«La Rabistoj» (germane Die Räuber) estas dramo de Fredriko Ŝilero, kiu verkis ĝin surbaze de eseo de Schubart. Ĝi estas junaĝa verko, plena je forto kaj ribelo kontraŭ la leĝoj, pro kiuj el «agloflugo fariĝas limakirado» (Carlo Bourlet). La verko iĝis elirpunkto por evoluo de la germana literaturo en la ĝenro de rabista romano.
El la germana en Esperanton la verkon tradukis L. L. Zamenhof. Legante tiun tradukon ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Zamenhof ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj movoj estas fikse antaŭregulitaj de ia logikema mekanikisto. (Bourlet)
Personoj
Maksimiliano, grafo de Moor | |
Karolo, | liaj filoj |
Francisko | |
Amalio von Edelreich (= fon Edelrajĥ) | |
Spiegelberg (= Ŝpigelberg), | libervivuloj, poste rabistoj |
Schweizer (= Ŝvajcer), | |
Grimm, | |
Razmann (= Racman), | |
Schufterle (= Ŝufterle), | |
Roller, | |
Kosinsky (= Kosinski), | |
Schwarz (= Ŝvarc) | |
Hermano, bastardo de nobelo | |
Danielo, servisto de la grafo de Moor | |
Moser (= Mozer), pastro | |
Patro-monaĥo | |
Bando da rabistoj | |
Flankaj personoj |
La loko de agado estas Germanujo.
La tempo – proksimume du jaroj.
Akto unua
Sceno unua
Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.
Francisko. La Maljuna Moor.
Francisko. – Sed ĉu vi sentas vin sana? Vi estas tiel pala.
Maljuna Moor. – Tute sana, mia filo, – kion vi havis, por diri al mi?
Francisko. – La poŝto venis – letero de nia korespondanto en Lepsiko…
Maljuna Moor,
Francisko. – Hm! Hm!… Tiel estas. Sed mi timas… Mi ne scias… ĉu mi… pro via sano… Ĉu vi efektive sentas vin tute sana?
Maljuna Moor. – Kiel fiŝo en akvo! Pri mia filo li skribas? Kion signifas tiu ĉi via zorgado? Vi demandis min du fojojn.
Francisko. – Se vi estas malsana, se vi havas nur la plej malgrandan antaŭsenton fariĝi tia, tiam lasu min, – mi parolos al vi en tempo pli oportuna.
Maljuna Moor. – Dio! Dio! Kion mi aŭdos?
Francisko. – Lasu min antaŭe iri flanken kaj verŝi larmon de kompato pro mia perdita frato… Mi devus silenti eterne, ĉar li estas via filo; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li estas mia frato. Sed obei vin estas mia unua, malĝoja devo, – tial pardonu min.
Maljuna Moor. – Ho, Karolo, Karolo! Se vi scius, kiel via konduto turmentegas la koron de la patro! Kiel unu sola ĝoja sciigo pri vi aldonus al mia vivo dek jarojn, farus min junulo, – dum nun ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!
Francisko. – Se ĝi estas tiel, maljuna homo, tiam adiaŭ, – ni ĉiuj ankoraŭ hodiaŭ elŝirus al ni la harojn super via ĉerko.
Maljuna Moor. – Restu! Mi devas ankoraŭ fari nur la malgrandan, mallongan paŝon… Lasu al li lian liberecon!
Francisko,
Maljuna Moor. – Ĉion, ĉion, mia filo! vi liberigos min de lambastono.
Francisko,
Maljuna Moor. – Pluen, pluen!
Francisko. – «Mortpale refalanta en sian seĝon kaj malbenanta la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto „patro“. Oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte. Ŝajnas, ke via frato plenigis nun la mezuron de sia malhonoro; mi almenaŭ konas nenion super tio, kion li efektive atingis, se lia genio ne superas en tio ĉi mian. Hieraŭ noktomeze, farinte antaŭe kvardek mil dukatojn da ŝuldoj» – bela poŝmono, mia patro – «malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton, bravan junulon, li decidis forkuri de la justeco kune kun sep aliaj, kiujn li entiris en sian malĉastan vivon.» – Patro, pro Dio! Patro, kio fariĝas al vi?
Maljuna Moor. – Estas sufiĉe. Ĉesu, mia filo!
Francisko. – Mi vin indulgas… «Oni sendis post li kaptordonajn leterojn, la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo, prezo estas anoncita por lia kapo, – la nomo Moor…» Ne, miaj malfeliĉaj lipoj neniam mortigu patron!
Maljuna Moor,
Francisko,
Maljuna Moor. – Ho, miaj esperoj! miaj oraj revoj!
Francisko. – Tion ĉi mi bone scias. Ĝuste pri tio mi ja ĵus parolis. La fajra spirito, kiu flamas en la bubo, vi ĉiam diradis, kiu faras lin tiel sentema por ĉiu ĉarmo de grandeco kaj beleco, – tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, – tiu ĉi moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan simpation, – tiu ĉi vira kuraĝeco, kiu pelas lin sur la pinton de centjaraj kverkoj kaj kurigas lin trans fosojn kaj palisarojn kaj malkvietajn riverojn, – tiu ĉi infana gloramo, tiu ĉi nevenkebla obstineco kaj ĉiuj ĉi tiuj belaj brilaj virtoj, kiuj ĝermis en la paĉja fileto, faros el li iam varman amikon por amiko, bonegan regnanon, heroon, grandan, grandan homon. – Nun vi ĝin vidas, patro! La fajra spirito disvolviĝis, dislarĝiĝis, belegajn fruktojn ĝi alportis. Vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en arogantecon! Vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por koketulinoj, kiel sentema ĝi estas por la ĉarmoj de ia Frino! Vidu tiun ĉi fajran genion, kiel ĝi en ses jaroj tiel pure forbruligis la oleon de lia vivo, ke li, ankoraŭ vivante, vagas kiel fantomo, kaj jen venas la homoj kaj estas tiel senhontaj kaj diras:
Maljuna Moor. – Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Ho, miaj infanoj! kiel ili celas al mia koro!
Francisko. – Vi vidas, mi ankaŭ povas esti sprita, sed mia sprito estas piko de skorpio. Kaj poste restas la seka homo proza, la malvarma, ligna Francisko, aŭ kiel ili alie estas nomataj, tiuj titoloj, kiujn inspiradis al vi la kontrasto inter li kaj mi, kiam li sidis sur viaj genuoj aŭ pinĉis al vi la vangojn, – tiu iam mortos inter siaj limaj ŝtonoj kaj putros kaj estos forgesita, dum la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados de unu poluso ĝis alia. Ha! per kunmetitaj manoj dankas vin, ho ĉielo, la malvarma, seka, ligna Francisko por tio, ke li ne estas kiel ĉi tiu!
Maljuna Moor. – Pardonu min, mia infano; ne koleru patron, kiu trovas sin trompita en siaj esperoj. Dio, kiu per Karolo sendas al mi larmojn, per vi, mia Francisko, ilin viŝos el miaj okuloj.
Francisko. – Jes, patro, li viŝos ilin el viaj okuloj. Via Francisko donos sian vivon, por plilongigi vian. Via vivo estas la orakolo, kun kiu mi antaŭ ĉio konsiliĝas pri ĉio, kion mi volas fari, – la spegulo, tra kiu mi ĉion rigardas; nenia devo estas por mi tiel sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi, se la afero koncernas vian karegan vivon. Ĉu vi kredas al mi?
Maljuna Moor. – Vi havas ankoraŭ grandajn devojn sur vi, mia filo. Dio vin benu por tio, kio vi por mi estis kaj estos!
Francisko. – Nun diru do al mi, – se vi ne estus devigata nomi tiun filon via, vi ne estus feliĉa homo?
Maljuna Moor. – Silentu! ho, silentu! kiam la akuŝistino lin alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis: «Ĉu mi ne estas feliĉa homo?»
Francisko. – Tion vi diris. Nun vi tion ĉi trovis? Vi envias la plej senvaloran el viaj kampuloj, ke li ne estas patro al tiu, – vi havas malĝojon dum vi havas tiun filon. Tiu ĉi malĝojo kreskos kun Karolo, tiu ĉi malĝojo subfosos vian vivon.
Maljuna Moor. – Ho! ĝi faris el mi okdekjaran homon.
Francisko. – Nu, sekve, – se vi rifuziĝus tiun filon?
Maljuna Moor. – Francisko! Francisko! Kion vi diras?
Francisko. – Ĉu ne la amo al li faras al vi la tutan malĝojon? Sen tiu ĉi amo li por vi ne ekzistas. Sen tiu ĉi puninda, kondamninda amo li mortis por vi, li neniam naskiĝis por vi. Ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj. Ne amu lin plu, tiam tiu ĉi degeneraĵo ne estos ankaŭ plu via filo, se li eĉ estus eltranĉita el via karno. Li estis ĝis nun la pupilo de via okulo ; sed se turmentas vin via okulo, diras la Sankta Skribo, tiam elŝiru ĝin. Pli bone estas iri unuokula en la ĉielon, ol duokula en la inferon. Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro la filo, iras en la inferon. Tiel parolas Dio.
Maljuna Moor. – Vi volas, ke mi malbenu mian filon?
Francisko. – Ne, ne! Vian filon vi ne malbenu. Kion vi nomas via filo? Tiun, al kiu vi donis la vivon, kvankam li faras ĉiujn eblajn penojn, por mallongigi la vian?
Maljuna Moor. – Ho, ĝi estas tro vera! Ĝi estas juĝo kontraŭ mi. Dio ĝin ordonis al li!
Francisko. – Ĉu vi vidas, kiel infankore via amata infano agas kontraŭ vi? Per via patra kunsentado li sufokas vin, li mortigas vin per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al via vivo. Kiam vi fine plu ne estos, tiam li estos mastro de viaj havoj, reĝo de siaj inklinoj. La digo estos for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi. Imagu do vin sur lia loko! Kiel ofte li devas deziri, ke la patro iru en la teron, kiel ofte li devas tion ĉi deziri pri la frato, kiuj en la fluado de liaj ekscesoj tiel senkompate maloportunigas al li la vojon? Sed ĉu tio ĉi estas amo por amo? Ĉu tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco, se por la volupta plezuro de unu minuto li oferas dek jarojn de via vivo? Se la gloron de siaj patroj, kiu jam en la daŭro de sep jarcentoj konserviĝis senmakula, li en volupta minuto metas sur la karton? Ĉu tion ĉi vi nomas via filo? Respondu: ĉu tion ĉi vi nomas via filo?
Maljuna Moor. – Neamanta infano, ho ve! sed tamen mia infano! tamen mia infano!
Francisko. – Ĉarmega, dolĉa infano, kies konstanta penado estas ne havi plu patron. Ho, se vi tion ĉi komprenus! Se la skvamoj defalus de viaj okuloj! Sed via malsevereco devas fortikigi lin en liaj diboĉaĵoj, via helpado devas ilin pravigi. Estas vero, ke vi deŝarĝos la malbenon de lia kapo; sur vin, patro, sur vin falos la malbeno de la kondamno.
Maljuna Moor. – Juste! tute juste! Mia, mia estas la tuta kulpo!
Francisko. – Kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la pokalo de volupto, pliboniĝis per suferoj! Kaj ĉu la korpa doloro, kiu akompanas ĉiun malmoderecon, ne estas montro de la volo de Dio? Ĉu la homo per sia kruela dorlotado devas tion ĉi kontraŭbatali? Ĉu la patro havas la rajton pereigi por ĉiam la tenotaĵon, konfiditan al li? Pripensu, patro, se vi por kelka tempo elmetos lin al mizero, ĉu li tiam ne devos aŭ returniĝi kaj pliboniĝi, aŭ li eĉ en la granda lernejo de la mizero restos malnoblulo, kaj tiam – ve al la patro, kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado! – Nu, patro?
Maljuna Moor. – Mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon.
Francisko. – Per tio vi agos juste kaj saĝe.
Maljuna Moor. – Ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn.
Francisko. – Tio faros sanigan efikon.
Maljuna Moor,
Francisko. – Nu, bone, bone! Sed se li nun venos kun la masko de hipokritulo, plorakiros vian kompaton, flatakiros vian pardonon, kaj morgaŭ li iros kaj mokos vian malfortecon en la brakoj de siaj malĉastulinoj? Ne, patro! Li memvole revenos, kiam la konscienco lin senkulpigos.
Maljuna Moor. – Mi tion ĉi tuj skribos al li.
Francisko. – Haltu! ankoraŭ unu vorton, patro! Mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus al li la koron, – kaj krom tio, ĉu vi ne opinias, ke li rigardos kiel pardonon jam tiun fakton, ke vi indigas lin ankoraŭ je via propramana skribado? Tial estos pli bone, se vi lasos la skribadon al mi.
Maljuna Moor. – Faru tion ĉi, mia filo. – Ha, ĝi ja rompus al mi la koron! Skribu al li…
Francisko,
Maljuna Moor. – Skribu al li, ke mi mil sangajn larmojn, mil sendormajn noktojn… Sed ne alkonduku mian filon al malespero!
Francisko. – Ĉu vi ne volas iri en la liton, patro? Ĝi tro forte vin skuis.
Maljuna Moor. – Skribu al li, ke la patra brusto… Mi diras al vi, ne alkonduku mian filon al malespero!
Francisko,
Mi havas grandajn rajtojn koleri la naturon, kaj – mi ĵuras per mia honoro – mi faros uzon el tiuj rajtoj. Kial mi ne elrampis la unua el la ventro de la patrino? Kial ne la sola? Kial la naturo devis meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? ĝuste sur min? Tute tiel, kvazaŭ ĝi ĉe mia naskiĝo uzus ian senvaloran restaĵon. Kial ĝuste al mi ĝi donis tiun ĉi nazon de Laplandano? ĝuste al mi tiun ĉi buŝegon de negro? tiujn ĉi okulojn de Hotentoto? Vere, mi opinias, ke la plej abomenindajn partojn de ĉiuj homaj specoj ĝi ĵetis en unu amason kaj ĝi min el tio ĉi bakis. Tondro kaj morto! Kiu ĝin rajtigis, ke ĝi al tiu donu tion aŭ alian kaj al mi ne donu? Ĉu iu povis klopodi pri ĝia favoro, antaŭ ol li naskiĝis? aŭ ĝin ofendi, antaŭ ol li mem estiĝis? Kial ĝi agis tiel partie?
