La Misio de Esperanto

fb2

Dum unu el siaj reenkarniĝoj, RAMATÍS vivis en Hindoĉinio en la X-a jarcento. Instruisto kaj sacerdoto en multaj inicigaj sanktejoj de Hindujo, li estis konata kiel RAMA-TYS aŭ SWAMI SRI RAMA-TYS kaj instigis la unuigon de la filozofiaj skoloj de Oriento kaj Okcidento. El tio naskiĝis la “Frataro de la Kruco kaj Triangulo”, kies adeptoj sekvas la instruojn de Jesuo, kiel ankaŭ la laborojn de Antuljo, Hermeso, Budho, Konfuceo, Laŭzi kaj aliaj grandaj disvastigantoj de la plej altaj idealoj kaj etik-moralaj konceptoj. Inter la verkoj inspiritaj de RAMATÍS, kun la partopreno:’ de la spirito ATANAGILDO, aperis en 1958 la Pretervivado de la Spirito, danke al la mediumeco de la brazilano Hercílio Maes. La kvin ĉapitroj de tiu libro dediĉitaj al Esperanto, estas nun eldonitaj en la Internacia Lingvo.

RAMATIS

Kun la partopreno de la spirito ATANAGILDO

LA MISIO DE ESPERANTO

Verko de RAMATIS pere de la Spirita mediumo HERCILIO MAES

2000

La ĉapitroj estas parto de la verko "La Postvivado de la Spirito". La aŭtoro estas la Spirito Ramatis pere de la brazila mediumo Hercilio Maes en la jaro 1958. Estas la unua paso de la Eldonejo "Conhecimento" celante la disvastigado de Spirita Doktrino tra la mondo pere de Esperanto. La verko estas tre konata en la portugala lingvo.

La Eldonanto.

Chama Cristica Norberto Peixoto 2000

Samadhi Norberto Peixoto 2002

Evolugao no Planeta Azul Norberto Peixoto 2003

Jardim Orixas Norberto Peixoto 2004

Vozes de Aruanda Norberto Peixoto 2005

A missao da umbanda Norberto Peixoto 2006

Ramatis Ramatis Ramatis Ramatis Ramatis Ramatis Ramatis

Conhecimento Conhecimento Conhecimento Conhecimento Conhecimento Conhecimento Conhecimento

OBRAS DE RAMATIS

1.

A vida no planeta Marte

Herdlio Maes

1955

Ramatis

Freitas Bastos

2.

Mensagens do astral

Herdlio Maes

1956

Ramatis

Conhecimento

3.

A vida alem da sepultura

Herdlio Maes

1957

Ramatis

Conhecimento

4.

A sobrevivencia do Espmto

Herdlio Maes

1958

Ramatis

Conhecimento

5.

Fisiologia da alma

Herdlio Maes

1959

Ramatis

Conhecimento

6.

Mediunismo

Herdlio Maes

1960

Ramatis

Conhecimento

7.

Mediunidade de cura

Herdlio Maes

1963

Ramatis

Conhecimento

8.

O sublime peregrino

Herdlio Maes

1964

Ramatis

Conhecimento

9.

Elucidagoes do alem

Herdlio Maes

1964

Ramatis

Conhecimento

10.

A missao do espiritismo

Herdlio Maes

1967

Ramatis

Conhecimento

11.

Magia da redengao

Herdlio Maes

1967

Ramatis

Conhecimento

12.

A vida humana e o espmto imortal Herdlio Maes

1970

Ramatis

Conhecimento

13.

O evangelho a luz do cosmo

Herdlio Maes

1974

Ramatis

Conhecimento

14.

Sob a luz do espiritismo

Herdlio Maes

1999

Ramatis

Conhecimento

15.

Mensagens do grande coragao

America Paoliello

Marques 1962

Ramatis

Conhecimento

16.

Brasil, terra de promissao

America Paoliello Marques 1973

Ramatis

Freitas Bastos

17.

Jesus e a Jerusalem renovada

America Paoliello Marques 1980

Ramatis

Freitas Bastos

18.

Evangelho, psicologia, ioga

America Paoliello Marques 1985

Ramatis etc

Freitas Bastos

19.

Viagem em torno do Eu

America Paoliello Marques 2006

Ramatis

Holus

Publicagoes

20.

Momentos de reflexao vol 1

Maria Margarida Liguori 1990

Ramatis

Freitas Bastos

21.

Momentos de reflexao vol 2

Maria Margarida Liguori 1993

Ramatis

Freitas Bastos

22.

Momentos de reflexao vol 3

Maria Margarida Liguori 1995

Ramatis

Freitas Bastos

23.

O homem e o planeta terra

Maria Margarida Liguori 1999

Ramatis

Conhecimento

24.

O despertar da consciencia

Maria Margarida Liguori 2000

Ramatis

Conhecimento

25.

Jornada de Luz

Maria Margarida Liguori 2001

Ramatis

Freitas Bastos

26.

Em busca da Luz Interior

Maria Margarida Liguori 2001

Ramatis

Conhecimento

27.

Gotas de Luz

Beatriz Bergamo1996

Ramatis

Serie Elucidagoes

28.

As flores do oriente

Marcio Godinho 2000

Ramatis

Conhecimento

29.

O Universo Humano

Marcio Godinho 2001

Ramatis

Holus

30.

Resgate nos Umbrais

Marcio Godinho 2006

Ramatis

Internet

31.

Travessia para a Vida

Marcio Godinho 2007

Ramatis

Internet

32.

O Astro Intruso

Hur Than De Shidha 2009

Ramatis

Internet

Umbanda Pe no chao Norberto Peixoto 2008

40.

Diario Mediŭnico

Norberto

Peixoto

2009

Ramatis

Conhecimento

41.

Medinunidade e Sacerdocio

Norberto

Peixoto

2010

Ramatis

Conhecimento

42.

O Triunfo do Mestre

Norberto

Peixoto

2011

Ramatis

Conhecimento

43.

Aos Pes do Preto Velho

Norberto

Peixoto

2012

Ramatis

Conhecimento

44.

Reza Forte

Norberto

Peixoto

2013

Ramatis

Conhecimento

 

Paco, Lumo kaj Amo RAMATIS

RAMATIS

Dum unu el siaj reenkarniĝoj, RAMATIS vivis en Hindoĉinio en la 10-a jarcento.

Instruisto kaj sacerdoto en multaj inicaj sanktejoj de Hindujo, li estis konata kiel RAMA-TYS aŭ SWAMI SRI RAMA-TYS kaj instigis la unuigon de la filozofiaj skoloj de Oriento kaj Okcidento. El tio naskiĝis la "Frataro de la Kruco kaj Triangulo", kies adeptoj sekvas la instruojn de Jesuo, kiel ankaŭ la laborojn de Antuljo, Hermeso, Budho, Konfuceo, Laŭzio kaj aliaj grandaj disvastigantoj de la plej altaj idealoj kaj etik-moralaj konceptoj.

Inter la verkoj inspiritaj de RAMATIS, kun la partopreno de la spirito ATANAGILDO, aperis en 1958-a la "Pretervivado de la Spirito", danke al la mediumeco de la brazilano Hertilio Maes. La kvin ĉapitroj de tiu libro dediĉitaj al Esperanto; estas nun eldonitaj en la Internacia Lingvo.

PRI LA AŬTORO

Dum unu el siaj reenkarniĝoj, RAMATIS vivis en Hindoĉinio en la X-a jarcento. Instruisto kaj sacerdoto en multaj inicaj sanktejoj de Hindujo, li estis konata kiel RAMA-TYS SWAMI SRI RAMA-TYS kaj instigis la unuigon de la filozofiaj skoloj de Oriento kaj Okcidento. El tio naskiĝis la "Frataro de la Kruco kaj Triangulo", kies adeptoj sekvas la instruojn de Jesuo, kiel ankaŭ la laborojn de Antuljo, Hermeso, Budho, Konfuceo, Laŭzi kaj aliaj grandaj disvastigantoj de la plej altaj idealoj kaj etik-moralaj konceptoj.

Inter la verkoj inspiritaj de RAMATIS, kun la partopreno de la spirito ATANAGILDO, aperis en 1958-a la "Pretervivado de la Spirito", danke al la mediumeco de la brazilano Hercilio Maes.

La kvin ĉapitroj de tiu libro dediĉitaj al Esperanto, estas nun eldonitaj en la Internacia Lingvo.

INDEXO

La misio de esperanto antaŭparolo 6

Esperanto-akademio kaj ĝia modela organizado. 9

La misio de esperanto sur la tero 24 (klarigoj de Ramatis pri la temo pritraktita de Atanagildo)

La mantroj kaj la lingvo esperanto 40

La spirito de esperanto 45

Esperanto kaj spiritismo 51

Zamenhof kaj esperanto 54

LA MISIO DE ESPERANTO ANTAŬPAROLO.

Oni scias, ke en Brazilo la spiritisma movado forte kaj delonge subtenas la disvastigon de Esperanto.

Vi certe jam demandis vin kelkfoje, kial?

Jen nova kaj meditenda versio de la historio de Esperanto, ĝia deveno kaj misio en la mondo, la rolo de Zamenhof kaj la estonteco de la lingvo.

"KREDI AŬ NE KREDI" jen la dilemo de la modema pragmata homo!

Sed ĉiu vera esperantisto sentas intuicie, ke Esperanto ne havas nur radikojn en la materia mondo, ke ĝia disvastigado ne sekvas racian logikon, ke la persekutoj kaj skismoj ne sukcesis mortigi ĝin. Ĉu eble pro ia supernatura mistera interveno?

Kial la semoj de Esperanto estas tiel dise ĵetitaj sur la Teron? Ĉu veras la onidiro, ke esperantisto naskiĝas jam simpatia al la Internacia Lingvo? Kie li subite akiris tiun simpation? Kiel estos la sopirata fina venko de Esperanto?

Al ĉiuj ĉi demandoj klere respondas la aŭtoro, donante certecon kaj konsolon al niaj ofte "lacaj batalantoj", ke la "bela sonĝo de homaro por eterna ben' efektiviĝos !"

Braziljo, aprilo 2000 Licio de Almeida Castro

ESPERANTO-AKADEMIO KAJ ĜIA MODELA ORGANIZADO.

Demando: Pere de kelkaj mediumaj verkoj ni estis informitaj ke ekzistas en la transmondo institucioj speciale dediĉilaj al la studado de Esperanto kaj ĝia disvastigado sur la Tero, kies organizado kaj taskoj estas pli kompleksaj ol tiuj de la edukaj institucioj de nia materia mondo. Ĉu tiuj informoj, verdire, temas nur pri laŭdindaj klopodoj de la spiritoj por instigi nin al lernado de Esperanto por transformi ĝin en internacian idiomon?

Atanagildo: Sendube la studprogramo en nia medio estas pli grava kaj kompleksa ol kion vi imagas. Anstataŭ naskiĝi el "subitaj ideoj" aŭ "geniaj inspiroj" neatendite aperintaj en la homa cerbo, ĝi obeas sciencajn gvidliniojn, kiel okazas kun la inventoj kaj surteraj malkovroj, kiuj estas frukto de longdaŭra kaj heroa sindediĉo de la spiritoj en nevideblaj mondoj.

Demando: ĉu ekzistas en via metropolo institucioj lernejojpor la studado de Esperanto?

Atanagildo: En ĉiuj grandaj spiritaj komunumoj, kiuj astrale ĉirkaŭas la ĉefajn landojn de la Tero, ekzistas studrondoj de Esperanto, ĉar verdure temas pri lingvo, kiu devas interesi ĉiujn popolojn de la terglobo.

En la metropolo de la Granda Koro ekzistas EsperantoAkademio, mirinda institucio, kiu sin dediĉas al la studado kaj disvastigo de la nobla kaj frata internacia lingvo. La spiritoj, kiuj atentigis vin pri la graveco de la lingvo Esperanto, meritas vian maksimuman respekton, ĉar ili klopodas por ke vi akiru la plej mirindan kaj dian rimedon por la kompreno kaj fratiĝo inter la homoj, perc de la parolo.

Demando: La revelacio pri la ekzisto de EsperantoAkademio en la metropolo de la Granda Koro vekas nian intereson ĉar pere cle mediumaj komunikaĵoj, ni nur eksciis pri la ekzisto de simplaj lernejoj en la spaco, kie oni studas Esperanton. Ĉu ni povas koni detale la organizadon de la Akademio de vi citita?

Atanagildo: Temas pri avangarda institucio pri studo kaj disvastigo de tiu lingvo, ĉar ĝi plenumas la bezonojn de la ŝatantoj de Esperanto, enkaniĝintaj kaj elkamiĝintaj spiritoj. Ĝi administras kompletan kurson de Esperanto, kun ĉiuj detaloj pri ĝia historio ek de ĝia malproksima origino, samtempe antaŭvidante ĉiujn estontajn rezultojn de la natura progreso de la lingvo, konservante senĉesan inspiran kontakton kun la surteraj esperantistoj.

La titolo "Akademio" kiun oni donis, apenaŭ utilas por reliefigi la gradon de ĝia respondeco en la hierarkio de la esperantistoj laborantaj. La spirito de Zamenhof mem havis la oportunecon orienti ĝin, antaŭ ol enkarniĝi en Pollando. Krome, dum aliaj vivoj li kolektis inter la rasoj hebreaj kaj grekaj de la pasinteco la necesan materialon por kunmeti la menciitan idiomon. La Esperanto-Akademio de nia metropolo estas institucio efike ekipita por atingi kompletan sukceson en la dissemado sur la Teron de la nobla internacia lingvo.

Ĝi etendas sian bonfaran influon ne nur super kelkaj elstaraj esperantistoj enkamiĝintaj en Brazilo, sed ankaŭ super aliaj, kiuj ankaŭ laboras lau inspiro de la postulatoj de la bonfarantoj de spiritismo, en definitaj gcografiaj zonoj sub la jurisdikcio de nia astrala metropolo.

Demando: Ĉu vi povus priskribi al ni la astrofizikan situon cle la Esperanto- Akademio en la metropolo de la Granda Koro?

Atanagildo: Ĝi situas en la okcidenta parto de nia metropolo, kie troviĝas la plej grava gnipo de konstruaĵoj, kiuj konsistigas la universitatan komplekson. Ĉi-lasta kunigas la plej avangardajn instituciojn de scienca, arta kaj filozofia pedagogio kaj de spirita moralo, kiuj ofertas valorajn lecionojn kaj difinas utilajn kaj prudentajn gvidliniojn por siaj protektitoj, kiuj devas renaskiĝi sur la Tero cele al plenumo de gravaj misioj. La spiritoj aliĝintaj al tiaj institucioj klopodas atingi la plej altan psikan perfektecon kaj asimili maksimumajn konojn en akordo kun sia mensa kompreno. Preskaŭ ĉiam ili estas kandidatoj al enkarnĝo en Brazilo akceptante la taskon ampleksigi la spiritajn konojn sur la Tero. Pro tio kelkaj el ili akceptas la noblan mision diskonigi

Esperanton inter viaj samlandanoj. La spiritoj, kiuj alvenas ĉi-t ien el aliaj rasoj aŭ astralaj komunumoj, dezirante enkamiĝi en la geografia regiono de Brazilo superrigardata de la metropolo de la Granda Koro, bezonas staĝon pri mensa perfektiĝo kaj psikologia adaptiĝo en ĉi-tiuj edukaj institucioj de la universitata komplekso. Tio estas necesa kaj postulata por pli bona rezulto kaj plej baldaŭa integriĝo kaj afineco de la elkamiĝintaj elmigrintoj kun la brazilaj moroj kaj la novaj kutimoj al kiuj ili devos adaptiĝi en la fizika mondo. Temas pri rimedo kiu, krom ĉio, helpas ilin venki la neeviteblan spiritan saŭdadon tre komunan ankoraŭ en kelkaj animoj, kiuj subite ŝanĝas siajn malnovajn jarmilajn kutimojn, la kondiĉojn en aliaj geografiaj klimatoj kaj la homajn morojn de pasintaj vivoj.

Demando: Ĉu vi bonvolu doni al ni pli klaran ideon pri la neceso de psikologia adaptiĝo, por la spiritoj, kiuj reenkarniĝas en fizika medio malsama al tiu pri kiu ili alkutimiĝis en antaŭaj vivoj?

Atanagildo: Sendube estas tre granda la diferenco de adaptiĝo al surtera vivo inter spirito de orientano, mistika kaj introspekta, kaj eŭropano aŭ amerikano, dinamika kaj objektiva, preskaŭ ĉiam en zorgo pri sia "ekonomia sendependeco" en la provizora mondo de la karno.

Ekzistas grandaj psikaj kontrastoj kaj kondiĉigoj rezultantaj de antaŭaj enkarniĝoj, kiuj povas provoki spiritan nekonformecon en animo tro sentema, kiam ĝi reenkamiĝas en medio kontraŭa al siaj karaktero kaj kutimaj emocioj. Tiam naskiĝas en la animo situacioj de senfrukta mizantropeco kaj saŭdado, kiuj ĉagrenas kaj subpremas, laŭeble provokante ekstreman melankolion.

Demando: Ĉu estus por vi ficile priskribi al ni pli detale la Esperanto- Akademion precipe koncerne ĝian eksteran firmon aŭ la stilon, kiun oni elektis en akordo kun ĝia internaciafinkcio?

Atanagildo: La konstruaĵo de la Esperanto-Akademio konservas en siaj linioj la grekan stilon, kiu rememorigas la arkitekturan guston de la jarcento de Periklo sub la magia inspiro de Fidio. Ĝia interno mirinde adaptiĝas al la edukaj bezonoj de la spiritoj, kiuj tie studas Esperanton jam multe antaŭ ol naskiĝi en Brazilo. Temas pri institucio taŭga por doni la plej avangardajn lingvajn instruojn pri la neŭtrala idiomo intemacia. Ĝia eduka rolo etendiĝas preter la plej avangardaj edukaj klopodoj de la nuna jarcento, pretigante esperantistojn por la brazila teritorio, kiuj tie naskiĝas jam regitaj de plej pura kaj sankta idealo por la afero.

O b servante l a Esperanto-A kademi on de l a sup ro de promontoro, gi aspektas kiel pitoreska kaj giganta mar-stelo etendante sep branĉojn aŭ sep rektangulajn fingrojn, kies ekstremoj estas perfekte rondaj kiel pintoj de homaj fingroj. Rigardante la konstruaĵon, gi rememorigis al mi la formon de grandega mano kun sep fingroj kiu, etendita sur granda surfaco de smeralda greso plena je diantoj, violoj, verbenoj kaj azaleoj, formis sorĉan oazon ĉirkaŭitan de allogaj boskoj. Ĉirkaŭ tiu-ĉi giganta konstruaĵo, la bedoj estas plenaj de floroj ĉirkaŭante ĝian tutan bazon en formo de koloritaj zonoj, kiuj elsendas lumajn kaj polikromiajn reflektojn kiel manpleno da juvel- ŝtonoj banitaj per plej pura matena roso. La centro de la konstruaĵo similas al grandega vertebra kolumno, ĉar tie leviĝas dika kaj larĝa turo, ĉirkaŭ ducent futojn alta, tajlita en tre delikata kaj lumineska astrala substanco kaj emerĝanta el milda poluseco kaj blanka lumo, kiu kelkfoje akiras tre klar-delikatan nuancon lazur-lila. El tiu grandega ronda turo, kiu verdire formas la arkitekturan akson de la tuta konstruaĵo, eliras sep aloj 150 futojn altaj, simetrie separitaj laŭ ĉiuj flankoj, kiel radiusoj de tiu akso. En la konverĝa punkto de la sep aloj de la konstmaĵo, staras majesta kupolo palkremkolora kun reflektoj topazaj, kiu aspektas kiel vasta lampŝirmilo aŭ lum-ŝirmilo, laŭ surtera formo. Ĉiuj sep aloj de la konstruaĵo estas inter si separitaj per vastaj funelformaj ĝardenoj, kies plejmulto da floroj estas nekonata sur la Tero. Ili elvokas la figurojn de pokaloj, kalikoj aŭ tasoj el tre pura kristalo, penetritaj per lumoj kaj koloroj, kiuj ŝanĝiĝas en siaj nuancoj kaj floraj reliefoj konforme la observangulon kaj en akordo kun la murmuro produktita de la brizo. Multaj floraj gnipoj kreskas interplektitaj en formo de veluraj kaj travideblaj kordonoj, superante la nivelon de la vastaj fenestroj de la triaj etaĝoj de la aloj. Poste ili kliniĝas en figuro de belegaj kandelingoj el diafanaj filigranoj spiralformaj.

Ĉu-tiuj subtenas mirindajn flor-bukedojn kompareblajn al manpleno de pendantaj diantoj teksitaj per fadenoj de plej fascina koralo.

La aloj de la Esperanto-Akademio staras inter belaj tlorbedoj, meze de tre delikataj velur-tapiŝoj, verd-nuancaj kaj punktitaj de floroj el koloroj rubena, safira kaj topaza, kiuj dekoracias la mirindan pejzaĵon.

Ili emerĝas super la plej altaj arbaretoj kaj artisme plektiĝas al la centra turo, kiu superrigardas la bunt-koloran panoramon, reliefigante sian imponan kupolon super la smerald-verdo de la ĉirkaŭantaj boskoj. En la supro de la larĝaj kaj lumaj fenestroj, malfermitaj en la alabastraj muroj, la plej altaj arboj pendigas ravajn flor-grapolojn. Ili memorigas la rarajn parazitojn kaj orkideojn de la brazilaj arbaroj, al kiuj kelkaj estas similaj al la buntaj specioj, kiuj ornamas la florajn ipeojn de la Tero. Pro la brizo, tiuj parfumitaj flor-bukedoj flagras, pelante la balzamajn aer- kurentojn al la interno de la konstruaĵo, kiu plenigas per la aromo kaj refreŝiga mildeco de la astrala zefiro.

La stud-salonoj kaj la konferencejoj fariĝas penetritaj per koloroj ĉielblua kaj rozlila, kiuj devenas de la fluideca vibrado de la medio kaj dolĉe akordas sub la amema kiso de la astrala lumo. Temas pri koloroj nepriskribeblaj sub kies influo mi restis ekstreme kortuŝita, dum mia animo mergigis en plej teneran atmosferon de paco kaj spirita amemo. Antaŭ ĉi-tiu mirinda konstruaĵo de la Esperanto-Akademio, kies ĉefaj trajtoj estis inspiritaj de la helena beleco, mi ne povis eviti la elvokon de karmemora Grekujo, kiu por mi estis unu el la plej ĉarmaj scenejoj de spirita lernado, multe pli frue ankoraŭ ol la "descendo" de la neforgesebla Nazoreo al la mallumoj de planedo Tero.

Rememorante la mirindan klopodon de la grekaj filozofoj - inter kiuj vivis ankaŭ Zamenhof, esplorante la dian harmonion inter la penso kaj parol-sonoro - mi malkovris en la majestaj konturoj de la Esperanto-Akademio de nia metropolo, fcliĉan daŭrigon de tiu pasinteco ankoraŭ tiom signifa por mia spirito.

Tion, kion la grekoj ne havis tempon realigi en tiu epoko tiel malproksima, la teknikistoj, la mentoroj kaj la studemuloj de Esperanto sukcesis konkretigi por la evoluo de la frata internacia lingvo.

Demando: Kial la arkitektura aspekto de Akademio estis inspirita de la greka stilo kaj ne de brazilaj konstruajoj, kio estus pli simpatia al la brazila anaro de la Granda Koro?

Atanagildo: La plimulto de la spiritoj de nia komunumo longe vivis en Egiptujo, Hindujo kaj Grekujo kaj nur unu dufoje ili reenkarniĝis en Brazilo; pro tio ili ankoraŭ estas sentemaj al la influo de tiuj landoj. En sia psika karaktero la loĝantoj de nia metropolo estas pli grekaj ol brazilaj. Pro tio en niaj konstruaĵoj ankoraŭ regas la fundamentaj linioj de la greka arkitekturo, malgraŭ ke la metropolo estas plejparte loĝata de spiritoj elkarnigintaj en Brazilo kaj de kelkaj posteuloj de popoloj, kiuj elmigris al ĉi-tiu teritorio de via globo. Jen la motivo, kial cn la Esperanto-Akademio, kiel ankaŭ en la Palaco de l'Artoj de la metropolo, regas la noblaj linioj de la mirinda arkitekturo de la helena civilizacio, en kies scenejo moviĝis la grandiozaj kaj impresaj figuroj de Sokrato, Platono, Pitagoro, Apolonio de Tiano, Anaksagoro, Aristotelo kaj aliaj. La astrala panoramo de nia trankvila metropolo kun ĝiaj emociaj rememoroj de la patrujo de Fidio kaj Periklo, perfekte harmonias kun la karaktero de ĝiaj enlogantoj, kiuj ankoraŭ vibras antaŭ la rememoroj de Grekujo!

La spirito ne posedas naciecon, sed malgraŭ tio ne povas nc senti preferon aŭ simpation por la pejzaĵoj en kiuj plej longe restadis dum la spirita lernado kaj formis la plej vivajn konturojn de sia senmorta konscienco.

Demando: Ĉu ne estas deviga ununura stilo en la konstruado de aliaj Esperanto-Akademioj, kiu eble efektiviĝu en aliaj astralaj kolonioj?

Aŭ ĉu tiuj konstniaĵoj nur obeas la arkitckturan guston kaj Ia psikologian karaktcron de siaj fondintoj'? En ĉi-lasta kazo, ĉu la tipo de arkitekturo ne kontrastas kun la internacia sento, kiun Esperanto posedas?

Atanagildo: Kiel mi jam diris al vi, la diversaj spiritaj kolonioj, kiuj ĉirkaŭas la Teron, estis fonditaj cn la apogeo de la civilizacioj ĉina, greka, hindua, egipta kaj araba. Pro tio ili ankoraŭ konservas sian malnovan "psikan fundamenton", kiu miksas ilian artisman karakteron kaj la arkitekturan spiriton de iliaj antikvaj rasoj, eĉ kiam ili renovigas sian restadon en la Transmondo. Kelkaj publikaj administrantoj de la Tero realigas konstruaĵojn laŭ arkitekturaj stiloj, kiuj memorigas aliajn rasojn kaj scenejojn malsamajn al tiu de ilia patrujo, ĉu ne? Temas pri prefcro, preskaŭ ĉiam diktita de ilia psiko ankoraŭ kondiĉita de la rememoroj pri malnovaj konstruaĵoj de l'pasinteco. Tio okazas al la spiritoj de antikvaj babilonanoj kaj egiptoj, kiuj enkarniĝinte inter la nord-amerika popolo, sin dediĉas al monumenta kaj faraona arkitekturo, kiun ili multe aprecis en la pasinteco. Laŭgrade kiel evoluas kaj organizigas la modestaj institucioj pri studado de Esperanto en la astralo, ĝiaj konstruaĵoj starigas interkonsente kun la arkitektura stilo aparte taŭga al la gusto kaj temperamento de la plimulto de la spiritoj logantaj en la sama komunumo kaj ne laŭ ia speciala modelo. En nia aktuala evolua stadio, ni estas ankoraŭ tre malproksimaj al vivo pure spirita, ĉar tre limigita estas nia liberigo de la moroj al kiuj ni tiel alkutimiĝis en la spuroj de jam travivitaj jarmiloj. Tial la konstruaĵoj de la centroj, stud-rondoj, lernejoj, departementoj kaj akademioj de Esperanto dissemitaj tra la astralaj kolonioj, kvankam direktitaj al sama celo, diferencigas pri la arkitektura stilo, elektita en akordo kun la psika karaktero de iliaj enloĝantoj kondiĉita de la pasinteco. En la diversaj spiritaj komunumoj, kiuj ĉirkaŭas la Teron, ekzistas EsperantoAkademioj konstruitaj laŭ stiloj araba, ĉina, egipta, greka, hindua kaj eĉ babilonia, persa kaj kaldea, kiel ankaŭ gigantaj konstruaĵoj rekt-liniaj kaj tre modernaj, fortike tajlitaj en la luma substanco de astralo. Ĉi- lastaj respegulas la stilon de la epoko en kiu vi vivas kaj oni povus difini ilin kiel esperantistajn instituciojn plej funkciajn en la Transmondo!

