutili, peni malutili:
Insigno. Blazono; signo de povo, de ofico:
Insisti. Firme resti ĉe sia opinio kaj postuli de aliaj agojn konformajn al ĝi; ne cedi al la opinio de aliaj:
Inspekti. Kontroli la laboron de oficistoj, laboristoj. Komparu: Kontroli, revizi.
Inspektoro. Supera oficisto, kies funkcio estas kontroli.
Inspiri. Naskigi penson, planon: inspiri al iu temon por literatura verko. Komparu: Sugesti.
Instali. — 1. Solene enkonduki en oficon, okupon:
Instanco. Grado de la juĝa povo: apelacio al supera instanco.
Instigi. Morale puŝi al ago: La flama deziro proksimigi la momenton de la fina venko instigas ĉiujn Esperantistojn al la laboro por nia ideo. Instigo. Ago de tiu, kiu instigas. Komparu: Eksciti, stimuli.
Instinkto. Interna, senkonsidera impulso por ago:
Institucio. Publika aŭ privata fondaĵo, organizaĵo:
Instituto. Nomo de diversaj institucioj, precipe lernejaj:
Instrui. Konigi al iu sciencon, doni lecionojn: instrui infanon; instrui matematikon; instrui al infano la gramatikon. Instrua. Kiu instruas: La eraroj de aliaj personoj malofte estas instruaj por ni. Instruado. Agoj de tiu, kiu instruas.
Instrukcio. Ordonoj kaj informoj, laŭ kiuj io devas esti farita:
Instrumento. Ilo, servanta kiel helpo la artoj, sciencoj, metioj:
Insulo. Tero, de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de l’ akvo. Insulano. Loĝanto de insulo:
Insulti. Diri al iu ofendajn, maldecajn vortojn:
-Int. Finiĝo de l’ aktiva participo de la pasinta tempo:
Integrala. Ne apartigebla, nedividebla, tuta, kompleta:
Intelekto. Kapablo pensi:
Inteligenta. Posedanta spiritajn kapablojn. Inteligenteco. Eco de tiu, kiu estas inteligenta.
Intenci. Fiksi siajn pensojn sur io, por ĝin fari. Intenco. Stato de l’ animo de tiu, kiu intencas:
Intendanto. Persono administranta domon, bienon:
Intensa. Kondukata kun streĉitaj fortoj:
Inter. — 1. Prepozicio por esprimi: havante de unu flanko unu objekton kaj de alia alian, sed restante ekster ĉiu aparte; en la nombro de:
Interdikto. Papa malpermeso al pastro plenumi liajn funkciojn.
Interesi. Veki la scivolon; esti grava por iu: La lingvistikaj demandoj interesas multajn Esperantistojn. Intereso. Efiko de tio, kio interesas: intereso de libro; intereso de leganto. Interesa. Kiu interesas:
Interjekcio. Vorto, uzata kiel ekkrio kaj esprimanta sentojn:
Intermiti. Halti kaj rekomenciĝi en egalaj intertempoj. Intermita. Kiu intermitas:
Interna. — 1. Ĉirkaŭita de la limoj, de la surfacoj de fermita spaco; estanta en fermita spaco:
Interpelacio. Demando, farita de deputato en parlamento al ministro, por ricevi klarigon pri agoj de la registaro.
Interpreti. Traduki al fremdulo ion el lingvo, kiun li ne komprenas:
Interpunkcio. Signo, por kiu oni apartigas du frazojn aŭ du vortojn de frazo:
Intervjuo. Interparolo de ĵurnalisto kun eminenta persono, por ekscii la detalojn de ĝia vivo, ĝiajn opiniojn.
Intesto. Digesta kanalo de la homa kaj besta organismo:
Intima. — 1. Al kiu oni povas ĉion konfidi, por kiu oni ne havas sekretojn:
Intrigi. Ruze, sekrete agi por utili al si kaj malutili al aliaj. Intrigo. — 1. Ago de tiu, kiu intrigas:
Invadi. Eniri en fremdan landon kun armiloj por ĝin konkiri. Invado. Ago de tiu, kiu invadas: La invadoj de l’ barbaroj detruis la Roman Imperion.
Invalido. Soldato, homo, ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalida. Ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalideco. Stato de tiu, kiu estas invalida.
Inventaro. Tabelo de objektoj, apartenantaj al persono, al institucio:
Inversa. Kontraŭa al la ordinara, al la reala direkto de l’ objektoj:
Investi. Solene enkonduki en plenumotan oficon.
Investituro. Rajto de la reĝoj en la mezaj jarcentoj elekti kaj investi la episkopojn: La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro.
Inviti. Ĝentile peti iun veni:
Io. Objekto, afero, ideo nedifinita: Io falis de la tegmento. Io malhelpas min dormi.
Iom. la nombro, ia kvanto; ian nombron, kvanton:
Iri. — 1. Sin movi per la piedoj:
Irido (Bot.) Unukotiledona vegetaĵo
Iridio (Ĥem.). Ir. Griza, tre malmola kaj fortika metalo, trovata kun plateno en kelkaj mineraloj, uzata por produktado de modelaj mezuriloj, por pintoj de ŝtalaj instrumentoj, k.t.p.
Iriso. Ronda membrano de la okulo, kun truo en la centro: Oni nomas la koloron de la okuloj laŭ la koloro de ilia iriso.
Ironio. Moka parolmaniero, kies esprimoj havas kontraŭan sencon al tio, kion oni volas diri. Ironia. Bazita sur ironio. Ironie. En ironia maniero.
-Is. Finiĝo de la pasinta tempo de l’ aktivo.
Islamo. Mahometana religio.
-Ist. Sufikso por derivi nomojn de la personoj, kies konstanta okupo, profesio, metio, specialo estas tio, kion esprimas la radiko:
Istmo. Mallarĝa tero, kuniganta du kontinentojn:
-It. Finiĝo de la pasiva participo de la pasinta tempo:
Iu. — 1. Pronomo persona nedifinita. uzata kiam oni parolas pri unu el multaj personoj sendepende de ĝia kvalito:
Izoli. Apartigi; malhelpi interrilatojn:
J
J. Finiĝo de la multenombro: patroj, bonaj, kelkaj, ĉiuj.
Ja. Jesanta konjunkcio: estas fakto, ekzistas neniu dubo:
Jaguaro (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ katoj
Jaĥto. Malpeza eleganta promenŝipo.
Jako. Mallonga vesto, kovranta la supran parton de la korpo, sen baskoj.
Jam. Antaŭ la nuna momento; antaŭ pli aŭ malpli longa tempo; de pli aŭ malpli longa tempo:
Jambo. Versmezuro, konsistanta el du silaboj: la unua mallonga, la dua longa, aŭ la unua neakcentita, la dua akcentita.
Janiĉaro. Soldato de la iama turka gvardio, konsistanta el junuloj, rabitaj en fremdaj landoj kaj perforte konvertitaj al la islamo.
Januaro. Unua monato de la jaro:
Jaro. Tempo, dum kiu la tero faras sian rondiron ĉirkaŭ la suno — 365 kaj unu kvarono da tago. Centjaro, jarcento. — 1. ento da jaroj. — 2. Numerita centjara periodo, kalkulita de la jaro de l’ naskiĝo de Jezuo Kristo:
Jasmeno (Bot.). Arbeto el la familio de l’ oleacoj, kun belaj bonodoraj floroj
Je. Prepozicio, kun nedifinita signifo, uzata en la okazoj, kiam la senco de frazo ne montras klare, kiun prepozicion oni devas uzi:
Jen. Vorto, uzata por montri ion proksiman en la spaco aŭ en la tempo:
Jes. Partikulo, uzata por montri, ke oni konsentas, aŭ ke la parolanto esta prava:
Jezuito. — 1. Membro de la religia societo, fondita de Lojola. — 2. Homo ruza, hipokrita.
Jodo (Ĥem.). 1. Ĥemia elemento, malhele griza solida substanco kun metala brilo; ĝi estas uzata en la medicino, fotografado.
Ju … des. Konjunkcio, por esprimi ideon, paralele kun kies varioj alia ideo varias en sama grado:
Jubileo. Datreveno de grava fakto (ordinare dudek kvina, kvindeka, centa):
Judaismo. Religio de la Hebreoj.
Jufto. Bova nepenetrebla ledo, ŝmirita de la interna flanko per gudro.
Jugo. — 1. Transversa ligna peco, metata sur la kolo de jungbovoj. — 2. Transversa lanco, ligita al du aliaj, vertikale fiksitaj en la tero, sub kiu la antikvaj Romanoj devigis trairi la venkitajn malamikojn. — 3. Sklava laboro, sklaveco.
Juglando (Bot.). Nukso de l’ juglandujo. Juglandujo. Arbo el la samnoma familio, kun multvalora ligno kaj oleoriĉaj manĝeblaj nuksoj
Juĝi. Esplori, ĉu iu estas kulpa aŭ senkulpa, prava aŭ malprava:
Juki. Kaŭzi malagrablan senton en la haŭto, kvazaŭ de multenombraj delikataj pikoj:
Julio. Sepa monato de la jaro.
Juna. Kiu ankoraŭ nelonge vivas:
Jungi. Alligi bruton al la tirota, veturigota objekto:
Junio. Sesa monato de l’ jaro.
Junipero (Bot.). Arbeto aŭ arbo el la familio de l’ koniferoj, ĉiam verda; ĝiaj beroj estas uzataj por brando, en la popola medicino
Junko (Bot.). Unukotiledona vegetaĵo, uzata por matoj, korboj
Jupo. Virina vesto, kovranta la malsupran parton de la korpo, de la zono ĝis la piedoj. Subjupo. Jupo, portata sub la ekstera jupo.
Juro. Leĝoscienco. Juristo. Specialisto en la leĝaj kaj juĝaj aferoj.
Justa. Kiu kondamnas la kulpan kaj proklamas prava la senkulpan
Juto. Ŝtofo el hinda kanabo.
Juvelo. Malgranda, luksa objekto kun multekostaj ŝtonoj, portata por ornamo:
Ĵ
Ĵaketo. — 1. Surtuto kun unu vico de butonoj. — 2. Mallonga ekstera virina vesto, malvaste ĉirkaŭanta la talion.
Ĵaluza. Sentanta malamon, malĝojon pro timo, ke oni senigos lin de lia bono, sukceso; amanta kun maltrankvilo, ke la amata persono preferas iun alian: ĵaluza pri sia gloro; ĵaluza, kiel Otelo. Ĵaluze. En ĵaluza maniero. Ĵaluzo. Sento de tiu, kiu estas ĵaluza: La ĵaluzo estas vera turmento. Komparu: Envio.
Ĵargono. Kripligita lingvo, konsistanta el aliigitaj vortoj de unu aŭ de kelke da lingvoj.
Ĵaŭdo. Kvina tago de la semajno (se la dimanĉo estas la unua).
Ĵeti. Vivege formovi de si tra la aero: ĵeti ŝtonon sur tegmenton. Ĵetkubo. Malgranda kubo, kies ĉiu flanko havas 1 ĝis 6 punktojn, por ĵetadi en ludo.
Ĵokeo. Homo, kies profesio estas rajdi en la ĉevalaj vetkuroj.
Ĵongli. Lerte ĵeti en la aeron diversajn objektojn, kiujn oni reĵetas kaptinte ilin. Ĵonglisto. Cirka artisto, kiu ĵonglas.
Ĵuri. Alvoki dion aŭ ion sanktan, kiel atestanton, ke oni diras la veron:
Ĵurnalo. Ĉiutaga gazeto. Ĵurnalisto. Kunlaboranto de ĵurnalo.
Ĵus. Antaŭ tre mallonga tempo:
K
Kabalo. Mistera instruo de la antikvaj Hebreoj, miksaĵo de religio, filozofio kaj magio.
Kabano. Simpla dometo (de l’ kamparanoj, sur la montoj).
Kabineto. Ĉambro, destinita al spirita laboro: kabineto de direktoro, de ministro, de kuracisto.
Kablo. Fasko de metalaj fadenoj, kovritaj per izoliloj:
Kabrioleto. Malpeza unuĉevala kaleŝo.
Kaĉo. Kuirita grio.
Kadavro. Korpo de mortinta homo aŭ besto: La kadavroj kovris la tutan kampon de la batalo.
Kadenco. Takto, ritmo en la muziko, en la versoj.
Kadeto. Junulo, studanta en oficira lernejo.
Kadmio (Ĥem.). Cd. Ĥemia elemento, blanka metalo, trovata en mineraloj kun zinko.
Kadro. Lignaj, metalaj pecoj, ĉirkaŭantaj pentraĵon, fenestron:
Kaduka. Malforta, malsanema de la maljuneco:
Kafo. Grajnoj de l’ kafarbo kaj trinkaĵo, preparita el tiaj grajnoj. Kafarbo (Bot.). Araba arbo el la familio de l’ rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k.t.p., kies fruktoj enhavas po du grajnoj
Kaftano. Longa turka vesto.
Kaĝo. Skatolo, kesto el metala reto, el kradoj, por enfermi birdojn, sovaĝajn bestojn:
Kahelo. Plato el bakita kaj. glazurita argilo, uzata por kamenoj.
Kaj. Konjunkcio, liganta aŭ kontraŭmetanta du vortojn aŭ frazojn:
Kajo. Apudborda strato, trotuaro; vojo inter la akvo kaj domoj.
Kajero. Kelke da falditaj kaj kunkudritaj paperaj folioj: kajeroj de lernanto; eldonaĵo, aperanta en kajeroj.
Kajuto. Ĉambreto de ŝipo: kajuto de la kapitano, de pasaĝero.
Kakao. Grajnoj de la kakaujo, el kiuj oni faras la ĉokoladon. Kakaujo (Bot.). Arbo el la familio de l’ malvacoj, kreskanta en la Centra Ameriko
Kakatuo (Zool.). Speco de papago
Kakto (Bot.). Amerika vegetaĵo el la samnoma familio kun neregule dikiĝintaj verdaj trunketoj kaj dornosimilaj folioj, kun belaj floroj
Kalo. Dikiĝinta kaj malmoliĝinta haŭto: kaloj sur la manfingroj de la laboristoj; kaloj sur la piedfingroj.
Kalandri. Glatigi lavitan kaj sekigitan tolaĵon, premante ĝin per rulcilindroj. Kalandrilo. Maŝino por kalandri.
Kalcio (Ĥem). Ca. Ĥemia elemento, flava metalo; ĝia kombinaĵo kun oksigeno — kalko estas uzata kiel mortero.
Kaldrono. Granda metala vazo, en kiu oni boligas, kuiras.
Kalejdoskopo. Optika ludaparato, donanta simetriajn bildojn, senĉese ŝanĝiĝantajn.
Kalendaro. Sistemo de l’ tempkalkulado: Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron.
Kalendulo (Bot.) Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, kun belaj floroj
Kaleŝo. Kovrita luksa veturilo por personoj.
Kalio (Ĥem.) K. Ĥemia elemento, alkalia mineralo; ĝiaj saloj: kalinitrato (salpetro); kalibromido uzata en la medicino k.t.p.
Kalfatri. Ŝtopi fendojn de ŝipo per stupo kaj gudro.
Kalibro. Diametro de cilindra, de sfera objekto: kalibro de pafilo, de kuglo, kanono de granda kalibro.
Kalifo. Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo.
Kaliko. Trinkvazo pli larĝa supre, sur piedo.
Kalikoto. Glata, densa kotona teksaĵo, similanta la tolon.
Kalko (Ĥem.). Kalcioksido, substanco uzata kiel mortero. Komparu: Cemento, mortero, stuko.
Kalkano. Posta parto de la homa piedo:
Kalkuli. — 1. Serĉi la nombron de objektoj: kalkuli sian monon; kalkuli la voĉojn por kaj kontraŭ la propono. — 2. Fari matematikan operacion: kalkuli la jaran profiton, konante la sumon kaj la procenton. Kalkulo. Procedo, operacio, per kiu oni kalkulas. Kalkulema. Kiu havas inklinon al la kalkuloj; ne malavara. Alkalkuli. Aldoni per la kalkulo: alkalkuli la poŝtajn spezojn. Dekalkuli. Depreni per la kalkulo: dekalkuli la rabaton. Kalkulebla. Kiu povas esti kalkulita: La steloj de la serena ĉielo ŝajnas nekalkuleblaj.
Kalomelo (Ĥem.). Hg2Cl2. Hidrargo-klorido, blanka pulvoro, uzata kiel laksiga rimedo, kontraŭ la sifiliso.
Kalsono. Tola, kalikota pantalono, portata sub la jupo, sub la pantalono.
Kalumnii. Komuniki mensogajn sciigojn, malutilajn por ies honoro aŭ reputacio. Kalumnio. Vortoj de tiu, kiu kalumnias. Kalumniulo. Homo, kiu kalumnias.
Kamarado. Kunulo, kolego, samideano.
Kambio. Dokumento pri prunto, skribita sur speciala stampita papero.
Kameo. Juvela ŝtono kun konveksa skulptaĵo.
Kamelo (Zool.). Remaĉanta mambesto kun unu aŭ du ĝiboj de la dorso
Kamelio (Bot.). Arbeto el la familio de la ternostremiacoj, kun belaj floroj
Kameno. Masonita aŭ metala fajrujo por hejti. Kamentubo. Tubo, tra kiu eliĝas la fumo de la kameno. Kamentubisto. Homo, kies okupo estas purigi la kamentubojn. Komparu: Forno.
Kamero. Senfenestra ĉambro.
Kamerlingo. Kardinalo, administranta la katolikan eklezion dum la elektado de nova papo.
Kamforo. Blanka aroma substanco, tre facile vaporiĝanta, ekstraktata el samnoma arbo kaj uzata en la medicino, pirotekniko, kontraŭ tineoj.
Kamizolo. Vesto de la supra parto de la korpo, ordinare trikita el lano, kun manikoj, portata sur aŭ sub la ĉemizo. Komparu: Veŝto.
Kamloto. Vulgara lana teksaĵo.
Kamomilo (Bot.). Herbo el la familio de l’ kompozitoj, kies floroj estas uzataj en la medicino
Kampo. Ebena tera areo, precipe kulturebla tera areo:
Kano (Bot.). Alta herbo el la familio de la graminacoj, kies sekigitaj trunketoj estas tre fortikaj, flekseblaj kaj uzataj, kiel bastonoj, por mebloj
Kanabo (Bot.). Herbo el la familio de la kanabacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn.
Kanabacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Kanabeno (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj
Kanajlo. Senhonora, senhonesta homo.
Kanalo. Artefarita akva defluejo: urbaj kanaloj por la malpuraĵoj; la Sueza kanalo.
Kanalizi. Konstrui kanalojn, provizi per kanaloj:
Kanapo. Longa apogseĝo por kelke da personoj.
Kanario (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj
Kanastro. Speco de forta tabako.
Kancelario. Oficeja ĉambro, en kiu oni akceptas la klientojn, donas kaj prenas dokumentojn k.t.p.
Kanceliero. Plej alta ŝtata oficisto: kanceliero de la Germana imperio.
Kando. Purigita, kristaligita diafana sukero.
Kandelo. Vaksa, stearina lumigilo kun meĉo. Kandelingo. Ingo por fiksi kandelon.
Kandelabro. Luksa kandelingo kun kelke da brakoj.
Kandidato. Deziranta ricevi vakantan oficon, postenon kaj komunikanta pri sia deziro:
Kaneli. Fari neprofundan mallarĝan sulkon sur metalo, ligno, muro. Kanelo. Neprofunda mallarĝa sulko sur metalo, ligno, muro.
Kanguro (Zool.). Speco de saltanta sakbesto
Kanibalo. Hommanĝanta homo.
Kanibalismo. Hommanĝado: La kanibalismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko.
Kankro (Zool.). Speco de krustuloj
Kanono. Granda pulvopafilo, muntita sur speciala veturilo, sur ŝipo k.t.p.:
Kanono. {Reli.}. Eklezia leĝo.
Kanoniko. Supera pastro de la katolika eklezio.
Kanonizi. Soleneproklami iun sanktulo.
Kanti. — 1. Eligi voĉe melodiajn sonojn aŭ vortojn:
Kantarido (Zool.). Insekto de aŭreverda koloro; sekigita kaj pulvorigita ĝi estas uzata en la medicino por vezikplastroj
Kantato. Poezia verko kun muziko por glori iun.
Kantino. Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn al soldatoj, laboristoj, lernantoj.
Kantono. Svisa distrikto, posedanta propran registaron kaj prezentanta sendependan federacian regnon.
Kantoro. Preĝeja ĉefa kantisto.
Kanvaso. Maldensa, retsimila teksaĵo, sur kiu oni brodas.
Kapo. — 1. Supra parto de la homa korpo kaj antaŭa de la besta, enhavanta la cerbon kaj la organojn de la superaj sentoj. — 2. Supra, kapforma parto de objekto:
Kapabla. Kiu povas ion fari; kiu havas la ecojn, fortojn necesajn por ion fari. Kapablo. Forto, eco necesa por ion fari:
Kapitulaci. Sin konfesi venkita kaj transdoni la fortikaĵon, urbon al la malamiko. Kapitulaco. Ago de tiu, kiu kapitulacas.
Kapelo. Malgranda preĝejo aŭ parto de preĝejo, posedanta altaron kaj prezentanta apartan tuton.
Kapelo. Orkestro. Kapelestro. Ĉefo, direktanta kapelon.
Kaperi. Kapti malamikan ŝipon. Kaperŝipo. Ŝipo por kapti malamikajn ŝipojn.
Kapitalo. Mona sumo, donanta renton. Kapitalisto. Persono, posedanta kapitalon; riĉa homo.
Kapitano. — 1. Oficiro, ĉefo de parto de regimento. — 2. Ŝipestro.
Kapitelo. Skulptita plivastigita supro de kolono.
Kapitolo. Antikva citadelo de Romo.
Kapono. Kastrita grasigita koko.
Kaporo (Bot.). Arbeto el la familio de la kaporacoj, kies burĝonoj estas konservataj en vinagro kaj uzataj kiel spicaĵo
Kaporacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj:
Kaporalo. Supera infanteria suboficiro.
Kapoto. Mantelo kun kapuĉo.
Kapro (Zool.). Duhufa kvarpiedulo kun malgranda barbo
Kapreolo (Zool.). Mambesto el la familio de
Kaprico. Subita senkonsidera deziro; subita senmotiva ŝanĝo de opinio:
Kaprikorno. Stelaro de l’ zodiako, kie la suno estas la 22-an de decembro.
Kaprifoliacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Kapstano. Levilo, konsistanta el vertikala cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro:
Kapsulo. Kovraĵo por malbongustaj medikamentoj:
Kapti. — 1. Atingi ion forkurantan; atingi kaj firme teni ion forkurantan:
Kapuceno. Katolika monaĥo, apartenanta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo.
Kapuĉo. Kapvesto, alkudrita al mantelo.
Kara. — 1. Amata:
Karabeno. Mallonga milita pulvopafilo.
Karafo. Vitra larĝbaza vazo por akvo, vino.
Karaktero. Individuaj ecoj, trajtoj de animo:
Karakterizi. Montri, difini la ĉefajn individuajn ecojn:
Karamboli. En la bilarda ludo tuŝi per sia globo la du aliajn. Karambolo. Ago de tiu, kiu karambolas.
Karamelo. Sukero fandita kaj parte malkomponita per la fajro.
Karaso (Zool.). Manĝebla fiŝo. vivanta en la senflua akvo, el la familio de l’ karpoj
Karato. — 1. Unuo de la pezo de l’ perloj kaj diamantoj = 20 centigram. — 2. Proporcio de la oro en miksaĵo:
Karavano. Aro de kunvojaĝantaj pilgrimantoj, komercistoj, kun iliaj ŝarĝbestoj.
Karbo. Nigra malmola substanco, konsistanta el karbono preskaŭ pura, uzata por hejti.
Karbolo (Ĥem.). C6H5OH. Senkolora kristala substanco kun akra, malagrabla odoro, uzata kiel desinfekta rimedo.
Karbono (Ĥem.). C. Ĥemia elemento, el kiu konsistas karbo, fulgo, grafito, diamanto kaj kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj (bestoj, vegetaĵoj).
Karbunkolo (Med.). Infekta malsano, karakterizata de abscesoj de la haŭto.
Karcero. Ĉambro por arestitoj por mallonga tempo.
Kardo (Bot.). Malbona herbo el la familio de l’ kompozitoj
Kardelo (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj
Kardinalo. Plej alta pastro post la papo.
Karesi. Delikate, ame tuŝi:
Kariero. Okupo, profesio, elektita por la tuta vivo.
Karikaturo. Desegnaĵo, pentraĵo, ridindiganta iun per komika troigo:
Kariofilo (Bot.). Arbo el la familio de la mirtacoj, kies sekigitaj burĝonoj estas uzataj kiel spicaĵo kaj por produktado de aroma oleo
Kariolo. Malpeza durada homveturilo.
Karmezino. Malhela ruĝo.
Karmino. Ruĝa farbo, produktata el la koĉenilo.
Karno. Muskoloj de vivanta estaĵo:
Karnavalo. Tempo, destinita por amuzaĵoj, de la festo de l’ Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo.
Karoo. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj kvadratoj.
Karobo (Bot.). Frukto de karobarbo.
Karobarbo. Arbo el la familio de la fabacoj
Karoto (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kun manĝebla radiko
Karpo (Zool.). Speco de manĝebla riverfiŝo
Karpeno (Bot.). Arbo el la familio de la kupuliferoj, kies ligno estas uzata por mebloj
Karto. Dika papera folio aŭ folieto kun desegnaĵo aŭ surskribo:
Kartavi. Elparoli r per la gorĝo:
Kartelo. Interkonsento de industriistoj de la sama fako por gardi siajn interesojn.
Kartilago (Anat.). Histo blanka, malmola kaj elasta, kiu kovras la ekstremojn de l’ ostoj.
Kartografio. Arto fari la geografiajn kartojn.
Kartoĉo. Kanona pafaĵo, konsistanta el kugloj, pecoj de plumbo k.t.p.
Kartono. Dika papero, kiun oni uzas por skatoloj, bindaĵoj, k.t.p.
Kartuŝo. Kartona aŭ metala cilindro, enhavanta la pafaĵon de pulvopafilo, de pistoleto, k.t.p.
Karuselo. — 1. Iamaj rajdludoj de l’ kavaliroj; rondrajdado. — 2. Granda ligna disko, turniĝanta ĉirkaŭ vertikala akso, kun benkoj kaj ĉevaloj por rondveturado.
Kaso. Kesto, ĉambro, en kiu oni konservas la monon; loko, kie oni akceptas kaj pagas monon. Kasisto. Oficisto, kiu pagas kaj akceptas monon en kaso.
Kasacio. Leĝa nuligo: kasacio de verdikto, de testamento.
Kaserolo. Metala, ordinare kupra, kuirvazo kun tenilo. Komparu: Poto.
Kasko. Metala kapkovraĵo de soldatoj.
Kaskado. Malgranda akvofalo.
Kasto. Fermita popola klaso, el kiu oni ne povas transiri en alian klason, nek edziĝi kun ano de alia klaso:
Kastelo. Fortikigita loĝloko. Kastelmastro. Administranto de kastelo.
Kastoro (Zool.). Mambesto kun bela pelto, vivanta en societoj kaj konstruanta loĝejojn
Kastri. Forigi la seksan glandon: kastrita ĉevalo. Kastrito. Homo kastrita: La kastritoj kantas soprane.
Kaŝi. Forigi de ies okuloj, de ies scio; fari netrovebla, sekreta:
Kaŝaloto (Zool.). Mambesto el la vico de l’ balenfiŝoj
Kaŝtano. Frukto de kaŝtanujo. Kaŝtanujo. Arbo el la familio de l’ kupuliferoj (Castanea vesca).
Kato (Zool.). Hejmigita raba mambesto
Katafalko. Podio kun ŝtupoj, sur kiu oni metas la ĉerkon kun la mortinto.
Katakombo. Subtera tombejo.
Katalepsio (Med.). Nerva patologia stato, karakterizata de kompleta rigideco de la korpo, perdo de la sentemo kaj de memvolaj movoj. Katalepsia. Kiu rilatas la katalepsion:
Katalogo. Tabelo de objektoj de kolekto, de biblioteko:
Kataplasmo. Kuiritaj varmaj semoj, branoj k.t.p., kiujn oni surmetas en saketo sur la korpon, por rapidigi la maturiĝon de l’ furunkoj, abscesoj.
Kataro. Inflamo de muka membrano: kataro de l’ nazo, kataro de l’ stomako.
Katarakto. Akvofalo, kaskado: La kataraktoj de Nilo.
Katarakto (Med.). Malklariĝo de la okula lenso, kaŭzanta blindecon.
Katastrofo. Subita malfeliĉa akcidento:
Katedro. Podio por profesoro.
Katedralo. Ĉefa episkopa preĝejo.
Kategorio. Klaso de samspecaj objektoj aŭ ideoj. Kategoria. Senkondiĉa, firma, decida:
Kateĥismo. Populara lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj, precipe tiel redaktita lernolibro de religio.
Katenoj. Ĉeno por malliberigi krimulon. Kateni. Malliberigi per katenoj, surmeti katenojn:
Katolicismo. Katolika religio.
Katolika. Apartenanta al la kristana eklezio, kies ĉefo estas la papo:
Katuno. Malpeza kotona teksaĵo kun surpresitaj desegnaĵoj.
Kaŭcio. Monsumo garantianta la plenumon de interkonsento, de kontrakto.
Kaŭĉuko. Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj:
Kaŭri. Sidi sur la kalkanoj.
Kaŭterizi (Med.). Brulvundi por kuracaj celoj per fajro aŭ per ĥemiaj rimedoj.
Kaŭzo. Tio, kio faris, ke io ekzistas aŭ okazas; tio, de kio io devenas kaj sen kio ĝi ne ekzistus; kialo:
Kavo. Malplenaĵo en solida korpo, en la interno de korpo aŭ de organo:
Kavalerio. Milita rajdistaro.
Kavaliro. En la mezaj jarcentoj — ano de la militista nobelaro, ricevinta la titolon en speciala solena ceremonio:
Kavalkado. Aro de personoj, kune rajdantaj por plezuro.
Kaverno. Profunda kavo sub la tero: La antaŭhistoriaj homoj loĝis en kavernoj. Komparu: Groto.
Kaviaro. Frandaĵo, konsistanta el salita sturga frajo.
Kazo. Unu el la formoj de la deklinacio de la substantivoj, pronomoj aŭ adjektivoj: nominativo, akuzativo.
Kazeo. Densa, solidiĝinta parto de lakto, el kiu oni faras la fromaĝon. Kazeiĝi. Fariĝi kazeo.
Kazeino. Albumina parto de la lakto.
Kazemato. Arkaĵa subteraĵo de citadelo, kie oni tenas la eksplodemajn substancojn, malliberulojn.
Kazerno. Konstruaĵo, destinita por loĝejo de la soldatoj.
Kazino. Konstruaĵo por publikaj kunvenoj kaj amuzaĵoj, precipe en la kuraclokoj.
K.c. Kaj ceteraj.
Ke. Konjunkcio de: — 1. Komplementaj frazoj:
Keglo. Ligna koloneto, kiun oni penas renversi per ligna globo:
Kelo. Subtera spaco, en kiu oni gardas kaj konservas vinon, nutraĵon.
Kelke. Nedifinita nombro (pli ol unu, malpli ol dek):
Kelnero. Servisto, kiu alportas la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en la restoracioj, kafejoj.
Keno. Rezinoriĉa ligno.
Kenopodiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Kepo. Militista ĉapo, mallarĝiĝanta supren, kun larĝa horizontala ŝirmilo.
Kero. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj koroj.
Kerno. Tre malmola parto en la interno de fruktoj:
Kerubo. — 1. Anĝelo de la plej «alta» ĉiela horo. — 2. Ĉarma infano.
Kesto. Kvarangula, ordinare ligna ujo:
Kia. Demanda kaj relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito: Kian drapon vi deziras, dikan aŭ maldikan? Kia ago, tia pago.
Kial. Pro kia kaŭzo: Kial vi ne venis?
Kiam. En kiu tempo: Kiam vi finos vian laboron? Kiam oni dormas, oni ne pekas.
Kie. En kiu loko: Kie vi pasigos la someron? Rikolti tie, kie oni ne semis.
Kiel. — 1. Kiamaniere:
Kies. De kiu, apartenanta al kiu: Kies verkon vi legas nun? Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.
Kilo. Ĉefa trabo de ŝipo, okupanta ĝian tutan longon.
Kilogramo. Mil gramoj. Kilogramometro. Unuo, esprimanta la laboron, necesan por levi unu kilogramon al la alteco de unu metro.
Kilolitro. Mil litroj.
Kilometro. Mil metroj.
Kinematografo. Projekcia aparato, ĵetanta sur ekranon moviĝantajn bildojn.
Kinino. Senkolora kristala substanco ekstraktata el la ŝelo de la samnoma arbo kaj uzata kontraŭ la febro.
Kio. Demanda kaj relativa pronomo por objektoj, aferoj, ideoj: Kio falis de la tegmento? Kio okazis? Redonu tion, kion vi prenis.
Kiom. Kia nombro, kia kvanto; kian nombron, kvanton: Kiom da gastoj venos? Kiom da lingvoj vi parolas? Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj.
Kiraso. Armaĵo natura aŭ artefarita, kovranta kaj ŝirmanta la korpon:
Kirli. Rondturni fluidaĵon per bastoneto:
Kirŝo. Brando, farata el ĉerizoj kaj merizoj.
Kiso. Delikata tuŝo per lipoj, kiel esprimo de la amo aŭ respekto. Kisi. Delikate tuŝi per la lipoj, por esprimi la amon aŭ respekton:
Kitelo. Vasta longa tola vesto por la viroj. Komparu: Bluzo, burnuso, mantelo.
Kiu. — 1. Pronomo persona, demanda kaj relativa: Kiu venis? Salutu ĉiujn, kiujn vi renkontos. — 2. Adjektiva pronomo, demanda kaj relativa: En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Madrido. Kiun kordon vi tuŝos, tiu eksonos.
Klaĉi. Paroli malbone pri iu kun la intenco malutili al lia reputacio.
Klafto. Mezuro de la longeco —1,95 m.
Klaki. Fari sekan mallongan sonon, kiel ekzemple brubatante la manojn.
Klapo. Ligna, metala aŭ leda kovraĵo por enlasi internen fluidaĵon, gason kaj malhelpi ĝin eliĝi, aŭ por ellasi ĝin kaj malhelpi eniĝi:
Klara. — 1. Pura kaj travidebla:
Klarneto. Muzika ligna blovinstrumento kun beko kaj klavoj. Klarnetisto. Klarneta ludisto.
Klaso. Grupo de vivantaj estaĵoj aŭ objektoj, arigitaj laŭ la rango, naturo:
Klasifiki. Grupigi laŭ klasoj:
Klasika. — 1. Konforma al la maniero de la antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj kaj artistoj:
Klavo. Tabuleto aŭ butono, kiun oni premas aŭ frapas por ludi instrumenton:
Klemato (Bot.). Volve rampanta arbeto el la familio de l’ ranunkulacoj
Klera. Instruita, kiu konas la sciencojn. Klereco. Eco de tiu, kiu estas klera. Klerulo. Klera homo. Klerigi. Fari iun klera. Kleriĝi. Fariĝi klera. Malklera. Tute neklera.
Klerikala. Partiano de la pastraro kaj de ĝia supereco.
Kliento. — 1. Konstanta aĉetanto, mendanto:
Klimato. Tutaĵo de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de lando aŭ regiono, precipe la temperaturo kaj malsekeco:
Klini. Fleksi malsupren: klini la kapon, sin klini.
Klingo. Metala akra parto de tranĉilo, de glavo: La glavo konsistas el klingo kaj tenilo.
Kliniko. Hospitala sekcio, malsanulejo por la medicinaj esploroj kaj studoj.
Klistero. Laksiga lavaĵo, injektata en la rektan inteston. Klisteri. Injekti klisteron. Klisterilo. Instrumento por klisteri.
Kliŝo. — 1. Fotografia negativo, fiksita sur vitro, por fari kopiojn. — 2. Metala plato, sur kiu estas reproduktita la presota bildo. Kliŝi. Fari kliŝon.
Kloako. Kavo por malpuraĵoj kaj ekskrementoj.
Klopodi. Peni sukcesigi, realigi entreprenon:
Kloro (Ĥem.). Cl. Ĥemia elemento, gaso verdete-flava kun forte sufoka odoro, uzata por blankigi teksaĵojn, por desinfekto.
Klorofilo. Verda substanco de la ĉeloj de l’ folioj kaj herboj, asimilanta karbonon.
Klorozo (Med.). Malsano de la sango de maturiĝantaj knabinoj, karakterizata de paleco de la haŭto kaj de manko de l’ fortoj.
Kloŝo. Vazo, plej ofte vitra, por kovri diversajn objektojn:
Klubo — 1. Societo por amuzo, por sporto:
Kluki. Eligi sonojn kiel la kokinoj.
Kluzo. Akvobaro sur kanalo, rivero por konservi la nivelon de la akvo kaj faciligi la navigadon.
Knabo. Infano de la vira sekso; junulo. Knabino. Infano de la virina sekso; junulino.
Knari. Eligi sonon, kiel tiu de rado, kies akso ne estas ŝmirita per graso.
Knedi. Premi kaj miksi en homogenan mason:
Knuto. Vipo por kondamnitoj en Rusujo.
Koakso. Hejtoksidita porhava karbo.
Koalicio. Ligo de regnoj, de partioj por komuna agado.
Kobalto (Ĥem.). Ko. Ĥemia elemento, blanka ruĝeta metalo kun forta brilo, uzata por la produktado de farboj.
Koboldo. Fabela estaĵo — spirito de la montoj, gardanta iliajn trezorojn.
Koĉenilo (Zool.). Insekto el la vico de la egalflugilaj, el kiu oni ekstraktas la karminon
Kodo. Leĝaro:
Kodicilo. Aldono, kompletigo de testamento.
Koeficiento. Nombro, metita antaŭ algebra kvanto kaj ĝin multiplikanta:
Kofro. Fermebla vojaĝa kesto. Komparu: Valizo.
Koheri. Kuniĝi, altiri unu alian (molekuloj).
Koincidi. Okazi en la sama tempo: La organiza komitato zorgis, ke la specialistaj kunvenoj ne koincidu.
Kojno. — 1. Ligna aŭ metala peco, dika ĉe unu ekstremo, iom post iom maldikiĝanta, kun akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi. — 2. Kojnforma objekto.
Koko (Zool.). Korta birdo kun bongusta viando; la inoj metas bongustajn ovojn
Kokardo. Fantazia banto el rubando, el tuko, portata kiel ornamo.
Kokcinelo (Zool.). Insekto el la vico de la koleopteroj kun duonsfera korpo
Koketi. Peni plaĉi, allogi, precipe personon de alia sekso, per sia eksteraĵo kaj konduto:
Kokluŝo (Med.). Infekta malsano de l’ infanoj, karakterizata de konvulsia tuso.
Kokono (Zool.). Larvo de silka raŭpo kaj de aliaj insektoj, ĉirkaŭvolvita per la propraj fadenoj.
Kokoso (Bot.). Grandega nukso de la kokosarbo. Kokosarbo. Alta arbo el la familio de l’ palmoj (Cocos
Kokso (Anat.). Parto de l’ korpo, kie la femuro kuniĝas kun la trunko.
Kolo (Anat.). — 1. Parto de la korpo, kuniganta la kapon kun la trunko:
Kolbaso. Besta intesto, plenigita per hakita, spicita viando. Kolbaseto. Mallonga kaj mallarĝa kolbaso.
Kolego. Kune studanta, kune laboranta:
Kolegio. — 1. Aro de personoj samrangaj, kune plenumantaj oficon:
Kolekti. Kunigi, kunmeti apartajn objektojn, farante ilin sia propaĵo:
Kolektiva. — 1. Farita de multaj personoj:
Koleopteroj (Zool.). Insektoj, formantaj specialan vicon, karakterizatan de la malmoleco de la antaŭaj flugiloj, kovrantaj la postajn kaj ne taŭgaj por la flugado.
Kolero. Sento de forta nekontenteco, montrata per vortoj aŭ faroj. Koleri. Esti en kolero. Kolera. Kiu koleras. Kolere. Kun kolero. Kolerema. Kiu facile koleras. Koleremo. Eco de tiu, kiu estas kolerema. Kolerigi. Fari iun kolera, kaŭzi ies koleron.
Kolerika. Kolerema:
Kolibro (Zool.). La plej malgranda el la birdoj, kun brilaj multkoloraj plumoj
Koliko. Spasma doloro de l’ intestoj.
Kolimbo (Zool.). Speco de naĝbirdo
Kolizio. Renkonto de kontraŭaj cirkonstancoj, motivoj:
Kolodio. Solvaĵo de pafkotono en etero; senkolora densa fluidaĵo, uzata en la medicino por kunglui fendetojn, vundetojn de la haŭto.
Kolofono. Rezino uzata por froti la arĉojn.
Kolombo (Zool.). Speco de hejma birdo
Kolono. Vertikale kaj libere staranta ligna, ŝtona aŭ fera subteno de parto de konstruaĵo. Kolonaro. Vico de kolonoj.
Kolonelo. Ĉefo de regimento.
Kolonio. Loĝloko, lando okupata de ŝtato aŭ de ĝiaj loĝantoj ekster la limoj de l’ patrujo:
Koloro. Impreso, kiun faras sur la okulon lumantaj objektoj sendepende de ilia formo:
Koloraturo. Artista ornamado de la kanto per triloj.
Koloso. Grandega objekto aŭ persono: La Rodosa koloso estis statuo de Apolono.
Kolporti. Vendi, disportante la komercaĵojn. Kolportisto. Vendisto, disportanta siajn komercaĵojn.
Kolubro (Zool.). Speco de nedanĝera serpento
Kolzo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ kruciferoj, uzata kiel paŝtaĵo
Komo. Interpunkcia signo, havanta la formon de vertikala kurba streketo, por apartigi partojn de frazo aŭ du frazojn unu de alia. Punktokomo. Interpunkcia signo, konsistanta el punkto kun komo sub ĝi.
Komandi. Militiste ordoni, estri militistan taĉmenton. Komando. Ago, vortoj de tiu, kiu komandas; mallonga militista ordono. Komandanto. Militista ĉefo:
Komandoro. — 1. Kavaliro de ordeno:
Kombi. Purigi kaj ordigi la harojn per speciala ilo, provizita je longaj, maldikaj dentoj. Kombilo. Ilo provizita je longaj kaj maldikaj dentoj por purigi kaj ordigi la harojn:
Kombini. Kunmeti, ordigi objektojn aŭ ideojn, por ke ili formu akordan tuton, por ke ili ebligu fari konkludojn.
Komedio. — 1. Scena verko, prezentanta en amuza kaj satira maniero la morojn kaj malvirtojn de individuoj kaj de socio:
Komenci. Fari la unuan parton de io, fari la unuan paŝon: komenci laboron, komenci paroli. Komenco. Unua parto, unua apero, punkto de eliro: komenco de spektaklo, komenco de la mondo, komenco de vojo. Komence. En la komenco. Komenciĝi. Havi la komencon, komenci esti: La nokto komenciĝas ne tuj post la subiro de la suno.
Komenti. — 1. Klarigi per notoj literaturan verkon:
Komentario. Komento.
Komerci. Profesie interŝanĝi produktaĵojn unu je alia aŭ je mono; profesie aĉeti kaj vendi. Komerco. Profesia interŝanĝo de produktaĵoj unu je alia aŭ je mono:
Kometo (Astr.). Astro, kies vojo ĉirkaŭ la suno estas tre longforma elipso kaj kiun akompanas longa luma strio, nomata vosto.
Komforto. Oportunaĵoj de la loĝado, vivado:
Komika. Amuza, ridinda:
Komisii. Konfidi al elektita persono plenumon de decido, solvon de problemo, laboron: komisii al la sekretario publikigon de protokolo. Komisio. — 1. Komisiita afero: malfacila komisio. — 2. Komisiitaro: La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. Komparu: Devo, funkcio, tasko.
Komisaro. Ŝtata oficisto, al kiu oni komisiis specialan, provizoran funkcion.
Komitato. Anaro de membroj, elektitaj aŭ nomitaj en kunveno por studi, direkti iun aferon:
Komizo. Helpanto, vendanto en butiko.
Komodo. Meblo, konsistanta el kelke da tirkestoj unu super alia.
Kompakta. Kies eroj, molekuloj estas forte alpremitaj, proksimigitaj unu al alia:
Kompanio. Kuniĝo de personoj, kune kondukantaj komercan aŭ industrian aferon; komerca, industria societo:
Kompari. — 1. Esplori du aŭ kelke da objektoj, por trovi similecon aŭ diferencon inter ili:
Komparativo. Gramatika formo de adjektivo aŭ de adverbo, montranta pli altan aŭ pli malaltan gradon de eco:
Kompaso. Instrumento, konsistanta el magneta vergeto, libere turniĝanta kaj ĉiam montranta per unu pinto la nordon.
Kompati. Senti ies malfeliĉon kvazaŭ sian propran:
Kompendio. Mallongigo de scienca, de instrua verko:
Kompensi. Doni, pagi ion, por anstataŭi perdon, mankon, malbonon: La asekura kompanio kompensas la perdojn, kaŭzitajn de la brulo. La intereso de la enhavo kompensas la stilon, iom pezan. Kompenso. Objekto donata, sumo pagata, por kompensi: La kompenso atingis mil frankojn.
Kompetenta. Havanta sufiĉan scion, kapabla juĝi, solvi sciencajn problemojn, plenumi spiritan laboron:
Kompili. Verki neoriginale, prenante materialon el aliaj pretaj verkoj:
Komplemento. Tio, kion oni devas aldoni, almeti al io, por ĝin fari kompleta:
Kompleta. Al kiu mankas neniu parto, neniu ero: kompleta gramatiko. Kompletigi. Fari ion kompleta: En la dua eldono la verko estis kompletigita. Komparu: Plena, tuta.
Komplezo. Servo de afableco: Granda estos la komplezoj se vi mendos por mi ĉambron en hotelo. Kompleza. Kiu faras komplezojn: kompleza homo, kompleza ago. Komplezeco. Eco de tiu, kiu estas kompleza. Komparu: Afabla, ĝentila.
Kompliki. Malsimpligi: Manko de la plej gravaj dokumentoj komplikis la tutan aferon.