Ne, ne! mi estas maljusta kontraŭ ĝi. Ĝi ja donacis al ni elpenseman spiriton, ĝi elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda oceano mondo, – naĝu, kiu povas naĝi, kaj kiu estas tro mallerta, tiu dronu! Ĝi nenion al mi donis; kio mi volas fari min, estas mia afero. Ĉiu havas egalan rajton por la plej granda kaj por la plej malgranda; pretendo disbatiĝas kontraŭ pretendo, inklino kontraŭ inklino kaj forto kontraŭ forto. La rajto loĝas ĉe la venkinto, kaj la limoj de nia forto estas niaj leĝoj.
Estas vero, ke ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo. Honesta homo! efektive ĝi estas grandvalora monero, per kiu oni povas majstre brokanti, se oni scias bone ĝin spezi. Konscienco, – ho, jes, certe! brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj! Ankaŭ bone skribita kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas.
Efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la malsaĝulojn en respekto kaj la popolamason sub la pantoflo, por ke al la prudentuloj estu pli oportune. Sen dubo, tre amuzaj aranĝoj! Ili memorigas al mi la barilojn, kiujn miaj kampuloj tre ruze konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj, por ke neniu leporo transsaltu, jes, tre severe, neniu leporo! Sed la moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas tra la estinta grenkampo.
Malfeliĉa leporo! ĝi estas ja kompatinda rolo, se oni devas esti leporo en tiu ĉi mondo! Sed la moŝto sinjoro bezonas leporojn!
Tial kuraĝe transen! Kiu nenion timas, estas ne malpli potenca, ol tiu, kiun ĉiu timas. Estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste. Ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas. Kion ni estas kulpaj? Iru al la tajloro! Multe kaj ripete mi aŭdis pri tiel nomata samsanga amo, kiu al iu bonorda domemulo povus varmegigi la kapon; «tio ĉi estas via frato!» Tradukite ĝi estas: li elsaltis el tiu sama forno, el kiu vi elsaltis, – sekve li estu sankta por vi! Rimarku do bone tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj, de la sameco de naskiĝloko al la sameco de sentoj, de la sameco de nutraĵo al la sameco de inklinoj. Sed pluen, – «ĝi estas via patro! li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi!» Denove ruza konsekvenco! Mi volus ja demandi,
Kuraĝe do! kuraĝe al la laboro! Mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio baras al mi la eblon esti
Sceno Dua
Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.
Karolo Moor, profundiĝinte en libron. Spiegelberg, trinkante ĉe tablo.
Moor,
Spiegelberg,
Moor. – La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas nun la flamon de likopodio, – teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri
Spiegelberg. – Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.
Moor. – Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno. Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per metalfadenoj. Ha, ha, ha!
Spiegelberg,
Moor. – Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas helpi pluplanti la homan genton.
Spiegelberg. – Teo, frato, teo!
Moor. – Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj, ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano, – ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas. Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto, – ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la borso… Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn… «nur unu tagon ankoraŭ»… vane! «En malliberejon la hundon!»… Petoj, ĵuroj, larmoj…
Spiegelberg. – Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj…
Moor. – Ne! mi ne volas pensi pri tio! Ke mi enpremu mian korpon en korseton kaj mi laĉu mian volon per leĝoj! La leĝo faris limakan iron el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo. La leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn. Ili enpalisas sin en la peritoneon de tirano, penas plaĉi al la kapricoj de lia stomako kaj lasas sin premi per la ventoj de liaj intestoj. Ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! Oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj!
Spiegelberg,
Moor,
Spiegelberg. – Ha, vi, malfaremulo! Estas vero, ke mi per stranga okazo estas jam antaŭe cirkumcidita. Sed diru, ĉu ĝi ne estas sprita kaj kuraĝa plano? Ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo, kaj ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon. Tiam mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro kaj tiel plu. Jen ĝi estos venka kriado, mia kara, kiam ili denove elrampos supren kaj povos rekonstrui Jeruzalemon! Poste tuj la Turkojn for el Azio, dum la fero estas ankoraŭ varmega, – haki cedrojn sur la Libano, konstrui ŝipojn, kaj la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj. Dume…
Moor,
Spiegelberg,
Moor. – Malnoblaj kanajloj!
Spiegelberg. – La funebra soleno estas aranĝata en plena parado, funebraj versaĵoj pri la hundo en granda amaso, kaj ni elmarŝis en la nokto, ĉirkaŭ mil personoj, havante lanternon en unu mano kaj niajn spadojn en la alia, kaj tiel ni iris tra la urbo kun sonorigado kaj tintado, ĝis la hundo estis enterigita. Tiam komenciĝis manĝegado, kiu daŭris ĝis lumo malena; poste vi
dankis la sinjorojn por la kora kondolenco kaj vi lasis vendi la viandon por duono de la prezo.
Moor. – Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Vi ne havas eĉ tiom da hontemeco, por honti pro tiuj petoloj?
Spiegelberg. – Iru, iru! vi ne estas plu Moor. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel milfoje vi, tenante la botelon en la mano, mokadis la maljunan avarulon kaj diradis, ke li ĉiam plu nur kolektu kaj ŝparu, kaj vi por tio drinkkrevigos vian gorĝon? Ĉu vi memoras ankoraŭ? he? vi memoras ankoraŭ? Ho, vi, malpia, mizera fanfaronisto! tio estis ja parolita vire kaj nobele, sed…
Moor. – Malbenita vi estu, ke vi min rememorigas pri tio! Malbenita mi estu, ke mi tion ĉi diris! Sed ĝi estis nur en la ebrieco de la vino, kaj mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis.
Spiegelberg,
Moor. – Sed por kio vi nun tion ĉi rakontas?
Spiegelberg. – Por tio, ke vi vidu, kiel la fortoj kreskas en la mizero. Tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco. La kuraĝo kreskas kune kun la danĝero; la forto grandiĝas en premateco. La sorto kredeble volas fari el mi grandan homon, ĉar ĝi metas al mi sur la vojon tiom da malhelpoj.
Moor,
Spiegelberg. – Tiel? Kaj vi volas do lasi, ke viaj talentoj en vi aerdisiĝu? ke viaj kapabloj enteriĝu? Ĉu vi opinias, ke viaj petoloj en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Ni venu antaŭe en la grandan mondon – Parizon, Londonon, – kie oni ricevas vangofrapojn, se oni iun salutas per la nomo de honesta homo. Jen tie estas efektiva kora plezuro, kiam oni praktikas la metion en grandaj mezuroj. Vi miros, vi larĝe malfermos la okulojn! Atendu, kaj kiel oni falsofaras skribon, trompoturnas ludostojn, disrompas serurojn kaj elŝutas el kofroj ilian internaĵon, – tion ĉi vi ankoraŭ lernos de Spiegelberg! Sur la unua renkontita pendingo oni devas pendigi tiun kanajlon, kiu kun rektaj fingroj volas morti de malsato.
Moor,
Spiegelberg. – Ŝajnas al mi, ke vi ne havas konfidon al mi. Atendu, lasu min antaŭe varmiĝi, tiam vi vidos miraklojn! Via cerbeto renversiĝos en via kranio, kiam mia naskema sprito akuŝiĝos.
Moor. – Vi estas malsaĝulo. La vino fanfaronas el via cerbo.
Spiegelberg,
Moor. – Feliĉan vojon! Levu vin per kolonoj de malhonoro al la supro de la gloro. En la ombro de miaj prapatraj arbaretoj, en la brakoj de mia Amalio, logas min plezuro pli nobla. Jam en la pasinta semajno mi skribis al mia patro pri pardono, mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon, kaj kie estas sincereco, tie estas ankaŭ kompato kaj helpo. Ni diru al ni reciproke adiaŭ, Maŭrico. Ni vidas nin hodiaŭ kaj neniam plu. La poŝto venis. La pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo.
(Aperas Schweizer, Grimm, Roller, Schufterle kaj Razmann.)
Roller. – Ĉu vi scias, ke oni nin serĉas?
Grimm. – Ke ni eĉ unu minuton ne estas certaj, ke oni nin tuj ne arestos?
Moor. – Ĝi min ne mirigas. Fariĝu, kio volas! Ĉu vi ne vidis Schwarzon? Ĉu li ne diris al vi pri letero, kiun li havas por mi?
Roller. – Jam longe li vin serĉas, Mi supozas ion tiuspecan.
Moor. – Kie li estas? kie? kie?
Roller. – Restu! Ni diris al li, ke li venu ĉi tien. Vi tremas?
Moor. – Mi ne tremas. Kial mi devus tremi? Kamaradoj, tiu ĉi letero… Ĝoju kun mi! Mi estas la plej feliĉa homo sub la suno, – kial mi devus tremi?
(Aperas Schwarz.)
Moor,
Schwarz,
Moor. – La skribkaraktero de mia frato!
Schwarz. – Kion do tie faras Spiegelberg?
Grimm. – La homo estas freneza. Li faras gestojn, kiel ĉe la malsano de Sankta Vito.
Schufterle. – Lia prudento turniĝas. Mi pensas, ke li faras versojn.
Razmann. – Spiegelberg! He, Spiegelberg! La kanajlo ne aŭdas.
Grimm,
Spiegelberg,
(Li kaptas Schweizeron ĉe la kolo, kaj tiu trankvile ĵetas lin al la muro. Moor faligas la leteron kaj rapide elkuras. Ĉiuj salte leviĝas.)
Roller,
Grimm. – Kio estas al li? Kio estas al li? Li estas pala kiel kadavro.
Schweizer. – Belaj novaĵoj ĝi kredeble estas! Ni rigardu!
Roller,
Schweizer. – Sukerdolĉa frateto, efektive! Francisko estas nomata tiu kanajlo?
Spiegelberg,
Schweizer. – Kion la ŝafa kapo diras? La azeno volas pensi por ni ĉiuj?
Spiegelberg. – Leporoj, kripluloj, lamaj hundoj vi ĉiuj estas, se vi ne havas la kuraĝon, por riski ion grandan!
Roller. – Nu, tio efektive ni estus, vi estas prava! sed ĉu ĝi elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski? Ĉu ĝi elŝiros?
Spiegelberg,
Razmann. – Tio ĉi estas tro multe por unu fojo, efektive! Sed ĝi estos kredeble kolrompa laboro, ĝi kostos kredeble almenaŭ la kapon?
Spiegelberg. – Ĝi postulas nenion krom kuraĝo, ĉar koncerne la saĝon, mi ĉion prenas sur min. Kuraĝon, mi diras al vi, Schweizer, kuraĝon, Roller, Grimm, Razmann, Schufterle! Kuraĝon!
Schweizer. – Kuraĝon? Se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero.
Schufterle. – Sufiĉe da kuraĝo, por boksi sub minacanta pendingo kun la diablo mem pro mizera pekulo.
Spiegelberg. – Tio ĉi al mi plaĉas! Se vi havas kuraĝon, tiam iu el vi elpaŝu kaj diru, ke li havas ankoraŭ ion por perdi kaj ne ĉion por gajni!
Schwarz. – Efektive, estus io por perdi, se mi volus perdi tion, kion mi povas ankoraŭ gajni!
Razmann. – Jes, al la diablo! kaj estus io por gajni, se mi volus tion gajni, kion mi ne povas perdi.
Schufterle. – Se mi devus tion perdi, kion mi kredite portas sur mia korpo, tiam mi en ĉiu okazo morgaŭ havus nenion plu por perdi.
Spiegelberg. – Sekve nu!
Roller. – Certe, vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la alta pendingo… kaj tamen… kian alian elekton ni nun ankoraŭ havus?
Spiegelberg. – Elekton? Kion? nenion vi havas por elekti! Ĉu vi volas kuŝi en la malliberejo de ŝulduloj kaj tie putri ĝis oni trumpetos la tagon de lasta juĝo? Ĉu vi volas turmentiĝi per ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? Ĉu vi volas antaŭ la fenestroj de la homoj elpremi bagatelan almozon per strata kantado? Aŭ ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron – estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj – kaj tie sub la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo antaŭtempe submeti vin al la suferoj de la infera purigejo? aŭ tintante promenadi laŭ la takto de tamburo? aŭ en la punlaboreja paradizo treni kun vi la tutan fermagazenon de Vulkano? Vidu, tion ĉi vi havas por elekti, tio ĉi estas ĉio, kion vi povas elekti!
Roller. – Tute malprava tamen Spiegelberg ne estas. Mi ankaŭ jam resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto. Ĉu ne estus bone, mi diris al mi, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian poŝlibron, aŭ almanakon, aŭ ion similan, kaj pro la groŝo skribus recenzojn, kiel estas nun modo?
Schufterle. – Al la diablo! viaj konsiloj estas proksimaj al miaj projektoj. Mi pensis en mi mem, ĉu ne estus bone, se vi fariĝus pietisto kaj ĉiusemajne aranĝus viajn horojn de edifado?
Grimm. – Trafite! Kaj se tio ĉi ne bone iros, tiam fariĝi ateisto! Ni povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj, ni zorgus pri tio, ke la ekzekutisto forbruligu nian libron, kaj tiamaniere ĝi estus aĉetata en grandega amaso.
Razmann. – Aŭ ni komencus atakadon kontraŭ la Francoj. Mi konas unu doktoron, kiu konstruis al si domon sole per hidrargo, kiel diras la surskribo sur la doma pordo.
Schweizer,
Schwarz. – Bonegaj planoj! Belaj negocoj! Kiel la grandaj spiritoj ja simpatias! Nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj parigistinoj, aŭ ke ni elmetu por vendado nian virgecon.
Spiegelberg. – Ŝercoj, ŝercoj! Kaj kio vin malhelpas esti preskaŭ ĉio kune en unu persono? Mia plano en ĉiu okazo puŝos vin plej alten, kaj krom tio vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon! Vidu, mizeruloj! ankaŭ pri tio oni devas pensi, pri la postmorta gloro, la dolĉa sento de neforgesebleco.
Roller. – Kaj plej supre en la nomaro de honestaj homoj! Vi estas majstra parolisto, Spiegelberg, se oni bezonas el honesta homo fari kanajlon. Sed diru do, kie estas Moor?
Spiegelberg. – Honesta, vi diras? Ĉu vi pensas, ke vi poste estos malpli honesta, ol vi estas nun? Kion vi nomas honesta? Depreni al riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, kiuj nur forpelas de ili la oran dormon, doni liberan kuron al la haltinta mono, reordigi la egalpezon de havoj, – per unu vorto, denove revenigi la oran tempaĝon, liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn, – vidu, tion ĉi mi nomas esti honesta, tion ĉi mi nomas esti valora ilo en la mano de la Providenco; kaj ĉe ĉiu rostaĵo, kiun oni manĝas, havi la flatan konscion, ke ĝin akiris al vi via ruzeco; via leona kuraĝo, via nokta maldormado, esti respektata de grandaj kaj malgrandaj…
Roller. – Kaj fine kun vivanta korpo leviĝi al la ĉielo, kaj malgraŭ fulmotondro kaj vento, malgraŭ la manĝegema stomako de la maljuna avino, la tempo, sub la suno kaj luno kaj ĉiuj steloj pendi en la aero, kie eĉ la senprudentaj birdoj de la ĉielo, allogitaj de nobla avideco, muzikas sian ĉielan koncerton, kaj la vostoportantaj anĝeloj aranĝas sian sanktegan sinedrion? ne vere? Kaj dum monarĥoj kaj potenculoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj, vi havos la honoron akceptadi vizitojn de la reĝa birdo de Jupitero? Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico! gardu vin! gardu vin kontraŭ la tripieda besto!