Demando: Krom la arkitektura stilo de la EsperantoAkademio de via metropolo, ĉu vi povus priskribi al ni aliajn aspektojn de ĝia ekstera formo?

Atanagildo: Oni notas en la konstruaĵo la inspiron de la genia arkitekto, kiu kapablis ne nur stampi en ĝin la severan stilon, la masivon kaj la grekan arkitekturan stnikturon, sed harmonie akordi gin kun la linioj dinamikaj, delikataj kaj forglitaj de la modernaj konstruaĵoj. Al la majesta konstruaĵo kondukas longa kaj larĝa avenuo, kiu ekiras de la metropola centro kaj finiĝas ekzakte antaŭ la granda portalo de la Akademio. Ĝi aspektas kiel vasta kurejo el topaz-kolora porcelano, kies reflektoj hel-flavaj brilegas inter la densaj bedoj de luma silk-verda vegetalaro. ĉi-tiuj bordas la avenuon formante ĉarman vivantan kadron de mildaj karminaj nuancoj. La grandega portalo de la konstruaĵo kondukas al vasta ŝtuparplaceto el koloro lazur-cindra vitreca, ĉirkaŭita de agrabla ŝtuparo skulptita en tono roz-lila, kiu formas allogan kadron kicl bazo de luksa monumento. Sur vasta ŝtupar-placeto, kiu plej aspektas kiel mirinda polurita salono inter verdaj frondoj, stariĝas sep sveltaj kolonoj, skulptitaj per frisoj el bareliefo, subtenantaj la gigantan tegmenton faritan el ununura peco.

Ĉi-lasta estas grandega slabo cl roz-kolora vitro kristala kaj tre klara, kie sun-lumo evidentigas ĉiujn internajn kaj fascinantajn reliefojn, kies nekredebla filigrano mirigus la plej genian surteran oraĵiston! La brodaĵoj reflektiĝas sur la polurita pavimo el milda cindra koloro, kiu transformiĝas en fascinantan spegulon reflektante siajn reliefojn kaj la kolorojn de la giganta supra verando. Kiam la brizo movas la astralajn fluidojn, kiuj penetras en la medion, multobliĝas la lilaj reflektoj kaj la nuancoj rozaj kaj salm- koloraj. Ili akordas kun la delikataj tonoj lazur-ĉielaj, kiuj plej aspektas kiel polvo dc blankeco irizita de la suno kaj ŝvebanta ĉirkaŭ la alabastraj kolonoj. La portalo majcsta, sed sen la troigoj de senutila pompo, situas en la centro dc la alabastra fasado kaj, pli antaŭe, paralele viciĝas la sep kolonoj, kiuj subtenas la mirindan slabon el roza kristalo, kiu kovras la frontan arcon. Super la portalo, kiun daŭre envolvas bunta aŭreolo, staras laŭlonge filigrana friso el arabeskoj kaj fajnaj girlandoj laŭ du safiraj nuancoj, hela kaj malhela. Pli malsupre, sur la grandioza fasado de la portalo, troviĝas la esperantista blazono de la Akademio de la Metropolo de la Granda Koro. Temas pri belaspekta kruco tajlita en la plej bela lazuro, kiun mi iam vidis. En la kuniĝo de la du brakoj staras granda roz-kolora koro kun ter-globo en la centro, kies oceanoj estas smerald-koloraj kaj la kontinentoj hel-verdaj kontraste kun la malhel- verdo de la ter-reliefoj. La tuto de ĉi-tiu alloga blazono elstariĝas sur fono de luma aŭro, kiu mildc evidentigas la konturojn de la ĉiel-lazura kruco polarizante ĝin per arĝenta tono kaj elradiante dolĉajn rebrilojn kontraŭ la alabastra koloro de la akademiaj muroj. Sur la ekvatoro de ĉi-tiu terglobo staras hel-viola zono enkadrigita en du arĝentaj frisoj. Sur la zono, per senmakulaj blankaj literoj altreliefaj, oni legas la frazon tiel konatan de la surteraj esperantistoj: "Esperanto estas la Evangelio de la lingvoj". Pli poste mi trovis aliajn similajn frazojn en la studejoj kaj labor-salonoj de la Akademio, interkiuj mi notis precipe jenan maksimon: "Esperanto estas la parolsimfonio de la Spirito, pere de la homa instrumentalo".

La sveltaj kolonoj estas travideblaj kaj pinte maldikaj, sed larĝaj je la bazo. lli staras sur sep kusenoj el marmora astrala substanco. Ĉiuj estas lume trapenetritaj kaj evidentigas siajn graciajn volutojn kaj internajn reliefojn. Ĉi-tiuj lante supreniras ĝis kiam la frondoj povas maldensiĝi sur la sulkoj de fajnaj brodaĵoj, kitij formas kapricajn baledojn produktitajn de la spiraloj ĉirkaŭ la supraj kapiteloj.

Ĉi-tiuj alabastraj kolonoj fariĝas tre vivaj ankaŭ dumtage kun la volutoj kaj filigranoj interne suprenirantaj en formo de topazaj kordonoj kun folioj roz-lilaj, elvokante la ĉarmajn orkideojn kaj la ravajn vegetalajn parazitojn de la brazilaj arbaroj.

Danke al tekniko, kies klarigo ne eblas, la tuta esperantista konstruaĵo estas daŭre mergita en dclikata aŭro de smeralda lumo, kiu ŝuldiĝas al energidona koncentrado ĉirkaŭ ĝia helkrema kupolo. Ĉi-tiu estas bonega kaptilo de sun-lumo, kiun ĝi kanaligas internen de la centra turo sub formo de balzamaj emanaĵoj kaj de tie radias kaj distribuas al ĝiaj sep aloj. Same kiel okazas dumnokte kun la volbo de la metropola templo, la kupolo de la Akademio similas al vastega kaj luma lampŝirmilo, kiu ornamas la okcidentan regionon kiel alloga fonto de polarizita lumo. Tiu-ĉi lumo fandiĝas kun la luma aŭro de la najbaraj konstruaĵoj, mirinde kontribuante por doni ĉielan helecon al florplena universitata kvartalo. La EsperantoAkademio memorigas la figuron de majesta palaco materiigita per la magio de potenca orienta geniulo, kiu scipovis kunigi, en ĝia konstruado, la amemon de sanktulo kaj la genion de saĝulo.

Demando: Ĉu la studoj kaj la edukaj laboroj plenumitaj en la Esperanto- Akademio de la metropolo de la Granda Koro estas sub la respondeco de departementoj similaj al surtera pedagogia mekanismo? Aŭ ĉu ili konsistas el rimedoj pure mensaj, nur je inspira plano, lasante al la teranoj la ĉelan taskon de lernado?

Atanagildo: La Esperanto-Akademio de nia metropolo dividiĝas en diversaj departementoj destinitaj al laboroj kaj specialigitaj studoj, kunlige kun aliaj esperantistaj institucioj kaj asocioj ekzistantaj en la ĉefaj komunumoj dc elkarniĝintaj spiritoj apartenantaj al aliaj rasoj, ankaŭ interesitaj pri la studado de Esperanto. En la multaspektaj astralaj laboroj celantaj la surteran disvastigon de la lingvo Esperanto kunvenas miloj da teknikistoj, filozofoj, sciencistoj kaj historiistoj, kiuj, post konvena preparado, renaskiĝos en la diversaj surteraj rasoj, sindone agante por Ia progreso de la nobla internacia lingvo.

Enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj aktive laboras por la sukceso de la internacieco de la lingvo, jen akcelante la disvastigon de la parola mekanismo, jen partoprenante en frataj movadoj de elstara spiriteco, kiuj faciligu la kristanan renoviĝon de la surtera civitano. Verdire la "misio Esperanto" ankoraŭ ne finiĝis ĉar, paralele al progreso mensa, arta, scienca kaj religia de la surtera homo, aperos ankaŭ novaj nuancoj de parola beleco, kiujn nur la esperantista idiomo kapablos traduki pere de la altaj inspiroj de siaj sideraj mentoroj.

Demando: Kia esta la interna aspekto de ĉi-tiu EsperantoAkademio?

Atanagildo: La interno de ĉiuj fakoj situantaj en la vastaj aloj kunligitaj al la centra kolono de la konstmaĵo, estas komplete diafana. La astrala lumo, milda kaj balzama, transiras de unu ĉambro al la alia kaj el tiu miksaĵo naskiĝas la plej bclaj koloritaj tonoj.

Konforme al la naturo de la mensaj kaj emociaj emanaĵoj de la estaĵoj tie ĉeestantaj en agordo kun la plenumataj laboroj, la medio, luma kaj kolorplena, modifiĝas kaj influiĝas vibre. Kvankam daŭre persistas ununura lum-nuanco aŭ aparta koloro kiel brila fono de la Akademia medio, en ĉiu alo oni povas distingi kolor-tonon malsaman kaj konvenan al ĝia ĉefa funkcio. Temas pri nuanco, kiu elstaras super la luma kaj kolorplena konstanta fono de la tuta institucio. ankaŭ la centra turo de la konstruaĵo posedas la eksterordinaran kapablon absorbi ĉiujn kolor-nuancojn, kiuj devenas de la flankaj apartamentoj, kaj poste fandi ilin en unusolan lum-kvanton el belega sidera koloro, kies allogon ne eblas priskribi per la limigita homa esprim-maniero. Ĉi-tiu mirinda fenomeno devenas de procedo, kiun la teknikistoj de nia metropolo uzas por kunigi la vibrajn kampojn de ĉiuj medioj de studo kaj laboro. Tiel ili transformiĝas en unusolan vibran modelon kiel nura amema kaj energi-dona amplekso, kiu kunigos la mensajn kaj emociajn aspirojn de ĉiuj esperantistaj laboristoj. Ĉi-tiu fandiĝo de koloroj kaj psika sinteno de la animoj, kiuj tie studas kaj laboras, konsistigas la "lokan aŭron", tio estas la fundamenta "psika temo", kiu distingas la funkcion kaj edukan karakteron de la Esperanto-Akademio inter la aliaj akademiaj institucioj apartenantaj al la universitata kvartalo de la metropolo de la Granda Koro. Post kelka tempo mi povis pli bone kompreni ĉitiun mirindan fandiĝon de koloroj kaj pensoj de la laboremaj elkarniĝintaj esperantistoj. Ĝi okazas kunlige kun la tuta majesta medio de la Akademio, ĉar ĝi signifas ankaŭ valoran psikan provon kapablan ame penetrigi la aŭron mem per la sublima interfratiĝa mesaĝo de Esperanto.

Demando: Ĉu vi povus pli klare ekspliki al ni kiamaniere la koloroj akordiĝas kun la laboroj realigitaj en ĉiu salono cle la Akademio?

Atanagildo: Mi konscias, ke mi ne sukcesus komprenigi al vi detale ĉi-tiun temon, ĉar en nia metropolo la tekniko pri agado kaj pritrakto de la astrala substanco, kiu ĉirkaŭas nin, ne havas analogion kun la agado en la kampoj de arto, scienco arkitekturo de la materia mondo.

Ĉi-tie ni agadas je la "origino" de la fenomenoj, kiujn nur poste vi konas kiel "efikoj" de "kaŭzo" ankoraŭ ne konata de viaj plej kompetentaj sciencistoj. La fenomenologio de niaj agoj precipe dependas de la astrala lumo, kiu penetras en ĉiujn aferojn kaj estaĵojn de nia medio. Ĝi fluas el la intimeco mem de la substanco kaj pro tio ni povas ĝin manipuli sen produkti ombrojn aŭ misformiĝojn. En nia metropolo la lumo estas la ĉefa elemento, kiun ni manipulas por plenumi la bezonojn de nia vivo kaj la rilatojn kun la medio. La samo okazas kun la fenomeno de la koloro ĉar, dum ni laboras kun elemento, kiun ni konsideras la "spiriton" mem de la koloro, surtere la homoj traktas la kolor-substancon aŭ materialon, kiu prezentiĝas letargia en sia ekstera aspekto, ĉar guste tie ĉesas ĝia inicpureco. llum la koloro estas statika kaj inerta por la homaj sensoj, ĝi, antaŭ la sentemo de nia perispirito, montriĝas en sia tre viva origina pureco, en kora viv-spirito, kiu elfluas tra la plej densaj ombroj de la materiaj formoj. La alloga sento, per kiu la sideraj teknikistoj aplikis la astralan koloron en la konstruaĵoj kaj institucioj de nia metropolo, ne baziĝas ekskluzive sur la kontrastoj pli malpli dens-koloraj aŭ apenaŭ en la kombinado de allogaj tonoj, kiel oni faras sur la Tero. La nepriskribebla fascino de nia koloro devenas de intima kaj energi-dona akcelado, kiu produktas la kunigon de du aŭ pliaj koloroj. Per tiu unuiĝo ili kreas novan "spiritan temon", kiu povas efike kaj agrable influi en la intimecon de ĉiuj aferoj kaj estaĵoj en la ĉirkaŭo. El tiu procedo, kiu en la materia mondo rezultigus apenaŭ ŝanĝon de koloro, ĉi-tie produktiĝas mirindaj, bonfaraj modifoj, kiuj liveras feliĉajn vibradojn en la psiko de ĝiaj enloĝantoj.

Ĉe ni, oni profitas la koloron en ĝia propra frekvenco, kiu rekte influas nian psikan kampon, anstataŭ havi nur dekoracian efikon ekskluzive dependan de la fizika vid- kapablo. Por via pli bona kompreno mi dirus, ke la fenomeno okazas kiel se surtera blindulo sinsekve enirus diversajn koloritajn lokojn kaj poste klarigus kun sekureco ĉiujn emociojn kaj ĝojojn perccptitajn nur per la psikaj vibradoj tie ekzistantaj. Per ĉi-tiu ekzemplo estos por vi pli facile kompreni kiel signife kaj spirite grava estas la kolor-aranĝo en ĉiu salono de la Esperanto-Akademio, el kies procedo originas difinitaj psikaj kondiĉoj, kiuj fariĝas pli konformaj al la unuopaj studoj.

Demando: Ni ŝatus kompreni ankoraŭ pli bone vian klarigon pri la karakterizoj de la koloroj, kiuj influas la Esperanto-Akademion. Ĉu vi povus kontentigi nin?

Atanagildo: Certe. Konforme al la naturo de la laboro, studo aŭ esploro realigitaj en ĉiu salono de la EsperantoAkademio, restadas en ĝi la necesa aŭ preferata koloro, kiu plej estas afina kaj konsistigas la emocian aŭ energi-donan etoson de la medio. En via mondo mem, vi opinias, ke la ruĝo estas ekscita, la verdo afabla, la hel-lazuro sedativa kaj la viol-koloro melankolia, ĉu ne? Ĉi-tiu edifa distribuado de lumo kaj koloro kapablas veki en la laboristoj meditojn kaj spirit-statojn, kiuj plej akordiĝas kun la ekzakta karaktero de la plenumataj taskoj kaj edukaj celoj. Ĉiuj laboroj kaj esperantistaj problemoj, plenumitaj kaj solvitaj en tiuj salonoj, devos esti ekzamenitaj kaj aprobitaj de la akademia administracio, kiu situas en la centra turo de la konstruaĵo. Tie konverĝas la tuta atmosfero de la sep aloj, kie troviĝas la stud-salonoj, kiu poste fandigos en unusolan tonon aŭ nuancon en akordo kun la spirita naturo kaj la misio de la Esperanto-Akademi o.

Sed mi ripetas: la mekanismo, kiu influas la kolorojn kaj intervenas en la psikon de la loĝantoj de nia metropolo, devenas de la lumo, kiu estas la fundamenta energio de la supera vivo, laŭ kies inspiro ĉiuj aferoj kaj estaĵoj vivas kaj renoviĝas. Kiam ni atingas pli altan spiritan nivelon ni komprenas, kc en ĉiu ajn senco kaj manifestiĝa plano, la Lumo esta vere la ĉefa motivo de vivo!

Verdire, Dio esta lumo, kiel diris apostolo Johano. Sufiĉas tion aserti kaj ni kontentiĝos scii, ke la lumo, en sia grandioza povo de spirita alemio, signifas la misteran plasmon de Dio mem.

Demando: Cu vi povus priskribi al ni la specifan funkcion de ĉiu el tiuj departementoj de studo kaj laboro ekzistantaj en la Esperanto-Akademio?

Atanagildo: Mi ne povas prezenti al vi traktadon absolute detalan pri la temo, ĉar mi estas ankoraŭ modesta lemanto esperantista, sin preparanta por la venonta reenkarniĝo. Mi ne partoprenas komplete la laborojn de la akademiaj departementoj, sed nur de ĝia propaganda fako.

Tamen mi povas doni al vi ideon pri ĝiaj ĉefaj funkcioj, konforme al via kompren- kapablo, raportante la organizadon de ĝiaj departementoj, kiuj estas jenaj:

I - Historia Departemento: Temas pri la akademia departemento, kiu tre zorge okupiĝas pri la studado de ĉiuj dialektoj kaj primitivaj lingvoj parolataj ek de Lemurio kaj Atlantido, inkluzive de la sanktaj idiomoj de la sacerdotaj klasoj de ĉiuj tempoj, precipe emfazante sanskriton, kiu grandparte pretervivis. Ĝi sin dediĉis aparte al la ekzameno de la arjaj trunko-lingvoj kaj longe pristudadis la latinon kun la celo kontroli la ekzaktan naturon de ĝiaj idiomaj radikoj kaj selekti la fundamentajn temojn plej taŭgajn por plifirmigi la neŝanĝeblajn bazojn de la lingvo Esperanto. Pere de siaj instruantoj, ĉi-tiu departemento inspiris Zamenhof por ke li far ► sian genian elekton sur raciaj bazoj latinaj.

Danke al sia persista kaj historia laboro en la studado de temoj kaj vortoj, kiuj asociiĝis por evidentigi la psikologion de la rasoj, ĉi-tiu esperantista fako povis multe helpi la "psikofizikan" departementon, kiu respondecas pri la psika dozado de Esperanto en ĉiuj popoloj simpatiaj al la internacia lingvo. Esperanto, kiel neŭtrala idiomo destinita servi la tutan homaron, bezonis psikan selektan aŭron, ankoraŭ ne kompreneblan por viaj sensoj, sed kapabla internacie adapti ĝin al ĉiuj popoloj kreante simpatiajn emanaĵojn kun la psika karaktero de ĉiu homa raso, kiu akceptas Esperanton kiel sian duan lingvon.

Kelkfoje, tradukistoĵ de unu I ingvo al alia, tiel miskomprenas, ke ili ŝanĝas la intiman ideon de kelkaj vortoj, ĉar ili ne povas asimili la ekzaktan penson de la aŭtoro, kiu estas komprenebla nur pere de la psika karaktero komuna al ĉiu raso. Ekzistas kazoj en kiuj la samaj eksklamacioj, kiuj esprimas ĝojon ĉe kelkaj popoloj, en aliaj landoj nur taŭgas por interpreti psikajn statojn de timo aŭ maltrankvilo!

Pro tio necesas kunlaboro inter la historia kaj la psikofizika departementoj de Esperanto por ne perforti la rasajn tradiciojn kiam oni uzas la intemacian lingvon. Prezentiĝis la neceso harmoniigi la funkcion de la Esperanto-vortoj kun la psika karaktero de ĉiuj popoloj por eviti la miskomprenojn komunajn al kelkaj idiomoj, kiam la sama vorto povas signi antagonismajn ideojn en la kulturo de alia popolo.

II - Fonetisma Departamento: Ĝi estas la fako, kiu plej multe zorgas la sonoron de Esperanto, ĉar ĝi precipe sindediĉis al la studado de la spiraj akordoj kaj iliaj interrilatoj kun la voĉkordoj, kiuj respondecas pri la natura mekanismo de la homa fonetismo. Ĉi-tiu departemento transprenis la plej inteligentajn decidojn kaj plenkompletajn eksperimentojn por eviti, ke la prononco de Esperanto degeneru en efiko aŭ malbona kutimo pure nazala, aŭ fariĝu tro seka kaj sensenta aŭ eble guturala.

Multe antaŭ ol Zamenhof verkis Esperanton sur la terglobo, la teknikistoj de ĉi-tiu fonetisma departemento jam pristudis la prononcon de la ĉefaj surteraj popoloj kaj rasoj ekzamenante literon post litero, vorton post vorto kaj frazon post frazo kun la celo koni ĉiujn pozitivajn efikojn kaj modifojn, kiuj estontece okazos pere de la kombinado de vortoj artikulaciitaj en la lingvo Esperanto. Ĝis hodiaŭ, ili pristudas la probablajn efikojn kiuj, en la tria jarmilo, okazos en la voĉ-kordoj de la popoloj kaj rasoj pretervivintaj la proksiman spiritan selektadon de la "tempojfino", kiam Esperanto estos lingvo sankciita de la homaro. La eksperimentoj kaj esploroj de tiuj geniaj teknikistoj temis precipe pri la "laringa ĉakro", tio estas la centro de eteraj fortoj, situanta fronte al la fizika gorĝo, tre proksime al "faringa plekso" (nerva), je alteco de ses milimetroj supre de la konata "etera duopo", kiu ligas la perispiriton al la fizika korpo dum la enkarniĝo de la spirito. La laringa ĉakro kiun vi jam devus koni kaj la hinduoj nomas "vishuddha", estas la etera centro respondeca pri la voĉaj aktivecoj kaj ankaŭ pri la funkcioj de la "tiroida timuso". Ĝi estas tiel grava kaj valora por la homa voĉo, ke dum la puberiĝo, ĝi reguligas la voĉon de gejunuloj inter la infan-aĝo kaj la plenkreska. Ĝi estas tre aktiva kaj brilanta en la grandaj kantistoj, famaj poetinoj kaj oratoroj tre konataj pro ilia elokvento. Ĝia funkcio estas tre grava por la sukceso kaj interkomunikado de Esperanto. Ĝia koloro estas hel-lazura kun nuanco milde lila, kio donas al ĝi delikatan viol-tonon, sed ĝia ĝenerala aspekto, kiam en bona funkcia stato, rememoras la nuancon de bela lun- radio kuŝanta sur mar' trankvila. Pli malfrue, je mia surprizo, mi povis konstati, ke tiu ĉakro konsistas el dekses "radioj" aŭ "petaloj", kiuj, laŭ saĝa koincido, perfekte interligiĝas kaj akordas kun la dekses fundamentaj "reguloj"de la internacia mekanismo de Esperanto, evidentigante la plej kuriozan kaj profetan inteirilaton voĉan, idioman kaj fonetikan.

La spertaj surteraj klar-vidantoj povos konfirmi al vi, ke la laringa ĉakro intensiĝas kaj reduktiĝas en sia fundamenta hellazura koloro, kiel ankaŭ modifiĝas laŭ grandeco kaj lumeco sub la influo de la potencialo kaj parola kvalito de la homo. Temas pri unu el la ĉakroj, kiuj tre multe influas la ceterajn fortocentrojn kaj la nervajn pleksojn de la homa organismo.

Fakte, la materiigo de ideoj pere de fonetismo estas fenomeno, kiu koncentras ĉiujn etero-magnetismajn fortojn de la perispirito agante en vigla agordo kun la aliaj eteraj centroj, kiuj reguligas la organajn taskojn. Ĝia funkcio kaj kolor- aspekto rapide modifiĝas konforme al la sonoreco, akreco aŭ intenseco per kiuj estas prononcitaj la vortoj de la homo. Ekzistas verdire speciala aranĝo por ĝia funkciado - jam sufiĉe konata kaj difinita de kelkaj joganoj kaj lertaj okultistoj - por produkti funkciajn modifojn konforme al la idiomo kaj psikologio de ĉiu surtera raso. Mi havis la eblecon observi interesan eksperimenton en la fonetisma departemento de la Esperanto-Akademio, kiu pnivis, ke la obskuraj dialektoj kaj la konfuzaj ĵargonoj de primitivaj vilaĝanoj reduktas la diametron de la laringa ĉakro al dimensio de monero prezentante malpuran aspekton lazur-indigan sen sufiĉa lumeco kaj ŝajne sen rotacio.

Intertempe, danke al mirinda projekci-aparato sur vitra kaj travidebla ekrano, mi povis apreci diversajn tre belajn efektojn produktitajn en la laringa ĉakro de famaj surteraj kantistoj, kiam en luksa latina teatro ili kantis oper-pecojn de "Nonna" de Bellini.

La efekto estis surpriza kiam la soprano atingis la klimakson de Ia longa ario "Casta Diva", ĉar ŝia laringa ĉakro, regulanta la voĉan rcgionon, atingis diametron de ĉirkaŭ 20 centimetroj. Ĝi dissendis brilon el plej fascina kaj nepriskribebla lila koloro enkadrita en aŭreolo de intensa arĝenta lumeco, kiel kolibrio senmova en la aero subtenata nur per la rapid-movo de siaj flugiloj. La penso de la kantistino fluis tra la voĉ-kordoj de ŝia laringo en la plej dia kaj perfekta vibra komunikebleco de ŝia spirito. Dum alia eksperimento pli kolektiva, mi estis ravita de ĉarma melodia bildo kiu prezentiĝis, kiam la teknikistoj fokusigis la sccnejon de alia teatro en Italujo, kie oni prezentis la "Cavalleria Rusticana" ekzakte en la momento kiam la oro ludis la sccnon antaŭ la preĝejo kantante respekteme kaj trankvilc la ravan mclodion de "Regina Coeli", kiu vibrigis la medion cn rcligia ckstazo. La laringa ĉakro de ĉiu kantisto, membro de la majesta oro kiu antaŭas al la fama "Intermezzo" de la "Rusticana", aspektis kiel brilega sfero dissendanta lumojn lilajn kaj hel-lazurajn provizitajn per la mensaj efluvoj adaptitaj al la plej altaj vibradoj de la muzika ideo de ĉi-tiu momento. Tio komprenigis al mi la ekstreman zorgon, kiun la fonetisma departemento esperantista dediĉis al la esploro de la fenomenoj de ĉi-tiu laringa centro. Tiu zorgo koncemis la fizikajn efektojn, kiujn la Esperanto-prononco provokas en la diversaj tipoj de homaj rasoj, kiel ankaŭ la sintenon de tiu centro antaŭ la intenseco kaj flueco konsilindaj por la ton- mezuro kaj sonoreco de la neŭtrala lingvo.

Ĉefa celo de la sideraj teknikistoj estis harmoniigi la inican prononcon de Esperanto kun la eteraj kaj cirkulantaj kurentoj de la perispirito, kiuj, inter la okultistoj, estas tre konataj laŭ la nomo de "Tatwas". Nur kiam la perispirito, pro la homa evoluo, akiris sian etero-funkcian ekvilibron, ĝia laringa ĉakro fariĝis taŭga por kontroli kaj stimuli la voĉajn kombinadojn proprajn de la esperantista parol-maniero. Tiam la Ĉielo sendis al la Tero la spiriton, kies nomo estos poste Lazaro Ludoviko Zamenhof, kun la speciala misio materiigi, per la homa voĉo, la idiomon jam preparitan en la Transmondo.

- Departemento de vorta konsisto: Gi prizorgas ekskluzive la specifan aplikadon de la dekses fundamentaj reguloj de Esperanto, konceme ĝiajn difinojn kaj finaĵojn kaj ankaŭ la karakteron aktivan kaj pasivan de la verboj de la homaj voĉoj kaj iun ajn aldonon de novaj aŭtonomaj vortoj. Ĝia agado aparte limigas al la rekta studo de la leksikologia kaj sintaksa konsisto de la idiomo, disciplinante ĝian perfektan fluon kaj koheron dum la parola uzado en la fizika mondo.

- Psikofizika Departemento: Temas pri organo aparte respondeca pri la perfekta adaptiĝo de la "fundamenta ideo"de Esperanto, tio estas la psika orientado de la idiomo kaj ĝia efiko en la fizika organizado de la homo. Ĝi estas esence kontrol- departemento de la lingva ekzercado en la materia mondo, ĉar gi prezentas sugestojn, determinas daŭrajn klopodojn kaj inspiras la enkamigintajn esperantistajn adeptojn por ke la idiomo estu ĉiam preta por plenumi la filologiajn kaj evoluajn necesojn de la homaro.