Komplimento. Ĝentilaj flataj vortoj: La virinoj amas la komplimentojn. Komplimenti. Diri komplimenton :komplimenti la mastrinon.
Komploto. Komuna sekreta agado por krima celo:
Komponi. Verki muzikaĵon:
Komposti. Kunmeti literojn por la presado. Kompostisto. Homo, kies profesio estas komposti.
Kompoto. Fruktoj, kuiritaj kun sukero (precipe por tuja uzo):
Kompozitoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Kompreni. Koni la signifon, la sencon; havi ĝustan ideon pri io:
Kompreso. Kelkfoje faldita tola peco, kiun oni metas sur vundojn, sur doloran membron.
Kompromiso. Reciprokaj cedoj en la opinioj por interkonsenti kun la kontraŭulo.
Komuna. Apartenanta al pli, ol unu:
Komunio. Sakramento, kiu laŭ la katolika doktrino enhavas la korpon kaj sangon de Kristo, sub la formo de pano kaj vino. Komunii. Doni la komunion:
Komuniki. — 1. Transigi; transdoni de j*nu persono al alia. — 2. Transporti de unu loko al alia:
Komunismo. Socia sistemo, proklamanta egalecon de ĉiuj homoj, nuligon de la persona propraĵo kaj komunan profitadon de ĝi.
Komunisto. Adepto de la komunismo.
Komuti. Ŝanĝi la direkton de elektra fluo. Komutilo. Aparato por komuti.
Koni. — 1. Havi ĝustan ideon pri io, distingi ion laŭ ĝiaj proprecoj: koni la detalojn de l’ afero. — 2. Havi rilatojn kun iu: Jam de dudek jaroj mi konas lin. Konigi. Fari ion konata de iu: konigi al iu la dokumentojn. Koniĝi. Fariĝi konota de iu, ekligi rilatojn kun iu: Dum niaj kongresoj oni koniĝas kun tre multaj samideanoj. Konato. Persono, kiun oni konas, kun kiu oni havas rilatojn. Ekkoni. Fariĝi konanta: La plimulto ekkonas Esperanton dank’ al artikoloj en naciaj ĵurnaloj. Rekoni. Ree ekkoni ion dank’ al la memoro: Rekoni iun sub la masko. Konanto. Kiu konas, kiu bone konas, specialisto: Konanto de la lumiga demando. Memkono. Kono de si mem: Laŭ Sokrato la memkono estas la plej malfacila afero.
Koncentra. Havanta komunan centron:
Koncepti (Filoz.). Akiri spiritan bildon pri io, komprenon, konscion pri io.
Koncerni. Esti ies afero, devo, temo: La redaktado de la raportoj koncernas la sekretarion. La uzado de la akuzativo koncernas la sintakson. Komparu: Rilati.
Koncerto. Publika plenumo de muzika verko.
Koncesio. Rajtigo, permeso, donata de la registaro por fondi, ekspluati publikan entreprenon:
Konciza. Esprimanta multon per malmultaj vortoj; mallonga sed komprenebla:
Kondamni. — 1. Proklami juĝe ies kulpon: Malgraŭ ĉiuj argumentoj de la advokato la krimulo estis kondamnita. — 2. Proklami juĝe la punon por la kulpo: kondamni al mortpuno, kondamni al trimonata malliberigo. — 3. Opinii iun malprava, kulpa: Ĉiuj kondamnis la senhontan agon. Kondamno. Ago de tiu, kiu kondamnas. Kondamnito. Homo, kiun oni juĝe kondamnis:
Kondiĉo. — 1. Reciproka rajto kaj devo de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento:
Kondolenci. Esprimi sian ĉagrenon pro ies malfeliĉo, perdo:
Kondoro (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ vulturoj
Konduki. — 1. Doni la direkton al iranto:
Konduktoro. Oficisto, kontrolanta biletojn en vagono, omnibuso:
Konduti. Agi konforme aŭ nekonforme al la reguloj de la bonmoreco, konveneco:
Konfederacio. Unuiĝo de kelke da ŝtatoj, kiuj havas komunan registaron, sed konservas sian sendependecon:
Konfekcio. Vestoj, fabrike produktataj ne laŭ mezuro.
Konferenco. Kunsido por interkonsiliĝi pri gravaj aferoj:
Konfesi. — 1. Malkaŝi siajn pekojn: La pastro absolvis la konfesinton. — 2. Malkaŝe diri: Mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin. Konfeso. Ago, vortoj de tiu, kiu konfesas.
Konfidi. — 1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu:
Konfidencio. Sciigo, kiun oni komunikas al iu, konfidante al lia diskreteco. Konfidencia. Komunikata kun konfido al ies diskreteco:
Konfirmi. — 1. Proklami la verecon de io; jesi:
Konfiski. — 1. Forpreni kiel punon por la ŝtata trezorejo: konfiski bienojn de ribelanto. — 2. Forpreni objekton malpermesitan, ne konforman al la reguloj: konfiski al la lernanto malpermesitan libron; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro.
Konfiti. Kuiri fruktojn kun sukero, por ilin konservi en la densa siropo. Konfitaĵo. Konfititaj fruktoj.
Konflikto. Malkonsento, malpaco, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj, de opinioj:
Konforma. De sama karaktero, bone akordiĝanta kun io:
Konfuzi. Kaŭzi perdon de la trankvileco, de la memcerteco de iu, per subita malkovro de lia kulpo:
Konglomerato. — 1. Kungluaĵo, konsistanta el nature kuniĝintaj diversaj ŝtonegoj. — 2. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne samspecaj, ne unuformaj partoj.
Kongregacio. — 1. Religia kunfrataro. — 2. Komisio de kardinaloj, al kiuj la papo konfidas aferojn de la eklezio.
Kongreso. Kuniĝo de personoj, kunvenintaj de diversaj urboj aŭ landoj por diskuti komunajn aferojn, sciencajn demandojn:
Koniferoj (Bot.). Pinglarboj: granda klaso de nudsemaj arboj kaj arbetoj plejparte kun pinglosimilaj ĉiam verdaj folioj:
Konjako. Speco de brando el fermentinta vina suko, fabrikata en la samnoma franca urbo.
Konjekti. Fari konkludojn, ne sufiĉe certajn pro manko de bazo. Konjekto. Konkludo, opinio de tiu, kiu konjektas.
Konjektebla. Kiun oni povas konjekti. Komparu: Diveni, supozi, suspekti.
Konjugi. Ŝanĝi la finiĝon de verbo laŭ la tempoj, nombroj, personoj, modoj, formoj (aktiva, pasiva). Konjugo. Paradigmo, tabelo, laŭ kiu oni konjugas:
Konjugacio. Konjugo.
Konjunkcio. Vorto neŝanĝebla, kuniganta vortojn aŭ frazojn:
Konko. — 1. Malmola kovraĵo, ĉirkaŭanta kelkajn specojn de moluskoj. — 2. Objekto, havanta la formon de konko:
Konkava. Sfere kava: Konkava okulvitro korektas la miopecon.
Konkiri. {nun: konkeri} Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti:
Konkludi. Formi sian opinion, kiel rezultaton de sia rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono:
Konkreta. Perceptebla per la sentoj; neimagata, reala. Konkrete. En konkreta maniero.
Konkuri. Peni superi alian, kiu kondukas saman komercan aferon aŭ havas la saman celon (vakanta loko, premio):
Konkurso. Batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj, kies rezultato estas juĝata de speciale elektitaj personoj. Konkursa. De konkurso, bazita sur konkurso:
Konscio. — 1. Plena regado de siaj sentoj:
Konscienco. Konscio pri la praveco aŭ malpraveco de la propraj faroj:
Konsekvenca. Akordiĝanta logike kun la antaŭaj pensoj aŭ faroj; plene konformiganta siajn farojn al siaj principoj. Konsekvence. En konsekvenca maniero.
Konsenti. Havi la saman opinion, akcepti proponon:
Konservi. Zorgi, ke io ne perdiĝu, ne malboniĝu: konservi dokumenton; konservi fruktojn en provizejo; konservi sekreton.
Konservativa. Celanta konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj kaj reformoj. Konservativulo. Homo konservativa.
Konservatorio. Supera muzika lernejo.
Konsideri. Atente esplori en la spirito ĉiuflanke:
Konsili. Esprimi sian opinion al alia persono, kion ĝi devas fari:
Konsisti. Esti kunmetita el partoj; havi kiel partojn, kiel erojn:
Konsistorio. Eklezia estraro por la administraj kaj juĝaj aferoj.
Konsoli. Trankviligi la spiriton en doloro aŭ malfeliĉo kaj doni al ĝi novan esperon. Konsolo. Konsolantaj vortoj. Nekonsolebla. Kiu ne povas esti konsolita:
Konsonanto. Sono, kiu povas esti elparolita nur kun vokalo:
Konspiri. Sekrete kunagi en politika afero:
Konstanta. — 1. Senĉesa, ofta:
Konstati. Rimarki ion, kiel senduban fakton:
Konstelacio. Grupo de steloj, prezentanta ian figuron kaj havanta specialan nomon:
Konsterni. Subite mirigi kaj timigi iun, farante lin nekapabla agi, paroli. Komparu: Konfuzi.
Konstitucio. Ŝtata sistemo de la landoj, regataj de la reprezentantoj de la popolo. Konstitucia. De la konstitucio, posedanta konstitucion:
Konstrui. Kunmeti la partojn de tuto en ĝusta loko kaj ordo:
Konsulo. Reprezentanto de lando ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de siaj samlandanoj. Konsulejo. Oficejo de konsulo.
Konsulti. Demandi la opinion, peti konsilon de specialisto:
Konsumi. Plene formanĝi, plene malaperigi, detrui: konsumi la provizojn, konsumi la fortojn. La fajro konsumis la tutan domon. Konsumo. Ago de tiu, kiu konsumas. Konsumiĝi. Fariĝi konsumita: La sano rapide konsumiĝas de ĉiuj trouzoj.
Konto. Kalkulo de persono aŭ afero en la ĉefa komerca libro:
Kontakto. Stato de objektoj, kiuj tuŝas unu alian: elektra kontakto; malsano komunikata per kontakto.
Kontanta. Pagata tuj per preta mono. Kontante. Pagante per preta mono.
Kontenta. Kies stato akordiĝas kun la deziroj; ne havanta pluajn dezirojn:
Kontinento. Granda teritorio, kiun oni povas trapasi, ne transirante la maron:
Kontingento. Parto, nombro, kiun ĉiu devas liveri:
Kontinueco. Ne interrompata interligo de partoj, de periodoj:
Kontoro. Kancelario de negoco, de fabriko.
Kontrabando. Sekreta importado de malpermesitaj objektoj aŭ de komercaĵoj, por kiuj oni devas pagi limimposton. Kontrabandisto. Homo, kiu sin okupas per la kontrabando.
Kontrabaso. La plej granda arĉa instrumento, posedanta la plej malaltan tonon kaj uzata precipe por la akompano.
Kontrakto. Komerca interkonsento, laŭleĝe farita. Kontrakti. Fari kontrakton; preni per kontrakto:
Kontrapunkto. Teorio de la muzika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio.
Kontrasto. Kompleta malsameco, kontraŭeco de du apudmetitaj objektoj aŭ ideoj:
Kontraŭ. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata:
Kontribucio. Sumo, pagata de venkita lando al la venkinto, kiel repago de la militaj elspezoj. Komparu: Tributo.
Kontroli. Esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti:
Konturo. Linio, prezentanta la eksteran limon de objekto; desegnaĵo, prezentanta nur la eksterajn liniojn de objekto.
Kontuzi. Lezi la korpon, difekti la histojn, ne vundante la eksteran kovraĵon (la haŭton):
Konuso (Geom.). Geometria figuro, kiu formiĝas, kiam ortangula triangulo turniĝas ĉirkaŭ unu el la lateroj de la orta angulo. Konusa. Kiu havas la formon de konuso.
Konvalo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ liliacoj kun bonodoraj sonorilformaj floroj
Konveksa. Kurba kaj rondigita eksteren (pri surfacoj): La konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn.
Konveni. Esti konforma al la moroj, al la situacio, al la reguloj:
Konvencio. Interkonsento, kontrakto, precipe inter regnoj: literatura konvencio, gardanta la aŭtorajn rajtojn.
Konverĝi (Fiz.). Celi al la sama punkto: La sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso.
Konversacio. Interparolado por pasigi la tempon, por lerni lingvon.
Konverti. Igi iun ŝanĝi la religion, la partion, konvinkinte lin pri la supereco la nova:
Konvinki. Igi iun kredi, opinii per sufiĉaj pruvoj aŭ argumentoj:
Konvolvulo (Bot.). Volverampanta el la familio de l’ konvolvulacoj
Konvolvulacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Konvulsio (Med.). Subita kaj kontraŭvola streĉo de muskoloj aŭ membroj, kun vivegaj neregulaj movoj kaj kun perdo de la konscio:
Kopeko. Rusa monero, valoranta 2,5 centimojn (precize — 2,66).
Kopio. Reprodukto de skribaĵo, de pentraĵo:
Koro. — 1. Ĉefa, centra organo de la cirkulado de la sango:
Koralo. Kalka kovraĵo, formiĝanta sur la korpo de samnoma mara besto, el kiu oni produktas juvelojn:
Korano. Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo.
Korbo. Portebla ujo el salikaj vergoj, el metalfadenoj.
Kordo. Fadeno el bestaj intestoj, el metalo por muzika instrumento: La kordojn de la violono oni frotas per arĉo, la kordojn de la fortepiano oni frapas per marteletoj. Korda. Havanta kordojn: korda instrumento.
Kordono. Vico de militistaj postenoj por gardi limon, por malhelpi penetron de epidemio.
Korekti. Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per ĝusta: korekti skriberaron, korekti elparoladon, korekti kalkulon. Korekto. Ago, noto de tiu, kiu korektas: Ju pli klare estas skribita la manuskripto, des pli malmultaj estas la korektoj en la presprovaĵo. Korektisto. Homo, kies okupo estas korekti la preserarojn.
Korelativa. Havanta reciprokan rilaton al alia.
Korespondi. Interŝanĝi leterojn: La Esperantistoj tre multe korespondas. Korespondanto. Persono, kiu korespondas. Korespondado. Interŝanĝado de leteroj.
Koridoro. Trairejo, kuniganta ĉambrojn de loĝejo, partojn de domo.
Korifeo. Homo eminenta en la sciencoj aŭ artoj.
Korko. Peco de ligno, de vitro, per kiu oni ŝtopas botelon. Korki. Ŝtopi botelon per korko. Korktirilo. Instrumento, per kiu oni eltiras korkojn el boteloj.
Korno. Malmola pinta elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj remaĉantaj bestoj:
Korneo (Anat.). Travidebla antaŭa membrano de l’ okulo.
Korneto. Malgranda trumpeto kun butonoj — la ĉefa blovinstrumento de orkestro.
Kornico. Arĥitektura ornamaĵo, reliefo sur muro sub tegmento, sub plafono.
Korniko (Zool.). Griza birdo el la familio de l’ korvoj
Korolo (Bot.). Diverskoloraj folietoj (petaloj) de l’ floro, kovrantaj ĝiajn seksajn organojn (stamenojn kaj pistilojn).
Korpo. — 1. Materia parto de l’ homoj kaj bestoj. — 2. Organika aŭ neorganika substanco:
Korporacio. Societo de samprofesianoj, posedanta la rajtojn de leĝa persono.
Korpuso. Parto de armeo, havanta ĉiujn specojn de la armiloj kaj militistoj kaj apartan ĉefon.
Korsaĵo. Supra parto de la virina vesto, kovranta la buston {tiel, vd. la difinojn de busto kaj brusto}.
Korsaro. Mara rabisto.
Korseto. Laĉebla virina vesto kun balenostoj por subteni la buston.
Korto. Spaco, supre libera, ĉirkaŭita de konstruaĵo; ĉirkaŭbarita spaco antaŭ konstruaĵo. Kortego. Ĉirkaŭantaro de regnestro, de princo; Kortegano. Persono, apartenanta al kortego.
Korupti. Akiri ies favoron en kontraŭleĝa afero per mono aŭ donaco:
Korvo (Zool.) Nigra raba birdo el la vico de l’ paseroj
Korveto. Trimasta milita ŝipo, pli malgranda ol la fregato.
Kosmo. Tutmondo, universo.
Kosmetiko. Arto plibeligi la korpon kaj konservi ĝian freŝecon.
Kosmogonio. Scienco pri la deveno de la universo.
Kosmografio. Scienco pri la strukturo de la universo, pri la movoj de la astroj.
Kosmologio. Scienco pri la leĝoj, regantaj la universon.
Kosmopolito. Civitano de la tuta mondo; homo, ŝatanta pli alte la bonon de la homaro, ol tiun de sia patrujo.
Kosto. Sumo necesa por fari, akiri ion: La kostoj de la konstruo. Kosti. — 1. Bezoni monon, laboron, penon, oferon por esti farita: La publikigo kostis mil frankojn. La konfeso kostis al li multe. — 2. Esti vendata je la prezo de: La volumo kostas du frankojn. Multekosta. Kiu multe kostas; kara, altpreza. Komparu: Prezo, valoro. La konstruo de la domo kostis milionon da frankoj kaj oni volas vendi ĝin je la prezo de 1,200,000 fr., sed ĝia valoro ne atingas eĉ duonon de la lasta sumo, ĉar la loĝejoj estas ne komfortaj kaj malsekaj.
Kostumo. Vesto propra al cirkonstancoj, al nacieco:
Koto. Polvo, tero de stratoj, de vojoj, miksita kun akvo.
Kotiledono (Bot.). Embrio de la primitiva folio en la semo de l’ vegetaĵoj
Kotizi. Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celo. Kotizaĵo. Sumo kotizata:
Kotleto. Rostita vianda ripopeco:
Kotono. Longa, delikata lanugo, kiu ĉirkaŭvolvas la grajnojn de la samnoma arbeto kaj el kiu oni fabrikas tolosimilan ŝtofon, drapon. Kotona. El kotono. Kotonujo. Arbeto el la familio de l’ malvacoj
Koturno (Zool.). Birdo el la vico de la kokoj
Kovi. Maturigi la embriojn en la ovoj, varmigante ilin per la propra korpo.
Koverto. Faldita papera folio, en kiun oni metas leteron kaj sur kiu oni skribas la adreson.
Kovri. Meti objekton aŭ objektojn sur alia, por kaŝi, konservi, ornami la lastan:
Kozako. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio.
Krabo (Zool.). Dekpieda krustulo, vivanta en la konkoj de moluskoj
Krabro (Zool.). Speco de vespo
Kraĉi. Eligi per rapida elspiro tion, kio estas en la buŝo:
Krado. Aro de paralelaj stangoj, kunigitaj per aliaj, perpendikularaj al ili, servanta kiel forta baro:
Krajono. Maldika peceto de grafito, de kolorita kreto, fiksita en ligna bastoneto, por skribi, desegni.
Kraki. Eligi sekan bruon dum krevado, dum rompiĝado:
Krakeno. Seka kuko. Komparu: Kringo.
Krampo. Fera kurbigita peco kun akraj pintoj por forte kunigi, fiksi:
Krano. Turnebla aparato ĉe tuboj, ĉe vazoj por fermi aŭ malfermi la elfluon de fluidaĵo.
Kranio (Anat.). Osta skatolo, kiu entenas cerbon de la vertebruloj.
Kratago (Bot.). Arbo el la familio de l’ rozacoj, kies ligno estas uzata de l’ lornistoj
Kratero. Malfermaĵo de vulkano.
Kravato. Silka, lana peco, per kiu oni ĉirkaŭigas la kolon, la kolumon.
Krei. Fari objekton, estaĵon el nenio;
Kredi. Opinii vera, prava; esti konvinkita pri la vereco, pravero:
Kredito. — 1. Konfido, ĝuata de komercisto pri akurateco en la pagado de ŝuldoj. — 2. Pruntedonado en kontanta mono aŭ rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo. — 3. Parto de konto, kie oni enskribas sub ies nomo la sumojn, kiuj al li ŝuldas la komercisto.
Kreditoro. Persono, al kiu oni ŝuldas.
Krejcero. Aŭstria monero, valoranta 2 centimojn.
Kremo. — 1. Grasa parto de la lakto, kiu en vazo leviĝas al la supraĵo:
Kreno (Bot.). Herbo el la familio de l’ kruciferoj; ĝia radiko estas uzata kiel spicaĵo
Kreolo. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko.
Kreozoto. Senkolora, olea fluidaĵo, ekstraktata per distilado el gudro kaj uzata kiel antisepsa rimedo, kontraŭ la ftizo.
Krepo. Maldensa silka, lana teksaĵo kun sulkigita supraĵo:
Krepusko. Nehela lumo antaŭ la leviĝo de la suno kaj post ĝia subiro.
Kreso (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, rimedo kontraŭ la puloj
Kreski. — 1. Aperi, ekzisti (pri la vegetaĵoj):
Kresto. Elkreskaĵo, similanta kombilon, sur la kapo de la koko kaj de kelkaj aliaj birdoj.
Krestomatio. Sisteme ordigita kolekto el plej bonaj aŭtoroj, por la studado de lingvo aŭ de literaturo; legolibro.
Kreto. Delikata, blanka karbonato de kalko, uzata por skribi sur nigra tabulo.
Kreteno. Spirita kaj fizika kriplulo; idioto, homo tre malsaĝa.
Krevi. Subite disiĝi, fendiĝi de interna forto:
Krii. Eligi subitajn laŭtajn sonojn per la voĉo:
Kribri. Apartigi de subtilaj partoj de seka korpo la grandajn, aŭ de la solidaj la fluidajn per speciala truita instrumento, nomata Kribrilo.
Krimo. Ĉiu ago kontraŭ grava morala, religia aŭ civila leĝo:
Kriminala. Koncernanta la juron pri la krimoj:
Kringo. Ringforma kuko. Komparu: Krakeno.
Kripla. Perdinta unu aŭ kelke da membroj; perdinta la kapablon uzi unu aŭ kelke da membroj:
Kripto. Subteraĵo de preĝejo, kie oni iam enterigadis la mortintojn.
Kriptogamoj (Bot.). Sensemaj vegetaĵoj:
Krispo. — 1. Faldoj de la peritoneo, kiuj fiksas la diversajn partojn de la intestoj. — 2. Objekto kun multaj faldoj, similanta krispon:
Kristo. La Filo de Dio. Kristano. Ano de la eklezio de Kristo:
Kristalo. — 1. Ero de mineralo en la formo de regula aŭ simetria poliedro. — 2. Tre pura senkolora vitro. Kristaligi. Ŝanĝi en kristalon:
Kriterio. Certa konfidinda propreco, per kiu oni povas distingi veron de malvero.
Kritiki. — 1. Esplori verkon de scienco, literaturo aŭ arto, por montri ĝiajn bonaĵojn kaj malbonaĵojn. — 2. Severe juĝi, mallaŭdi:
Krizo. — 1. Ŝanĝo en bonon aŭ malbonon, okazanta subite dum malsano. — 2. Danĝera, decida momento de afero:
Krizalido (Zool.). Formo de insekto antaŭ la elkresko de ĝiaj flugiloj. Komparu: Larvo, kokono, raŭpo.
Krokodilo (Zool.). Granda kvarpieda rampulo, vivanta en varmegaj landoj
Krom. Prepozicio, kun la senco: — 1. Ne nur… sed ankaŭ…: Krom la samurbanoj venis multaj eksterlandaj gastoj. — 2. Ekster, se oni esceptas: Venis ĉiuj, krom la patro.
Kromo (Ĥem.). Cr. Ĥemia elemento, grizeta metalo; ĝiaj kombinaĵoj kun aliaj metaloj estas uzataj en la industrio.
Kromata (Fiz.). — 1. Koncernanta la kolorojn:
Krono. — 1. Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en la formo de cirklo:
Kroniko. — 1. Simplaj, laŭjaraj notoj pri faktoj, okazantaj en regno, komunumo. familio. — 2. Artikolo en gazeto pri la lastaj novaĵoj:
Kronologio. Scienco pri la historiaj datoj.
Kronometro. Tre preciza horloĝo: astronomia kronometro.
Kropo. — 1. Poŝo, prezentanta ŝvelon de la kola parto de l’ ezofago de la grajnomanĝantaj birdoj. — 2. Tumoro de la tiroida (surlaringa) glando de l’ homo.
Krozi. Veturi kaj reveturi por kontroli la navigadon. Krozŝipo. Milita ŝipo por krozi.
Kruco. Figuro aŭ korpo, konsistanta el du rektaj partoj, formantaj kvar rektajn angulojn:
Krucifikso. Kruco kun figuro de krucumita Kristo.
Kruĉo. Vazo por fluidaĵoj, kun larĝa ventro kaj pli mallarĝa kolo kun orelo:
Kruda. — 1. En natura stato:
Kruela. Inklina turmenti vivantajn estaĵojn:
Krupo (Med.). Infekta malsano, karakterizata de membranoj en la laringo kaj de simptomoj de sufoko.
Kruro (Anat.). Parto de la malsupra ekstrema membro, de la genuo ĝis la piedo.
Krusto. Malmoliĝinta kovraĵo de korpo:
Kruta. Forte klinita al horizonto; havanta direkton, proksiman al la vertikala;
Ksilofono. Muzika instrumento, konsistanta el paralelaj lignaj trabetoj de neegala longeco, kiujn oni frapas per du lignaj bastonetoj.
Ksilografi. Fari desegnaĵojn sur ligno per speciala ŝtala instrumento, por reprodukti ilin per la presado. Ksilografo. Homo, kies specialo estas ksilografi.
Ksilografio. Arto ksilografi.
k.t.p. Kaj tiel plu.
Kubo. — 1. Figuro, korpo kun ses egalaj kvadrataj surfacoj. — 2. Tria potenco:
Kubuto (Anat.). Parto de la supra ekstrema membro, kie la humero kuniĝas kun la brako:
Kudri — 1. Kunigi per fadeno, traigante ĝin tra tolo, drapo k.t.p. per speciala instrumento, nomata kudrilo:
Kufo. Simpla kovraĵo de la kapo de virinoj.
Kuglo. Plumba globo, per kiu oni ŝarĝas la pulvopafilojn.
Kuiri. Prepari nutraĵon per la fajro, precipe boligi fluidan nutraĵon aŭ solidan en fluida:
Kuko. Bakaĵo el delikata pasto kun sukero. Kukejo. Loko, kie oni faras kaj vendas kukojn, konfitaĵojn, k.t.p.
Kukolo (Zool.). Birdo rimarkinda per tio, ke la ino metas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj
Kukumo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo
Kukurbo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj kun grandaj fruktoj (ĝis 100 kg.)
Kukurbacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Kulo (Zool.). Insekto el la familio de la duflugilaj, sin nutranta per la sango de bestoj
Kulero. Ilo kun tenilo, por ĉerpi, manĝi fluidaĵojn:
Kuliso. Pentrita movebla flanka parto sur la scenejo:
Kulpa. Plenuminta krimon, malbonan faron, eraron:
Kulto. Alta respekto al Dio, al forte amataj, ŝatataj personoj; religio; religiaj ceremonioj:
Kulturi. — 1. Plenumi la laborojn, kiuj faras la teron fruktodona:
Kumino (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj, kies semoj estas uzataj kiel spicaĵo
Kun. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata:
Kuniklo (Zool.). Mambesto el la familio de la leporoj
Kupo. Malgranda vazo, kiun oni almetas al la haŭto, maldensiginte la aeron per bruligo de alkoholo, por kaŭzi lokan sangalfluon:
Kupeo. Parto de vagono, apartigita de la aliaj, kun aparta pordo:
Kupolo. Duongloba supro de konstruaĵo.
Kupono. Dokumento ĉe akcioj aŭ obligacioj, post prezento de kiu oni ricevas la procentojn.
Kupro (Ĥem.). Cu. Ĥemia elemento, brune ruĝa peza metalo. uzata por plej diversaj objektoj: tuboj, moneroj, en kunfandaĵoj kun stano (bronzo) kun zinko (latuno).
Kupuliferoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Kuri. Rapide sin movi per la piedoj: La homo ne kuras tiel rapide, kiel la ĉevalo. Alkuri. Kuri al io kaj ĝin atingi: alkuri al la urbo. Forkuri. Kuri for de io kaj ĝin forlasi: forkuri el la malliberejo.
Kuraci. Fari tion, kio estas necesa por resanigi malsanulon:
Kuraĝa. Ne perdanta la trankvilon, ne timanta dum danĝero:
Kuratoro. Persono jure nomita, por gardi la havon de neplenaĝa orfo, de iu ne posedanta la personajn rajtojn:
Kurba. Nerekta kaj ne konsistanta el rektaj partoj:
Kurio. — 1. Ĉiu el la klasoj, en kiujn estis dividitaj la eminentaj gentoj de la antikva Romo. — 2. Papa kortego kaj kolegio de la kardinaloj.
Kuriero. Homo, kies okupo estas porti korespondaĵojn.
Kurioza. Interesa per sia malofteco, eksterordinareco.
Kurso. — 1. Meza valoro de akcioj, kambioj, eksterlanda mono, notata ĉiutage en la borso:
Kursivo. Klinitaj presliteroj, similantaj la skribliterojn:
Kurtaĝo. Pago al makleristo.
Kurteno. Pendanta tuko por ŝirmi de la lumo, por kaŝi ion:
Kuseno. Sako, plenigita per molaj objektoj (anseraj plumoj, haregoj k.t.p.):
Kuŝi. Resti horizontale sur sia plej granda supraĵo:
Kutimo. Emo, inklino, akirita per ofta ripetado aŭ uzado: Interrompi la kontraŭulon dum la diskuto estas malbona kutimo. Kutimi. Akiri kutimon: La ĉevalo jam preskaŭ kutimis ne manĝi, sed bedaŭrinde ĝi mortis. Kutima. Bazita sur kutimo, ordinara. Kutimigi. Kaŭzi ies kutimon: kutimigi infanon al akurateco.
Kutro. Rapida unumasta ŝipo.
Kuvo. Granda vazo por diversaj hejmaj uzoj:
Kuzo. Filo de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj. Kuzino. Filino de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj.
Kvadranto (Geom.). Kvarono de rondo.
Kvadrato. — 1. Ortangula kvarangulo, kies ĉiuj flankoj estas egalaj. — 2. Dua potenco:
Kvadraturo (Geom.). Desegno de kvadrato, egalsurfaca kun donita figuro.
Kvadrigo. Ĉaro de la antikvaj Romanoj, al kiu oni jungis kvar ĉevalojn:
Kvadrilo. Franca danco, internacie konata, en kiu du vicoj, konsistantaj el paroj, dancas unu kontraŭ la alia:
Kvadriliono. Milo da trilionoj: 1,000,000,000,000,000.
Kvaki. Eligi sonojn, kiel tiu de l’ ranoj.
Kvakero. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko.
Kvalifiki. Determini, al kia kategorio devas io aŭ iu aparteni:
Kvalito. — 1. Tio, kio faras, ke persono aŭ objekto estas tia, kaj ne alia:
Kvankam Ceda konjunkcio = malgraŭ tio, ke: Kvankam ŝi estas riĉa, ŝi vestas sin tre simple.
Kvanto. Eco, dank’ al kiu objekto povas esti kalkulita, mezurita; grandeco, nombro: La kvanto de la idolistoj estas granda en Afriko. La kvalito estas pli grava, ol la kvanto.
Kvar. Dufoje du; 4:
Kvaranteno. Restado pli aŭ malpli longa, kiun devas fari en izolita loko la personoj kaj bestoj, venantaj de infektita lando:
Kvarco (Ĥem.). Mineralo, konsistanta el pura siliko.
Kvarto. Tono, kvara de la baza.
Kvartalo. Parto de urbo: La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj.
Kvarteto. — 1. Muzika verko por kvar voĉoj aŭ por kvar instrumentoj. — 2. Personoj, kiuj ludas tian verkon.
Kvasto. Ornamaĵo de mebloj, de vestoj, en formo de ronda peniko.
Kvazaŭ. Prepozicio kun la senco: kiel se:
Kvestoro. Oficisto de la trezorejo. en la antikva Romo.
Kverko (Bot.). Arbo el la familio de l’ kupuliferoj: ĝia ligno, tre fortika, estas uzata por mebloj, plankoj
Kvieta. Nekolerema, nefacile incitebla, nepasia, pacema:
Kvin. Kvar plus unu; 5:
Kvinto. Tono, kvina de la baza.
Kvintesenco. Esenco de esenco; plej koncize esprimita esenco de afero.
Kvintiliono. Miliono da trilionoj: 1,000,000,000,000,000,000.
Kvita. Nenion ŝuldanta al iu, fininta la kalkulojn kun iu sen ŝuldo: Mi ŝuldas al vi ankoraŭ 100 frankojn; post unu monato mi pagos ilin kaj ni estos kvitaj. Kvitiĝi. Fini la kalkulojn kun iu sen ŝuldo: kvitiĝi kun iu.
Kvitanco. Ricevatesto. Kvitanci. Doni, skribi kvitancon.
L
La, l’. Artikolo difinita, uzata kiam oni parolas pri konataj personoj, objektoj, aferoj.
Labiatoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj, unupetalaj vegetaĵoj:
Labirinto. Konstruaĵo, konsistanta el granda nombro da ĉambroj, tiel dismetitaj, ke tre malfacile estas trovi la eliron; loko, el kiu malfacile estas trovi eliron:
Labori. Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon, por plenumi ion:
Laca. Perdinta de la laboro aŭ maldormo la fortojn kaj la deziron labori:
Lacerto (Zool.). Rampulo, kies longa korpo estas kovrita de kornaj skvamoj
Laĉo. Ŝnuro el linaj, kotonaj, silkaj fadenoj, kiun oni traigas tra specialaj truoj por kuntiri korseton, ŝuon k.t.p. Laĉi. Kuntiri, ligi per laĉo.
Lado. Metalo en folioj, precipe stanita fera folio.
Lafo. Fandita, varmega substanco, eliĝanta el la vulkanoj.
Lago. Granda akvujo, ĉirkaŭita de la tero:
Laguno. Apudborda neprofunda parto de maro kun multaj insuletoj, formanta kvazaŭ lagon:
Laiko. — 1. Homo, kiu ne apartenas al la pastraro. — 2. Homo nekompetenta, nespecialisto. Laika. De laiko, kiu koncernas laikon:
Lako. Terebinta aŭ alkohola solvaĵo de rezino, uzata por gardi objektojn de la malsekeco kaj fari ilin brilantaj. Laki. Kovri per lako. Laktolo. Lakita tolo, Komparu: Emajlo, glazuro, poluro.
Lakeo. — 1. Hejma servisto ĉe riĉuloj, plej ofte portanta specialan livreon. — 2. Homo tro humila, sen memestimo.
Lakmuso. Blua farbo ruĝiĝanta de l’ acidoj kaj ree bluiĝanta de l’ alkalioj.
Lakona. Konciza. Lakone. En lakona maniero. Lakonismo. Maniero paroli koncize.
Lakso. Ofta eligado de nenormale fluidaj ekskrementoj. Laksi. Ofte eligi nenormale fluidajn ekskrementojn. Laksigi. Kaŭzi lakson de iu. Laksiga. Kaŭzanta lakson:
Lakto. Blanka fluidaĵo, produktata de la inoj de l’ mambestoj por nutri la idojn:
Laktuko (Bot.). Vegetaĵo (salato) el la familio de l’ kompozitoj
Lamo (Zool.). Remaĉulo el la familio de l’ kameloj
Lama. Malhelpata en la paŝado kaŭze de kripleco de piedo:
Lamao. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.
Lamaismo. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.
Lameno. Plata, tre maldika peco.
Lampo. Vazo kun meĉo kaj bruligebla fluidaĵo, por lumigi:
Lano. Molaj, krispaj haroj de kelkaj bestoj, precipe de la ŝafoj. Lana. El lano:
Lanco. Batalilo, konsistanta el ligna stango kun akra pinto.
Lanceto. Ambaŭakra kunmetebla ĥirurgia tranĉilo.
Lando. Granda limigita parto de la tero, prezentanta apartan tuton laŭ la loĝantaro aŭ laŭ la politika vidpunkto:
Lango. Muskula organo en la buŝo, por manĝi kaj paroli.
Lantano (Ĥem.). La. Ĥemia elemento, malofta metalo.
Lanterno. Skatolo kun travideblaj partoj, en kiun oni metas lumigantan objekton (kandelon, lampon) por ĝin gardi de la vento.
Lanugo. Delikataj maldikaj plumoj de junaj birdoj.
Lapiso. Nitrato de arĝento, uzata en la medicino:
Lardo. Graso, formanta tavolon sur la ripoj de bestoj, precipe de porkoj. Lardi. Trapiki viandon per pecoj de lardo. Komparu: Graso, sebo.
Larĝa. Granda en la transversa direkto:
Lariko (Bot.). Arbo el la familio de l’ koniferoj, la sola perdanta ĉiuvintre la pinglojn; ĝia ligno estas uzata por ŝipoj, subakvaj konstruaĵoj
Laringo (Anat.). Supera parto de la spira kanalo, organo de la voĉo.
Larmo. Guto de akvosimila fluidaĵo, kiun eligas ploranta okulo. Larmi. Plori, verŝi larmojn.
Larvo (Zool.). Formo de insekto post ĝia eliro el la ovo. Komparu: Kokono. Raŭpo.
Lasi. — 1. Ne teni plu, ne preni kun si:
Lasta. Kiu venas post ĉiuj aliaj: lasta en la vico, lasta gasto, lasta jaro. Antaŭlasta. Kiu venas antaŭ la lasta: En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo. Lastfoje. Lastan fojon.
Lato. Longa, mallarĝa kaj maldika peco de ligno, uzata en la konstruado.
Latero (Geom.). Flanko de angulo.
Latina. Antikva romana (precipe pri la lingvo): La latina gramatiko estas tre malfacila.
Latinismo. Esprimo propra al la latina lingvo: «
Latuno. Flava metalo, miksaĵo de kupro kaj zinko.
Laŭ. Prepozicio kun la senco: konforme al:
Laŭbo. Malgranda simpla ĝardena konstruaĵo, ordinare kovrita de vegetaĵoj.
Laŭdi. Esprimi aproban, favoran opinion pri io:
Laŭnteniso. {nun: teniso}. Ludo de du aŭ kvar personoj per pilko, kiun oni traĵetas trans reton.
Laŭro. — 1. (Bot.). Arbo kun ĉiam verdaj folioj, el la samnoma familio
Laŭreato. Kiu ricevis laŭran kronon, kiel signon de venko; venkinto en konkurso.
Laŭta. Facile, malproksime aŭdebla:
Lavi. Purigi per akvo:
Lavango. Granda amaso da neĝo, glitfalanta de monto.
Lavendo (Bot.). Arbeto el la familio de l’ lipofloroj, kies floroj estas uzataj en la fabrikado de parfumoj
Lazuro. Blua koloro de la ĉielo, de la maro. Lazura. Havanta la koloron de la ĉielo.
Leciono. Tio, kion la instruisto instruas al la lernanto: Esperanto en dek lecionoj. Preni lecionojn, doni lecionojn.
Ledo. Tanita felo: El ledo oni faras monujojn, bindaĵojn k.t.p. Leda. El ledo: leda paperujo. Komparu: Felo, haŭto, pelto.
Legi. Rigardi ion, kio estas skribita aŭ presita kaj elparoli ĝin voĉe aŭ spirite:
Legato. Papa ambasadoro.
Legendo. — 1. Rakonto el la vivo de sanktulo. — 2. Historia rakonto, en kiu la faktoj estas intermiksitaj kun nekredeblaj, miraklaj elpensaĵoj. Komparu: Fablo, fabelo.
Legio. Militista taĉmento ĉe Romanoj, konsistanta el ĉirkaŭ 6,000 soldatoj.
Legitimi. Pruvi la samecon de persono, la aŭtentikecon de dokumento:
Legomo. Vegetaĵo, uzata por manĝi:
Leĝo. — 1. Deviga regulo por la regnanoj, proklamita de la ŝtato:
Leki. Tuŝi per la lango: La hundo lekas la manon de sia sinjoro. La infano lekas bombonon.
Lekanto (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ kompozitoj kun malgrandaj floroj
Leksikono. Vortaro.
Lenso. Rondforma optika vitro.
Lento (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj, kies semoj estas manĝeblaj
Lentugo. Flavruĝa makulo de la haŭto de l’ vizaĝo aŭ de la manoj.
Leono (Zool.). Granda raba besto el la familio de l’ katoj, la reĝo de la bestoj
Leontodo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj
Leopardo (Zool.). Afrika raba besto de la familio de l’ katoj, kun nigraj makuloj
Leporo (Zool.). Mambesto manĝebla el la vico de l’ mordantoj
Lepro (Med.). Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen kaj karakterizata de progresantaj ulceroj aŭ de nesentemo kaj gangreno de la membroj. Leprulo. Homo, malsana je la lepro.
Lerni. Akiri sciojn en scienco, arto, metio k.t.p.:
Lerta. Posedanta la kapablon rapide kaj facile uzi siajn membrojn, la spiritajn fortojn, por atingi la celon:
Lesivo. Alkalia akvo, solvaĵo de sodo aŭ de potaso, por lavi tolaĵon.
Letargio. Profunda, longedaŭra dormo, tute similanta la morton; ŝajna morto.
Letero. Skribita komunikaĵo: Leterojn oni sendas nun preskaŭ ekskluzive per la poŝto. Letera. Komunikata per letero: letera invito. Letere. Per letero.
Leŭkocito. Blanka globeto de la sango.
Leŭtenanto. Oficiro, unu rangon pli malsupera, ol la kapitano.
Levi. — 1. Movi, transmeti supren:
Levido. Ano de la gento de Levi.
Levkojo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj kun belaj, bonodoraj floroj
Lezo (Med.). Patologia difekto de organo:
Li. Vira pronomo de la tria persono de de l’ ununombro:
Liano (Bot.). Tropika volve rampanta vegetaĵo.
Libelo (Zool.). Insekto el la vico de l’ rektoflugilaj
Libera. — 1. Kiu povas agi laŭ sia volo:
Liberala. Favora al la politika libereco kaj sendependeco de la opinioj.
Liberalismo. Liberala doktrino.
Libro. Multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuton:
Liceo. Mezgrada lernejo, gimnazio.
Lieno (Anat.). Granda glando en la ventro, maldekstre de la stomako.
Lifto. Levilo por personoj kaj por iliaj pakaĵoj:
Ligi. — 1. Kunigi kaj fiksi per ŝnuro: ligi vergojn, ligi beston. — 2. Kunigi: Komuna laboro ligas la homojn. Ligo. Societo, asocio, unuiĝo. Ligano. Membro de ligo. Alligi. Ligi al io:
Ligno. Malmola substanco, el kiu konsistas la trunko kaj la branĉoj de l’ arboj kaj arbetoj. Ligna. El ligno:
Likeno (Bot.). Vegetaĵo kriptogama, kreskanta sur ŝtonegoj, arboj, muroj
Likvidi. Reguligi la kontojn, ĉesigante komercan aferon.
Likvoro. Trinkaĵo el alkoholo, aromaj vegetaĵoj kaj sukero:
Lilio (Bot,). Multjara bulba herbo el la familio de l’ liliacoj
Liliacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj:
Limo. Linio, apartiganta du najbarajn teritoriojn, landojn:
Limako (Zool.). Molusko kun malgranda konko, kaŝita en ĝia haŭto
Limfo. Flaveta aŭ senkolora fluidaĵo, konsistanta el la fluida substanco de la sango kaj el leŭkocitoj, cirkulanta en la histoj.
Limonado. Trinkaĵo el akvo, citrono kaj sukero.
Lino (Bot.). Unujara herba vegetaĵo el la familio de l’ linacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn kaj el kies semoj oni ekstraktas oleon
Linacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Lingvo. Tutaĵo de la vortoj kaj esprimoj, uzataj de unu nacio por kompreniĝo:
Lingvistiko. Lingvoscienco.
Linio. — 1. (Geom.). Postesigno de punkto sin movanta en la spaco; limo de supraĵo:
Linko (Zool.). Raba besto el la familio de l’ katoj
Lipo. Movebla rando de la buŝo:
Liro. — 1. Antikva kelkkorda instrumento. — 2. Emblemo de la poezio:
Liriko. Poezio, kantanta
Listo. Nomaro, en kiu la nomoj estas skribitaj unu sub alia: nomaro:
Lito. Meblo por kuŝi aŭ dormi:
Litanio. 1. Preĝo, konsistanta el longa serio de mallongaj alvokoj al Dio, Dipatrino, al la sanktuloj. 2. Longa kaj teda nomado:
Litargiro (Ĥem.). Plumboksido, flava pulvoro, uzata en la fabrikado de l’ vitro.
Litero. Ĉiu el la signoj, kiujn oni uzas en la skribado kaj presado, por esprimi la sonojn de la lingvo:
Literaturo. — 1. Skribitaj verkoj, kiel pentraĵo de la spirita vivo kaj kulturo de la nacio:
Litio (Ĥem.). Li. Ĥemia elemento, la plej malpeza el la metaloj.
Litografi. Skribi, fari desegnaĵojn sur ŝtona plato kaj reprodukti ilin sur papero per la presado. Litografisto. Homo, kies profesio estas litografi.
Litologio. Scienco pri la ŝtonoj kaj ŝtonegoj.
Litro. Kuba decilitro, unuo de la mezuro de l’ fluidaĵoj kaj sekaj substancoj.
Liturgio. Ordo de la religiaj ceremonioj kaj preĝoj, difinita de la eklezio.
Liuto. Korda instrumento kun longa kolo kaj duongloba korpo.
Liveri. Doni, porti en ies posedon, por ies uzo:
Livreo. Speciala vesto de la servistoj de l’ riĉuloj, en restoracioj. Komparu: Kostumo, uniformo.
Lodo. Malgranda pezilo = 5 gram.
Logi. 1. Peni altiri per karesa voko, per io bongusta: logi hundon, logi muson per lardo; logi knabon per dolĉa rigardo. 2. Altiri, esti interesa, esti dezirinda: La koncerto tute ne logas min. Delogi. Logi al malbona faro: delogi ies edzinon. Komparu: Tenti.
Logiko. Scienco pri la ĝusta rezonado kaj konkludado. Logika. Konforma al la logiko. Logike. En logika maniero.
Logogrifo. Problemo, en kiu el intermiksitaj silaboj oni devas kunmeti la vortojn, al kiuj ili apartenas.