Spiegelberg. – Kaj tio ĉi vin timigas, lepora koro? Jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo, kaj tamen ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de jarcentoj, jarmiloj, dum tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado, kaj se la libro de tiu ĉi verkisto ne gajnus per tio kelkajn oktavajn paĝojn, por kiuj la eldonisto pagas al li kontantan monon. Kaj se la migranto vidos vin tiel fluganta kaj refluganta en la vento, li murmuros al si mem: «tiu ĉi certe ne havis akvon en la cerbo», kaj li ekĝemos pri la mizeraj tempoj.
Schweizer,
Schwarz. – Kaj se ĝia nomo eĉ estus prostitucio, – kio do sekvas? Ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin tute silente ekspedos trans la Aĥeronon, kie neniu koko pri tio pepos? Ne, frato Maŭrico! via propono estas bona, tiel diras ankaŭ mia kateĥismo.
Schufterle. – Al la diablo! Mia ankaŭ ne parolas alie. Spiegelberg, vi min varbis.
Razmann. – Vi, kiel dua Orfeo, endormigis per via kantado la kriantan bestegon, mian konsciencon. Prenu min tutan, kiel mi nun staras!
Grimm. –
Roller. – Kaj vi ankaŭ, Schweizer?
Spiegelberg. – Kaj vian nomon al la steloj! Kio grava ĝi estas, kien iras la animo? Se amasoj da antaŭrajdantaj kurieroj anoncas pri nia veno, tiel ke la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj, por vidi nian enveturon! Kamaradoj!
Roller. – Kviete, kviete! Kien? La besto devas ankaŭ havi sian kapon, infanoj!
Spiegelberg,
Roller. – Trankvile, mi diras. Ankaŭ la libereco devas havi sian sinjoron. Sen reganto Romo kaj Sparto pereis.
Spiegelberg,
Roller. – Se oni povus esperi, se oni povus revi.., sed mi timas, ke li tion ĉi ne faros.
Spiegelberg. – Kial ne? Diru ĝin kuraĝe, amiko! Kiel ajn malfacile estas konduki la batalantan ŝipon kontraŭ la ventoj, kiel ajn peze ĝi premas, la ŝarĝo de la kronoj, – diru ĝin sentime, Roller! eble li tamen tion ĉi faros.
Roller. – Kaj rompita estas ĉio, se li tion ĉi ne faros. Sen Moor ni estas korpo sen animo.
Spiegelberg,
Moor,
Roller. – Aŭdu, Moor! Kia estas via opinio? Vivo de rabistoj estas ja ankaŭ pli bona ol kuŝi kun akvo kaj pano en la subteraĵo de turo?
Moor. – Kial tiu spirito ne eniris en tigron, kiu hakas sian furiozan dentaron en homan karnon? Ĉu tio ĉi estas patra fideleco? Ĉu tio ĉi estas amo por amo? Mi volus esti urso kaj inciti la ursojn de la norda lando kontraŭ tiu ĉi gento de mortigistoj… Pento, kaj tamen nenia pardono!… Ho, mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj! Konfido, nevenkebla certeco, kaj nenia kompato!
Roller. – Aŭskultu do, Moor, kion mi diras al vi!
Moor. – Ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de la sentoj! Tia kortuŝanta peto, tia viva priskribo de la mizero kaj de la larma pento, – sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Ŝtonoj elverŝus larmojn, kaj tamen… oni rigardus ĝin kiel malamikan paskvilon kontraŭ la homa gento, se mi ĝin rakontus… kaj tamen, tamen… ho, se mi tra la tuta naturo povus blovi per la korno de ribelo, konduki aeron, teron kaj maron batale kontraŭ la hiena gento!
Grimm. – Aŭskultu do, aŭskultu! Pro furiozeco vi ja nenion aŭdas.
Moor. – For, for de mi! Ĉu via nomo ne estas homo? Ĉu vin ne naskis virino? For de miaj okuloj, vi kun la homa vizaĝo! Mi tiel neesprimeble lin amis! tiel amis neniu filo; mil vivojn mi por li…
Roller. – Ĝuste tiaj amikaj ni ja volas esti, lasu do vin prudentigi!
Schwarz. – Venu kun ni al la bohemaj arbaroj! Ni volas kolekti bandon da rabistoj, kaj vi…
Schweizer. – Vi estu nia hetmano! Vi devas esti nia hetmano!
Spiegelberg,
Moor. – Kiu inspiris al vi tiun vorton? Aŭdu, homo!
Ĉiuj,
Spiegelberg,
Moor. – Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, – kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas farojn, mia spiro postulas liberecon… Mortigistoj! Rabistoj! Kun tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn… La homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, – flugu do for de mi, simpatio kaj homa indulgeco! – Mi ne havas plu patron, mi ne havas plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi kara! – Venu, venu! – Ho, mi faros al mi teruran amuzon… estas decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, – ĉar mi diras al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per tiu ĉi vira dekstra mano!
Ĉiuj,
Moor. – Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano la morto! Tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas kontentaj?
(Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen.)
Ĉiuj,
Moor. – Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio estas nia sorto!
(Ili foriras.)
Spiegelberg,
Sceno Tria
En la kastelo de Moor. Ĉambro de Amalio.
Francisko. Amalio.
Francisko. – Vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Ĉu mi meritas malpli ol tiu, kiun la patro malbenis?
Amalio. – For! Ha, la amoplena, kompatema patro, kiu sian filon fordonas al la lupoj kaj monstroj! Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron. Hontu vi, malhomoj! Hontu, vi drakaj animoj, vi, malhonoro de la homaro! Sian solan filon!
Francisko. – Ŝajnus al mi, ke li havas du filojn.
Amalio. – Jes, li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas. Sur sia lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn, por voki sian Karolon, kaj tremege li retiriĝos, kiam li eksentos la glacie malvarman manon de sia Francisko. Ho, ĝi estas dolĉa, ĝi estas dolĉega, esti malbenita de via patro! Diru, Francisko, kara frata animo, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?
Francisko. – Vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda.
Amalio. – Ho, mi vin petas, ĉu vi bedaŭras vian fraton? Ne vi, monstro, vi lin malamas! Vi ja min ankaŭ malamas?
Francisko. – Mi vin amas, kiel min mem, Amalio!
Amalio. – Se vi min amas, ĉu vi povas rifuzi al mi peton?
Francisko. – Nenian, nenian, se ĝi ne estas pli, ol mia vivo.
Amalio. – Ho, se estas tiel! Peton, kiun vi plenumos tiel facile, tiel volonte, –
Francisko. – Plej aminda revistino! Kiel forte mi admiras vian bonan, amoplenan koron!
Amalio,
Francisko. – Barbarege, kruele! Tiun ĉi amon tiel rekompenci! Forgesi ŝin, kiu…
Amalio,
Francisko. – Ĉu vi ne metis al li ringon sur la fingron? diamantan ringon, kiel garantiaĵon de via fideleco! Nu, estas vero, kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Kiu ankaŭ povus koleri lin, se nenio pli al li restis por fordoni… kaj ĉu ŝi ne pagis por ĝi sufiĉege per siaj karesoj, siaj ĉirkaŭprenoj?…
Amalio,
Francisko. – Fi, fi! tio ĉi estas malnobla. Bone almenaŭ, se nur tio estus! Ringon, kiel ajn multekosta ĝi estus, oni fine povas ricevi denove ĉe ĉiu hebreo. Eble, ĝia prilaboro ne plaĉis al li, eble li ricevis anstataŭ ĝi pli belan.
Amalio,
Francisko. – Nenian alian, Amalio. Ha! tian juvelon, kaj sur mia fingro, kaj de Amalio! De tiu ĉi loko eĉ la morto ĝin ne deŝirus, – ne vere, Amalio? Ne la kosto de la diamanto, ne la arto de la prilaboro, la amo faras ĝian valoron… Kara infano, vi ploras? Ve al tiu, kiu tiujn ĉi karegajn larmojn elpremas el tiaj ĉielaj okuloj! Ha, kaj se vi ĉion scius, se vi lin mem vidus, se vi lin vidus en lia nuna formo.
Amalio. – Monstro! kiel? en kia formo?
Francisko. – Silentu, silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn
demandojn!
Amalio,
Francisko. – Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? ĉu vi sentas abomenon jam antaŭ la pala pentraĵo? Iru, rigardu lin mem, vian belan, anĝelan, dian Karolon! Iru, enkaptu lian balzaman spiron kaj lasu vin mortigi per la ambroziaj odoroj, kiuj vaporas el lia faŭko! La sola ekspiro de lia buŝo metos vin en tiun nigran mortosimilan kapturniĝon, kiun donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido de kadavroplena loko de batalo.
(Amalio deturnas sian vizaĝon.)
Francisko. – Kia eksplodo de la amo! Kia volupteco en la ĉirkaŭprenado! Sed ĉu ne estas maljuste kondamni homon pro lia kaduka eksteraĵo? Eĉ en la plej mizera kriplaĵo de Ezopo povas brili granda, aminda animo, kiel rubeno en ŝlimo.
Amalio,
Francisko,
Amalio,
Francisko. – Ho, Amalio! kiel mi vin amas por tiu ĉi neŝancelebla fideleco al mia frato? Pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al tiu kruela provo! Kiel bele vi pravigis miajn esperojn! Kun tiuj larmoj, tiuj ĝemoj, tiu ĉiela indigno… ankaŭ por mi, por mi… niaj animoj tiel harmoniis…
Amalio. – Ho, ne! tion ĉi ili neniam faris!
Francisko. – Ha, ili tiel harmoniis, mi ĉiam pensis, ke ni kredeble estas dunaskitoj! kaj ke se ne estus la ĉagrena diferenco ekstera, kiu bedaŭrinde donas malprofiton al Karolo, – oni konstante nin interŝanĝadus. Vi estas, mi ofte diradis al mi mem, vi estas ja la tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto!
Amalio,
Francisko. – Tiel tute egalaj en niaj inklinoj… La rozo estis lia plej amata floro, – kaj kiun floron mi amis pli ol rozon? Li amis pasie la muzikon, kaj vi estas atestantoj, vi, steloj, vi ja tiel ofte vidadis min en la morta silento de la nokto, sidanta ĉe la fortepiano, dum ĉio ĉirkaŭ mi kuŝis senmove en ombro kaj dormo; kaj kiel vi povas ankoraŭ dubi, Amalio, se nia amo estis perfekte identa, – kaj se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj?
(Amalio rigardas lin kun miro.)
Francisko. – Estis trankvila, serena vespero, la lasta, antaŭ ol li forveturis Lepsikon; li prenis min kun si en tiun laŭbon, kie vi tiel ofte sidadis kune en revoj de amo; longe ni sidis silente, fine li prenis mian manon kaj diris mallaŭte kun larmoj: mi forlasas Amalion, mi ne scias… mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam… ne forlasu ŝin, frato! estu amiko por ŝi, estu ŝia Karolo… se Karolo… neniam revenos…
Amalio,
Francisko. – Vi min ne konas, Amalio, vi min tute ne konas!
Amalio. – Ho, mi vin konas, de nun mi vin konas! Kaj vi pretendis, ke vi estas simila al li! Antaŭ vi li plorus pro mi! Antaŭ vi! Pli volonte li skribus mian nomon sur la kolonon de malhonoro! Tuj iru for!
Francisko. – Vi min ofendas!
Amalio. – Iru, mi diras! Vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu dekalkulita al vi de via vivo!
Francisko. – Vi min malamas.
Amalio. – Mi vin malestimegas, iru!
Francisko,
Amalio. – Iru, kanajlo, nun mi denove estas ĉe Karolo. Almozulo, li diras? Renversiĝis do la mondo! Almozuloj estas reĝoj, kaj reĝoj estas almozuloj! La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj. La rigardo, per kiu li
petas almozojn estas certe granda, reĝa rigardo, – rigardo, kiu frakasas la lukson, la paradon, la triumfojn de la granduloj kaj riĉuloj! For en la polvon, vi, brilanta ornamo!
Akto Dua
Sceno Unua
Francisko Moor, meditante, en sia ĉambro.
Francisko. – Ĝi daŭras por mi tro longe… La doktoro trovas, ke li nun resaniĝos, – la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi la vojon al miaj trezoroj.
Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, – nenio pli ĝi estus… Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo, – kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?
Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj, pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas la korpon, en kiu ĝi loĝas… Kiel do, sekve?… Se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo? pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni ja alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu! Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?
Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? – Kolero? – tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. – Zorgo? – tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. – Malĝojo? – tiu ĉi aspido ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. – Timo? – la espero ne permesas al ĝi tro multe ampleksi. – Kio? – Ĉu tio ĉi estas jam ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita?…
Hermano. – Preta por servi al vi, sinjora moŝto!
Francisko,
Hermano. – Mi havas pruvojn de tio ĉi.
Francisko. – Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas ion por diri al vi, Hermano
Hermano. – Mi aŭskultas per mil oreloj.
Francisko. – Mi konas vin, vi estas decidema homo, – soldata koro, haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!
Hermano. – La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!
Francisko. – Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi estus pli peza, se mi estus mastro.
Hermano. – Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi vin dankas.
Francisko. – Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas la pli juna filo.
Hermano. – Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.
Francisko. – Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus, kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta kiel vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon von Edelreich?
Hermano. – Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?
Francisko. – Mia frato forkaptis ŝin de vi.
Hermano. – Li tion ĉi pentos!
Francisko. – Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.
Hermano. – Por tio mi enĵetos lin en la inferon.
Francisko. – Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: «Dio indulgu min pekulon!»
Hermano,
Francisko. – Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn ŝtrumpojn.
Hermano. – Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.
Francisko. – Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li? kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.
Hermano,
Francisko,
Hermano. – Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron.
Francisko. – Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen … vi havos Amalion!
Hermano. – Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.
Francisko. – Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia mano. Alproksimiĝu, mi diras… vi eble ne scias, ke Karolo estas jam kvazaŭ senheredigita?
Hermano,
Francisko. – Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos pli pri ĉi tio, – jes, mi diras al vi, de dek-unu monatoj li estas kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon, kiun li tamen,
Hermano. – Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.