Ĝi transprenis la severan teknikan respondecon adapti la fizikajn artikulaciojn de Esperanto al vizaĝa modelo de la "selektita" homo de la tria jarmilo, kiu estos la profetita civitano rezultanta el la proksima spirita selektado, "dekstre" de Kristo. Tiu civitano devos havigi al si la rajton de idiomo severa kaj hannonia, kies artikulacio ne stigmatizu la serenecon de lia vizaĝo, nek provoku troigajn penojn kaj cirkajn grimacojn, kiel ankoraŭ okazas en kelkaj dialektoj kaj surteraj degeneritaj Iingvoj. Sendube estas facile rimarki, ke angoroj, nekontentecoj, suferoj, frustracioj kaj malvirtoj multe perturbas la harmonion de la homa vizaĝo kaj stampas ĝin per sulkoj kaj cikatroj, kiuj estas la stigmatoj produktitaj de malsaneca menso.

La koler-eksplodoj ne nur kongestas la okulojn kaj tremigas la lipojn, sed helpas por ke la plej bela fizionomio fariĝu malamika sub la influo de agresemaj pensoj. Aliflanke, kiam la spiritaj kvalitoj superregas la animalajn pasiojn, mirindaj sereneco kaj beleco penetras la homan vizaĝon! Ekzistas enorma diferenco en la serafa fizionomio de Francisko de Asizo, la mistika vizaĝo de Jesuo kaj la trankvila mieno de Budho, se komparitaj kun la kongesta kaj malsaneca fizionomio de Kaligulo, la diboĉa vizaĝo de Mesalina, la burleska de Nero aŭ la brutala mieno de Ĝinĝis-Ĥano. Jen la kialo, ĉar esperantista departemento, kiu respondecas pri la psikaj kaj fizikaj rilatoj de la internacia idiomo, specialiĝis por doni al Esperanto artikulacion je minimuma peno kaj sen perturbi la afablecon de la fizionomia homa esprimo. Tio estis tre necesa konsiderante, ke temas pri lingvo je supera spirita ordo, esence elektebla por la animoj sindonantaj al la interfratiĝo de ĉiuj popoloj. Resume, estas tasko de ĉi-tiu sektoro de la esperantista laboro en la spaco, eviti la ridindajn grimacojn kaj la fizionomiajn agitiĝojn en la uzado de Esperanto. Ĉi- lastaj estas tre komunaj dum la artikulacioj de kelkaj dialektoj de popoloj neŭrozaj kaj tro emociaj, kies konfuza parol-bruo, kuniĝinta al prodigemo de gestoj kaj ridindaj parol-esprimoj, perfekte kongruas kun iliaj barbaraj idiomoj.

En sama lando, eksterordinare ŝanĝiĝas la parol-esprimo de ĝiaj loĝantoj; ekzemple en Francujo kaj Italujo estas tre granda la diferenco de muzikeco kaj delikateco de parol-esprimo se vi komparas ĝin al la ĵargonoj, derivitaj de la samaj idiomoj, parolataj de simplaj kamparanoj. La estonta homaro trovos en Esperanto la idealan mekanismon por parole interpreti siajn noblajn pensojn, sen postuli fizionomiajn ŝanĝojn aŭ spirajn penadojn malordajn kaj intermitajn. Danke al forigo de la malfacilaĵoj propraj al superfluaj grupoj de konsonantoj, kiuj ankoraŭ kauzas abomenajn parolajn malakordojn en multaj surteraj lingvoj, la esperantisto ne plirapidigas nek akcelas la mekanismon de sia lingvo, sed parolas per aparta sonoreco kaj esprima klareco.

En la astrala psiko-fizika departemento de la Akademio, en edifa kunlaborado kun la fonetisma departemento, estis ekzamenitaj la plej malfortaj spiraj akordoj kaj la minimumaj sonoj por atingi la kunmetadon de la ĝenerala prononco de la idiomo. La teknikistoj kontrolis ĉiujn precipajn sonorajn efektojn, kiuj produktiĝas dum la pli-malplia adaptado de la konsonantoj al la vokalaj grupoj. Ili esploris ankaŭ ĉiujn modifojn, kiujn difinitaj literoj kaj sonoj kaŭzas en la produktado de hormonoj de la sistemo de endokrinaj glandoj kaj en aliaj organaj sistemoj. Okaze de mia enkarniĝo en Egiptujo kaj Hindujo, mi jam lernis, ke la forta mensa enkorpigo de la prononco de izolitaj literoj, aŭ de vortoj saĝe grupigitaj, influas la rapidecon de la sanga kurento kaj produktas ankaŭ delikatajn diferencojn en la temperaturo mem de la fizika korpo. La malnova scienco de "mantroj" aŭ de la ekzercado de magiaj vortoj, tre populara inter la orientanoj, estis komplete analizita kaj diserigita en ĉi-tiu psiko-fizika departemento de la Akademio. Tie oni klopodis koni ĉiujn vibrajn modifojn de la lingva sonoreco, kiuj povus naskiĝi en la koloroj kaj magnetismo de la homa aŭro en kombinado kun la sistemo da "laringaj ĉakroj " kaj ĝiaj rilatoj kun la kromaj funkcioj de la perispirito.

Estas tiel grava la harmonio de la spiraj akordoj dum la elparolo de la tradiciaj orientaj "mantroj", ke dum la trancoj efektivigitaj de kelkaj hinduaj fakiroj, kia ajn nekonformeco inter la spir-kontrolo kaj la pens-agado kaj elparolo de la mantroj, sufiĉas por senlumigi la konscian mens-kontrolon de la fakiroj, kiun ili pretendas praktiki de malproksime en stato de astrala libcrigo. La spira prokrasto dum la elparolo de certaj vokalaj grupoj de iu ajn kompleksa idiomo, kreas toksan situacion aŭ intermitan karbonizadon. Sekve, la oksigena malfruo, kiu akumulas karbon- dioksidon, perturbas la sangocirkuladon, vualas kaj reduktas la funkcion de la "laringa ĉakro "kaj densigas la magnetismon de la perispirito. Tiam, la spirito ne plu povas perfekte regi sian fonetisman sistemon kaj ĝia parolo hezitas kaj oni povas eĉ percepti rapidajn fenomenojn de nerva balbutado.

La perfekta konversacio postulas ekzaktan sinkronecon de la spiraj movoj kun la formado de ĉiu eldirita vorto, kiel okazas kun la kantistoj.

Ili bezonas eduki la voĉon kaj posedi tre bonan kontrolon de siaj pulmoj por konservi perfektan ckvilibron de la laringa ĉakro, kiu atente troviĝas inter la agoj "pensi" kaj "kanti". La fizionomiaj grimacoj de multaj vilaĝanoj estas produkto de la difekta aŭtomatismo de iliaj dialektoj neregulaj kaj malharmoniaj en la prononco, tiagrade, ke certaj aziaj vortoj kongestas la fizionomion de siaj parolantoj. Tiuj kiuj jam konas la terapeŭtikan efikon de joga spirado en la homa organismo, plej facile komprenas la motivon de la ekstrema zorgo de la sideraj teknikistoj por atingi la agordon inter la psiko kaj la fizika organa kampo. Tio okazis multe antaŭ ol Zamenhof materiigis Esperanton sur la Tero, alfrontante la sarkasmon de la aroganta kaj skeptika tiea civitano. Kvankam vi laŭdas la teknikan kaj sciencan homan konkeron, vi devas konsenti, ke en la kampo de lingvo la perfekta parolo postulas ankaŭ ke ĝi kuniĝu kun la riĉeco de la psika harmonio de parolanto, kaj pri tio Jesuo estis unu el la plej belaj

ekzemploj.

La Esperanto-idiomo, elektata kaj propra de la animoj posedantaj noblajn fratajn sentojn, ne povas esti stranga kaj mirakla donaco subite donita de la Ĉielo al via senzorga homaro. Ĝi estis idealigita en la Transmondo kaj poste modlita en la karma mondo sub la rekta kontrolo de la okulta registaro de la Tero, kiam la homo montris sin kapabla kompreni ĝin racie kaj emocie. Ek de multaj jarmiloj la diaj mentoroj de la surtera vivo laboris por la efektivigo de la bonvena evento de "homa voĉo", kiam la plej primitiva artikulacio de la animala voĉo ankoraŭ postulis akuratan antaŭplanon por sia sukceso en la materio.

Estas evidente, ke same kiel la preĝo trankviligas la kolektivan psikan medion, vortaro irita, kruda kaj ofenda perturbas eĉ la metabolon de la nervoj kaj de la hepato kreante situaciojn de melankolio kaj afliktiĝo. Kiel pruvo de la efiko de la vortoj, mi rimarkis, ke la preĝo antaŭ la manĝoj kreas ian vibran harmonion psiko-fizikan en la medio, sub formo de milda parol-terapio. Ĝi, krom liveri la psikan serenecon kapablan bremsi la mensan tumulton kaj konservi agrablan emocian sintenon, kvietigas la mekanismon kiu produktas la hepatajn sukojn kaj faciligas la digestajn procezojn. Jen la motivo, pro kio la psiko-fizika departemento de la Akademio de nia metropolo akurate esploris la efikon, kiun difinitaj literoj produktas sur diversaj grupoj de vokaloj, kiam ili subprcmas kaj perturbas la parolan ritmon kaj kunigas nekonvenajn sonojn. Ĉilastaj reflektiĝas poste en la etera duoblo kaj en la movado de la laringa ĉakro provokante modifon en la vitala fluido, ŝanĝon en la sanga kaj limfa rapideco kaj ankaŭ modifon de la defenda laboro de la glandoj supre-renaj, la akcelon de la hepata veziko kaj ankoraŭ kelkajn aliajn fiziologiajn statojn ne antaŭviditajn kaj ne konatajn de la komuna medicino. Ekzistas granda diferenco de psika akceptemo inter la krianta kaj konfuza dialekto de neklera vilaĝano kaj poemo deklamita de eminenta poeto, kiu elparolas harmonian kunmetaĵon de vortoj kun serena kaj kristala muzikeco. Kaj verdire Esperanto estas lingvo, kiu limigas la parol-rapidon, ĉar ĝi ne tro akcelas vortojn postulante ilian fidelan alĝustigon al sia klara kaj agrabla prononco.

V - Klasika Departemento: Ĉi-tiu esperantista sektoro agadas precipc por la estonteco kiam, pro la evolua postulo de la mondo, estos konvena la uzado de pli klasika terminologio. Paralele, ĉi-tiu departemento agadas por faciligi la komprenon pere de teknikaj, sciencaj aŭ artaj kodoj de la internacia lingvo. Ia ajn parola modulado taŭga por esti enkondukita en Esperanton, estas temo de zorga atento kaj studo en ĉi-tiu departemento. Ĝi estas respondeca por ke la eniro de iu ajn aŭtonoma vorto ne perturbu la logikon, la simplecon, la harmonian mekanismon kaj la internaciecon de la idiomo. Temas pri plia kontrol-departemento de la tradicioj kaj postulatoj esperantistaj kaj pro tio ĝi respondecas pri la origina kaj nedetruebla fideleco de la idiomo. Per senĉesa inspiro al la plej gravaj esperantistaj membroj surtere enkamiĝintaj kaj per la instruoj dumnokte liveritaj, kiam ili liberiĝas de la fizika korpo, la respondeculoj de la klasika departemento garantias la stabilecon de la lingvo ne nur oficialigante justajn necesojn kiam oni enkondukas novajn vortojn, sed ankaŭ sugestante la forigon de tiuj, kiuj aspektas maltaŭgaj.

VI - Departemento de Interŝanĝo kaj Disvastigo: Ĝi speciale interesiĝas pri ĉiuj spiritoj enkarniĝintaj en Brazilo aŭ elkarniĝintaj sub la jurisdikcio de la metropolo de la Granda Koro, kiuj montras intereson por la internacia lingvo ellaborita de

Zamenhof. Sed ĝia laboro ligiĝas ankaŭ, en perfekta harmonio kaj interŝanĝo, al la agado de ĉiuj aliaj centroj, departementoj kaj Esperanto-Akademioj apartenantaj al aliaj kolonioj kaj metropoloj astralaj, kiuj ĉirkaŭas la surterajn landojn kaj interesiĝas pri Esperanto. Ĉiuj departementoj dc "Interŝanĝo kaj Disvastigo" de la astralaj komunumoj ĉirkaŭ la Tero, posedas la kompletan liston de ĉiuj spiritoj, kiuj studas kaj disvastigas Esperanton en la materia surfaco. Ĝiaj membroj plenumas daŭran observadon de ĉiuj poetoj, verkistoj, lingvistoj kaj instruistoj kiuj, en la fizika mondo, esprimas ian ajn simpation por la lingvo, klopodante, kiel eble plej bone, influi kaj instigi ilin definitive praktiki Esperanton. Estas ĉi-tiu departemento, respondeca pri la interŝanĝo kaj disvastigo esperantista, kiu plej multe interesiĝas por atingi plinombrigon de adeptoj kun la celo ke la Plej Alta akcelu poste la telepatian sukceson de la homaro kio eblos nur post la sukceso de internacia lingvo.

La nomoj de ĉiuj disĉiploj kaj simpatiantoj esperantistaj nuntempe ekzistantaj sur la Tero kun la intenco lerni la lingvon, estas akurate notitaj de la spiritaj direktoroj interesitaj pri ĉiuj movadoj, kiuj helpas la disvastigon de la neŭtrala lingvo. Kaj ĵuste pere de ĉi-tiuj departementoj distribuitaj en diversaj astralaj urboj, la spiritoj interesitaj pri la progreso de Esperanto en la fizika mondo, povas kandidatiĝi al surtera reenkamiĝo kaj pro tio restas en daŭra kontakto kaj interkonsento kun la aliaj institucioj respondecaj pri elkarniĝo kaj enkarniĝo sur la Tero. Kun la celo pli bone kaj efike kontroli la "Mision Esperanto", inter la enkarniĝintoj, ili kontaktas ĉiujn spiritojn, kiuj "descendas"en la karnon kaj hazarde ŝatus akcepti ian taskon favore al la internacia lingvo. La spiritoj de nia metropolo, kandidatoj al baldaŭaj reenkamiĝoj sur la Tero, kiuj ŝatus tie kunlabori en la disvastigo de Esperanto, devas staĝi kaj fari rapidan kurson de Esperanto en nia Akademio, kun la celo renaskiĝi en la fizika mondo subjektive simpatiaj al la ideo de internacia lingvo. Do, la departemento de interŝanĝo kaj disvastigo propagas la Esperanto-lingvon inter la enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj, kiel ankaŭ varbas laboremajn kaj kapablajn spiritojn, kiuj deziras aliĝi al la esperantistaj falangoj sur la Tero.

VII - Departemento de observado kaj protekto: Ĝi estas la departemento de la Esperanto-Akademio, kiu posedas valoran skipon de spiritoj trejnitaj en la esperantista idiomo kaj ankaŭ en la lukto kontraŭ la kontrabandistoj de tenebro. Temas pri spiritoj instruitaj kun maksimuma efiko por protekti ĉiujn klopodojn kaj movadojn rilate la disvastigon kaj prezervadon de la frata idiomo sur la terglobo. Tio koncernas la dissendon de la esperantistaj ideoj de la spirita al la materia mondo kaj ankaŭ la faciligon de mediuma interŝanĝo inter la enkarniĝintaj adeptoj.

La esperantistaj mentoroj klopodas por ke la elkarniĝintoj diktu mediumajn verkojn en Esperanto pri ĉiuj temoj, kiuj donu al la surtera homo plibonigojn sciencajn, artajn kaj precipe moralajn. La kompleta disvastigo de la internacia idiomo malfermos novajn panoramojn en la interŝanĝo kaj kompreno de la elkarniĝintoj mem, kiuj pli facile povos lemi la lingvon en la Spaco kaj ligiĝi, en pli vasta laboro, kun ĉiuj popoloj. Ĉi-tiu estas unu el la motivoj, kiuj plej pravigas la ekziston de la departemento de "Observado kaj Protekto", ĉar ĝia dorna tasko estas forigi, de la doktrina rondo esperantista, ĉiujn elkarniĝintajn aŭ enkarniĝintajn spiritojn, kiuj eventuale pretendas ridindigi, malfaciligi aŭ detrui la disvastigon kaj la sukceson de Esperanto. Evidente la tenebraj organizaĵoj celas bagateligi la noblajn intencojn de Esperanto, utiligante la rimedojn plej ruzajn kaj la mistifikojn plej nepercepteblajn!

Ne nur ili klopodas falsi la bazojn de Esperanto kaj bremsi ĝian senĉesan progreson, kiel ankaŭ provas subfosi la kuraĝon de ĝiaj entuziasmaj defendantoj. Kelkfoje la tenebraj spiritoj inspiris la kunmeton de aliaj artefaritaj idiomoj kaj sugestis la netaŭgecon dc la lingvaj kunfandiĝoj, kaj ili nur semas mokadon kaj celas estonte seniluziigi pri la definitiva sukceso de Esperanto. Sed la departemcnto de observado kaj protekto posedas vastan reton de aliĝintoj distribuita sur ĉiuj zonoj ligitaj al la Terknisto. Kelkaj membroj de tiu departemento libervole submetiĝas al la agresemaj fluidoj de la regionoj kie situas la organizaĵoj de malbono, kun la celo ekkoni kaj anticipe enketi pri la programo kaj la intencoj de tiuj senskrupulaj malamikoj. Samtempe, ĉi tiu departemento aliĝas al aliaj kun sama celo, kiuj apartenas al la ceteraj esperantistaj institucioj ekzistantaj en la Astralo, el kies reciproka kunlaborado rezultas efika scrvo en skipo.

Mi komprenas, ke vi prave miras pro miaj raportoj pri Esperanto, kio ankaŭ okazus al mi, se mi ankoraŭ estus enkarniĝinta. Mi scias, ke estas malfacile kaj eĉ strange kredi, ke la disvastigo de neŭtrala lingvo sur la Tero - kio por multaj havas malgravan valoron - postulu tiajn zorgojn kaj atenton, krom lacigan programon, kiu originis antaŭ multaj jarcentoj.

Sed la ĉefa surtera miskompreno konsistas en konsideri la sukceson de Esperanto kiel ekskluzivan frukton de la laboro de Zamenhof. Ne estas ja penseble, ke unusola vivo povu ampleksi la pasintecon, la estontecon kaj ĉiujn psikajn kaj mensajn detalojn de la surtera homaro, cele al kunmeto de idiomo, kiu estas kvintesenco de ekzakteco kaj de lingva plibonigo, perfekte alĝustigita al ĉiuj psikologiaj eventoj. Tamen Zamenhof estis ĝuste la lasta homa figuro aganta en la fizika mondo, tuj post la jarcenta eksperimentado de la granda plano en la astrala sfero, kiam la homaro proksimiĝas al sia profeta spirita selektado. Pro tio, homoj kiel Zamenhof, Kardec kaj aliaj misiistoj de kolektivaj spiritaj renovigoj, kvankam tre saĝaj, estis ankaŭ tre humilaj. En la profundo de siaj animoj, ili ankoraŭ rememoras esti simplaj instrumentoj por pli altaj planoj, ellaboritaj dum jarcentoj kaj en kiuj partoprenas miloj da aliaj kunlaborantoj. Ĉiukaze, la lukto inter bono kaj malbono en la medio de la astrala mondo estas eĉ pli intensa ol sur la Tero, ĉar ĝi okazas en la sino de libera energio, kiu nekredeble rapide respondas al ĉiuj niaj intencoj kaj celoj. La diablaj kolektivoj, kiuj loĝas en la mallumaj zonoj, ankaŭ posedas sian programon de agado kaj disciplinita ofensivo, ĉar ili estas ruze direktitaj de tenebraj spiritoj. Ne povante invadi kaj domini la anĝelajn zonojn, ili firme sindediĉas ekskluzive al regado de la mondo de la sensoj, kiu estas la Tero. Sekve ili venĝas, kontraŭstarante ĉiujn projektojn kaj iniciatojn, kiuj celas liberigi la surteran homon de la katenoj de malsuperaj instinktoj. Kaj Esperanto, internacia lingvo de frata alproksimiĝo kaj alta psika nivelo, estas do unu el la movadoj sufiĉe celitaj de ĉi-tiuj spiritoj ribelemaj al la Bono. Ili kontraŭstaras la progreson de lingvo, kiu ne nur akcelas la interŝanĝon kaj la spiritan kulturon inter la homoj, sed ankaŭ helpas la interŝanĝon kaj komprcnon inter la surteraj nacioj, kiuj tiom militeme ekcitiĝas, ĉar ili ne povas harmonii pere de siaj antagonismaj idiomoj. Pro tio estas logika la ekzisto de "Departemento de observado kaj protekto" en la Esperanto- Akademio, destinita nuligi la kalumniajn kampanjojn kaj la sarkasmojn de la detruantoj de la esperantista ideo. Pro tiu sama motivo, la departemento bezonas multenombran grupon de kuraĝaj kaj heroaj animoj, kiuj penetru ĝis la plej profundaj mallumaj zonoj kaj antaŭvidu multajn ruzajn projektojn de tiuj spiritoj de l'tenebro.

LA MISIO DE ESPERANTO SUR LA TERO

(Klarigoj de Ramatispri la temo pritraktita de Atanagildo)

Kara frato Ramatis,

Ni ĵus ricevis de via labor-kolego Atanagildo la lastan ĉapitron de lia verko "La Pretervivado de la Spirito". Konsciaj, ke vi kunlaboris kun Atanagildo por ke la citita verko akiru klarecon kaj atingu la antaŭviditan altan celon, ni ŝatus, ke vi persone manifestigu pri la lastaj ĉapitroj de tiu verko, kiuj koncernas Esperanton kaj kiujn ni jugas altvaloraj por la surtera homaro, kiu interesigas pri la kulturo kaj disvastigo de tiu lingvo. Konforme al tio, ni ŝatus ke vi respondu al kelkaj niaj demandoj por doni al la temo klarigon eĉ pli detalan pri la celo de Esperanto. Ĉu vipovus kontentigi nin?

Ramatis: Mi ĉiam plenumas la sanktan devon resti je via dispono por klarigi temojn de granda graveco por la animo, ĉar estas tempo, por la tera civitano, koni la kialon de sia ekzisto kaj ankaŭ la gradon de sia spirita respondeco kun la vivo kreita de Dio. Pro tio demandu kaj mi kontentigos vin pri tio, kio estos gusta kaj konvena por pli bona kompreno de viaj spiritoj.

Demando: Koncerne la informojn de frato Atanagildo pri la detalaj antaŭzorgoj kiujn la Transmondo adoptis eĉpor kunmneto de surtera dialekto, ĉu oni povus aserti, ke pro tio sufiĉe falas la estimo, kiun ni ŝuldas al la filologoj, kiuj studas la originon de la lingvoj? Ĉu la etimologio, ekzemple, ne reprezentas gravan kaj kompletan studon de la vorto firitan de la teranoj?

Ramatis: Efektive en via mondo la etimologio havas la funkcion pristudi la originon kaj la motivon de la ekzisto de ĉiu vorto kaj ĝia signifo; sed evidente gi specife rilatas al la materia karaktero de la vorto kaj ĝia sono. Tamen la spiritaj teknikistoj precipe zorgas la spiritan fundamenton de la vorto, tio estas ĝian radikan profundecon, kie kaŝiĝas la intima forto de la vorto mem. Kiam vi diras "Vorto", "Logoso" aŭ "Parolo", efektive vi nomas la Leĝon, la Spiriton de Ia kreitaĵoj aŭ la originan ideon de la vivo, kiu restas kaŝita en tiu eldiro. La biblia esprimo "La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter la homor implicas la ideon, ke la Spirito enkorpiĝis en formo videbla por la homaj sensoj. Ekestis pro tio la neceso realigi en la Transmondo studon, kiu ŝajnas nekomprenebla por via intelekto de enkamiĝintoj, sed kiu estas profunde scienca, rekte rilatas al la "spirito" de ĉiu vorto kaj etendiĝas al la lingvo en kiu gi partoprenas.

Demando: Laŭ via spirita kompreno, kiel vi konsideras Esperanton en rilato al nia aktuala progreso morala, scienca kaj spirita?

Ramatis: Nur nun Esperanto atingas sian plej gravan fazon kaj ankaŭ la plej promes-plenan. Nenia alia idiomo povos anstataŭi ĝin kaj nenia estonta klopodo povos superi ĝian genian mekanismon, ĉar gi estis science ellaborita de animo tre sperta en la lingva kampo, kiel estas la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Li ĉiam estis unu el la plej avangardaj lingvistoj, kiuj enkarniĝis en via mondo kaj havis la okazon staĝi en aliaj pli evoluintaj mondoj, kie li studis la fundamentajn kaj definitivajn bazojn por la sukceso de universala idiomo sur la Tero. Dum antaŭaj enkamiĝoj li vivis en lando hebrea, en Grekujo kaj en la Tibera valo de Italujo kun la celo, iom post iom, interligi la fundamcntajn elementojn kaj eltrovi la necesan terminologion, kiu pli poste utilus por la definitiva konkretigo de Esperanto. Pro la konsidero, kiun ĝuis Esperanto flanke de la sciencistoj de la XX-a jarcento, ĝia pretervivado tra la tempo kaj la senĉesa aliĝo de novaj kaj entuziasmaj adeptoj al ĝia mirinda kaj saĝa mekanismo, oni konstatis, ke temas pri nobla supera realigo, ĉar ĝi jam venkis la teruran kolizion de la superevoluinta logiko kaj racio de la atoma erao. Krom rezisti al la plej senindulgaj modernaj postuloj - kiuj jam detruis la plej solidajn kaj jarcentajn tabuojn, dogmojn kaj tradiciajn kredojn - Esperanto progresas kaj dissemiĝas sur la terglobo etendante sian fratan vortaron al ĉiuj popoloj kaj imponante pro la grandeco de siaj neŝanĝeblaj postulatoj!

Demando: Sinteze dirite, kial vi konsideras Esperanton kapabla farigi internacia lingvo komun-uza por ĉiuj popoloj? Kia estas la motivo de gia forto kaj rezisto antau la atakoj de malica kaj sarkasma kritiko, kiun firis kelkaj popoloj interesitaj por ke ilia nacia lingvo farigu la definitiva internacia vehiklo?

Ramatis: Oni ŝuldas la lingvan perfektecon de Esperanto precipe al la fakto, ke ĝin realigis cerbo tiel amika al logiko kaj scienco, kiel estis la mirinda kaj saĝa rezonado de Kardec en la kodigo de Spiritismo. Kelkaj renomaj sciencistoj de via mondo jam agnoskas, ke Esperanto estas ĉefverko de logiko kaj simpleco, kies signifo, en la lingva kampo, estas tiel grava kiel la malkovro de la atoma energio en la scienca kampo. Ĝia reduktita gramatiko, sen la reguloj, kiuj tiom lacigas la menson de la studanto, igas Esperanton kvintesenco de racieco kaj monumento de lerteco kaj inteligento, kiu eĉ pligrandiĝas per ĝia fonetika ortografio kaj sintakso surprize simpla. Ĝi posedas ĉion necesan por adaptiĝi al la imperativoj de Ia dinamika jarcento en kiu vi vivas, kie ĉiuj hastas, la tempo ne sufiĉas por la homa kompreno kaj la pensoj devas esti resumitaj en malmultaj vortoj. La studanto de Esperanto ne devas lacigi sian menson por rememori malnovajn kaj komplikajn gramatikajn regulojn inter labirinto de grafikaj akcentadoj kaj ortografiaj refoimoj, kiuj postulas grandan zorgon por esprimi la penson sen riski kritikojn. Li renkontas en Esperanto klaran kaj regulan sistemon, kiu igas ĝin mirinda kaj magia multobligilo de vortoj, laŭ plej alloga simpleco. Ĝi estas unu el la plej avangardaj vortmekanismoj je dispono de la modema homo, ĉar sufiĉas funkciigi la facilajn kaj konatajn klavojn de ĝiaj neŝanĝeblaj bazoj por tuj atingi, simile al kio okazas en la modernaj kalkulmaŝinoj, la deziratajn rezultatojn sen cerbe laciĝi.