Loĝi. Resti konstante en unu loko:
Loĝio. Loko por kelke da personoj en teatra ĉambrego, kvazaŭ ĉambreto kun flankaj parioj.
Lojala. Fidela al la estro, al la leĝoj:
Lojto (Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de l’ ostfiŝoj
Loko. Parto de la spaco, okupita de objekto aŭ destinita por ĝi:
Lokalizi. — 1. Fiksi en unu loko, malhelpi ion trapasi la limojn de la loko:
Lokomobilo. Vapora maŝino, transportebla per radoj.
Lokomotivo. Vapora maŝino, por tiri vagonojn sur fervojo.
Lolo (Bot.). Malbona herbo el la familio de l’ graminacoj
Longa. — 1. Granda en la direkto, perpendikulara al la transversa:
Lonicero (Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, uzata por bastonoj, pipaj tuboj
Lorno. Optika instrumento, konsistanta el longa tubo kun optikaj vitroj ĉe ambaŭ ekstremoj, pligrandiganta kaj pliproksimiganta la objekton:
Loto. Objekto (osta kubo, bileto kun numero k.t.p.), per kiu oni konsultas la sorton. Loti. Konsulti la sorton per loto.
Loterio. Ludo, kies partoprenantoj aĉetas numeritajn biletojn kaj akiras la rajton al la gajno, montrota de loto.
Lui. Preni objekton por sia uzo, pagante interkonsentitan sumon por difinita tempo:
Lucerno. Pendanta lampo, kovrita per sferforma kloŝo.
Ludi. Sin okupi por sia propra plezuro aŭ por plezuro de aliaj, por pasigi la tempon:
Ludanto. Persono, kiu ludas. Ludema. Kiu amas ludojn, kiu havas inklinon al ludoj. Komparu: Amuzi, distri.
Lukso. Malŝparemo en la elspezoj por la vestoj, manĝo k.t.p.:
Lukti. Batali sen armiloj, laŭ difinitaj reguloj, por renversi la kontraŭulon. Luktisto. Homo, kies profesio estas lukti.
Luli. Balanci infanon, por ĝin dormigi. Lulilo. Lito por luli.
Lumo. Tio, kio faras la objektojn videblaj:
Lumbo (Anat.). Parto de la korpo inter la dorso kaj la malsupra ekstrema membro.
Lumbriko (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ ringvermoj, vivanta en la tero
Luno. Planedo satelito de la tero, rondiranta ĉirkaŭ ĝi.
Lunatiko. Persono, kiu dum la dormo iras kaj agas, kvazaŭ konscia.
Lundo. Dua tago de la semajno, unua tago post la dimanĉo:
Lupo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj
Lupolo (Bot.). Multjara vegetaĵo el la familio de l’ kanabacoj, uzata en la fabrikado de l’ biero
Lustro. Kandelingo metala, kristala kun kelke da branĉoj.
Luti. Kunigi du metalajn pecojn per fandita metalo.
Luterano. Adepto de Luter.
Lutro (Zool.). Raba besto el la familio de l’ musteloj, kun bela pelto
M
Maco. Plata kuko el nefermentinta pasto, kiun la Hebreoj manĝas dum la Pasko.
Maĉi. Dispremi per la dentoj, preparante por la engluto. Remaĉi. Revenigi el la stomako kaj ree maĉi. Remaĉulo. Remaĉanta mambesto:
Madono. Dipatrino.
Magazeno. Ejo por komercaĵoj, granda provizejo, granda butiko.
Magio. Arto, pretendanta per strangaj, misteraj procedoj fari miraklojn:
Magistro. Homo, posedanta sciencan titolon, pli malaltan ol tiu de la doktoro.
Magistrato. Urba administrantaro.
Magneto. Fera peco, posedanta la kapablon altiri feron kaj kelkajn aliajn metalojn. Magneti. Froti feran pecon per magneto, por ke ankaŭ ĝi fariĝu magneto.
Magnetismo. 1. Parto de la fiziko pri la magnetoj. 2. Besta magnetismo: arto, pretendanta per hipnotigaj procedoj fari la homon kapabla legi ies pensojn, vidi, aŭdi tra la muroj k.t.p.
Magnetizi. Uzi la bestan magnetismon. Magnetizisto. Homo, kies specialo estas magnetizi. Magnetizato. Homo, kiun oni magnetizas.
Magnezo (Ĥem.). MgO. Oksido de magnezio: blanka, mola, tre malpeza pulvoro, uzata en la medicino.
Magnezio (Ĥem.). Mg. Ĥemia elemento, blanka metalo.
Mahagono. Ruĝa ligno, uzata por mebloj.
Mahometano. Adepto de Mahometo.
Maizo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj; ĝiaj grajnoj estas manĝeblaj
Majo. Kvina monato de l’ jaro.
Majesta. Kaŭzanta plej altan gradon de respekto per sia rango, per siaj manieroj:
Majoliko. Griza argilo, el kiu oni faras vazojn, kovrante ĝin per kolora emajlo.
Majoro. Oficiro, kies rango estas inter tiu de ia kapitano kaj kolonelo.
Majstro. — 1. Metiisto diplomita, laboranta memstare. — 2. Specialisto, perfekte konanta sian fakon, ĝuanta altan ŝaton.
Makarono. Kuko el migdaloj kaj sukero.
Makaronio. Pasto el tritika faruno, fabrikata plej ofte en la formo de tubetoj kaj sekigita.
Makleri. Plenumi la taskon de peranto inter la vendanto kaj aĉetinto. Makleristo. Homo, kies profesio estas makleri.
Makroskopa. Videbla, esplorebla per nearmita okulo, sen mikroskopo:
Maksimo. Principo, praktika konsilo por la vivo, esprimita en mallonga frazo. Komparu: Aforismo, moto, proverbo, sentenco.
Maksimumo. Plej alta grado, kiun io povas atingi:
Makulo. Alikolora aŭ malpurigita sur io: makulo sur la haŭto, makulo sur papera folio. Makuli. Kovri per makuloj: makuli veston.
Makulaturo. Presaĵo, skribaĵo, makulita, difektita, taŭga nur kiel pakpapero.
Makzelo (Anat.). Osto, kiu portas la dentojn:
Mal-. Prefikso por derivi vortojn kun kontraŭa senco:
Malakito. Verda ŝtono, el kiu oni faras vazojn, skatolojn k.t.p. Malakita. El malakito:
Malario (Med.). Malsano, karakterizata de atakoj de febro kaj febrotremo.
Maleolo (Anat.). Ekstera kaj interna tubero ĉe la malsupra ekstremo de la kruro.
Malgraŭ. Prepozicio kun la senco: ne turnante atenton al io, ne atentante ion:
Malica. Ĝojanta pri malfeliĉo, malsukceso de aliaj. Malice. En malica maniero, kun malico. Maliceco. Eco de tiu, kiu estas malica.
Malto. Ekĝermantaj kaj sekigitaj grajnoj de l’ hordeo, sekalo kaj de aliaj graminacoj, uzataj en la fabrikado de l’ biero kaj alkoholo.
Malvo (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun grandaj, belaj floroj
Malvacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Mamo (Anat). Parto de la brusto, enhavanta la laktajn glandojn:
Mamuto (Zool.). Eŭropa grandega elefanto de la diluvia epoko
Mano (Anat.). Parto de la ekstrema supera membro, konsistanta el la kvin fingroj kun iliaj radikoj. Manlaboro. Laboro, plenumata per la manoj. Manplato. Interna supraĵo de la mano. Manpremo. Premo per la mano, kiel signo de la saluto aŭ adiaŭo:
Mandareno. Alta ĥina oficisto.
Mandato. — 1. Dokumento, per kiu iu rajtigas alian personon agi en sia nomo. — 2. Dokumento, ordonanta pagi iun sumon da mono, al montrita persono:
Mandolino. Instrumento kun 4-6 kordoj, pinĉataj per la fingroj, kun duongloba korpo kaj mallonga kolo.
Maneĝo. Konstruaĵo kun tera planko, kie oni instruas la rajdĉevalojn kaj lernas rajdi.
Mangano (Ĥem.). Mn. Ĥemia elemento, metalo grize-blanka, tre malmola kaj rompebla.
Manĝi. Maĉi kaj gluti nutraĵon:
Manio. Nenormala, ekstreme forta inklino al io:
Maniero. — 1. Vojo, metodo, laŭ kiu io estas farata:
Manifesto. Solena komunikaĵo de regnestro, de ĉefo de politika partio:
Maniko. Parto de la vesto, kovranta la brakon.
Manipuli. Procedi per la manoj, farante ion, uzante instrumenton.
Manki. Ne esti, esti en nesufiĉa kvanto malgraŭ la bezono. Manko. Foresto, nesufiĉa kvanto de io necesa:
Manometro. Aparato, por mezuri kaj montri la premon de vaporo aŭ gaso.
Manovro. Militista ekzerco, ŝajniganta batalon, militon.
Mansardo. Subtegmenta ĉambro, loĝejo.
Mantelo. Vasta vesto, ordinare sen manikoj, kiun oni portas sur la aliaj vestoj. Komparu: Bluzo, burnuso, kitelo.
Mantilo. Punta kovraĵo de la kapo kaj ŝultroj, kiun portas la hispanaj virinoj.
Manufakturo. Fabriko, kie oni produktas komercaĵojn el krudaj materialoj:
Manuskripto. Skribaĵo destinata esti legata de multe da personoj, esti presita:
Maro. Granda akvujo de sala akvo:
Marasmo. Ekstrema malgraseco kaj perdo de l’ fortoj, kaŭzita de malsano aŭ maljuneco:
Marcipano. Kuko el pistitaj migdaloj kaj sukero.
Marĉo. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkomponiĝintaj vegetaĵoj.
Marĉandi. Disputi pri la prezo, por ricevi pli profitajn kondiĉojn:
Mardo. Tria tago de la semajno: La dimanĉon sekvas la lundo kaj mardo.
Margarino. Artefarita butero el besta graso: Ofte oni falsas la buteron, aldonante al ĝi margarinon.
Marĝeno. Apudranda libera parto de paĝo (de libro aŭ de kajero).
Marini. Konservi en vinagro kun spicaĵoj:
Marioneto. — 1. Pupo kun moveblaj membroj, movata per ŝnuroj aŭ risortoj. — 2. Persono sen karaktero, sen propra volo.
Marko. Germana monero, valoranta 1 fr. 25 cent.
Marko. — 1. Signo, montranta la posedanton de la signita objekto:
Markizo. Franca nobelo, inter la duko kaj princo.
Marmelado. Fruktoj kuiritaj kun sukero en densan substancon.
Marmoro. Malmola kalka ŝtono polurebla, el kiu oni faras plankojn, monumentojn, ŝtupojn, k.t.p. Marmora. El marmoro:
Marmoto (Zool.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj
Marokeno. Delikata ŝafa aŭ kapra kolorita ledo.
Marŝi. Iri per egalaj militistaj paŝoj. Marŝo. — 1. Regula militista iro. — 2. Melodio, laŭ kiu oni marŝas.
Marŝalo. Generalo de la plej alta rango; kortegano de alta rango.
Marto. Tria monato de l’ jaro.
Martelo. Fera ilo kun ligna tenilo, por enigi najlojn, forĝi feron, k.t.p. Marteli. Bati per martelo.
Martiro. — 1. Homo, kiu suferis terurajn turmentojn pro sia religia kredo:
Maso (Fiz.). Kvanto da materio de korpo.
Masaĝo. Premado, frotado de diversaj partoj de la korpo por kuracaj celoj. Masaĝi. Fari masaĝon. Masaĝisto. Homo, kies profesio estas masaĝi.
Masiva. Konsistanta el senintermanka substanco, sen malplenaĵoj:
Masko. Artefarita vizaĝo el pentrita kartono, per kiu oni kovras sian vizaĝon, por fariĝi nerekonebla:
Masoni. Konstrui el brikoj, ŝtonoj, kunigante ilin per mortero:
Masto. Longa ligna peco, sur kiu oni pendigas la velojn. Unu-, du-, trimasta. Posedanta unu, du, tri mastojn.
Mastiko. Substanco solida, por ŝtopi truojn, kunigi objektojn. Mastiki. Ŝtopi, kunigi per mastiko:
Mastodonto (Zool.). Amerika grandega elefanto de la diluvia epoko
Mastro. Posedanto kaj ĉefo de domo, de loĝejo, de gastejo:
Maŝo. Spaco inter la fadenoj, ŝnuroj de reto.
Maŝino. Aparato, ilo anstataŭanta aŭ faciliganta la manan laboron:
Mato. Vulgara kovraĵo el pajlo, junko, basto.
Matadoro. — 1. Homo, kies tasko estas mortigi la bovon en la bovbatalo. — 2. Homo eminenta kaj influa, ludanta ĉefan rolon en afero:
Matematiko. Scienco pri la kvantoj, kiuj povas esti mezurataj aŭ kalkulataj. Matematika. De matematiko, kiu koncernas la matematikon:
Mateno. Parto de la tago de la leviĝo de l’ suno ĝis la tagmezo.
Materio (Fiz.). Tio, kies ekzistadon oni ekkonas per la kvin sentoj; tio, el kio konsistas la universo. Materia. El materio, koncernanta la materion:
Materialo. Objekto, objektoj, el kiuj per laboro oni povas produkti, verki ion:
Materialismo. — 1. Scienca teorio, laŭ kiu en la universo ekzistas nenio ekster materio. — 2. Celado en la vivo nur al persona profito kaj utilo. Materialisto. Adepto, partiano de la materialismo.
Matraco. Granda kuseno, plenigita per haregoj, per mara herbo, aŭ provizita per risortoj, sur kiu oni dormas.
Matrico. Formo por reprodukti kompostaĵon.
Matrikulo. Dokumento numerita, atestanta ke la posedanto estas enskribita en la liston de l’ anoj de institucio (hospitalo, universitato):
Matura. — 1. Atinginta la celon, la limon de sia evolucio:
Maŭzoleo. Tombo en formo de luksa konstruaĵo.
Meblo. Movebla objekto por praktika uzo en ĉambro, en loĝejo:
Meĉo. Ŝnuro, rubando el kotono aŭ el alia sorba ŝtofo, kiun oni metas en lampon, en la centron de kandelo, por transporti la bruligatan substancon al la flamo.
Medalo. Malgranda metala disko, kun surskribo, portreto aŭ simbolaj signoj, farita por honori faman homon, laŭreaton, aŭ kiel memoraĵo pri grava fakto.
Medaliono. Juvelo ronda aŭ ovala, en kiu oni portas fotografaĵon, harojn de amata persono.
Medio. Loko de ago, de fenomeno; eksteraj cirkonstancoj de l’ vivo.
Medicino. Kuracarto. Medicina. De medicino, kiu koncernas la medicinon:
Medikamento. Kuraca rimedo.
Mediti. Koncentrigi la pensojn sur io, profunde pensi. Meditema. Kiu havas inklinon al meditado.
Mediumo. Persono, povanta, laŭ la kredo de l’ spiritistoj, esti peranto inter la homoj kaj spiritoj.
Meduzo. — 1. (Zool.). Speco de polipo
Medolo. Mola kaj grasa substanco en la interno de l’ ostoj.
Meĥaniko. Parto de la fiziko pri la movado kaj la egalpezo. Meĥanika. — 1. Kiu koncernas la meĥanikon:
Meĥanismo. — 1. Interna aranĝo de maŝino aŭ aparato, kiu ĝin movas aŭ produktas laboron:
Mejlo. Mezuro de l’ interspacoj sur la supraĵo: La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m.
Melo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ musteloj
Melankolio. Spirita malsano, karakterizata de konstanta malĝojeco, apatio, inklino al la memmortigo. Melankolia. Malĝoja. Melankolie. En melankolia maniero.
Melaso. Bruna siropa substanco el la restaĵoj de rafinita sukero.
Meleagro (Zool.). Granda korta birdo el la vico de l’ kokoj
Meliso (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ fabacoj
Melki. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto:
Melodio. Intersekvo de tonoj, agrablaj por la orelo. Melodia. Harmonia, plena de melodio:
Melodramo. Populara dramo kun kantoj kaj muziko.
Melono (Bot.). Sukplena granda frukto de herba vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj
Mem. Pronomo, aldonata al substantivoj aŭ pronomoj, montras insiste, kun substreko, personon aŭ aferon: persone, ne iu alia, ne io alia:
Memstara. Staranta, aganta mem, sen helpo de aliaj.
Membro. — 1. Movebla parto de la korpo, kunigita kun ĝi per artiko:
Membrano (Anat.). Histo, parto de organo, havanta la formon de maldika folio:
Memori. Konservi en la spirito la ideojn, antaŭe akiritajn:
Mencii. Diri kelke da vortoj pri io, parolante pri alia temo: La oratoro longe parolis pri siaj meritoj, kaj eĉ ne menciis la kunlaborantojn. Mencio. Vortoj de tiu, kiu mencias: honora mencio en konkurso. Komparu: Citi.
Mendi. Postuli, ke oni faru, alportu. liveru ion, kio ne estas tuj havebla:
Mensogi. Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera. Mensogo. Vortoj de tiu, kiu mensogas. Mensoga. Bazita sur mensogo:
Menstruacio. Perioda sangfluo el la seksaj organoj de l’ virinoj.
Mento (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ labiatoj, enhavanta aroman eteran oleon
Mentono. Parto de la vizaĝo sub la malsupra lipo.
Mentoro. Gvidanto, konsilanto de junulo.
Menuo. Listo de manĝaĵoj, el kiuj konsistas luksa tag- aŭ vespermanĝo.
Meridiano. Granda cirklo de la terglobo, trapasanta la polusojn.
Merinoso. Hispana ŝafo kun tre delikata lano.
Meriti. Dank’ al siaj agoj aŭ ecoj akiri la rajton je io, esti inda je io:
Merizo (Bot.). Arbo el la familio de l’ rozacoj (sovaĝa ĉerizo)
Merkredo. Kvara, meza tago de la semajno.
Merlo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj
Merlango (Zool.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj
Meso. Diservo, dum kiu la pastro oferas al Dio la sangon kaj karnon de Kristo en la formo de pano kaj vino.
Mespilo (Bot.). Arbeto el la familio de la pomacoj kun manĝeblaj fruktoj
Mestizo. Ido de l’ gepatroj, el kiuj unu estas blanka kaj la alia indiana.
Meti. Doni difinitan lokon al objekto; kuŝigi, sidigi, starigi:
Metafiziko. Filozofio pri la esenco, kaŭzoj kaj leĝoj de la materia kaj spirita mondo, neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.
Metaforo. Stila figuro, bazita sur la simileco de la objektoj aŭ ideoj:
Metalo. Ĥemia elemento, posedanta specialan brilon, bone kondukanta la varmon kaj elektron, fandebla kaj forĝebla:
Metalurgio. Industrio, produktanta metalojn kaj metalajn objektojn.
Metamorfozo. Aliformiĝo: metamorfozo de larvo en insekton, mitologia metamorfozo.
Metempsikozo. Transmigrado de l’ animoj post la morto el unu korpo en alian:
Meteoro. Nelongedaŭra fenomeno en la atmosfero:
Meteorologio. Scienco pri la atmosferaj fenomenoj kaj pri la vetero.
Metio. Manlabora profesio. Metiisto. Manlabora profesiisto:
Metro. Internacia mezuro de la longeco, egala al la 10,000,000-ono de la kvarono de l’ tera meridiano.
Metriko. Scienco pri la ritmo kaj elementoj de l’ versoj.
Metronomo. Instrumento, mezuranta la rapidecon de la plenumado de muzikaj verkoj.
Metropolo. Lando, urbo, rilate al siaj kolonioj: La Anglujo estis iam la metropolo de Unuigitaj Ŝtatoj.
Mevo (Zool.). Birdo el la vico de l’ naĝantaj; ĝi vivas ĉe la bordoj de l’ maroj kaj riveroj
Mezo. Loko, momento, egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj:
Mezalianco. Edziĝo kun persono de malpli alta klaso.
Mezuri. Determini la grandecon de io, ĝin komparante kun objekto de difinita grandeco:
Mi. Pronomo de la unua persono de l’ ununombro.
Miasmo. Malsanigaj vaporaĵoj; malsanigaj substancoj, bakterioj en la aero.
Miaŭi. Eligi sonon kiel la kato: La kato miaŭas, la hundo bojas.
Mielo. Dolĉa suko, kiun la abeloj suĉas el la floroj. Mielkuko. Kuko, farita el faruno kaj mielo.
Mieno. Esprimo de la vizaĝo: gaja mieno, kolera mieno.
Migdalo (Bot.). Frukto de l’ migdalarbo.
Migdalarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj; ĝiaj fruktoj enhavas grasan oleon, uzatan en la medicino kaj ili mem estas uzataj en sukeraĵoj
Migri. Iri de unu loko al alia malproksima, ne havi konstantan loĝlokon:
Mikrobo. Bakterio, kaŭzanta malsanon.
Mikrofono. Elektra aparato, plilaŭtiganta malfortajn sonojn.
Mikrometro. Instrumento por mezuri tre malgrandajn objektojn.
Mikroskopo. Optika instrumento, pligrandiganta observatan objekton, tro malgrandan por esti vidata per nearmita okulo. Mikroskopa. — 1. Farata per la mikroskopo:
Miksi. — 1. Intermeti kelke da objektoj aŭ iliajn erojn:
Mil. 1000; dekfoje cent:
Milda. Ne ekscitanta la sentojn, agrabla:
Milio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj kun malgrandaj rondaj grajnoj
Miliardo. 1,000,000,000; mil milionoj.
Milicio. Nekonstanta militistaro el civitanoj, alvokataj al la armiloj nur dum la milito.
Miligramo. Milono de gramo.
Milimetro. Milono de metro, dekono de centimetro.
Miliono. 1,000,000; mil miloj.
Militi. Batali per armitaj manoj kontraŭ fremda popolo aŭ kontraŭ malamika partio de l’ propra popolo:
Militisto. Homo, kies profesio estas militi, soldato. Militistaro. Armeo. Militestro. Ĉefo de armeo. Militkaptito. Homo, malliberigita de malamikoj dum milito.
Milvo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ falkoj
Mimiko. Arto prezenti siajn pensojn kaj sentojn per la esprimo de la vizaĝo, per gestoj kaj movoj de la korpo. Mimika. Esprimanta per la mimiko:
Mimozo (Bot.). Brazilia vegetaĵo kun tre sentemaj folioj
Mino. Subteraĵo, en kiu estas metita eksploda substanco. Minejo. Subtera loko, kie oni elfosas metalojn, karbon, k.t.p., aranĝante minojn.
Minaci. Per gestoj aŭ vortoj konigi al iu, ke oni volas fari al li malbonon, lin puni:
Minareto. Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado.
Mineralo. Korpo, troviĝanta en la tero aŭ sur ĝia supraĵo, produktita nek de besta nek de vegeta organismo:
Mineralogio. Scienco pri la mineraloj. Mineralogiisto. Specialisto en la mineralogio.
Miniaturo. — 1. Malgranda akvarela portreto sur eburo, sur pergameno. — 2. Malgranda objekto, kiu estas kvazaŭ reprodukto de granda je pli malgranda skalo.
Minimumo. Plej malalta atingebla grado:
Ministro. Alta ŝtata oficisto, administranta unu el la sekcioj de la ŝtataj aferoj:
Minio (Ĥem.). Miksaĵo de plumboksido kun plumbhipoksido; flave-ruĝa pulvoro, uzata kiel farbo.
Minuso. Matematika signo, montranta negativan kvanton; matematika signo de la substrahado (deprenado).
Minuto. — 1. Sesdekono de la horo. 2. Sesdekono de la grado (mezuro de l’ anguloj).
Miogalo (Zool). Mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj
Miopa. Kiu vidas nur de proksime, ĉar lia okulo havas tro grandan optikan forton. Miopeco. Stato de tiu, kiu
Miozoto (Bot.). Vegetaĵo, nomata en la popola lingvo: «ne forgesu min», kreskanta apud marĉoj, riveretoj
Miri. Havi la senton, la impreson, kiun kaŭzas io neatendita, stranga, eksterordinara, nova:
Mirabelo. Malgranda, flava pruno.
Miraklo. Supernatura fakto, fenomeno, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo. Mirakla. Supernatura, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo, eksterordinara. Mirakle. En mirakla maniero, per miraklo.
Mirho. Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l’ parfumoj.
Miriado. Granda, nedifinita nombro:
Miriametro. Dek mil metroj.
Miriapodoj (Zool.). Klaso de artropodoj, kies korpo konsistas el tre multenombraj segmentoj
Miristikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Mirmekofago (Zool.). Sendenta mambesto de la Suda Ameriko, sin nutranta per formikoj
Mirmeleono (Zool.). Insekto el la vico de l’ retoflugilaj
Mirto (Bot.). Arbeto kaj arbo el la familio de l’ mirtacoj, kun bonodoraj brilaj folioj
Mirtacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Mirtelo (Bot.). Malalta arbeto el la familio de l’ vakciniacoj kun nigraj bongustaj beroj
Misalo. Meslibro.
Misio. — 1. Komisio, por disvastigi la kristanismon kaj civilizacion inter sovaĝuloj. — 2. Grava komisio.
Mistero. Fakto, dogmo, kiu ne povas esti esplorita, komprenita de la homa intelekto:
Mistifiki. Trouzi ies kredemon, por lin moki. Mistifiko. Ago de tiu, kiu mistifikas.
Mistiko. Religia medito, kondukanta ĝis la ekstazo kaj havanta kiel celon ekkoni la misterojn de Dio kaj de la postmorta vivo. Mistika. Kiu koncernas la mistikon, bazita sur la mistiko.
Mito. Fabela rakonto pri antikvaj dioj de idolanoj.
Mitologio. Scienco pri la mitoj.
Mitro. Kovraĵo de la kapo de l’ episkopoj por solenaj okazoj.
Mitulo (Zool.). Speco de manĝebla molusko
Mizero. Stato inda de kompato per ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo. Mizera. Kiu estas en mizero. Mizere. En mizera maniero. Mizerulo. Homo mizera.
Mnemoniko. Arto helpi la memoron kaj ĝin perfektigi.
Mobilizi. Fari militistaron batalpreta. Mobilizo. Ago de tiu, kiu mobilizas.
Modo. — 1. Nedaŭra moro pri la societaj rilatoj, pri la maniero sin vesti: ĉapelo laŭ la lasta modo. La modo postulas, ke oni ne venu al balo pli frue, ol ĉiuj jam estas tie. — 2. (Gram.). Maniero, en kiu la verbo esprimas agon aŭ staton: indikativo, kondiĉa modo, u-modo.
Modelo. — 1. Objekto, kiun oni reproduktas per imitado:
Modera. Ne tro granda, ne tro postulema, ne ekstrema:
Moderna. Nuntempa, de nia epoko:
Modesta. Havanta malaltan opinion pri siaj scioj, virtoj, meritoj, k.t.p.:
Modifi. Aliigi ion, ne ŝanĝante ĝian esencon:
Moduli. Laŭtigi kaj mallaŭtigi la voĉon, nuanci.
Moki. Ridindigi per malŝata ŝerco:
Mola. Facile cedanta al premo:
Molekulo. Plej malgranda ero de ĥemia korpo, povanta ekzisti kaj havanta la ecojn de la tuto. Komparu: Atomo.
Molibdeno (Ĥem.). Mo. Ĥemia elemento, brila blanka metalo, facile rompebla.
Molusko (Zool). Molkorpa besto; tipo de bestoj, pli simplaj ol la artropodoj:
Momento. Tre mallonga tempo: Atendu unu momenton!
Mono. Stampita metalo aŭ papero, kiel pagrimedo. Mona. Kiu koncernas la monon:
Monado. Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo.
Monaĥo. Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio:
Monarĥo. Sendependa regnestro:
Monato. Dekduono de la jaro:
Mondo. — 1. Tutaĵo de tio, kio ekzistas, universo. — 2. La tero, kiel loĝloko de l’ homoj.
Monedo (Zool.). Malgranda birdo el la familio de l’ korvoj
Monitoro. Malalta batalŝipo, forte ŝirmita per kirasoj.
Monogramo. Figuro, arte kunmetita el la komencaj literoj de l’ nomo kaj antaŭnomo.
Monoklo. Okulvitro por unu okulo.
Monologo. Sceno, en kiu aktoro estas sola kaj parolas al si mem.
Monomanio. Spirita malsano, en kiu unu ideo plene absorbas la intelekton.
Monopolo. — 1. Privilegio, donanta al unu persono aŭ kompanio ekskluzivan rajton vendi aŭ fabriki ion. — 2. Ekskluziva rajto.
Monoteismo. Kredo je unu sola Dio.
Monoteisto. Kredanto je unu Dio.
Monstro. Estaĵo,de la naskiĝo diferenca de la aliaj estaĵoj de la sama speco; estaĵo tre malbela. Monstra. De monstro, tre malbela.
Monto. Natura altaĵo de la tero:
Montri. Fari ion videbla por la okuloj: montri sian novan ĉapelon, montri al iu la vojon, montri kuraĝon. Montriĝi. Fariĝi videbla por la okuloj, fariĝi klara: Baldaŭ montriĝis, kiu estas prava.
Monumento. Verko de la arĥitekturo aŭ skulptarto, por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo, pri glora ago.
Mopso (Zool.). Speco de ĉambra hundo kun granda kapo kaj mallonga korpo.
Moro. Ĝenerala maniero de popolo, lando, provinco agi kaj konduti en la societa vivo:
Moracoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Morala. Konforma, akordiĝanta kun la bonaj moroj, devoj kaj virtoj. Morale. En morala maniero. Moraleco. Eco de tio, kio estas morala. Komparu: Etiko.
Morbilo(j) (Med.). Infekta malsano de infanoj, karakterizata de febro kaj de ruĝaj makuloj de la haŭto, precipe de l’ vizaĝo.
Mordi. Ŝiri, vundi per la dentoj: mordi panon. La hundo ne mordas sian sinjoron. Mordema. Kiu amas mordi: mordema hundo.
Morfino. Alkaloido de l’ opio, kvietiganta la dolorojn kaj dormiganta, uzata precipe por subhaŭtaj injektoj.
Morgaŭ. En la plej proksima tago post la nuna. Postmorgaŭ. Post du tagoj.
Morĥelo (Bot.). Manĝebla fungo el la familio de l’ sakfungoj
Morti. Ĉesi vivi, perdi la vivon:
Mortero. Miksaĵo de kalko kun sablo, per kiu oni kunigas la brikojn. Komparu: Cemento, stuko.
Moruo (Zool.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj
Moruso (Bot.). Arbo el la familio de l’ moracoj; la folioj de la blanka moruso estas uzataj por nutri la silkajn raŭpojn
Mosko. Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio.
Moskeo. Mahometana templo.
Moskito (Zool.). Malgranda duflugila insekto, turmentanta la homojn kaj bestojn per etaj pikoj.
Mosto. Nefermentinta vino, suko elpremita el la vinberoj.
Moŝto. Honora titolo, uzebla por ĉiuj rangoj:
Moto. Frazo, citita el ia aŭtoro kaj metita antaŭ verko aŭ artikolo por esprimi ĝian ĉefan ideon. Komparu: Aforismo, maksimo, proverbo, sentenco.
Motivo. Kaŭzo de ago, de konduto:
Motoro. Maŝino, per kiu iu ajn forto produktas meĥanikan laboron:
Movi. Transigi korpon en alian lokon; ŝanĝi la lokon de korpo rilate al korpo fiksita:
Mozaiko. Speco de pentraĵo, farita el kunmetitaj diverskoloraj ŝtonoj, lignaj pecoj, k.t.p.
Mucida. Havanta la malagrablan guston kaj odoron, kiun la nutraĵoj ricevas en malseka aŭ neaerumata loko.
Mueli. Pecetigi, pulvorigi la grenon fari farunon. Muelejo. Loko, kie oni muelas. Muelisto. Homo, kies profesio estas mueli.
Mufo. Cilindroforme kunkudrita pelta peco por varmigi la manojn.
Muĝi. Eligi tre fortan kaj akran tonon, kiel la ventego, maraj ondoj, k.t.p.
Muko. Densa, glua fluidaĵo, produktata de la samnomaj membranoj de la besta kaj homa organismo.
Mulo (Zool.). Ido de azeno kaj ĉevalino
Multe. Granda nombro, granda kvanto:
Multipliki. Multobligi: multipliki 5 per
Mumio. Kadavro, konservita per la enbalzamigo:
Municio. Militaj provizoj, precipe la pulvo kaj kugloj.
Munti. Kunmeti maŝinon sur la loko, kie ĝi devas funkcii. Muntisto. Homo, kies profesio estas munti.
Muro. Masonaĵo, servanta kiel flanko de domo, por apartigi aŭ dividi teran spacon.
Murmuro. Mallaŭta bruo de multe da personoj, kiuj parolas samtempe; sono, montranta malkontentecon. Murmuri. Eligi murmuron. Murmureti. Paroli mallaŭte, por ne esti aŭdata; eligi mallaŭtan malklaran sonon:
Muso (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l’ mordantaj
Musko (Bot.). Granda klaso de l’ kriptogamoj kun trunketoj kaj folioj
Muskato (Bot.). Arbo el la familio de la miristikacoj, el kies nuksoj kaj floroj oni ekstraktas bonodoran oleon
Muskedo. Peza pafilo, kiun oni apogis dum la pafado sur forko.
Muskolo. Organo, konsistanta el karnaj fibroj kaj plenumanta la movojn de l’ bestoj.
Muslino. Plej malpeza teksaĵo, kotona, lana.
Mustardo. Spicaĵo el sinapo kaj vinagro.
Mustelo (Zool.). Raba mambesto (nomo de la familio)
Muŝo (Zool.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj, grandanombre vivanta en la loĝejoj, staloj.
Muta. — 1. Kiu ne posedas la parolkapablon:
Mutualismo. Sistemo, celanta forigi la profitojn de l’ perantoj kaj entreprenistoj per kompanioj de l’ konsumantoj.
Muzo. Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj de la sciencoj aŭ artoj:
Muzeo. Granda kolekto de sciencaj aŭ artaj objektoj.
Muziko. Arto kombini la sonojn en maniero, agrabla por la orelo. Muzika. De muziko, kiu rilatas la muzikon:
N
N. Fleksio de l’ akuzativo:
Nacio. Aro de homoj, loĝantaj la saman teritorion kaj havantaj komunan devenon kaj lingvon. Nacia. De nacio, kiu koncernas nacion:
Nadiro (Astr.). Punkto de la ĉiela sfero, kiun trafus rekta linio, pasanta de la punkto, kie ni estas, tra la centro de la tero.
Nafto. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko.
Naftalino (Ĥem.). Solida karbonhidrato de forta odoro, uzata kontraŭ la tineoj.
Naĝi. Sin movi antaŭen sur aŭ en akvo, en fluidaĵo.
Naiva. Kredema kaj malkaŝema, kiel infano. Naive. En naiva maniero. Naivulo. Homo naiva.
Najado. Greka diino de la akvoj.
Najbaro. Homo, nacio, loĝanta apude:
Najlo. Akrepinta fera aŭ ligna maldika peco, per kiu oni fiksas aŭ sur kiu oni pendigas objektojn. Najli. Fiksi per najlo. Najlotirilo. Ilo, por eltiri najlojn.
Najtingalo (Zool.). Kantobirdo el la familio de l’ turdoj
Nankeno. Kotona flava teksaĵo.
Napo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kulturata en ĝardenoj (manĝaĵo) kaj kampoj (paŝtaĵo)
Narciso (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l’ amarilidacoj kun belaj bonodoraj blankaj floroj
Narkoti. Fari nesentema, dormigi per medikamentoj:
Narvalo (Zool.). Mara mambesto el la familio de l’ delfenoj, kun tre longa (2-3 m.) dento de la supera makzelo.
Naso. Ilo por fiŝkapto, konsistanta el konusforme kunplektitaj vergoj.
Naski. — 1. Produkti idon: La geedzoj naskis kvin infanojn. — 2. Kaŭzi: naski disputojn, naski malpacon. Naskiĝi. Veni en la mondon (pri ido):
Natro (Ĥem.). NaHO. Hidrato de natrio, tre forta alkalio, multe uzata por industriaj celoj.
Natrio (Ĥem.). Na. Ĥemia elemento, alkalia metalo; al ĝiaj saloj apartenas natriklorido.
Naturo. — 1. Tutaĵo de la objektoj, kiuj efektive ekzistas:
Naturalismo. — 1. Filozofia doktrino, atribuanta al la naturo la esencon de ĉia ekzisto. — 2. Realismo en la arto kun prefero pentri la fizikan kaj moralan malbelon.
Naŭzo. Malagrabla sento de l’ vomonto. Naŭzi. Kaŭzi naŭzon.
Navo. Meza parto de templo. Komparu: Transepto.
Navigi. Veturi, vojaĝi sur akvo. Navigado. Veturado, vojaĝado. sur akvo.
Navigacio. Navigado.
Nazo (Anat.). Superstaranta parto de la vizaĝo inter la buŝo kaj la frunto; flarorgano. Naztuko. Malgranda tuko por viŝi la nazon. Nazumo. Okulvitroj, kiujn risorto tenas sur la nazo.
Ne. Partikulo, esprimanta foreston, mankon de ago, de eco:
Nebulo. Densaj, videblaj vaporoj super la tero.
Necesa. Kiun oni absolute bezonas:
Negativa. Prezentanta rezultaton, kiun oni ricevas, deprenante kvanton pli grandan de malpli granda:
Negliĝo. Hejma vesto, kiun oni portas post la leviĝo kaj antaŭ kuŝiĝo.
Negoco. Afero, entrepreno, kies celo estas mona profito. Komparu: Komerco.
Neĝo. Glaciiĝintaj akvaj vaporoj, falantaj teren. Neĝi. Fali (pri la neĝo):
Nek. Konjunkcio kun la senco: kaj ne:
Nekrologo. Artikolo kun sciigo pri ĵus mortinta persono kaj mallonga priskribo de ĝia vivo.
Nektaro. Trinkaĵo de l’ dioj; tre bongusta trinkaĵo.
Nenia. Nea adjektiva pronomo de l’ kvalito: Kian vinon vi deziras: blankan aŭ ruĝan? Dankon, nenian.
Nenial. Pro neniu kaŭzo.
Neniam. En neniu tempo.
Nenie. En neniu loko: Nenie oni matenmanĝas tiel abunde, kiel en Anglujo.
Neniel. En nenia maniero.
Nenies. De neniu, apartenanta al neniu:
Nenio. Nea substantivo pronomo por objektoj, aferoj, ideoj: Li manĝis nenion. Nenio povas konsoli la patrinon post la morto de la filo.
Neniom. Nenia nombro, nenia kvanto; nenian nombron, nenian kvanton (malofte uzata).
Neniu. — 1. Nea pronomo persona substantiva: Kiu venis? Neniu venis. — 2. Nea adjektiva pronomo: Neniun helpanton plu mi deziras.
Neologismo. Nova vorto aŭ esprimo.
Nepo. Filo de filo aŭ de filino. Nepino. Filino de filo aŭ de filino.
Nepotismo. Trouzo de sia povo, por doni oficojn al siaj samfamilianoj.
Nepre. En maniero neevitebla, absolute necesa:
Nervo (Anat.). Blanka fadenforma organo, servanta kiel kondukilo por la sentemo kaj movado de l’ bestoj. Nerva. De nervo, koncernanta la nervojn:
Nesto. Konstruaĵo, kiun faras la birdoj. kelkaj insektoj kaj fiŝoj, por tie loĝi, meti la ovojn kaj kovi la idojn.
Neto. Definitive redaktita skribaĵo sen korektoj kaj makuloj. Malneto. Skribaĵo ne definitive redaktita kun korektoj kaj makuloj.
Neŭralgio. Forta doloro de nervo.
Neŭtra (Gram.).Nek aktiva, nek pasiva; nek vira, nek virina:
Neŭtrala. — 1. Ne partoprenanta en batalo, en disputo de du partioj:
Nevo. Filo de frato aŭ de fratino. Nevino. Filino de frato aŭ de fratino.
Ni. Pronomo de la unua persono de la multenombro.
Niĉo. Kavaĵo en muro por statuo, por lito. Komparu: Alkovo.
Nigra. Havanta la plej malhelan koloron, la koloron de la fulgo. Nigro. La nigra koloro. Nigreco. Eco de tio, kio estas nigra. Nigrigi. Fari ion nigra:
Nihilismo. Doktrino, neanta ĉiun kredon kaj celanta detrui la ekzistantajn leĝojn kaj ordon.
Nihilisto. Adepto de la nihilismo.
Nikelo (Ĥem.) Ni. Ĥemia elemento, metalo tre similanta la arĝenton kaj uzata por kuirvazoj, moneroj, k.t.p.
Nikotino. Alkaloido de la tabako.
Nikso. Spirito de l’ akvoj.
Nimbo. Aŭreolo.
Nimfo. Duondiino eterne juna: nimfo de l’ arbaroj, de la montoj.
Nivelo. Alteco de horizontala ebeno:
Nizo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ falkoj
-Nj. Sufikso por derivi virinajn karesajn nomojn:
Nobelo. Homo, kiu per la naskiĝo aŭ per favoro de la regnestro ĝuas specialajn privilegiojn aŭ nur posedas honoran titolon, distingantan lin de la aliaj klasoj. Nobeleco. Eco de tiu, kiu estas nobelo. Nobelaro. Klaso de ia nobeloj. Nobela. Posedanta nobelecon. Nobeligi. Fari, proklami iun nobela.
Nobla. Distingiĝanta per siaj altaj moralaj kvalitoj:
Nodo. Duobla kunkruciĝo de du kunligitaj fadenoj, ŝnuroj. Komparu: Banto.
Nokto. Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto; tempo de la subiro ĝis la leviĝo de la suno. Nokta. De nokto, kiu koncernas nokton. Nokte. Dum la nokto. Noktomezo. Horo 12 vespere. Tagnoktegaleco. Tempo de la jaro, kiam la tagoj kaj noktoj estas egaldaŭraj.
Noktuo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ strigoj
Nomo. Vorto, uzata por distingi objekton aŭ personon de aliaj objektoj aŭ personoj:
Nomado. Homo, popolo, ne havanta konstantan loĝlokon:
Nombro. Unuo aŭ difinita kvanto da unuoj: Dudek du estas para nombro, tridek kvin — nepara. Multenombro. Gramatika formo, montranta pli ol unu objekton:
Nominala. — 1. Posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn:
Nominativo. Unua kazo de la deklinacio, montranta la subjekton de frazo kaj la atributon en tiel nomata nominativo de l’ klareco (nominativo apud akuzativo):
Nordo. — 1. Parto de la horizonto, kiu estas post ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. — 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la nordo. Norda. De nordo:
Normo. Ordinara, laŭregula stato:
Normala. Konforma al la normo.
Nostalgio. Melankolio, kaŭzita de sopiro revidi la patrolandon.
Noti. Skribi mallongan resumon, por ne forgesi. Noto. Mallonga resumo, por ne forgesi. Notlibro. Malgranda poŝlibro, en kiu oni enskribas notojn. Komparu: Signo.
Notario. Ŝtata oficisto, kiu konservas kaj redaktas aktojn, kontraktojn, atestas la aŭtentikecon, k.t.p.
Nova. Ĵus farita, ĵus aperinta, ankoraŭ ne uzita, malmulte uzita, antaŭe ne konata:
Novelo. Mallonga literatura verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero: «
Novembro. 11-a, antaŭlasta monato de la jaro.
Novico. — 1. Persono, restanta en monaĥejo, por pasigi tie la tempon de la provo. — 2. Homo ankoraŭ nesperta en profesio, en okupo. Noviceco. Stato de tiu, kiu estas novico.
Nu. Interjekcio, antaŭiranta surprizan konkludon:
Nuanco. Malgranda, apenaŭ sentebla diferenco inter aferoj de la sama speco:
Nubo. Akva vaporo, formanta videblajn amasojn en la supraj tavoloj de la aero.
Nuda. Nevestita, nekovrita:
Nuko (Anat.). Posta parto de la kolo.
Nukso (Bot.). Frukto kun malmola lignosimila kovraĵo.
Nulo. — 1. Cifero, kiu dekobligas la valoron de ĉiu alia cifero, se ĝi estas lokita dekstre de la lasta. — 2. Io senvalora:
Numero. Cifero, nombro, kiu montras la lokon. la vicon de objekto inter aliaj objektoj:
Numido (Zool.). Birdo el la familio de la kokoj
Numismatiko. Scienco pri la antikvaj moneroj kaj medaloj.
Nun. En tiu ĉi tempo, momento; en la estanta tempo, momento. Nuna. Kiu okazas nun.
Nuncio. Ambasadoro de papo.
Nur. — 1. Nenio, neniu plu, ne pli multe: Venis nur tri personoj. La libro kostas nur du frankojn. — 2. Ne pli frue ol:
Nutri. Doni, liveri al vivanta estaĵo tion, kion ĝi bezonas por daŭrigi sian ekzistadon: nutri per viando. Nia fruktodona lando nutras multenombran loĝantaron. Nutraĵo. Tio, kio nutras: La terpomoj estas bongusta nutraĵo.
O
O. Fleksio de la substantivo kaj de la vortoj, uzataj en substantiva formo:
Oazo. Fruktodona tero en dezerto.
Obei. Plenumi la volon, ordonon de alia persono:
Obelisko. Egipta monumento en formo de kvarangula kolono kun malgranda piramido sur la supro.
Objekto — 1. Ĉio, kio estas videbla, sentebla. — 2. Tio, kio okupas la spiriton:
Objektiva. Bazita sur senpartia esploro, ne influita de individuaj gustoj aŭ opinioj:
-Obl. Sufikso, por derivi nombrajn nomojn, kelkfoje pli grandajn ol la radika:
Oblato. Malgranda disko, bakita el faruno kun akvo.
Obligacio. Kredita papero, donata de ŝtato aŭ privata kompanio, kiel dokumento pri ŝuldo.
Oblikva. Flankiranta, kliniĝanta de la horizontala aŭ vertikala direkto:
Obolo. Antikva greka monero, valoranta 0,16 fr.
Observi. Atente rigardi por esplori:
Observatorio. Observejo.
Obstina. Tro forte, tro ekskluzive sekvanta sian volon, sian opinion kontraŭ la volo de aliaj; ne cedema, ne konvinkebla:
Oceano. Granda akvujo de sala akvo, kiu kovras la pli grandan parton de la tera supraĵo:
Odo. Lirika versaĵo, solene kantanta gravan fakton.
Odoro. Tio, kio ekscitas la flarsenton:
Ofendi. Montri malrespekton, malestimon al iu per agoj aŭ vortoj.