Francisko. – La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, – kaj mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos, profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo…
Hermano,
Francisko. – Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, – vidu, tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj projektoj.
Hermano. – Diru al mi, kion mi devas fari?
Francisko. – Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel honesta amiko, zorgas pri via sorto, – iru, surmetu aliajn vestojn, faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo…
Hermano. – Ĉu oni kredos al mi?
Francisko. – Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon. En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno, – la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!
Hermano. – Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!
Francisko,
Hermano. – Kion vi diras?
Francisko,
Sceno Dua
Dormoĉambro de la maljuna Moor.
La Maljuna Moor, dormante en apogseĝo. Amalio.
Amalio,
Maljuna Moor,
Amalio,
Maljuna Moor. – Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam sufiĉe mizera.
Amalio,
Maljuna Moor,
Amalio. – Vi rimarkas, Amalio?
Maljuna Moor,
Amalio. – Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.
Maljuna Moor. – Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.
Amalio. – Anĝeloj ne koleras, – li vin pardonas.
Maljuna Moor. – Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco, – ho, ne malbenu min!
Amalio,
Maljuna Moor. – Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?
Amalio. – De Karolo!
Maljuna Moor. – Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian dek-sesan jaron. Nun li estas alia… Ho, furioza mordado estas en mi interne… Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia datreveno de naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia filino! Via amo tiel feliĉigis min.
Amalio,
Maljuna Moor. – Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, – se li starus antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi mortus!
Amalio. – Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas de unu penso al alia pli bela, – tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.
Maljuna Moor. – Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia filo Karolo ne estas ĉi tie, – mi estas portata en la tombon, kaj li ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas esti enlulata en la dormon de la morto per la preĝo de filo, – ĝi estas lulila kanto.
Amalio,
Maljuna Moor. – Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi, antaŭ ol mi mortos.
Amalio. – Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. – Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto.
(Danielo eniras.)
Danielo. – Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi; li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.
Maljuna Moor. – Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.
Amalio. – Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.
(Danielo foriras.)
Maljuna Moor. – Amalio, Amalio, indulgu min!
Amalio, ludas plue:
(Francisko, Hermano maskita, Danielo.)
Francisko. – Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?
Maljuna Moor. – Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!
Hermano,
Maljuna Moor. – De kie vi tion ĉi scias?
Hermano. – Mi konis vian filon.
Amalio,
Maljuna Moor. – Vi scias pri mia filo?
Hermano. – Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi mortu per la morto de herooj, – mi ne havas plu patron!
Maljuna Moor. – Ne rigardu min tiel, Amalio!
Hermano. – Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj kaj pri detruitaj esperoj… niaj okuloj estis plenaj de larmoj.
Maljuna Moor,
Hermano. – Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Mi povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj li staris.
Amalio,
Hermano. – Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron. «Frato! – li ekkriis al mi, – kuras la famo, ke la generalo antaŭ unu horo falis». – «Li falis, – mi diris, – kaj vi?» – «Nu, kiu estas brava soldato, – li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran manon, – tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian grandan animon.
Francisko,
Hermano. – Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado. «Prenu tiun ĉi glavon, – li diris agoniante, – transdonu ĝin al mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo estis «Amalio».
Amalio,
Maljuna Moor,
Francisko,
Hermano. – Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, – mi ne scias, kion li volis diri per ĉi tio.
Francisko,
Amalio,
Hermano. – Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto, – kredeble vi mem ĝin donis al li.
Francisko. – Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas efektive via!
Amalio,
Maljuna Moor,
Francisko. – Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la mortado, pri mi! Anĝela animo, – kiam la nigra standardo de la morto jam bruis super li… pri mi!…
Maljuna Moor,
Hermano. – Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna sinjoro!
Amalio,
Hermano,
Amalio. – Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto! Sekve ĝi estas vero, vero, – li mortis, li mortis!
Francisko. – Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per sango – «Amalio»!
Amalio. – De li?
Francisko. – Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sanga skribo: «Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, li skribis ĝin sur la solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon, por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.
Amalio. – Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis!
Francisko,
Maljuna Moor. – Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko, Francisko, redonu al mi mian filon!
Francisko. – Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo. Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!
Maljuna Moor,
Francisko. – Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj?
Maljuna Moor. – Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi, vi… Redonu al mi mian filon!
Francisko. – Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!
Maljuna Moor. – Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon!
Francisko. – Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas… Mortu! Malesperu!
Maljuna Moor. – Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj.
Amalio, kun postploraj okuloj.
Maljuna Moor. – Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por forliberigi mian animon?
Amalio,
Maljuna Moor. – Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.
Amalio. – Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la sunoj, ni lin revidos denove.
Maljuna Moor. – Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon!
Amalio. – Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo, kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?
Maljuna Moor. – Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia Karolo, kiam mi estos mortanta.
Amalio. – Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas! Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la ĉielo kaj al mia Karolo!
Francisko eniras.
Maljuna Moor. – Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus fordoni mian animon en paco.
Francisko. – Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas vi havas nur unu filon.
Maljuna Moor. – Jakobo havis dek-du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj.
Francisko. – Hm!
Maljuna Moor. – Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min, kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.
Amalio. – Kiun lokon mi legu al vi?
Maljuna Moor. – Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la mezo de siaj dek-unu filoj, kaj lian plendan kanton. kiam li eksciis, ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.
Amalio,
Maljuna Moor,
Amalio,
Maljuna Moor. – Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.
Amalio,
Maljuna Moor. – Ĝi estas la morto!… Nigra… naĝas… antaŭ miaj… okuloj… mi vin petas… voku la pastron… li min komuniu. Kie estas… mia filo Francisko?
Amalio. – Li forkuris! Dio nin kompatu!
Maljuna Moor. – Forkuris… forkuris de la lito de la mortanto?… kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio… de du infanoj plenaj de espero… Vi ilin donis… Vi ilin prenis… Via nomo estu…
Amalio,
Francisko,
Sceno Tria
La Bohemaj arbaroj.
Spiegelberg, Razmann, grupo da Rabistoj.
Razmann. – Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! Vi fariĝis granda kaj dika. Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!
Spiegelberg. – Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek-ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj homoj, mi al vi diras, – unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, – kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, – de la kapo ĝis la piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego kaj malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas Spiegelberg… Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, – kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en sia majesteco, – kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.
Razmann,
Spiegelberg. – Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo. Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, – vi scias, ke mi terure malamas la
Razmann,
Spiegelberg. – Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo? kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.
Razmann. – Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.
Spiegelberg. – Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, – kapon oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas: honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon, – ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, – kaj tial mi konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de la nuntempaj friponoj.
Razmann. – Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.
Spiegelberg. – Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta. Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas, kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru al vi, – kie mi haltis?
Razmann. – Ĉe la artifikoj.
Spiegelberg. – Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, – kaj tiujn klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ la fiziognomiko kaj tiel plu, – frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone rimarkas, kiu ĝin levas, – unu minuton poste vi kuras post li, vi serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis; sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras…
Razmann. – Vi estas instruita praktikulo.
Spiegelberg. – Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere: de la momento, kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, – kompreneble, vi devas pagi por lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas vin forteni, – vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se vi ne difektos la korpon kaj animon, – kredu al mi, frato! tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la salto de publikulino al bigotulino. – Sed aŭskultu! kia krako ĝi estis?
Razmann. – Ĝi estis tondro, – nu, daŭrigu.
Spiegelberg. – Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo, – tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la artifikojn, frato, – demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo! lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn, li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi faras, la diablo min prenu, – li alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon… Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi, kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi kiel malseka hundo… «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi… mi…» Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo? – «Ho, tre volonte, kun ĝojo». – Ha ha ha! bona mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha ha!
Razmann. – Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiun lecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.
Spiegelberg. – Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al li dek pecojn, li min lasos libere iri, – ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus pli avare? Razmann! mi sentas pulvon…
Razmann. – Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe. Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! – Jes, jes, kiel mi diras al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li ankaŭ allogis jam bravajn homojn.
Spiegelberg. – Sed la miaj! la miaj… Pa!
Razmann. – Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.
Spiegelberg. – Mi dubas.
Razmann. – Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne mortigas pro la rabado, kiel ni, – la mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian sinjoron de tia speco, – nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.
Spiegelberg. – Hm! hm!
Razmann. – Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli ol kvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta, netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas, la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne, antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, – tiam vi devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt’! La veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris… «Vian monon, kanajlo», li ekkriis tondre, – tiu kuŝis kiel bovo sub la hakilo. «Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon?» La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li frapadis, – la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo… «Mi faris la miaĵon!» li ekkriis kaj fiere sin deturnis de ni; «la rabado estas via afero». Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.
Spiegelberg. – Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi, devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?
Razmann. – Bone, bone, mi komprenas.
Spiegelberg. – Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min komprenas.
Razmann. – Mi komprenas, mi komprenas.
Schwarz, rapide enkuras.
Razmann. – Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?
Schwarz. – Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj Roller…
Razmann. – Kio do? kio do?
Schwarz. – Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj…
Razmann. – Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?
Schwarz. – Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo.
Razmann. – Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?
Schwarz. – Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, – kaj al tio ankoraŭ la turmentegado… Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo, sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj volis interŝanĝi kun li la personojn, – Roller obstine rifuzis; nun li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, – li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel abomene bigota, – kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.
Razmann. – Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!
Spiegelberg. –
Razmann,
Spiegelberg. – Ankoraŭ unu!
Razmann. – Denove unu! la hetmano!
Malantaŭ la scenejo oni kantas.
Schweizer, Roller,
Razmann. – Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!
Schweizer, Roller,
Razmann. – Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de la infero!
Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas.
Rabisto Moor,
Razmann,
Schwarz. – Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu vi efektive estas Roller?
Roller,
Schwarz. – Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.
Roller. – Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie, Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi glason da brando, miaj ostoj disfalas… Ho, mia hetmano! kie estas mia hetmano?
Schwarz. – Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis? kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la pendingo?
Roller,
Schweizer. – Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita, kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la tago – tio estas hodiaŭ – devos iri la vojon de ĉiu karno. «Leviĝu!» diris la hetmano, «kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj blue». Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton, ĵetinte ĝin al li en la supon.
Roller. – Mi neniel esperis sukceson.
Schweizer. – Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj. La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime. «Nun», diris la hetmano, «ekbruligu, ekbruligu!» La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn… Per la infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado… la brulalarmaj sonoriloj komencas brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli profunden.
Roller. – Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, – jen kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, – nun mi ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita, – miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen, – mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis! Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj vestoj, – tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!
Razmann. – Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, – tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.
Roller. – Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime, terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi kaj kiu brilis en la terura matena suno, – vi devis vidi la garde observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon, – ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj, kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego… Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi, kiam mi estis sur la alia bordo.
Spiegelberg,
Roller,
Spiegelberg. – Kaj la saltanta pulvoturo, – vi komprenas nun, Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias vin pro ĝi.
Schweizer. – Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, – kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?
Unu el la bando. – Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.
Schweizer. – Vi bone agis, – por kio efektive la preĝejo bezonas tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi, Spangeler, kie vi etendis vian reton?
Dua. – Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni.
Tria. – Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj.
Schweizer. – Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?
Schufterle. – Oni diras, ke okdek-tri. La turo sola dispremis sesdekon da ili.
Rabisto Moor,
Schufterle. – Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus viroj, – sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn, enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn.
Moor. – Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj kaj infanoj?
Schufterle. – Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari, – kaj ankoraŭ diversaj similaj subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo ĝuste jam volis komenci bruli. «Malfeliĉa besteto», mi diris, «vi ja tie frostiĝas», kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.
Moor. – Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras? Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras! Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian mezon kaj mi faros teruran pririgardon.
(La rabistoj tremante foriras.)
Moor,
Rabistoj,
Novaj rabistoj. – Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn. Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.
Novaj rabistoj. – Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.
Moor foriras.
Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg. Razmann. Grupo da rabistoj.
Schweizer. – Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller! Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja havas sufiĉe da pulvo?
Razmann. – Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estas en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da ili.
Schweizer. – Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ mia granda ungo… Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj, – fratoj, fratoj, tiam ne estas granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel kiel fulmotondro. Kie do al la diablo estas la hetmano?
Spiegelberg. – Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas jam plu forsavi nin?
Schweizer. – Forsavi nin?
Spiegelberg. – Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!
Schweizer. – Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.
Razmann. – La hetmano, la hetmano!
Moor,
Schweizer. – Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.
Moor. – Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?
Schweizer,
Razmann. – Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu ŝargis po tri karabenoj.
Moor. – Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur la arbojn aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.
Schweizer. – Tio estas por vi, Spiegelberg!
Moor. – Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn flankojn.
Schweizer. – Inter tiuj estos mi, mi!
Moor. – Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.
Schweizer. – Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru!
(Schufterle pinĉas Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas kun li.)
Moor. – Silentu!
Schweizer. – Mi vin petas…
Moor. – For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, li tamen ankoraŭ estos pendigita.
Patro-monaĥo, eniras.
Patro-monaĥo,
Schweizer. – Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si varme la stomakon.
Moor. – Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie ĉi bezonas?
Patro-monaĥo. – Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto… vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco, elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado…
Schweizer. – Hundo! ĉesu insulti, – aŭ…
Moor. – Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! – «por pendingo kaj rado?»
Patro-monaĥo. – Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj! reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, – la kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo eĉ la pezon de aera veziko…
Moor. – Tute vere, tute vere! Nu, pluen!
Patro-monaĥo. – Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas respondo?
Moor. – Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur pluen! Kion vi volis diri plu?
Patro-monaĥo,
Moor. – Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?
Patro-monaĥo. – Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen, vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, – tie ĉi estas nenia loko por forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.
Moor. – Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!
Patro-monaĥo. – Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, – ŝi fermos siajn okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi – prezentu al vi – kondamnos vin nur al morto per la rado.
Schweizer. – Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj?
Roller. – Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?
Schweizer. – Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon!
(La patro-monaĥo krias.)
Moor. – For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi!
Patro-monaĥo. – Ho Faraono, Faraono!
Moor. – Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de Koraĥo? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, – ili predikas pri amo al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn per rimenoj kaj turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. – Forigu lin de miaj okuloj!
Patro-monaĥo. – Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!
Moor. – Ankoraŭ ne sufiĉe, – nun mi volas paroli fiere! Iru kaj diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto, ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton. Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, –
venĝado estas mia metio.
Patro-monaĥo. – Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi mi finis.
Moor. – Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis? Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume, se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro, malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Helpu do, sinjoro patro!
Patro-monaĥo,
Moor. – Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredas al ili? Kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne estas tiel, sinjoro patro?
Patro-monaĥo,
Moor. – Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen! tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj vi estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto. Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la ŝtelistoj estas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas! Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi mian vivon, mi hontas pro via ofero!
Patro-monaĥo,
Moor. – Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj, tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi al mi, – mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo… Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian hetmanon en la mizero?