Kvankam Esperanto estas tiom simpla kaj facila, nur en la XX-a jarcento la homoj montriĝis mense kaj cerbe dinamikaj por povi ĝin artikulacii kaj kompreni klare kaj sukcese, konsiderante, ke ĝi ne nur estas idiomo inteligente prilaborita de genia homo, sed vere sintezo rezultanta el miljara progreso de la homa parol-maniero ĝis via nuna tempo.

Demando: Ligita al la idealo subtenita de Zamenhof, ĉu Esperanto vere fariĝos lingvo preferata de ĉiuj popoloj kaj rasoj de la terglobo, superante la naturajn reagojn tre komunajn en la egocentraj rasoj?

Ramatis: Ĉu vi ne perceptis, ke la laboro de la esperantistoj tre similas al la laboro iniciatita de la apostoloj okaze de ilia ofer-misio por la disvastigo de la Evangelio de Jesuo? Plejparte ili estas homoj ne profitemaj, ĉar ili abnegacie laboras kaj dediĉas siajn vivojn en la obstina kaj kuraĝa klopodo prezenti la idealon de Esperanto. Kelkaj ne nur utiligas por tio sian valoran tempon, kiel ankaŭ sian monon sen profitaj celoj. La esperantistaj verkoj, plej disvastigitaj en via mondo, naskiĝis el donacoj kaj individuaj klopodoj, signitaj per oferemo, fortigitaj per heroa spirito kaj pura deziro dissemadi neŭtralan kaj fratigan idiomon!

Pere de ĉi-tiu nobla kaj sindona disvastigo restas vivanta kaj aktuala la krista revo pri konkordo, espero kaj parola fratiĝo inter ĉiuj homoj!

Rememorante la heroan laboron de la unuaj kristanoj, multaj el kiuj reenkarnĝis kiel novaj apostoloj de Esperanto, mi devas diri al vi, ke ĉi-tiu movado estas imuna kontraŭ ia ajn senkuraĝiĝo, kaŭstikeco, malprofito aŭ sinofero. Ĝiaj disvastigantoj estas regitaj per arda aspiro kaj obstina fido, kiu efektive kapablas translokigi montojn kaj terurajn obstaklojn por la kompleta sukceso de tiel merit- plena verko. Iliaj animoj, trejnitaj en la pasinteco, ĉiam ĉeestis kaj alkutimiĝis al la aperoj de la grandaj spiritaj realigoj favore al la homaro, heroe sin oferante por la gloro de arto, scienco, religio kaj spirita moralo.

Esperanto devas konkretigi la idealon de Zamenhof, ĉar tiuj, kiuj hodiaŭ disvastigas ĝin koste de heroaĵoj, sinoferoj kaj malprofitoj, estas la samaj, kiu pasintece jam disvastigis aliajn bonfarajn ideojn kaj atingis la idealigitan celon, ĉar ĉion ili faris abnegacie favore al Bono kaj frata Amo.

Demando: Guste pro la fakto, ke temas pri laboro de la Spaco, mirigas nin la neceso de tiom da jarcentoj en la spirita mondo por ke ĝi kontentige konkretiĝu sur la Ter-surfaco. Kia estas la motivo por tio?

Ramatis: Estas pardoninde, ke estante ankoraŭ en la materio, vi ne povu taksi la sciencan aspekton kaj la avangardan Iaboron postulitajn por perfektigi kaj disvastigi intemacian lingvon inter la homaj kontraŭdiroj kaj interesoj tiom malsamaj en la sino de egocentraj popoloj.

Temas pri afero pli grava ol simpla parol-formo por la homaj rilatoj.

Ĝi estas misio realigenda en la surtera medio, ankoraŭ katenita al la animalaj pasioj, kiu ne kapablas komprcni la intiman esencon de Esperanto, kiu, krom idioma esprimo, estas progresema, spirita kaj frata mesaĝo adresita al ĉiuj popoloj. Ĉar la Ter-loĝanto kapablas percepti la eksterajn aspektojn de la materiaj fenomenoj nur per kvin sensoj, li ankoraŭ kredas, ke la tuta homa progreso estas simpla "verko de la Naturo", tiel kiel la kreado de lingvo devas esti nur frukto de la progreso de la enkarniĝintoj. La vivo kaj ĝia mirinda metamorfozo, signifas por la homo nur disciplinitan produkton de "hazardo" aŭ la rezulton de magia tuŝo de la "dia providenco", kiu ĉiam devas esti je dispono de la homaj deziroj. La terloĝantoj ignoras, ke en la mondo ne videbla por la homaj sensoj, la komisiitoj de Dio sindone laboris dum pluraj jarmiloj nur por tiam atingi tre malgrandajn sukcesojn kaj poste enkonduki ilin en la scenejon de la surteraj formoj. Kiom da klopodoj kaj senĉesaj laboroj estis necesaj en la pasintaj jarcentoj por krei favoran medion kaj psikologian momenton por Neŭtono malkovri la gravitan leĝon, post simpla falo de pomo, aŭ por Kolumbo, povi kuraĝe riski la serĉ-esploron de landoj trans la mistera oceano! Por multaj enkarniĝintoj ĉio tio nur temas pri kelkaj spontaneaj interligoj de ĉeneroj science klarigeblaj aŭ pri simplaj naturaj koincidoj aŭ hazardoj. La homoj ĉiam vidis fali pomojn ĉiutage; aliaj ĉiam forveturis maren por negoci, sen malkovri ion gravan. Tamen Neŭtono kaj Kolumbo malkovris leĝojn kaj landojn, kiuj revoluciis la popolojn kaj la ideojn de la Malnova Mondo. Same, vi malfacile povos taksi la kvanton da klopodoj, rezonadoj kaj eksperimentoj, kiujn la astralaj lingvaj teknikistoj uzis por ke, dum ĉi-tiu jarcento de pli granda mensa kompreno, naskiĝu en la cerbo de Lazaro Ludoviko Zamenhof la ideo kunmeti idiomon internacian kaj benitan kiel estas Esperanto.

Evidente ŝajnas al vi, ke okazis ekscesa prokrasto en la astralaj mondoj por plenumi la banalan taskon disvastigi fratan idiomon en la fizikan mondon, kiu eĉ tiel, estas preferata nur de homa malplimulto.

Tamen, la normala fenomeno de glano, kiu transformiĝas en kverkon - kvankam tio postulas centon da jaroj - dependis de multaj jarmiloj da inteligenta eksperimentado, kiujn la supozita kaj mirakla Naturo utiligis por transformi ŝtonon en vegetalon.

Demando: Ĉu vi povus prezenti al ni pli objektivan ekzemplon de ĉi- tiu laboro, kiun multaj homoj atribuas al la naturo, sed kiu realiĝas pere de tiom longdaŭraj kaj detalaj planadoj senĉese superrigardataj de la elkarniĝintaj spiritoj?

Ramatis: La homoj ankoraŭ ne konas la laboron de formuloj kaj planoj ligitaj al la heroa disciplino kaj sidera saĝeco de la spiritaj laboristoj, kiuj agadas post la kulisoj de tiu fama kaj mekanika Naturo, konsiderata de kelkaj Ter- loĝantoj kiel spontanee kreanta. En ĉio, kion vi vidas, pensas aŭ sentas, ĉiam ekzistas reganta spirito, senĉese kreanta, kiel dia subtenanto de la eksteraj kaj ŝanĝeblaj formoj de la provizora mondo, permesante, ke ĉi-tiu plenumu sian benitan taskon modeligi la figurojn, kiuj aktivigos novajn individuajn konsciencojn de la filoj de Dio. Tiel okazas ke, malantaŭ la sterkero, kiu fekundigas rozon, la monstreto, kiu fariĝos rava kolibrio, la malbela embrio, kiu transformiĝos en Apolon aŭ en pimpan virinon, ĉiam agadas spiritoj inteligentaj, respondecaj kaj progres-instigaj de la ekstera vivo. En la vento-susurado, en la birdo-pepado aŭ en la bebo-balbutado, konstante restadas la spirito, vivigante kaj kunmetante tiujn manifestiĝojn en la materion. Pro tio vi notas inteligentan kaj krean sencon en ĉi-tiu delikata Naturo.

Ĉi-tie, la semo ĵetita en la sinon de la tero germas kaj kreskas, liberigante la arbon kaj vestante ĝin per folioj kaj floroj gis la produktado de la dezirataj fruktoj. Plue, la birdoj teksas siajn nestojn, demetas ovojn kaj el ili naskiĝas idoj malhelpataj flugi. Sed ili strebas, stumblas, fiaskas kaj rekomencas siajn klopodojn sopirante transmoviĝi kaj poste leviĝi foren, kvazaŭ vivantaj floroj en la spaco lazura!

Tie, sensignifa akvo-flueto glitas sur la sekigintan grundon, humidigas la sablon, fosas la knidan ŝtonon kaj disrompas la teron kreante vastan abismon, kien ĝi plonĝas sub formo de torenta Amazono. Tie, infano materiiĝas en la patrina ventro, movigas, iras kvarpiede, falas kaj levigas en manpleno da jaroj; produktas la "Dian Komedion", "Donkioton" aŭ la "Ĥoran Simfonion" aŭ eĉ konstruas gigantajn urbegojn, lumigas la terglobon, aer-veturas kaj konkeras la oceanojn!

Forlasinte la karnan veston, li povas reĝi kaj kortuŝi la mondon en la figuroj de Kriŝno, Budho, Francisko de Asizo aŭ la sublima Jesuo!

Eĉ en la simpla movo de la lipoj de infano, kiu sopiras esprimi sian penson, konkretiĝas la rezulto de ideoj kaj planoj laŭgrade ellaboritaj dum la jarmiloj! Kaj por tiu movo de lipoj estis necese, ke iu unue pensu, planu kaj agu por materiigi ĝin en la scenejon de la formoj de l'provizora mondo. Imagu nun la jarmilajn paŝojn kaj la ekstremajn klopodojn, kiujn la diaj komisiitoj de longe entreprenis por ke la surtera homaro povu gui la sukceson de Esperanto kaj uzi ĝin kiel dian lingvan esprimon, por senŝanĝe adaptigi al la plej diversaj psikologiaj klimatoj kaj al la plej malsamaj ekipaĵoj, kiuj kreis la homajn rasojn. Kiom da lacigaj eksperimentoj, senfinaj korektoj kaj spirita subteno okazis laŭlonge de tiu tempo por ke la Spirito de Esperanto atingu ĉi-tiun koheran kaj nedetrueblan unuecon pretervivante en la medio de plej heterogenaj popoloj kaj rezistante al la natura tendenco de lingva misformiĝo!

Rigardu ekzemple viajn manojn. Kion vi vidas? Apenaŭ du membrojn, kiuj obeeme servas vin kaj plenumas ĉiujn postulojn de via volo al ili senditajn de la cerbo. Ili atingas artan virtuozecon, kiam viaj fingroj, rapide movigantaj sur pianoklavaro aŭ firme tenante violon-arĉon, mirakle transformas la plej heterogenajn sonojn en perfektajn agordojn kaj neforgeseblajn melodiojn! Por la komuna homo tiuj manoj estas nur normala produkto de spontanea genezo de la Naturo, dum la antaŭjugema sciencisto eksplikas, ke ili estas natura kaj jarmila konsekvenco de la evoluo, ek de la protozooj gis la homa formio, pere de la selekta kaj perfektiga laboro de animala specio. Malofte homoj agnoskas la adaptiĝemon de siaj manoj al tuja obeo de plej subtilaj postuloj de la spirito, aranĝante siajn fingrojn por la dezirata laboro, kiel servistoj submetitaj al ia ajn kaprico de enkarniĝinta menso!

Ĉi-tiuj manoj, je la simpla ideo, ke ili povas servi por vango-frapi iun, ektremas kiel koleraj birdoj, sed ankaŭ farigas mildaj kiel kolomboj kaj ensorbas aman fluidon, kiam vi nur pensas beni iun! Ili estas vivanta plilongigo de via personeco kaj parolas lingvon kompreneblan por la akutaj animoj. Ili langvore etendiĝas kaj envolviĝas, tremas, reagas, ripozas, stariĝas, vibras kaj parolas en sia silenta kaj impresa lingvo, modlante ĉion, kion via spirito pensas, deziras kaj volas transdoni!

Sed kiom da jarmiloj estis necesaj por ke la mirindaj sideraj teknikistoj en la pratempo povu plani kaj krei tiujn manojn! Kiom da sideraj dcpartementoj laboris sub la karesa rigardo de miloj da spiritoj ligitaj al la Dia Menso, nur por ke la terloganto profitu nuntempe de la benoj de ĉi-tiuj valoraj manoj! Kiel konsekvenco, vi povas taksi la malfacilan genezon de internacia lingvo kiel Esperanto, kiu estis celo de plej sindonaj zorgoj kaj klopodoj de la sidera plano por ke, atinginte la XX-an jarcenton, vi posedu la necesajn voĉ-kordojn por sukcese artikulacii ĝin! Oni aldonu ankoraŭ, ke Esperanto, krom sia fonetika simpleco, estas idiomo, kiu enhavas la inican mesaĝon de universala amo. Pro tio ĝi devas intensigi la harmonion de rilatoj kaj pacaj komprenoj inter la terloĝantoj same kiel la Evangelio, per la spirita interna vojo, kaj ankaŭ plenumi 1a mision veki la spiritan homon por la revelacio de lia anĝela konscienco.

Same kiel estis necesaj multaj jarmiloj por ke rigida naĝilo de fiŝo atingu la admirindan esprimon de homaj manoj, estis ankaŭ necesa longa tempo por ke la unuaj krioj artikulaciitaj de la kavernaj primatoj, estu disvolvitaj kaj transformitaj en la mirindan parol-organon, kiu nuntempe fleksiĝas laŭ la muzikeco kaj ĝusteco de Esperanto. Sendube, nur nun la tcrano prezentas en sia fonetisma aparato la taŭgajn kondiĉojn por adaptiĝi al la lingvo Esperanto, kiu reprezentas unu el la plej avangardaj filologiaj konkeroj celanta fratecon kaj intemacian kompreniĝon.

Kvankam Esperanto estas simpla idiomo, la ter-loĝanto ne povus lemi ĝin subite, sen antaŭe kapabli facile artikulacii siajn voĉajn kordojn lerte reguligante ilin laŭ sia pulma spirado. Esperanto estas la genia kupolo de grandioza lingva konstruaĵo de kompreno inter la tuta homaro. Ĝia fundamento estis starigita antaŭ nenombreblaj jarmiloj, kiam la troglodito heroe strebis por artikulacii la unuan originalan vorton de surtera lingvo. Zamenhof, elektita en la ĉielo por transpreni la gloran patrecon de Esperanto surtere, estis la sublima artisto, kiu materiigis per grafikaj signoj kaj parol- sonoj, ĉi tiun noblan esperon pri kompleta kompreniĝo inter la homoj.

Demando: Plurfoje Atanagildo aludis la skipojn de teknikistoj, instruistoj kaj studemuloj de la esperantistaj institucioj kaj akademioj en la Astralo. Se Esperanto estas lingvo tiel simpla en sia parola mekanismo, kial gi postulas tioman zorgon en la Transmondo?

Ramatis: Eĉ la plej rudimenta dialekto parolata en via materia mondo meritis zorgan studadon kaj atenton flanke de kompetentaj lingvistoj de la spirita sfero. La homa lingvo ne estas simpla produkto de hazardaj cirkonstancoj, sed rezulto de la lingvo de multaj psikaj temperamentoj, kiuj antaŭ la enkarniĝo, jam artikulaciis ĝin en la mensa kaj astrala plano kaj kiuj pli poste kaj laŭ la oportuneco, povis materiigi ĝin pere de karna laringo. Eĉ la senesprima krio de animalo estas efiko de la kolektiva psikismo, kiu direktas ĝian specion kaj stimulas la eksperimentojn kaj fenomenojn, kiuj rilatas al la medio.

Demando: Nia insista petado tiurilate, dependas de la fakto ke, estante Esperanto tielfacila kaj simpla, ni opiniis ke ĝi devus esti ellaborita en la Transmondo sen multaj teknikaj kaj finkciaj zorgoj.

Ĉu ni malpravas pri ĉi-tiuj konsideroj?

Ramatis: Cu eble la Evangelio ne estas kodo de tiel simplaj kristanaj leĝoj ellaborita antaŭ preskaŭ dumil jaroj? Tamen, kvankam vi jam vivas en la XX-a jarcento, la terano ankoraŭ sentas sin spirite nematura kaj nekapabla definitive integriĝi en la postulatoj de ĉi-tiu mesaĝo tiel sublima! Kiom da jarmiloj jam forpasis kaj kiom da antaŭuloj de Jesuo jam trairis la Teron preparante ĝin por ke la homo sukcesu asimili la evangeliajn maksimojn tiel bonfarajn! Pro tio ne ckzistas motivoj por ke vi subtaksu la spiritan laboron de la Transmondo rilate al Esperanto, nur ĉar gi estas idiomo facila kaj simpla. Evidente, ĝi ne posedas la malkoncizan kvanton da vortoj kutimaj en la lingvoj de la plej progresemaj nacioj de via mondo, ĉar verdire Esperanto estas portanto de pli bona parol-esprimo bazita sur miljaraj eksperimentoj. E1 tiu konsidero naskiĝis la granda kvanto da studoj, enketoj kaj esploroj, kiuj aldonigis al la vasta laboro de esperantistaj spiritoj de ĉiuj astralaj komunumoj ĉirkaŭ la Tero. Fakte ĝi ne temas pri simpla dialekto, nek pri lingvo propra de iu popolo aŭ raso, sed pri intemacia kaj neŭtrala lingvo altigita al kategorio de parola doktrino kapabla akceli la spiriton de kunfratigo inter la surtera homaro. La ideo de internacia lingvo ne aperis subite inter vi kiel natura rezultado de la evoluo de la surtera homaro, ĉar ĝi estas tiel malnova kiel la homo. Kiel jam dirite, kiam la primato ankoraŭ eksperimentis siajn unuajn vortojn en formo de sen-esprimaj krioj, la mentoroj de la terglobo jam pristudis en la Transmondo la antaŭ-preparojn por neŭtrala intemacia lingvo, kiu povus efike kontentigi meznombre la superan hom-tipon, produkto de la alveno de la sesa formiĝanta patrina-raso, kaj la antaŭlasta sur planedo Tero.

Demando: Cu hazarde Esperanto povos transformigi en dialekton?

Ramatis: Tiel inter la sideraj mentoroj de la terglobo kiel ankaŭ inter la surteraj enkarniĝintoj, ĉiam restados netuŝitaj la disciplino kaj la inica plano respondeca pri la rigora plenumo de la frataj kaj intemaciaj principoj de Esperanto. Same kiel la rondoj sciencaj, filozofiaj kaj eĉ religiaj organizas siajn kongresojn kaj intemaciajn movadojn por ŝirmi kaj konservi siajn fundamentajn postulatojn kaj la realigojn sub sia respondeco, ankaŭ similaj kongresoj, cetere jam kutimaj inter la esperantistoj, estos daŭre organizitaj por ke la lingvo restu imuna kontraŭ ia ajn influo aŭ difekto rezultanta de dialektoj kaj heterogenaj idiomoj. Sub la ĉiela inspiro, ĉiam renkontigos saĝaj homoj, spirite aliĝintaj al la esperantistaj institucioj en la Astralo, por kontroli kaj konservi la neŝanĝeblajn bazojn, kiuj devas garantii la homogenecon de la neŭtrala intemacia lingvo.

Demando: La plej kompetentajfilologoj kutirnas diri, ke la lingvoj ne estas kaj ne povas esti apartaj kapricaj kreaĵoj, sed frukto de la vivo mem de la popoloj, reproduktante ilian psikologion kaj la kondiĉojn de la medio.

Ramatis: Se tiel estas, Esperanto plene konfirmas tiun koncepton.

Fakte, se lingvo devas kontentigi la psikologian karakteron kaj la intiman vivon de la popoloj aŭ rasoj kaj konsistigi ilian parolan kaj ortografian mekanismon kapablan interpreti ilian enhavon artan, filozofian, teknikan kaj moralan, estas evidente, ke lingvo, kiu devas servi la tutan Ter-planedon, postulas ankaŭ, ke siaj ĉefaj bazoj identiĝu kaj afinu kun la psikologio de la tuta homaro. Ni ne konas alian vivantan aŭ mortintan lingvon, kiu utilus por fidele interpreti la anksiecojn kaj la psikologion de ĉiuj homoj, ĉar temus ĉiukaze pri lingvo ekskluziva de iu popolo aŭ raso, kiu, kvankam pli evoluinta, ne taŭgos por la aliaj, ĉar estus esprimo de izolita psikologia grupo.

Eĉ se la homaro adoptus, kiel universalan vehiklon de la vorto nacian lingvon, prenitan de la plej evoluinta planeda raso, ankoraŭ estus necese, ke ĉiuj popoloj spontanee akceptu idiomon fremdan al sia patrujo, obeeme lasante sin submeti al eksterlanda parol-jugo, kio estas ne cbla en via mondo! Krome, por ne vundi la patriotajn dignojn, la dezirata neŭtrala lingvo devus esti konstruita per iom da vortoj de ĉiu popolo aŭ de la diversaj ekzistantaj lingvoj, por tiam fariĝi parol-mekanismo adaptita al la intemacia gusto. Sed multaj jarcentoj estus necesaj por ke ĉi-tiu duba kaj heterogena "kuiraĵo" transformiĝu en la revitan akordon por la tuta homaro. Estos tre malfacila la sukceso de idiomo, produkto de ekstravaganca ideo miksi manplenon da vortoj de ĉiu popolo por formi "parol-koktelon", kiu kontentigu ĉiujn rasajn bezonojn kaj krome posedu tian filologian kemiaĵon, kiu evitu praktiki ian ajn nacian malrespekton por alia raso. Konsiderante la batalemon de homoj kaj nacioj, kiuj kolizias pro vantemo, ambicio, orgojlo, kaprico kaj stultaj naciismoj, vi povas taksi kiom malfacile estus harmoniigi tiom da pensuloj kaj patriotoj, tiel ekscite naciistaj kaj neniam universalistaj, por ke ili interkonsentu akcepti la ekskluzivan uzadon de fremda idiomo, nur ĉar ĝi posedas iom da vortoj de ilia propra lingvo. Jen, kial la lingvo Esperanto estas la plej preferata kaj praktikata de tiuj, kiuj jam eksperimentas la unuajn paŝojn survoje al al tutmonda kunfratiĝo kaj spirita alproksimiĝo. Ĝi afinas precipe kun homoj, kiuj kvankam religiaj aŭ ne, estas malinklinaj al izolaj rasismoj, naciismoj kaj patriotismoj. La neŭtrala karaktero de Esperanto kaj la manko en ĝi de rasismaj kaj naciismaj principoj, igas ĝin ne ofenda por la patriotaj sentoj de la popoloj. Fakte, ĝi ne nur estas originala internacia lingvo konsistanta el selektitaj vortoj de la ĉefaj plej gravaj lingvoj, sed ĝi baziĝas sur la idiomaj radikoj, el kiuj ĝuste originis ĉiuj lingvoj de la mondo. La precipaj radikoj de Esperanto devenas de la hindoeŭropa trunko, malavara nesto de ĉiuj plej signifaj lingvoj, kiuj tiel konsistigas la idioman fonton aŭ la primitivajn bazojn, kiuj utilas al Esperanto.

Demando: Sed Esperanto aspektas bazita apenaŭ sur la latina lingvo, ĉu ne?

Ramatis: Latino, krom deveni de lingvo-trunko komuna al arjaj idiomoj, aperas kiel ĉefa rilat-vehiklo inter la kelta kaj la greka en afineco kun la aktuala civilizacio, ĉar ankaŭ ĉi-tiu originas de la primitivaj blankaj popolgrupoj de Azio kaj Eŭropo, kiuj formis la hindo-ĝermanan aŭ hindo-eŭropan familion. Jen kial Zamenhof ricevis de la ĉielo la mision plifirmigi la internaciajn bazojn de Esperanto sur du trionoj da latinaj radikoj, triono da ĝermanaj kaj la resto sur aliaj jam agnoskitaj lingvoj. Tiel ankaŭ la kleruloj, idoj de tiuj arjanoj, kiuj principe estis la posedantoj de la nobla kaj sankta lingvo sanskrita, daŭrigos interesiĝi pri Esperanto kun la celo, ke ĝi fariĝu la frata internacia idiomo de la tria jarmilo, sukcese identigante la saman spiritan sopiron de la tuta homaro.

Demando: Ĉu ne estus plej trafa la definitiva elekto de latino, kiel internacia lingvo, konsiderante, ke ĝi estas la plej riĉa fonto de la Esperanto-radikoj? Ĉu ne eĉ la katolikaj sacerdotoj uzas latinon kiel sian kutiman idiomon

kompreneblan ankaŭ kiam ili forlasas sian hejmlandon? Kion vi diras al ni tiurilate?

Ramatis: Laŭ la sama pens-maniero, ni kredas ke ne estus pravigebla la uzo de bovo-ĉaro sur la asfaltitaj ŝoseoj de la XXa jarcento, tio estas cn epoko kie regas la uzo de rapida aŭtomobilo, kiu pli bone kontentigas la postulojn de transporto en la grandurboj. Cetere estas tre peniga la lernado de latino kaj malfacila la asimilado de ĝia komplika gramatiko plenplena de reguloj. Kvankam latino sukcesis kaj servis la homaron dum la pasinteco, nuntempe ĝiaj vortoj ne bone taŭgas por esprimi la avangardajn, dinamikajn kaj tute novajn ideojn, kiuj ĝermis en la XX-a jarcento kiel efiko de la scienca, arta kaj filozofia progreso de via mondo. Uzante pitoreskan esprimon, ni diros, ke latina lingvo bezonus esti "brosita", refandita kaj plastigita por tiam fariĝi fleksebla mekanismo, rapida en la prononco kaj tre ekzakta en la skriba kaj parola sinkroneco, ĉar en sia origina formo, ĝi prokrastus la interpretadon de la kreskanta multobleco de pensoj dum la atoma erao. Sed supozante ĉi-tiun reformon realigebla, latino fariĝus stranga, deformita kaj veruk-hava, postulante apartajn studojn kun la celo determini la motivojn de la neoportunaj modifoj en ĝin enkondukitaj, multaj el kiuj estus eĉ nekonvenaj por la lingvo.

Por kunmeti universalan lingvon, la logiko sugestas, ke ĝi estu eŭfonia, simpla kaj gramatike facila kun elektita kvanto da vortoj perfekte internaciaj laŭ prononco kaj skribo. Sendube estas ankoraŭ Esperanto la nura idiomo kapabla plenumi tiajn postulojn, ĉar krom esti klara en sia vorta kunmetiĝo, facile lemebla kaj simpla laŭ prononco kaj ortografio, ĝi estas absolute neŭtrala laŭ sia idioma origino.

Demando: Kial "Volapuk", kiu atingis ian sukceson kiel artefarita lingvo kun internacia karaktero, ne sufĉe prosperis malgraŭ temis pri neutrala idiomo?

Ramatis: Kvankam la abato Schleyer, kreinto de "Volapuk" pretendis doni al ĝi universalan aŭ internacian aspekton, ne sukcesis pro la fakto, ke li ne kapablis igi ĝin idiomo facila kaj komprenebla por ĉiuj popoloj, precipe por tiuj malpli kleraj. "Volapuk", krom ne oferi ŝancon de rapida lernado kiel Esperanto, ne posedis la kvaliton de simpleco. Por certaj tipoj de rasoj kaj ilia parol-maniero, "Volapuk" estis malfacile lernebla pro sia kompleksa vortaro de reduktitaj vortoj. Kontraŭe Esperanto, simile al la Evangelio de Jesuo, doktrino de sento kaj universala aplikado, estas tre facile lernebla, ĉar, estante limigita al siaj 16 reguloj, ne prezentas la problemon de esceptoj nek de gramatikaj malregulecoj. Temas pri tre klara idiomo estonte uzata de milionoj da homoj kun rudimenta klereco, por kiuj sufiĉos apenaŭ iom da saĝo kaj mensa kunlaboro.