Oferi — 1. Donaci al diaĵo ion, kiel signon de danko, adoro, pento:
Ofico. Okupo en publika servado:
Oficiala. Publikigita, ordonita de registaro, de rajta povo:
Oficiro Militista estro, posedanta rangon almenaŭ de leŭtenanto.
Ofte. Multe da fojoj unu post alia; kun multfojaj ripetoj:
Ogivo. Arkaĵo konsistanta el du arkoj, formantaj angulon.
Ok. 8, dufoje kvar.
Okazi. Vere esti,vere fariĝi,sendepende de nia volo:
Okcidento. — 1. Parto de la horizonto, kie la suno subiras. — 2. Parto de la terglobo, de lando, direktita al la okcidento. Okcidenta. De okcidento, estanta en la okcidento:
Okro (Ĥem.). Mineralo, konsistanta grandparte el ferhidroksido kaj uzata kiel farbo.
Okshofto. Mezuro de l’ fluidaĵoj (ĉirkaŭ 230 litr.).
Oksido (Ĥem.). Kombinaĵo de l’ oksigeno kun elemento.
Oksigeno (Ĥem.). Ĥemia elemento; senkolora senodora gaso, ne brulanta, nepre necesa por la brulado kaj spirado, en miksaĵo kun la azoto ĝi formas la aeron, en komponaĵo kun la hidrogeno — la akvon (H2O).
Oksikoko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ vakciniacoj kun ruĝaj beroj, uzataj por konfitaĵoj, siropoj
Oktanto (Geom.). Okono de cirklo.
Oktavo. Muzika tono, konsistanta el duobla kvanto da vibroj, kompare kun alia tono, kaj tial perfekte harmonia kun ĝi.
Oktobro. Deka monato de la jaro.
Okulo. Organo de la vidsento. Okula. De okulo, kiu koncernas la okulon. Okulisto. Okulkuracisto. Okulharoj. Haroj, kreskantaj ĉe la randoj de la palpebroj. Okulvitroj. Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, en kadro, per kiu oni fiksas ilin sur la nazo kaj sur la oreloj.
Okulta. Koncernanta misteran sciencon, fenomenon, ne klarigeblan per la konataj leĝoj de la naturo:
Okupi. Plenigi spacon aŭ tempon: La libroj okupas la tutan skribotablon. La familio okupis du loĝiojn. La raporto okupis tri horojn. — 2. Preni, kiel sian posedaĵon: La malamikoj okupis la urbon. Okupo. Tio, kio okupas: havi nenian okupon. Komparu: Metio, ofico, profesio, specialo.
Okzalo (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ poligonacoj, kun acidaj folioj, uzataj por supo
Ol. Partikulo, kuniganta la partojn de la komparo de l’ malegaleco: La bovo estas pli alta ol la kapro. La bovino havas aliajn kornojn, ol la bovo.
Oleo. Grasa fluidaĵo, produktata el diversaj vegetaĵaj substancoj (lino, nuksoj) kaj el organoj de bestoj (baleno, foko).
Olea. De oleo. Olei. Ŝmiri per oleo:
Oleacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Oleandro (Bot.). Vegetaĵo kun mallarĝaj folioj kaj grandaj ruĝaj aŭ blankaj floroj, kulturata en ĉambroj kaj oranĝerioj.
Oligarĥio. Sistemo de regado, en kiu la povo apartenas al kelke da potencaj familioj.
Olivo (Bot.). Frukto de l’ olivarbo. Olivarbo. Arbo el la familio de l’ oleacoj
Omaro (Zool.). Granda mara kankro el la vico de la dekpiedaj
Ombro. — 1. Malhela bildo de lumigita objekto:
Ombrelo, Portebla ŝirmilo kontraŭ la suno kaj pluvo, konsistanta el bastono tenilo kaj ŝtofo, streĉita sur vergoj.
Omnibuso. Kovrita publika veturilo.
-On. Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kiuj prezentas parton de ia nombro de l’ radiko:
Ondo. Leviĝo kaj malleviĝo sur la supraĵo de moviĝanta fluidaĵo:
Ondoforma, ondolinia. Havanta formon de ondo.
Oni. Persona nedifinita pronomo:
Onikso. Speco de agato, konsistanta el paralelaj helaj kaj malhelaj tavoloj.
Onklo. Frato de la patro aŭ de la patrino. Onklino. Fratino de la patro aŭ de la patrino; edzino de la onklo.
Onobriko (Bot.). Alta herbo el la familio de l’ fabacoj
-Ont. Finiĝo de la aktiva participo de la tempo estonta (de l’ tempo, kiu venos).
Ontologio. Parto de la metafiziko pri la ekzisto.
-Op. Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kun la signifo kelke kune:
Opalo. Speco de siliko, formanta lakte blankan ŝtonon kun varikoloraj rebriloj.
Opero. Dramo, en kiu la aktoroj ne parolas, sed kantas kun la akompano de orkestro. Opera. De opero, koncernanta operon:
Operacio. Meĥanika kuraca procedo, farata per la manoj aŭ instrumentoj.
Opio. Suko de diversaj specoj de l’ Papavo; tre forta narkota rimedo.
Opinii. Kredi ion vera, bazante sin sur konkludoj, kiuj sufiĉas nur al la persono, kiu faras ilin. Opinio. Kredo de tiu, kiu opinias.
Oportuna. Facile uzebla:
Opozicio. Kontraŭstaro en parlamento, en publika kunsido de societo aŭ kompanio kontraŭ la agoj aŭ proponoj de la registaro aŭ estraro.
Optativo. Gramatika formo de la verbo por montri volon, deziron:
Optiko. Parto de la fiziko pri la lumo. Optika. Kiu koncernas la optikon.
Optimismo. Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da feliĉo, ol da malfeliĉo.
Optimisto. Adepto de la optimismo.
Oro (Ĥem.). Au. Multvalora metalo de flava koloro:
Orakolo. Respondo, kiun laŭ la opinio de la idolanoj la dioj donas al la demandoj, kun kiuj oni sin turnas al ili:
Orangutango (Zool.). Simio el la familio de l’ homosimilaj
Oranĝo (Bot.). Frukto de l’ oranĝujo. Oranĝujo. Arbo el la familio de l’ aŭrantiacoj kun dolĉaj sukplenaj fruktoj
Oranĝerio. Varmigejo por konservi oranĝarbojn dum la vintro.
Oratoro. Homo, kiu parolas en publika kunveno.
Oratorio. Muzika dramo, kies temo estas ĉerpita el la Biblio.
Ordo. — 1. Sistemo, laŭ kiu la objektoj sekvas unu alian:
Ordeno. Honora signo en formo de stelo aŭ kruco sur rubando, donacata de papo aŭ regnestro.
Ordinara. Ne diferencanta de la plimulto; ne diferencanta de ĉiutaga:
Ordoni. Estre esprimi sian volon:
Orelo (Anat.). Organo de la aŭdsento. Orelringo. Ringo, juvelo, portata en la oreloj, kiel ornamo.
Orfo. Knabo, perdinta la patron aŭ patrinon. Orfino. Knabino, perdinta la patron aŭ patrinon. Orfa. Perdinta la patron aŭ patrinon. Orfeco. Stato de la infano, kiu estas orfa. Orfejo. Rifuĝejo por la orfoj.
Organo. — 1. Parto de la korpo de vivanta estaĵo, plenumanta funkcion necesan aŭ utilan por la vivo:
Organika (Ĥem.). Enhavanta, koncernanta la karbonon.
Organismo. Tutaĵo de ia organoj, el kiuj konsistas vivanta estaĵo:
Organizi. Aranĝi, ordigi, por ebligi la funkciadon:
Orgeno. Granda blovinstrumento, uzata en la preĝejoj. Orgenisto. Muzikisto, ludanta la orgenon.
Orgio. Diboĉa festeno.
Oriento. — 1. Parto de la horizonto kie la suno leviĝas. — 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la oriento. Orienta. De oriento, estanta en la oriento:
Origino. Deveno: origino de la mondo, origino de nacio.
Originalo. — 1. Primitiva manuskripto rilate al kopio. — 2. Teksto rilate al la traduko. — 3. Persono, kies portreton oni faras. — 4. Persono de stranga konduto, diferencanta de tiu de ordinara homo. Originala. De originalo, ne imitita, ne tradukita:
Oriolo (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj
Orkestro. Aro de muzikistoj, ludantaj diversajn instrumentojn sub la direkto de unu ĉefo.
Orkidacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj:
Orkideo (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ orkidacoj
Ornami. Plibeligi per aldonaj objektoj: ornami tablon per floroj, ornami ĉambron per pentraĵoj. Ornamaĵo. Ornamanta objekto.
Ornato. Supera vesto de l’ pastroj dum la diservo.
Orografio. Geografio pri la montoj.
Ornitologio. Parto de la zoologio pri la birdoj.
Ortodoksa. Severe obeanta la principojn de religio, de tradicio. Ortodokse. En ortodoksa maniero.
Ortografio. Scienco senerare skribi la vortojn de lingvo.
Ortopedio. Parto de la ĥirurgio pri la kuracado de la kripleco, pri la rektigo de membroj.
-Os. Finiĝo de la tempo estonta de l’ aktivo:
Oscedi. Nevole malfermi la buŝon de laciĝo aŭ enuo. Oscedo. Ago de tiu, kiu oscedas.
Osmio (Ĥem.). Os. Ĥemia elemento, metalo, trovata en mineraloj, ordinare kun plateno.
Osto. Malmola, kalkhava organo de la homa kaj besta organismo:
Ostro (Zool.). Manĝebla molusko el la klaso de l’ lamenobrankaj
Ostracismo. Juĝo en la antikva Grekujo, kondamnanta al ekzilo civitanon, danĝeran por la ŝtato.
-Ot. Finiĝo de la pasiva participo de la estonta tempo.
Ovo. Korpo, produktata de la inoj de diversaj klasoj de l’ bestoj, el kiu formiĝas ido de la sama speco:
Ovacio. Brua, entuziasma akcepto, por honori iun.
Ovalo. Figuro, havanta formon de kunpremita rondo. Ovala. Ovalforma.
Ozono (Ĥem.). Polimero de l’ oksigeno, diferencanta de ĝi per karakteriza odoro kaj per pli forta oksidiga kapablo.
P
Paco. Rilato inter du personoj aŭ landoj, karakterizata de foresto de malamikaj agoj kaj intencoj:
Pacienco. Virto, dank’ al kiu oni trankvile portas la malbonon. Pacienca. Posedanta la paciencon. Pacience. En pacienca maniero.
Paciento. Persono, kuracata de medicinisto.
Pafi. Sendi per armilo, por vundi aŭ mortigi:
Pagi. Doni la monon, ŝuldatan por aĉetita objekto aŭ prunto:
Pagodo. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo.
Paĝo. Unu flanko de papera folio:
Paĝio. Nobela knabo, akompananta princon, por lin servi kaj lerni la militan arton.
Pajlo. Trunketoj de draŝita greno. Pajla. El pajlo.
Paki. Kunmeti kaj ligi objektojn per ŝnuro; kunmeti objektojn en valizo, kofro. Pakaĵo. Pakitaj objektoj.
Pala. Havanta malmulte da ruĝo:
Palaco. Granda, luksa domo, loĝloko de princo, de riĉulo.
Paladio (Ĥem.). Pd. Ĥemia elemento, malpeza arĝente blanka metalo, tre malmola, uzata por precizaj fizikaj instrumentoj.
Palankeno. Ĥina portilo por pasaĝeroj, kun tegmento kaj kurtenoj.
Palato (Anat.). Supra parto de la interno de la buŝo.
Paleografio. Arto deĉifri la antikvajn surskribojn kaj manuskriptojn.
Paleontologio. Scienco pri la elfositaj restaĵoj de ŝtonigitaj bestoj kaj vegetaĵoj.
Paletro. Ligna aŭ porcelana plato kun truo por la granda fingro de la maldekstra mano, sur kiu la pentristoj preparas la farbojn.
Palinuro (Zool.). Mara dekpieda kankro, same bongusta kiel la omaro.
Paliso. Forta, pintita malsupre, ligna peco, kiun oni enigas en la teron. Palisaro. Barilo, konsistanta el vico de palisoj.
Palisandro. Viole nigra ligno, uzata por luksaj mebloj.
Palmo (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj, plejparte grandegaj arboj kun densa krono de kolosaj, ĉiam verdaj folioj
Palpi. Tuŝi per la mano, por esplori:
Palpebro (Anat.). Movebla kovraĵo de la okulo:
Palto. Vesto, kiun oni portas sur la aliaj vestoj, kiam oni estas ekstere.
Pamfleto. Broŝuro akre satira aŭ kalumnia.
Pano. Nutraĵo bakita el faruno.
Panegira. Tro laŭde priskribanta personon, agojn aŭ fakton. Panegiraĵo. Panegira verko.
Panelo. Tabulo, per kiuj oni kovras la murojn de ĉambro, anstataŭ per tapeto.
Paniko. Subita, ofte senbaza timo, ekreganta popolamason.
Paniklo (Bot.). Koloraj folietoj de l’ floro. Komparu: Petalo.
Panoramo. — 1. Granda pentraĵo sur la muroj de rotondo, lumigita de supre, kiun oni rigardas de podio, lokita en la centro. — 2. Vasta vidaĵo de alta loko:
Pantalono. Vira vesto, kovranta la korpon de l’ zono ĝis la piedoj.
Panteismo. Filozofia sistemo, kiu identigas Dion kaj la universon.
Panteisto. Adepto de la panteismo.
Pantero (Zool.). Azia leopardo.
Pantoflo. Piedvesto, ne atinganta la maleolojn.
Pantomimo. Senvorta spektaklo per gestoj.
Papo. Ĉefo de la katolika eklezio.
Papago (Zool,). Tropika birdo kun multkoloraj plumoj, scianta imiti la homan voĉon
Papavo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ papavacoj, kun manĝebla semo
Papavacoj (Bot,). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Papero. Maldika folio, fabrikata el ĉifonoj kaj diversaj vegetaĵaj substancoj, sur kiu oni skribas, presas, per kiu oni pakas. Papera. El papero. Paperujo. Portebla ujo por paperoj, dokumentoj:
Papilio (Zool.). Skvamoflugila insekto
Papiruso. Folio, fabrikata el samnoma vegetaĵo, sur kiu skribis la antikvaj Egiptanoj.
Papriko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel spicaĵo
Paro. Du personoj aŭ objektoj, prezentantaj kune unu tuton:
Parabolo. — 1. (Geom.). Sekcaĵo de la konuso per ebenaĵo paralela al ĝia formanta linio. — 2. Alegorio, enhavanta pravan veron:
Parado. — 1. Solena militista revuo. — 2. Konduto celanta altiri sur sin la atenton de la publiko, montri siajn elegantajn vestojn k.t.p. Parada. De parado:
Paradigmo. Gramatika modela tabelo:
Paradizo. — 1. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. — 2. Loko, kie la justuloj ĝuas eternan feliĉon post la morto.
Paradokso. Opinio, kiu estas kontraŭa al la ĝenerala opinio kaj tial ŝajnas absurda, kiu tamen povas montriĝi ĝusta post serioza esploro.
Parafo. Mallongigita subskribo.
Parafino (Ĥem.). Miksaĵo de solidaj hidrokarbonaj korpoj de l’ vico CnH2n+2; blanka vaksosimila substanco, uzata por kandeloj.
Parafrazo. Klarigo, traduko pli vasta, ol la teksto.
Paragrafo. — 1. Malgranda parto de ĉapitro kun la speciala signo: §, precipe en kodoj, regularoj:
Paralela. (Geom.) Paralelaj estas du rektaj linioj sur la sama ebeno, havantaj neniun komunan punkton:
Paralelogramo (Geom.). Kvarangulo, kies kontraŭaj flankoj estas paralelaj.
Paralizo. Plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ de multaj membroj de la korpo. Paralizi. Kaŭzi paralizon de io:
Parazito. — 1. Besto, vegetaĵo, vivanta sur alia besto aŭ vegetaĵo kaj sin nutranta per ĝiaj sukoj. — 2. Homo nenion faranta kaj vivanta je la spezoj de alia, ekspluatanta la laboron de aliaj.
Parcelo. Parto de tero, apartigita de tuta bieno. Parceli. Dividi bienon en parcelojn.
Pardoni. Rezigni venĝon, punon por ricevita maljustaĵo, ofendo:
Parenco. Persono, havanta kun alia persono komunan antaŭulon:
Parentezo. Signo, per kiu oni apartigas de la teksto aldone enmetitan frazon, vorton: La mortinto (malpeza estu por li la tero!) estis ĉiam preta helpi mizerulon. Fermi, malfermi la parentezon.
Parfumo. Bonodora substanco, solvita en alkoholo. Parfumi. Verŝi parfumon sur ion:
Pargeto. Planko konsistanta el simetrie kunmetitaj tabuletoj.
Pario. Solida flanka limigaĵo de spaco:
Parko. Ĉirkaŭbarita arta arbaro por promeno.
Parlamento. Leĝdona reprezentantaro de civitanoj. Parlamenta. — 1. De parlamento. — 2. Konforma al la reguloj de la parlamenta konveneco:
Parodio. Ŝerca, ridiga imito de serioza verko. Parodii. Fari parodion.
Paroĥo. Eklezia distrikto. Paroĥestro. Ĉefo de paroĥo. Paroĥano. Membro de paroĥo.
Paroksismo. Subita forta atako de malsano, de pasio: paroksismo de la malario, paroksismo de kolero.
Paroli. Esprimi pensojn per vortoj:
Kontraŭparoli. Paroli kontraŭ io, kontraŭbatali ion per argumentoj. Elparoli. Esprimi per aŭdeblaj sonoj, vortoj, eliĝantaj el la buŝo diversmaniere,depende de la longeco de la vokaloj, de la nuanco de la konsonantoj k.t.p.: Elparolado. Maniero elparoli:
Parto. Io el tuto:
Partero. Planko de la teatra ĉambrego kun la seĝoj starantaj sur ĝi.
Partio. Persono aŭ aro da personoj, kontraŭa al alia persono aŭ aro:
Participo. Gramatika formo, kuniganta la ecojn de la verbo kaj adjektivo:
Partikulo. Vorto, kies gramatika formo neniam ŝanĝiĝas:
Partituro. Notoj de ĉiuj voĉoj de muzika verko, metitaj unu sub alia.
Paruo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj
Pasi. Iri de unu loko al alia, iri de unu momento al alia:
Pasaĝero. Veturanto, kiu uzas publikan rimedon por veturi (vaporŝipon, fervojon, omnibuson k.t.p.):
Pasamento. Teksaĵo, plektaĵo el oraj, silkaj fadenoj, per kiu oni ornamas vestojn, meblojn.
Pasero (Zool.). Birdo el la granda samnoma vico, konsistanta el kantantaj kaj kriantaj birdoj
Pasio. Forta emocio, forta emo:
Pasivo. — 1. Formo de transitivaj verboj, montranta agon, ricevatan, portatan de la subjekto:
Pasko. Festo de la kristana eklezio por rememorigo de la reviviĝo de Kristo.
Paskvilo. Broŝuro malice kalumnia.
Pasporto. Oficiala dokumento, atestanta la personecon de ĝia posedanto kaj certiganta la rajton loĝi en iu loko aŭ veturi en alian lokon, sam‑ aŭ alilandan.
Pasto. Faruno knedita kun akvo.
Pasteĉo. Hakita spicita viando aŭ fiŝo, bakita en kovraĵo el pasto aŭ graso.
Pastelo. Bombono en formo de disko.
Pastinako (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj kun dolĉa radiko, uzata kiel spicaĵo
Pastro. Homo, sanktigita por servi Dion kaj plenumi la ceremoniojn de religia kulto. Pastra. De pastro, kiu koncernas pastron. Pastraro. Tutaĵo de pastroj. Ĉefpastro. Estro de pastroj, episkopo.
Paŝi. Meti la piedojn alterne unu antaŭ la alia por sin movi sur la tero. Paŝo. 1. Meto de unu piedo antaŭ la alia dum la irado. 2. Spaco inter la piedoj dum la irado:
Paŝti. Doni/liveri nutraĵon al brutoj:
Paŝtelo. Krajono el kolora kreto.
Pato. Malprofunda vazo kun tenilo, por friti.
Patento. Dokumento por ekskluziva rajto ekspluati eltrovon {nun: invent(aĵ)on}. Patenti. Doni patenton, garantii per patento:
Patologio (Med.). Scienco pri kaŭzoj kaj simptomoj de la malsanoj.
Patoso. Afektite solena kaj entuziasma parolmaniero. Komparu: Aplombo, emfazo, vervo.
Patro. Viro, naskinta idon:
Patriarko. — 1. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj:
Patricio. Ano de la aristokrataro en la antikva Roma regno.
Patrioto. Homo, amanta sian patrujon kaj penanta esti utila por ĝi.
Patriotismo. Amo al la patrujo kaj emo esti utila por ĝi.
Patrolo. Malgranda taĉmento de soldatoj aŭ policistoj, garde trairanta urbon.
Patrono. — 1. Sanktulo, protektanta siajn samnomulojn, urbon, landon. — 2. Persono eminenta, influa, protektanta alian personon, institucion.
Paŭzo. Nelonga interrompo de ago:
Pavo (Zool.). Birdo el la familio de l’ fazanoj, kun granda, bela vosto
Paviano (Zool.). Simio el la familio de la hundosimilaj
Pavilono. Malpeza, malgranda konstruaĵo, similanta tendon.
Pavimo. Ŝtona, ligna, asfalta kovraĵo de strato. Pavimi. Kovri per pavimo:
Peano. — 1. Kanto por la honoro de Apolono. — 2. Milita kanto; kanto de venko, de ĝojo.
Peco. Parto, apartigita de tuto:
Peĉo. Densa olea substanco, produktata el rezino.
Pedagogo. Instruisto kaj edukisto de infanoj.
Pedagogio. Scienco instrui kaj eduki infanojn.
Pedalo. Piedmovilo de instrumento: pedalo de fortepiano, de orgeno, de velocipedo.
Pedanta. Tro precize plenumanta la regulojn, tro zorganta pri la detaloj kaj pri ia formo:
Pedelo. Universitata servisto.
Pediko (Zool.). Parazita insekto senflugila
Pego (Zool.). Birdo insektomanĝa kun longa beko kaj lango
Pejzaĝo. — 1. Vidaĵo de lando. — 2. Pentraĵo, prezentanta tian vidaĵon.
Peki. Malobei dian ordonon, regulon de la moralo, leĝon:
Pekli. Konservi viandon, ŝutante sur ĝin salon, salpetron, pipron kaj premante ĝin per peza objekto, ekz. per ŝtono.
Peli. Eksciti al rapida kurado:
Pelerino. Granda kolumo, pendanta ĉe mantelo aŭ palto kaj kovranta la ŝultrojn kaj parton de la dorso.
Pelikano (Zool.). Granda birdo el la familio de l’ rempiedaj
Pelto. Haroriĉa besta haŭto, uzata kiel vesto:
Pelvo. Portebla ronda vazo por fluidaĵo, lavvazo.
Peno. Energia ago de la korpo aŭ de l’ spirito:
Penco. Angla monero, valoranta dek centimojn.
Pendi. Esti fiksita ĉe sia supro tiel, ke la malsupra parto estas libera:
Pendolo. Korpo, balanciĝanta ĉirkaŭ fiksita punkto dank’ al sia pezo:
Penetri. Kun peno profunde sin enigi internen: penetri en la tendaron de malamikoj; la kuglo penetris ĝis la osto. Penetrebla. Kiu povas esti penetrita: nepenetrebla tolo.
Peniko. Instrumento el haroj kun ligna tenilo, por kolori, por pentri.
Pensi. — 1. Uzi siajn spiritajn fortojn, formi en sia spirito ideojn:
Pensio. Salajro, ĝis la morto ricevata de eksiĝinto, kiu servis difinitan nombron da jaroj:
Pensiono. Ĉambro, loĝejo, luata kun la manĝo.
Penti. Bedaŭri, ke oni pekis. Pento. Bedaŭro, ke oni pekis. Pentofari. Nuligi sian pekon per bonaj faroj.
Pentametro. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj.
Pentekosto. Festo kvindek tagojn post la Pasko.
Pentri. Kolore reprodukti estaĵojn, objektojn sur papero, sur tolo:
Peonio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de pranunkulacoj
Pepi. Eligi delikatan, mallaŭtan sonon, kiel la birdoj.
Pepsino. Fermento de la digesta suko de l’ stomako.
Peptono. Albumino, kiu fariĝis asimilebla sub la influo de acida solvaĵo de pepsino.
Per. Prepozicio por esprimi instrumenton, rimedon, manieron, membron, organon, personon, kiun oni uzas por fari ion:
Percepti. Konscie senti. Percepto. Konscia sento.
Pereo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la vico de la ostfiŝoj
Perdi. Per akcidento ĉesi havi objekton aŭ bonon, kiun oni posedis:
Perdriko (Zool.). Birdo el la vico de la kokoj, kun delikata viando
Perei. — 1. Perdi la vivon per akcidenta morto:
Perfekta. Posedanta
Perfekto. Gramatika formo de la verbo, montranta fakton plenumitan, unufojan agon.
Perfidi. — 1. Ruze transdoni en la povon de malamikoj; forlasi en danĝero:
Pergameno. Ŝafa ledo, sur kiu oni skribas gravajn aktojn aŭ diplomojn.
Periferio. Ekstera parto de ebeno, ĉirkaŭita de kurba linio.
Perigeo (Astr.). Punkto de la orbito de planedo, en kiu ĝi estas plej proksime de la tero.
Perimetro. — 1. (Geom.). Sumo de la lateroj de multangulo. — 2. (Med.). Instrumento, por mezuri la vidkampon.
Periodo. — 1. (Mat.). Tutaĵo de l’ ciferoj, kiuj ripetiĝas senfine en decimala frakcio. — 2. Vico de jaroj, dividaĵo de tempo, karakterizata de rimarkindaj faktoj, ecoj:
Peristilo. Galerio, ĉirkaŭanta korton.
Peritoneo (Anat.). Membrano, kiu kovras kaj kunigas la intestojn.
Perko (Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de la ostfiŝoj
Perlo. — 1. Malgranda, ronda, brilanta, blanka korpo, formiĝanta en la interno de l’ konko de ostro kaj de aliaj moluskoj. — 2. Objekto, persono perfekta:
Perlamoto. Blanka perlosimila substanco, kovranta la internon de la konko de kelkaj moluskoj, uzata por malgrandaj galanteriaj objektoj. Perlamota. El perlamoto.
Permesi. Esprimi la konsenton, doni la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion:
Perono. Ekstera larĝa ŝtuparo el kelke da ŝtupoj.
Perpendikulara. Perpendikulara rekta linio estas linio, kiu kun alia rekta linio formas du egalajn angulojn. Perpendikularo. Perpendikulara linio. Perpendikulare. En perpendikulara direkto.
Persekuti. — 1. Kuri post iu kun malamika intenco por lin kapti:
Persiko (Bot.). Frukto de l’ persikarbo. Persikarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj
Persisti. Daŭrigi sian laboron, celadon malgraŭ malfacilaĵoj. Persisto. Ago de tiu, kiu persistas. Persista. Kiu persistas. Komparu: Insisti, obstini, pacienca.
Persono. Aparta homa individuo kun ĝiaj karakterizaj ecoj. Persona. De persono, karakterizanta personon. Persone. Mem, senpere:
Perspektivo. — 1. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, pli kaj pli malproksimaj objektoj de vidaĵo. — 2. Arto reprodukti sur desegnaĵo aŭ pentraĵo pli kaj pli malproksimajn objektojn tiel, kiel oni vidas ilin en la naturo. — 3. Espero aŭ timo pri afero verŝajna, kvankam ankoraŭ malproksima:
Persvadi. Alkonduki iun al decido, ke li faru, aŭ ne faru ion:
Peruko. Kovraĵo de kapo, el haroj, imitanta la naturan hararon kaj uzata, por maski la senharaĵon:
Pesi. Determini la pezon de objekto per komparo kun unuo de la pezo:
Pesimismo. Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da malfeliĉo, ol da feliĉo, kiu estas nur iluzio.
Pesimisto. Adepto de la pesimismo.
Pesto (Med.). Epidemia, tre infekta kaj mortiga malsano, karakterizata de inflamo de la ingvenaj glandoj kaj de febro. Pestulo. Homo malsana je la pesto.
Peti. Sin turni kun ĝentilaj aŭ humilaj vortoj al iu, por ricevi ion. Peto. Vortoj de tiu, kiu petas:
Petalo (Bot.). Folieto de la korolo de floro. Komparu: Paniklo.
Petardo. Malforta eksplodilo, faranta bruon kaj uzata precipe, kiel signalo aŭ ludo.
Petoli. Agi, paroli ŝerce, senkonsidere kiel infano. Petolo. Ŝerca, senkonsidera ago, kiel tiu de infano. Petolema. Amanta petoli. Petolulo. Homo, kiu amas petoli.
Petrolo. Miksaĵo de fluidaj hidrokarbonoj, oleosimila fluidaĵo, uzata por lumigado kaj hejtado.
Petromizo (Zool.). Fiŝosimila manĝebla senskvama vertebrulo el la klaso de la rondbuŝaj
Petroselo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ umbeliferoj
Pezo. Emo de la korpoj proksimiĝi al la centro de la tero, kiu sin montras per la falo aŭ per la premo sur la subtenantan objekton:
Pezeto. Hispana monero, valoranta 1 frankon.
Pfenigo. Germana monero, valoranta 1,25 centimojn.
Pia. Havanta respekton al Dio kaj religiaj aferoj. Pie. En pia maniero. Pieco. Eco de tiu, kiu estas pia. Piulo. Homo pia. Malpia. Malrespektanta Dion kaj la religiajn aferojn. Malpieco. Eco de tiu, kiu estas malpia. Malpiulo. Homo malpia.
Piano. Malgranda fortepiano, kies kordoj havas vertikalan direkton.
Piastro. Monero de diversaj landoj: La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank.
Piceo (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj
Piedo. Malsupra parto de la malsupra ekstrema membro, de la maleoloj ĝis la ekstremo de la fingroj. Piediri. Iri per la piedoj (ne veturi):
Piedestalo Bazo de kolono, de monumento aŭ de statuo.
Pietismo. Granda respekto al iu kun kredo je la perfekteco kaj netuŝebleco de liaj verkoj:
Pigo (Zool.). Birdo el la familio de la korvoj
Pigmeo. — 1. Ano de mitologia popolo de tre malgranda kresko. — 2. Tre malgranda homo.
Pigmento. Koloranta substanco de la organismo de vegetaĵoj aŭ de bestoj.
Piki. — 1. Penetrigi korpon per pintita objekto:
Pikedo. — 1. Malgranda taĉmento de soldatoj, garde starantaj sur posteno. — 2. Kartludo.
Pilastro. Kvadrata kolono, duone enigita en muron, kiel subteno aŭ ornamo.
Pilgrimi. Vojaĝi kun religia celo al sankta loko:
Pilko. Sfera objekto el elasta ŝtofo, por ludi:
Pilolo. Medikamento en formo de malgranda globo.
Piloto. Homo, kiu donas direkton al ŝipo.
Pino (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj, kies ligno estas multe uzata de la ĉarpentistoj, lignaĵistoj
Pinakoteko. Muzeo de l’ artoj.
Pinĉi. Kunpremi kaj teni per du fingroj: pinĉi la vangon de infano.
Pinglo. Akrepinta peco de maldika drato, por kroĉi, fiksi partojn de vesto:
Pinio (Bot.). Speco de l’ pino
Pinto. Maldika ekstremo, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro:
Piĉo. Fera ilo, havanta po unu pinto ĉe ambaŭ ekstremoj kaj lignan tenilon, por fosi malmolan teron. Pioĉi. Fosi per pioĉo.
Pioniro. — 1. Soldato, konstruanta vojojn, pontojn, redutojn. 2. Koloniano, hakanta virgajn arbarojn, por prepari kultureblan teron. — 3. Homo, liberiganta la vojon por nova ideo.
Pipo. Tubforma ilo pli larĝa ĉe unu ekstremo, en kiu oni metas tabakon por fumi.
Pipro (Bot.). Sekigita frukto de l’ piprujo. Piprujo. Vegetaĵo el la samnoma familio, kies sekaj fruktoj estas uzataj kiel spicaĵo. Pipri. Spici per pipro.
Pipso. Malsano de la lango de l’ birdoj.
Piro (Bot.). Frukto de l’ pirarbo. Pirarbo. Arbo el la familio de l’ pomacoj, kulturata pro la fruktoj kaj ligno
Piramido. — 1. (Geom.). Solida figuro, kies bazo estas multangulo kaj kies flankoj estas trianguloj, kies pintoj kuniĝas en unu punkto, nomata la pinto de la piramido. — 2. Egipta monumento, havanta la formon de piramido.
Pirato. Mara rabisto.
Pirito (Ĥem.). Natura kombinaĵo de sulfuro kaj metalo.
Pirolo (Zool.). Birdo el la familio de la fringoj
Pirotekniko. Arto prepari artajn fajraĵojn. Piroteknikisto. Homo, kies specialo estas prepari artajn fajraĵojn.
Pirozo (Med.). Bruliganta doloro en la ezofago ĉe malsanoj de la stomako.
Pisti. Pecetigi, disbatante en speciala vazo:
Pistako (Bot.). Frukto de l’ pistakarbo, uzata por kukoj. Pistakarbo. Arbo el la familio de l’ anakardiacoj
Pistilo (Bot.). Virina seksa organo de la floroj.
Pistolo. Malgranda pafarmilo, kiun oni portas ĉe la zono, kun forte fleksita kapo.
Piŝto. Solida cilindro, kiu moviĝas en malplena cilindro de pumpilo aŭ vapormaŝino.
Pizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj
Placo. Vasta, libera loko en urbo, ĉirkaŭita de konstruaĵoj:
Plaĉi.
Plado. Malprofunda, vasta vazo, sur kiu oni metas kaj disportas manĝaĵojn. Pladeto. Telereto, sur kiu oni metas glason, tason. Komparu: Pleto.
Plafono. Horizontala aŭ kurba supraĵo kontraŭ la planko de ĉambro.
Plagiato. Malpropra arta aŭ literatura verko, prezentita de iu kvazaŭ propra.
Plano. — 1. Desegnaĵo de konstruaĵo aŭ de loko, montranta la situacion kaj reciprokajn rilatojn de ĝiaj partoj:
Plando. Malsupra, surtera parto de la piedo, de la ŝuo.
Planedo (Astr.). Astro, rondiranta ĉirkaŭ la suno.
Planimetrio. Parto de la geometrio pri la figuroj sur la ebeno.
Planko. Malsupra parto de la ĉambro, sur kiu oni paŝas kaj kiu apartigas unu etaĝon de alia.
Planti. Meti vegetaĵon en la teron, por ke ĝi kresku, fiksinte sian radikojn. Plantejo. Loko, kie oni plantas.
Plantago (Bot.). Multjara herbo el la samnoma familio
Plastiko. Arto reprodukti el molaj substancoj (argilo, vakso) aŭ el malmolaj (marmoro) la naturajn formojn de objektoj aŭ personoj. Plastika. Kiu koncernas la plastikon; reliefe reproduktanta.
Plastro. Medikamento, ŝmirita sur tolo, kiun oni almetas al la kuracata membro.
Plata. Kies dikeco estas malgranda kompare kun la larĝeco kaj longeco:
Platano (Bot.). Arbo el la samnoma familio
Plateno (Ĥem.). Pt. Ĥemia elemento, nerustanta metalo de grizete-blanka koloro, uzata por vazoj kaj dratoj en ĥemiaj laborejoj; saloj de l’ plateno estas uzataj en la fotografado.
Plaŭdo. Sono, kiun faras la akvo, batata per la mano, remilo. Plaŭdi. Eligi plaŭdon.
Plebejo. Homo de malalta klaso.
Pledi. Paroli en juĝejo, por defendi sin aŭ sian klienton.
Plej. Partikulo, kiu metite antaŭ la adjektivo aŭ adverbo, formas la superlativon:
Plekti. Kunigi fadenojn, ŝnurojn, multfoje krucigante ilin unu kun alia:
Plena. — 1. Enhavanta la tutan kvanton, kiun ĝi entute povas enhavi:
Plendi. Esprimi per vortoj sian doloron, malkontentecon:
Pleonasmo. Vorto aŭ esprimo, samsenca kun la ĵus dirita, kaj tial superflua.
Pleto. Plata vazo, sur kiu oni portas telerojn, glasojn. Komparu: Plado.
Pleŭronekto (Zool.). Fiŝo el la vico de la ostfiŝoj, kun rondforma, plata korpo (
Plezuro. Tio, kion oni volonte vidas, aŭskultas, partoprenas: Granda urbo liveras multajn plezurojn, kiujn ne ĝuas la vilaĝanoj.
Pli. Partikulo, kiu metite antaŭ adjektivo aŭ adverbo formas la komparativon:
Pliko (Med.). Malsano, karakterizata de neforigebla implikiĝo de la haroj, kaŭzita de la malpureco.
Plombo. Substanco por plenigi truon en dento. Plombi. Plenigi per plombo.
Plori. Eligi larmojn:
Ploto (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj
Plu. Partikulo, montranta daŭrigon de ago aŭ stato, kaj kun nea vorto ĉesigon de ago aŭ stato:
Plugi. Per speciala ilo, tirata de bovoj aŭ de ĉevaloj, malfirmigi la teron, fari sulkojn en la tero, por ĝin prepari al la semado.
Plugilo. Ilo por plugi.
Plumo. — 1. Tubeto kun lanugo, el kiuj konsistas la kovraĵo de la korpo de l’ birdoj. — 2. Birda plumo kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi. — 3. Ŝtala, maldika peceto kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi. Plumingo. Tenilo, en kiun oni enmetas skriboplumon. Senplumigi. Senigi birdon je la plumoj, forŝirante ilin.
Plumbo (Ĥem.). Pb. Ĥemia elemento, bluete-griza peza metalo, uzata por kugloj.
Pluskvamperfekto. Tempo de la verbo, montranta agon aŭ staton, finitan antaŭ alia ago aŭ stato, jam pasinta:
Pluŝo. Teksaĵo, similanta la veluron, sed kun pli longaj haroj. Pluŝa. El pluŝo.
Plutokratio. Riĉularo.
Pluvo. Akvo de l’ gutiĝinta atmosfera akva vaporo, falanta teren:
Pneŭmatiko (Fiz.). Parto de la fiziko pri la gasoj. Pneŭmatika. Kiu koncernas la pneŭmatikon:
Po. Prepozicio, por esprimi kvanton, koncernantan aparte ĉiun objekton, personon el multaj:
Podagro (Med.). Malsano, karakterizata de ŝvelo de artikoj de l’ piedo kaj kaŭzata de la trouzado de alkoholaĵoj kaj de spicitaj manĝaĵoj.
Podio. Malgranda levita horizontala ebeno el tabuloj, por pli bone vidi ĉirkaŭe, por esti pli facile videbla kaj aŭdebla. Komparu: Estrado.
Poemo. Romano en versoj.
Poento. Ludsigno, valoranta unuon.
Poeto. Poezia verkisto.
Poezio. Arto prezenti en harmonia lingvo la belon kaj altajn ideojn. Poezia. De poezio, havanta la ecojn de l’ poezio.
Pokalo. Trinkvazo, supre pli larĝa, ol ĉe la bazo.
Polemiko. Presa disputo. Polemiki. Prese disputi.
Polico. Ŝtata institucio, gardanta la publikan ordon kaj sendanĝerecon. Policisto, policano. Membro de la polico. Policestro. Ĉefo de la polico.
Poliedro (Geom.). Korpo, limigita ĉiuflanke de ebenoj, sin reciproke renkontantaj. Poliedra. Havanta formon de poliedro.
Polifona. Konsistanta el kelke da malsamaj muzikaj voĉoj, ne unisona.
Poligamio. Multedzeco: La multedzeco estas malpermesita en ĉiuj civilizitaj landoj.
Poligono (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio; el ĝiaj semoj oni faras grion kaj farunon
Poligonacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Poligloto. Homo, parolanta multe da lingvoj: La kardinalo Mezzofanti estis la plej fama poligloto.
Polikliniko. Lernado de la praktika medicino en la loĝejoj de l’ malsanuloj sub la kontrolo de l’ profesoroj.
Polimero. Ĥemia komponaĵo konsistanta el la samaj elementoj kaj je la sama proporcio, kiel alia komponaĵo, sed kun alia molekula pezo.
Polipo (Zool.). Mara besto el la tipo de la vegetbestoj, sin fiksanta ĉe senmovaj objektoj.
Poliso. Dokumento, atestanta asekuron.
Politeismo. Kredo je multaj dioj.
Politeisto. Kredanto je multaj dioj.
Politekniko. Scienco pri la teknikaj profesioj. Politeknika. De politekniko, kiu koncernas la politeknikon:
Politiko. Arto regi ŝtaton. Politika. De la politiko, kiu koncernas la politikon. Politikisto. Homo, kies specialo estas la politiko.
Polko. Bohema kaj pola rondodanco.
Polucio (Med.). Senvola elfluo de l’ vira semo dum la dormo.
Poluri. Fari ion glata kaj brilanta per frotado:
Poluso (Geom.). Ekstremo de la akso de sfero:
Polvo. Subtilaj liberaj eroj de seka korpo, precipe de la tero. Polva. De polvo, el polvo:
Pomo (Bot.). Frukto de l’ pomarbo. Pomarbo. Arbo el la samnoma familio
Pomacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Pomado. Miksaĵo, konsistanta el graso, vakso kaj parfumoj aŭ medikamento, per kiu oni ŝmiras la harojn aŭ la kuracatan membron.
Pomologo. Specialisto pri la fruktoj kaj kulturado de la fruktarboj.
Pompo. Lukso, celanta altiri la atenton. Pompa. Luksa, por altiri la atenton. Komparu: Parado.
Ponardo. Akre pinta, ambaŭtranĉa mallonga pikarmilo.
Ponto. Vojo, konstruita el ligno, ŝtonoj aŭ fero super rivero, kavo, kanalo.
Pontifiko. Altranga pastro: La papo estas la plej alta pontifiko (pontifex maximus) de la katolika eklezio.
Pontono. Malprofunda ŝipo, sur kiu oni metas flosponton.
Poplo (Bot.). Arbo el la familio de l’ salikacoj
Popolo. — 1. Tutaĵo de la loĝantoj de lando. — 2. Malaltaj klasoj:
Populara. — 1. Konata kaj amata de la popolo:
Por. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata:
Poro. Malgranda libera spaco inter la eroj de korpo:
Porcelano. Blanka substanco el bakita delikata argilo, diafana kaj sonora, kiel vitro. Porcelana. El porcelano:
Porcio. Kvanto de manĝaĵo, donata al unu persono: En la novaj restoracioj oni donas grandajn porciojn.
Pordo. Turnebla tabularo aŭ krado, fermanta la liberan spacon en muro, servantan por la eliro kaj eniro. Pordego. Granda pordo en ĉirkaŭbaro, ĉefa pordo de domo. Pordisto. Homo, kies okupo estas gardi domon, kontrolante la enirantojn tra la pordo.
Poreo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la liliacoj, uzata kiel spicaĵo
Porfiro. Speco de malmola marmoro ruĝa aŭ blanka kun alikoloraj kristaloj.
Porko (Zool.). Hejma duhufa dikhaŭta besto; ĝia viando estas manĝata kiel rostaĵo kaj en kolbasoj, ŝinkoj, k.t.p.
Porti. — 1. Teni senmove aŭ movi kun si objekton, metitan en sian manon aŭ sur sian korpon:
Portalo. Riĉe ornamita ĉefa pordego de templo, de palaco.
Portepeo. Rimeno, sur kiu la militistoj portas la glavon.
Portero. Malhela, forta angla biero.
Portiko. Galerio, malfermita de unu flanko kun tegmento sur kolonoj.
Portreto. Desegnaĵo aŭ pentraĵo, prezentanta personon.
Posedi. Havi ekskluzive por si, por sia ekskluziva uzo:
Post. Prepozicio esprimanta:
Posteno. — 1. Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por gardi ion aŭ batali:
Postuli. Firme esprimi sian volon, por ke oni donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi:
Postulato. Filozofia tezo, sufiĉe evidenta, por esti akceptita sen pruvo: La tri postulatoj de la filozofio de Kant: pri la libereco, pri la ekzisto de Dio kaj pri la senmorteco de l’ animo.
Poŝo. Malgranda sako, alkudrita al vesto kaj en kiu oni portas kun si diversajn malgrandajn objektojn. Poŝhorloĝo. Malgranda horloĝo, kiun oni portas en poŝo de la veŝto.
Poŝto. Publika, ordinare ŝtata institucio por rapida transportado de leteroj, malgrandaj pakaĵoj kaj por veturigado de pasaĝeroj, en lokoj, kie ne ekzistas fervojoj. Poŝta. De poŝto, kiu koncernas poŝton. Poŝte restante. Surskribo sur letero, por montri, ke ĝi estas liverota al la adresato en la poŝta oficejo.
Poto. Argila aŭ metala vazo, en kiu oni kuiras. Potpeco. Fragmento de rompita poto. Komparu: Kaserolo.
Potaso (Ĥem.). K2CO3. Kruda kalikarbonato, uzata en la fabrikado de l’ vitro, de l’ sapo.
Potenca. Havanta grandan forton, fizikan aŭ moralan; povanta forte efiki:
Povi. Havi la necesan forton, kapablon, rajton fari ion:
Pozi. — 1. Resti senmove kun speciala teniĝo kaj mieno, por esti desegnata, pentrata, fotografata. — 2. Ŝajnigi per sia mieno iun gravan:
Pozitiva. — 1. Bazita sur faktoj, esploritaj per eksperimento:
Pra-. Prefikso, montranta personon aŭ objekton, kiu ekzistis antaŭ tre longa tempo, kiu ekzistos post tre longa tempo, aŭ kiu ekzistas de tre longa tempo:
Praktiko. — 1. Apliko de la teorio al la realeco; efektiva plenumo, kiel malo de teoriaj konoj. Praktika. — 1. De praktiko, kiu koncernas la praktikon:
Pramo. Longa malprofunda ŝipo uzata por transveturigi pasaĝerojn de unu bordo de rivero al la alia, kiuj estas kunigitaj per ŝnuro, sur kiu glitas la rulbloko de la ŝipo.