Roller,
Schweizer,
Ĉiuj,
Moor,
Akto Tria
Sceno Unua
Amalio, en la ĝardeno, ludas sur liuto.
Francisko. – Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.
Amalio. – Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron al la tombo.
Francisko. – Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas…
Amalio. – Kaj kiam vi reiros?
Francisko. – Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi…
Amalio. – Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta sinjoro.
Francisko. – Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli kun. vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton transvivis lia amo al vi, – tion vi ja neniam forgesos?
Amalio. – Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi ĉe gaja festeno!
Francisko. – La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj, kaj Karolo mortis… Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive, la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio.
Amalio. – Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia edzo! Vi…
Francisko. – Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero, ke Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, – Francisko parolas, kaj se oni ne respondas, li
Amalio. – Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi la ordonon kun ridego?
Francisko. – Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino – monaĥinejo kaj muroj.
Amalio. – Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li. Bonvenon al via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!
Francisko. – Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj da oro, – per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco.
Amalio,
Francisko,
Amalio,
Amalio. – Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj… En monaĥinejon, li diras, – dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, – la monaĥinejo, la kruco de la Savinto estas la rifuĝejo de la trompita amo.
Hermano timeme eniras.
Hermano. – Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!
Amalio. – Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?
Hermano. – Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol ĝi ĝin enpremos en la inferon.
Amalio. – Leviĝu! Iru! mi nenion volas scii.
Hermano,
Amalio. – Eĉ ne unu sonon plu! Mi vin pardonas, – iru hejmen en paco.
Hermano. – Aŭdu do nur unu solan vorton, – ĝi redonos al vi vian tutan trankvilecon.
Amalio,
Hermano. – Tion ĉi povas fari unu sola vorto de miaj lipoj. Aŭskultu min!
Amalio,
Hermano,
Amalio,
Hermano. – Tiel estas… Ankoraŭ unu vorton, – via onklo…
Amalio,
Hermano. – Via onklo…
Amalio. – Karolo ankoraŭ vivas!
Hermano. – Kaj via onklo…
Amalio. – Karolo ankoraŭ vivas?
Hermano. – Ankaŭ via onklo… Ne elperfidu min.
Amalio,
Sceno Dua
Loko sur la bordo de Danubo
La Rabistoj kuŝas sur altaĵo sub arboj, la ĉevaloj paŝtiĝas sur la deklivaĵo.
Moor. – Ĉi tie mi devas resti kaj kuŝi.
Schwarz. – Ankaŭ de la vino en niaj felsakoj restis nenio.
Moor. – Rigardu, kiel bele staras la greno! La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj. La vinbertrunkoj donas la plej bonan esperon.
Grimm. – Estos fruktoriĉa jaro.
Moor. – Tiel vi opinias? En tia okazo almenaŭ unu ŝvito en la mondo estus pagita. Unu?… Sed ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.
Schwarz. – Ĝi facile povas okazi. Ĉio povas perei kelkajn horojn antaŭ la rikolto.
Moor. – Tion ĉi mi ja diras. Ĉio pereos. Kial la homo sukcesus en tio, kion li havas de la formiko, se li malsukcesas en tio, kio egaligas lin al la dioj? Aŭ eble ĉi tie estas la limo de lia destino?
Schwarz. – Mi ĝin ne konas.
Moor. – Vi bone diris kaj ankoraŭ pli bone faris, se vi neniam deziris ĝin koni! Frato, mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn kaj iliajn gigantajn projektojn, iliajn diajn planojn kaj iliajn musajn farojn, la mirinde strangan konkurkuradon al la feliĉo; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno, tria siajn proprajn krurojn; diverskolora loterio de la vivo, en kiu multaj metas en la ludon sian senkulpecon kaj… sian ĉielon, por kapti gajnon, kaj… nuloj estas la rezultato, – estis neniu gajna numero. Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido.
Schwarz. – Kiel belege la suno tie subiras!
Moor,
Grimm. – Ŝajnas, ke vi estas tre kortuŝita.
Moor. – Kiam mi estis ankoraŭ knabo, mia amata revo estis vivi kiel ĝi, morti kiel ĝi…
Grimm. – Certe.
Moor,
Schwarz. – Moor! Moor! Kio al la diablo? Kiel li ŝanĝis sian koloron!
Grimm. – Morto kaj infero! kio estas al li? al li fariĝas malbone?
Moor. – Estis tempo, kiam mi ne povis dormi, se mi forgesis fari mian noktan preĝon…
Grimm. – Ĉu vi estas freneza? ĉu vi volas preni instruon de viaj knabaj jaroj?
Moor,
Grimm. – Kiel? Ne estu do infano, mi vin petas.
Moor. – Ho, se mi tio estus! se mi tio estus denove!
Grimm. – Fi! Fi!
Schwarz. – Gajiĝu! Rigardu tiun ĉi pentrindan pejzaĝon, la ĉarman vesperon.
Moor. – Jes, amikoj! tiu ĉi mondo estas tiel bela.
Schwarz. – Nu, tio ĉi estis bone dirita.
Moor. – Tiu ĉi tero estas tiel belega.
Grimm. – Bone, bone, tiel vi al mi plaĉas.
Moor,
Grimm. – Ho ve! ho ve!
Moor. – Mia senkulpeco! mia senkulpeco! Rigardu! ĉio eliris, por ĝui la pacajn radiojn de la printempa suno, – kial mi sola devas suĉi inferon el la ĝojoj de la ĉielo? Kiel ĉio estas feliĉa, ĉio fratigita per la spirito de la paco! La tuta mondo estas unu familio kaj unu patro estas tie supre, – sed mia patro li ne estas, mi sola estas forpelita, mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj, por mi ne ekzistas la dolĉa nomo «infano», neniam ekzistos por mi la sopira rigardo de amatino, neniam, neniam la ĉirkaŭpreno de kora amiko.
Schwarz,
Moor,
Grimm,
Moor. – Estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile, – ho vi, tagoj de la paco! Vi, kastelo de mia patro, vi verdaj revigaj valoj! Ho, vi ĉiuj Elizeaj scenoj de mia infaneco! ĉu vi neniam revenos, neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma murmuretado? Funebru kun mi, ho Naturo! Ili neniam revenos, ili neniam malvarmetigos per sia ĉarma murmuretado mian brulantan bruston. Forflugis, forflugis! forflugis, nerevenigeble!
(Schweizer kun akvo en la ĉapelo.)
Schweizer. – Drinku, hetmano, jen estas sufiĉe da akvo kaj freŝa kiel glacio.
Schwarz. – Vi sangas ja, – kion vi faris?
Schweizer. – Malsaĝulo, mi faris nur ŝercon, kiu facile povis kosti al mi du krurojn kaj unu kolon. Dum mi tiel vagadis sur la sabla monteto super la rivero, huŝ! jen la abomena ŝtonetaĵo sub mi deglitiĝas, kaj mi flugas dek futojn malsupren, – jen mi kuŝas, kaj apenaŭ mi iom rekonsciiĝis, mi trovas la plej klaran akvon en la pirito. Tiun ĉi fojon ĝi sufiĉos por la danco, mi diris al mi mem, la hetmano trinkos ĝin kun plezuro.
Moor,
Schweizer. – He! estas ankoraŭ loko por trideko da ili.
Moor. – Jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo, – kaj nur unu homon ni perdis, – mia Roller mortis per bela morto. Oni metus marmoron super liaj ostoj, se li mortus ne por mi. Ni devas kontentiĝi per nemulto.
Schweizer. – Cent sesdek husaroj, naŭdek tri dragonoj, ĉirkaŭ kvardek ĉasistoj, – kune ĉirkaŭ tricent.
Moor. – Tricent por unu!
Schweizer. – Ne ĵuru! Vi ne scias, ĉu vi eble ne fariĝos ankoraŭ feliĉa kaj ne bedaŭros.
Moor. – Mi ĵuras per la ostoj de mia Roller! Mi neniam vin forlasos!
Kosinsky eniras.
Kosinsky,
Schwarz. – Atendu! kiu tie venas?
Kosinsky. – Sinjoroj! pardonu! Mi ne scias, ĉu mi iras ĝuste aŭ malĝuste?
Moor. – Kaj kiuj ni devas esti, se vi iras ĝuste?
Kosinsky. – Viroj!
Schweizer. – Ĉu ni tion ĉi pruvis, hetmano?
Kosinsky. – Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento, kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas.
Schweizer,
Kosinsky. – Mi kredas kaj mi esperas, ke baldaŭ ankaŭ miajn fratojn. Sekve vi povas konduki min al mia ĝusta homo, ĉar mi serĉas vian hetmanon, la grandan grafon de Moor.
Schweizer,
Moor,
Kosinsky. – Ĝi estas vi! Kun tiu ĉi mieno, – kiu povus ekvidi vin kaj serĉi alian?
Schweizer. – Fulma knabego!
Moor. – Kaj kio kondukas vin al mi?
Kosinsky. – Ho hetmano! mia pli ol kruela sorto. Mi spertis ŝiprompiĝon sur la malkvietega maro de tiu ĉi mondo, la esperojn de mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon, kaj restis al mi nenio, krom la turmenta rememoro pri ilia perdo, kiu min frenezigus, se mi ne penus sufoki tiun rememoron per aliloka agado.
Moor. – Jam denove unu plendanto kontraŭ la Dia forto! Nu, pluen!
Kosinsky. – Mi fariĝis soldato. La malfeliĉo persekutis min ankaŭ tie, – mi partoprenis en ekspedicio al Hindujo, mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, – nenio krom malsukcesintaj planoj! Fine mi pri viaj agoj, pri viaj bruligmortigoj, aŭdis tre multajn rakonti kiel ili tion nomis, kaj mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi, se vi volas akcepti mian servadon. Mi petas vin, eminenta hetmano, ne rifuzu tion ĉi al mi!
Schweizer,
Moor. – Kiel estas via nomo?
Kosinsky. – Kosinsky.
Moor. – Kiel? Kosinsky! Ĉu vi scias, ke vi estas facilanima knabo, kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo, kiel nepripensema knabino? Ĉi tie vi ne ĵetados pilkojn nek rulados keglajn globojn, kiel vi imagas al vi.
Kosinsky. – Mi scias, kion vi volas diri. Mi havas la aĝon de dudek-kvar jaroj, sed mi vidis jam glavojn, kiuj brilis, kaj mi aŭdis kuglojn, kiuj siblis ĉirkaŭ mi.
Moor. – Efektive, juna sinjoro? Kaj ĉu vian skermadon vi lernis nur por tio, ke vi mortigu malriĉajn vojaĝantojn pro unu talero, aŭ ke vi de malantaŭe trapiku al virinoj la ventron? Iru, iru! vi forkuris de via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo.
Schweizer. – Kio al la diablo, hetmano! kion vi pensas? ĉu vi volas forsendi tiun ĉi Herkuleson? Ĉu li ne havas tian mienon, kvazaŭ li estus kapabla per kuireja kulero forpeli la marŝalon de Saksujo trans la Gangeson?
Moor. – Ĉar viaj bagateloj ne prosperas al vi, tial vi venas kaj volas fariĝi kanajlo, mortigisto? Knabo, ĉu vi komprenas bone la vorton mortigo? Certe vi trankvile iris dormi, kiam vi debatis la kapojn al papavoj, sed porti sur la animo mortigon…
Kosinsky. – Por ĉiu mortigo, kiun vi ordonos al mi plenumi, mi prenos sur min la respondecon.
Moor. – Kio? ĉu vi estas tiel saĝa? Vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj? De kie vi scias, ke mi ne havas malbonajn sonĝojn aŭ ke sur la lito de la morto mi ne paliĝos? Kiom multe da faroj vi jam plenumis, ĉe kiuj vi pensis pri respondeco?
Kosinsky. – Efektive! ankoraŭ tre malmulte; tamen tiu ĉi vojaĝo al vi, nobla grafo!
Moor. – Ĉu via edukinto faligis en viajn manojn la historion de Robin – tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj – kaj ĝi flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro kaj honoro? ĉu vi volas aĉeti senmortecon per bruligmortigoj? Notu ĝin al vi, glorama junulo! por mortigistoj ne kreskas laŭroj! Por venkoj de banditoj ne ekzistas triumfoj, sed nur malbeno, danĝero, morto, malhonoro. – Ĉu vi vidas la ekzekutejon tie sur la monteto?
Spiegelberg,
Kosinsky. – Kion devas timi tiu, kiu la morton ne timas?
Moor. – Brave! senkompare! Vi bone tenis vin en la lernejo, vi majstre lernis parkere vian Seneka’n. Sed, kara amiko, per tiaspecaj sentencoj vi ne babiltrompos la suferantan naturon, per tio ĉi vi neniam malakrigos la sagojn de la doloro. – Pripensu bone, mia filo!
Kosinsky. – Ne! mi nun plu ne forkuros. Se vin ne tuŝas miaj petoj, tiam aŭskultu la historion de mia malfeliĉo. Tiam vi mem perforte enmetos la ponardon en mian manon, tiam vi… Kuŝiĝu ĉi tie sur la teron kaj aŭskultu min atente!
Moor. – Mi aŭskultos.
Kosinsky. – Sciu do, mi estas bohema nobelo, kaj per la frua morto de mia patro mi fariĝis posedanto de sufiĉe granda kavalira bieno. La regiono estis paradiza, ĉar ĝi enhavis anĝelon – knabinon, ornamitan per ĉiuj ĉarmoj de la floranta juneco, kaj ĉastan, kiel la lumo de la ĉielo. Sed al kiu mi tion ĉi diras? ĝi forsonas preter viaj oreloj, – vi neniam amis, neniam estis amata…
Schweizer. – Kviete! kviete! nia hetmano fariĝas ruĝa kiel fajro.
Moor. – Ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon, – morgaŭ, post kelka tempo, aŭ… kiam mi estos vidinta sangon.
Kosinsky. – Sangon, sangon… aŭskultu do plue! Sango, mi diras al vi, plenigos vian tutan animon. Ŝi estis naskita burĝulino germanino, – sed ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la nobelaro. Kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon el mia mano, kaj postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la altaro.
Moor rapide leviĝas.
Kosinsky. – Meze en la ebrieco de la min atendanta feliĉego, inter la prepariĝoj al la edziĝo – oni vokas min per ekspreso al la kortego. Mi venas, oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaŭ skribitaj de mi kaj kiuj estas plenaj de plej perfida enhavo. Mi ruĝiĝis pri la senkonscienca kulpigo. Oni forprenis de mi la spadon, oni ĵetis min en malliberejon, mi preskaŭ freneziĝis.
Schweizer. – Kaj dume, – nu pluen! mi flaras jam la rostaĵon.