Pro la fakto, ke ĉiu litero de Esperanto ekzakte korespondas al unu sono kaj ĉi- lasta kongruas kun ĉiu skribita litero, tiu lingvo evitas la kompleksan laboron eldoni prononc-vortaron. Tion oni jam faris por multaj lingvoj plej uzataj, sed ili postulas, ke oni elparolu difinitajn grupojn de silaboj en maniero tre malsama ol ties legado au skribado. La radikoj, kiuj konsistigas la spinon de Esperanto, havas internacian karakteron kaj identiĝas kun ĉiuj ĉefaj lingvoj de la mondo.

Por la lernado de Esperanto eĉ ne necesas koni aliajn lingvojn vivantajn au mortintajn, ĉar gi estas idiomo neŭtrala, emancipita kaj fleksebla. Ĝi estas idiomo ideala por kontentigi la parolajn postulojn de la moderna homo kiu, proporcie al plimultigo de siaj pensoj, malfacile povas traduki ilin per la kompleksaj surteraj lingvoj kiuj, malgraŭ la kvanto de siaj vortoj, ne posedas la mirindan kvaliton de la parola sintezo de Esperanto. Tiu lingvo ludos gravan rolon dum la venonta jarmilo, kiel baza lingvo de ĉiuj lernejoj kaj popoloj. Estonte ĝi fariĝos definitiva parol- vehiklo por la psika kaj emocia kompreno inter la homoj, kiel jam antaŭvidite de la ĉielo. Nuntempe ĝi signifas la antaŭ-preparon de la vera lingvo de la terloĝanto kiu, estonte, laŭ antauvido de la mondaj mentoroj, facile praktikos la telepatian interŝanĝon, kiel kronon de ĉiuj lingvaj eksperimentadoj.

Demando: Ni scias, ke cele al starigo de internacia idiomo, jam okazis aliaj tiusencaj klopodoj, kiel ankaŭ jam frakasis aliaj similaj movadoj.

Ĉu Esperanto atingos la sukceson, kiun aliaj artefaritaj lingvoj kaj idiomaj provoj ne atingis ĝis nun? Ĉu povos ĝi pretervivi la momentajn entuziasmojn kaj fervorojn, superante ankaŭ la psikologiajn malfacilaĵojn en sia disvastigo, evitante tion, kio okazis kun aliajprovojpor adopti neutralajn lingvojn?

Ramatis: La esperantistaj mentoroj de la plej gravaj astralaj komunumoj estas intime ligitaj al la diversaj surteraj rasoj kaj kunlaboras kun la enkarniĝintoj por la enkonduko de la idiomo de la estonta terloĝanto.

Kvankam oni entreprenas surtere aliajn laŭdindajn samspecajn klopodojn, aI ili mankas la intima unueco per kiu la cielo sigelis Esperanton kiel lingvon por definitiva uzado sur la Tero. Eĉ se tiuj provoj devas esti akceptitaj kiel laŭdindaj projektoj de homa interfratiĝo, oni devas konsideri ke, kelkfoje, ili nur respegulas timidajn sintenojn de kelkaj homaj grupoj ankoraŭ ne kapablaj realigi definitivan programon adresitan al la tuta homaro.

La spiritaj aŭtoritatoj respondecaj pri la apero de Esperanto, klarigas, ke la internaciaj idiomoj, kies disvastiĝo sur la Tero frakasis, reprezentas respektindajn prov-balonojn konstruitajn de animoj dignaj kaj inspiritaj de laŭdindaj sentoj de frateco. Kompreneble ili sentis sin tuŝitaj de la voĉo de la Ĉielo, kiu senĉese laboras por la unuigo de la homaro, kiu plej rapide spirite progresos, kiam ĝi sukcesos utiligi unusolan lingvon.

Sendube, ankoraŭ aperos aliaj klopodoj por kunmeti iun novan internacian idiomon, eble kiel frukton de nekaŝebla naciismo, en kiu superregu la vortoj apartenantaj al la nacieco aŭ simpatio de ĝiaj aŭtoroj, eĉ klopodante superi la logikecon de la Esperanto-radikoj. Ĉiam ekzistos adeptoj por novaj lingvoj aŭ idiomaj provoj kun celo intemacia. Tamen, pro la kreskanta progreso kaj senĉesa disvastigo de Esperanto, jam sufiĉe favorata pro la facileco ofer-donita al eĉ la plej simpla popolo lerni ĝin en kelkaj monatoj, tiuj lingvaj movadoj kristaliĝos en formo de dialektoj, kvankam kun vidcblaj intencoj de mtemacieco. Ili povos kontentigi kelkajn inicajn grupojn kaj ankaŭ altiri la simpation de kelkaj studemaj popoloj, sed estos ankoraŭ nesufiĉaj por plenumi la multflankajn postulojn de ĉiuj popoloj sur la Tero.

Demando: Ni jam kontaktis kelkajn studemulojn, kiuj asertas esti la lingvo atlanta la plej alta esprimo de estonta kompreno inter la surteraj popoloj, konsiderante ĝian grandan spiritan gravecon, car ĝi servis en multaj religiaj temploj de pasinteco. Oni informis nin, ke jam ekzistas pli ol 12.000 atlantaj vortoj katalogitaj kaj tradukitaj por kontentigi la necesojn de estonta nova internacia idiomo, kiu baldaŭ estos konata de laprofana mondo. Kion vi dirus tiurilate?

Ramatis: Tion konsiderante, sanskrito estus la idiomo plej taŭga, ĉar krom esti konata de pli ol 2.500 jaroj kaj ankoraŭ konservita en la sanktaj hinduaj skriboj, ĝi venas de la azia branĉo de la arjaj lingvoj.

Temas pri la antikva sankta lingvo de la bramanoj, kiu du mil jaroj antaŭ Kristo, servis al la vedoj kaj de kiu devenis la cigana, la palia, la hindustana kaj multaj dialektoj kaj lingvoj ankoraŭ nuntempe parolataj.

Koncerne la atlantan lingvon, memoru, ke Atlantido situis trans la Herkulaj kolonoj, post la legendaj "oraj pordegoj", el kies civilizacio ankoraŭ ekzistis restaĵoj inter la egiptoj, aztekoj, inkaoj kaj en la atika regiono. Kvankam la atlantida estis tre grava popolo en la pasinteco, dum la lastaj tempoj dc sia ekzisto gi multe degenerigis sian idiomon pro sia morala kaj kultura dekadenco. Sendube la lingvo reflektas la moralan, mensan kaj spiritan statojn de la kolektiva animo kaj pro tio ĝi dekadencas kiam la popoloj aŭ la rasoj, kiuj parolas ĝin, degeneras.

Sekve, la restarigo de atlanta lingvo implikus la konjugadon de idiomaj valoroj, kiuj jam dekadencis kaj eksmodiĝis, ĉar nekapablaj respeguli la mensan kaj psikologian etoson de la modernaj popoloj.

La homo de la XX-a jarcento bezonas pli kaj pli lingvon, kiu povu interpreti fidinde kaj vort-sinteze lian nuntempan pli rapidan pens-manieron.

Tiu lingvo devas esti iaspeca panorama parol-rimedo, kiu grupigu grandan ideo- kvanton per reduktitaj grafikaj aŭ sonoraj esprimoj.

La vortaro de la atlanta lingvo, kvankam pasintece servis al popolo kun certa spirita kaj mensa progreso, estas nesufiĉa por plenumi la abundon da ideoj kaj kvalitoj de la modernaj pensmanieroj. Kiel kruda ekzemplo, imagu homon, kiu riftizas aviadilon por fotografi la panoramon de iu regiono, preferante supren grimpi tegmentojn de domoj, po-parte penadi kaj poste kunmeti la ĝeneralan bildon. Esperanto, en la nuna jarcento, estas kiel flug-maŝino je la servo de popola interŝanĝo: rapida, fleksebla kaj facila. Temas pri parol-mekanismo, kiu sukcese kontentigas la mensan dinamikon de la moderna homaro. Ĝi evitas al la homo tro grandan nombron da vortoj por registri ĉiun ideon kaj fakton, ĉar gi ampleksas multajn heterogenajn pensojn per inteligentaj vort-ŝlosiloj.

Demando: Ĉu vi bonvolu klarigipli bone temon?

Ramatis: En la XX-a jarcento, la penso-rapideco de la homaro multe superas ĝian kapablon utiligi ĉiujn necesajn vortojn por esprimi ĉiujn pensitajn ideojn. La sukceso de internacia idiomo ne dependas de la cbleco posedi specifan kaj taŭgan vorton por esprimi ĉiun ideon naskiĝintan en la cerbo, kio fakte garantias la sukceson de iu ajn intemacia lingvo, sed de la uzo de afiksoj adaptitaj al la fundamentaj radikoj de lingvo simpla kaj fleksebla kiel Esperanto, kiu pli bone solvas la kreskantan rapidecon de la pensado de la modema homo.

Konforme al la simbolismo de la atoma jarcento, Esperanto estas efektive la lingvo, kiu plej bone adaptiĝas al la vivo de via homaro.

Ĝiaj reguloj kaj ĝiaj radikoj fiksaj, idiomaj kaj simplaj antaŭ-anoncas ankaŭ la spiritan simplecon de la estonta vivo de la terloĝanto. Neniu alia lingvo, tiel precize kaj sen deformiĝoj, povos plenumi la postulon de sama fonetika elparolo en iu ajn medio de la homaj rilatoj. La klara efiko de ĝiaj finaĵoj, kiuj indikas ĉu la vorto estas substantivo, adjektivo aŭ verbo en siaj tri tempoj, igas Esperanton lingvo ideala por kontentigi la ampleksajn rilatojn kaj psikologiajn postulojn daŭre kreskantajn sur la Tero. La neevitebla proceso de telcpatia interkompreno - kiu estonte estos natura konsekvenco de la homa evoluo kaj de pli granda afineco inter la homoj - konsideras la ŝparemon de Esperanto-vortoj kiel veran preparan kurson.

Tiel, dum oni pretendas krei internaciajn lingvojn superŝarĝitajn de vortoj, mense elĉerpigajn pro la memorigo de tiom da terminoj, la bazo de Esperanto saĝe konsistas el ĉirkaŭ mil vortoj facilaj kaj adapteblaj al la mult-flanka moderna pens- maniero. Ili ne bezonas helpon de fremdaj idiomoj kun posta sekvo dc superflaĵoj aŭ enkonduko de malsimpatiaj ncologismoj.

Kvankam, por kontentigi la teknikan aŭ sciencan terminologion, oni aldonu al Esperanto novajn vortojn, kiuj meritas sian anekson al la idiomo, ili ne ĝenos ĝian ĉefan funkcion, ĉar ili ne influos ĝiajn bazojn kaj neŝanĝeblajn regulojn absolute imunajn al vorta saturado.

Cetere tio estus ne-evitebla en iu ajn internacia idiomo, kies komenca bazo jam konsistus el pli ol 12.000 vortoj, survoje al sama saturado de la komplikaj Iingvoj. La nuntempe homa tendenco estas la sintezo kaj sekve la malpliigo de ekster-temaj oratoraĵoj por utiligi nur vort-ŝlosilojn facile kompreneblajn pro la asociiĝo de ideoj kaj pro la telepatia adaptiĝo ĉiam pli konfirmita de la parol-tradicio.

Demando: Ĉu vi povus doni al ni pli klaran imagon pri tiu limigo de vortoj, kiu povas difini multajn ideojn kaj proceson de rapida telepatia adaptigo?

Ramatis: La komplikeco kaj dinamismo de la surtera vivo en la nuna XX-a jarcento ebligas al vi sperti dum kvin jaroj, tion kion viaj prapatroj ne povis travivi dum jarcento. Tio devigas nin redukti kaj elimini de la homa lingvo ĉion, kio estu malpli grava kaj facile subkomprenebla utiligante mallongigojn kaj "vort-ŝlosilojn", kiuj esprimu multajn ideojn sen limigi aŭ oferi ilin en iaspeca buŝa stenografio. Kvankam reduktinte la vortokvanton, oni ne perdas la abundon de ideoj kiuj, per tiu sistemo fariĝas resumitaj en la parolo kaj skribo. Kiel banalan ekzemplon, vi vidas ĉiumomente la disvastigadon en via socio de la kutimo mallongigi la titolojn de publikaj departementoj, registaraj instancoj kaj komerc-industriaj entreprenoj, jam uzante nur unu siglon aŭ ŝlosilon konsistantan el la ĉefaj literoj de kompanio aŭ administra fako.

Tiuj mallongigoj ne nur evitas malŝparon de vortoj kaj tempo-perdon en longaj priskriboj, sed evoluas la menson survoje al telepatio, ĉar la ekzakta ideo de iu esprimo estas konfirmita de la asociiĝo de aliaj suplementaj ideoj.

Demando: Sed kian rilaton havas telepatio kun tio?

Ramatis: Kiam oni prononcas tiujn mallongigojn aŭ parolkonvenciojn okazas telepatia vekiĝo kaj tiam la ideoj rapide asociigas sen neceso utiligi multajn vortojn por esprimi kion oni deziras. Difinitaj ĵargonaj vortoj, kiuj poste oficialiĝis en la vortaroj, nur estas pitoreskaj kaj gajaj interpretoj aŭ eĉ sintezaj rimedoj, kiuj anstataŭas longajn kaj komplikajn esprimojn por kompletigi kolekton da ideoj kiuj, per unusola originala vorto, povas difini la tutan intencon.

Demando: Kion ni povus kompreni per tiu mensa disvolviĝo survoje al telepatio?

Ramatis: Evidente, se iom post iom reduktiĝas la kvanto da vortoj por esprimi multajn pensojn, tio dependas de la fakto, ke la nuntempa homo facile kaj inteligente komprenas, pere de tiuj mallongigoj aŭ sintezaj parol-ŝlosiloj, tion, kio antaŭe postulis longan transsendon parolan kaj skriban. Tion ni ŝuldas al natura intuicia sentemo telepatia de la homaro atom-jarcenta, kies mensa disvolviĝo, sub Ia influo de metodoj dc la moderna pedagogio, j am sukcese anstataŭis la malnovan proceson parkerigi kaj elĉerpe ripeti grandan vorto-kvanton.

Pro tio la homa vortaro inklinas malgrandiĝi laŭ kvanto por gajni laŭ kvalito, riĉiĝante per tiu bonefika proceso, kiu starigas interesajn parol-kodojn. Ĉi-lastaj pli bone kontentigas la senĉesan evoluan dinamismon de la moderna vivo anstataŭ postuli, por la penso-transsendo, ĉiam pli grandan vortokvanton, kio kondukus la surteran lingvon al neevitebla saturado kaj konfuzo.

La disvolviĝo de la homa menso survoje al telepatio, efektive pruviĝas en tiu limigo de mult-vorteco aŭ de troa babilado, ĉar la homo jam perceptis, ke la kreanta menso pli bone evoluas en la silento de l'animo.

Fakte, proporcie kiel reduktiĝas la mensa tumulto, tipa de agoj koleraj kaj nekontentaj de la komuna homo, reduktigas ankaŭ la vorto-kvanto, kiun li bezonas por sin esprimi kaj sekve li fariĝas malpli superflua kaj pli ekzakta. Tiam, antaŭ ol paroli, li pripensos kaj meditos kaj nur prezentos sinteze la konkludojn, mense ellaboritajn, utiligante minimuman kvanton da vortoj por esti komprenata.

Ne estos por vi malfacile konstati, ke la malsuperaj rasoj aŭ la popoloj karaktere plej malfortaj, estas la plej babilemaj kaj petolemaj en la parolo. Eĉ la virinoj, kun granda parol-aktiveco, kiam akiras pli sagacan klerecon kaj psikologian disvolvigon, limigas la kutiman malŝparemon de vortoj kaj farigas plej ekvilibraj en sia parol- maniero. En la kolektivaj domaĉoj kaj barak-urboj svarmas homoj instinktaj, senbridaj kaj koleremaj, kies krianta babilado kaj kutima disputemo pruvas kion ni ĵus diris. En la tragedioj de antikva teatro la gestadoj kaj tondraj krioj estis artaj fundamentoj dum ĝiaj aktoroj sin dediĉis al interŝanĝo de senbridaj vortoj.

Ili troigis siajn grimacojn, ĉar nur tiel ili povus kortuŝi publikon ankoraŭ ne maturan por spirita kompreno. Kontraŭe, por la nuntempaj artistoj sufiĉas rapida brilo de l'rigardo aŭ ne perceptebla fizionomia gesto por reliefigi de ekstere la naturon de sia interna penso.

Kelkfoje la simpla rigardo de heroino de moderna teatro enhavas interpreton de sufer-poemo, facile komprenebla por la psika sagaco de inteligenta publiko XX- jarcenta, evitante la torenton da kverelemaj vortoj iam devigaj por esprimi pli fortajn sentojn kaj pasiojn.

Demando: Tio do signifas, ke ŝparemo en la uzado de vortoj indikas intelektan superecon, ĉu ne?

Ramatis: Konvenas, ke vi ne alvenu al tro ekstremaj konkludoj, ĉar se tiel estus, mutuloj fariĝus la plej saĝaj en la mondo. Pro tio, sen ke vi devu konkludi, ke ĉiuj lakonaj homoj estas intelekte superaj, tamen ne forgesu ke, ĝenerale, saĝuloj estas vort-ŝparemaj.

Pro tio la joganoj kaj orientaj majstroj, kiuj jam sukcesis regi la formojn de la materia mondo kaj kapablas vibradi kun la "Kosma Konscienco" de la Kreinto, ĉar ili jam venkis la "Majan" (Granda Iluzio), estas ŝparemaj en sia parolo kaj ne homoj kriemaj aŭ malavaraj pri vortoj.

Ili estas avaraj tiel pri vortoj kiel pri gestoj, ĉar ili vivas laŭ periodaj votoj de silento en kies stato de mensa sereneco ili vekas la potencajn internajn fortojn de la spirito, por pli poste fariĝi sublimaj instruantoj de homoj kaj gvidantoj de disĉiploj serĉantaj la veron.

Ili parolas per unusilabaj vortoj kaj estas pli bone komprenataj pere de klara kaj esprim-plena rigardo. Ili rememoras al ni Jesuon, kiu fikse rigardis serene siajn kontraŭdirantojn kaj ekzekutistojn, dume liaj plej sublimaj kaj eternaj instruoj postlasitaj al la homaro resumiĝis je duon-dekduo da vortoj, kiel la dia maksimo "Amu la proksimulon kiel vin mem". Tiuj orientaj progresemaj mensoj, per sia majesta silento, konfirmas al ni ke, laŭgrade kiel la spirito evoluas al superaj statoj, gi reduktas sian ekscesan esprim-manieron, ĉar adoptante "ĝustan pensadon" sin dediĉas ankaŭ al "ĝusta paroladon".

La pripensado kaj meditado antaŭ ol paroli, sufiĉe laŭdataj per la malnova proverbo "La silento estas oro", demonstras progreson, ĉar ju pli la homaro spirite evoluas, des pli ĝi pensas kaj malpli parolas. Laŭgrade kiel la homo spirite perfektiĝas, ankaŭ seninteresiĝas pri la mondo de l'formoj kaj de ĝiaj eksteraj rilatoj, ĉar li vivas pli intime kun la spirita esenco de la Kreinto.

Tiam lia lingvo fariĝas ĉiam pli resumita kaj sinteza por servi al la interkompreno de personoj pli pripensemaj kaj introspektaj. Sendube do, nur Esperanto kun sia kvalita vortaro modera, sed profunde adaptebla en ĝia uzado kaj idioma mekanismo, povos efektive kontentigi tiun senĉesan psikologian kaj evoluan postulon de la surtera homaro en la senco ke, multobligante la pensojn, oni devas ankaŭ redukti la vortokvanton.

Demando: Ĉu eventuale Esperanto povos misformigi pro la enkonduko aŭ interpolado de aliaj heterogenaj vortoj? Kiam estos praktikata de aliaj popoloj, ĉu oni povos aldoni maltaŭgajn neologismojn al gia neŭtrala kaj internacia parol- maniero pro certaj kutimoj kaj karakterizaj bezonoj de tiuj popoloj kaj tiamaniere fariĝi giplena de idiotismoj?

Ramatis: Tiuj detaloj, jam antaŭviditaj en la Spaco, estis celo de rigoraj studoj kaj akurataj eksperimentoj. Analoge, ĉu vi ne rimarkis, ke praktikante Spiritismon, giaj simpatiantoj enkondukas multenombrajn superfluaĵojn kontraŭdirajn al giaj fundamentaj postulatoj, konfuzante la Kodigon de Kardec kun aliaj spiritualismaj movadoj? Sed sendube, malgraŭ tiuj novaĵoj la doktrino restas perfekta en sia inica naturo kaj integra en siaj logikaj bazoj starigitaj per la supera sageco de Allan Kardec. Tio memorigas la ekzemplon de filmnegativo, kiu daŭre konservas la realan bildon, kiun oni povas ĉiumomente riveli, se oni deziras konfirmi ĝian ekzaktecon.

Spiritismo, malgraŭ la doktrinaj interpoladoj kaj superfluaĵoj per kiuj kelkaj pretendas malklarigi ĝian inican purecon, ĉiam konservigas integra. Tio precipe pro la fakto, ke jam ekzistas sur la Tero spiritismaj organizaĵoj, kiuj daŭre prizorgas la konservadon de ĝiaj originaj postulatoj, purigante ilin je ĉiuj misformantaj senkoherecoj.

Same Esperanto fariĝos libera de idiomaj koruptoj kaj konservita en siaj inicaj radikoj, ĉar ĝi, ne nur dependas de normoj definitivaj starigitaj de la ĉielo, sed submetiĝas ankaŭ al oficiala surtera instanco, la "Universala Esperanto-Asocio" (UEA) respondeca pri ĝia parola kaj skriba saneco.

Temas pri organizaĵo fondita en la Transmondo kaj poste konkretigita sur la Tero, en kiu partoprenas personoj tre spertaj en la praktikado de la frata idiomo, kiuj dum pasintaj vivoj jam dediĉis sin al gravaj lingvaj laboroj. Sindonaj spiritoj fervore plenumas la noblajn taskojn de la internacia lingvo kaj poste renaskiĝas en diversaj partoj de la Tero por disvastigi Esperanton kaj senigi gin de ĉiu ajn superfluaĵo. Ili daŭre asistas kaj progresigas gin por plej baldaŭ alproksimigi homojn, kiuj parolas malsamajn lingvojn, sed sekvas saman destinon.

Demando: Kia estas la plej objektiva ideo, ke Esperanto povus rezisti ĉiuj superfluaĵoj, kiujn oni klopodas enkonduki en ĝian fundamentaj unuecon?

Ramatis: Aldonante difinitajn esencojn vegetalajn produktojn, la akvo transformigas en siropon, vinon, kafon teon. Tamen sufiĉas science filtri ĉi-tiujn likvaĵojn por rehavi akvon en ĝia origina stato, pruvante ke, inter ĉiuj tiuj produktoj, ĝi estas elemento, kiu konservas sian purecon. Sammaniere, eĉ se idiomaj miksaĵoj aŭ vortaj superfluaĵoj penetros Esperanton, neniu povos modifi gian inteman naturon kiu, laŭ ĉiela volo, ĉiam rezistos kontraŭ iu ajn neologismo aŭ nekonvena interpolado.

Demando: Surbaze de viaprognozo, ĉu nipovos certigi, ke neniam Esperanto suferos pro iu ajn aldono en sia lingva konsisto, eĉ se estonte kelkaj neantaŭvideblaj cirkonstancoj tionpostulos?

Ramatis: Nenian alian modifon oni enkondukos en la inican purecon dc la vertebra kolumno de Esperanto. Eĉ se, sub premo de cirkonstancoj, estos oportune enkonduki vorton aŭ konsilindan temon, estas evidente, ke tio devos esti unue rajtigita de la plej grava esperantista instanco sur la Tero, la nura kiu rajtas arbitracii aŭ orienti por ke oni ne perturbu la originan harmonion de la lingvo. Esperanto ne dependas de komunaj faktoroj, kiuj devigas modifojn en la naciaj lingvoj, kiuj evoluas laŭ provizoraj moroj, tradicioj kaj eksperimentadoj. Pro tio ili postulas naciajn filologojn kiuj, de tempo al tempo, devas interveni por dikti novajn gramatikajn regulojn, modifante la skrib-manieron aŭ la akcentadon, akceptante ncologismojn kaj ĵargonojn. Ĉi-tiuj, iom post iom, penetras la popularan kaj eĉ la oficialan lingvon interpretante la naciisman spiriton de difinita popolo.

Pri Esperanto, tio ne okazos, ĉar la spiritaj teknikistoj jam studis en la Spaco ĉiujn probablecojn de modifoj aŭ obstakloj, kiuj povus aperi en la lingvo pro Ia psikologiaj diferencoj inter la homoj.

Cetere, ne okazos en Esperanto la samaj konsekvencoj komunaj al aliaj idiomoj, ĉar gi komencas sian lingvan aplikadon ĝuste ĉe la sojlo de la profeta spirita selektado, kiu jam efektiviĝas sur la Tero kaj poste kreos etoson eminente simpatian al la sukceso de internacia lingvo. La spiritoj, kiuj enkamiĝos sur la Tero ek de la proksima jarmilo, estos ĉiuj simpatiaj al Esperanto, ĉar temas pri animoj rigore elektitaj "dekstre de Kristo", spirite maturaj kaj dediĉ'itaj al ĉiuj realigoj cele al interfratiĝo de la popoloj kaj al la tutmonda bono. Sekve, por ili la kvanto da esperanto- vortoj estos pli ol sufiĉa por la sukceso de la mekanismo dc homaj rilatoj, precipe konsiderante, ke ili sentos sin instigataj al ĉiam pli pozitiva uzado de telepatio, kiu estonte estos kapablo komuna al ĉiuj terloĝantoj.

Demando: Ĉu estonte, la instanco, kiu protektas Esperanton sur la Tero povos modifi ĝian strukturon, adaptante ĝin al siaj vidpunktoj, ĉu ne?

Ramatis: Esperanto naskiĝis emancipita; la ĉefa instanco, kiu protektas kaj superrigardas ĝin sur la Tero ne estis starigita por liberigi ĝin de supozitaj denaskaj difektoj, sed precipe por eviti la superfluaĵojn, kiujn pro nescio, oni enkondukus eventuale en la lingvon. Ne temas pri lingvo laŭ la gusto de homaj kapricoj au simpatioj, sed gi aperis en via mondo kaj aktivas en la homaro kiel jam emancipita filologia evangelio kaj ne nur kiel ensemblo de vortoj konkurantaj kun la idioma malŝparemo jam ekzistanta inter la diversaj surteraj rasoj. Ĝi estas idiomo kohera kaj fundamente profunda, destinita al sankta celo unuigi la homojn per la parolo kaj pro tio ĝi meritas la plej altan respekton kaj religian amemon de ĉiuj estaĵoj.

Demando: Kial vi diras "religia amemo" por Esperanto, kvazaŭ vi dezirus doni alĝi religian karakteron?

Ramatis: Tiel ni esprimas nin, ĉar ĉiu religia agado precipe celas "religi" la kreitaĵojn al la superaj principoj. Esperanto sendube reflektas en sia vorta posedaĵo la plej sanajn inklinojn al religiemo, ĉar, krom sia naturo ekskluzive lingva, ĝi estas filologia doktrino tiel racia, ke ĝiaj vortoj povas esti akceptitaj kiel etikaj principoj, kiuj instigas la homojn al universala interfratiĝo.