Prava. Kies opinio estas konforma al la vero:
Prebendo. Bieno, la profiton de kiu ricevas pastro por la plenumo de sia ofico.
Precipe. Pli ol ĉio alia, pli ol ĉiuj aliaj: La kuraciston maltrankviligis precipe la forta febro de la infano. La internacian lingvon bezonas precipe la komercistoj kaj scienculoj.
Preciza. Ĝusta eĉ en malgrandaj detaloj:
Prediki. Publike konigi la verojn de religio:
Predikato. Parto de frazo, montranta, kion oni diras pri la subjekto: En la frazo: «La patro amas sian filon» la vorto «patro» estas subjekto, la vorto «amas» estas predikato.
Prefekto. Ĉefo de administracia distrikto.
Preferi. Pli voli, pli ami; pli ŝati: preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion, ol prozon. Prefero. Opinio de tiu, kiu preferas. Preferinda. Kiu meritas esti preferata: Skriba respondo estas preferinda. Prefere. En maniero preferinda.
Prefikso. Afikso, almetata antaŭ la vorto:
Preĝi. Esprimi sian peton aŭ adoron al Dio. Preĝo. Vortoj de tiu, kiu preĝas. Preĝejo. Konstruaĵo por preĝoj kaj diservoj.
Prelato. Altranga pastro.
Preludo. Antaŭludo al muzika verko.
Premi. Peni enigi erojn de korpo, partojn de tuto en pli malvastan spacon aŭ peni pliproksimigi ilin unu al alia:
Premio. — 1. Objekto, donacata al aĉetanto, abonanto ekster tio, je kio li havas rajton:
Premiso. Frazo (en silogismo), el kiu oni faras konkludon per rezonado.
Preni. Aligi al si, ekkapti, por teni, uzi, porti:
Prepari. Fari ĉion necesan, por ke io povu esti uzita, por ke io povu havi lokon:
Preposto. Ĉefa pastro de preĝejo. Prepostejo. Loĝejo, domo de preposto.
Prepozicio. Partikulo, esprimanta rilaton inter du vortoj:
Prepucio (Anat.). Haŭta faldo, kovranta la kapeton de la vira membro.
Prerogativo. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj:
Presi. Per premo multfoje reprodukti sur folioj de papero metalajn literojn aŭ signojn kunmetitajn, ŝmiritajn per inko:
Presbiteriano. Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj.
Presbiterianismo. Religio de la presbiterianoj.
Preskaŭ. — 1. Ne multe malpli, ol: La parolado daŭris preskaŭ unu horon. — 2. Ne tute, sed ne multe mankas; Li preskaŭ svenis de doloro.
Preta. Preparita por tuja uzo, apliko, ago:
Preteksto. Ŝajna motivo, kiun oni uzas, por kaŝi la veran: La elektito rifuzis akcepti la postenon je preteksto de manko de l’ tempo. Preteksti. Prezenti, kiel pretekston: preteksti vojaĝon.
Pretendi. Aserti, ke oni havas rajton je io kaj sur tio bazi sian postulon. Pretendo. Aserto, ke oni havas rajton je io kaj postulo, bazita sur ĝi.
Preter. — 1. Prepozicio esprimanta lokon, flanke de kiu, apud kiu io iras, moviĝas kaj ĝin forlasas:
Preterito. Formo de verbo, esprimanta la tempon pasintan;
Prezo. Monsumo, postulata aŭ proponata por vendata objekto: La kosto de la konstruo de l’ maŝino estis 100 fr., la fabrikanto postulas por ĝi la prezon de 200 fr., sed ĝia vera valoro ne superas 50 fr.
Prezaro. Listo de komercaĵoj kun ilia prezo. Komparu: Kosto, valoro.
Prezenti. — 1. Diri la nomon de nekonata persono al aliaj ĉeestantoj por ĝin konigi kun ili:
Prezidi. Konduki la diskutojn en kunsido:
Pri. Prepozicio esprimanta temon, objekton de parolado, de ago:
Primadono. Ĉefa kantistino de opera trupo.
Primitiva. Apartenanta al komenca epoko, komenca stadio:
Princo. — 1. Regnestro de ŝtato ne plene sendependa aŭ malgranda:
Principo. Fundamenta, baza regulo, opinio: la principoj de la universala lingvo; homo sen principoj. Principe. En la principo; kio koncernas la principon: Principe mi konsentas kun vi.
Printempo. La unua el la kvar sezonoj de l’ jaro (21 marto — 21 junio). Printempa. De printempo:
Prioro. Ĉefo de monaĥejo.
Prismo (Geom.). Poliedro, kies du bazoj estas egalaj multanguloj, kuŝantaj sur paralelaj ebenoj, kaj kies flankoj estas paralelogramoj. Prisma. Havanta formon de prismo.
Privata. Apartenanta al unu persono, koncernanta unu personon, hejma, nepublika, neoficiala:
Privilegio. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj.
Pro. Prepozicio por esprimi kaŭzon, motivon:
Probabla. Supozebla, verŝajna, versimila, kredebla. Probable. En probabla maniero. Probableco. Eco de tio, kio estas probabla.
Problemo. — 1. Demando, solvota per sciencaj procedoj:
Procedi. Uzi specialajn rimedojn por atingi celon. Procedo. Speciala agmaniero, adaptita al celo:
Proceduro. Procedo en la juĝaj aferoj.
Procento. — 1. Kvanto de monunuoj da profito, kiun donas 100 monunuoj dum unu jaro:
Proceso. Tutaĵo de juraj procedoj, por juĝe solvi aferon inter akuzanto kaj akuzato. Procesi. Konduki proceson:
Procesio. Solena marŝo de religia karaktero, akompanata per kantoj kaj preĝoj.
Produkti. Liveri per sia laboro krudajn substancojn kaj fruktojn de la naturo aŭ fari el ili objektojn, utilajn por la homoj.
Profani. Malŝati sanktajn objektojn kaj uzi ilin por ordinaraj celoj:
Profesio. Okupo, per kiu oni akiras la vivrimedojn:
Profesoro. Instruisto en supera lernejo:
Profeto. Homo, antaŭdiranta la estontecon dank’ al inspiro de Dio. Profeti. Antaŭdiri la estontecon. Profetaĵo. Antaŭdiro de profeto. Profeta. De profeto; antaŭdiranta la estontecon.
Profilo. — 1. Trajtoj de vizaĝo, vidataj de flanko. — 2. Desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de domo.
Profilaktiko (Med.). Scienco pri la rimedoj, antaŭgardantaj kontraŭ la malsanoj. Profilaktika. Antaŭgardanta de malsano.
Profito. — 1. Diferenco, per kiu la vendprezo superas la koston; diferenco, per kiu la enspezoj de komerca afero superas la elspezojn:
Profunda. — 1. Kies fundo estas malproksime de la supraĵo, de la supro, de la bordo, de la limo:
Prognozo (Med.). Antaŭdiro de la kuracisto pri la daŭro kaj rezultato de malsano:
Programo. — 1. Tabelo de la numeroj de spektaklo, de koncerto: La programo anoncas kvin kantojn kaj unu deklamon. — Sistema kunmeto de demandoj, prezentotaj al ekzamenato, instruotaj en lernejo, solvotaj per esploro. — 3. Principoj kaj intencoj de politika partio, de ministraro.
Progresi. Iom post iom akiri pli altan gradon, pli fortan evoluon:
Progresio (Mat.). Vico de kvantoj, en kiu ĉiu membro devenas de la antaŭa per la aldono de la sama kvanto aŭ per la multipliko per la sama kvanto:
Projekcio (Geom.). Bildo de korpo, farita sur ebeno. Projekcii. Fari projekcion.
Projekto. — 1. Unua redakto de propono, de leĝo:
Proklami. Oficiale konigi al popolo, al publiko:
Prokrasti. Ne fari tuj, transmeti la plenumon al alia tempo, al alia tago:
Proksima. Apartigita per malgranda distanco tempa aŭ spaca:
Prokuro. Rajtigo donita de la posedanto de firmo subskribadi en lia nomo:
Prokuroro. Supera juĝa oficisto, akuzanta en la nomo de la ŝtato.
Proletario. {nun: proleto} Homo, posedanta neniun propraĵon, vivanta nur per sia laboro. Proletariaro. Klaso de la proletarioj.
Prologo. Unua parto de literatura verko, koniganta al la leganto la antaŭajn faktojn.
Promeni. Piediri, rajdi, veturi por plezuro. Promeno. Ago de tiu, kiu promenas. Promenanto. Persono, kiu promenas. Promenejo. Loko, kie oni promenas.
Promesi. — 1. Diri al iu, ke oni faros, kion li deziras:
Promontoro. Alta roko, superstaranta la bordon de maro: Gibraltaro estas konstruita sur promontoro.
Pronomo. Vorto, anstataŭanta la nomon de persono aŭ objekto: mi,
Propagando. Peno disvastigi, popularigi ideon, doktrinon:
Propedeŭtiko. Elementara scienco kaj la metodo instrui ĝin.
Proponi. Prezenti ideon, projekton plenumotan, objekton akceptotan
Proporcia (Mat.). Pligrandiĝanta aŭ plimalgrandiĝanta tiom, kiom pligrandiĝas aŭ plimalgrandiĝas alia kvanto:
Propra. Ekskluzive apartenanta al iu, ies mem:
Proskripcio. Senrajta ekzilo en la tempo de milito aŭ de ribelo.
Prospekto. Presaĵo, anoncanta la programon kaj planon de nova gazeto, verko, entrepreno. Komparu: Anonco, avizo, reklamo.
Prospero. Sukcesa stato, sukcesa evoluo. Prosperi. Esti en sukcesa stato, sukcese evolui:
Prostitui. Instigi, devigi virinon al malĉasta vivo por mono:
Protagonisto. Unua, ĉefa batalanto por nova ideo.
Protekti. Helpi kandidaton, aspiranton, ŝirmi per sia rekomendo kaj influo:
Protektorato. Rilato inter du ŝtatoj, el kiuj la pli potenca protektas en la eksteraj aferoj la malfortan, kiu estas parte dependa de ĝi:
Protesti. Energie deklari sian malkonsenton, malaprobon:
Protestantismo. Religio, aperinta en la XVIª jarcento, kiel protesto kontraŭ la katolika eklezio.
Protokolo. Mallonga raporto pri fakto, redaktita tuj, post kiam ĝi okazis; resumo de diskutoj kaj decidoj de kunsido, redaktita en la kunsidejo:
Protoplasmo. Substanco, el kiu konsistas ĉiu vivanta ĉelo.
Prototipo. Primitiva tipo, pratipo, unua modelo: La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj.
Provi. — 1. Uzi, apliki, por kontroli, ĉu io estas taŭga:
Proverbo. Mallonga populara frazo, esprimanta veron, observitan de la popolo:
Providenco. Antaŭzorga saĝo de Dio en la regado de l’ mondo, en la homaj aferoj.
Provinco. — 1. Parto de regno, administrata de speciala reprezentanto de la centra registaro:
Provincialismo. Esprimo, uzata en unu provinco, ne en la tuta lando.
Provizo. Kolekto de materialoj, de objektoj, destinitaj por estonta uzo:
Provizora. Destinita por nelongedaŭra uzo kaj anstaŭota per definitiva:
Prozo. Ordinara literatura verko sen versoj. Proza. — 1. De prozo, kiu koncernas prozon:
Prozelito. Konvertito. Prozelitismo. Emo fari prozelitojn.
Prozodio. Scienco pri la ritmo de la versoj.
Pruda. Ŝajniganta ekstreman hontemon. sentemon en ĉio, kio koncernas la bonmorecon. Prude. En pruda maniero. Prudeco. Eco de tiu, kiu estas pruda.
Prudento. Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn kaj danĝerojn de la vivo. Prudenta. Posedanta prudenton:
Prujno. Glaciiĝinta roso, glaciiĝinta nebulo.
Pruno (Bot.). Frukto de l’ prunarbo. Prunarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj
Prunelo (Bot.). Arbo el la familio de l’ amigdalacoj
Prunti. — 1. Doni ion al iu, kondiĉe ke oni redonos:
Pruvi. Montri per objektoj, faktoj aŭ rezonado, ke io estas vera:
Psalmo. Lirike-religia versaĵo aŭ kanto:
Pseŭdonimo. Adoptita nomo, per kiu aŭtoro subskribas siajn verkojn, ne dezirante konigi sian propran nomon:
Psika. Koncernanta la animon:
Psikiatro. Kuracisto de la psikaj malsanoj.
Psikiatrio. Parto de la medicino pri la psikaj malsanoj.
Psikologo. Kiu sin okupas per la psikologio.
Psikologio. Parto de la filozofio pri la funkcioj de la animo.
Publicisto. Literaturisto, skribanta pri aktualaj demandoj de la politika, socia aŭ ekonomia vivo.
Publiko. Pli malpli granda aro da personoj? kunvenintaj por difinita celo (promeno, speklaklo):
Pudelo (Zool.). Ĉambra hundo, ire inteligenta kaj facile dresebla.
Pudingo. Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj.
Pudro. Subtila parfumita pulvoro el risa amelo, uzata por blankigi la haŭton, la harojn. Pudri. Surŝuti per pudro.
Pufo. Plenblovita objekto, blenblovita faldo de vesto.
Pugno. Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj:
Pulo (Zool.). Parazita insekto kun fortaj saltpiedoj
Pulĉinelo. Marioneto kun ĝibo sur la dorso kaj sur la brusto.
Pulmo (Anat.). Organo en la brusto por la spirado.
Pulso. Bato de la arterio, kaŭzita de la sangfluo:
Pulvo. Eksploda substanco, konsistanta el pulvorigitaj salpetro, karbo kaj sulfuro:
Pulvoro.
Pumiko. Tre malpeza, pororiĉa ŝtono.
Pumpi. Levi la fluidojn super ilia nivelo per maldensigado de la aero. Pumpilo. Maŝino por pumpi.
Puni. Rajte kaŭzi al iu suferon por malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu:
Punca. Malhele ruĝa. Punco. Punca koloro.
Punĉo. Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj.
Punkto — 1. (Geom.). Senlime malgranda spaco; limo de la linio. — 2. Malgranda signo, farita per pinto:
Punto. Malpeza, maldensa teksaĵo kun maŝoj:
Pupo. Malgranda homa figuro el vakso, kartono, ligno, servanta kiel ludilo por infanoj.
Pupilo (Anat.). Malfermaĵo de la iriso, tra kiu la radioj de la lumo penetras en la okulon:
Pupitro. Klinita tabuleto, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli oportune legi.
Pura. Libera de ĉiu alispeca substanco, precipe de polvo, koto, graso:
Puritano — 1. Ano de presbiteriana sekto, celanta purigi la eklezion de ĉiuj aldonoj, ne bazitaj sur la biblio. — 2. Homo de severaj moroj.
Puritanismo, — 1. Doktrino de la puritanoj. — 2. Severeco de la moroj.
Purpuro. Forte lumanta ruĝa koloro. Purpura. De forte lumanta ruĝa koloro.
Puso (Med.). Densa flava fluidaĵo, produktiĝanta en la organismo dum inflamoj kaj konsistanta ĉefe el mortintaj blankaj globetoj de la sango. Pusa. El puso. Pusi. Produkti puson.
Pustulo (Med.). Malgranda ŝvelaĵo de la haŭto kun puso en la supro.
Puŝi. Per forta movo forigi de la loko, malproksimigante de si:
Puto. Truo elfosita en tero, kie kolektiĝas akvo el fonto.
Putro, putrado. Malkonponiĝo de besta aŭ vegetaĵa organismo, kiam ilin forlasis la vivo. Putri. Esti en stato de putrado. Putraĵo. Putranta substanco.
Putoro (Zool.). Raba mambesto el la familio de la musteloj
R
Rabi. Superforte forpreni ies posedaĵon:
Rabarbo (Bot.). Vegetaĵo el Ia familio de l’ poligonacoj, kies radiko estas uzata kiel laksiga rimedo
Rabato. Malaltigo de la prezo, donata de la vendanto al la aĉetanto:
Rabeno. Hebrea pastro.
Rabio. Malsano, plej ofte observata ĉe la hundoj, karakterizata de furioza ekscito, kiun sekvas paralizo kaj morto. Rabia. Malsana je l’ rabio:
Raboti. Glatigi, ebenigi lignon, forigante la superstarantajn partojn per speciala akra instrumento. Rabotilo. Instrumento.por raboti. Racio. Motivo, praviganta agon:
Racionalismo. Filozofia doktrino, celanta ekkoni ĉiujn sciencajn verojn per la rezonado, ne per la eksperimentado.
Racionalisto. Adepto de la racionalismo.
Rado. Ronda ilo, turniĝanta ĉirkaŭ la akso, kiu penetras ĝian centron:
Radio. — 1. (Geom.). Rekta linio, kuniganta la centron de cirklo kun ĝia ĉirkaŭo:
Radiko. — 1. (Bot.). Parto de vegetaĵo, per kiu ĝi fiksiĝas en la tero kaj ricevas la nutraĵon. — 2. Primitiva vorto de lingvo, de kiu oni derivas aliajn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj:
Radikala Karakterizata de profundeco, subiteco kaj senindulgeco de la postulataj aŭ farataj reformoj:
Radikalismo. Emo al radikalaj reformoj.
Rafano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj, kun manĝebla radiko.
Rafini. Ĥemie purigi naturajn aŭ fabrikajn produktaĵojn:
Rajo (Zool.). Fiŝo kun plata kvarangula korpo
Rajdi. Esti portata sur la dorso de besto:
Rajto. Povo, bazita sur la leĝoj, sur la moroj, fari ion aŭ postuli ion de aliaj: La patro havas la rajton puni sian infanon. Ĉiu havas la rajton postuli, ke oni repagu al li la ŝuldon. Rajta. Konforma al rajto: rajta postulo. Rajte. Konforme al rajto, akorde kun rajto: rajte plendi. Rajtigi. Doni al iu rajton: Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo. Egalrajteco. Stato, kiam iu havas rajton samajn, kiel aliaj: En ĉiuj landoj nun la virinoj celas al la egalrajteco. Komparu: Juro, leĝo.
Raketo. Arta fajraĵo, kiu leviĝas en la aeron kaj tie krevas.
Rakonti. Konigi per vortoj fakton kun ĝiaj cirkonstancoj:
Ramnacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj
Rampi. Iri, sin trenante sur la ventro:
Rano (Zool.). Amfibio el la vico de l’ senvostaj:
Ranca. Akirinta malagrablan guston kaj odoron de malkomponiĝo (pri grasoj):
Rando. Akra limo de objekto: rando de glaso, rando de tranĉilo. Komparu: Bordo.
Rango. Grado, alteco de ofico, de posteno:
Ranunkolo (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio
Ranunkolacoj (Bot). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Rapo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kun manĝebla radiko
Rapida. En mallonga tempo faranta grandan vojon, grandan laboron:
Rapiro. Mallarĝa glavo sen tranĉrando, por la skermo. Komparu: Sabro, spado.
Raporti. Konigi buŝe aŭ skribe tion, kion oni vidis, faris, studis:
Rapsodo. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero.
Rapsodio. Muzika fantazia verko el popolaj melodioj.
Raso. Ĉiu el la naturaj grupoj de l’ homoj, en kiujn oni dividas la homaron laŭ iliaj fizikaj trajtoj: La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso.
Raspi. Glatigi lignon, metalon per raspilo. Raspilo. Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas provizita per dentoj, pli altaj, ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por glatigi lignon, metalojn.
Rasti. Ebenigi teron, kolekti fojnon per rastilo. Rastilo. Terkultura kaj ĝardena instrumento, konsistanta el longa bastono kaj transversa tabuleto kun dentoj ĉe la malsupra ekstremo.
Rato (Zool.). Mambesto
Raŭka. Malklara, mallaŭta de malvarmumo aŭ kriado:
Raŭpo (Zool.). Larvo de l’ papilioj kaj de aliaj kvarflugilaj insektoj. Komparu: Kokono, krizalido.
Ravi. Kaŭzi ies admiron:
Razi. Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto:
Re-. Prefikso por derivi vortojn, esprimantajn venon al la loko, stato, de kiu oni foriris, ripeton:
Reakcio. Agado de politika partio, kiu kontraŭstaras al la progreso kaj volas revivigi la pasintan staton de la aferoj. Reakciulo. Partoprenanto en reakcio, helpanto de reakcio.
Reala. Vere ekzistanta (nefiktiva, neimagata):
Realismo. — 1. Filozofia doktrino, bazita sur opinio, ke la realeco de la mondo ne dependas de niaj sentoj. — 2. Celado en la literaturo kaj artoj prezenti la naturon, kia ĝi estas, kun ĉio malbela kaj vulgara.
Realisto. Adepto de realismo.
Rebuso. Problemo, en kiu oni esprimas vortojn aŭ frazojn per figuroj, kies nomo prezentas analogion kun tio, kion oni volas diri.
Recenzi. Kritiki en mallonga artikolo ĵus aperintan literaturan verkon, plenumon scena, muzika verko. Recenzo. Mallonga kritika artikolo pri ĵus aperinta literatura verko, pri plenumo de scena, muzika verko.
Recenzisto. Persono, kies okupo estas recenzi:
Recepto. — 1. Skriba klarigo pri preparo de miksaĵo por teknika, kuireja celo. — 2. Skriba ordono de la kuracisto, el kio kaj kiel devas esti preparita la medikamento.
Reciproka. Koncernanta agon aŭ senton inter du personoj, saman de la unua al la dua, kiel de la dua al la unua:
Recitativo (Muz.). Duonkanto, duondeklamo, akompanata de muziko.
Redakcio. — 1. Aro de personoj, kiuj redaktas gazeton: La redakcio de nia revuo konsistas el kvar personoj. — 2. Loĝejo, kie oni redaktas gazeton: la adreso de la redakcio.
Redakti. — 1. Esprimi en literatura lingvo, esprimi en formo, akordiĝanta kun la celo:
Redaktoro. Persono, kiu redaktas gazeton.
Redingoto. Longa vira vesto, kies baskoj plene ĉirkaŭas la korpon.
Redukti. — 1. (Mat.). Proporcie malgrandigi:
Reduto. Simpla fortikaĵo el tero, ĉirkaŭita per kavo.
Referato. Skriba prilaboro de problemo.
Referenco. Atesto servanta kiel rekomendo: La kandidato havas tre bonajn referencojn.
Reflekti (Fiz.). Reĵeti, resendi sonojn, lumon, varmon: Polurita metalo reflektas la radiojn de la lumo.
Reformacio. Granda religia movado en la XVIª jarcento, kiu dividis la okcidentan kristanan eklezion en la katolikan kaj protestantan.
Refrakti (Fiz.). Ŝanĝi la direkton de l’ radioj de la lumo, kiam ili transpasas de unu medio en alian:
Refuti. Montri per argumentoj la malpravecon de ies aserto. Refuto. Vortoj de tiu, kiu refutas.
Regi. Plene estri, plene direkti laŭ sia volo:
Regali. — 1. Doni manĝaĵon, trinkaĵon al gasto: La mastrino regalis siajn gastojn per luksa vespermanĝo. — 2. Fari plezuron al iu, liverante ion bonan: La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj. Regalo. Ago de tiu, kiu regalas.
Regimento. Taĉmento de soldatoj, komandata de komuna ĉefo kaj konsistanta el kelke da batalionoj aŭ eskadronoj:
Regiono. Parto de lando, korpo, surfaco, karakterizata de io speciala:
Registro. — 1. Notoj pri faktoj, pri dokumentoj, enskribataj laŭ difinita sistemo (laŭ la alfabeta ordo, laŭ la fakoj. laŭ la datoj):
Regno. — 1. Lando aŭ grupo de landoj. havanta komunan registaron kaj leĝojn:
Regolo (Zool.). Verda birdo el la vico de l’ paseroj
Regulo. Tio, kio devas gvidi la konduton, la studojn de scienco aŭ de arto:
Reĝo. Kronita regnestro de ŝtato malpli potenca kaj vasta, ol imperio:
Reĝisoro. Drama artisto, preparanta spektaklon en teatro, disdonanta la rolojn kaj direktanta la ludon de la artistoj.
Rejso. Portugala kaj brazilia malgranda monero.
Reklamo. Anonco, laŭdanta la ecojn de komercaĵo kaj rekomendanta ĝin al la publiko. Reklami. Anonci, rekomendi per reklamo. Komparu: Anonco, afiŝo, avizo.
Rekomendi. Esprimi laŭdan opinion pri io, por altiri por ĝi ies favoron, por konvinki iun ĝin preni:
Rekompenco. Bono, dono, kiun oni faras al iu por servo, por bona ago. Rekompenci. Fari bonon, donon al iu por servo, por bona ago:
Rekordo. La plej bona oficiale konstatita rezultato de sporto, superanta ĉion konatan antaŭe: En la vetkurado de unu kilometro la velocipedisto
Rekruto. Soldato, ĵus komencinta la militistan servadon kaj ankoraŭ ĝin ne konanta. Rekrutigi. Fari iun rekruto, aligi al la militistaro. Rekrutigo. Aligo al militistaro.
Rekta (Geom.). — 1. Prezentanta la plej mallongan distancon inter du punktoj:
Rektoro. Ĉefo de universitato.
Rekvizicio. Postulo al la loĝantoj de malamika lando, ke ili liveru nutraĵon kaj aliajn objektojn al la armeo.
Relo. Fera aŭ ŝtala trabo, sur kiu ruliĝas la radoj de la lokomotivo kaj de la vagonoj.
Relativa. Rigardata ne en si mem, sed kompare kun aliaj similaj, rilate kun similaj:
Reliefo. Skulptaĵo sur tabulo aŭ sur ebena surfaco. Alta reliefo. Reliefo, kies figuroj duone superstaras la tabulon. Malalta reliefo. Reliefo, kies figuroj nur malmulte superstaras la tabulon. Reliefa. — 1. Klare superstaranta la fonon; klare sin apartiganta de la fono:
Religio. Kredo je Dio aŭ je dioj kaj la ceremonioj, por montri sian kulton al ili:
Remi. Movi ŝipon sur akvo, forpuŝante ĝin per speciala ligna ilo. Remilo. Ligna plata ilo kun longa tenilo, per kiu oni movas navigantan ŝipon, forpuŝante la akvon. Remisto. Homo, kies profesio estas remi.
Remburi. Kovri seĝon, kanapon per kusenoj el haregoj, risortoj, por fari ilin komfortaj:
Remizo. Veturilejo, kaleŝejo.
Remonto. Livero de ĉevaloj por armeo.
Remparo. Tera amaso antaŭ kastelo aŭ alia sieĝata loko, ŝirmanta ĝin de la kanonaj kugloj.
Reno (Anat.). Organo, sekrecianta la urinon.
Renegato. — 1. Kristano, kiu forlasis sian religion kaj aliĝis al la mahometanismo. — 2. Homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn kaj akceptis kontraŭajn.
Renesanco. Literatura, scienca kaj arta movado en la XVª kaj XVIª jarcento, bazita plejparte sur la imitado de la antikveco.
Renkonti. Kunveni kun iu, iranta en la kontraŭa direkto:
Rento. Jara profito de pruntita monsumo, de dividendaj, procentaj paperoj:
Renversi. Per rapida movo, per puŝo transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra:
Repertuaro. Listo de scenaj verkoj, destinitaj esti ludataj en teatro; listo de roloj, kiujn artisto povas ludi aŭ kanti.
Reprezenti. Persone partopreni, anstataŭante iun kaj agante en lia nomo:
Reputacio. Publika opinio pri iu:
Respekti. Havi altan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto:
Respondi. — 1. Rediri al demando: respondi demandon, respondi leteron, respondi al iu. — 2. Havi la devon preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono: La ĉefo respondas pri la subuloj. — 3. Esti proporcia, simetria je io: La fortoj ne ĉiam respondas al la kuraĝo. La flankoj de la palaco bone respondas unu al la alia. Respondo. Vortoj de tiu, kiu respondas. Respondeco. Devo preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono: Granda estas la respondeco de la militestro. Responda. Kiu respondas: responda letero, responda ĉefo, responda parto de objekto.
Respubliko. Ŝtato, regata de la reprezentantoj de Ja popolo kaj ne posedanta monarĥon:
Resti. — 1. Daŭre esti en la sama loko aŭ stato, ne ŝanĝi la lokon aŭ staton:
Restoracio. Publika ejo, kie oni manĝas kaj trinkas.
Resumi. Ripeti en malmultaj vortoj enhavon de raporto, parolado, artikolo.
Reto. Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj:
Retino (Anat.). Plej profunda membrano de la okula globo, enhavanta la nervan aparaton de la vidsento.
Retoro. Profesoro instruanta elokvente paroli.
Retoriko. Arto elokvente paroli.
Retorto. Vitra aŭ metala vazo sferforma kun longa fleksita kolo, por distili fluidaĵojn.
Retroaktiva. Havanta valoron, efikon por la tempo, antaŭa al ĝia apero:
Retrospektiva. Rigardanta al la tempo pasinta;prezentanta la tempon pasintan:
Reŭmatismo (Med.). Malsano, karakterizata de dolora inflamo de la artikoj aŭ muskoloj.
Revi. Imagi tion, kion oni forte deziras:
Revizi. Kontroli ion tute pretan, por trovi erarojn kaj fari ŝanĝojn, se tio estos necesa:
Revolucio. Subita superforta ŝanĝo de la sistemo de l’ politika regado.
Revolvero. Mallonga pafarmilo, per kiu oni povas pafi kelke da fojoj, ne reŝarĝante ĝin.
Revuo. — 1. Inspekto de armeo. — 2. Artikolo, notanta la ĉefajn okazojn aŭ verkojn aktualajn:
Rezedo (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun bonodoraj floroj
Rezervi. Konservi por alia tempo, por alia uzo:
Rezigni. Forlasi esperon aŭ deziron neefektivigeblan kaj akcepti la staton de la aferoj, kiu ne povas esti ŝanĝita:
Rezignacio. Rezigno.
Rezino. Densa, glua fluida substanco, facile ekbruligebla, defluanta de kelkaj arboj (pino, abio). Rezina. De rezino, el rezino.
Rezoni. Fari logikajn konkludojn en diskuto. Rezonado. Farado de logikaj konkludoj en diskuto.
Rezulti. Esti la logika sekvo:
Rezultato. Tio, kio estas kaŭzita de agado; sekvo, frukto de agado:
Ribo (Bot.). Arbeto el la familio de la saksifragacoj kun bongustaj beroj
Ribeli. Rifuzi obei la estraron, la registaron kaj peni superforte forigi aŭ ŝanĝi ĝin. Ribelo. Agoj de tiu, de tiuj, kiuj ribelas. Ribelanto. Homo, kiu ribelas. Ribeligi. Instigi iun al ribelo.
Ricevi. Fariĝi posedanto de io, kio estis donita, sendita, k.t.p.:
Ricino (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la eŭforbiacoj, kies grajnoj enhavas laksigan oleon.
Riĉa. — 1. Posedanta multe da propraĵo:
Ridi. — 1. Montri subitan gajecon per la esprimo de la vizaĝo kaj per samtempaj rapidaj, mallongaj sonoraj elspiroj:
Rifo. Subakva ŝtonego, kies supro preskaŭ atingas la nivelon de la maro.
Rifuĝi. Sin kaŝi en iu loko, por esti sendanĝera: rifuĝi de la danĝeroj de la vivo en monaĥejon; rifuĝi en la eksterlandon dum revolucio. Rifuĝejo. Loko, kie oni rifuĝas.
Rifuzi. Ne konsenti:
Rigardi. Uzi la vidsenton:
Rigida. Nefleksebla, malfacile fleksebla:
Rigli. Fermi per riglilo. Riglilo. Fera peco, movebla inter du krampoj, por fermi pordon aŭ fenestron.
Rigora. Senindulge severa:
Rikolti. Detranĉi kaj kolekti grenon. Rikolto. Detranĉo kaj kolekto de greno. Rikoltilo. Arkforma tranĉilo kun mallonga ligna tenilo, por detranĉi grenon.
Rilato — 1. (Mat.). Nombro, montranta, kiom unu kvanto estas pli granda, ol alia:
Rimo. Samsona finiĝo de du versoj (la vokalo de la antaŭlasta silabo kaj la lasta silabo):
Rimarki. Ekvidi, ekaŭdi, observante:
Rimedo. Tio, kio servas atingi celon: La devizo de la Jezuitoj estis: la celo pravigas la rimedojn.
Rimeno. Longa, mallarĝa leda strio. Rimena. De rimeno, el rimeno.
Ringo. Cirklo el malmola materialo:
Rinocero (Zool.). Trihufa dikhaŭta mambesto kun unu aŭ du kornoj sur la nazo
Ripo (Anat.). Arkforma flanka osto de la homa kaj besta korpo.
Ripari. Rebonigi. Riparo. Rebonigo. Riparebla. Rebonigebla.
Ripeti. Ree diri aŭ fari, kion oni mem aŭ alia persono diris aŭ faris:
Ripozi. Resti, farante nenion, por refreŝigi la fortojn, lacajn de laboro:
Riproĉi. Mallaŭdi iun, por lin hontigi:
Riski. Submeti al danĝero:
Rismo. 500 folioj: rismo da papero.
Risorto. Fleksita aŭ kunvolvita metata peco, emanta refleksiĝi aŭ malvolviĝi dank’ al sia elasteco:
Rito. Religia ceremoniaro. Rita. De rito, konforma al rito.
Ritmo. Harmonia, perioda sinsekvo de longaj kaj mallongaj, de akcentitaj kaj neakcentitaj silaboj en versoj. Ritma. Posedanta ritmon. Ritme. En ritma maniero.
Rivero. Granda akvujo de fluanta akvo:
Riverenco. Kliniĝo, movo de la korpo por saluti:
Rizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, kun manĝeblaj grajnoj (Oryza).
Robo. Vesto longa kaj vasta, kiun portas la advokatoj, profesoroj dum la plenumo de sia funkcio.
Rodo. Akvujo, natura aŭ artefarita, ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie la ŝipoj povas ĵeti ankron.
Rodio (Ĥem.) Rh. Ĥemia elemento, malpeza metalo, trovata en platenaj minaĵoj.
Rojalismo. Politika doktrino de la partianoj de la reĝa povo, de reĝa dinastio.
Rojalisto. Partiano de la reĝa povo, de reĝa dinastio.
Roko. Grandega ŝtono super aŭ sub la supraĵo de la tero. Roka. El roko.
Rokoko. Arĥitektura stilo de la XIIIª jarcento, karakterizata de kapricaj, ondoliniaj formoj kaj multenombraj ornamaĵoj, fantaziaj kaj strangaj.
Rolo. — 1. Parto de teatra verko, kiun ludas aparta aktoro:
Romano. Literatura verko, pentranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon amon de du personoj.
Romanco. Muzika verko kun kortuŝanta temo.
Romantiko. Literatura doktrino de la fino de l’ XVIIIª kaj de la komenco de la XIXª jarcento, kies adeptoj liberiĝis de la stilo, de la maniero verki de l’ klasikaj aŭtoroj kaj zorgis pli pri la ideoj de siaj verkoj, ol pri perfekta formo. Romantika. De romantiko; fantazia, revplena. Romantikulo. Adepto de la romantiko.
Rombo (Geom.). Egalflanka kvarangulo.
Rompi. Apartigi subite kaj superforte per fleksado aŭ batoj partojn de malmola korpo:
Rondo — 1. (Mat.). Ebeno, limigita de cirklo. — 2. Ĉirkaŭo de tia ebeno, cirklo. — 3. Aro de homoj, societo:
Ronki. Dum la dormo brue en- kaj elspiri. Ronko. Sono, kiun faras la ronkanto.
Roso. Malgrandaj gutoj de vaporo, fluidiĝinta nokte sur la supraĵo de herbo, de floroj k.t.p. Rosa. De roso, el roso.
Rosmaro (Zool.). Mara raba mambesto kun du longaj elstarantaj dentoj.
Rosmareno (Bot.). Arbeto ĉiam verda el la familio de l’ labiatoj, kun pale bluaj bonodoraj floroj
Rosti. Prepari manĝaĵon per la varmego en forno (en ĝia fermita spaco):
Rostro. Longigita tubforma nazo aŭ buŝo (de elefanto, de insekto).
Roto. Taĉmento de soldatoj, parto de bataliono.
Rotondo. Ronda konstruaĵo kun kupolo.
Rozo (Bot.). Arbeto el la samnoma familio kun belaj bonodoraj floroj
Rozacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj.
Rozario. Vico de malgrandaj truitaj globetoj, kunigitaj per ŝnuro, por kalkuli la diritajn preĝojn.
Rubo. Restaĵoj de ruinigita konstruaĵo.
Rubando. Longa, mallarĝa teksaĵo el silko, lano, uzata precipe, kiel ornamo. Komparu: Strio.
Rubeno. Multvalora ŝtono de ruĝa koloro.
Rubiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Rubidio (Ĥem.). Ĥemia elemento, alkalia arĝente blanka metalo, analogia kun la kalio.
Rublo. Rusa monero, valoranta 2,66 fr.
Rubriko. Sekcio, fako de notlibro, de gazeto, enhavanta samspecajn objektojn:
Rubuso (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la rozacoj
Rudimento. — 1. Komencaj, elementaraj konoj de scienco aŭ arto:
Ruĝa. Havanta la koloron de la sango. Ruĝo. Ruĝa koloro. Ruĝigi. Fari ion ruĝa. Ruĝiĝi. Fariĝi ruĝa:
Ruino. Disfalinta, detruita, rompita konstruaĵo. Ruinigi. Fari ion ruino, detrui, pereigi. Ruiniĝi. Fariĝi ruino.
Rukti. Kun bruo eligi gasojn el la stomako. Rukto. Eligo de gasoj el la stomako kun bruo.
Ruli. Sur ebeno movi objekton ĝin turnante ĉirkaŭ ĝi mem:
Rulado (Muz.). Gamo, rapide kantata sur la sama silabo.
Rumo. Alkohola trinkaĵo, produktata el sukera kano.
Rusto. Ruĝa, oranĝe-flava substanco, kovranta per maldika tavolo feron, restantan en malseka aero. Rusti. Kovriĝi de rusto:
Ruŝo. Vesta ornamaĵo el dense faldita tulo.
Ruto (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun forta odoro
Rutenio (Ĥem.). Ru. Ĥemia elemento, malpeza blanka metalo de la platena grupo.
Rutino. Scio, akirita pli per la praktiko, ol per teoriaj studoj. Rutinulo. Homo, posedanta rutinon.
Ruza. Scianta uzi rimedojn por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj:
S
Sabato. Sepa tago de la semajno.
Sablo. Speco de tero, konsistanta el tre malgrandaj grajnoj, ne kunigitaj unu kun alia:
Sabro. Longa hakarmilo kun unutranĉa arkforma klingo. Komparu: Glavo, rapiro, spado.
Safiro. Malhele blua multvalora ŝtono.
Safrano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ iridacoj; ĝiaj floroj estas uzataj kiel spicaĵo
Sago. Stangeto, pintita ĉe unu ekstremo kaj kun plumoj ĉe la alia, kiun oni ĵetas per la pafarko:
Sagaca. Posedanta penetreman spiriton. Sagace. En sagaca maniero. Sagaceco. Eco de tiu, kiu estas sagaca.
Saguo. Faruno el la medolo de hinda palmo.
Saĝa. Posedanta subtilan spiriton, havanta la kapablon juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas:
Sako. Ujo el du tolaj pecoj, kunkudritaj malsupre kaj ĉe la flankoj, kaj libera supre: sako por greno, sako da terpomoj. Sakforma. Havanta formon de sako.
Sakro (Anat.). Baza osto de la vertebra spino.
Sakramento. Solena religia ceremonio de la kristana rito, donacanta per videbla signo la nevideblan dian favoron:
Sakrilegio. Malrespekta ago kontraŭ sanktigita persono, objekto aŭ loko.
Sakristio. Loko en preĝejo, kie oni konservas la objektojn kaj vestojn por la diservo kaj kie la pastro sin vestas antaŭ la diservo. Sakristiano. Servisto, kiu zorgas pri sakristio.
Saksifragacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Salo. — 1. (Ĥem.). Komponaĵo de metalo kaj acido. — 2. Klorato de l’ natrio, kiun oni uzas por spici la manĝaĵojn. Sali. Spici per salo, meti salon:
Salajro. Sumo, periode pagata por servo, laboro: monata salajro de servisto, jara salajro de oficisto. Komparu: Honorario.
Salamandro (Zool.). Amfibio el la vico de la vosthavaj
Salato. Manĝaĵo, konsistanta el verdaj herboj aŭ legomoj, spicitaj per salo, vinagro kaj olivoleo.
Saldo. Diferenco en kalkulo inter la kredito kaj debeto, inter la enspezoj kaj elspezoj.
Saliko (Bot.). Arbo aŭ arbeto el la samnoma familio; la ŝelo estas uzata por la tanado, la vergoj por korboj
Salikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Salivo. Akvosimila, iom muka fluidaĵo de la buŝo, por malsekigi kaj digesti la manĝaĵojn.
Salmo (Zool.). Speco de rivera ostfiŝo
Salono. Ĉambro por akcepti gastojn kaj vizitantojn.
Salpetro (Ĥem.). KNO3 Kaliazotato, senkolora salo kun speciala malvarmiga gusto, uzata por la produktado de la azotika acido, en miksaĵo kun sulfuro (pulvo) k.t.p.
Salti. Rapide sin movi, subite levante ambaŭ piedojn de la loko, kie oni staras, kaj ree sin starigante sur ili. Salto. Movo de tiu, kiu saltas.
Saluto. Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al persono, kiun oni renkontas, al kiu oni skribas
Salvo. Samtempa pafo de multe da pulvopafiloj.
Salvio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata en la medicino por gargaraĵoj
Sama. Havanta egalajn, similajn ecojn:
Sambuko (Bot.). Arbeto el la familio de l’ kaprifoliacoj, kies floroj estas uzataj en la medicino kiel ŝvitiga rimedo
Samovaro. Aparato, uzata de l’ Rusoj por boligi akvon por teo.
Sano. Stato de organismo, en kiu ĉiuj organoj normale funkcias:
Sandalo. Piedvesto, konsistanta el simpla plando, ligata al la piedo per ŝnuroj.
Sandro (Zool.). Manĝebla ostfiŝo el la familio de l’ perkoj
Sango. Ruĝa vivsuko, fluanta en la arterioj kaj vejnoj de la vertebruloj. Sanga. De sango, el sango:
Sangvina. Vivega, sentema:
Sankcio. Konfirmo de regnestro, de aŭtoritato. Sankcii. Fari sankcion:
Sankta. Perfekte pura en la moroj kaj spirito, inda de la plej alta rekompenco en la postmorta vivo:
Sanskrito. Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa. Sanskrita. De sanskrito, skribita en la sanskrito:
Santalo (Bot.) Arbo el la samnoma familio, kun bonodora ligno
Sapo. Miksaĵo de graso kun alkalio, uzata por lavi tolaĵon, korpon. Sapi. Kovri lavatan objekton per la ŝaŭmo de sapo.
Sardino (Zool.). Malgranda fiŝo el la familio de l’ haringoj, konservata en olivoleo
Sarki. Purigi de malbonaj herboj:
Sarkasmo. Akra moko, mordanta ironio. Sarkasma. De sarkasmo, bazita sur sarkasmo:
Sarkofago. Luksa, granda ŝtona ĉerko.
Sata. Kies apetito aŭ deziro estas plene kontentigita:
Satano. Diablo. Satana. De satano, havanta ecojn de satano:
Satelito. — 1. (Astr.). Malgranda planedo, rondiranta alian planedon. — 2. Nedisiĝa kunulo.
Satiro. Proza aŭ poezia verko, ridanta la homajn malvirtojn kaj mankojn. Satira. Mokanta la homajn malvirtojn kaj mankojn. Satiristo. Verkisto de satiroj.
Satiruso. — 1. Arbara duondio de la greka mitologio. — 2. Homo cinika kaj voluptema.
Satrapo. — 1. Estro de provinco en la antikva Persujo. — 2. Granda sinjoro, fiera kaj despota.
Saturi (Ĥem.). Densigi ĝis la plej alta grado solvaĵon, pligrandigante la kvanton de la solvita substanco:
Saŭco. Fluida spicaĵo de manĝaĵo:
Savi. Liberigi iun de granda danĝero: savi dronanton; savi la vivon al dronanto. La kuracisto savis la malsanulon de la morto. Savo. Ago de tiu, kiu savas.
Sceno. — 1. Parto de akto, en kiu ludas la samaj personoj:
Sceptro. Komanda bastono, simbolo de la reĝa povo.
Scii. — 1. Koni certe kaj precize: La homo scias, ke li mortos, sed li ne kredas je tio. — 2. Esti instruita, ekzercita, lerta en io:
Scienco. — 1. Tutaĵo de scioj, bazitaj sur studoj:
Sciuro (Zool.). Malgranda mambesto el la familio de la mordantoj
Se. Kondiĉa konjunkcio: La ekskurso komenciĝos morgaŭ, se estos bona vetero. Li estus bona oratoro, se li havus pli klaran voĉon.
Sebo. Pli malmola kaj pli malfacile fandebla parto de la besta graso.
Sed. Konjunkcio por esprimi kontraŭajn, diferencajn ideojn: Li povas, sed li ne volas. Venis ne la ĉefo, sed lia sekretario.
Segi. Tranĉi lignon per speciala ilo, konsistanta el ŝtala denthava rubando. Segilo. Ŝtala denthava rubando por tranĉi lignon.
Segmento (Geom.). Parto de rondo inter arko kaj rekta linio, kuniganta ĝiajn ekstremojn.
Seĝo. Meblo por sidi por unu persono. Apogseĝo. Seĝo kun dorso kaj brakoj, por sidi sin apogante.
Seka. — 1. Ne enhavanta aŭ enhavanta malmulte da akvo, da suko:
Sekalo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, uzata por faruno
Sekci. Distranĉi homan aŭ bestan korpon, por esplori ĝian strukturon. Sekco. Ago de tiu, kiu sekcas. Sekcisto. Homo, kies okupo estas sekci.
Sekcio. Parto de institucio, de societo:
Sekrecio. Substanco, necesa por la organismo kaj produktata de ĝi mem el la propra sango:
Sekreto. Sciigo, scio, kiun oni kaŝas de iu:
Sekretario. Homo, kies okupo estas skribi la leterojn, protokolojn de la kunsidoj de societo aŭ plenumi la skribajn aferojn de privata persono. Sekretariejo. Loko, kie oni plenumas la skribajn aferojn kaj konservas la dokumentojn de societo.