Kosinsky. – Tie mi kuŝis tutan monaton, kaj mi ne sciis, kio okazis al mi. Mi timis pro mia Amalio, kiu pro mia sorto ĉiuminute kredeble havis suferojn de morto. Fine aperis la unua ministro de la kortego, gratulis min per sukerdolĉaj vortoj pro la eltrovo de mia senkulpeco, legis al mi la leteron pri liberigo kaj redonis al mi mian spadon. Nun mi triumfe rapidas al mia kastelo, por flugi en la brakojn de mia Amalio, – sed ŝi malaperis. En noktomezo, oni diris al mi, oni ŝin forkondukis, neniu scias kien; kaj de tiam neniu okulo ŝin vidis. Hu! eklumis en mia kapo kiel fulmo, mi flugas al la urbo, mi sondas ĉe la kortego, – ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min, neniu volis min informi… Fine mi ŝin eltrovis tra kaŝita krado en la palaco, – ŝi ĵetis al mi karteton.
Schweizer. – Ĉu mi tion ne diris?
Kosinsky. – Ho, morto, infero kaj ĉiuj diabloj! Tie ĉio estis dirita! oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua, kaj…
Schweizer. – Kion vi tiam faris?
Kosinsky. – Tiam mi staris kiel trafita de mil tondroj! Sango estis mia unua penso, sango estis mia lasta. Kun ŝaŭmo sur la buŝo mi kuras hejmen, mi elektas al mi triakraĵan spadon kaj mi kuras kun ĝi rapidege al la domo de la ministro, ĉar nur li, nur li estis la infera parigisto. Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, ĉar kiam mi venis supren, ĉiuj ĉambroj estis ŝlositaj. Mi serĉas, mi demandas; li forveturis al la princo, estis la respondo. Mi iras rekte tien, – oni diras, ke oni nenion scias pri li. Mi iras returne, enrompas la pordojn, mi lin trovas, mi volis jam… sed tiam elsaltis kvin aŭ ses servistoj el la embusko kaj elŝiris al mi la spadon.
Schweizer,
Kosinsky. – Oni min kaptis; juĝe kulpigis min, faris al mi turmentan proceson, kaj malhonore – rimarku ĝin bone! – per aparta favoro oni elpelis min malhonore el la limoj de la lando; miaj bienoj estis donitaj, kiel donaco al la ministro, mia Amalio restas en la ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo.
Schweizer,
Moor,
La rabistoj. – Kien? kio?
Moor. – Kien? Kiu demandas kien?
Schweizer. – Mi perfidulo? Iru en la inferon, mi vin sekvos!
Moor,
Akto Kvara
Sceno Unua
Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.
Rabisto Moor, Kosinsky, en malproksimeco.
Moor. – Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi devas paroli?
Kosinsky. – Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ!
Moor. – Mi salutas vin, tero patrolanda!
Sceno Dua
Galerio en la kastelo.
Rabisto Moor kaj Amalio eniras.
Amalio. – Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter tiuj ĉi pentraĵoj?
Moor. – Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi.
Amalio. – Vere! – Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ marrabistoj.
Moor,
Amalio. – Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.
Moor. – Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, – tio ĉi ne estas li.
Amalio. – Mi miregas. Dek-ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj ankoraŭ.
Moor,
Amalio. – Bonega homo!
Moor,
Amalio. – Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.
Moor. – Ho, bonega homo, – kaj vi diras, ke li jam mortis?
Amalio. – Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj.
Moor. – Tute vere, tute vere, – sed ĉu vi jam havis tiun ĉi malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek-tri jaroj.
Amalio. – Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti. Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni denove dolore ĝin perdu.
Moor. – Vi jam ion perdis?
Amalio. – Nenion! Ĉion! Nenion… ĉu vi volas iri pluen, sinjoro grafo?
Moor. – Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.
Amalio. – Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la nuna posedanto. Ni iru, ni iru!
Moor. – Sed tiu ĉi portreto dekstre?
Amalio. – Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?
Moor. – Sed tiu ĉi portreto dekstre? – Vi ploras, Amalio!
(Amalio rapide eliras.)
Moor. – Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas! Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la patraj ĉambroj?
(Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj.)
Francisko. – For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas! Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo, io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn, kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes, tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu povas alporti ruinigon!
(Danielo eniras.)
Danielo. – Kion ordonos mia sinjoro?
Francisko. – Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed rapide!
(Eniras Danielo kun vino.)
Francisko. – Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi faris?
Danielo. – Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!
Francisko. – Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj! kion vi ĵetis en la vinon?
Danielo. – Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?
Francisko. – Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo, la grafo ĝin donis al vi?
Danielo. – La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.
Francisko,
Danielo. – La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn sekretojn.
Francisko. – Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos? ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado? Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi ĉion scias.
Danielo. – Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero.
Francisko. – La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la manon al malnova konato?
Danielo. – Neniam, mia potenca sinjoro.
Francisko. – Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke… kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?
Danielo. – Eĉ ne la plej malgrandan vorton.
Francisko. – Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, – ke li volas venĝi, plej kruele venĝi?
Danielo. – Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.
Francisko. – Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li la maljunan sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel filo…
Danielo. – Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.
Francisko,
Danielo,
Francisko. – Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi indulgadis vian malfortan maljunecon…
Danielo. – Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste vin servadis.
Francisko. – Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.
Danielo. – En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio kaj mia konscienco.
Francisko. – Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj konscienco ekzistas.
Danielo,
Francisko. – En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la grafo ne estu plu inter la vivantoj.
Danielo. – Helpu min, sankta Dio! Kial?
Francisko. – En la nomo de via blinda obeemeco! Kaj memoru, ke vi por tio ĉi al mi respondos.
Danielo. – Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do mi, maljuna homo, faris malbonan?
Francisko. – Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj havi trankvilecon en via maljuneco?
Danielo. – Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj esti mortiginto?
Francisko. – Respondu al mia demando!
Danielo. – Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!
Francisko. – Jes aŭ ne!
Danielo. – Ne! – Dio kompatu min!
Francisko,
Danielo. – Kompaton, sinjoro, kompaton!
Francisko. – Jes aŭ ne!
Danielo. – Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek-unu jaroj! kaj la patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro!
Francisko. – Jes aŭ ne! por kio la babilado?
Danielo. – Mi servados vin de nun ankoraŭ pli favore, miajn sekajn tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue, – ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn, kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.
Francisko. – Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?
Danielo. – Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon…
Francisko. – Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, – mi proponas al vi rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.
Danielo. – Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi povos resti kristano.
Francisko. – Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, – vi aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.
Danielo,
Francisko. – La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, – kaj el tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de deziro, – kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭ
de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo? Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo, – kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo, tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo. Mortigo! Tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu homon pli – la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita – la patro en la edziĝa nokto havis malbonan stomakon
– kaj la tuta fantomaro malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio – ĉu tio ĉi ne signifas tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri «nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la fino de la kanto – la kota rondo de la homa destino, – sekve bonan vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, – ĉe mi ĝi neniam ricevos aŭdiencon.
Sceno Tria
Alia ĉambro en la kastelo.
Rabisto Moor de unu flanko, Danielo de la dua.
Moor,
Danielo. – Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi.
Moor. – Mi volonte permesas. Kion vi deziras?
Danielo. – Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom multe… permesu al mi kisi vian manon!
Moor. – Tion vi ne devas fari, bona maljunulo!
Danielo. – Vian manon, vian manon! mi vin petas!
Moor. – Vi ne devas.
Danielo. – Mi nepre devas!
Moor,
Danielo. – Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo, ankoraŭ tian ĝojon… ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj… Ha, vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la tero, kaj vi ja denove revenis… kia blinda azeno mi estis
Moor. – Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?
Danielo. – He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton. Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, – kaj kian grandan ĉagrenon vi tiam povis fari al mi!… Vi sidis sur miaj genuoj – ĉu vi memoras? – tie en la ronda ĉambro – ĉu efektive vi tion forgesis? ankaŭ la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la kukolo estas rompita, rompita je pecoj – la maljuna Susano faligis ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron… jes, jes, vi sidis sur miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljuna azeno devis forkuri… kaj kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon… mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas sur la tero kaj havis… Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si la okulon, – ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, – feliĉe la gesinjoroj estis forveturintaj, – jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi mian servon, mi povus – Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano – sed dank’ al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.
Moor. – Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.
Danielo. – Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, – mi ĉiam amis vin plej multe, – kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam mi fariĝos grandaĝa homo – Danielo, tiam vi estos mia administranto kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, – jes, mi diris kaj ridis, se Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris, tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam de longe staras ne okupita, – tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, – ho, vi estas ja mia ora juna sinjoro – certe, vi iom petolis, ne koleru min! juna karno ja ordinare estas iom viva, – fine ĉio povas ja ankoraŭ reboniĝi.
Moor,
Danielo,
Moor. – Kaj li plenumos, kion li promesis, – prenu ĉi tion, honesta grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo;
Danielo. – Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.
Moor. – Mi ne eraris, Danielo!
Danielo. – Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!
Moor,
Danielo. – Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis, – tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto sinjoro…
Moor. – Kion vi diras? mia frato?
Danielo. – Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato – iam alian fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi, alporti al ŝi la sciigon.
Moor. – Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne!
Danielo. – Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii… Ho, mi diras al vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, – sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona servisto… la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.
Moor. – Hm! kion vi tie murmuras?
Danielo,
Moor. – Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri? Parolu pli klare!
Danielo. – Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco!
Moor,
(Kosinsky eniras.)
Kosinsky. – Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.
Moor. – Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!
Kosinsky. – Vi ŝercas.
Moor,
Moor. – Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro. Frato, frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi vin neniam ofendis, – vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la ĝuadon, – sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.
(Kosinsky eniras.)
Kosinsky. – La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas.
Moor. – Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu devas ŝin vidi?
Kosinsky. – Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja, ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.
Moor. – Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste atendu, Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn – tie ĉe la korto de la kastelo – kaj poste ni forrajdos galope!
Sceno Kvara
En la ĝardeno. Amalio.
Amalio. – «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo… per tia voĉo…, estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, – la travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La najtingalo kantis kiel tiam, – la floroj odoris kiel tiam, – kaj mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta, malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola! For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li ne estas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras, Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu tiun fremdulon!
(Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon.)
Amalio,
Moor. – Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur tiu ĉi pentraĵo?
Amalio. – Ne, jes, ne!
Moor,
Amalio. – Ho, se vi lin konus!
Moor. – Mi lin envius!
Amalio. – Vi lin adorus, vi volas diri.
Moor. – Ha!
Amalio. – Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom, multe en lia vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo – io, kio similas vin, kion mi tiel amas…
(Moor rigardas al la tero.)
Amalio. – Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, – kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la kontenteco de sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, – ĉi tie, ĉi tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.
Moor. – Ĉu li plu ne ekzistas?
Amalio. – Li veturas sur malkvietaj maroj – la amo de Amalio veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj – la amo de Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn, kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo. Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?
Moor. – La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.
Amalio,
Moor. – Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al la mortinto, – ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero, kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.
Amalio. – Kiel mi envias vian Amalion!
Moor. – Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono, kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.
Amalio. – Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras, ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj sin denove rekonos?
Moor. – Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure denove renkontiĝos. – Eterneco estas ĝia nomo… mia Amalio estas malfeliĉa knabino.
Amalio. – Malfeliĉa, kaj vin ami!
Moor. – Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto? Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.
Amalio,
(Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la ĉirkaŭaĵon.)
Amalio,
Moor,
(Li forĵetas la liuton kaj forkuras.)
Sceno Kvina
Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.
La Rabista bando kuŝas sur la tero.
La rabistoj, kantas.
Schweizer. – Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!
Razmann. – Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.
Schweizer. – Se fariĝis al li io malbona – ho, kamaradoj! tiam ni faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.
Spiegelberg,
Schwarz,
Grimm. – Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti.
Schweizer. – Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis, kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? «Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel certe, kiel mia nomo estas Moor». Ne estas al ni permesite rabi.
Razmann,
Spiegelberg. – Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.
Schweizer,
Razmann,
Spiegelberg. – Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.
Schweizer,
Spiegelberg,
Razmann. – Ha, satano! kien vi implikas mian animon?
Spiegelberg. – La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, – kaj tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon.
Schweizer,
Rabistoj,
Schweizer,
Grimm. – Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano furioziĝos.
Schweizer. – Pri tio vi min lasu zorgi.
Schwarz,
Grimm. – Paciencon! Li devas pafi trian fojon!
Schwarz. – Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, – ni respondu al li!
(Moor kaj Kosinsky aperas.)
Schweizer,
Rabistoj,
Moor,
Schweizer. – Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo.
Moor,
Grimm. – Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?
Moor. – Baldaŭ… baldaŭ ĉio estos plenumita… Donu al mi mian liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian liuton, mi diras, – mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu min sola!
Rabistoj. – Estas jam noktomezo, hetmano.
Moor. – Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, – la Roman kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian liuton! Noktomezo, vi diras?
Schwarz. – Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de tri tagoj ni ne fermis okulon.
Moor. – Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo… Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.
Rabistoj. – Bonan nokton, hetmano.
(Profunda silento.)
Moor,
(Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante.)
Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma… konfuzaj labirintoj… nenia eliro, nenia gvida stelo… se ĉio finiĝas kune kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?… Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto
Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne tremos.
Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo, kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo, teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri, kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi.
(Hermano venas el post la arboj.)
Hermano. – Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo… tie en la vilaĝo batas la dekdua horo… Bone, bone, la krimularo dormas, en tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas.
Moor,
Voĉo,
Hermano. – Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado kaj manĝu.
Voĉo. – Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?
Hermano. – Silentu!… Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu vi nenion aŭdas?
Voĉo. – Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?
Hermano. – La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo – nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas. Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo… Hu, hu, hu!
Voĉo. – Ĉu vi ion vidas?
Hermano. – Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto… Malbenita filo!
Moor,
Hermano,
Moor. – Haltu, mi diras!
Hermano. – Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!
Moor. – Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!
Hermano. – Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.
Moor,
Hermano. – Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de morto… sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie… en la ĉielo estas Dio… tie estas via propra patro… mi bedaŭris lin… Mortigu min!
Moor. – Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas ĉion scii.
Voĉo,
Moor. – Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas?
Hermano. – Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato foriru de ĉi tie!
Moor. – Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado!
Maljunulo. – Kompatu mizerulon! Kompatu!
Moor,
Maljuna Moor. – Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.
Moor. – Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas, por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco? Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.
Maljuna Moor. – Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per mizera, kompatinda vivo!
Moor. – Kiel? vi ne estis enterigita?
Maljuna Moor. – Mi estis enterigita, – tio estas: malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi – jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas, nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.
Moor. – Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?
Maljuna Moor. – Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.
Moor. – Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!
Maljuna Moor. – Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro, preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan koron..
Moor. – Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.
Maljuna Moor. – Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.