La principo pri Amo, imanenta en ĉiuj estaĵoj, identiĝas ankaŭ en Esperanto kiel karesema kaj religia vivopulsado, ĉar ĝia parol-mekanismo perfekte adaptiĝas al pensa diverseco de miliardoj da homoj, kiuj nuntempe konsistigas la surteran homaron.

Ĉi-tiu adaptiĝo, kiu en ĉiu ajn geografia latitudo de la planedo okazas pere de la sonora vibrado de unusola elparolo, identigas la saman fratan diapazonon kaj eliminas la emociajn barojn produktitajn de la diferencoj de lingvoj naciaj. La saman ĝojon, kiun komune sentas la homoj en fremda lando kiam aŭdas amikan kaj familian vorton en sia patra idiomo, donos Esperanto, kiu, per sia neŭtrala mekanismo parola, harmoniigas la plej kontraŭajn fizikajn figurojn kaj interpretas la pensojn de ĉiuj rasoj kaj popoloj. Nediskuteble, ĝi akcelas la spiritan kunfandiĝon inter la homoj, ĉar eliminas la reciprokan malkonfidon tre komunan inter fremduloj disigitaj per malsamaj idiomoj. Samtempe ĝi plivivigas la komunikeblecon kaj pliigas la reciprokan ĝojon. Eĉ se oni aldonos al Esperanto novajn vortojn, laŭ la evoluaj homaj postuloj, ĝi ne suferos misformojn ĉar, verdire, ĝi ne estas nova idiomo, sed sendube "idioma doktrino universala".

Demando: Supozante kelkajn modifojn en Esperanto, kiaj ili estus?

Ramatis: Ni ne kredas je iuj ajn novaĵoj aŭ radikalaj modifoj de Esperanto.

Ni apenaŭ imagas kelkajn elektojn de apartaj vortoj, kiuj prezentu pli bonan sonoran nuancon aŭ alteflugan ritmon en poezio aŭ scienca uzo ekskluziva de teknika terminologio. Sed ĉio tio estas aferoj jam pristuditaj en la Spaco, kiuj ne intervenos en la bazan kaj ĝeneralan mekanismon de la idiomo, kaj ankaŭ ne posedos la forton por modifi ĝiajn fundamentajn principojn jam sankciitajn de la komuna uzado.

Demando: Kaj rilate al la prononco de Esperanto, povos okazi kelkaj modifoj depende de la klimato aŭlatitudo de ĉiu popolo, kiu uzos la lingvon?

Ramatis: La rolo de Esperanto ne estas drakone forigi la diversajn idiomojn, kiuj kontentigas la necesojn de ĉiu raso aŭ popolo. Estonte, danke al iompostioma spirita perfektiĝo, la homoj faligos ĉiujn naciismajn barojn kaj vivos en distriktoj superrigardataj de unusola registaro kaj pro tio ili utiligos ununuran internacian lingvon, kiel okazas en Marso kaj en aliaj progresintaj planedoj. Sendube la destino de Esperanto estas fariĝi en la estonteco lingvo parolata de ĉiuj popoloj sur la Tero kaj pro tio neniu alia lingvo povos superi ĝin laŭ origino kaj disvastiĝo. Ĝi jam ricevis la necesan sankcion por sia estonte kompleta sukceso, kiel verdire determinis la Sideraj Mentoroj de la Tero.

Ĝia prononco estas klara kaj doktrine akceptebla en ĉiuj geografiaj klimatoj kaj por ĉiuj psikologiaj karakteroj. Oni aldonu, ke ĝia elparolo estas nek tro malfermita, nek tro fermita kaj ĉi-tiu "mezvojo" sufiĉe faciligas la adaptiĝon de ĉiuj popoloj kaj rasoj al tiu agrabla mez-tono de la voĉo.

Esperanto ankoraŭ fariĝos absoluta leĝo inter ĉiuj surteraj popoloj kaj definitiva normo en ĉiuj mondo-partoj. Ĝi rememoras la sanktan lingvon, ekskluzivan de la sacerdotoj, kiuj praktikas ĝin dum siaj religiaj ritoj, en ĉiuj landoj, sen ke ĝi misformiĝu kaj estu rifuzita.

LA MANTROJ KAJ LA LINGVO ESPERANTO

(Klarigoj de Ramatis)

Demando: Iu spirita estaĵo diris, ke Esperanto estas lingvo kies vortoj povas transformiĝi en "mantroj", dum spertuloj pri tiu scienco asertas al ni, ke la esperantista idiomo estas nur finetika sen ia ajn esotera efiko.

Ramatis: Sendube la "mantroj" tiel familiaraj al joganoj, estas sanktaj idiomaj elementoj, kiuj, pro la harmonio de silaboj aŭ literoj - kiam elparolataj en sia inica pureco - vekas en la psiko kaj en la fizika organismon de la homo, neordinaran energiismon kreante statojn de liberigo kaj spirita eŭforio. La mantraj vortoj posedas grandan ago-povon en la kampo eterastrala. Ili akcelas, harmoniigas aŭ plivastigas la funkciojn de la "ĉakroj" de la etera duoblaĵo ĉar, agante ĉe la perispirita surfaco ili helpas la akordigon de la spirito kun la manifestiĝoj de la fizika vivo kaj faciligas la korektan efikon de la penso sur la cerba sistemo.

Ne gravas diri, ke Esperanto estas nur fonetika, ĉar ĝiaj vortoj estas ankaŭ belsonaj kombinadoj de literoj, kiuj sonas en pura kaj harmonia tono. Ĝi estas vibra parol-ensemblo, kiu postulas noblan homan inspiron kaj plej perfektan adaptadon de ideoj por reprodukti la interfratiĝajn dezirojn de la homa animo. Ĝi ne estas nur lingvo de momenta interpreto, sed mesaĝo de potenca spirita alproksimiĝo inter la homoj.

Tial ĝi posedas en sia intimeco ekstcrordinaran esoteran forton, kiun vi malfacile renkontus en la idiomo plej komplcksa aŭ en la plej severa religia lingvo. Oni eĉ ne povas alvoki la naturon de iu sankta lingvo uzata de templanoj aŭ inicitoj por starigi ĝin super Esperanton, ĉar ĉi-lasta ne limiĝas interpreti la dezirojn de religiaj grupoj aŭ de adeptoj de elektitaj spiritaj filozofioj, sed turnas sin senkondiĉe al la tuta homaro.

Demando: Tiuj, kiuj diris al ni, ke Esperanto ne posedas mantran forton, asertas, ke tio dependas de la fakto ke temas pri idiomo tre supraĵa.

Ramatis: Car lingvo kaj skribo de la popoloj strikte rilatas al ilia kulturo kaj spirita progreso, ne gravas scii ĉu iu aŭ alia lingvo estas mantra pro sia esotera profundeco aŭ ĉu ĝi ne estas tia, ĉar supraĵa aŭ nur fonetika. La Aztekoj posedis ordinarajn vortojn, kiuj estis eksterordinaraj mantroj, eĉ superaj al plej potencaj mantraj efikoj de la nuntempa esotera scienco. Sed tio ne dependis de la fakto, ke ilia lingvo estis pli esotera kaj malpli fonetika. La karaktero, la forto kaj la spirita tenereco de tiu popolo konsistigis la noblan fundamenton de ĝiaj vortoj, kiuj akiris potencon danke al trejnado por atingi superajn kvalitojn kaj al ama religiemo antaŭ la Kreinto de la Mondoj.

Esperanto, kiel filologia doktrino destinita reveli la pensojn kaj sentimentojn de estonta homaro vibranta je amsento kaj plena de spirita paco, ankaŭ enigos en la idiomon la noblan mantran spiriton, kiu troviĝas kaŝita sub ĝia fonetika esprimo. Oni ne konstruas mantrojn laŭ scienca malvarmo nek laŭ esoteraj kapricoj de simplaj vort-adaptiĝoj, kiuj poste veku kaŝitajn aŭ spiritajn efikojn, ĉar ili povos ne agordi kun la animo de tiuj vortoj. Verdire estas la vortoj mem, kiuj konfirmiĝas pro sia elstara uzado

kaj tiel kreas mantrojn, ĉar transformiĝas en veraj parol-ŝlosiloj.

Tiam ĉi-lastaj kunvokas eterajn energiojn aŭ produktas protektantajn astralajn figurojn asociante ideojn, kiuj vekas psikajn fortojn en ĝiaj adeptoj kaj transformas la vortojn en potencajn mantrajn vekilojn. Cu vi jam pripensis la grandiozan mantron de la vorto "Kristo" penetrita de la memorinda sinofero de Jesuo el Nazareto? Kiam vi elparolos ĝin dum profunda meditado, ĉu hazarde vi sentas, ke via animo vibras en stato de kosma atendo dum la ĝojo kaj la espero kompletigas vian spiritan ĝuon? La kristanoj, kiuj lasis sin masakri cn la romiaj cirkoj, per la simpla eksklamacio "Ave Kristo" allogis fortojn tiel potencajn, ke multaj elkamiĝis anestiziitaj de tiuspeca energio.

Estante la lingvo parolata kaj skribita ĉefa faktoro, kiu ebligas al la homoj manifestadi inter si la inteligentan kulturon, sciencon kaj idealon, estas evidente, ke ju pli alta la progreso, des pli granda estas la koeficiento de esoteraj fortoj aperantaj en ilia lingvo.

Ekzistas kaŝita potenca forto en la vorto, kiu saĝe elparolata povas konstrui kiel ankaŭ detrui; ekzistas ankaŭ en la vorto ia muzikeco, kiu progresive aganta povas atingi la atoman intimecon de la materio kaj modifi ĝian internan koheron.

La naturo mem posedas sian lingvon, kiu esprimiĝas en diversaj sonoj pere de la motivoj kaj funkcioj de ĝiaj regnoj, kie ĉiu afero, estaĵo aŭ vegetaĵo, povas esti konsiderata kiel vivanta litero kaj formi diajn vortojn! Kio estas vivo se ne la Vorto de Dio?

La homa lingvo devenas de ununura origina lingva esprimo, kiu konsistigas ĝian bazon aŭ fundamenton. Pro tio ĉiuj idiomoj alportas neforigeblajn signojn, ke ili devenas de unusola trunko. La literoj ne estis hazardaj inventoj, nek produktoj de improvizaj kapricoj. Ili naskiĝis kiel necesaj simboloj por identigi la internajn anim-statojn kaj pro tio estas penetritaj de la spirito kaj ideoj el kiuj ili originis.

Jen do kio okazas kun Esperanto: ĝi posedas la bazojn kaj la radikojn de la ĉefaj mondaj lingvoj kaj plej profunde esploris, en la inicaj fontoj de tiuj idiomoj, iliajn plej evidentajn kaj ekzaktajn trajtojn por tiam konsistigi la definitivan parolmesaĝon kapablan interpreti ĉiujn ideojn per unusola lingvo.

Pro tio ĝi posedas, pli ol iu alia idiomo, la originan mantran forton de la potenca psiko, kiu konstruis la lingvon de la terloĝanto.

Car en iu mantro la spirita interna nobleco produktas la plej altan magian sekvencon, estas evidente, ke Esperanto - universala idiomo kompilita de unu el la plej saĝaj kaj oferemaj homoj - estas ankaŭ la lingvo plej taŭga por krei, per siaj vortoj kriteriaj, klaraj, ekzaktaj kaj fluaj, unu el la plej belajn mantrajn idiomojn de la mondo. Ciu el ĝiaj vortoj ne nur posedas la forton kaj emociemon de homo, popolo aŭ nacio, sed ankaŭ interligas, al ĝia "psikofizika" vibrado, la saman penson de la tuta homaro kaj allogas la noblajn animojn de la superaj mondoj, kiuj revas kaj agas por la kunfratiĝo de ĉiuj homoj. Kiam Esperanto estos agnoskita de la tuta homaro, ĉiu el siaj vortoj estos potenca mantro agordante en la sama psika vibrado la deziron kaj la penson de ĉiu ajn homo.

Demando: C u la prononco de la vortoj povas difekti la psikajn rilatojn kun la fizika korpo, kiel jam diris al ni kelkaj okultistoj?

Ramatis: La menso estas iaspeca uzino, kiu produktas energion. Kiam ĝi perdas la memregadon aŭ estas kaptita de furiozo, malamo, kolero, envio aŭ ĵaluzo, elsendas difinitajn faskojn de ondo-fortoj, kiuj trapasas la "etero-astralan" kampon de la cerba zono de la perispirito malaltigante la vibran normon de la mensa energio, kiu troviĝas tie libera. Tiam, produktiĝas fenomeno, kiun tre bone vi povus difini kiel "mens- astralan koaguliĝon", rememorante la kazon de ondo de malvarmo, kiu agante ene de akvovapora atmosfero, solidiĝas en guto-formo. Tiu fenomeno similas ankaŭ al elektra kurento, kiu trapasante salan solvaĵon produktas tradician precipitaĵon konstatitan en kemi- fizikaj laboratorioj. Same, la modifitaj mensaj ondoj venenigas ankaŭ la nevideblan astralan atmosferon ĉirkaŭ la cerbo, produktante substancojn je malalta vibrado, kiuj fariĝas nocaj kaj pro tio devas esti eliminitaj de la psika zono aŭ de la aŭra kampo de la homo.

La hipofizo, kiu dinamike regas la endokrinan sistemon kaj plej influas la nervan sistemon, pro sia delikateco suferas tiam plejparte la fortegan kaj agresan kolizion de la perturbita menso. Tiu kolizio reflektiĝas en la aliaj organoj de la glanda reto kaj provokas akcelon kaj precipitadon de neoportunaj hormonoj en la sango-cirkuladon kaj konsekvencan toksadon de la organismo.

La Naturo, orientita per la dia saĝo, forpelas eksteren la neoportunan ŝarĝon tra la ekskrementaj kanaloj de la korpo kiel renoj, intestoj kaj haŭto. Tiam ofte okazas, ke personoj perfortaj, koleraj, ekscitaj, pesimismaj aŭ ĵaluzaj, preskaŭ ĉiam estas viktimoj de nespecifaj alergioj, urtikarioj, nefritoj, ekzemoj neŭro-hepataj, ekestoj de disenterio aŭ hemoroidoj, kiel frukto de mensaj malekvilibroj kaj psikaj senkontroloj. La hipokondriuloj, ekzemple, vivas en malfeliĉa cirklorezono: kiam la hepato malsaniĝas, modifiĝas ilia psiko-sinteno kaj kiam ĉi tiu malharmonias, ili malsanigas la hepaton.

Estas do evidente, ke la koleremaj vortoj, instrumento kiu interpretas la malekvilibrajn emociojn aŭ la mensajn perfortojn, devas produkti videblajn organajn modifojn, kiel ĉefaj clementoj de psika malekvilibro. Same, malharmoniaj vortoj nature postulas apartajn klopodojn por esti prononcitaj dum aliaj asociiĝas al malsanaj statoj kaj malaltigas la spiritan kuraĝon influante la korpon. Kiam vi laŭdas proksimulon per amaj pacaj vortoj, ili vekas statojn de afekcio, optimismo kaj espero, kio ja ne okazas se la csprimoj estis malamaj aŭ rankoraj. La vortoj vekas ideojn kaj produktas malsamajn statojn kaj motivojn en la homo. Ni ripetas al vi: la vortoj estas parolŝlosiloj, kiuj transformas vin kiam vi aŭskultas aŭ elparolas ilin kaj tiam okazas ankaŭ malsamaj konsekvencoj en la psiko kaj sekve en la fizika korpo.

Demando: Ĉu vi povus plue diri al ni kelkajn interesajn aferojn pri ĉi-tiu

temo?

Ramatis: Notu, ke la aŭdado de dubesencaj aŭ antipatiaj vortoj, kun troa aglutino de konsonantoj, kiuj misformas la harmonian prononcon, produktas malagrablajn sencacojn en la homa menso kaj, krom tio, la lingvoj al ni nesimpatiaj, ne nur malaltigas niajn psikajn kondiĉojn, sed eĉ incitas nin! Tiel kiel individuo latin-rasa povas antipatii kun la idiomoj slava aŭ araba kaj ĉagreniĝi aŭ laciĝi nur je la penso aŭdi ilin, ankaŭ civitano slava aŭ araba povas senti saman antipation por la latinaj ingvoj

La lingvo de iu ajn popolo estas reflekso de ĝiaj emocioj. Se ekzistas antipatio de iu raso por alia, tujtuje iliaj lingvoj ankaŭ fariĝas reciproke antipatiaj pro la psika leĝo sentema al iu ajn antagonisma vibrado. Ekzistas vilaĝaj dialektoj, kies vortoj tiel interpuŝiĝas kaj interfrotiĝas per heterogenaj sonoj, ke elparolitaj de homoj alkutimiĝintaj al pureco de kelkaj nobelaj idiomoj, ili ŝajnas kvazaŭ maĉado de ŝtonetoj anstataŭ fluado de vortoj! Kiel ni jam diris, ekzistas vortoj, kiujn, se oni povus analizi per modemaj laboratoriaj instrumentoj, donus al vi la certecon, ke difinitaj leksikologiaj kombinadoj influas la temperaturon kaj la sango-cirkuladon de la homa korpo!

Ĉiuj alfabetaj literoj reagas en apartaj zonoj de via korpo, se elparolante vi povus mense aŭskulti ilin. Nur pensante pri ili vi povus senti iliajn efikojn. Ekzemple, pensante I ĝi eas en la supro de la kapo, ĉar ĝi estas la vertikala simbolo de la psika unuiĝo kun la "koronaria ĉakro"; K, mense sonas en la gorĝo centro kaj reagas en la regiono de la "laringa ĉakro"; H emas ventre resoni en la regiono de abdomena plekso, kie situas la "liena ĉakro" kaj la "geneza", kiel litero, kies formo rememoras la subtenon en ĝiaj stangoj, kun ekzakta reeo je alteco de la granda simpatia nervo kie sin apogas la astrala korpo.

Jen kial Jesuo, kiu krom sublima anĝelo estis genia sciencisto, povis tiel bonc utiligi sian miraklan povon sur la popolo, uzante la parolon kiel potencan generatoron de spiritaj energioj kaj produktante la eksterordinarajn fenomenojn, kiujn la plebo konsideris sublimajn miraklojn!

Tamen ekzistas daŭra foruzo de energioj, ek dc la penso ĝis la parolo, kiuj reciproke influas sin kaj dependas de la kvanto kaj kvalito de la vortoj elparolitaj de la homo! Esperanto, kiel lingvo destinita al supera biologia hom-tipo, estis celo de plej postulemaj analizoj kaj observoj por ke, en sia kvanta homa aplikado, ĝi ne malklarigu sian kvalitan spiritan esencon, necesan por korespondi al la instigoj de la perfekta homa menso de la venonta jarmilo.

Demando: Cu vi povus prezenti al ni ekzemplon kapablan doni ideon pli klaran de la mensaj kaj psikaj dispozicioj kiuj, laŭ aserto de la spiritoj, multe influas la lingvan manifestiĝon?

Ramatis: Ekzistas perfekta rilato inter la parolo kaj la penso, same kiel en la konsumo de energioj inter la subjektiva intenco de ago kaj la produkto de lingvaj fizikaj sonoj. La rasoj subpremitaj, introspektaj kaj suspektemaj sin defendas per siaj idiomoj riĉaj je unusilabaj vortoj kaj limigoj. La ruzeco, sagaceco aŭ trompemo de certaj nomadaj popoloj reflektiĝas en ilia propra parol-maniero per parol-tumoj kaj strangaj demandoj plenaj je sofismoj. Dum popolo gaja, senzorga kaj komunikiĝema parolas klare kaj ne interesiĝas pri ekstera kritiko, aliaj rasoj pli trompemaj laŭdire "parolas inter la dentoj". Tre granda estas ankoraŭ la psikologia difereneo inter la parol-maniero de latino kaj slavo aŭ inter zuluo kaj parizano. Ĉiu popolo, pere de sia lingvo aŭ dialekto kaj pli malplia konsumo de magnetaj energioj, elmontras la psikologian staton de sia reago al la ekstera mondo kaj de sia intima spirita kompreno.

La rasoj sobraj estas ankaŭ avaraj en la parolo, dum la malŝparemaj interpuŝiĝas en sia ampleksa vortaro kaj laeiĝas en troiga artikulado.

Same ekzistas grandega difereneo de konsumo de vitala energio kaj mensa klopodo inter la elparolo de vokalo konsonanto. En la vokaloj nur sufiĉas la aer- fluo tra la pulmoj por ke la sonoj eliru kaj ŝanĝiĝu konforme al simpla lipo-movo. Dume la konsonantoj ĉiam postulas pli viglajn movojn de la fonetisma aparato konforme al sia elparolo pli guturala, nazala aŭ miksaĵo de ambaŭ.

Por elparoli la konsonantojn estas neeese vigle malfermi la voĉ-kordojn, kiuj denove fermiĝante, produktas la karakterizajn konsonantajn sonojn. Sed regule temas evidente pri malharmonia son-produkto rezultanta pli de voĉa konflikto ol de harmonia simpleeo.

Ĉi-lastan oni povas atingi nur per elparolo de vokalo. Pro tio la konsonantoj, per si mem, ne signifas eksterigon de homa lingvo; ĉi-tiun oni atingas nur per trafa unuiĝo de konsonantoj kun vokaloj. La konsonantoj ne prezentas agrablajn tonojn sonorajn kaj flekseblajn, sed nur sekajn bruojn, sonojn sufokitajn kaj tranĉitajn, kiuj nur harmonias al agrabla sonmesaĝo, kiam ili estas taŭge apogitaj sur la simpleeo kaj flueco de vokaloj. Krome oni devas konsideri la diferencojn, kiuj ekzistas inter la diversaj konsonantoj.

Demando: Ni ŝatus ke vi montru al ni kelkajn diferencojn inter la unuopaj konsonantoj por pli bone apreci la vortojn de la lingvo Esperanto.

Ĉu eble ni iom troigas la temon?

Ramatis: Ekzistas profunda diferenco de prononco, kombinado, spira alĝustigo aŭ grada tono inter K kaj M. Dum K formiĝas precipe en la gorĝo, laŭ guturala seka tono, vi povas sperti la elparolon tro nazalan de M, aŭ la anhelantan tonon de F. Estas do klare ke, dum la lingva proeeso de ĉiu popolo, pli granda kvanto da konsonantoj en la respektivaj grupoj, postulas ankaŭ pli aŭ malpli da konsumo de vitalaj energioj, variante laŭ la proporeio de ĉiu konsonanta grupiĝo kaj ankaŭ laŭ la postulo de fizionomiaj kaj lipaj movoj kaj fonetismaj karakterizoj.

Estas tioma la influo de la supereeo de konsonantoj, ke dum laŭt-voĉa parolado super-ŝarĝita de konsonantoj, eĉ se farita de eminenta oratoro, ili provokas nepereepteblajn movojn kaj leĝerajn fizionomiajn tordiĝojn en kelkaj aŭskultantoj, ĉar ekzistas perfekta ligo kaj rilato inter la homaj orelo kaj lipoj. Ekzistas personoj, kiuj nur povas aŭskulti eertajn vortojn, frazojn aŭ melodiojn, movante la lipojn, kvazaŭ devige reproduktante per ili la viglan impulson de la aŭskultita vorto. Multaj ĉarlatanaj resanigistoj, magiistoj aŭ "miraklaj homoj", kiuj per siaj vortoj utiligas tiun sekreton, starigas paralizulojn, malstreĉas rigidajn muskolojn aŭ transformas senkuraĝulon en heroon.

La lingvo provokas sennombrajn energiajn movojn en la homa organismo, kvankam tion la ordinara homo ne perceptas.

Tio pravigas la specialan kaj apartan atenton, kiun la sideraj majstroj dediĉis al la fiziologia kaj etera problemo de la Esperanto-prononco, kiel ankaŭ al modifoj enkondukendaj por pli malpli granda kuniĝo de konsonantoj kombinitaj kun vokaloj. Per nia spirita vidado, ni notas eĉ kiam la litero H mem, tre multe aspiraciita de germanoj, produktas diferencajn energiajn modifojn se elparolita de hispano, kvazaŭ simile al G!

Tio pruvas sendube, ke por krei intemacian idiomon kiel Esperanton, la sideraj membroj devis pliprofundigi la studojn per ekstrema zorgo por kontroli ĉujn fiziologiajn modifojn, kiuj okazus en la fonetisma aparato de ĉiuj popoloj en akordo kun la prononco de literoj kaj vortoj esperantistaj, sen ke ĉi lastaj perdu sian originan esprim- karakteron. Vi ne povas taksi la jarmilan klopodon de la spiritaj teknikistoj por konservi Esperanton sendifektan kaj puran en ĝia origina trajto kaj parola sonoreco, malgraŭ la fakto, ke gi estas parolata de la plej heterogenaj temperamentoj kaj psikologiaj kondiĉoj de la mondo. Ĉi-tiu estas unu el la plej gloraj realigoj de la "Misio Esperanto" sur la Tero!

LA SPIRITO DE ESPERANTO

(Klarigoj de Ramatis)

Demando: En unu el la antaaj ĉapitroj, vi menciis la "Spiriton de Esperanto", kiu devus atingi nedetrueblan kaj koheran unuecon. Ĉu vi povus pli bone klarigi temon?

Ramatis: Ni aludis la intiman esencon de Esperanto aŭ ĝian inteman faktoron, konsekvenco de spirita direkta agado, kiu de longa tempo disciplinas ĝin. En la konkretigo de Esperanto interferis multaj elkamiĝintaj animoj, kiuj estas agantaj en ĝia intimeco, laŭ metoda kaj harmonia plano, por doni al la Tero internacian idiomon logikan kaj definitivan.

Ekzistis pro tio vera "spirita ligo", kiu donis al la lingvo unuecon kaj evoluan direkton, tiel kiel la molekula kohero de via fizika korpo dependas de la regado de via spirito.

Sub ĉi-tiu spirita teamo staras volo aŭ "rega penso", kiu kunordigas la fratan parol- celon de Esperanto en la sino de la Dia Menso, konsiderante ĝian gravecon kiel mesaĝon de internacia kompreno inter la Ter-loĝantoj. Estante supera al ĉiu ajn alia surtera lingvo, ekzistas en la parol-intimeco de Esperanto ia "psika fundamento", kiu kunordigas ĝian centran harmonion kaj ĝian inteman armaturon kiel fortikaj ŝtal-kolonoj subtenantaj plej diversajn fragmentojn de arkitekturaj stiloj. Troviĝas en Esperanto selektema kvalito simila al tio kio okazas en Homeopatio, kiam certaj malsanuloj montriĝas tre evidente selektemaj por ĝiaj infinitezimaj dozoj kaj tuj resaniĝas. Ĉi-tiu dispozicio de esperantista selektemo estas la kialo, pro kio ĝiaj studantoj kaj interpretantoj estas tiuj, kiuj sin elektas por kulturi la lingvon, kun la ĉefa motivo plejofta de psika simpatio kaj neceso de ilia spirita evoluo. Verdire, la homoj sindediĉas al nobla, frata kaj internacia idiomo ĝuste ĉar ili jam prezentas ian afinecon kun ĝia spirito de parola supereco destinita al kunfratiĝo inter la popoloj.

Tiel kiel la muzika sentebleco de rafinitaj aŭskultantoj instigas ilin al kulturado de la sonora kaj nobla stilo de la grandaj komponistoj, ankaŭ la spirita kvalito de Esperanto postulas, ke ĝiaj studantoj jam eliminis de la animo krudecon kaj egoismon, kiuj malhelpis la fratan repaciĝon inter ĉiuj estaĵoj.

Demando: Vi intencas diri, ke ne Ciuj individuoj emas kulturadi Esperanton pro manko de ĉi-tiu "spirita selektemo " por la lingvo, ĉu ne?

Ramatis: Oni devas konsideri tion kiel gravan psikologian faktoron, ĉar evidente homo kruela, fanatika kaj egoista ne harmonias kun la frata jugo de Esperanto, kiu estas vehiklo de internaciaj rilatoj kaj ne ekskluziva esprimo de patrujoj aŭ de izolitaj popoloj. Homoj sen inklino al solidareco kaj kunfratiĝo inter rasoj kaj popoloj kaj kiuj restas ligitaj al naciismaj ekstremismoj, ne malŝparus sian tempon en la kulturo de lingvo neŭtrala kaj internacia. Esperanto, lingvo, kiu distingiĝas per la esenco kaj simpleco, povas esti parolata klare kaj logike en la plej pompaj temploj de luksa religio, kiel en la plej humilaj spiritaj laboroj.