Sekso. — 1. Karakterizaj ecoj de la viro kaj de la ino, diferenco inter la viro kaj virino:
Seksto (Muz.). Muzika interspaco de ses tonoj.
Sekto. Religia anaro, forlasinta ortodoksan ĉefan eklezion:
Sektoro (Geom.). Parto de rondo inter arko kaj du radioj.
Sekularizi. Fari ree laika ion aŭ iun, apartenantan al la pastraro:
Sekundo. Sesdekono de minuto.
Sekundanto. Rajtigito de duelanto por interkonsenti pri la kondiĉoj de la duelo kaj esti ĝia atestanto.
Sekvi. — 1. Iri, kuri post iu:
Selo. Remburita sidejo, kiun oni ligas al la dorso de rajdbesto por komforte sidi. Seli. Meti selon sur la dorson de rajdbesto:
Selakto. Fluidaĵo, apartigita de kazeigita lakto.
Seleno (Ĥem.). Se. Ĥemia elemento, simila al la sulfuro.
Semo. Grajno aŭ parto de frukto, de floro, kiu servas por reprodukti la vegetaĵon. Semi. Ĵeti semojn sur kulturitan teron:
Semaforo. Aparato por optikaj signaloj sur la maro, sur la fervojoj.
Semajno. Periodo de sep tagoj, sekvantaj unu la alian:
Seminario. Lernejo, instruanta junulojn al la pastreco. Seminariano. Lernanto de seminario.
Sen. — 1. Prepozicio, esprimanta foreston, escepton, mankon (ne havante, ne akompanate):
Senato. Supera ĉambrego de parlamento: La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj. Senatano. Membro de senato.
Senco. Tio, kion esprimas vorto aŭ frazo; tio, kio montras, kiel oni komprenas vorton aŭ frazon:
Sendi. Ordoni, kaŭzi, ke iu iru, ke io estu portita de unu loko en alian:
Sensacio. Granda impreso:
Senti. Ricevi impreson de ekstera objekto per speciala organo:
Sentenco. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo:
Sentimentala. Havanta tro senteman spiriton: sentimentala homo, sentimentala verko.
Sep. Ses plus unu; 7: La sep tagoj de la semajno.
Sepalo (Bot.). Verda folieto de la ekstera kovraĵo de l’ floro.
Sepio (Zool.). Dekpieda molusko, posedanta vezikon kun fluidaĵo, uzata kiel farbo
Septembro. Naŭa monato de l’ jaro.
Septeto (Muz.). Muzika verko por sep homaj voĉoj aŭ por sep instrumentoj.
Serafo. Anĝelo de la plej alta rango.
Serajlo. — 1. Palaco de la turka sultano. — 2. Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj.
Serĉi. Peni trovi: serĉi la perditan naztukon; serĉi bonan esprimon por fidele traduki la tekston. Serĉo, serĉado. Ago, agoj de tiu, kiu serĉas. Traserĉi. Serĉi detale, precipe por trovi ion kontraŭleĝan: traserĉi la loĝejon de politika krimulo.
Serena. — 1. Belvetera, sennuba:
Serenado. Muzika verko aŭ kanto, plenumata nokte, en libera aero sub la fenestroj de iu, por esprimi sian amon aŭ respekton.
Serĝento. Malsupera infanteria suboficiro.
Serio. Seninterrompa vico de samspecaj objektoj, de nombroj:
Serioza. — 1. Pripensanta antaŭ la agoj: serioza viro. — 2. Ne ŝercema, ne ŝerca: Mi ne deziras aŭskulti viajn spritaĵojn, mi postulas seriozan respondon! Serioze. En serioza maniero. Seriozeco. Eco de tio, kio estas serioza. Komparu: Grava.
Serpento (Zool.). Rampulo kun tre longa, cilindroforma korpo, kovrita de skvamoj, sen piedoj. Serpenti. Sin movi, kiel serpento:
Seruro. Risorta aparato por fermi pordon, keston. Seruristo. Met{i}isto, kiu faras serurojn.
Servi. — 1. Labori por iu laŭ liaj ordonoj:
Servuto. Mallibera servado de la kamparanoj, kiuj en la mezaj jarcentoj restis kvazaŭ posedaĵo de la mastro:
Ses. 6; kvin plus unu.
Severa. — 1. Ne pardonanta la kulpojn kaj kiel eble plej forte punanta ilin:
Sevrugo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj
Sezono. Parto de la jaro, karakterizata de specialaj trajtoj (temperaturo, okupoj):
Sfero. — 1. (Geom.). Figuro, kies kurba surfaco estas en ĉiuj punktoj egaldistanca de unu interna punkto, nomata centro:
Sfinkso — 1. Fabela besto de la antikvaj Egiptanoj, kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo. — 2. Persono, kiun oni ne povas kompreni:
Sfinktero (Anat.). Ringforma muskolo fermanta eniron:
Si. Resenda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l’ frazo:
Sibli. Eligi sonon, konsistantan el longedaŭra s.:
Sidi. Resti senmova sur la postaĵo de la korpo:
Sieĝi. Ĉirkaŭi fortikaĵon per militistaj fortoj por ĝin preni. Sieĝo. Agoj de tiu, kiu sieĝas:
Sifiliso (Med.). Seksa malsano, infekta kaj heredata. Sifilisa. De sifiliso, koncernanta sifilison, kaŭzita de sifiliso:
Sifono. — 1. Kurbigita tubo kun neegalaj branĉoj, uzata por transverŝi fluidojn. — 2. Botelo kun tia tubo por gasaj akvoj.
Sigelo. Signo, farata sur mola substanco, por fikse fermi koverton, por pruvi aŭtentikecon de dokumento. Sigeli. Fari sigelon, fermi per sigelo:
Signo. Linio, figuro, gesto, movo, havanta specialan signifon, koniganta penson: Fari signon ĉe la paragrafo, kie oni interrompis la legadon. Interpunkciaj signoj: punkto, komo, signo de elkrio, de demando. Per la signo de la mano la militestro ordonis la atakon. Signi. Fari signon. Postesigno. Signo, lasita de io, kio pasis: postesigno de katastrofo. Piedsigno. Signo, lasita de piedo sur la tero: piedsigno de lupo. Komparu: Noto.
Signalo. Interkonsentita signo, por komuniki de malproksime averton, ordonon, novaĵon:
Signifo. Senco, graveco: signifo de vorto: Niaj kongresoj havas grandan signifon por nia afero.
Silabo. Aparta vokalo, aŭ vokalo kun unu aŭ kun kelke da konsonantoj, kiu povas esti elparolita per unu eligo de la voĉo:
Silenti. Ne paroli, ne eligi sonojn, ne fari bruon:
Silicio (Ĥem.). Si. Ĥemia elemento, havanta aspekton de malhele griza pulvoro, de plumbe grizaj lamenoj aŭ de travideblaj kristaloj; ĝin enhavas multenombraj kombinaĵoj, formantaj la ŝelon de la tero.
Siliko (Ĥem.). Natura kombinaĵo de l’ silicio.
Silikvo (Bot.). Dunesta frukto, konsistanta el du fruktofolioj kaj enhavanta du vicojn de semoj:
Silko. — 1. Ŝpinaĵo, produktata de la insekto, nomata silka raŭpo. — 2. Teksaĵo el silko. Silka. El silko:
Silogismo. Logika konkludo el du frazoj, farata el la unua per la helpo de la dua: La vegetaĵoj ne povas sin libere movi; la kverko estas vegetaĵo, do la kverko ne povas sin libere movi.
Silueto. Desegnaĵo, prezentanta la ombron de la desegnata persono aŭ objekto kaj unuforme nigra inter la konturoj.
Siluro (Zool.). La plej granda rivera fiŝo
Silvio (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj
Simbolo. Figuro, signo, objekto, havanta interkonsentitan signifon:
Simboliko. Scienco pri la simboloj de religio, de popolo:
Simetrio. Harmonia rilato de la partoj de l’ tuto koncerne la grandecon, formon kaj nombron:
Simfonio. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.
Simio (Zool.). Vertebrulo, apartenanta al la plej alta vico de l’ mambestoj, plej proksima al la homo
Simila. Posedanta tian saman naturon, ecojn, aspekton: La dormo estas simila al la morto. La homo estas simila al la simio. Simileco. Eco de tio, kio estas simila: La simileco de l’ fratoj estas ofte granda. Simili. Esti simila. Komparu: Analogia, identa, parenca.
Simpatio. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de iliaj gustoj, opinioj. Simpatia. Naskanta simpation:
Simpla. — 1. Ne kunmetita, aŭ konsistanta el homonimaj elementoj:
Simptomo. Fenomeno, montranta malsanon aŭ lezon: La febro estas simptomo de multaj malsanoj.
Sinagogo. Hebrea templo.
Sinapo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj; el ĝiaj semoj oni faras mustardon
Sincera. Aganta kaj parolanta sen ŝajnigo, akorde kun siaj opinioj:
Sindiko. — 1. Persono, rajtigita zorgi pri la aferoj de la korporacio, kies membro ĝi estas. — 2. Persono, elektita de la kreditoroj de bankrotinto, por zorgi pri iliaj aferoj.
Sindikato. Grupiĝo por defendo de komunaj ekonomiaj interesoj:
Sinedrio. Tribunalo de la antikvaj Hebreoj.
Singulto. Sono, kaŭzita de rapida kuntiriĝo de la diafragmo kaj trapaso de la aero tra la laringo. Singulti. Eligi singultojn.
Sinjoro. — 1. Posedanto rilate al la servistoj:
Sinkopo (Med.). Subita sveno.
Sinodo. Kongreso de episkopoj kaj pastroj, por decidi aferojn ekleziajn.
Sinonimo. Vorto, havanta signifon tre proksiman de alia vorto:
Sinoptika. Ebliganta ĉirkaŭpreni per unu rigardo diversajn partojn de tuto:
Sintakso. — 1. Parto de la gramatiko pri la konstruo de l’ frazoj kaj pri la reciproka rilato de l’ vortoj en la frazoj. — 2. Lernolibro de la sintakso:
Sintezo. Filozofia metodo, transiranta de la ideoj simplaj al la ĝeneralaj, de la elementoj al la tuto. Sinteza. De sintezo, bazita sur la sintezo. Sinteze. En sinteza maniero.
Sireno. — 1. Ĉe la antikvaj Grekoj mara nimfo, duone virino, duone fiŝo, alloganta la navigantojn per ĉarma kanto, por entiri ilin poste en la maran senfundaĵon. — 2. Senkora koketulino.
Siringo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la oleacoj, kun belaj, bonodoraj floroj
Siropo. Densa solvaĵo de sukero, kuirita en akvo, aŭ de la suko de fruktoj, kuiritaj kun sukero.
Sistemo. — 1. Kolekto de la principoj de procedo, direktantaj la plenumon laŭ plano, antaŭe pripensita:
Sitelo. — 1. Rondforma vazo ligna, lada kun movebla tenilo, por porti fluidaĵojn. — 2. Ĝia enhavo (mezuro):
Situacio. — 1. Maniero, en kiu io okupas lokon rilate al la objektoj ĝin ĉirkaŭantaj:
Skabio (Med.). Haŭta malsano, karakterizata de veziketoj de haŭto kaj de forta jukado.
Skalo. — 1. Linio, dividita en egalajn partojn aŭ nombro, esprimantaj la malgrandigon de plano, de geografia karto:
Skalpo. Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon.
Skandalo. Ago kaŭzanta publikan indignon:
Skandio (Ĥem.). Sc. Ĥemia elemento, malofta metalo.
Skapolo (Anat.). Larĝa, triangula, plata osto de la posta parto de l’ ŝultro.
Skarabo (Zool.). Insekto koleoptero.
Skarifiki. Fari tranĉojn sur la homa haŭto por kuracaj celoj. Skarifikilo. Instrumento por skarifiki.
Skarlato. Sange ruĝa koloro. Skarlata. Sange ruĝa.
Skarlatino (Med.). Infekta febra malsano, karakterizata de skarlataj makuloj de la haŭto kaj de la mukaj membranoj.
Skarpo. Larĝa longa rubando, portata kiel ornamo de vestoj, por subteni vunditan antaŭbrakon k.t.p.
Skato (Zool.). Familio de transversobuŝaj fiŝoj.
Skatolo. Ujo kartona, lada, ligna kun maldikaj parioj:
Skeleto. — 1. Tutaĵo de la ostoj de besto:
Skemo. Simpligita figuro, prezentanta ne la formon, sed la proporciojn de objekto. Skema. Koncernanta skemon, prezentanta skemon:
Skeptika. Dubanta pri ĉio, malfacile kredanta:
Skerco. Muzika verko gaja, ŝercema.
Skermi. Batali per tranĉarmiloj. Skermo. Batalo per tranĉarmiloj.
Skismo. Forlaso de eklezio kaj fondo de nova.
Skizo. — 1. Desegnaĵo, konsistanta el malmultaj karakterizaj linioj, rapide faritaj. — 2. Literatura verko, ne prezentanta plene la temon, sed per kelke da artistaj trajtoj faranta impreson de estetika tuto. — 3. Plano, projekto. Skizi. Fari skizon.
Sklavo. — 1. Homo sen personaj rajtoj, apartenanta kiel objekto aŭ posedaĵo al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis. — 2. Homo, plene regata de io:
Skolastiko. Filozofio de la mezaj jarcentoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, de emo al la dialektiko kaj al esploro de subtilaĵoj. Skolastika. De skolastiko, kiu koncernas la skolastikon.
Skolopo (Zool.). Birdo el la vico de la longkruraj
Skolopendro (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ miriapodoj
Skombro (Zool.). Malgranda manĝebla ostfiŝo
Skorbuto (Med.). Epidemia malsano kaŭzata de la manko de freŝa nutraĵo kaj karakterizata de sangado de la dentkarno kaj de hemoragioj de l’ haŭto.
Skorio. Vitrosimila substanco sur la surfaco de fandita minmetalo.
Skorpio (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ araneosimilaj, proksima al la rivera kankro
Skrapi. Forigi partojn de la supraĵo de korpo, gratante ĝin. Skrapilo. Instrumento por skrapi. Komparu: Froti, grati, viŝi.
Skribi. Esprimi siajn pensojn per ĝenerale interkonsentitaj signoj, literoj:
Skrofolo (Med.). Malsano de tuberkulozaj infanoj, karakterizata de ŝvelo de la limfaj glandoj, inflamo de la okuloj, artikoj kaj ostoj.
Skrupulo. — 1. Maltrankviliganta dubo en la aferoj de la konscienco:
Skui. Per fortaj movoj tien kaj returnen tremigi ion:
Skulpti. Fari el solidaj substancoj figurojn, imitantajn homojn, bestojn:
Skuno. Rapida, malpeza velŝipo.
Skurĝo. Vipo kun mallonga tenilo kaj mallonga, dika rimeno. Skurĝi. Bati per skurĝo.
Skvamo. — 1. Malmolaj, maldikaj platoj, kovrantaj la korpon de multaj fiŝoj kaj rampuloj. — 2. Objekto, similanta skvamon:
Smeraldo. Multekosta ŝtono de bela verda koloro.
Smirgo. Minerala substanco, uzata por poluri metalojn. Smirga papero. Papero, sur kiu estas algluita smirgo. Smirgi. Poluri per smirgo.
Sobra. Modere trinkanta kaj manĝanta. Sobre. En sobra maniero, kun sobreco. Sobreco. Eco de tiu, kiu estas sobra. Malsobra. Malmodere trinkanta kaj manĝanta. Malsobre. En malsobra maniero, kun malsobreco. Malsobreco. Eco de tiu, kiu estas malsobra.
Socio. Kuniĝo de homoj aŭ de bestoj, vivantaj sub komunaj leĝoj. Socia. De socio, koncernata socion.
Sociala. Socia.
Socialismo. Socia doktrino, postulanta nuligon de la privata propraĵo kaj transdonon de la iloj de la produktado al la socio.
Socialisto. Adepto de la socialismo.
Societo. Kuniĝo de multe da personoj por komuna celo: Li tre agrable parolas en la societo. Societo de velocipedistoj. Societa. De societo, koncernanta societon: societa regularo, societa moro. Komparu: Asocio, kompanio, ligo, unuiĝo.
Sociologo. Scienculo, sin okupanta per la sociologio.
Sociologio. Scienco pri la fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo.
Sodo (Ĥem.). Na2CO3. Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo en mineralaj fontoj (Karlsbado); senkolora salo alkalia, facile solvebla en la akvo kaj uzata en la fabrikado de sapoj kaj por multaj teknikaj celoj.
Sofo. Kanapo kun apogdorso kaj du apogflankoj.
Sofismo. Erara, trompanta konkludo, bazita sur rezonado ŝajne ĝusta: Kion mi ne perdis, tio apartenas al mi; mi ne perdis vian monujon, do via monujo apartenas al mi.
Sofisto. Filozofo en la antikva Grekujo, instruanta al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn, eĉ tute kontraŭajn unu al alia.
Soifi. — 1. Senti deziron, bezonon trinki:
Sojlo. — 1. Transversa ŝtono aŭ trabo ĉe la bazo de la malfermaĵo de pordo. — 2. Komenco:
Soklo. Bazo de muro, de kolono, de statuo.
Sola. Ne akompanata de aliaj; ne helpata de aliaj; sen iu ajn alia; unu kaj neniu plu:
Solanacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj
Soldato. Militisto. Soldatejo. Domo, loĝejo de soldatoj. Servosoldato. Soldato, servanta kiel lakeo ĉe oficiro.
Solecismo. Eraro kontraŭ la sintakso:
Solena. Honorata per publikaj ceremonioj, aranĝata kun pompo:
Solida (Fiz.). — 1. Kies molekuloj estas fikse kunigitaj unu kun alia:
Solidara. Prenanta sur sin respondecon por la agoj de alia persono:
Solisto. Artisto (muzikisto, kantisto, dancisto) plenumanta parton de muzika aŭ baleta verko, destinitan por unu persono, akompanate de aliaj artistoj.
Solitero (Zool.). Rubanda vermo, vivanta en la intestoj de l’ homo
Solvi. — 1. Fluidigi solidan substancon, miksante ĝin kun fluidaĵo:
Somero. La dua el la kvar sezonoj de la jaro (21 junio -22 septembro). Somera. De somero, koncernanta someron:
Somnambulo. Homo, malsana je la somnambulismo.
Somnambulismo. Patologia stato, dum kiu oni iras kaj agas en la dormo, kvazaŭ konscie.
Sono. Tio, kion oni aŭdas: sonoj de voĉo, de instrumento. Soni. Eligi, fari sonojn: La voĉo de la najtingalo sonas agrable. Belsona. Kiu bele sonas, agrabla por la orelo: belsona lingvo.
Sonato (Muz.). Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo.
Sondi. Esplori la profundecon de akvo. Sondilo. Instrumento por sondi.
Soneto. Lirika versaĵo, konsistanta el 14 versoj, dividitaj en du verskvarojn, kaj du verstriojn.
Sonĝo. Pensoj kaj bildoj de l’ dormanto. Sonĝi. Pensi kaj vidi bildojn dum la dormo.
Sonoro. Tono daŭre sonanta post la ĉeso de ĝia kaŭzo:
Sopiri. — 1. Senti bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri:
Soprano. Alta voĉo de virino aŭ de juna knabo.
Sorbi. Entiri fluidaĵon en la buŝon, en la porojn: Oni uzas specialan paperon por sorbi la inkon. Sorba. Kiu sorbas: sorba papero.
Sorĉi. — 1. Per satana povo havi supernaturan efikon je io:
Soriko (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de la insektomanĝaj
Sorpo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la pomacoj
Sorto. Povo, kiu decidas kaj direktas de antaŭe, kio devas okazi:
Sortimento. Kolekto de komercaĵoj de la sama speco:
Sovaĝa. Vivanta, restanta en tia stato, en kia ĝin kreis la naturo; ne civilizita, ne kulturita, ne hejmigita:
Spaco. — 1 . Tio, en kio laŭ nia imagado, troviĝas ĉiuj korpoj:
Spado. Mallarĝa, rekta, akrepinta glavo:
Spaliro. — 1. Vico de arboj aŭ arbetoj, formanta kvazaŭ parion. — 2. Vico de homoj, starigitaj laŭlonge de strato, de vojo,
Spasmo (Med.). Aŭtomata, longedaŭra streĉo de muskolo. Komparu: Konvulsio. tetano.
Spato. Generala nomo de multaj mineraloj de lamena strukturo (multaj karbonikaj, kelkaj silikatoj k.t.p.).
Speco. Aro de estaĵoj aŭ objektoj, posedantaj komunan karakterizan trajton; subdivido de gento:
Speciala. Destinita por unu aparta celo:
Specimeno. Peco de ŝtofo, malgranda kvanto de komercaĵo, montrata, sendata al la aĉetontoj.
Spegulo. Polurita surfaco, reflektanta la radiojn de la lumo kaj donanta bildojn de l’ objektoj.
Spektaklo. Tio, kion oni ludas, montras en teatro, en cirko.
Spektro (Fiz.). Bildo de luma radio, disigita en kolorojn per vitra prismo.
Spekuli. Fari komercajn aferojn, esperante profiton, bazitan sur cirkonstancoj, ne dependantaj de la entreprenanto:
Spekulacio. Spekulo, spekulado.
Spekulativa (Filoz.). Bazita sur pure teoria esploro, sur rezonado:
Spermo. Vira fruktiga fluidaĵo.
Spermaceto. Blanka grasa substanco, trovata en la kranio de la kaŝaloto.
Sperta. Posedanta konojn akiritajn per longa praktiko kaj observo:
Spezo. Pago aŭ akcepto de mono:
Spici. Aldoni al la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vegetaĵajn substancojn, aromajn kaj akre gustajn por fari ilin pli bongustaj. Spicaĵo. Tio, per kio oni spicas:
Spiko (Bot.). Supra parto de grena kreskaĵo, enhavanta la grajnojn.
Spino (Anat.). Vertebra kolono.
Spinaco (Bot.). Herba vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ kenopodiacoj
Spiono. Homo, kies okupo estas sekrete observi ies agojn. Spioni. Sekrete observi ies agojn:
Spiri. Enpreni aeron kaj eligi ĝin, post kiam ĝi refreŝigis la sangon:
Spiralo (Geom.). Kurba, nefermita linio, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia komenca punkto, rondirante ĝin. Spirala. Havanta la formon de spiralo.
Spirito. — 1. Nemateria parto de la homo:
Spiritismo. Kredo je la ebleco havi rilatojn kun la animoj de l’ mortintoj kaj la procedoj por alvoki la animojn kaj interrilati kun ili.
Spiritisto. Homo, kiu sin okupas per la spiritismo.
Spiritualismo. Filozofia doktrino asertanta, ke ekzistas nur la spiritaj estaĵoj, kaj la tuta materia mondo estas nur produktaĵo de la sentoj kaj pensoj.
Spite. Prepozicio kun la senco: intence kontraŭ la volo de aliaj: Por inciti la guverniston, la knabo sin banis spite lia malpermeso. Komparu: Malgraŭ.
Spleno. Patologia stato de la animo, karakterizata de konstanta enuo kaj indiferenteco al ĉio.
Splito. Maldika peco de fendita ligno. Spliti. Fendi lignon en maldikajn pecojn. Komparu: Fendi, krevigi.
Spondeo. Dusilaba versmezuro, konsistanta el du longaj silaboj aŭ el unua akcentita kaj dua neakcentita.
Spongo. Substanco malpeza, facile kunpremebla, pororiĉa, forte sorbanta la fluidaĵojn:
Sporo (Bot.). Reprodukta organo de la sensemaj vegetaĵoj.
Sporada. Renkontata, observata tie ĉi kaj tie en apartaj okazoj:
Sporto. Fizikaj amuzoj, celantaj ne sole plezuron, sed ankaŭ disvolvon de korpa lerteco:
Sprita. — 1. Posedanta la kapablon trovi kaj esprimi similecon de diferencaj objektoj; eltrovema, iniciatema:
Sprono. Ŝtala duoncirklo kun pikilo, kiun la rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo kaj per kiu li instigas la ĉevalon.
Sproto (Zool.). Mara manĝebla fiŝeto el la familio de l’ haringoj
Stabo. Superaj oficiroj kaj oficistoj, apartenantaj al la komandantaro de granda militista taĉmento. Staba. De stabo, koncernanta stabon:
Stablo. Tablo por metia laboro:
Stacio. Loko, kie haltas la vagonaroj, tramoj k.t.p., por preni aŭ lasi la pasaĝerojn. Stacidomo. Stacia domo, kie la pasaĝeroj atendas la forveturon aŭ alveturon de la vagonaroj.
Stadio. Grado, parto, klare distingebla de evoluo. Komparu: Fazo.epoko, periodo.
Stalo. Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj:
Stalagmito. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la fundo de kavernoj dank’ al la konstanta gutado de la akvo.
Stalaktito. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la arkaĵo de kaverno, dank’ al la konstanta gutado de akvo.
Stameno (Bot.). Vira seksa organo de la floroj.
Stampo. Signo, gravurita sur ligno. aŭ kupro kiun oni presas sur letero, koverto, dokumento. Stampi. Signi per stampo. Stampilo. Instrumento por stampi: Komparu: Sigelo.
Stano (Ĥem.). Sn. Ĥemia elemento, arĝente blanka metalo, uzata en kunfandaĵoj, por vazoj, k.t.p. Stani. Kovri per maldika tavolo de fandita stano:
Stanco. Okversa strofo.
Standardo. Flago, portata kiel militista, religia, partia simbolo:
Stango. Longa, tre maldika arba trunko:
Stari. Resti senmova vertikale sur la piedoj. Starigi. Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru. Stariĝi. Fariĝi staranta. Kontraŭstari. Esti kontraŭa al io:
Stato. Maniero esti: stato de la aferoj, stato de la animo.
Statiko. Parto de la meĥaniko pri la egalpezo de la korpoj.
Statistiko. Notado, kolektado de faktoj, kiuj povas esti kalkulitaj:
Statuo. Figuro ŝtona, metala, ligna, prezentanta homon aŭ beston.
Staturo. Alteco de la homa korpo:
Stearino (Ĥem.). Senkolora, senodora substanco, el kiu konsistas grandparte preskaŭ ĉiuj grasoj, uzata por kandeloj.
Stebi. Kunkudri kelke da teksaĵoj tiamaniere, ke la kudrilo ĉiufoje trapikas ĉiujn.
Stelo. — 1. (Astr.). Memlumanta ĉiela korpo, fiksita astro. — 2. Astro (ekster la suno kaj luno). — 3. Objekto, similanta stelon:
Stenografii. Per specialaj simpligitaj signoj, anstataŭantaj la literojn kaj silabojn, skribi same rapide, kiel oni parolas.
Stenografio. Arto stenografii. Stenografiisto. Homo, kies specialo estas stenografii.
Stenografo. Stenografiisto.
Stepo. Granda surfaco de tero, sur kiu kreskas nur sovaĝaj herbaj vegetaĵoj.
Stereografio (Geom.). Parto de geometrio pri la projekcioj de la solidaj korpoj sur la ebeno.
Stereometrio (Geom.). Parto de la geometrio pri la solidaj korpoj.
Stereoskopo. Optika instrumento, en kiu du bildoj ebenaj, surmetitaj unu sur la alia, per duokula vidado ŝajnas solida korpo.
Stereotipo. Plato kun nemoveblaj presliteroj, kiun oni uzas por presi kelke da eldonoj de la sama verko aŭ tre multenombrajn ekzemplerojn de gazeto.
Stereotipi. Prepari stereotipon el ordinara kompostaĵo:
Sterko. — 1. Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu ili kuŝis, uzataj por fruktodonigi la teron. — 2. Substanco, uzata por fruktodonigi la teron. Sterki. Fruktodonigi per sterko.
Sterledo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj; ĝi liveras la plej bonan kaviaron
Sterlingo. Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr.
Sterni. Meti tukon tiamaniere, ke ĝi kovru kiel eble plej grandan supraĵon:
Stertoro, Raŭka sono, eligata el la brusto kaŭze de malfacila spirado:
Stilo. — 1. Maniero skribi, esprimi siajn pensojn:
Stilistiko. Scienco pri la literatura stilo.
Stimuli. Eksciti ies aktivecon, fervoron. Komparu: Instigi.
Stipo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de graminacoj
Stipendio. Mona sumo, donata ĉiujare al neriĉa lernanto, por ebligi al li la studadon.
Stoika. Plene reganta sin mem kaj trankvile suferanta ĉagrenojn, dolorojn kaj malsukceson. Stoiko. Homo stoika. Stoike. En stoika maniero.
Stolo. Longa strio, pendanta de ĉirkaŭ la kolo de l’ pastroj ĝis la genuoj, plilarĝigita ĉe la ekstremoj.
Stomako (Anat.). Granda sakforma organo de la digestado.
Strabi. Direkti unu okulon flanke de la rigardata objekto. Straba. Kiu strabas:
Stranga. Diferenca de aliaj samspecaj kaj per tio kaŭzanta miron. Strangaĵo. Io stranga. Strange. En stranga maniero. Strangeco. Eco de tio, kio estas stranga. Strangulo. Stranga homo.
Strato. Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko.
Strategio. Arto fari planon de milito kaj konduki la armeon ĝis la renkonto kun la malamiko. Strategiisto. Specialisto en la strategio.
Streĉi. — 1. Forte tiri elastan korpon kaj teni ĝin en plilongigita stato:
Streko. Linio, farita per unu movo de plumo, de krajono. Streki. Fari strekon. Substreki. Fari strekon sub vorto, sub frazo, por turni la atenton de la leganto. Trastreki. Fari strekon tra vorto, tra frazo, kiun oni deziras nuligi.
Strio. Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj:
Strigo (Zool.). Nokta raba birdo
Strigli. Purigi la harojn de l’ ĉevaloj kaj de aliaj hejmaj bestoj per speciala instrumento, konsistanta el paralelaj feraj kombilosimilaj klingoj. Striglilo. Instrumento por strigli.
Striko. Interrompo de laboro de laboristoj, oficistoj kaj rifuzo rekomenci ĝin, se oni ne kontentigos iliajn postulojn. Striki. Ne labori kaŭze de striko.
Striknino. Alkaloido de maldolĉa gusto, forta veneno, kaŭzanta tetanajn spasmojn, uzata en la medicino kaj por veneni malutilajn bestojn (ratojn).
Strofo. Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton:
Stroncio (Ĥem.). Sr. Ĥemia elemento, flaveta metalo de la alkalie-fera grupo.
Strukturo. Maniero, en kiu la partoj de unu tuto estas kunmetitaj:
Struto (Zool.). Granda birdo el la vico de l’ kurantaj
Studi. — 1. Science esplori:
Studento. Lernanto en supera lernejo:
Stufi. Rosti tiamaniere, ke la viando saturiĝu de la propra vaporo.
Stuki. Kovri muron per miksaĵo de kalko kaj sablo. Komparu: Masoni.
Stumpo. Parto de membro aŭ de alia objekto, restanta sendifekta, post kiam la aliaj partoj estas detruitaj:
Stupo. Implikitaj kanabaj aŭ linaj fadenoj, uzataj por ŝtopi.
Sturgo (Zool.). Speco de fiŝo
Sturno (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj, facile lernanta kanti kaj paroli
Sub. — 1. Prepozicio per kiu estas esprimata:
Subita. Okazanta rapide, neatendite:
Subjekto (Gram.). Objekto aŭ persono, pri kiu oni ion diras en la frazo.
Subjektiva. Bazita sur la individuaj opinioj kaj gustoj:
Sublimato. — 1. Substanco vaporigita kaj kolektita en la solida stato. — 2. HgCl2 Biklorido de hidrargo.
Substanco. Ĉiu speco de materio:
Substantivo (Gram.). Vorto, prezentanta ia nomon de persono, objekto aŭ ideo.
Subtila. — 1. Konsistanta el delikataj, malgrandaj eroj:
Subvencio. Mona helpo, precipe tiu de ŝtato al publika institucio.
Suĉi. — 1. Teni en la buŝo mameton kaj eltiri el ĝi lakton. — 2. Eltiri fluidaĵon, sukon el objekto, tenata en la buŝo:
Sudo. — 1. Parto de la horizonto, kiu estas antaŭ ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. — 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la sudo. Suda. De sudo:
Suferi. Senti doloron fizikan aŭ moralan:
Sufiĉa. Estanta en tia kvanto, kia estas necesa:
Sufikso (Gram.). Afikso, almetata post la radiko:
Sufloro. Persono mallaŭte, nerimarkeble diranta la vortojn de la rolo al aktoro. Suflori. Mallaŭte, nerimarkeble diri ion al persono, kiu devas ĝin mem diri, sed forgesis; ŝteldiri:
Sufoki. Mortigi per manko de la aero:
Sufragano. Episkopo, ne posedanta diocezon kaj helpanta alian episkopon.
Sugesto. — 1. Influo je persono hipnotigita, iganta ĝin pensi kaj voli, kion deziras la hipnotiganto. — 2. Inspiro. Sugesta. De sugesto, koncernanta sugeston:
Suko. Fluidaĵo en la histoj de la bestoj kaj vegetaĵoj:
Sukceno. Malmola flava, diafana rezina substanco, el kiu oni faras diversajn malgrandajn objektojn, precipe buŝtubetojn de pipoj.
Sukceso. Feliĉa, bona rezultato de entrepreno:
Sukero. Blanka dolĉa substanco, fabrikata el diversaj vegetaĵoj, precipe el la betoj kaj sukerkanoj. Sukeri. Dolĉigi per sukero:
Sulfuro (Ĥem.). S. Ĥemia elemento, solida flava substanco, trovata en la naturo en kombinaĵoj kun metaloj, uzata por la fabrikado de alumedoj, de l’ pulvo k.t.p.
Sulko. Longforma kavaĵo: sulko de la frunto; sulko, farita per plugilo. Sulkigi. Fari sulkon, sulkojn: sulkigi la frunton.
Sultano. Mahometana aŭtokrata regnestro:
Sumo — 1. (Mat.). Rezultato de la adicio; nombro, havanta tiom da unuoj, kiom da unuoj havas ĉiuj adiciitaj nombroj:
Suno (Astr.). Centra, plej granda astro de la mondo, en kiu ni loĝas:
Supo. Kuirita fluida manĝaĵo, kiun oni manĝas per kulero:
Super. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata:
Superlativo. Gramatika formo de la adjektivo aŭ adverbo, esprimanta la plej altan gradon de eco:
Superstiĉo. Kredo pri mistera, supernatura povo de objektoj kaj cirkonstancoj:
Supozi. Akcepti ion vera, ebla, ne posedante pruvojn:
Supre. En alta loko ĉe la ekstremo, kontraŭa al la bazo:
Sur. — 1. Prepozicio por esprimi:
Surda. Tute ne posedanta aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi:
Surfaco (Geom.). Postesigno de moviĝanta linio; figuro havanta du dimensiojn: la larĝecon kaj longecon; ekstera flanko, limo, supraĵo de korpo.
Surogato. Substanco, objekto, similanta en siaj ĉefaj ecoj pli multekostan produktaĵon kaj uzata anstataŭ ĝi:
Surprizi. — 1. Renkonti, atingi subite kaj neatendite:
Surtuto. Longa vira vesto, kies bastoj plene ĉirkaŭas la korpon.
Suspekti. Supozi, ke iu estas kulpa:
Sutano. Pastra robo, butonumata je la antaŭa flanko.
Svarmi. Amase sin movi en ĉiujn flankojn: La popolamaso svarmis sur la placo.
Svati. Proponi iun por edziĝo kaj agi por aranĝi la edziĝon:
Sveni. Perdi la konscion kaj la kapablon movi siajn membrojn:
Svingi. Rapide movi objekton en aero tien kaj returnen:
Ŝ
Ŝafo (Zool.). Hejma duhufulo, edukata pro viando kaj lano
Ŝaho. Persa regnestro.
Ŝajni. — 1. Havi aspekton, erarigantan pri la realoj ecoj:
Ŝakoj. 32 figuroj, per kiuj oni ludas samnoman ludon sur tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn. {nun singulare: ŝako}.
Ŝakalo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj
Ŝakto. Kvarangula kavo, kondukanta en minejon.
Ŝalo. Granda lana, silka tuko, kiun la virinoj portas sur la ŝultroj.
Ŝalmo. Simpla blovinstrumento de la paŝtistoj.
Ŝalupo. Unumasta ŝipeto, servanta grandan ŝipon.
Ŝamo. Delikata antilopa ledo de hele flava koloro.
Ŝanco. Probableco de sukceso: Via kandidato havas neniun ŝancon esti elektita.
Ŝanceli. Forte movi objekton tien kaj returnen por ĝin renversi:
Ŝanĝi. Anstataŭ unu objekto preni alian, aliigi: ŝanĝi veston, ŝanĝi loĝejon. La uniformo tute ŝanĝis la aspekton de la junulo. Interŝanĝi. Preni objekton de iu kaj doni por ĝi alian egalvaloran kaj reciproke: La vilaĝano interŝanĝis kun amiko ĉapelon je ĉapo. Ŝanĝebla. Kiu povas esti ŝanĝata: skribmaŝino kun ŝanĝebla alfabeto.
Ŝankro (Med.). Infekta ulcero de la seksaj organoj.
Ŝarado. Enigmo, en kiu oni devas diveni vorton, posedante difinon de ĉiu ĝia silabo aŭ de grupoj de ĝiaj silaboj, prezentantaj plenan vorton.
Ŝargi. Ŝarĝi pafilon.
Ŝarĝi. — 1. Meti sur io pezajn korpojn portotajn:
Ŝarko (Zool.). Raba mara fiŝo el la vico de la transversobuŝaj
Ŝati. Havi altan opinion pri ies kapabloj, valoro:
Ŝaŭmo. Blanka substanco. konsistanta el kuniĝintaj veziketoj de fluidaĵo, forte skuata:
Ŝelo. Natura kovraĵo de arboj, ovoj, fruktoj. Senŝeligi. Senigi ion de la ŝelo:
Ŝelko. Duobla elasta rubando, metata sur la ŝultroj por porti la pantalonojn.
Ŝerci. Diri ion por ridigi; paroli ne serioze. Ŝerco. Vortoj de tiu, kiu ŝercas. Ŝerca. Kiu ŝercas:
Ŝi. Virina pronomo de la tria persono de l’ ununombro:
Ŝildo. Ŝirmilo kontraŭ la glavoj, lancoj, kugloj.
Ŝilingo. Angla monero, valoranta 1,2 fr.
Ŝimo. Fungoj, kovrantaj la supraĵon de putrantaj organikaj substancoj. Ŝimi. Kovriĝi de ŝimo.
Ŝindo. Ligna tabuleto, uzata por kovri la tegmentojn.
Ŝinko. Salita porka femuro. Ŝinka. De ŝinko, el ŝinko.
Ŝipo. Akvoveturilo:
Ŝiri. Perforte apartigi partojn de malmola korpo per tirado:
Ŝirmi. Kovri, defendi de io malbona: La ombrelo ŝirmas nin de la pluvo. La remparo ŝirmas la soldatojn de la kugloj. La patrino ŝirmas la etulon de la danĝero. Ŝirmilo. Objekto por ŝirmi: lampo-ŝirmilo.
Ŝlimo. Tera substanco, kovranta la fundon de la senfluaj akvujoj.
Ŝlosi. Fermi per seruro:
Ŝmaci. Manĝi aŭ kisi kun bruo.
Ŝmiri. Kovri per maldika tavolo de grasa substanco:
Ŝnuro. Kunplektitaj linaj, kotonaj fadenoj, uzataj por ligi diversajn objektojn, pakaĵojn.
Ŝovi. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas:
Ŝoveli. Forigi, transŝuti grenon, karbon de unu loko en alian per speciala ilo. Ŝovelilo. Ilo por ŝoveli, konsistanta el larĝa plata aŭ iom kava ekstremo kaj longa tenilo.
Ŝovinismo. Troigita patriotismo.
Ŝpari. — 1. Elspezi, uzi nur tiom, kiom estas nepre necese kaj tiamaniere kolekti provizon:
Ŝparkaso. Kaso, kie oni lasas la ŝparitan monon, por ricevi procentojn. Malŝpari. Elspezi multe kaj senkonsidere. Komparu: Avara, avida.
Ŝpico (Zool.). Speco de malgranda ĉambra hundo.
Ŝpini. Tiri fibrojn el fibra amaso kaj tordi ilin en fadenojn. Ŝpinaĵo. Fibra amaso, el kiu oni tiras fibrojn kaj tordas ilin en fadenojn. Ŝpinilo. Ligna bastoneto kun akraj pintoj, per kiu oni turnas la ŝpinaĵon. Ŝpinisto. Homo, kies metio estas ŝpini. Komparu: Plekti, teksi, triki.
Ŝpruci. Vivege eliĝi en fluo aŭ en gutoj:
Ŝranko. Alta meblo kun unu aŭ du pordoj, kun bretoj, hokoj kaj tirkestoj por la tolaĵo, vestoj.
Ŝrapnelo. Kanona pafaĵo, plenigita per malgrandaj kugloj kaj eksplodanta post la pafo.
Ŝraŭbo. Metala, ligna peco, cilindra aŭ konusa, spirale kanelita por kunigi, fiksi. Ŝraŭbi. Turni ŝraŭbon. Ŝraŭbilo. Instrumento por turni la ŝraŭbojn.
Ŝtalo. Purigita fero, fandita kun malgranda kvanto de karbo:
Ŝtato. Unuiĝo de popolo sub la sama sistemo de regado. Ŝtata. De ŝtato, koncernanta ŝtaton:
Ŝteli. Preni sekrete aŭ superforte ies propraĵon. Ŝtelo. Ago de tiu, kiu ŝtelas. Ŝtelisto. Homo, kiu profesie ŝtelas. Ŝteldiri, ŝteliri. Diri, iri tiel, ke oni restu nerimarkita:
Ŝtipo. Mallonga, larĝa peco de dehakita arbo. Komparu: Trabo.
Ŝtofo. Teksaĵo, el kiu oni faras vestojn:
Ŝtono. Malmola minerala maso, ordinare negranda kaj movebla. Ŝtona. El ŝtono, el ŝtonoj:
Ŝtopi. Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco:
Ŝtrumpo. Sakforma vesto, kovranta la piedon ĝis la genuo aŭ eĉ pli alte. Ŝtrumpeto. Mallonga ŝtrumpo, ne atinganta la genuon.
Ŝtupo. Ĉiu el la transversaj ŝtonoj aŭ traboj, metitaj unu post kaj super alia por supreniri, kaj malsupreniri. Ŝtuparo. Suprenirejo el ŝtupoj.
Ŝuo. Malalta leda piedvesto ĝis super la maleoloj. Ŝuisto. Homo, kies metio estas fari ŝuojn.
Ŝuldi. Havi la devon pagi la pruntitan monon:
Ŝultro (Anat.). Parto de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako.
Ŝuti. Ĵeti substancon, konsistantan el malmolaj, nekunigitaj eroj: ŝuti grenon en sakon, ŝuti sablon sur teron, ŝuti salon en supon. Disŝuti. Ŝuti en diversajn flankojn: semante, disŝuti grenon sur kampo. Superŝuti. — 1. Tre abunde ŝuti, kovri per ŝutado: superŝuti kadavron per tero. — 2. Tre abunde doni: superŝuti per donacoj, superŝuti per riproĉoj.
Ŝveli. Plivastiĝi, pligrandiĝi koncerne la volumenon:
Ŝvito. Akvosimila fluidaĵo, eliĝanta tra la poroj de l’ haŭto. Ŝviti. Eligi ŝviton, kovriĝi de ŝvito:
T
Tabako. Sekigitaj folioj de la samnoma vegetaĵo, el kiu oni faras cigarojn, cigaredojn. Tabakujo. Skatolo, saketo por tabako.
Tabano (Zool.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj; ĝi pikas la homojn kaj bestojn
Tabelo. Metode grupigitaj nombroj, nomoj, bildoj sur unu folio:
Tablo. Meblo, konsistanta el plato sur unu aŭ sur kelke da piedoj (ordinare sur kvar):
Tabulo. Peco de ligno, laŭlonge segita, plata kaj sufiĉe larĝa:
Tabureto. Seĝo sen dorso kaj sen brakoj.
Taĉmento. Aro de soldatoj, parto de regimento.
Tafto. Tre maldika silka ŝtofo, teksita kiel ia tolo.
Tago. — 1. Tempo, dum kiu la tero plenumas sian turnon ĉirkaŭ la akso; tempo de leviĝo de la suno ĝis la plej proksima leviĝo:
Tajloro. Metiisto, kiu kudras vestojn.
Taksi. Diri, determini la valoron de objekto:
Taksuso (Bot.). Arbo el la klaso de l’ koniferoj
Takto. — 1. (Muz.). Divido de melodio en mallongajn, egaldaŭrajn partojn, konsistantajn el tonoj, regule sekvantaj unu alian. — 2. Arto konvene agi kaj paroli kun aliaj personoj, konforme al la cirkonstancoj. Takta. Posedanta takton, bazita sur takto. Takte. En takta maniero, kun takto.
Taktiko. — 1. Arto dismeti la armeon en la loko de la batalo. — 2. Maniero, metodo atingi la celon.
Talento. Eksterordinara spirita kapablo:
Talero. Arĝenta germana monero, valoranta 3 markojn.
Talio. Zono de la homa korpo super la koksoj:
Talismano. Objekto, posedanta miraklan povon alporti feliĉon, gardi de malbono la personon, ĝin portantan.
Taliumo (Ĥem.). Tl. Ĥemia elemento, griza, mola metalo, trovata en piritoj.
Talko (Ĥem.). Verdete blanka mineralo, kun perla brilo, grasa ĉe la palpado, uzata kiel pudro, por ŝmiri maŝinojn k.t.p.
Talmudo. Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la tria jarcento.
Talpo (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj, kun velurosimila pelto
Tamburo. Muzika instrumento, konsistanta el ligna cilindro, kies fundoj estas formitaj el streĉitaj ledoj, kiujn oni batas per bastonetoj. Tamburi. Ludi tamburon. Tamburisto. Homo, kies okupo estas ludi tamburon.
Tamburino. Malgranda tamburo kun sonoriletoj, kiun oni batas per la mano.
Tamen. Konjunkcio por esprimi fortan kontraŭecon de du ideoj: Kvankam ĉiuj protestis per laŭtaj krioj, tamen la oratoro daŭrigis sian paroladon.
Tamtamo. Ĥina instrumento muzika, konsistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni batas per bastoneto.