Moor,
Maljuna Moor. – Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia filo Francisko staris antaŭ mi. «Kio!» li ekkriis per terura voĉo, «ĉu vi volas vivi eterne?» Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin malfermis – mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo, mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, – sed la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron. «Ĵetu malsupren tiun ĉi felon!» ektondris el lia buŝo, «li vivis sufiĉe», – kaj oni puŝis min malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post mi.
Moor. – Ne eble! ne eble! Vi certe eraris.
Maljuna Moor. – Povas esti, ke mi eraris. Aŭskultu plue, sed mi petas vin, ne koleru! Tiel mi kuŝis en la daŭro de dudek horoj, kaj neniu pensis pri mia mizero. Neniam la piedo de homo tuŝas la teron de tiu ĉi sovaĝa loko, ĉar famo diras, ke la fantomoj de miaj prapatroj trenas en tiuj ĉi ruinoj brue sonantajn ĉenojn kaj murmuras en la noktomeza horo sian funebran kanton. Fine mi ekaŭdis, ke la pordo denove malfermiĝis, tiu ĉi homo alportis al mi panon kaj akvon kaj malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto per malsato, kaj ke li riskas sian vivon, se oni ekscius, ke li alportas al mi manĝon. Tiumaniere mi mizere tenis min en la daŭro de tiu ĉi longa tempo, sed la senĉesa malvarmo, la putra aero de miaj malpuraĵoj, mia senlima malĝojo… miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis; mil fojojn mi larme petis Dion pri la morto, sed la mezuro de mia puno kredeble ankoraŭ ne pleniĝis aŭ eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis. Sed mi suferas juste… mia Karolo! mia Karolo! kaj li ne havis ankoraŭ grizajn harojn!
Moor. – Sufiĉe! Leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi mallaboremaj, sensentaj dormemuloj! Leviĝu! Ĉu neniu volas vekiĝi?
La rabistoj,
Moor. – Ĉu la rakonto ne elskuis vin el la dormo? Eĉ la eterna dormo ja vekiĝus! Rigardu ĉi tien! rigardu ĉi tien! La leĝoj de la mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron.
La rabistoj. – Kion la hetmano diras?
Moor. – Ne, ne mortigis! tiu ĉi vorto estus tro delikata! la filo la patron milfoje dispremis per rado, trapikis per ponardego, turmentegis, tranĉis pecojn el la korpo! la vortoj estas ankoraŭ tro homaj. La peko mem ruĝiĝus, kanibalo ektremus, de la tempo de la Eonoj neniu satano atingis ion similan. La filo sian propran patron… ho, rigardu, rigardu! li svenis… en tiun ĉi subteran arkaĵon la filo sian patron… frosto, nudeco, malsato, soifo… ho rigardu, rigardu! ĝi estas mia propra patro, mi ĝin fine konfesos.
La rabistoj,
Schweizer,
Moor. – Venĝon, venĝon, venĝon pro vi! kruele ofendita, malrespektita maljunulo! Tiele mi disŝiras de nun por eterne la fratan ligilon.
La rabistoj. – Ĝi estas ago de Belialo! Nun iu diru, ke ni estas kanajloj! Ne, per ĉiuj drakoj! ion similan ni neniam ankoraŭ faris!
Moor. – Jes! Kaj per ĉiuj teruraj ĝemoj de tiuj, kiuj mortis de viaj ponardoj, kaj de tiuj, kiuj pereis de mia fajro, kaj kiujn frakasis mia falanta turo, mi ĵuras, ke nenia penso pri mortigo aŭ rabo naskiĝu en via brusto, ĝis la vestoj de vi ĉiuj estos ruĝege makulitaj per la sango de la malbenito! Vi certe neniam sonĝis pri tio, ke vi estas la brako de pli altaj majestoj? La konfuzita fadenbulo de nia sorto estas malligita! Hodiaŭ, hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion! Faru preĝon antaŭ tiu, kiu anoncis al vi tiun ĉi altan sorton, kiu kondukis vin ĉi tien, kiu faris al vi la honoron, ke vi estu la teruraj anĝeloj de lia malluma juĝo! Nudigu viajn kapojn! Stariĝu genue en la polvon kaj relevu vin sanktigitaj!
Schweizer. – Ordonu, hetmano! Kion ni devas fari?
Moor. – Leviĝu, Schweizer, kaj ektuŝu tiujn ĉi sanktajn buklojn!
Schweizer. – Tion vi ĵuris al mi, estas vero, sed permesu al mi eterne nomi vin mia ŝuldanto!
Moor. – Ne, nun mi volas pagi! Schweizer, ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun! venĝu pro mia patro!
Schweizer,
Moor. – La minutoj estas sanktaj, vi devas rapidi. Elektu al vi la plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la nobelo! Eltrenu lin el la lito, se li dormas aŭ se li kuŝas en la brakoj de la volupto; fortrenu lin de la festeno, se li estas ebria; forŝiru lin de la krucifikso, se li preĝante kuŝas antaŭ ĝi genue! Sed mi diras al vi, mi severe memorigas al vi, ne alportu lin al mi malvivan! Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Sendifektan mi devas lin havi, se vi alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence; kun danĝero por mia vivo mi ŝtelos ĝin de reĝo, kaj vi estos libera kiel la aero. Ĉu vi min komprenis? rapidu!
Schweizer. – Sufiĉe, hetmano; – jen mia mano; aŭ vi vidos nin ambaŭ, aŭ neniun. Anĝeloj sufokistoj de Schweizer, iru kun mi!
Moor. – Vi ĉiuj aliaj distriĝu en la arbaro, – mi restas.
Akto Kvina
Sceno Unua
Oni vidas pordojn de multaj ĉambroj. Malluma nokto.
Danielo, venas kun lanterno kaj kun vojaĝa pakaĵeto.
Danielo. – Adiaŭ, kara hejma domo! Multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis en vi, kiam la formortinta sinjoro ankoraŭ vivis. Mi ploras super viaj ostoj, vi jam longe forputrinta… tion li deziras de maljuna servanto… La domo estis rifuĝejo de la orfoj kaj haveno de la suferantoj, kaj tiu ĉi filo faris el ĝi neston de mortigistoj… Adiaŭ, bona planko! kiel ofte la maljuna Danielo vin balaadis… Adiaŭ, mia kara forno, kun peza koro la maljuna Danielo disiĝas de vi… Ĉio estis por vi tiel bone konata, – ĝi doloros vin, maljuna Eliezero, sed Dio gardu min per sia boneco kontraŭ trompo kaj ruzo de la malbonulo. Senhava mi ĉi tien venis, senhava mi foriras, sed mia animo estas savita.
(Francisko en nokta robo rapide enkuras.)
Danielo. – Dio, savu min! mia sinjoro!
Francisko. – Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?
Danielo,
Francisko. – Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu lumon!
Servanto. – Kiu, moŝto sinjoro?
Francisko. – Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu? Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?
Servanto. – La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.
Francisko. – Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar… la grafo, mi volas diri?
Servanto. – Mi ne scias, moŝto sinjoro.
Francisko. – Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi ne scias»! Kuru, venigu la pastron!
Servanto. – Moŝto sinjoro!
Francisko. – Vi murmuras? vi ŝanceliĝas?
Danielo,
Francisko. – Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala? Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.
Danielo. – Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.
Francisko. – Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.
Danielo. – Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de vivo sur sukeron?
Francisko. – Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos. Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur sukero!
Danielo. – Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el la ŝranko.
Francisko. – Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas… sveni… se mi restos sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.
Danielo. – Ho, vi estas serioze malsana.
Francisko. – Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn. Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la ventro, kaj sonĝoj nenion signifas… Mi ĵus havis ridindan sonĝon…
Danielo. – Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano! Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo!
Francisko,
Danielo. – Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.
Francisko,
Danielo. – Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn.
Francisko. – Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.
Danielo. – Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos por vi pli bona.
Francisko. – Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridu pri mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno, kaj subite – ĝi estis en la horo de tagmezo – subite… sed mi diras al vi, moku min forte!
Danielo. – Subite?
Francisko. – Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon; mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la maron, ĉielon kaj teron… kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.
Danielo. – Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.
Francisko. – Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: «Eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero, ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo!» Tiam elpaŝis dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: «Tiu ĉi spegulo estas vero, hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi». Tiam teruro atakis min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: «Alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, – mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero, kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!»
Danielo. – Dio kompatu min!
Francisko. – Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltasoj kaj unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.
Danielo. – Ho, Dio vin pardonu!
Francisko. – Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko indulgo, indulgo por ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita!
Danielo. – Ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Sonĝoj venas de Dio.
Francisko. – Ha fi! Ha fi! ne diru ĉi tion! Nomu min malsaĝulo, superstiĉa, sensenca malsaĝulo! Faru ĉi tion, kara Danielo mi vin petas, moku min el la tuta koro!
Danielo. – Sonĝoj venas de Dio. Mi preĝos por vi.
Francisko. – Vi mensogas, mi diras al vi! Iru tuj, kuru, saltu, rigardu, kio estas kun la pastro, diru al li, ke li rapidu, ke li rapidu! sed mi diras al vi, vi mensogas.
Danielo,
Francisko. – Popolamasa saĝeco, popolamasa timo! Ne estas ja ankoraŭ pruvite, ke la pasintaĵo ne pasis, aŭ ke ekzistas ia okulo tie super la steloj. Hm, hm! Kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? Ĉu tie super la steloj estas iu venĝanto? Ne, ne! Jes, jes! terure io siblas ĉirkaŭ mi: tie supre super la steloj ekzistas iu venĝanto! Iri renkonte al tiu ĉi venĝanto super la steloj ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Ne, mi diras. Mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian malkuraĝecon… Dezerte, senvive kaj surde estas tie super la steloj! Se tamen tie estas io pli? Ne, ne, nenio estas! Mi ordonas, kaj tie estas nenio! Se tamen estas? Ve al vi, se ĉio estis kalkulita! se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Kial mi sentas tian froston en miaj ostoj? Morti! kial la vorto min tiel tremigas? Doni kalkulan raporton al la venĝanto tie supre super la steloj… kaj se li estas justa?… Orfoj, vidvinoj, prematoj kaj turmentatoj plore krias al li… kaj se li estas justa? Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?
(Pastro Moser eniras.)
Moser. – Vi
Francisko. – Moki aŭ tremi, depende de tio, kiel vi al mi respondos. Aŭskultu, Moser, mi volas montri al vi, ke vi estas malsaĝulo, aŭ vi rigardas la mondon kiel malsaĝulon, kaj vi respondu al mi. Vi aŭdas? Sub minaco de morto respondu al mi.
Moser. – Vi vokas pli altan sinjoron al via juĝo, – tiu pli alta iam respondos al vi.
Francisko. – Nun mi volas tion ĉi scii, nun en tiu ĉi minuto, por ke mi ne faru la hontindan malsaĝaĵon kaj en la premo de mizero mi ne klinu min antaŭ la idolo de la popolamaso. Ofte mi kun granda mokado ĉe burgunda vino kriadis al vi: ne ekzistas Dio! Nun mi parolas kun vi serioze, mi diras al vi: nenia Dio ekzistas! Vi refutos al mi per ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos per unu bloveto de mia buŝo.
Moser. – Se vi nur povus tiel same facile forblovi la tondron, kiu kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Tiu ĉionscianta Dio, kiun vi, malsaĝulo kaj malbonulo, volas neniigi interne de lia kreitaĵo, ne bezonas pravigi sin per buŝo de polvo. Li estas tiel same granda en viaj tiranaĵoj, kiel en ia rideto de la venkanta virto.
Francisko. – Treege bone, mia ekleziulo! Tiel vi plaĉas al mi.
Moser. – Mi staras ĉi tie en la afero de pli granda sinjoro kaj mi parolas kun iu, kiu estas vermo simile al mi, kaj al kiu mi ne volas plaĉi. Estas vero, ke mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki vian obstinegan malbonecon al konfeso de humileco; sed se via konvinko estas tiel fortika, kial do vi lasis min voki? Diru do al mi, kial vi lasis min voki en la mezo de la nokto?
Francisko. – Ĉar mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis. Mi volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono. Per la senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos. Mi scias tre bone, ke eternecon esperas tiu, al kiu ĉi tie estis ne tre gaje; sed li estos malbele trompita. Mi ofte legis, ke nia esenco estas sole ludo de la sango, kaj kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito kaj la penso. La spirito partoprenas en ĉiuj malfortaĵoj de la korpo, kiel do ĝi povus ne forperei ĉe la detruiĝo de la korpo? ne forvaporiĝi ĉe ĝia putriĝo? Se unu guto da akvo trafos en vian cerbon, via vivo tuj faros halton, kiu prezentos la limon de neestado, kaj la daŭro de tiu stato estas la morto. Sentado estas svingiĝado de kelkaj kordoj, kaj la rompita fortepiano plu ne sonas. Se mi
Moser. – Tio ĉi estas la filozofio de via malespero. Sed via propra koro, kiu ĉe tiu ĉi argumentado kun timega tremado frapas viajn ripojn, kulpigas vin pri mensogado. Tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Mi elvokas vin, kaj tio ĉi estos la provo: se ankaŭ en la horo de la morto vi staros fortike, se viaj principoj ankaŭ tiam vin ne forlasos, tiam vi gajnos; se en la horo de la morto atakos vin eĉ la plej malgranda tremo, tiam ve al vi! vi trompiĝis.
Francisko,
Moser. – Mi vidis jam multe da tiaj mizeruloj, kiuj ĝis tiu momento kiel forteguloj staris kontraŭ la vero; sed en la momento de la morto mem forflugas la iluzio. Mi staros ĉe via lito, kiam vi estos mortanta – mi tiel forte dezirus vidi, kiel tirano finas la vivon – mi tiam staros apude kaj mi fikse rigardos al vi en la okulojn, kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson kaj ekrigardos kaj kun la terura ekmovo de la ŝultro diros al vi: homa helpo estas vana! Gardu vin tiam, ho gardu vin, ke vi tiam ne havu la mienon de Rikardo aŭ Nerono!
Francisko. – Ne, ne!
Moser. – Eĉ tiu ĉi «ne» fariĝos tiam plorkrianta «jes». Interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi. Sed ĝi estos vekiĝo, simila al la vekiĝo de homo vive enterigita en la ventro de la tombejo; ĝi estos terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas; ĝi estos fulmo, kiu per unu fojo flame eklumigos la noktomezon de via vivo; ĝi estos nur unu ekrigardo; kaj se vi tiam ankoraŭ staros fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis!