Ĝia parol-esprimo povas esti facile uzata same inter nababoj, kiel en la kabano de malriĉa kamparano. Garantiata de la psika ligilo kun la spirita superrigardo de la ĉielo, Esperanto ne degeneras kiam parolata en lokoj forlasitaj, nek fariĝas bombasta sur la lipoj de kleruloj kaj potenculoj. Sufiĉas frata karaktero por ke ĝi tuj fariĝu utila kaj valora inter homoj animkoraj, ĉar ĝia intimeco gardas ion similan al la jarmila unueco de la Evangelio de Jesuo.

Demando: Ĉu vi povus diri al ni ion pri simileco de Esperanto kun la jarmila unueco de la Evangelio de Jesuo?

Ramatis: La simileco inter la Evangelio kaj Esperanto devenas de la fakto, ke ankaŭ Esperanto estas parol-kodo preciza kaj egala por ĉiuj homoj.

Ĝia kvalito estas esence am-esprima, ĉar selektema por personoj bonkarakteraj, kiuj simpatias kun movadoj universalaj. Ĝia mcsia mesaĝo estas super la orgojlaj rasaj baroj kaj troigaj patriotismoj. Temas pri mirinda multiplikanto de interfratiĝa parol-frekvenco inter ĉiuj popoloj de la Tero, kontribuante al mildigo de rasismaj sentoj pere de sama lingva kompreno.

Plie, oni malkovras ian similecon de Esperanto kun la Evangclio de Jesuo, ĉar temas pri frata lingvo adresita al la homaro, sed simpla, neŭtrala, facile lernebla, pura en la elparolo kaj ekzakta en la esprimo.

En ĝia intima esenco travidiĝas iom de la sufero, humileco kaj amemo de Zamenhof, kiu penetris ĝin per sia vera sankteco kaj fortigis ĝian spiritan unuecon. Kiam en via mondo konkretiĝos la feliĉa revo de unu popolo kaj unu lingvo, vi komprenos pli bone, ke Esperanto ne estas nur vehiklo de parolkompreno inter homoj spirite evoluintaj, sed vere filologia doktrino de universala selekto.

Ĉi-tiu kompreno ankoraŭ ne estas ĝenerala, ĉar la gusto kaj prefero por universala lingvo nur povas identigi animojn inklinajn al frata amo inter la homoj, ĉar tiranoj, egocentruloj kaj diktatoroj - kaj multaj ekzistas en via mondo - nur respektas kaj sindediĉas fanatike al naciismo de sia raso. Tial, ili rifuzas praktiki lingvon, kiu devigas al frata interkompreno ekster iliaj etmensaj interesoj kaj ekskluzivismo de patrujo kaj raso, aŭ ekster ilia surtera parencaro.

Sendube por ili estas eĉ peza tempo-perdo lerni lingvon, kies precipa funkcio estas instigi ilin favore al aliuloj. Ne estas fremda al vi, ke totalismaj registaroj de la Tero, drakonaj diktatoroj kaj malamikoj de spirita emancipiĝo, malpermesis la uzon de Esperanto en siaj landoj, kiel Hitlero en Germanujo kaj Stalino en Rusujo.

Jen do la Spirito de Esperanto kaj la ĉefaj aspektoj, kiuj harmoniigas ĝin kun la naturo kaj doktrina karaktero de la Evangelio de Jesuo, ĉar ĝia supera lingvo-esprimo estas kiel klara fonto en la dezerto de homa nekompreno, kiu mildigas la soifon de vojaĝanto avida je frata interŝanĝo.

Demando: Kial vi tiel emfazas la spiriton de Esperanto kiam ekzistas multaj aliaj lingvoj, tre disvastiĝintaj sur la Tero, kiuj tamen ne meritas specialan mencion viaflanke?

Ramatis: Tiel ni faras, ĉar Esperanto ankaŭ elstariĝas escepte super ĉiuj aliaj idiomoj, kiuj estas ĉiam rezulto de evoluo de iu tribo, popolo aŭ nacio. La lingvo esence nacia naskiĝas de la moroj, interesoj, bezonoj kaj ideoj de ĉiu aparta raso aŭ popolo. Konforme al modifoj kaj evoluo de la aferoj en la psikologio de ĉiu raso, perfektiĝas kaj vastiĝas ankaŭ la vortara strukturo de patruja lingvo. Tial la idiomo evoluas per la ĉiutaga kontakto kaj la personaj rilatoj de la samaj individuoj restante en Ia kampo de iliaj propraj emocioj kaj konoj limigitaj de la nacia aŭ familia medio. Iu ajn el la nuntcmpaj ĉefaj lingvoj de via terglobo, malgraŭ viaj klopodoj por ke unu al ili fariĝu internacia, ĉiam enhavos la signon de nacieco kaj la antipatiojn de raso aŭ popolo unu kontraŭ la alia. Pro tio gi fiaskos cn sia neŭtrala tasko ĉar, apartenante al popolo kun propra psikologio, ĝi ne povas absolute servi la psikologion de homaro, kiu devas esti internacia. Ĝi estos ĉiam izolita lingvo kun originaj naciaj difektoj, nekapabla plenumi la emocian gamon de aliaj popoloj el diferencaj nacieco kaj moroj, kiuj rifuzus ĝin kiel fremdan parol-rimedon kontraŭan al siaj aspiroj, sentoj kaj morala strukturo. La lingvo uzata de eskimoj, kiu specife servas por interpreti ilian psikologion, iliajn letargiajn sentojn kaj la limigitajn emociojn ligitajn al la frosta klimato, ne povus elmontri la dinamismon, la viglecon kaj la emocion de latina raso, kies vivo vibras subhaŭte. Tiel, lingvo ekskluziva de ununura raso aŭ lando, eĉ se plej disvastiĝinta kaj familia inter aliaj popoloj, ne adaptiĝas perfekte al la karaktero de ĉiuj terloĝantoj.

Dume Esperanto posedas ĉi-tiun subliman koheran spiriton, kiun ni jam menciis, ĉar temas pri lingvo, kiu naskiĝis jam emancipita.

Praktikata en psikologia klimato matura kaj eklektika, ĝi fariĝos ju pli valora, des pli granda estos sia disvastiĝo inter la homaj rasoj.

Ĝi estas doktrina vehiklo kapabla restadi super ĉiuj apartaj antipatioj kaj psikologioj, ĉar estante neŭtrala al ĉiuj popoloj, ĝi evidente ne povos esti difektita en sia inica mekanismo. Anstataŭ malforta idiomo disvolviĝinta ekskluzive en la medio de iu surtera popolo kaj suferinta la kutimajn intervenojn kaj leksikologiajn adaptiĝojn, ĝi estas kunmetaĵo de inicaj definitivaj postulatoj, genie strukturitaj per la universaleco de la supera spirita mondo kaj destinita al kolektiva uzado dum la estontaj jarmiloj. Esperanto ne evoluis de l'Tero al Ĉielo, sub formo de parol-kompleto konsiderita kiel la plej bona kaj perfekta en la ĉiutaga kontakto inter homoj el diversaj rasoj kaj kredoj, sed ĝi estis donaco de la Ĉielo pere de "spirita peranto", kiel estis Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies vivo digna kaj kristana plene korespondis al la konfido postulita de la Ĉielo.

Demando: Pere de tutmonda kongreso, ĉu la popoloj povus elekti gravan lingvon por sankcii ĝin kiel nuran parol-rimedon de internacia kompreno?

Nuntempe, kelkaj gravaj nacioj, kiuj estras aliajn popolojn ekonomie, kulture, science kaj eĉ politike, klopodas intense disvastigi sian lingvon kaj eĉ simpligas ĝin por pli bona kompreno en la komerco. Kion vi diras pri la konkuro de kelkaj landoj, postulante, ke ilia lingvo nacia fariĝu ekskl ► ziva vehiklo de intemacia kompreno?

Ramatis: Ne gravas la elekto kaj la akcepto de lingvo iom pli elstara kaj disvastiĝinta inter tiuj, kiuj nuntempe regas en via mondo, estu ĝi apartenanta al plej potenca lando aŭ plej influa laŭ lingva vidpunkto. Ĝi estos nur "provizora lingvo" kiel jam okazis plurfoje en la pasinteco.

Supozante, ke la antikvaj filologoj havus la saman ideon, verŝajne ili estus elektintaj la idiomojn atlantan, ĉinan, persan, hebrean, kaldean, lemurian aŭ egiptan, ĉar ili ĉiuj vaste regis en la mondo, diversmaniere laŭ la potenco kaj gloro de siaj popoloj. La nacioj similas al la homoj, ĉar ili naskiĝas, kreskas, maljuniĝas kaj mortas kaj pro tio neniu lingvo esence nacia povos senfine pretervivi, ĉar ĝi ne povos plenumi la postulojn de futura progreso. Eĉ la landoj, kiuj nuntempe plej elstaras kaj progresas, estas nur kolektivoj kondamnitaj ek de sia naskiĝo. Ili ne havos la privilegion pretervivadi trans la limptempo difinita de la sideraj leĝoj, kiel jam okazis kun la grandaj nacioj de l'pasinteco.

Se vi deziras koni la estontecon de ĉi-tiuj gravaj komunumoj sufiĉas, ke vi konsultu la historion ek de la ekzisto de Lemurio por tiam konstati, ke ĉiam ripetiĝas la samaj faktoj, kvankam ŝanĝiĝas la rolantoj kaj la scenejoj, kiuj prezentiĝas sub aliaj estetikaj aspektoj. Eble vi ja ne dubas, ke la malnova Eŭropo survojas al tombo de la gloraj pasintaj civilizacioj, ĉar ĝi ne nur jam atingis sian maturecon, sed jam sentas sian proksiman pereon. Iom post iom aliaj popoloj kaj nacioj - al kiuj vi ne donis ankoraŭ merititan atenton kaj valoron - eliras el sia kolonia obeemo kaj letargio por konsistigi la grandajn estontajn civilizaciojn.

Temas pri Sidera Leĝo, justa kaj discipliniga, kiu senĉese aganta, regas la evoluan daŭron de la animo en la materio, kvankam politikistoj, estroj kaj tiranoj de la mondo ankoraŭ ne volas agnoski, ke siaj patrujoj ankaŭ devas perei sub la ŝarĝo de la sama renoviga leĝo de la tempo!

Pro la Karma Leĝo, la hieraŭaj venkitoj devos superi la hodiaŭajn venkantojn. La azianoj jam liberiĝis de la kolonia jugo de la regantaj nacioj kaj emancipiĝis por maltrankviligi la malnovan Europon, dum kreskas en la eŭropanoj la zorgo transpasi la oceanojn kaj migri al novaj landoj kaj estontaj gloroj de la Tero. Tion dirite, vi scios, ke malgraŭ la gloroj kaj progresoj de la tradiciaj popoloj kaj kvankam ilia lingvo jam estas konsiderata kiel parol-monumento, neniam ĝi povos servi kiel internacia vehiklo. Fakte, ĝi ne posedas la absolutan kaj virgan neŭtralecon de Esperanto, kiu ne estis konstruita spirito de unulanda naciismo, sed jam naskiĝis nepre destinita al ĉiuj popoloj.

Demando: Ĉ u oni povos supozi, ke moderna popolo tiamaniere asimilus Esperanton, ke sukcesus transformi ĝin en propran nacian lingvon, rezultante el tio idiomo degenerita aŭ kun multaj difektoj?

Ramatis: Ĉu vi jam pripensis kiel dolorige kaj malfacile estus por vi rezigni vian propran nacian lingvon, iom post iom estingante ĝin favore al alia lingvo, eĉ se ĝi estus neŭtrala? Principe estos tre malfacile, ke iu ajn popolo akceptu Esperanton kiel sian ekskluzivan nacian lingvon, escepte se ĝi atingus sian spiritan maturecon kaj fratiĝu komplete kun ĉiuj aliaj popoloj. Krome estas evidente ke, eĉ se popolo tre spiritema adoptus la ekskluzivan uzadon de Esperanto, laŭ ĝia tuta inica pureco de neŭtrala idiomo, devus ĉiam submetiĝi al la kontrolo de la ĉefa instanco respondeca pri ĝi sur la Tero, kiu celas gardi ĝian inican integrecon.

Kaj se hazarde okazus ia ajn degenerado de la lingvo, el tio rezultus la apero de esperantista dialekto, afcro, kiu ĉiam povus efektiviĝi.

Tamen, sendube neniam oni povos konsideri ĝin kiel Esperanton en ĝia origina pureco, same kiel certaj religiaj sinkretismoj, bazitaj sur la postulatoj de Spiritismo kodigita de Allan Kardec, ankaŭ ne povas titoli sin "Spiritismo", ĉar temas nur pri derivaĵoj, kiuj jam rezignis ĝian originan purecon. La superfluaĵoj, malpurecoj aŭ derivaĵoj, kiuj hazarde aperus en Esperanto, neniel estingos ĝian originan fonton, kies oficiala lingvo-esprimo estas ĉiam regita per la emancipita instanco esperantista kapabla konservi ĝin integra en ĝia parol-agado. Esperanto povos transdoni ian kvanton da vortoj, reguloj inspiroj al aliaj idiomoj, sed la dialektoj de ĝi derivitaj ne estos idiomoj kun oficiala garantio.

Ĉu hazarde vi nomas franca, angla aŭ hispana la ĵargonon kaj konfuziĝon de reguloj, vortoj kaj lingvaj difektoj, kiun la nomadaj popoloj kreas per tiuj lingvoj, laŭ heterogena kaj kakofonia esprimo?

Esperanto similas al pilgrimanto, kiu trairante ĉiujn limojn de rasoj kaj homaj antaŭjuĝoj, celas neŭtrale diskonigi la morojn, la ĝojojn, la ideojn kaj la konkerojn de ĉiuj popoloj.

Demando: Pro la fakto, ke Esperanto prezentos ian superregadon de latinaj radikoj kompare al pli malgranda procentaĵo de germanaj kaj alilingvaj, ĉu oni povus dedukti, ke ĉi tiu pli granda proporcio de latina idiomo signifas videblan maljustecon rilate al aliaj popoloj ne latin-devenaj?

Ĉu tiuj povus konsideri sin subtaksitaj kaj antipatii kun tia sinteno, ĉar vi asertis, ke la popoloj estas kontraŭaj al idiomoj fremdaj al sia nacia vivo?

Ramatis: La esperantistaj institucioj situantaj en la ĉefaj astralaj komunumoj ĉirkan via mondo, konkretigis sian idioman laboron tiamaniere, ke Esperanto posedu la spiritan inspiron de ĉiuj popoloj sen veki ian ajn rasan antipation. Konsiderante la estontan dekadencon de la eŭropa influo kaj la konstantan migradon de eŭropanoj al Ameriko, pligrandiĝas la demografiaj regionoj kaj oni plimulte praktikas la radikojn de lingvoj hispana, portugala kaj eĉ kelkajn derivaĵojn de la angla; tio en komercaj, sociaj kaj artaj rilatoj, kiel ankaŭ en la sfero de la pens-maniero pli emocia de la latin lingvo. Tiam, senprokraste, la fleksebleco, la riĉeco de esprimo kaj la belsoneco de la lingvoj latinidaj tre multe influos la aliajn landojn de la mondo, kiuj, iom post iom, akceptos iliajn allogajn fundamentojn. Jen la kialo de la granda zorgo de Zamenhof plifirmigi Esperanton surbaze de latinaj radikoj, kiuj estonte fariĝos ponto, ligilo kaj unuiga fermento de la kontinentoj, kiuj postvivos la katastrofon de la "fino de l'tempoj", kiam la elektitoj je la "dekstra flanko" de Kristo estos ankaŭ tiuj, kiuj jam inklinas por la interŝanĝo pere dc la universala idiomo.

Demando: Sed ĉu -tiu superregado de latinaj bazoj povus deveni de aparta simpatio de Zamenhof por la lingvo latina. Kion vi diras?

Ramatis: La plej evidenta pruvo de la nobleco kaj pureeo de la inteneoj de Zamenhof, sen iaj ajn simpatioj aŭ personaj preferoj, konsistas en tio, ke kvankam superregas en Esperanto la latinaj radikoj, la bazoj de slava lingvo estas pli reduktitaj, malgraŭ la fakto, ke temas ĝuste pri lia lingvo.

Ĉi-tiu lia sinteno, inspirita de la Ĉielo, estis vera konsekrado de lia laboro, ĉar kiu definis en la lingvo la regulojn kaj latinajn bazojn , nome "Zamenhof", estis slava kuracisto!

Li entute plenumis la mision, kiun li akeeptis en la Spaeo, kiam li ankoraŭ estis elkamiĝinta, devontigante sin forigi el la idiomo la radikojn de sia propra lingvo. Tiel li akiris la konfidon de la mondo pro sia nobla sinteno de rezigno, kiu dekomenee jam protektis lin kontraŭ la malieaj kritikoj de tiuj, kiuj povus juĝi lin partiano protektanta sian idiomon. Kiel ni jam diris antaŭe, malantaŭ ĉiuj aferoj kaj homaj agoj, ĉiam ekzistas forto, kiu eenzuras aŭ stimulas la homajn farojn, dekomenee donante al ili bonan aŭ malbonan senton, sukeeson aŭ frustracion. Kiam

nevidebla inspiro rilatas al spirito de rezigno, kiu deziras labori por alies bono, kiel en la kazo de Zamenhof, tiam la sukeeso kaj la gloro de la laboro ankaŭ definitive firmiĝas.

Pro tio la sublima aspekto de la misio de Jesuo, kiu kvankam hebre- origina, oferis sian vivon dum korŝira martiriĝo, por favori ĉiujn aliajn popolojn fremdajn al sia patrujo. Ankaŭ Zamenhof kapablis profiti ĉi-tiun dian inspiron kaj rezigni la lingvajn bazojn de sia patrujo kodigante Esperanton per la plimulto de latinaj radikoj jam akeeptitaj de aliaj popoloj. Laŭgrade kiel Esperanto disvastiĝos kaj la homoj ekkomprenos ĝian intemaeian mekanismon kaj ĝian latinan inican belecon, ankaŭ kreskos la dankemo por la slava raso, glora lulilo de tiu mirinda homo.

La mondo jam ne kaŝas sian admiron por la slava popolo en kies sino naskiĝis tiu, kiu elpensis la plej benitan parolmekanismon de kompreniĝo inter la homoj de bona volo.

Demando: Ĉu vi povus klarigi al ni kiaj faktoroj certigos la plenan sukceson de Esperanto post la fino de la tempoj"kaj kiel ili estas kunordigitaj tiucele?

Ramatis: Kiel mi jam klarigis al vi en antaŭa verko, la proksima vertikaligo de la Tera akso provokos diversajn modifojn geologiajn kaj geografiajn en la terkrusto, kaŭzante moviĝon de la oeeanaj akvoj, kiuj, iom post iom, invados difinitajn marbordojn detruante tradieiajn plaĝojn.

Samtempe, emerĝos el la mar-fundo kelkaj ruinaĵoj de malnovaj eivilizaeioj de Atlantido kaj aliaj popoloj ne konataj eĉ de via komuna historio.

Ĉi-tiuj okazontaĵoj ekzakte koincidos kun la erao de la "Apokalipsa Besto", simbolo de granda homa malordo, kaj kun la profetita satana ribelo de mallumaj spiritoj, kiuj klopodegos detrui la edifajn inieiatojn de l'Bono. Tamen, pro la ekseesa suferado kaj la perturbo, kiu atakos la tutan homaron, la homoj devos senkondiĉe unuiĝi por pretervivi kaj elteni la sekvojn de la granda katastrofo. Krio, pento kaj konseiene-riproĉo fariĝos oraj inter la homoj, kiuj tiam suferos la konsekveneojn de tiu fizika ŝanĝiĝo de la mondo kaj de la homa karaktero. La kunfratiĝo kaj la amemo, kiuj tiam naskiĝos inter la pretervivintoj forigos multajn naeiajn limojn kaj disigajn religiajn sektojn favorante la tiom deziratan spiritan kor- inklinon kaj tiam faeiligante la psikologian klimaton destinitan al konkretigo de la disvastigo kaj plena sukeeso de Esperanto inter ĉiuj ter-loĝantoj.

Estas klare, ke la fma venko de Esperanto postulas ankoraŭ multajn etapojn, kiuj malrapide stariĝas, sed sendepenle de tio kaj antaŭ la tragikaj finjareentaj okazontaĵoj, nepre ekestos psikologia etoso tre favora por plej vasta diskonigo de , kiuj restos post la proksimaj katastrofoj, kunfandiĝos en pli vastan areon kaj tiel koncentriĝos pli granda nombro da homoj en ununura homogena bloko kun malpligranla nombro da rasoj kaj idiomoj kaj tio donos okazon por pli intensa uzado de neŭtrala internacia lingvo. Tiu alproksimiĝo inter la civilizacioj pretervivantaj la "finon de la tempoj" aŭ la profetan "finan juĝon", estingos multajn dialektojn kaj malgrandajn lingvojn, devigante ilin al fandiĝo en ununuran lingvon kapablan plenumi la rilatojn kaj la psikologian sintenon de tiuj grupoj kuniĝintaj en la samaj dolorigaj eventoj. Ne necesas diri ke , ju pli estingiĝos en la mondo la kvanto da heterogenaj idiomaj, des pli faciliĝos la kreado de simpatia atmosfero por la disvastigo kaj kompleta sukceso de Esperanto.

Ĉar ankaŭ la lingvoj naskiĝas, kreskas kaj mortas, kunfandiĝante kun la plej gravaj en la koncerna epoko, reduktiĝos ankaŭ la baroj starigitaj de orgojlaj nacioj kaj evidente Esperanto fariĝos la plej inteligenta, saĝa kaj logika rimedo por pli bona interkompreno en la kampo de ideoj.

Jen ĉar Esperanto signifas ankaŭ ian signon de la tempoj, ĉar ĝia alveno okazas ĝuste ĉe la sojlo de la eventoj antaŭliritaj de Jesuo kaj de ĉiuj bibliaj profetoj kaj kiujn, homoj sentemaj, jam kapablas ekstersense percepti en via ĉiutaga vivo. Temas pri lingvo destinita al supera raso pli kora kaj pli fremda al intelektaj komplikaĵoj. Ĝia enhavo estas profunde simila al la evangelia mesaĝo de Jesuo, ĉar ĝi estas ankaŭ lingvo malsuprenirinta el la ĉielo, invitante ĉiujn rasojn esprimi siajn pensojn kaj sentimentojn per la sama frata parolo.

ESPERANTO KAJ SPIRITISMO

(Klarigoj de Ramatis)

Demando: Ni rimarkis, ke Esperanto estas idiomo sufiĉe simpatia, ĉar krom esti akceptita de spiritistoj, ĝin preferas ankaŭ kelkaj katolikaj sacerdotoj, adeptoj de esoterismo, teozofoj kaj aliaj spiritualistoj.

Ramatis.: La vojo de Esperanto estas la sama de Evangelio, ĉar ambaŭ

afina. Laugrade kiel la homo evageliziĝas, li ankaŭ universaliĝas kaj tial bezonas lingvon, kiu sukcese kaj facile koresponlu al liaj progesemaj aspiroj por pli bona spirita kompreno en la mondo. Jen kial Esperanto jam posedas kulturantojn el ĉiuj rasoj, kredoj, religioj kaj filozofioj, kvankam ni devas emfazi, ke tio okazas, ĉar temas pri personoj, kiuj ankaŭ simpatias kaj sindediĉas al plibonigo de la kinfratiĝo inter la homaro. Tiuj esperantistoj apartenantaj al diversaj kredoj kaj filozofioj, sendube jam konsistigas fragmenton de la mirinla frata homaro de la estonteco, ĉar Esperanto jam mezuras la gradon de iliaj universalaj sentoj. La esperantistoj, adeptoj aŭ ne de iu ajn kredo aŭ apartenantaj al iu ajn raso, jam distingiĝas per signifa spirita titolo, ĉar laŭ la prava leĝo "similuloj altiras similuloj", frataj homoj certe estos inklinaj al adopto de kun ankaŭ vibru kun iliaj frataj idealoj.

Pro tio ili elektas Esperanton kiel sian idcalan lingvon kaj praktikas ĝin kiel rivelanton de siaj revoj pri homa kunfratiĝo.

Demando: Kelkaj spritistaj kunfratoj certigas al ni, ke Esperanto estas idiomo starigita kaj protektita de la Transmondo, ĉar ĝi eble faciligas la parol-rilatojn interla elkarniĝinta homaro de la astrala mondo.

Ni opinias, ke ne necesas paroli ĉi-tiun lingvon en la Spaco konsiderante la telpatian kapablon de la elkarniĝintoj, ĉu ne?

Ramatis: La telepatia komunikado estas natura fakto nur en la plej altaj spiritaj sferoj inter la elkarniĝintoj, kiuj jam atingis la sukceson de bona disvolgiĝo de siaj mensaj kapabloj. Ĉu vi rimarkis, ke en via mondo posedas la telepatian kapablon nur tiuj, kiuj disvolvis ĝin per severa disciplino kaj obstina klopodo? Kiel jam klarigis al vi frato Atanagildo, en la kolonioj al astralaj urboj plej proksimaj al la Tero, estas tre ordinara la parolinterŝanĝo per la sama nacia lingvo, kiun la elkarniĝintoj uzis kiam ili ankoraŭ estis en la materio. Fakte, tiuj spiritaj komunumoj grupe koncentriĝas super la urboj aŭ landoj de la Ter-globo al kiuj ili plej bone afinas pro la malnovaj kutimoj kaj tradiciaj moroj.

Dum la astralaj kolektivoj situantaj en la proksimeco de Brazilo kaj Portugalujo uzas la portugalan lingvon, en aliaj grupoj afinaj al surteraj landoj, oni parolas ĉine, arabe, hindue, germane, slave aŭ france.

Ĝiaj loĝantoj ankoraŭ estas penetritaj de ia rasa spirito kaj pro tio liĝiĝas al la astralaj kontinentoj laŭ origino eŭropa, amerika, azia aŭ afrika, kiuj superrigardas iliajn movojn kaj spiritan progreson laŭ la bazaj principoj de la patrina-raso al kiu ili apartenis sur la Tero.

Preskaŭ ĉiuj spiritoj, ĵus alvenintaj el la Ter-krusto, ne povas principe eviti la malnovan kutimon artikulacii la vorton aŭ aŭskulti ĝin fizike elparolitan. Kvankam ili eniras aliajn tre subtilajn vibrajn planojn, ankoraŭ agas kaj reagas laŭ la sama mensa karaktero al kiu ili esis kondiĉitaj sur la Tero. La interkompreno ekskluzive telepatia kaj kapabla eviti la parolmekanismon estas praktikata en la Transmondo nur de la elkamiĝintoj, kiuj jam posedas pozitivan kaj fortan volon, sufiĉe eksperimentitan dum la vivo surtera. La miraklo estas ankoraŭ nekonata kondiĉo en la Kosmo; iu ajn psika kapablo akirita surtere aŭ en la spiritaj mondoj, estas ankoraŭ produkto de granda memrealiĝa klopodo kaj ne improviza privilegio. Jen kial en la astralaj sferoj Esperanto ne nur faciligas la interŝanĝon inter la elkarniĝintoj, kiuj pro lemo-taskoj vizitas aliajn astralajn grupojn el diferencaj rasoj, sed ĝi estas la lingvo, kiu helpas la psikon de la reenkarniĝontoj, donante al ili parol-principojn, kiuj instigas ilin al universala kunfratiĝo en la fizika mondo. La disvastigo de Esperanto inter spiritistoj notinde helpos la estontajn laborojn de mediuma komunikado, kiam estaĵoj el diversaj rasoj povos manifestiĝi en iu ajn labor-sektoro ekster siaj surteraj patrujoj. Konpreniĝante pere de Esperanto, ili pli bone identiĝos kaj tion ili ne sukcesas perfekte atingi, kiam devas rekte alĝustiĝi al la nacia lingvo de la mediumo. La doktrin-instruistoj kaj la mediumoj, kiuj scipovas Esperanton, sendube povos pli bone servi la interŝanĝon kun la elkarniĝintoj, kies plimulto ankoraŭ estas mense sklava de la vorta artijulacio, ignorante la krean povon de la penso kiu, post la elkarniĝo, povas eviti la povrajn rimedojn proprajn de la materia mondo.