Tani. Fari ledojn el feloj, banante ilin en solvaĵo de speciala substanco, produktata el la ŝelo de kverko, aŭ kaŝtanarbo. Tanejo. Loko, fabriko, kie oni tanas la felojn. Tanisto. Homo, metio estas tani.
Tandemo. — 1. Kabrioleto kun du ĉevaloj, jungitaj unu antaŭ la alia. — 2. Durada velocipedo por du personoj.
Tanino (Ĥem.). Ekstrakto el pulvorigita ŝelo de l’ kverko, de l’ kaŝtanarbo; kristala pulvoro uzata en la medicino, en la ledfabrikado.
Tantalo (Ĥem.). Ta. Ĥemia elemento, malofte trovata griza metalo, uzata por elektraj lampoj.
Tantiemo. Difinita procento de la profito, kiel rekompenco por la kunlaborantoj de industria aŭ komerca entrepreno.
Tapeto. Papero, teksaĵo, ledo, per kiu oni kovras la murojn de ĉambroj. Tapeti. Kovri per tapeto.
Tapiŝo. Teksita, brodita tuko por kovri la plankon.
Taro. Pezo de la kesto, sako k.t.p., en kiu estas enpakita komercaĵo.
Tarantelo. Rapida itala danco.
Tarantulo (Zool.). Artropodo el la familio de l’ dupulmaj araneoj; ĝiaj pikoj estas iafoje mortigaj
Tarifo. Tabelo de pagoj impostaj, fervojaj.
Taroko. Kartludo kun 78 kartoj inter tri personoj.
Tartaro (Ĥem.). Kalia salo de la samnoma acido; malmola ŝelo formiĝanta sur la partoj de l’ vazoj, enhavantaj junan vinon, sur la dentoj.
Tasko. Laboro, ordonita, donita de alia persono; laboro farota:
Taso. — 1. Malalta larĝa malgranda vazo por trinki, ordinare porcelana aŭ fajenca. — 2. Ĝia enhavo:
Tatui. Fari sur la haŭto neforigeblajn kolorajn desegnaĵojn:
Taŭgi. Esti uzebla, esti bona por io:
Tavolo. Tutaĵo de eroj de substanco, kuŝantaj unu apud alia en la sama alteco, rilate al la aliaj eroj, kuŝantaj supre kaj sube:
Teo (Bot.). Sekigitaj folioj de l’ tearbo kaj la trinkaĵo, preparata el ili. Tearbo. Arbo aŭ arbeto el la familio de l’ ternostremiacoj
Teatro. Loko, konstruaĵo, kie oni donas dramajn, operajn spektaklojn. Teatra. De teatro, koncernanta teatron. Teatraĵo. Teatra spektaklo.
Tedi. Fariĝi malagrabla, kaŭzi nekontentecon per sia ofteco aŭ longedaŭreco:
Tegi. Kovri de ĉiuj flankoj per sakforma tuko:
Tegmento. Supra parto de la konstruaĵo, ĝin kovranta. Subtegmento. Loko, loĝejo sub la tegmento.
Tegolo. Plata, maldika briko, uzata por kovri la tegmentojn.
Teismo. Religia doktrino, bazita sur la kredo je unu persona Dio. Komparu: Diismo.
Teisto. Adepto de la teismo.
Tekniko. Tutaĵo de la metodoj kaj procedoj por plenumi verkon de arto, industrio aŭ metio. Teknika. De tekniko, koncernanta teknikon. Teknikisto. Specialisto en tekniko.
Teknologio. Scienco pri la metodoj fari produktaĵojn el krudaj substancoj:
Teksi. Rektangule kruci fadenojn, seninterrompe unu apud alia:
Teksto. — 1. Propraj vortoj de aŭtoro, de akto, rilate al la komentarioj, tradukoj, ilustraĵoj:
Telefono. Aparato por transporti je granda interspaco la sonojn de la homa voĉo, tonojn k.t.p. per la elektra fluo. Telefoni. — 1. Uzi telefonon:
Telegrafo. Aparato optika aŭ elektromagneta por sendi per interkonsentitaj signoj sciigojn je granda interspaco. Telegrafi. — 1. Uzi la telegrafon. — 2. Komuniki per telegrafo. Telegrafe. Per la telegrafo. Telegrafisto. Oficisto de telegrafo.
Telegramo. Komunikaĵo, sendata per telegrafo.
Telepatio. Kapablo vidi personojn, ricevi impresojn je interspaco supernatura, materie neebla.
Telero. Plata, malprofunda vazo, ordinare porcelana aŭ fajenca, el kiuj oni manĝas:
Teleskopo. Optika instrumento por observi la astrojn.
Teluro (Ĥem.). Te. Ĥemia elemento, bluete blanka metalo, trovata kun la oro, arĝento kaj plumbo.
Temo. Tio, pri kio oni parolas, skribas: temo de parolado, temo de disertacio.
Tempo. — 1. Daŭro kaj sinsekvo de okazoj:
Temperamento. Tutaĵo de la psikologiaj kaj fiziologiaj ecoj de individuo, de kiuj dependas ĝia reago je la impulsoj:
Temperaturo. Grado de la varmo:
Tempio (Anat.). Flanka parto de la kapo, inter la frunto, okulo, orelo kaj vango.
Templo. Loko, konstruaĵo, kie oni adoras Dion, diojn.
Teni. — 1. Havi en la mano, en la manoj kaj ne ellasi:
Tendo. Ŝirmilo kontraŭ la pluvo, nego, malvarmo, konsistanta el partoj el dika tolo, fiksitaj sur stangoj. Tendaro. Aro de tendoj, en kiuj loĝas la soldatoj dum militiro.
Tendeno. — 1. Ekstremo de muskolo, kuniganta ĝin kun osto. — 2. Ŝnuro, kuniganta la ekstremojn de la pafarko.
Tendenco. Emo al difinita celo, precipe emo popularigi iun ideon en literatura verko:
Tendro. Vagono, sekvanta la lokomotivon kaj portanta hejtaĵon kaj akvon.
Tenio (Zool.). Rubanda vermo
Tenoro. Plej alta vira voĉo. Tenoristo. Kantisto, posedanta la tenoron.
Tenti. Instigi, altiri al malbona faro:
Teokratio. Politika regado en la nomo de Dio, plenumata de pastroj.
Teologio. Scienco pri Dio kaj pri la religio. Teologia. De teologio, koncernanta teologion.
Teologo. Specialisto en la teologio.
Teoremo. Scienca aserto, kiu devas esti pruvita:
Teorio. — 1. Konoj spekulativaj, ne bazitaj sur la efektiva plenumo:
Tero. — 1. (Astr.). Planedo, sur kiu ni loĝas:
Terapeŭtiko (Med.). Parto de la medicino pri la kuracado de la malsanoj.
Terapio. Kuracado.
Teraso. — 1. Ebena altaĵo, abrupte limigita kvazaŭ ŝtupo. — 2. Vasta balkono sur masonaĵo aŭ sur kolonoj; ebena tegmento kun balustrado. Komparu: Balkono, verando.
Terceto. Muzika verko por tri voĉoj aŭ tri instrumentoj.
Tercio. Muzika tono en interspaco de du tonoj.
Terebinto (Ĥem.). Flaveta, diafana rezino de pinglarboj. Distilita terebinto estas uzata en la medicino, en la fabrikado de lakoj k.t.p.
Teritorio. Parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.
Termino. Vorto, esprimo, speciala al scienco, arto, metio:
Termito (Zool.). Tropika insekto, vivanta en societoj simile al la formikoj
Termometro. Instrumento por mezuri la temperaturon.
Terni. Ĉe ekscito de la flarnervoj rapide kaj brue elspiri aeron. Terno. Ago de tiu, kiu ternas.
Ternostremiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj:
Teruro. Tre forta timo. Teruri. Tre forte timigi. Terura. Kiu teruras. Teruraĵo. Teruranta okazo, vidaĵo.
Testamento. Akto, en kiu oni deklaras sian volon pri la divido de sia posedaĵo post la morto.
Testiko (Anat.). Sperma glando de la viroj kaj bestviroj.
Testudo (Zool.). Rampulo, kies korpo estas enfermita en korna kiraso kun truoj por la kapo, piedoj kaj vosto
Tetano (Med.). Tre forta spasmo de muskoloj. Komparu: Konvulsio.
Tetro (Zool.). Birdo (nomo de l’ familio) el la vico de l’ kokoj
Tetrao (Zool.). Birdo el la familio de l’ tetroj
Tezo. Scienca aserto, publike diskutata kaj defendata.
Tia. — 1. Montra adjektiva pronomo de la kvalito: Tia viro mortis! — 2. Relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito: Ĉu vi deziras ruĝan aŭ blankan vinon? Donu tian, kian vi mem trinkas.
Tial. Pro tia kaŭzo.
Tiam. En tiu tempo, en tiu okazo.
Tiaro. Papa mitro, konsistanta el tri kronoj.
Tibio (Anat.). Longa dika osto inter la genuo kaj piedo.
Tie. En tiu loko: La tutan vesperon li pasigas en ia drinkejo, tie vi trovos lin. Rikolti tie, kie oni ne semis.
Tiel. — 1. Tiamaniere: Tiel vi kontentigos ĉiujn. — 2. En tia grado: La patro estas tiel alta, kiel la filo.
Ties. De tiu, apartenanta al tiu: Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.
Tifo (Med.). Nomo de tri infektaj febraj malsanoj:
Tigro (Zool.). Raba besto el la familio de l’ katoj, kun nigraj transversaj strioj
Tikli. Eksciti al rido per delikataj kaj ripetataj tuŝoj de la haŭto, precipe de la akselo. Tiklo. Ago de tiu, kiu tiklas.
Tilio (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por mebloj, tirkestoj
Tiliacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Timo. Malagrabla sento, kaŭzita de efektiva aŭ imagata minacanta danĝero aŭ malfeliĉo kun senkonscia emo ĝin eviti.
Timi. Havi timon:
Timiano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata kiel incenso
Timono. Longa ligna peco, ĉe kies ambaŭ flankoj oni jungas la ĉevalojn al veturilo.
Tino. Granda nekovrita cilindroforma ligna vazo por fluidaĵoj. Komparu: Barelo.
Tindro. Spongosimila, facile ekflamanta substanco.
Tineo (Zool.). Insekto el la vico de l’ papilioj: ĝiaj larvoj detruas peltojn, drapojn, grajnojn
Tinko. (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj:
Tinkturo. — 1. Fluida substanco por koloriĝi ŝtofojn, trempante ilin en ĝi. — 2. Densa solvaĵo de medikamento en alkoholo aŭ etero. Tinkturi. Kolorigi ŝtofojn. Tinkturisto. Homo, kies profesio estas tinkturi.
Tinti. Eligi sonon sonorantan kaj tremantan:
Tio. Montra kaj relativa pronomo substantiva por objektoj, aferoj, ideoj:
Tiom. Tia nombro, tia kvanto; tian nombron, kvanton: Tiom da soldatoj pereis en la batalo! Li elspezas tiom da mono, kiom li enspezas.
Tipo. Ideala modelo (objekto aŭ persono), kuniganta en si en tre alta grado la esencajn trajtojn de ĉiuj objektoj aŭ personoj de la sama speco:
Tiri. Per streĉo de la fortoj movi objekton al si:
Tirano. — 1. Absoluta, kruela regnestro. — 2. Kruela kaj absoluta homo. Tirana. Kruela kaj absoluta. Tiraneco. Eco de tiu, kiu estas tirana.
Titano. Fortega grandegulo.
Titolo. — 1. Surskribo sur libro, sur ĉapitro, montranta en unu, en kelke da vortoj ĝian enhavon:
Tiu. Montra kaj relativa adjektiva pronomo: Sidiĝu sur tiu seĝo. Sidiĝu sur tiu seĝo, kiu staras ĉe la pordo.
Tosto. Paroladeto dum festeno kun propono trinki por ies sano, por la sukceso de entrepreno. Tosti. Diri toston:
Togo. Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la maldekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera.
Tolo. Ŝtofo el lino aŭ el kanabo. Tolaĵo. Diversaj objektoj, farataj ordinare el tolo:
Toleri. Permesi, ne malhelpi ion malagrablan por si, ion kontraŭan al siaj principoj, kvankam oni povus tion fari, se oni dezirus:
Tomato (Bot.). Vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ solanacoj
Tombo. Kavo en la tero, kie oni metas la homajn kadavrojn, la ĉerkojn kun la homaj kadavroj. Tombejo. Loko, kie oni faras tombojn. Tombisto. Homo, kiu enterigas la homajn kadavrojn. Entombigi. Meti en tombon.
Tombako. Fandaĵo el kupro kaj zinko, similanta oron.
Tombolo. Publika amuzo kun loterio.
Tono. — 1. Pura, muzika sono:
Tondi. Fortranĉi harojn, lanon, herbon k.t.p. per speciala instrumento, nomata tondilo. Tondilo. Instrumento konsistanta el du ŝtalaj krucitaj brakoj kun interna tranĉa rando.
Tondro. Granda ruliĝanta bruo, akompananta la fulmon. Tondri. Fari la bruon de tondro:
Tonsuro. Senhara rondeto sur la supro de la kapo de la katolikaj pastroj, farata per razado de la haroj.
Topazo. Multvalora flava ŝtono.
Topografio. Detala priskribo de la situacio de loko, de ĝia surfaco kun ĝiaj akvoj, arboj, vojoj, konstruaĵoj.
Torĉo. Simpla lumigilo, konsistanta el ligna mallonga bastono, ŝmirita per rezino, per peĉo. Tordi. Turni korpon per ĝiaj ekstremoj en kontraŭaj direktoj:
Toreadoro. Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj.
Torento. Rapidega fluo.
Torfo. Elfosebla substanco, konsistanta el karbigitaj vegetaĵoj, miksitaj kun tero.
Torio (Ĥem.). Th. Ĥemia elemento, malofta metalo.
Torni. Turni sur speciala stablo lignan aŭ metalan pecon ĉirkaŭ ĝia akso kaj rondigi per akra instrumento:
Tornistro. Leda ujo, portata sur la dorso, de la soldatoj, lernantoj.
Torpedo. Subakva eksploda aparato, kiun oni ĵetas de batalŝipoj.
Torso. Skulptaĵo, prezentanta nur la superan parton de la homa korpo, sen la kapo kaj brakoj. Komparu: Brusto, busto, talio.
Torto. Granda rondforma kuko.
Torturo. — 1. Kruela turmento, per kiu oni iam devigis la akuzitojn fari konfesojn. — 2. Kruela turmento:
Tra. — 1. Prepozicio por esprimi movon, agon de unu ekstremo ĝis alia:
Trabo. Longa kvadratforma ligna peco de arbo laŭlonge segita. Komparu: Stipo.
Tradicio. — 1. Buŝa komuniko de opinioj, doktrinoj, ritoj, moroj de unu generacio al alia:
Traduki. Esprimi vortojn, frazojn k.t.p. de unu lingvo per samsencaj vortoj, frazoj de alia lingvo:
Trafi. Atingi per ĵetita objekto:
Tragedio. — 1. Teatra verko de altidea enhavo, prezentanta homojn de granda karaktero, kiuj batalas por nobla celo kaj pereas en ĉi tiu batalo:
Tragikomedio. — 1. Tragedio, kiu enhavas ankaŭ komikajn scenojn kaj ne finiĝas per la morto de la heroo. — 2. Miksaĵo de aferoj seriozaj kaj komikaj.
Traĥeo (Anat.). Tubo de la spira aparato inter la laringo kaj la bronkoj.
Trajto. — 1. Linio de la vizaĝo: belaj trajtoj, severaj trajtoj. — 2. Eco de karaktero:
Trakti. Priparoli kun iu la kondiĉojn de afero por veni al interkonsento:
Traktato. — 1. Grava scienca raporto. — 2. Skribita interkonsento inter du ŝtatoj:
Tramo. Omnibuso, veturanta sur reloj.
Tramrelo. Konkava relo, sur kiu veturas la tramo. Tramvojo. Rela vojo por tramo:
Tranĉi. Dividi partojn de solida korpo per instrumento kun tre maldika rando:
Tranĉeo. Kavo, elfosita en la tero por ŝirmi la atakantojn.
Trankvila. Estanta en stato de certeco kaj sen timo pri tio, kio okazos:
Trans. — 1. Prepozicio por esprimi lokon, kiu estas ĉe la alia flanko de objekto aŭ direkton al tiu loko:
Transepto. Transversa parto en krucformaj preĝejoj. Komparu: Navo.
Transitiva (Gram.). Esprimanta agon, kiu transiras rekte de la subjekto al komplemento (pri la verboj):
Transversa. Havanta direkton, perpendikularan al la laŭlonga; laŭlarĝa:
Trapezo (Geom.). Kvadrangulo kun du paralelaj neegalaj lateroj.
Trato. Speco de kambio, pagota ne de la ŝuldanto (Tratanto), sed de alia persono (Tratato). Trati. Doni, subskribi traton.
Travestii. Aliigi verkon seriozan en ŝercan:
Tre.
Trefo. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per trifolioj.
Tremi. Esti movata tien kaj returnen de rapidaj, malgrandaj, preskaŭ nerimarkeblaj skuoj:
Tremolo (Bot.). Arbo el la familio de la salikacoj
Trempi. Meti en fluidaĵon por malsekiĝi:
Treni. Tiri post si ion, kio kroĉiĝas al la tero, al la surfaco, sur kiu ĝi estas tirata; malfacile tiri post si:
Trezoro. — 1. Amaso da kaŝita mono, da multvaloraj kaŝitaj objektoj:
Tri. Du plus unu; 3:
Triunuo. Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito.
Tribuno. Levita horizontala ebeno el tabuloj por la oratoroj.
Tribunalo. — 1. Juĝejo. — 2. Juĝantaro.
Tributo. Sumo periode pagata de unu lando al alia, kiel signo de dependeco. Komparu: Kontribucio.
Triciklo. Trirada velocipedo.
Trigonometrio. Matematika scienco pri la mezurado de la trianguloj.
Triki. Fari ŝtofon, plektante la fadenojn per dratoj:
Trikoto. Trikita ŝtofo, vesto.
Trilo. Muzika ornamaĵo, konsistanta je rapida ripetado de du najbaraj tonoj. Trili. Fari trilon.
Triliono. Miliono da milionoj;
Trinki. Preni en la buŝon kaj gluti fluidaĵon:
Tripoj. Manĝeblaj intestoj de la bestoj: En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe.
Tritiko (Bot.). Spika vegetaĵo el la familio de la graminacoj; el ĝiaj grajnoj oni faras delikatan farunon
Triumfo — 1. Pompa kaj solena eniro de antikva roma militestro post granda venko. — 2. Granda sukceso kaj ĝojo pro ĝi; granda venko. Triumfi. Akiri grandan sukceson, grandan venkon kaj ĝoji pro ĝi. Triumfa. De triumfo, koncernanta triumfon: triumfaj krioj, triumfa ĉaro. Triumfe. Kun triumfo.
Triviala. Maldelikata, vulgara (pri vortoj
Tro — 1. Adverbo kun la signifo: en pli alta grada, ol tio devus esti:
Trofeo. Milita akiro, kiel signo de la venko.
Trogo. Granda ligna vazo, en kiu oni donas manĝaĵon al la brutoj.
Trokeo. Dusilaba versmezuro, konsistanta el unu longa kaj unu mallonga silabo, aŭ el unu akcentita kaj unu neakcentita.
Trombo. Akva amaso, levita de la maro de turnvento kaj movata antaŭen kun granda bruo. Komparu: Ciklono.
Trombono. Granda trumpeto, konsistanta el du partoj, kiujn oni enŝovas aŭ elŝovas unu el la alia por ŝanĝi la altecon de la tonoj.
Trompi. Intence erarigi iun por sia profito:
Trono. — 1. Seĝo de la reĝoj por solenaj okazoj. — 2. Reĝa povo, reĝa titolo:
Tropo. Stila figuro:
Tropiko. Cirklo de la tera globo, paralela al la ekvatoro je la distanco de 23° 28′ de ĝi:
Troto. Kuro de la ĉevaloj kaj de kelkaj kvarpieduloj, meza inter la paŝo kaj galopo. Troti. Kuri troton.
Trotuaro. Vojo, ordinare bitumita aŭ kovrita per ŝtonplatoj, ĉe ambaŭ flankoj de strato aŭ de ŝoseo.
Trovi. — 1. Unuafoje ekvidi, akiri unuan scion pri io perdita aŭ nekonata:
Truo. Malplena, libera interspaco en korpo:
Trudi. Devigi al io malagrabla kontraŭ ies volo:
Trufo (Bot.). Subtera fungo, uzata kiel spicaĵo
Trulo. Ilo de la masonistoj, konsistanta el triangula aŭ trapezforma lado kun kurbigita tenilo.
Trumpeto. Muzika blovinstrumento, ordinare kupra. Trumpeti. Ludi trumpeton. Trumpetisto. Muzikisto, ludanta trumpeton.
Trunko. — 1. Parto de arbo de la loko de la elkresko de la radikoj ĝis la loko de la elkresko de la branĉoj. — 2. Parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la ekstremaj membroj. —
Trupo. Tutaĵo de la artistoj de teatro:
Trusto. Grandega sindikato de fabrikantoj, akaparantaj ĉiujn produktaĵojn de unu industrio, por altigi la prezon.
Truto (Zool.). Ostfiŝo manĝebla el la familio de l’ salmoj
Tualeto. Tutaĵo de objektoj, per kiuj oni sin vestas:
Tubo. Malplena cilindra korpo: lada tubo, vitra tubo, kamentubo.
Tubero. Globforma korpo sur la surfaco aŭ en la interno de alia korpo:
Tuberkulo (Med.). Malgranda tubero, kreskanta en la lokoj, kie la baciloj de la tuberkulozo penetris en la histojn.
Tuberkulozo (Med.). Infekta malsano, kaŭzata de la bacilo de Koch kaj evoluanta en diversaj organoj, precipe en la pulmoj.
Tufo. Kolekto de maldikaj, longformaj objektoj:
Tuj. — 1. Post tre mallonga tempo, senprokraste: Ili tuj venis post via foriro. Atendu, la patro tuj venos. — 2. En tre malgranda interspaco de io, tre proksime apud io: tuj post la ĝardeno, tuj apud la trotuaro. Tuja. Okazanta tuj.
Tuko. Peco de teksaĵo, ordinare rektangula, por speciala celo:
Tulo. Maldika, malpeza, diafana teksaĵo retosimila.
Tulipo (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de la liliacoj, kun belaj grandaj floroj
Tumoro. (Med.). Patologiaj histoj, kreskantaj en la organismo:
Tumulto. Brua, senorda movado kaj kurado de homamaso. Tumulta. Plena de tumulto.
Tunelo. Subtera galerio por fervojo, por tramvojo:
Tuniko. Ĉe la antikvuloj suba vesto kun mallongaj manikoj, atinganta ĝis la genuoj.
Turo. Tre alta, malvasta konstruaĵo:
Turbo. Infana ludilo, turnata sur la tero per batoj de vipo.
Turbano. Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo.
Turbino. Motoro, konsistanta el horizontala rado, movata de la akvo.
Turdo (Zool.). Birdo kantanta el la vico de l’ paseroj
Turismo. Sporto de la vojaĝoj.
Turisto. Persono, vojaĝanta por sia plezuro.
Turkiso. Nediafana multekosta ŝtono, verdete-blua.
Turmenti. Kaŭzi doloron, suferon:
Turni. — 1. Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso: turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino — 2. (Fig.): Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto. Turniĝi. Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso: La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Kapturno. Sento de perdo de la egalpezo. Komparu: Tordi, ruli.
Turniro. Publika vetbatalo de kavaliroj en la mezaj jarcentoj.
Turto (Zool.). Migranta birdo el la familio de l’ kolomboj
Tuso. Rapida kaj brua elspiro, kaŭzita de l’ ekscito de la muka membrano de la spira tubo. Tusi. Rapide kaj brue elspiri kaŭze de l’ ekscito de la muka membrano de la spira tubo:
Tuŝi. — 1. Almeti la fingrojn al io:
Tuta. En ĉiuj siaj partoj, nedividita: manĝi tutan panon; la tuta mondo, la tuta popolo. Tute. Plene, komplete: Mi estas tute trankvila. Tute ne. Eĉ en la plej malalta grado ne: Mi tute ne timas. Tuto. Objekto, afero en ĉiuj siaj partoj, nedividita: La tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj. Tuteco. Abstrakta ideo de tuto: konsideri demandon en ĝia tuteco. Tutaĵo. Ĉiuj kune, konsiderataj kiel unu: La tutaĵon de la ŝipoj de lando oni nomas ŝiparo. Komparu: Kompleta, plena.
U
-U. — 1. Finiĝo de l’ imperativo: lernu, venu. — 2. Finiĝo de tiel nomata u-modo, uzata en frazoj, dependantaj de l’ vortoj, esprimantaj ordonon, volon, peton, neceson. Oni ordonis al la soldatoj, ke ili estu pretaj antaŭ la leviĝo de l’ suno. Mi min turnas al vi kun peto, ke vi ne rifuzu. Necese estas, ke vi venu.
-Uj. Sufikso por derivi; — 1. Nomon de l’ objekto, de l’ vazo, servanta por porti, konservi la objektojn, esprimitajn de la radiko:
-Ul. Sufikso por derivi nomojn de personoj aŭ estaĵoj, kiuj estas karakterizataj per tio, kion esprimas la radiko:
Ulano. Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon.
Ulcero (Med.). Inflamo de la haŭto aŭ muka membrano kun loka perdo de substanco:
Ulmo (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por radoj
Ulmacoj (Bot). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Ulno. Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj:
Ultimato. Neŝanĝebla decido, definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kies malakcepto signifas rompon de la traktado, proklamon de milito.
-Um. Sufikso sen fiksita signifo por derivi vortojn, kies rilato al la radiko ne povas esti esprimita per aliaj afiksoj:
Umbeliferoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Umbiliko (Anat.). Kaveto sur la centro de la ventro.
Unco. Apoteka pezilo = 30 gr.
Ungo (Anat.). Malmola elkreskaĵo ĉe la supro de la homaj fingroj:
Uniformo. Serva kostumo de militisto, de ŝtata oficisto. Komparu: Kostumo, livreo.
Unika. Sola en sia speco, ne havanta alian egalan aŭ similan:
Unisono (Muz.). Plenumo de la sama tono, de la sama melodio samtempe per du voĉoj aŭ instrumentoj.
Universo. Tutaĵo de tio, kio ekzistas; la tuta mondo.
Universala. Taŭga absolute por ĉiuj, por ĉio; koncernanta absolute ĉiujn, ĉion:
Universitato. Supera lernejo, kie oni instruas diversajn branĉojn de la sciencoj kaj artoj:
Unu. — 1. Nombro 1:
Upupo (Zool.). Krianta birdo el la vico de l’ paseroj
Uro (Zool.). Duhufa mambesto el la familio de l’ bovoj, la plej granda eŭropa mambesto
Uragano. Ekstreme forta vento.
Urano. — 1. Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l’ ciklopoj kaj titanoj. — 2. (Astr.). Planedo. — 3. (Ĥem.). U. Ĥemia elemento, uzata por farboj.
Urbo. Granda aro de domoj, dismetitaj laŭ stratoj. Urba. De urbo, koncernanta urbon:
Urĝi. Devi tuj esti farita, ne povi esti prokrastita:
Urino. Flava, fluida ekskremento, produktata de la renoj kaj eligata de la veziko. Urini. Eligi la urinon. Urinejo. Loko, kie oni urinas.
Urno. Argila aŭ metala vazo, uzata en la antikvaj tempoj por konservi la cindrojn de la mortintoj, nun por kolekti voĉdonajn kartojn.
Urogalo (Zool.). Granda birdo el la vico de l’ kokoj
Urso (Zool.). Speco de kvinfingra raba mambesto
Urtiko (Bot). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun brogantaj haretoj
Urtikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
-Us. Finiĝo de la kondiĉa modo: Se mi scius, mi dirus al vi.
Utero (Anat.). Ina seksa organo de l’ homoj kaj de aliaj bestoj, en kiu evoluas la feto.
Utila. Alportanta bonon, donanta bonan rezultaton:
Utopio. — 1. Revata lando, kie ĉio estas perfekta (la titolo de la verko de Morus). — 2. Neefektivigebla revo, projekto. utopia. Havanta la ecojn de utopio:
Uverturo. Orkestra peco, ludata antaŭ opero.
Uzi. Preni, konsumi por sia utilo, kiel rimedon, instrumenton, materialon: uzi la fortojn por laboro; uzi fingrojn anstataŭ forko; uzi multe da salo. Uzo. Ago de tiu, kiu uzas: uzo de la artikolo. Eluzi. Difekti per longa uzado: eluzita vesto. Trouzi. Uzi tro multe, tre ofte: trouzi la kunmetitajn tempojn, trouzi ies paciencon.
Uzurpi. Senrajte proprigi al si la superan povon:
V
Vadi. Paŝi en akvo, en mola substanco:
Vaflo. Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.
Vagi. Iri de unu loko en alian sen difinita celo. Vagisto. Vaganta, senhejma, senokupa homo. Komparu: Migri.
Vagono. Surrela veturilo:
Vaki. Esti libera (pri ofico): En nia oficejo estas nun vakantaj lokoj.
Vakcinio (Bot.). Arbeto el la samnoma familio; ĝiaj beroj estas uzataj por konfitaĵo
Vakciniacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Vakso. Flava substanco, el kiu la abeloj konstruas sian loĝejon. Vaksi. Ŝmiri per vakso:
Valo. Loko inter montoj.
Valeriano (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio; ĝia radiko estas uzata en la medicino
Valerianacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:
Valizo. Leda, fermebla kesto por vojaĝo.
Valoro. Mezuro, grado de la uzebleco de io:
Valso. — 1. Turndanco de germana deveno je la tempo ¾. — 2. Melodio laŭ kiu oni dancas la valson. Valsi. Danci la valson.
Valuto. — 1. Valoro de kambio. — 2. Valoro de papera mono en metalaj unuoj aŭ laŭ la kurso.
Vampiro. — 1. (Zool.). Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko.
Vana. Ne atinganta la rezultaton, senefika:
Vanadio (Ĥem.). V. Ĥemia elemento, arĝente-blanka metalo, uzata por la fabrikado de nigraj inkoj kaj farboj.
Vandalo. Barbaro, detruanta monumentojn de la artoj kaj sciencoj. Vandala. De vandalo, havanta la econ de vandalo:
Vandalismo. Emo detrui monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
Vanelo (Zool.). Malgranda birdo el vico de la longkruraj
Vango. Flanka parto de la vizaĝo:
Vanilo (Bot.). Parazita vegetaĵo el la familio de l’ orkideacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj kiel bonodora spicaĵo
Vanta. — 1. Senvalora, negrava, nedaŭra:
Vaporo.
Varbi. — 1. Instigi iun sin enskribi en la armeon:
Varii. Ŝanĝiĝi, esti diversa laŭ la cirkonstancoj; esti jen tia, jen alia:
Variolo (Med.). Infekta, febra malsano, karakterizata de pustuloj de la haŭto, lasantaj post sia malapero malgrandajn cikatrojn.
Varmo. — 1. Sento, kiun kaŭzas brulanta korpo, la sunaj radioj k. s. je la nervoj de nia haŭto. — 2. Fizika fenomeno, de kiu leviĝas la temperaturo de korpo:
Varti. Gardi kaj zorgi malgrandan infanon:
Vasalo. En la mezaj jarcentoj posedanto de bienoj, paganta tributon al la regnestro, de kiu li ricevis ilin.
Vasta. Havanta grandajn dimensiojn, povanta enteni multe:
Vato. Kotono, uzata por esti lokita sub la ŝtofo de vesto aŭ por bandaĝoj.
Vazo. Ujo argila, metala, ligna k.t.p., de plej diversa grandeco kaj formo, destinita por diversaj substancoj, fluidaj aŭ solidaj:
Vazelino. Graso, produktata el kruda petrolo kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por pomadoj.
Ve. Ekkria partikulo, esprimanta ofendon pro malfeliĉo:
Vegeti. — 1. Vivi vivon, konsistantan je sinnutrado, digestado kaj konservado de la speco:
Vegetara. Konsistanta nur el vegetaĵoj, legomoj (pri manĝaĵoj):
Vegetarismo. Sistemo de sinnutrado ekskluzive per vegetaĵoj.
Vejno. — 1. Angio, kondukanta la sangon de la histoj al la koro. — 2. Longa, mallarĝa parto vejnosimila, en ligno, ŝtono, tero. Vejna. De vejno, el vejnoj:
Veki. — 1. Interrompi ies dormon:
Verto. — 1. Trabeto por porti du sitelojn sur la ŝultroj. — 2. Transversa trabeto de ordinara pezilo.
Velo. Granda tola tuko, kiun oni streĉas ĉe la mastoj por kapti la venton. Velŝipo. Ŝipo, movata de la vento per la veloj. Velveturi. Veturi en velŝipo.
Veleno. Bela, brila, rigida papero, similanta pergamenon.
Velki. Perdi la vivsukojn, vivfreŝecon: velkinta floro, velkinta vizaĝo, velkinta koloro.
Velocipedo. Malgranda veturilo por sin mem transporti per meĥanismo, movata per la piedoj:
Veluro. Teksaĵo, provizita sur unu flanko per mallongaj, densaj, rekte starantaj, brilaj haroj. Velura. El veluro, similanta veluron:
Veni. Atingi lokon precize difinitan; atingi lokon, kien oni iras:
Vendi. Cedi ion por interkonsentita prezo:
Vendredo. Sesa tago de la semajno. Vendrede. Dum vendredo:
Veneno. Substanco, detruanta la funkciojn de la vivo:
Venera (Med.). Malsano seksa kaj devenanta de seksa rilato:
Venĝi. Fari al iu saman malbonon, kiu estis farita de li al ni aŭ al personoj, karaj por ni:
Venki. Superi en batalo: Nia armeo venkis la malamikojn. La laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso. Venko. Sukceso en batalo: Ankoraŭ unu tia venko, kaj mi restos sen armeo! Malvenko. Malsukceso en batalo.
Vento. Movado de la atmosfera aero:
Ventoli. Refreŝigi la aeron en fermita spaco:
Ventro (Med.). Parto de la korpo, kie estas la intestoj, inter la brusto kaj la seksaj organoj. Ventroparolisto. Persono, scianta paroli tiamaniere, ke la movoj de la lipoj estas nerimarkeblaj kaj ŝajnas, ke la voĉo venas de la ventro.
Vera. — 1. Akorda kun tio, kio estas, kun la faktoj:
Verando. Speco de laŭbo kun fenestroj, konstruita ĉe domo. Komparu: Balkono, teraso.
Verbo Vorto, esprimanta la staton aŭ agon de la subjekto kaj la tempon de ili:
Verbeno (Bot.). Vegetaĵo ornama el la samnoma familio
Verda. Havanta la koloron, identan kun tiu de la herbo, de la folioj de la arboj k.t.p.: la
Verdigro. (Ĥem.). Acetato de l’ kupro (veneno), verda farbo.
Verdikto. — 1. Decido de la juĝantaro pri la kulpeco de la akuzito kaj pri la puno:
Vergo. Maldika fleksebla branĉeto, maldika fleksebla bastoneto:
Verki. Produkti, krei ion novan en scienco aŭ arto:
Vermo (Zool.). Mola, longforma, senmembra besto:
Vermiĉelo. Maldikaj pastaj strioj, manĝataj kun supo.
Vermuto. Blanka vino, en kiu estas infuzitaj diversaj maldolĉaj substancoj.
Verso. Frazo, kolekto de vortoj, ritme ordigitaj kaj okupantaj unu linion skribe aŭ prese. Versaĵo. Poezia verko, verkita en versoj:
Versto. Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.).
Verŝi. Fluigi el vazo en vazon:
Verto (Anat.). Supro de la kapo.
Vertebro (Anat.). Ĉiu el la ostoj, el kiuj konsistas la osta kolono de l’ kolo kaj de la dorso. Vertebra. — 1. De vertebro:
Vertikala. Havanta la direkton, perpendikularan al la horizontala: havanta la direkton de ŝnuro, ĉe kies ekstremo pendas peza objekto. Vertikale. En vertikala direkto.
Veruko. Malgranda elkreskaĵo de la haŭto, ordinare sur la vizaĝo aŭ sur la manoj.
Vervo. Fervora kaj viva skrib- aŭ parolmaniero; viva inspiro de verkisto:
Vespo (Zool.). Insekto el la familio de la himenopteroj, vivanta en societoj aŭ aparte
Vespero. Tempo de la subiro de la suno ĝis la apero de la nokta mallumo. Vespera. De vespero:
Vesperto (Zool.). Speco de mambesto, posedanta flugaparaton — fluganta muso (Vespertitio murinus).
Vesto. Ĉio, kion oni portas sur si por kovri la korpon: pantalono, jupo, jako, palto. Vesti. Meti sur iun veston: vesti infanon, sin vesti per surtuto. Vestejo. Loko, ĉambro, kie_ oni konservas, kie oni lasas la vestojn: Ŝia vestejo estas plena, kaj ĉiam ŝi plendas, ke ŝi havas nenion por sin vesti. La ĉapelo ĝenos vin dum la spektaklo, lasu ĝin en la vestejo. Senvestigi. Demeti veston: sin senvestigi antaŭ la bano.
Vestiblo. Parto de domo, tra kiu oni eniras de ekstere en la aliajn partojn, ĉambrojn. Komparu: Antaŭĉambro.
Veŝto. Senmanika vira brustvesto, kiun oni portas sub la jako, sub la redingoto.
Veto. Interkonsento de du diskutantaj personoj, ke tiu, kiu montriĝos malprava, pagos al la alia antaŭe difinitan sumon.
Veti. Fari veton:
Vetero. Stato de la atmosfero koncerne ĝian temperaturon, malsekecon, ventojn k.t.p.:
Veterano. — 1. Malnova soldato: la
Veterinaro. Bestkuracisto.
Veturi. Esti transportata de unu loko al alia per speciala ilo:
Veziko. — 1. Membrana sako: urina veziko, naĝveziko. — 2. Objekto, similanta vezikon: gasa veziko en la bolanta akvo.
Veziro. Turka ministro.
Vi. Pronomo de la dua persono de l’ ununombro (ĝentila formo anstataŭ
Viadukto. Ponto sur arkadoj, konstruita super vojo.
Viando. Manĝebla substanco, kovranta la ostojn de l’ bestoj kaj konsistanta el muskoloj. Komparu: Karno.
Vibro. Tremo de sonanta korpo: vibroj de frapita kordo. Vibri. Fari vibrojn: Ju pli alta estas la tono, des pli rapide vibras la molekuloj.
Viburno (Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, kun blankaj floroj kaj ruĝaj fruktoj
Vico. — 1. Linio, sur kiu estas dismetita serio de objektoj aŭ personoj, unu flanke de alia aŭ antaŭ alia:
Vicio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ fabacoj
Vidi. — 1. Percepti per la okuloj: Mi vidas ŝipon sur la lago. La blindulo vidas nenion. — 2. Koni, kompreni: Dio vidas la fundon de nia koro. Nun oni vidas, kion celis la tuta agitado. — 3. Rimarki: Mi vidas, ke vi ne estas malsata. Vidado. Vidkapablo. Vidaĵo. Tio, kion oni vidas: Kia bela vidaĵo! Videbla. Kiu povas esti vidata: Multaj steloj ne estas videblaj per nearmita okulo. Vidinda: Kiu meritas esti vidata: vidinda pentraĵo. Vidpunkto. — 1. Loko, de kiu oni rigardas objekton: La pejzaĝo estis plej pentrinda de alta vidpunkto. — 2. Maniero konsideri aferon: La konkludo dependas de la vidpunkto. Antaŭvidi. Scii, koni de antaŭe: antaŭvidi la sorton. Ekvidi. Rimarki per la vido. Revidi. Vidi tion, kion oni jam vidis: revidi amikon post longa foresta. Revido. Ago de tiu, kiu revidas, de tiuj, kiuj revidas, de tiuj, kiuj revidas unu alian: ĝis revido! Travidi. Vidi tra io: travidi glason. Travidebla. Tra kiu io povas esti vidata: travidebla akvo. Komparu: Rigardi.
Vidvo. Viro, kiu perdis sian edzinon kaj ne reedziĝis. Vidvino. Virino, kiu perdis sian edzon kaj ne reedziniĝis. Vidva. Perdinta edzon aŭ edzinon kaj ne reedziĝininta aŭ ne reedziĝinta. Vidveco. Stato de tiu, kiu estas vidva.
Vigla. — 1. Vekiĝinta el bona dormo kaj tial freŝa, gaja, plena de fortoj:
Vikario. Pastro, helpanta kaj anstataŭanta paroĥestron.
Vikuno (Zool.). Amerika remaĉulo similanta lamon, kun delikata lano.
Vilo. Tufo de haroj, de fadenoj, dependantaj de supraĵo.
Vilaĝo. Aro de domoj, pli malgranda kaj simpla, ol urbo, kaj loĝata precipe de kamparanoj. Vilaĝano. Loĝanto de vilaĝo.
Vino. Alkohola trinkaĵo, produktata el suko de samnomaj beroj:
Vinagro. Acidigita vino, uzata kiel spicaĵo:
Vindi. Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko.
Vinjeto. Malgranda ornamanta desegnaĵo en la komenco aŭ en la fino de libro, de ĉapitro; desegnaĵo, ornamanta paĝojn, en formo de kadro.
Vinkto. Fera najlo kun larĝa kapo por kunigi ferajn pecojn. Vinkti. Kunigi per vinkto.
Vintro. La plej malvarma el la kvar sezonoj de la jaro, de la plej mallonga decembra tago ĝis la marta tagnoktegaleco. Vintra. De vintro, havanta la ecojn de vintro:
Violo (Bot.). Herba vegetaĵo, kun belaj bonodoraj floroj, el la samnoma familio
Violacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Violono. Kvarkorda arĉa instrumento:
Violonĉelo. Granda kvarkorda arĉa instrumento. Violonĉelisto. Artisto ludanta violonĉelon.
Vipo. Ilo por bati, konsistanta el bastono, al kies ekstremo estas ligita ŝnuro aŭ rimeno. Vipi. Bati per vipo.
Vipuro (Zool.). Speco de venena serpento
Viro. Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino); en matura aĝo (kontraŭo de la infano, de l’ knabo). Virino. Homo aŭ besto apartenanta al la malforta sekso, en matura aĝo. Vireco. Eco de tiu, kiu estas viro. Virineco. Eco de tiu, kiu estas virino: «
Virga. — 1. Kiu ne havis ankoraŭ seksajn rilatojn:
Virto. Konstanta emo de la animo fari bonon, plenumi la devojn:
Virtuozo. — 1. Artisto, posedanta grandan talenton por plenumi muzikajn verkojn:
Visko (Bot.). Dukotiledona senpetala parazita vegetaĵo
Viskio. Amerika brando.
Visto. Kartludo por kvar personoj, dividitaj en du partiojn.
Viŝi. Purigi objekton, forigante de ĝi polvon, malsekecon per frotado:
Vitro. — 1. Perfekte travidebla, facile rompebla substanco, produktata per fando de silika sablo kun potaso aŭ sodo. — 2. Diversaj objektoj, faritaj el vitro:
Vitriolo (Ĥem.). Sulfurika acido, sulfurika salo.
Vivi. Havi la bazon de sia aliiĝo kaj evoluo en si mem, konservante malgraŭ ili la esencan formon:
Vizo. Surskribo sur pasporto, atestanta ĝian aŭtentikecon. Vizi. Fari vizon.
Vizaĝo. Antaŭa parto de la kapo de l’ homo: vizaĝo ronda, ovala; ridanta vizaĝo.
Vizio. Objekto, kiun oni imagas vidi, dank’ al trompo de la vidsento. Komparu: Fantomo.
Viziero. Movebla ŝirmilo de kasko.
Viziti. — 1. Iri en ies hejmon, por lin vidi: viziti dimanĉe la konatojn. — 2. Ofte, regule iri ien: viziti klinikon, viziti lernejojn. Vizito. Ago de tiu, kiu vizitas: kondolenca vizito. Vizitanto. Persono, kiu vizitas: Sinjorino ne akceptas hodiaŭ la vizitantojn. Komparu: Gasto.
Voĉo. — 1. Kapablo produkti sonojn per la laringo:
Vojo. — 1. Spaco, sur kiu oni sin movas, irante de unu loko al alia:
Vojaĝi. Iri, veturi en malproksiman landon, urbon:
Voki. — 1. Eligi laŭtajn sonojn, kiel signon, ke iu devas veni:
Vokalo. — 1. Sono de la homa parolo, kiu povas esti elparolita aparte, sen helpo de alia sono. — 2. Signo, esprimanta tian sonon:
Vokativo. Kazo por esprimi personon, kiun oni vokas, al kiu oni parolas:
Volo. Anima funkcio, kiu antaŭiras la homajn agojn kaj estas la kaŭzo de la homaj movoj; kapablo, dank’ al kiu oni decidiĝas fari aŭ ne fari ion:
Volframo (Ĥem.). Wo. Ĥemia elemento, metalo de ŝtala koloro; ĝi estas uzata por farboj kaj en kunfandaĵoj kun ŝtalo.
Volonte. Akorde kun sia volo, inklino, kaj tial kun ĝojo kaj plezuro:
Volumo. Libro, literatura verko aŭ ĝia parto, aparte bindita aŭ broŝurita:
Volumeno (Geom.). Spaco, okupata de korpo: El ĉiuj korpoj, havantaj egalajn surfacojn, la sfero havas la plej grandan volumenon. Komparu: Amplekso, enhavo.
Volupto. La plej alta senta plezuro precipe seksa. Voluptama. Amanta la volupton.
Volvi. Ĉirkaŭmeti ion rondforme aŭ serpentlinie: volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono, volvi tukon ĉirkaŭ la brusto. Malvolvi. Demeti ion volvitan: malvolvi tukon de la kapo. Volvaĵo. Fadenoj, globforme volvitaj: volvaĵo de lano.