Francisko,
Moser. – Tiam la unuan fojon la glavoj de eterneco tratranĉos vian animon, kaj tiam la unuan fojon tro malfrue. La penso «Dio» vekas teruran najbaron, kies nomo estas «juĝanto». Vidu, Moor, la vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi naŭcent-naŭdek-naŭ ĵetis en mizeron. Por esti Nerono, al vi mankas nur la Roma regno, kaj nur Peruo mankas al vi, por esti Pizarro. Nu, ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo en lia mondo regu kiel furiozulo kaj renversu ĉion la supron malsupren? Ĉu vi opinias, ke tiuj naŭcent-naŭdek-naŭ ekzistas nur, por ke vi ilin ruinigu, nur por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Ho, ne pensu ĉi tion! Ĉiun minuton, kiun vi al ili mortigis, ĉiun ĝojon, kiun vi al ili venenis, ĉiun perfektecon, kiun vi al ili baris, li iam ekpostulos de vi, kaj se vi tiam povos respondi, Moor, tiam mi diros, ke vi gajnis.
Francisko. – Nenion plu, eĉ ne unu vorton plu. Ĉu vi deziras, ke mi estu servanto de viaj hipoĥondriaj kapricoj?
Moser. – Vidu, la sorto de la homoj troviĝas en terure bela egalpezo. Se la pesiltaso malleviĝas en tiu ĉi vivo, ĝi alte leviĝos en tiu vivo; se ĝi leviĝas en ĉi tiu, ĝi en tiu falos ĝis la tero. Sed kio ĉi tie estis kelktempa suferado, tie fariĝos eterna triumfo; kio ĉi tie estis pasonta triumfo, fariĝos tie eterna, senfina malespero.
Francisko,
Moser. – Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la pruvoj…
Francisko. – Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!
Moser. – Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se vi flugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ la kondamnito la noktomezo tagiĝos, – via senmorta spirito tamen protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.
Francisko. – Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas, – mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?
Moser. – Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras, kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.
Francisko. – Kiaj estas tiuj du pekoj?
Moser,
Francisko. – Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?
Moser. – Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja havas plu nek patron, nek fraton!
Francisko. – Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj de via buŝo, – ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?
Moser. – Nenian super ili,
Francisko,
Moser. – Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu atendas tiun, estas kanto de amo, la redono…
Francisko,
Moser. – Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo!
(Francisko ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura moviĝado. Longa silento. Servanto rapide eniras.)
Servanto. – Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.
(Danielo eniras timigita.)
Danielo. – Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita.
Francisko. – Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru en la preĝejon… ĉiuj falu genue… preĝi por mi… ĉiuj malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion duoble kaj trioble, mi… iru do… voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn… Ĉu vi ankoraŭ ne foriris?
Danielo. – Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam vi trovadis min preĝantan…
Francisko. – Nenion plu pri tio… Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas tro malfrue.
Danielo. – Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi… vi tiel malestimas la preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu kristana ĝemeto… Vi vidas? vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi ridas?
Francisko,
(Tumulto en la stratoj. Kriado, bruado.)
Schweizer,
Francisko,
Danielo. – Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!
(Amasiĝo de homoj.)
Amaso. – Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo?
Schweizer,
Grimm. – Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos fajron en liajn salonojn.
Francisko,
Danielo. – Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj.
(Enflugas ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo brulas.)
Francisko. – Mi ne povas preĝi… ĉi tie, ĉi tie!
Danielo. – Jesuo, Mario! Helpu… savu… la tuta kastelo estas en flamoj!
Francisko. – Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj ne
faru el mi objekton de sia mokado.
Danielo. – Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en…
Francisko,
(Li deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin.)
(Schweizer kun siaj homoj.)
Schweizer. – Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda besto forrampis?
Grimm,
Schwarz. – Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato.
Schweizer. – Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede!
Grimm. – Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.
Schweizer,
Sceno Dua
Loko de la lasta sceno de la kvara akto.
La Maljuna Moor sidas sur ŝtono. Rabisto Moor kontraŭe. Rabistoj iras tien kaj reen en la arbaro.
Rabisto Moor. – Li ne venas ankoraŭ!
Maljuna Moor. – Pardono estu lia puno, – mia venĝo estu duobligita amo.
Rabisto Moor. – Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos. Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?
Maljuna Moor,
Rabisto Moor. – Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?!
Maljuna Moor. – Kompaton! ho kompaton!
Rabisto Moor,
Maljuna Moor. – Ha, kia demando ĝi estas?
Rabisto Moor. – Nenio! nenio!
Maljuna Moor. – Ĉu vi venis por moki mian mizeron?
Rabisto Moor. – Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!
Maljuna Moor. – Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo! Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu min!
Rabisto Moor,
Maljuna Moor. – Ha! li estis tro grandvalora por mi… Sed mi iros al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miaj turmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke vi nomu min patro.
Rabisto Moor,
Maljuna Moor. – Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj infanoj, plene de espero. Sed… ho malfeliĉa horo! la malbona spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento, – perditaj estas ambaŭ miaj filoj!
Rabisto Moor,
Maljuna Moor. – Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris, la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo: «Vane vi etendos viajn mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito…»
(Rabisto Moor etendas al li la manon kun deturnita vizaĝo.)
Maljuna Moor. – Ho, se vi estus la mano de mia Karolo! Sed li kuŝas malproksime en la malvasta domo, li dormas jam per la fera dormo, li neniam aŭdos la voĉon de mia plendo. Ho ve al mi! Morti en la brakoj de fremdulo… nenian filon plu… nenian filon plu, kiu povus fermi al mi la okulojn…
Rabito Moor,
Maljuna Moor. – Kio, amiko? Kion vi tie murmuris?
Rabisto Moor. – Via filo… jes, maljunulo… via filo… estas perdita por eterne.
Maljuna Moor. – Por eterne?
Rabisto Moor,
Maljuna Moor. – Por eterne, vi diras?
Rabisto Moor. – Ne demandu plu! Por eterne, mi diris.
Maljuna Moor. – Fremdulo! fremdulo! kial vi elprenis min el la turo?
Rabisto Moor. – Sed… Se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus kun la dia akiro? Beno de patro, oni diras, neniam pereas.
Maljuna Moor. – Ankaŭ mia Francisko estas perdita?
Rabisto Moor,
Maljuna Moor,
Rabisto Moor,
Maljuna Moor. – Kiel belega ĝi estas, kiam fratoj vivas en konsento inter si, kiel la roso, kiu falas de Hermono sur la montojn de Ciono. Penu meriti tiun ĉi dolĉegan senton, tiam la anĝeloj de la ĉielo serĉos ĝojon en la lumo de via majesteco. Via saĝo estu la saĝo de grizaj haroj, sed via koro – via koro estu la koro de infaneco.
Rabisto Moor. – Ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo – kisu min, dia maljunulo!
Maljuna Moor,
Rabisto Moor. – Mi imagis al mi, ke ĝi estas kiso de patro! Ve al mi, se ili nun lin alkondukus!
(La taĉmentanoj de Schweizer venas en muta malĝoja procesio kun klinitaj kapoj kaj deturnitaj vizaĝoj.)
Rabisto Moor. – Ho ĉielo!
Grimm,
Schwarz. – Kara hetmano!
Grimm. – Ni estas senkulpaj, mia hetmano!
Rabisto Moor,
Grimm. – Vi ne rigardas nin? Ĝi estas ni, viaj fidelaj.
Rabisto Moor. – Ve al vi, se vi estis fidelaj al mi!
Grimm. – Li alportas al vi la lastan adiaŭon de via sklavo Schweizer, – li jam neniam revenos, via sklavo Schweizer.
Rabisto Moor,
Schwarz. – Ni lin trovis malvivan.
Rabisto Moor,
(Novaj rabistoj. Amalio.)
Rabistoj. – Ho he! ho he! kaptaĵo, belega kaptaĵo!
Amalio,
Maljuna Moor. – Amalio! Mia filino! Amalio!
Rabisto Moor,
Amalio,
Rabisto Moor,
Amalio. – Fianĉo, fianĉo, vi deliras! Ha! De ravo! Kial mi estas tiel sensenta, meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma?
Maljuna Moor,
Amalio. – Eterne lia! eterne, eterne, eterne mia! Ho vi potencoj de la ĉielo! Deprenu de mi tiun ĉi ŝarĝegon de mortiga feliĉego, ke mi ne pereu sub ĝia premo!
Rabisto Moor. – Forŝiru ŝin de mia kolo! Mortigu ŝin! mortigu lin! min! ĉion! La tuta mondo pereu!
Amalio. – Kien? kio? Amo… eterneco…, feliĉego, senfineco! kaj vi forkuras?
Rabisto Moor. – For, for! Plej malfeliĉa el ĉiuj fianĉinoj! Rigardu mem, demandu mem, aŭskultu! Plej malfeliĉa el ĉiuj patroj! Lasu min forkuri de ĉi tie por ĉiam!
Amalio. – Tenu min! pro la sankta Dio, tenu min! Fariĝas tia malluma nokto antaŭ miaj okuloj… Li forkuras!
Rabisto Moor. – Tro malfrue! Vane! Via malbeno, patro… Pri nenio plu min demandu! mi estas… mi… via malbeno… via supozita malbeno!… Kiu min allogis ĉi tien?
(La maljuna Moor falas malviva. Amalio staras muta kaj rigida kiel statuo. La tuta bando profunde silentas.)
Rabisto Moor,
Amalio. – Ĝi estas vero! Reganto en la ĉielo, ĝi estas vero! Kion mi faris, mi senkulpa ŝafido? Ĉi tiun mi amis!
Rabisto Moor. – Ĝi estas pli, ol kiom homo povas elteni. Mi aŭdis ja, kiel la morto fajfis kontraŭ mi el pli ol mil tuboj, kaj tamen mi ne cedis eĉ unu paŝon, – ĉu nun nur mi lernos tremi kiel virino? tremi antaŭ virino? Ne, virino ne ŝancelos mian fortikecon! Sangon, sangon! ĝi estas nur kunpuŝiĝo kun virino, Sangon mi devas drinki, kaj ĉio pasos.
Amalio,
Rabisto Moor,
Amalio. – Mia sola, nedisigebla!
Rabisto Moor,
Unu rabisto,
Maljuna rabisto. – Rememoru la Bohemajn arbarojn! Vi aŭdas? vi ŝanceliĝas? la Bohemajn arbarojn memoru! Malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? Ĉu tiel facile oni forgesas vundojn? Kiam ni oferis por vi feliĉon, honoron kaj vivon, kiam ni staris kiel muroj, kiam ni kaptis kiel ŝildoj la batojn, kiuj celis vian vivon, ĉu vi tiam ne levis la manon por fera ĵuro, ĉu vi ne ĵuris, ke vi neniam nin forlasos, kiel ni vin ne forlasis? Senhonorulo! Ĵurrompinto! vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas?
Tria rabisto. – Kia abomeninda ĵurrompo! La spirito de la oferita Roller, kiun vi elvokis kiel atestanton el la regno de mortintoj, ruĝiĝos pro via malkuraĝeco kaj armita leviĝos el sia tombo, por fari al vi punon.
La rabistoj,
Rabisto Moor,
Amalio,
Rabisto Moor. – La kompato forkuris al la ursoj, – mi vin ne mortigos!
Amalio,
Rabisto Moor. – Ĉu vi sola volas esti feliĉa? For, mi ne mortigas virinon!
Amalio. – Ha, sufokisto! vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn, – tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo, vi preterpasas!
Rabisto Moor. – Virino, kion vi diras?
Amalio. – Neniu amiko? eĉ inter ĉi tiuj neniu amiko?
Rabisto Moor. – Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi! La amatino de Moor devas morti nur de la mano de Moor!
Rabisto. – Hetmano! hetmano! Kion vi faris? Ĉu vi freneziĝis?
Rabisto Moor,
Grimm. – Vi pagis vian ŝuldon kun procentego. Vi faris, kion neniu homo farus por sia honoro. Nun venu pluen!
Rabisto Moor. – Tion vi diras? Ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Ho, mi diras al vi, se ĉiu el vi irus al la ekzekutejo kaj lasus deŝiri al si per ardanta pinĉilo unu pecon da karno post alia, kaj la turmentego daŭrus dek-unu somerajn tagojn, ĝi ne egalpezus tiujn larmojn.
Schwarz. – Trankviliĝu, hetmano! Venu kun ni, ĉi tiu vidaĵo ne estas por vi. Konduku nin pluen!
Rabisto Moor. – Atendu, ankoraŭ unu vorton, antaŭ ol ni iros pluen. Atentu, vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, – de la nuna momento mi ĉesas esti via hetmano. Kun honto kaj abomeno mi formetas ĉi tie ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn kaj makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo. Iru dekstren kaj maldekstren – de nun ni neniam havos inter ni ion komunan.
Rabistoj. – Ha malkuraĝulo! kie estas viaj altflugaj planoj? Ĉu ili estis sapaj vezikoj, kiuj krevas sub la ekspiro de virino?
Rabisto Moor. – Ho, kia malsaĝulo mi estas, ke mi esperis plibeligi la mondon per teruraĵoj kaj fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj! Mi nomis ĝin venĝo kaj praveco! Mi arogis al mi, ho Dia forto, forakrigi la breĉetojn de via glavo kaj rebonigi vian partiecon… sed – ho vanta infaneco – nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo. Pardonu, pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, – nur al vi apartenas la venĝo. La manon de homo vi ne bezonas. Estas vero, ke mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon; jam restas difektita, kio estis difektita; kion mi renversis, tio jam neniam leviĝos; sed restis al mi ankoraŭ io, por kio mi povas repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj kaj resanigi la skuitan ordon. Ĝi bezonas oferon – oferon, kiu videbligus ĝian netuŝeblan majeston antaŭ la okuloj de la tuta homaro; tiu ĉi ofero estas mi mem. Mi mem devas morti pro la difektita ordo.
Rabistoj. – Forprenu de li la spadon – li volas sin mortigi.
Rabisto Moor. – Ho vi malsaĝuloj, kondamnitaj al eterna blindeco! Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Ĉu vi pensas, ke la harmonio de la mondo ion gajnus de tia malpia dissoneco?
Rabistoj. – Enĉenigu lin! Li freneziĝis!
Rabisto Moor. – Ne, ĉar mi dubas, ke ĝi pli aŭ malpli frue min trovos, se tion volas la supraj fortoj. Sed povus okazi, ke ĝi kaptus min dormantan, aŭ atingus min forkurantan, aŭ akirus min per forto kaj glavo, – kaj tiam mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi. Por kio mi, simile al ŝtelisto, plue kaŝus vivon, kiu jam antaŭ longe laŭ la decido de la ĉielaj gardantoj estas forprenita de mi?
Rabistoj. – Lasu lin, li iru! Ĝi estas manio de grandhomeco. Li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado.
Rabisto Moor. – Oni povus min admiri pro tio.