Vomi. Elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako:
Vorto. Sono aŭ kolekto de sonoj de la homa voĉo, esprimanta ideon. Vortaro. Vortoj de lingvo, en alfabeta ordo, kun difino de ilia senco aŭ kun traduko en alian lingvon:
Vosto. Libera ekstremo de la spino de la vertebruloj; posta parto de la korpo de bestoj:
Vuali. — 1. Kovri per vualo. — 2. Kovri:
Vulgara. Ĝenerale uzata de la popolo, triviala:
Vulkano. Monto, el kies supro eliĝas lafo:
Vulpo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj, kun flava felo kaj longa vosto:
Vulturo (Zool.). Speco de taga raba birdo
Vundo. Superforta disigo de la histoj:
Z
Zebro (Zool.). Afrika unuhufulo el familio de l’ ĉevaloj
Zeloto. Fervora adepto de religio.
Zenito. — 1. (Astr.). Punkto de la Ĉielo en kiu ĝin renkontas la vertikalo de la loko. — 2. Plej alta grado:
Zibelo (Zool.). Raba besto el la familio de l’ musteloj kun bela, delikata pelto
Zigzago. Rompata {tiel; ĉu eble rompita?} linio, kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa:
Zingibro (Bot.). Unukotiledona hinda vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo
Zinko (Ĥem.). Zn. Ĥemia elemento, trovata en la naturo ordinare kun la sulfuro; bluete-blanka peza metalo, uzata por elektraj baterioj, por kovri tegmentojn, en kunfandaĵoj.
Zirkono (Ĥem.). Mineralo konsistanta el zirkoniaksido {pres-eraro, legu: zirkonioksido}.
Zirkonio (Ĥem.). Zr. Ĥemia elemento, metalo similanta laŭ sia aspekto la grafiton kaj antimonon, uzata por elektraj lampoj.
Zizelo (Zool.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj
Zoarko (Zool.). Speco de ostfiŝo
Zodiako (Astr.). Zono, kies mezon okupas la ekliptiko kaj kiu enhavas la 12 stelarojn, kiujn ŝajnas trapasi la suno dum sia jara rondiro.
Zono. — 1. Strio el teksaĵo, el ledo por ĉirkaŭi la talion. — 2. (Geom.). Parto de la surfaco de sfero inter du paralelaj cirkloj.
Zoni. Ĉirkaŭi per zono.
Zoologio. Naturscienco pri la bestoj. Zoologia. De zoologio, koncernanta la zoologion:
Zorgi. Serioze kaj persiste uzi siajn spiritajn fortojn por la bono de persono aŭ de afero:
Zuavo. Algeria soldato en araba uniformo.
Zumi. Fari sonon
Komentaro
Enkonduko
La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto.[1] Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005.
Kvankam represita en 1911, 1925 kaj 1984, la Kabe-vortaro ĉiam restis neŝanĝita. Kabe en 1910 senrevene forlasis la Esperanto-movadon. Ankaŭ la nuna eldono celas laŭeble fidele redoni la originalan tekston de 1910, tamen jen kaj jen klarigas kaj komentas ĝin. Ĝi baziĝas sur skanaĵo, teknike malfacile farebla pro la tre malgranda skribo de la originalo kaj la malbona paper-kvalito. Malgraŭ zorga kontrol-legado, estas probable, ke troviĝas ankoraŭ skan-eraroj. Ĉi rilatajn atentigojn bv. sendi al la e-poŝta adreso notita en la document-info
.
Iom pri la aŭtoro
Kazimierz Bein (* 29 Feb. 1872 en Sierzno apud Lodzo, † 15 Jun. 1959 en Lodzo)[2], pseŭdonime Kabe, estis pola okul-kuracisto, grava tradukisto al Esperanto kaj rigardata kiel unu el la plej bonaj stilistoj dum la frua periodo de la esperanta literaturo. Jam kiel 15‑jara junulo li unuan fojon aŭdis pri Esperanto en ties naskiĝo-jaro 1887, tamen ankoraŭ ne ekaktivis. Anstataŭe li partoprenis en pola nacia movado kontraŭ la rusa regado en Pollando. Pro tio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial li i.a. nur en 1899, do kiel 27‑jarulo, finis la medicinan fakultaton en la fora Kazano ĉe la Volgo. Revenite al Pollando, li en 1903, en aĝo de 31, eklernis la lingvon kaj dum ĉirkaŭ sep jaroj, ĝis 1910 aŭ 1911[3], tre aktivis, precipe kiel tradukisto.
La unua Esperanto-grupo de Varsovio, fondita en 1893, ne havis juran statuson. Ne estis facile ricevi permeson fondi organizaĵon, ĉar la rusaj aŭtoritatoj timis, ke oni volos kaŝe disvolvi kontraŭcarisman agado. Tamen la 6‑an de Decembro 1904 oni sukcesis fondi la Varsovian Societon Esperantistan, unue (ĝis 1908) kiel nuran filion de la Peterburga societo «Espero», tiam jam oficiale allasita. Prezidanto fariĝis Antoni Grabowski (1857-1921), vicprezidanto Leo Belmont (1865-1941) kaj sekretario Kabe.[4]
Bein partoprenis la unuajn kvar Universalajn Kongresojn (UK) en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo kaj Dresdeno (1905-1908). Lia vortaro alludas — iom kaŝite — en ekzemplofraz(er)oj ĉiujn kongres-urbojn kaj ankaŭ tiun de la kvina en Barcelono, kiun li tamen ne ĉeestis:
1-a UK 1905: Bulonjo. La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. (epoko).
2-a UK 1906: Ĝenevo. la Ĝeneva lago. (lago).
3-a UK 1907: Kembriĝo. la kolegioj de Kembriĝo. (kolegio).
4-a UK 1908: Dresdeno. La epizodoj de la Dresdena kongreso. (epizodo).
5-a UK 1909: Barcelono. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. (vojo).
De la Ĝeneva UK de 1906 li estis vic-prezidanto de la Lingva Komitato (LK), kiu estis provizore fondita en 1905 dum la 1-a UK por nur unu jaro. En la 2-a UK en Ĝenevo ĝi ricevis daŭran strukturon kaj komencis la korekton de la tradukoj de l’ vortoj en la Universala Vortaro (UV) de la Fundamento (FdE) al la referenc-lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Kun Antoni Grabowski, Bein estis respondeca por la polaj «Akademiaj Korektoj» (AK). La laboroj estis pretaj por la planita UK en Parizo en Aŭgusto 1914, sed pro la milito povis esti (manskribe!) publikigitaj nur en 1922 (franca kaj angla) kaj 1923 (germana, rusa, pola). La samtempa intensiva okupiĝo pri la Fundamenta vorttrezoro estis bazo de la difinvortaro. Simile estis ĉe aliaj «korektantoj». Grabowski kaj Paul Christaller (1860-1950), la ĉefa korektanto de la germanaj tradukoj, publikigis vortarojn pola-esperantan kaj germana-esperantan, ambaŭ aperitajn samjare kiel la Kabe-vortaro en 1910. La anglaj korektantoj Joseph Rhodes (1856-1920) kaj Edward Alfred Millidge (1865-1941) paralele al la AK verkis vortarojn angla-esperantan (Rhodes 1908) kaj esperanta-anglan (Millidge 1912).
La profesia okupiĝo de Bein (okulkuracisto) trovis eĥon en lia vortaro, kiu enhavas relative multajn vortojn el la fako medicino kaj rilataj fakoj kiel kemio kaj anatomio. Jen nur du ekzemploj inter multaj:
Hansen. Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen. — lepro.
Koch. … bacilo de Koch … — tuberkulozo.
Aparta gustumaĵo estas, kiel li klarigas la 1910 jam malmodernan nocion de «ĉarpio», kiun Zamenhof enkondukis en sia vortaro Rusa-Esperanta de 1889, kaj kiu poste fariĝas Fundamenta:
Ĉarpio. Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn: La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.
Lia simpatio por la pola kulturo kaj nacia movado same estas sentebla en la vortaro:
Gasto en la domo — Dio en la domo (pola proverbo). — gasto.
La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. — parenca.
En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe. — tripoj.
Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon. — ulano.[5]
Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj:
Kaj ankoraŭ iom nekredeblan detalon pri la vivo en Varsovio ni ekscias:
En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. — telefono.
Ĉar la verko aperis ekster la cara Ruslando en Parizo, Bein ne same strikte kiel Zamenhof devis atenti pri la postuloj de la rusa cenzuro. Evidente li daŭre havis intereson pri politiko, almenaŭ li referencas plurfoje al aktualaĵaj de sia epoko:
Abdul Hamid.
Ankoraŭ pliaj artikoloj aludas la politikon en Turkio aŭ la Osmana Imperio:
Macedonia taĉmento de lancistoj. — falango 1. — (En 1910, Macedonio kaj ĝia ĉefurbo Tesaloniko ankoraŭ apartenis al la Osmana Imperio. Post sia detronigo Abdul Hamid devis vivi en ekzila kaptiteco en Tesaloniko.)
Eĉ kaŝita kritiko pri la cara ŝtato troveblas. Jen la enskribo de «kalendaro»:
Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. — kalendaro.
En Ruslando okazis la kalendara reformo nur post la oktobra revolucio, nome je 31 Jan. 1918; ĉu la rusoj laŭ Kabe do ne apartenis al la «civilizitaj popoloj»? Ankaŭ ĉe «gildo» oni trovas iel enigman ekzemplon, interpreteblan kiel kritiko:
En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k.t.p. — gildo.
Kaj preskaŭ biografie sonas la difino por «knuto»:
Vipo por kondamnitoj en Rusujo. — knuto.
Sur la fono de tiuj (kaj aliaj, vd. la ĉapitron «kaŝitaj vortoj») referencoj al aktuala politiko — kiel ni devas interpreti tiun enskribon?:
Ĉu por Kabe la Esperanto-movado estis tro nepolitika? Tro diskutema, tro nenion faranta? La vorton «litanio» li klarigas per jena frazo:
Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj. — litanio.
Kaj fakte: Kiel pezaj la kunsidoj de la tiama Lingva Komitato estis, oni povas legi en la detalega raporto pri la kunsido en Barcelono 1909 — tri tagojn oni kunvenis, sed gravajn decidojn ĉefe prokrastis.[6]
Jaron poste, en 1910, Bein plene kaj senrevene forlasis la Esperanto-movadon, «kabeis» kaj pro tio ankaŭ ne plu prilaboris la unuan eldonon de sia vortaro. Ĝi fariĝis kaj restis lia lasta verko en Esperanto.
Pri lia familio la esperant-lingva literaturo silentas. Ĉe la kapvorto «nomo» lia vortaro faras aludon:
• Margareto. La gepatroj nomis sian filinon Margareto. — nomo.
Pri la profesia vivo de Bein (probable) informas nekrologo en la pola kvaronjara fakperiodaĵo
Iom pri la vortaro
Eldonhistorio
La unuaj kvar eldonoj estas identaj. La rapida dua eldono atestas pri la varma bonveno, kiun trovis la libro. Ĝi venis ĝustatempe por esti vendita dum la 25-a naskiĝtago de Esperanto, festita i.a. dum la Universala Kongreso en Krakovo (tiam Aŭstrio-Hungario) en 1912, jaron aŭ du post la «kabeo» de Kabe. La 3-a eld. de 1925 jam estas ŝuldita al iu «manke de pli bona». Intertempe estis aperintaj pluraj pli detalaj kaj modernaj vortaroj, tamen ne jam iu pli moderna unulingva difinvortaro. Jam rekte post la milito de 1914 ĝis 1918 aperis proponoj ellabori «duon-oficialan» difin-vortaron surbaze de la vortaro de Kabe per kunlaboro de ĉiulandaj vortaristoj.[8]
Tiuj deziroj fine estis plenumitaj per la Plena Vortaro de 1930 / 1934 (PV), el kiu fariĝis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970. Jam en 1925, post nur 15 jaroj, la Kabe-vortaro donis iun — enhave, ne lingve — malmodernan impreson de verko el la malaperita epoko antaŭmilita. La kialoj por la ĉina represo de 1984 ne estas klaraj. Eble estis pro la facila lingvaĵo kaj la klasika kaj klara stilo, ambaŭ taŭgaj ankaŭ por komencantoj. Eble ĝi estis simple malmultekosta, ĉar jam tiujare ne plu ekzistis kopirajto.
La motivo de la nuna prilaboro estas ĉefe historiaj aspektoj. Por bone kompreni la Fundamentan vorttrezoron de la baza verko de 1905 kaj de la unua Oficiala Aldono (OA 1) de 1909, kaj dua de 1919 (preta tamen jam por la kongreso en Parizo en 1914), la Kabe-vortaro daŭre estas nemalhavebla. Grava ĝi estas ankaŭ por pli profunda kompreno de PV 1930 kaj pro tio fine de PIV.
Vortaro de Esperanto (ĉ. 5.000 kapvortoj).
[1-a eld.] Paris: Hachette & Cie, 1910, /4/, 175, /9/ p. (21 x 15 cm).
2-a eld.: Paris: Hachette & Cie 1911, /4/, 175, /9/ p. (21 x 15 cm).
3-a eld.: Paris: Esperantista Centra Librejo, 1925, /4/, 175, /9/ p. (21 x 15 cm).
4-a eld.: Peking: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1984, 175 p. (22 cm)
5-a eld. kun enkonduko kaj komentoj: Berlino: Pabst, 2013. (A4).
Krome:
Brajla eld.: Esperanto-Blindul-Ligo de Germanujo, 1926.
Recenzoj
La «Vortaro de Esperanto» aperis probable en majo 1910. En la juniaj kajeroj de pluraj samepokaj revuoj ni trovas unuajn menciojn en la rubrikoj «bibliografio» aŭ «novaj libroj», en julio fine recenz(et)ojn. Kvankam ili estis ĉefe pozitivaj, ili ankaŭ estis supraĵaj kaj finjuĝe neadekvataj. Tio havis plurajn kaŭzojn. Ĝenerale — kaj ĝis en nia epoko — vortaroj ĉe la vasta publiko ne ĝuas la saman statuson de arta verko kiel ekzemple poezio aŭ literaturaĵoj. Por plej multaj ili estas iloj, nenio pli. Speciale en 1910, la vortaro konkurencis pri la intereso de la publiko kun pluraj aliaj gravaj verkoj. La vortarojn de Grabowski kaj Christaller ni jam menciis. Aldoniĝas la — ofte miskomprenita — inventario de Boirac («Plena Vortaro», 1909) kaj la teknika vortaro de Verax, fine la tiujare plej diskutata vortaro esperanta-franca de Grosjean-Maupin. Apud la Kabe-vortaro ĝia dua eldono poste fariĝis la plej grava fonto de PV 1930, verkita de la sama Grosjean-Maupin. Sed ĝia unua eldono estis — parte prave[9] — atakita kiel «Idista kukola ovo» atenco kontraŭ la unueco de la lingvo, «troja ĉevalo» kontraŭ la stabileco de Esperanto. La batoj kaj rebatoj plenigas la paĝojn de multaj gravaj gazetoj de 1910 kaj 1911, precipe en la rusa «Ondo de Esperanto», kie B. Kotzin gvidis la kritikantojn.[10] Kelkaj eĉ postulis, ke la Lingva Komitato oficiale kondamnu ĝin kaj avertu de ĝi.[11] Kvankam tio ne okazis, Th. Cart (1855-1931), de 1908 direktoro de la Komisiono pri la komuna vortaro de la Akademio, tamen ja kiel privatulo, skribis la faman frazon «Tia vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago». En tiu etoso kaj en tiuj cirkonstancoj, la Kabe-vortaro velis iom rande de la ŝtorm-batita maro en pli trankvilaj ondoj. La plej klarvida recenzinto estis Jean Borel, kiu havis mem leksikografiajn spertojn pro siaj laboroj pri la t.n. «germanaj vortaroj» de Jurgensen / Zamenhof: «Jen granda paŝo al tute unueca uzado de la lingvo kaj forigo de multaj eraroj kaj duboj.»
Vortaro de Esperanto de Kabe (D-ro K. Bein).
Ĉi tiu internacia vortaro, baldaŭ aperonta, verkita plene en Esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de nia lingvo (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de la Esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj de iliaj ĉefaj figuraj signifoj. Multenombraj ekzemploj faras la verkon samtempe Frazeologia Vortaro.
La recenzo de Bourlet en
Esperantaj Vortaroj. Vortaro de Esperanto verkita de Kabe Paris. Enciklopedia Vortareto Esperanta verkita de Verax Paris.
Jen du gravaj verkoj, kiuj sin kompletigas reciproke, kaj tiel liveras kune la plej plenan kolekton de esperantaj vortoj kaj terminoj, ĝis nun aperintan.
La Vortaro de Kabe estas vortaro
D° Bein ne intencis, farante tiun gravan laboron, liveri al la vortaristoj aŭ esplorantoj de nia lingvo materialon por studo aŭ komparo; li nur celis doni la tute bonajn fidindajn vortojn, kiujn sentime la Esperantistoj povos uzi. En tiu volumo, oni ne trovos dubajn terminojn, kies ekzisto estos eble efemera, nek ankaŭ multoblajn formojn de sama radiko, inter kiuj la leganto devos elekti;[12] ĝi do certe fariĝos la ĉefa fonto, el kiu la naciaj vortaristoj ĉerpos, kaj kiu tre utilos por unuformigi la diversajn vortarojn de nia lingvo. …
Tri Vortaroj
[la du aliaj estas Boirac, Plena Vortaro de Esperanto, kaj Verax, Enciklopedia Vortareto Esperanta].
La verko de D-ro Kabe sub la titolo «Vortaro de Esperanto» prezentas per si negrandan enciklopedian vortaron en kiu la leganto trovos ne nur tion kio koncernas speciale Esperanton, sed ankaŭ ĝenerale la plej uzatajn internaciajn esprimojn. Ĝi estas verkita kun grandega zorgo kaj entenas ĉion necesan, kion ni postulas de la malgranda enciklopedio. La klariga parto de la vortaro estas tiel bonege kaj zorge prilaborita, ke la vortaro de Kabe povas servi ne nur kiel verko tre utila por ĉiu esperantisto, sed ankaŭ, kiel modelo por tiuspecaj verkoj ĝenerale.
Vortaro de Esperanto (Kabe).
Here is a book long looked for and much needed. It is just a plain dictionary of Esperanto, with the definitions in the same language — just like your English dictionary with definitions in English. It is by no means an "unabridged" dictionary, but contains a larger vocabulary than the average Esperantist will find necessary in any ordinary affairs. Evidently, however, the author of the dictionary had in mind a vortaro of strictly orthodox Esperanto terms, and the expectant reader will look in vain for many words which Kabe himself uses in his writings and translations! Even the almost universal syllable,
[Mallongigita eltiraĵo el la artikolo de Bourlet en La Revuo kun aldonita specimena artikolo («afabla») kaj la resumo:]
«Ni volas priŝati ambaŭ verkojn [t.e. tiuj de Verax kaj Kabe] kaj precize tiun de Kabe, kiu estos pli legata, per nelonga, sed trafa frazo: Ĉu estas tio ebla, ke ni povis dum tiom da jaroj esti sen tiel utila kaj bezona verko?»
Vortaroj.
Tri gravaj leksikologiaj verkoj aperis dum la lastaj tempoj en Francujo. Ili estas:
[1.] Boirac. … 1909
[2.] Vortaro de Esperanto de Kabe, Paris, Hachette & Ko. Kolekto de la Revuo. Prezo 3,50 M. bindita.
Jen la senpacience atendita vortaro esperanto-esperanta de nia fama aŭtoro Kabe. Trarigardinte ĝin, ni povas diri, ke tiu grava kaj necesega verko ne trompos la esperojn de l’ esperantistaro. Ĉi estas verkita kun la sperto, kiu karakterizas la ceterajn librojn de Kabe; la klarigoj de ĉiuj vortoj estas tre klare kaj bonstile donitaj. Kun la plimulto da vortoj troviĝas ekzemplaj frazoj por la aplikado de l’ vorto.
[3.] Verax. … 1910
Ni ne povas sufiĉe ŝati la privilegion havi nun bonajn Esperanto-esperantajn vortarojn. Dank’ al ili oni de nun evitos la gravan rifon de la malsamaj [p. 159] signifoj donitaj al unu radiko laŭ la diversaj lingvanoj. Jen granda paŝo al tute unueca uzado de la lingvo kaj forigo de multaj eraroj kaj duboj. — Ni citu nur unu ekzemplon: Tre ofte germanoj, eĉ bonaj esperantistoj, uzas tute malĝuste la vorton
Preferi. Pli voli, pli ami; pli ŝati:
Konsekvence,
Tiu ĉi rimarko, kiu ŝajne ne rilatas al la novaj vortaroj, tamen montras al ni la grandajn «avantaĝojn» (ne preferojn) de tiaj pure internaciaj vortlibroj.
La «apostato»-diskuto de 1989-1992
En 1989 la Akademio sub ĝia tiama prezidanto Andre Albault publikigis dokumenton «Listo de Normaj Landnomoj», en kiu ĝi rekomendis la formojn «Egipto» kaj «Egiptano». I.a. ĝi donas jenan motivon: «Ekskluzive uzata en la ĉefverka traduko de Kabe, La Faraono. Ni preferu tiun formon omaĝe al nia granda verkisto.»[12] Tiun decidon Bernard Golden (1925-2008), la tiama direktoro de la Akademio pri la ĝenerala vortaro, akre kritikis en polemiko «Ni ne omaĝu al apostato!»[13]: La ĝusta formo laŭ li estas «Egiptujo / Egiptio» kaj «egipto» por la landanoj.[14] Por Golden la motivo de Albault estas neakceptebla: Kabe estis nek «verkisto», nek «granda», sed nur «tradukisto» de malmultaj, plejparte polaj beletraĵoj krom aŭtoro de la vortaro. Pro lia nekomprenebla, mallojala kabeo, «tiuspeca homo» — simile kiel la «arkirenegato» Beaufront — ne meritas omaĝon. Gonçalo Neves defendis la meritojn de Kabe i.a. pro la vortaro (la kritiko de «La tiraljoro Golden» neglektas la historian kuntekston)[15], Golden replikis per kritiko de kelkaj misaj detaloj, troveblaj en la vortaro[16]:
… Nu, kiu objektive analizas la vortaron trovas ne malmultajn misojn kaj mankojn, kiuj makulas tian konsultlibron. Ekzemple viskion li nomas amerika brando, dum ĝi originas el Skotlando / Irlando; lia difino de alpako misas; la vortojn «kaporalo» kaj «serĝento» li interŝanĝas; kaj sur la sporta tereno lia difino de laŭnteniso estas nekompleta. Temas nur pri kelkaj ekzemploj, sed tiuj malbone formulitaj kaj eĉ eraraj difinoj devas konvinki ĉiujn senpartiajn legantojn, ke per sia probatalado favore al Kabe Gonçalo Neves faras grandan eraron!
Krom la jam cititaj artikoloj Golden verkis ankoraŭ jenajn pliajn kritikojn pri la Kabe-vortaro[17]:
• La Faraona malbeno el la antikva Egiptujo/Egiptio. En: La Kancerkliniko 1990, n-ro 53 (Jan-Mar.), p. 18-19.
• Kiel Kabe konfuziĝis pri la uzo de "de" kaj "per". En: Kajeroj el la Sudo 1993, n-ro 20 (Okt.-Dec.), p. 17-19.
Estas relative facile konstateble, ke tiaj kaj ankoraŭ pliaj kritikindaĵoj troveblas en la vortaro. Kelkajn pliajn ni notis en la sekvaj ĉapritoj «Iom pri lingvaj apartaĵoj» kaj «Iom pri kaŝitaj vortoj». Golden pravas, ke ni — post pli ol cent jaroj — devas tre atente kaj singarde konsulti la historian vortaron el 1910. La demando estas nur, kiel oni
Post la kritiko de Golden ŝajne neniu plu okupiĝis pri la vortaro ĝis 2013.
Fontoj
Kontraste al la vortaroj de la aliaj kvar korektantoj-kolegoj, ĉe Kabe mankas antaŭparolo, listo de uzita literaturo k.s. La klarigaj tekstoj konsistas el unu sola paĝo kun la uzitaj mallongigoj de 14 indikoj de fakoj (ekzemple «Med.» por medicino). Pro tio liaj fontoj ne estas evidentaj kaj necesas pli detala esploro ol estas farebla tie ĉi. Supraĵe ni povas diri nur tiom: Unu fonto klare estas la Universala Vortaro de la Fundamento (vd. la ekzemplon de la en 1910 jam eksmoda «ĉarpio», kiu nur estis registrita, ĉar ĝi estas trovebla en la Fundamento). Ni rajtas ankaŭ supozi, ke li uzis la vortaron esperantan-rusan de Zamenhof, aperinta en 1909. Pliaj fontoj probable estas la propraj tradukoj kaj samepoka literaturo (vd. la aludojn en la ĉapitroj «kaŝitaj vortoj» kaj «iom pri esperantaj aferoj»). Tamen Amerika Esperantisto pravas, ke Kabe ne registris ĉiujn vortojn, kiujn li mem uzis en siaj tradukoj. Ekzemplo estas «mizerikordo», plurfoje trovebla en la rakonto «La lasta» de Reymont[18], en Esperanto aperinta en 1910, kiu tamen mankas en la samjara vortaro. Eĉ pli: Dum Kabe uzis en la unua eldono de la Faraono (1907) la vorton «fakelo», ni trovas en sia vortaro la Fundamentan «torĉo», dum la paralela «fakelo» tute mankas. Inverse, la «nova» vorto «farbo», ofte uzita en la vortaro, estas nek zamenhofa (en la Jurgensen-vortaro Esperanto-germana «kolorilo»), nek — se ni ne pretervidis ion — troveblas en iuj el la tradukoj de Kabe.
Iom mirigas, ke Kabe ne aldonis kelkajn paĝojn kun geografiaj kaj personaj nomoj, kiel ekz. faris Rhodes en sia vortaro angla-esperanta de 1908. Tiu manko, same kiel tiu de enkonduko, kontribuas al la impreso, ke la vortaro estas iel nepreta, lasita de unu tago al la alia, kaj poste «tiel-kiel» sendita al la eldonejo.
Iom pri lingvaj apartaĵoj
Kiel samepokaj recenzintoj prave substrekis, la vortaro elstaras ĉefe pro sia facila kaj klara stilo. Strange tamen estas la franceca (tro-)uzo de la difina artikolo «la» kaj la sistema uzo de la apostrofita artikolo «l’». Ambaŭ uzoj jam en 1910 ne plu estis ĝenerale kutimaj, kiel montras legado de tiamaj gazetoj. Eĉ pli: Fruictier, kiun Kabe mencias en la artikolo pri «sintakso», en sia verko «La esperanta sintakso» de 1903 kaj 1907 jam donis tre detalajn regulojn pri la rekomendinda uzo de l’ artikolo — kiu certe ne estas tiu de Kabe. Ofte estas fraz(er)oj kiel: «Ĉambro destinita por la dormado» (dormoĉambro). Foje ni trovas ĝin eĉ antaŭ geografiaj nomoj: «Arbo …, kreskanta en la Centra Ameriko.» (kakaujo). La formo «l’» aperas sisteme, ŝablone en multaj difinoj de botanikaj kaj zoologiaj terminoj, ekz. «el la familio de l’», «frukto de l’ …ujo (arbo)», k.t.p.
Kiel decas por vortaro, ni preskaŭ ne trovis evidentajn pres-erarojn. La man-plenon ni simple sen komento korektis. Aliaj dubaj kazoj, ekzemple pri uzo de -ata / -ita, ni lasis, tiel kiel Kabe uzis ilin antaŭ cent jaroj. Foje ni tamen atentigas pri ili per {…}.
Ne estas surprizo, ke ni jen kaj jen trovas formajn arkaismojn (
Iom pri la skanado kaj la komentoj
La originalo estas presita en tre malgranda okpunkta serifa skribo simile al Times New Roman sur jam brune-flaveta papero. Sur kelkaj paĝoj la presado ne estas tre klara, sed iom ŝmirita. La prestipoj konstante ŝanĝiĝas inter normala, grasa kaj kursiva skribo. Ĉio tio estas granda defio por skan-programo. Kvankam la rezulto estis surprize bona, tamen necesis kompleta relego kaj kontrolado. Kelkaj el la komputile plej malfacile distingeblaj literoj estas ekz. "l", "I" kaj "1", "i", "!", "t" (minuskla L, majuskla i, la cifero unu, minuskla i, la elkrio-signo kaj minuskla T). Aliaj problemaj paroj estas "m" kaj "rn" (minusklaj M kaj RN), kursivaj
Ni ĝis nun nur tre malmulte komentis en pintaj krampoj {…}. Kutime temas pri atentigoj pri arkaa uzo aŭ formo laŭ la tipo «ĥina. {nun: ĉina}», kie «nun» signifas «laŭ PIV 2005». Foje ankaŭ temas pri nuntempe duba lingvoformo, ekz. pri -ata / -ita.
Iom pri esperantaj aferoj
En siaj ekzemplo-frazoj aŭ -frazeroj Kabe jen kaj jen alludas al personoj, institucioj aŭ aliaj eroj de la tiama esperanta vivo. La plej gravajn referencojn ni klarigas ĉi poste.
Akademio.
akcento.
Barcelono.
Berlino.
Bulonjo.
Diversaĵoj. «
«Esperantisto».
Esperanto en dek lecionoj.
fabeloj.
Fruictier.
1903, 80 p. 2-a eld. Paris: Presa Esperantista Societo 1907, 80 p.
Fundamenta Krestomatio. Formo kaj grandeco de presaĵo:
kongresoj. Dum niaj kongresoj oni koniĝas kun tre multaj samideanoj. En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj. (lando). — Alludo ĉefe al la serio de Universalaj Kongresoj (UK), kiu ekis en 1905 en Bulonjo ĉe Maro.
Konstanta Komitato de la Kongresoj.
Lingva Komitato. La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. (komisii). — Vd. ĉe Akademio.
Moller und Borel.
Oficiala Gazeto Esperantista.
Orzeszko.
Otelo.
Paŭlo kaj Virginio.
Sand, George. Vd. ĉe Orzeszko.
stilo esperanta.
Valienne. {legu: Vallienne}
Aldono: La kaŝitaj vortoj
Iom pri kaŝitaj vortoj
La vortaro de Kabe el 1910 notas proprajn nomojn nek en la ĝusta alfabeta pozicio, nek en aparta listo, tamen jen kaj jen uzas ilin en difinoj (normala skribo) aŭ ekzemplo-fraz(er)oj
Multajn pliajn vortojn, mankantajn en la ĝusta alfabeta loko, enhavas la zoologiaj kaj botanikaj terminoj. La artikolo pri «Akacio (Bot.). Arbo el la familio de l’ mimozacoj
A
Abdul Hamid.
Abrahamo. Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. — oferi. Abrahamo estis la patro de Izaako. — patro. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj: Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. — patriarko.
Adamo. Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. — filo. Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj. — nomo. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. — paradizo 1.
Afriko. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. — cibeto. Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de Afriko — hipopotamo.
Aĥilo. la heroaĵoj de Aĥilo — heroo. la kalkano de Aĥilo. — kalkano. Sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla. — vundi.
Aleksandro. La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn. — helena.
Algerio. {nun: Alĝerio [OA 8]}. Algeria. Algeria soldato en araba uniformo. — zuavo.
alegro. Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. — sonato.
Alpoj. Montaro. — monto.
Ameriko.
anabaptisto. la sekto de anabaptistoj. — sekto.
alegro. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo. — simfonio.
andanto. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo. — simfonio. Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. — sonato.
Andersen. fabeloj de Andersen, de Grimm. — fabelo.
Anglo.
Anna. Anjo.
Apolono.
Arabo. araba. Araba vesto: longa mantelo kun kapuĉo. — burnuso.
arako. Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj. — punĉo.
ardezo. ardeza. Ardeza krajono. — grifelo. {2 Tabuleto, pasintece el ardezo, uzata de junaj lernantoj por skribado per kreto aŭ speciala krajono. ☞
Aristotelo. Filozofio de la mezaj jarcentoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, … — skolastiko.
Ateno.
Aŭstrio.
Azio. (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l’ miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio. — cinamo. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. — cibeto. Meza Azio. Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio. — mosko. azia. Azia leopardo. — pantero.
B
Baedeker. Tutmonde estas konataj la gvidlibroj de Baedeker. — gvidi.
Bach. La fugoj de Bach. — fugo.
Barcelono. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. — vojo.
baroko. baroka. la baroka stilo. — stilo.
Beau.
Berlino. La komunikaĵoj de Berlino estas tre oportunaj. — komuniki. Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo. — urbo.
Biskajo. Biskaja.
Bohemo. bohema. Bohema kaj pola rondodanco. — polko.
Bostono {urbo}. Kartludo, de la nomo de l’ urbo Bostono en Ameriko. — bostono {kartludo}.
Brabanto. puntoj de Brabanto. — punto.
Brazilio. {nun: Brazilo}. brazilia. {nun: brazila} (Bot.). Brazilia vegetaĵo kun tre bentemaj folioj
briketo.
Budho. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamao. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. — pagodo. Budha. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamaismo.
Bulonjo. La deklaracio de Bulonjo. — deklaracio. Bulonja. La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. — epoko.
C — Ĉ
Cejlono. (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l’ miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio. — cinamo. Araba arbo el la familio de l’ rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k.t.p. — kafo.
Cezaro.
chartreuse. la likvoro «chartreuse». — likvoro.
Chopin. etudoj de Chopin. — etudo.
ĉino. Vd. ĥino.
D
Damasko {urbo}. Silka multekosta ŝtofo, fabrikata en Damasko. — damasko {ŝtofo}.
Dano. dana. la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. — diferenco.
Dante. la verkoj de Newton, de Dante. — verki.
Davido. La psalmoj de Davido. — psalmo.
Demosteno. citi tekston de Demosteno. — teksto.
Dominiko. dominikano. Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio:
Dresdeno. La epizodoj de la Dresdena kongreso. — epizodo.
E
Edison. la fonografo de Edison. — fonografo.
Egipto.
egipta.
Eneo. Ĉiuj silentis, aŭskultante la rakonton de Eneo. — silenti.
epoko. karba epoko. karba epoko — filiko.
Esperanto. Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof. — pseŭdonimo. Universala vortaro de Esperanto. — vorto. {pliaj trafoj}. esperanta. Se oni komparas la nunajn esperantajn verkojn kun tiuj de la unua jaro, oni ne trovas diferencojn en la stilo. — kompari. Esperantistoj.
Eŭropo.
Eva.
Everesto. Everesto. — monto.
F
fenigo. {antaŭe (FE) kaj nun: pfenigo, kp. tiun artikolon; eble preseraro} Franca monero, valoranta 80 fenigojn, 25 kopekojn. — franko.
finalo. Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. — sonato.
formalino. desinfekti loĝejon per formalino. — desinfekti.
Franco. La Francoj, parolante esperante, ofte metas la akcenton sur la lasta silabo. — akcento. Multaj Francoj kartavas. — kartavi. franca. Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata. — ĉampano. Franca monero, valoranta 80 fenigojn, 25 kopekojn. — franko. Iama franca danco. — gavoto. komandoro de la franca legio. — komandoro. Franca danco … — kvadrilo. Franca nobelo, inter la duko kaj princo. — markizo.
fr.
Francisko.
Fruictier. La esperanta sintakso de Fruictier. — sintakso.
Fundamenta Krestomatio.
G
Galileo. la lorno de Galileo. — lorno.
Genovo. {nun: Ĝenovo}. Genova. Ĉefo de la Genova {nun: Ĝenova} kaj Venecia respubliko. — doĝo.
Germano. germana.
Gibraltaro. {nun: Ĝibraltaro} Gibraltaro estas konstruita sur promontoro. — promontoro.
Gregorio. Gregoria.
Gregoro.
Greko. Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. — disko.
Grimm. fabeloj de Andersen, de Grimm. — fabelo. La fratoj Grimm estis famaj germanaj filologoj. — filologo.
Ĝ
Ĝenevo. la Ĝeneva lago. — lago.
Ĝenovo. Vd. Genovo.
Ĝibraltaro. Vd. Gibraltaro.
H
Habsburgoj.
Hamleto. la fantomo de l’ patro de Hamleto. — fantomo.
Hansen. Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen. — lepro.
Havano.
Hebreo. Religio de la Hebreoj. — judaismo. Mistera instruo de la antikvaj Hebreoj. — kabalo. Plata kuko el nefermentinta pasto, kiun la Hebreoj manĝas dum la Pasko. — maco. Tribunalo de la antikvaj Hebreoj. — sinedrio. hebrea. Hebrea pastro. — rabeno. Hebrea templo. — sinagogo. Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la tria jarcento. — talmudo.
Heleno. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. — rabi.
hemoragio … hemoragioj de l’ haŭto. — skorbuto.
Henriko. La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro. — investituro.
Herodoto. Verkisto historia, specialisto en la historio:
Hindo.
Hispano. hispana.
Holando. La plej granda parto de Holando konsistas el maraj aluvioj. — aluvio. holanda. La holanda lingvo apartenas al la germana lingva familio. — familio. svisa, holanda fromaĝo. — fromaĝo.
Homero.
Hungaro. hungara.
Hus. la herezo de Hus — herezo.
Ĥ
Ĥino. {nun: ĉino}. La Ĥinoj estas ekstreme ceremoniaj. — ceremonio. ĥina. {nun: ĉina}.
I
Iliado. La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj. — ĉaro. travestii Iliadon. — travestii.
Indio. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. — pagodo. {Kp. Hindujo, la misa formo «Indio» probable estas pretervido.}
Indiano. Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon. — skalpo.
Italo. La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj. — veni. itala. Abonu du loĝiojn por la itala opero. — aboni. kurso de la itala lingvo. — kurso. Italujo. reĝo de Italujo. — reĝo.
Izaako. Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. — oferi.
J — Ĵ
Jakobo. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj:
Japano. japana. la japana tipo. — tipo.
Jezuo Kristo. Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito. — Triunuo. Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo. — Ĉieliro.
Johano. Johano, Joĉjo — ĉj. epistolo de Sankta Johano. — epistolo. La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. — miksi.
Jozefo.
Julio. {vira nomo}. Julia. Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. — kalendaro.
Jupitero. {dio} Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroj la ĉielon. — Atlaso III.
Jupitero. {planedo} Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero. — asteroidoj.
K
Kaino. Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. — filo.
kamero. Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per la ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato, nomata malluma kamero. — fotografi. {evidente traduko de «camera obscura»}.
Kant. {nun: Kantio} La tri postulatoj de la filozofio de Kant. — postulato.
Karlsbado. … Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo en mineralaj fontoj (Karlsbado); … — sodo.
Katerino. Ho Katerino, vi forlasis min! — vokativo.
Kaŭkazo. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko. — nafto. kaŭkaza.
Kembriĝo. la kolegioj de Kembriĝo. — kolegio.
Koch. … bacilo de Koch … — tuberkulozo.
kozako. Generalo de kozakoj. — hetmano.
Kristo. La sankta Mario, patrino de Kristo. — Dio. Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo. — eŭkaristio. — 1. Instruo de Jezuo Kristo. — 2. Libro enhavanta la instruon de Kristo. Aŭtoro, kiu priskribis la vivon kaj instruon de Kristo. — evangelio.
Kronoso. — 1. Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l’ ciklopoj kaj titanoj. — Urano.
kvaki. La rano kvakas. — rano.
L
La Fontaine. fabloj de La Fontaine. — fablo.
Lallemant.
Leibniz. Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo. — monado.
Lengyel.
Levi. Ano de la gento de Levi. — Levido.
Lojola. Membro de la religia societo, fondita de Lojola. — Jezuito.
Londono. Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono. — halti.
lordo. La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj. — senato.
Ludoviko.
M
Macedonio. macedonia. Macedonia taĉmento de lancistoj. — falango 1.
Madrido. Mi loĝas en Madrido. — kiu.
Mahometo. Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo. — kalifo. Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo. — Korano. Mahometanoj.
maro. Meza Maro.
Margareto. La gepatroj nomis sian filinon Margareto. — nomo.
Mario. La sankta Mario, patrino de Kristo. -Dio.
Marso. Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero. — asteroidoj.
melinito. Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj. — eksplodi.
Menelao. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. — rabi.
menueto. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.
simfonio.
Mezzofanti.
mikroorganismo. Substanco, enhavanta mikroorganismojn, kaŭzantajn fermentadon de biero, ŝvelon de pasto, k.t.p. — feĉo.
Molière. la komedioj de Molière.
Monako. la princo de Monako. — princo.
Mongolo. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamao. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamaismo.
Morus. la titolo de la verko de Morus — utopio.
N
Napoleono.
nefrito. (Med.). Ĉeesto de albumino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj). — albuminurio.
Neptuno. la tridento de Neptuno. — dento. la tridento de Neptuno. — tri.
Nerono. Nerono persekutis la kristanojn. — persekuti.
Newton. la verkoj de Newton, de Dante. — verki.
Niagaro. la Niagara akvofalo. — akvo. la Niagara akvofalo — fali.
Nilo. la delto de Nilo. — delto. La kataraktoj de Nilo. — katarakto.
nitroglicerino. Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo). — dinamit.
Noaho. {en la Londona Biblio: Noa}. La ŝipo de Noaho. — Arkeo. Noaho kaj lia familio estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de la superakvego. — akvo.
Norda Glacia Oceano. la Norda Glacia Oceano. — Oceano.
Norvegujo. la fjordoj de Norvegujo. — fjordo.
O
Orfeo. Eĉ la bestoj aŭskultis, kiam ludis Orfeo. — eĉ.
Orzeszko. La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. — parenca.
Otelo. ĵaluza, kiel Otelo. — ĵaluza.
P
Palestino. pilgrimi Palestinon. — pilgrimi.
Panamo. Mallarĝa tero, kuniganta du kontinentojn:
Paganini. Paganini estis granda virtuozo. — virtuozo.
Panteono.
Pariso. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. — rabi.
Paris. Notre-Dame de Paris estas gotika konstruaĵo. — gotika.
Parizo. de Parizo ĝis Barcelono — de. Parizo estas la koro de Francujo — koro. La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj — kvartalo. Parizo kaj la provinco. — provinco. pariza. La pariza Panteono havas la jenan epigrafon: «Al la grandaj homoj la dankema patrujo». — epigrafo.
Parizano. Parizano. -an.
Pasteur. La filtro de Pasteur. — filtro.
Patagonio. la Patagonia arĥipelago — arĥipelago.
Paŭlo. La idilio de Paŭlo kaj Virginio. — idilio.
Peleo. Peleido. Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo. — kanti.
Perso.
Peruvio. {nun: Peruo [OA 8]}. Ŝtofo el lano de l’ samnomaj ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio. — alpako.
Peterburgo. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. — vojo.
Petro. La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. — miksi. li estas nomata Petro. — nomo.
Polo. pola. Bohema kaj pola rondodanco. — polko. Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon. — ulano.
Polujo.
Portugalo. portugala. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. — kreolo. Portugala kaj brazilia {nun: brazila} malgranda monero. — rejso.
Pruso. prusa. la aglo de la prusaj standardoj. — aglo.
R
Rafaelo. vera pentraĵo de Rafaelo. — vera.
Remington. La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj. — prototipo.
Rigi.
Rodoso. La Rodosa koloso estis statuo de Apolono. — koloso.
Romo.
Ruso. Aparato, uzata de l’ Rusoj por boligi akvon por teo. — samovaro. rusa. Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m. — arŝino. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio. — kosako. Rusa monero, valoranta 2,66 fr. — rublo. Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.). — versto. Ruslando.
S
Saharo. Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj:
Samsono. Samsono ekŝancelis la kolonon kaj la tuta konstruaĵo falis. — ŝanceli.
Sand, George. La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. — parenca.
Sankta Skribo. la Sankta Skribo — skribi.
sekso {3}. Kiu ne havis ankoraŭ seksajn rilatojn:
Seneko. sentenco de Seneko. — sentenco.
Siberio. siberia. siberia malvarmego. — varma.
Sicilio. La maro apud Sicilio estas riĉa je koraloj. — koralo.
signo. signo de la egaleco — egala.
Simplono. Simplona. la Simplona tunelo. — tunelo.
Sokrato. Sokrato estis kondamnita trinki cikuton. — cikuto. Laŭ Sokrato la memkono estas la plej malfacila afero. — koni.
Stradivarius. violono de Stradivarius — violono.
Svedo. sveda. la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. — diferenco.
Sviso. svisa. svisa, holanda fromaĝo. — fromaĝo. Svisujo. Svisujo estas konfederacio de dudek du ŝtatoj. — konfederacio. La Franca Respubliko, Svisujo. — respubliko.
Ŝ
Ŝekspiro. La tria votumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. — havi. La tragedioj de Ŝekspiro. — tragedio.
T
Tibeto. Tibetano. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamao. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamaismo.
transkripcio. Malbona transkripcio ofte tute ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto. — fizionomio.
trioleto. Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton:
Trojo. La sieĝo de Trojo. — sieĝo.
Turko. Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado. — minareto. turka. Ŝtata turka konsilantaro. — divano. Malalta simpla turka ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo kun nigra peniko. — fezo. Soldato de la iama turka gvardio. — janiĉaro. — 1. Palaco de la turka sultano. — 2. Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj. — serajlo. Longa turka vesto. — kaftano. Monero de diversaj landoj:
Termopiloj. Intermontaro. — monto.
Testamento. Malnova Testamento. La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento. — Biblio. Nova Testamento.
Tuniso. Tuniso estas sub la protektorato de Francujo. — protektorato.
U — Ŭ
Uranio. Uranio estis la muzo de l’ astronomio. — muzo.
Ursino. Granda Ursino. la Granda Ursino. — stelo. la konstelacio de la granda Ursino. — konstelacio.
Usono.
V
Valienne. {legu: Vallienne}. En la heksametro de Valienne nur la antaŭlasta ero estas spondeo. — heksametro.
Varsovio. En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. — telefono.
Venecio. Longa, plata ŝipeto, uzata precipe en Venecio. — gondolo.
Vezuvio. Monto, el kies supro eliĝas lafo:
Virginio. La idilio de Paŭlo kaj Virginio. — idilio.
vosto. (Astr.). Astro, kies vojo ĉirkaŭ la suno estas tre longforma elipso kaj kiun akompanas longa luma strio, nomata vosto. — kometo. {ĉe vosto nur: vosto de bestoj}.
Z
Zamenhof. la versaĵoj de Zamenhof. — verso. La adreso de doktoro Zamenhof estas: Varsovio, str. Dzika № 9. — adreso. La verkojn de D° Zamenhof volonte eldonas ĉiu libristo. — doni. Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof. — pseŭdonimo.
W
Wo. {internacia siglo de la kemia elemento} — volframo.
Pri la prilaborinto
Bernhard Pabst estas juristo kaj vivas en Berlino. Li publikigis multajn detal-studojn pri la Fundamento de Esperanto kaj la Berlinan Komentarion pri la Vortaro Oficiala (2013).