Demando: Ĉu estos iom neoportuna la zorgo de la spiritoj kunligi al siaj doktrinaj klopodoj la disvastigon de Esperanto? Tio devus esti ekskluziva tasko de specialistoj pri la temo, kiel aparta movado de Spiritismo, ĉu ne?

Ramatis: Ĉiu institucio, doktrino, kredo aŭ spirita movado, kiu aspiras unuigi kaj kunfratigi la homojn estas devigata disvastigi Esperanton.

En mondo kic la vorto parolata aŭ skribita estas ankoraŭ la ĉefa agento por interŝanĝo de homaj pensoj, la aplikado de sama lingvo fariĝas benita rimedo por plej baldaŭa emocia fandiĝo kaj psikologia identeco inter la homoj divilitaj en plej malproksima geografiaj latitudoj.

Spiritismo, kiel doktrino universalisma, estas dia fermento por plivastigi ĉiujn kunfratigajn iniciatojn. Tiel ĝia tasko estas stimuli ĉiujn homajn klopodojn, kiuj celas la solidarecon kaj kompreniĝon inter la homoj. Konsiderante, ke la Evangelio de Jesuo estas la definitiva spirita mesago por ke la homo atingu la Vojon, la Veron kaj la Vivon, kaj Esperanto estas la parolmesaĝo, kiu plimultigos inter la homoj la oportunecon de evangelizado, Spiritismo povas fariĝi mirinda ligilo inter ambaŭ, ĉar ĝia funkcio esta renovigi la spiriton kaj faciligi la Pacon inter la homoj!

Demandos Ĉu ni povas ekscii, ĉu la spiritistoj estas la plej selekte afinaj al la universala lingvo Esperanto?

Ramatis: Ĉiuj homoj kiuj akceptas la fakton de la reenkarniĝo, kaj ne nur la spiritistoj, estas la plej selekte afmaj, ĉar en la certeco, ke la rasoj estas provizoraj kondiĉoj kaj la sama spirito povis aparteni al ĉiuj rasoj en antaŭaj vivoj, ili pli facile simpatias al la internacia lingvo. Ĉar Spiritismo estas reenkarniĝa doktrino kaj ĝiaj adeptoj estas pli dediĉitaj kaj objektivaj en sia agado favore al klara spiritualismo, ili tre multe afinas al Esperanto, lingvo por ĉiuj homoj el ĉiuj klasoj. Tiel kiel homo interesita pri sia spirita renoviĝo turnas siajn simpatiojn al la nobla kaj ama lingvaĵo de la Evangelio de Jesuo, kiu harmoniigas lin kun la plej altaj vibraj zonoj, same la persono kun universalaj sentoj renkontas en Esperanto la taŭgan mekanismon por sia nobla, emocia entuziasmo. Ĉio en la vivo submetiĝas al la konata leĝo de vibra responlo, kiu disciplinas la impulsan ritmon de simpatio aŭ antipatio, kiu manifestiĝas en la evoluaj vivrilatoj. Laŭ ĉi-tiu neperfortebla sidera leĝo, an la homoj amas sin per modela kor-inklino de reciproka spirita nutrado, aŭ ili malamas sin sub la agado de la propraj malboniĝantaj energioj. Ekzistas homoj, kiuj ekskluzive ŝatas lumon por doni ekspansion al sia interna ĝojo, dum aliaj preferas tenebron kiel ŝatatan medion por siaj emocioj.

Dum kolibrio preferas sun-lumon por satiĝi je fiorparfumo, vesperto atendas malluman nokton por realigi siajn makabrajn bankedojn. Tiel okazas ankaŭ kun la homa lingvo: dum persono maldeca, diboĉa kaj volupta ŝatas vulgarajn esprimojn por montri sian perversan internan preferon, animoj edukitaj kaj spritemaj ne nur sentas abomenon pri maldeca anekdoto, malnobla babilado kaj senrespekta malico, sed ankaŭ preferas la uzadon de korekta kaj nobla lingvo. Dume ekzistas idiomoj similaj al filigranoj de sonora arto, kiuj lasas en la aero senton de supera poezio, aliaj nur prezentiĝas sub formo de kruda ĵargono, tipa de malsuperaj rasoj, kies konfuziĝo de kunpuŝiĝantaj vortoj plej aspektas kiel ŝtonetoj ĵetitaj en cementitajn kavernojn!

Pro tio Esperanto, kodigita por interpreti la homajn pensojn en harmonio kun altnivela universala ideo, estas lingvo elektita de la spiritistoj, kiuj ankaŭ revas pri pli bona mondo. Evidente ni aludas la "universalismajn" adeptojn de Spiritismo, kiuj konsideras la Trian Revelacion kiel dian renovigan fermenton aŭ eĉ kiel plibonigantan teknikon, sed neniam kiel sektan doktrinon transformitan en novan religian verukon sur la korpo de Kristo, kiu estas universala!

ZAMENHOF KAJ ESPERANTO.

(Klarigoj de Ramatis).

Demando: Ĉu la fakto, ke Zamenhofnaskigis en Litovio kaj estis ido de la hebrea raso, havas hazarde ligon kun plano rekte direktita el la Spaco? Ĉu ni rajtas kredi, ke Zamenhof estis vere antadestinita por plenumi la mision enkonduki Esperanton sur la Teron?

Ramatis: Sufiĉas por vi iom pripensi por konstati, ke la spirito de Zamenhof reenkarniĝis sur la Tero ekzakte en la psikologia klimato plej favora al la alveno de Esperanto. En la epoko de lia naskiĝo, meze de la XIX-a jarcento, lia patrujo estis scenejo de tioma konfuziĝo de idiomoj, ke oni povus juĝi tiun landon veran praktikan eksperimenton de lingva internacieco. Krom multaj dialektoj parolataj en la malgranda Litovio, ne nur superregis tie kvar ĉefaj lingvoj inter si diferencaj, kiel ankaŭ estis diversaj la religiaj kredoj de ĝiaj enloĝantoj. Pro la agresema nekompreno eĉ inter la familioj, ĉar iliaj plej intimaj membroj tiom diverĝis rilate kredon kaj parolon, okazis sennombraj konfliktoj, kiuj incitis antikvajn malamojn kaj kulminis en sangaj luktoj. Temis pri eta stranga mondo nutrita per celoj kontraŭdiraj kaj suflĉe kapricaj, konsistanta el malmultaj homoj, kiuj malamis kaj batalis inter si, pro la fakto, ke ili ne sufiĉe alkonformiĝis pere de ia komuna nacia lingvo.

Kreskis suspekto kaj disvastiĝis sarkasmo inter ĉiuj, ĉar se en sama lando, kun homoj el sama raso kaj kompreniĝantaj per sama idiomo, oni ne povas eviti konfliktojn kaj krimojn rezultantajn el malsama religia kredo, imagu kio okazis en Litovio en la epoko de la naskiĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiam tic ekzistis kvar ĉefaj lingvoj, kiuj nur servis por starigi antipatiojn kaj malordojn inter samlandanoj.

Tiu idioma kaj religia konflikto inter liaj samlandanoj, vekis en la cerbon de tiu malriĉa kaj profunde frata studento la idealon de internacia lingvo kapabla konsistigi ameman vehiklon de homa kompreno inter ĉiuj popoloj. Ĉar li estis spirito sufiĉe evoluinta, Zamenhof ne pensis starigi neŭtralan idiomon nur por Litovio, lia patrujo dividita per la lingvoj de judoj, poloj, rusoj kaj litovoj kaj ankoraŭ katenita al siaj religiaj kontraŭdiroj, kiuj incitis obstinajn malamojn inter ĉiuj.

Sed konscia, ke sia patrujo tiom kontraŭdira, estis nur miniaturo de tiu mondo en kiu li reenkarniĝis, pripensis ke, se ĉiuj homoj povus interkompreniĝi per unu sama idiomo, eĉ se temus pri nova lingvo, ne estus malfacila la alproksimiĝo kaj ama kunfratiĝo inter ili.

Danke al granda persisto kaj sinofero, kune kun pureco de intenco kaj la idealo, kiu ĉiam inspiris siajn agojn, la juna studento Zamenhof sukcesis kontentige plenumi sur la Tero sian grandiozan mision.

Demando: Ĉu la gepatroj de Zamenhof ankaŭ realigon de tiu idealo?

Ramatis: La mentoroj de la "Misio Esperanto" faciligis al Zamenhof la hejman medion kaj la necesan psikologian influon de liaj gepatroj por ke la semo dormanta en lia nobla koro, povus konserviĝi ĝis la momento de la dia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de Ludoviko Lazaro Zamenhof, troviĝis sub rusa dependeco; li estis bonega pedagogo, homo praktika, kuraĝa kaj honesta en siaj profesiaj devoj. Lia vivo en Litovio estis karakterizita per sinteno de bonekzempla civitano, saĝa, utila kaj bonfara por la komunumo.

Lia edzino, Rozalio Sofer, filino de hebrea komercisto, estis supera spirito en la Spaco, ĉar krom virino delikata kaj patrino karesema kun la unuenaskito Ludoviko, ŝi vere kulturis en lia koro la burĝonojn de alta spiritualeco, kiuj poste regis lin, kiam li fariĝis plenkreska. La signifa celkonsciiĝo kaj la kriterioj de altnivela spiritualeco, vere rimarkindaj en Zamenhof, vekiĝis danke al la patra rigoreco kaj la patrinaj dolĉeco kaj stimuloj. La kvar fratoj kaj la tri fratinoj de Ludoviko ne malŝatis lin, nek kaŭzis al li sentimentalajn konfliktojn.

La familia vivo pasis en atmosfero de aŭstereco trudita de Marko Zamenhof kaj mildigita per la komprenema kaj delikata spirito de Rozalio Sofer. Dum la karesema Rozalio vekis la spiritajn lumojn en la koro de Ludoviko, lia patro, energia, praktika kaj orientita de la Spaco, modeligis lian karakteron kaj trudis al li la disciplinon tiel necesan por ke lia idealismo pozitive kaj logike fruktu inter la malfacilaĵoj propraj de la materia mondo. Ludoviko Zamenhof posedis ankaŭ tiun subliman "naturan saĝon", kiu sur la Tero karakterizis la impresan figuron de Allan Kardec okaze de la kodigo de Spiritismo. Same kiel okazas kun Spritismo, tiu "natura saĝo" ĝis hodiaŭ estas nediskutebla garantio por la doktrina strukturo de Esperanto, kie ordo kaj logiko konsistigas ĝiajn fundamentajn regulojn. En tiu malgranda aoso de idioma nekompreno kaj religia malamikeco, kiu estis Litovio, Ludoviko Lazaro Zamenhof starigis sian arsenalon de bonvolo, disciplino kaj kohero, eltirante el vivanta modelo la necesan materialon por verki la grandiozan lingvon, kiu estonte estos definitiva instnimento por la parol-rilatoj inter la surteraj homoj!

Marko Zamenhof, la patro, krom esti disciplinita homo, praktika kaj sperta instruisto, akceptis la profesion de gazetara cenzuristo, dezirante tiel profiti siajn notindajn konojn pri eksterlandaj lingvoj.

Tio tre multe akcelis lian disvolviĝon por verki kaj eldoni plurajn didaktikajn librojn pri geografio en rusa lingvo kaj ankaŭ favoris la intelektan lertecon de lia unuenaskito. Tio rezultis por la filo en granda faciligo por la saĝa studado de la definitivaj bazoj de la estonta internacia lingvo!

Simile al kio okazis kun Allan Kardec, kiam li kodigis la Spiritismon, Ludoviko Lazaro Zamenhof ĉiam estis sub la kunordiga superrigardo de mentoroj kaj elkarniĝintaj teknikistoj de la Transmondo, kio instigis lin al tiu integreco kaj honesteco de laboro, kaŭzo de la nobla baza strukturo de Esperanto. Verdire, li estis geniulo, kiu superis eĉ la plej malfacilajn obstaklojn. Simpla observo de lia benita vivo pruvas, ke lia karaktero firmiĝis sur tri valoraj elementoj, kiuj estis la plej utilaj al lia verko: Zamenhof heredis la inteligenton kaj la energion de la patro kaj la koron kaj bonecon de la patrino. Krome, li definitive stampis en sia animo la impresojn de sia naskiĝloko tiel formante ĝustan kadron por sia esperantista verko, kiu, super ĉio, estas signifa celo de spirituala naturo.

Demando: Ĉu Zamenhof montris frue sian tendencon por Esperanto, aŭ ĉio estisprodukto deposta maturigo, kiel okazas kelkfoje en la sfero de arto aŭ scienco, kiam prezentigas geniuloj, kiuj antaŭe vivis en kompleta malklareco?

Ramatis: Li estis elektita de la Cielo por la misio, ĉar lia vivo estis senĉese dediĉita al ĉi-tiu nobla idealo. Ek de la junaĝo, li observis la mankon de kompreno inter poloj, rusoj, hebreoj kaj germanoj, kies malamikecoj kreis kelkfoje murdajn konfliktojn kaj postulis eĉ intervenon de la aŭtoritatoj por solvi la sangajn disputojn! Zamenhof perceptis Ia obstinan lukton de ĉiu nacia grupo klopodante altrudi sian propran idiomon kicl oficialan lingvon devigan en la tuta regiono. El tiuj klopodoj disperdigaj kaj egocentraj profitis kaj ĝuis personajn avantaĝojn la plej lertaj politikistoj, kvankam ili faris hontigajn koluziojn kun eksterlandaj interesoj malutilaj al sia propra komunumo. La partia intereso de sovaĝa naciismo, kiun ĉiu gnipo defendis sen konsideri alies malprofiton kaj la nesolveblaj disputoj pro la diverseco de pluraj idiomoj parolataj en la sama nacia grupo, pnivis al Zamenhof, ke la eble definitiva solvo nur povus esti la adopto de lingvo neŭtrala, kapabla ne vundi la honor-sentojn de tiuj kontraŭaj popoloj.

Kaj li fine agnoskis, ke la mondo mem estis alia Litovio je pli vastaj proporcioj kie la nacioj kolizias kaj semas konfuzon pro tiom malsamaj parol-kodoj.

Ne restis al li dubo, ke la definitivaj solvoj en la sfero de kulturo, bonvolemo kaj monda paco estos eblaj nur en la kadro de unusola lingvo en reciproka konfido. Sekve, lia varma idealo akiris tiajn proporciojn, ke, dekomence ĝi ŝajnis al li absurda, antaŭ la neceso verki kaj disvastigi idiomon je la servo de la tuta homaro. Sed li ne ambiciis krei neŭtralan lingvon nacian kapablan plenumi nur la psikologiajn kaj emociajn problemojn de la popolo de lia naskiĝ-lando. Lia revo plivastiĝis pro la deziro atingi fratan solvon por ĉiuj homoj. Pro tio li elmontris tre fruc sian mesian inklinon por tiu eksterordinara realigo, k

la estonta homaro povos kompreni en ĝia grandeco kaj merito Oni devos agnoski, kun humila respekto, la misian vivon de Zamenhof, altruisme dediĉitan al la alveno de Esperamo ka al frata kompreno inter la surtera homaro.

Demando: Ĉu Zamenhof, ek de la komenco de sia laboro, jam skizis ĉi-tiun mirindan kvaliton de sintezo kaj simpleco de la internacia lingvo?

Ramatis: Zamenhof unue pristudis la rimedojn por adapti lingvon simplan, logikan kaj sen la risko degeneri, sed sufiĉe fluan por servi al ĉiuj klasoj, kulturoj kaj malfacilecoj de homa kompreno. Li pensis al la ebleco verki idiomon, kiu povus transformiĝi en ameman kaj saĝan ligilon taŭgan por la plej rafinita kulturo, kiel ankaŭ por la plej malriĉaj intelektoj, kompreneblan por ĉiuj homoj kaj sociaj tavoloj. Tiel li klopodis eviti, ke estonte la bazoj de sia idiomo postulu pezajn kompendiojn de superflua vortaro, kiel kutime okazas en la aliaj lingvoj ek de ilia evoluo kaj aplikado. Por ne nur estis grandega zorgo la ebleco de posta pligrandigo kaj enkonduko de novaj vortoj al lia idiomo, kiel ankaŭ la evoluo de estontaj popoloj kaj iliaj neeviteblaj modifoj, devigante lin alĝustigi Esperanton al ĉiuj neatenditaj surprizoj.

Sed liaj elstaraj mentoroj daŭre asistis lin kaj zorgis pri liaj edifaj idealoj. Nokte, kiam li forlasis la fizikan korpon dum bonfara dormo, ili konsilis lin pri la plej saĝaj farendaĵoj. Pro tio en la disvolviĝo de Esperanto pludaŭras ia mirinda inica s e ku rec o ti el b o ne d i s c i p l i n i ta d e Z am e nh of. K vankam pligrandiĝas la filologia bezono de la homoj, mirakle persistas la denaska kvalito de ĉi-tiu frata idiomo.

Nur la superrigardo de la Ĉielo povis vere orienti la junan studenton tiel saĝe kunordigi la idiomajn radikojn de Esperanto, kiuj ankoraŭ hodiaŭ konsistigas la nedetrueblan fundamenton, kiel garantion kontraŭ iuj ajn modifoj aŭ strangaĵoj.

Demando: Kiaj estus la sugestoj, kiujn la spiritaj mentoroj donis al Zamenhof dum lia surtera vivo, por ke li povu tiel logike trafi la celon kunmeti internacian lingvon? Ni ŝatus koni la unuajn decidojn, kiujn la Spaco transprenis tiusence.

Ramatis: Sendube Zamenhof estis genia spirito kapabla realigi sur la Tero iun ajn alian mision similan al tiu, kiu koncernis la aperon de Esperanto. Pro tio li sin dediĉis frue al la superaj celoj difinitaj de siaj spiritaj mentoroj! Estante ege observema, kvalito, kiu eĉ pliperfektiĝis sub la patra disciplino, I i baldaŭ konstatis, ke la ĉefaj malfacilaĵoj por frata parolkompreno inter la homoj, kuŝis precipe en la uzado de grandega vortaro daŭre kreskanta kaj ĉiam pli elĉerpiga.

Tiam, dum la momentoj de liaj plej profundaj konsideroj, la spiritaj mentoroj povis inspiri al li la ideon profiti la afiksojn kaj transformi ilin en inicajn bazojn de neŭtrala lingvo, pli facile memorigeblajn, kiuj fariĝos fiksaj elementoj kaj dezirata garantio por la kreado de aliaj nepre necesaj vortoj.

Sufiĉe klarvida pro la kono de multenombraj malfacilaĵoj en la fremdaj lingvoj, kiujn li lernis kun sia patro, Zamenhof pene sindediĉis al la laboro, perceptante la laŭdindan kaj genian proceson por kontentige redukti la vastan kvanton da komunaj vortoj tro multe utiligitaj en ĉiu idiomo. Pristudante la afiksojn jam ekzistantajn en la ĉefaj parolataj lingvoj, li sukcesis tiam starigi la "afiksan sistemon", kiu estas unu el la plej valoraj gloroj de Esperanto, submentante ĝin al la disciplino de la dekses fundamentaj reguloj. Multfoje, dum siaj meditadoj, li povis observi, ke la angla lingvo jam prezentas apartan fiksan sistemon pere de certaj fundamentaj reguloj kaj tio helpis lin en la kunmeto de Esperanto, kio poste rezultis en ia simileco inter la reguloj de ambaŭ lingvoj.

Demando: Dum la plenumo de sia misio, ĉu Zamenhof daŭre renkontis favoran sintenon por la sukceso de sia verko, tiom utilapor la homaro?

Ni supozas, ke lia patro estis unu el liaj plej sindonaj kunlaborantoj, ĉu ne?

Ramatis: Preskaŭ dudekjara, Zamenhof ricevis entuziasman aprobon de siaj liceaj kolegoj prezentante sian projekton de helpa lingvo, kiun li nomis "nobla kaŭzo", certigante, ke temis pri longedaŭra kaj valora pliboniĝo por la homaro. Tamen, simile al tio kio kutime okazas al la homoj, kiuj sin oferas por la realigo de pli bona mondo, ankaŭ li baldaŭ restis sola kun siaj entuziasmoj kaj noblaj ideoj. Li ne nur suferis la sarkasmojn kaj la konsekvencojn de alies skeptikecoj, sed ankaŭ fortan kontraŭstaron de tiuj, kiuj nutris nekonfeseblajn interesojn en la konfuza kadro de sia patrujo. Multfoje li senkuraĝiĝis kaj nur la persista asisto de la Ĉielo, kiu superrigardis lian doman mision, malpermesis al li redukti siajn klopodojn kaj lasi sin deprimi antaŭ la granda skeptikeco kaj homa ironio. Preskaŭ la mondo devis rezigni pri ĉi-tiu grandioza lingva pliboniĝo, kiu, estonte, fariĝos unu el la plej fortaj ligiloj por la homa interfratiĝa revo!

Krome, doloriga fakto devigis lin perdi sian ĝojan entuziasmon, ĝuste kiam li jam antaŭvidis la unuan esperantistan sukceson danke al sia fera volo. La patro de Zamenhof - kiu ankoraŭ trudis sian severan aŭtoritaton al la filo - sub la influo de aliaj pedagogoj kaj familiaj amikoj kaj pro timo, ke la juna dudekjara studento malsaniĝu pro troa laboro au mense perturbiĝu kompromitante siajn kuracistajn studojn, postulis la definitivan forlason de la temerara projekto elpensi neŭtralan internacian lingvon! La juna Ludoviko, kvankam konsideris, ke sia vera vivo-celo fundamente konsistis je tiu idealo, revita ek de la infan-aĝo, ankoraŭfoje montriĝis obeema pro sia karaktero honesta kaj humila. Li akceptis la patran devigon kaj

forlasis siajn notojn pri la neŭtrala lingvo, kiuj restis kelkatempe forgesitaj.

Demando: Ni opiniis, ke la patro de Zamenhof, homo de granda kulturo, kompetenta pri la malfacilajoj de aliaj naciaj lingvoj, devus esti unu el laplej entuziasmaj kunlaborantoj de la filo, konscia pri la grandeco, logiko kaj neceso de internacia lingvo. Ĉu ne devus esti tiel?

Ramatis: Ofte, kio por vi signifas malhelpon aŭ senrajtan intervenon de I'destino por malfaciligi altajn celojn kaj idealojn, povas konsistigi krean elementon aŭ "sanktan fajron" de noblaj spiritaj realigoj, kiuj tiom helpas la homaron kaj feliĉigas la homojn. Dum la juna Zamenhof, en la laboro por atingi sian grandan idealon, estis rekuraĝigita, post siaj ĉiutagaj elreviĝoj, de la patrina dolĉeco, oni stimulis, pere de lia severa patro, liajn intelektajn kapablojn kaj tiel alĝustiĝis la praktikaj kaj nepre necesaj elementoj por firmigi la saĝon kaj logikon, kiuj ankoraŭ estas la plej valoraj garantioj por la sukceso de Esperanto.

Irinte Zamenhof al Mosko laŭ patra ordono por akceli siajn kuracistajn studojn, la destino volis, ke post du jaroj li devis reveni al sia naskiĝlando, ĉar la financaj rimedoj ne sufiĉis por vivtenadi sin en la rusa ĉefurbo. Sekve, li devis daŭrigi siajn studojn en la Varsovia Univcrsitato.

Tiel, en kontakto kun sia nacia kaj tbmilia medio, li scntis sin denove kaptita de intensa entuziasmo, kiu vckis eĉ pli impete la malnovan ideon krei la revitan lingvon, kiu frate servu por la uzado de ĉiuj popoloj sur la Tero. Tiam li konstatis, kc tio sendube reprezentis sian vivon, siajn revojn plej purajn kaj sian idealon plej perfektan!

Intertempe, laŭ saĝa agado kaj neklarigebla decido de la elkamiĝintaj spiritaj mentoroj, la patro de Zamenhof, timante la racian malckvilibron de la juna filo, jam detruis ĉiujn liajn kajerojn, manuskriptojn kaj notojn, kiuj ankoraŭ povus helpi lin en la rekonstruo aŭ restrukturigo de la planita lingvo.

Demando: Ni ne povas imagi saĝa intervenon de la spiritaj mentoroj en la verko de Zamenhof, ĝis la decido inspiri al lia patro la detruon de notoj valoraj kej nepre necesaj por la sukceso de la lingvo! Ĉu vi povus klarigi al ni kie trovigas la logiko de tiu sinteno, kiu ŝajnas al ni tiel atrabila?

Ramatis: Car Ludoviko posedis tre bonan memoron, la detruo de liaj notkajeroj alportis al li avantaĝon, kiun nur poste oni povis taksi.

La patro detruis multajn superfluajn aferojn, kiuj, poste reviziitaj, nur kaŭzus malfacilaĵojn al la juna studento por forigi erarojn kaj eviti la tenton de senutila utiligo. Krome, la neceso de Ludoviko mense rekonstrui la detruitajn verkojn, favoris la aperon de novaj rezonadoj kaj plej geniaj filologiaj malkovroj! Danke al sia bona memoro, li sukcesis rekonstrui plej precize multajn elementojn esencajn por sia laboro, ĉar kutime dum niaj rememorigoj, ni identigas la ĉefajn temojn de la pasinteco, dum la superfluaĵo restas forgesita en la cerba meandro.

Tiam li definitive sindonis al la forto de sia mesia idealo. Dum pli ol ses jaroj li izoliĝis de la publiko kaj sindediĉis al intensa laboro kaj evitis eĉ la plej necesajn sociajn rilatojn, la distraĵojn aŭ iujn ajn malŝparojn de utilaj horoj en eksteraj medioj. La detruo de liaj kajeroj deturnis lian atenton de multaj detaloj kaj senutilaj elementoj, kiuj tiel ne embarasis la laboron plenumitan dum la sekvaj ses jaroj.

Submetante sin al laciga laboro taksi la distordojn, malutilojn aŭ deformojn, kiujn la "teorio" de la lingvoj povus kaŭzi kiam aplikata en la praktika vivo de la mondo, li korektis, anstataŭis formulojn, alĝustigis kaj provis vortojn, komparante ilin laŭ ĉiuj eblaj tonoj de la homa voĉo.

Konsiderante tiun heroan sindediĉon, la Transmondo vibris pro ĝojo.

Emociiĝis la laboremaj kaj bonfaraj instancoj, kiuj senĉese inspiris la spiriton de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj oni faris fervorajn aŭgurojn por plej baldaŭa spirita feliĉo sur la Tero, danke al la benita donaco de internacia lingvo. Multaj ĝojaj manifestacioj okazis en la nukleoj, departementoj kaj institucioj de Esperanto situantaj en la Astrala mondo kaj ĉirkaŭaj al via terglobo. Danke al la persisto kaj gcnio de la juna Zamenhof, la homo fine posedis la dian parol-ligilon de frata kompreno, faciligante la vojon por la baldaŭa alveno de telepatio kiel ankaŭ por integriĝi al la Evangelio de Jesuo. Ĉar Esperanto estis tiel forte kaj saĝe strukturita, ĝia sukceso kaj integreco superis la antaŭvidojn mem de ĝiaj mentoroj de la Transmondo!

Demando: Post la alveno de Esperanto, ĉu Zamenhof ekskluzive sin dediĉis al tiu sia celo tiel fervore revita?

Ramatis: Post la diplomiĝo, kiel 26-jara kuracisto, Zamenhof komencis sian misian profesion, necesan por sia vivtenado, ĉar intertempe li edziĝis kun Klara Zilbcrnik. Lia bopatro financis la eldonon de lia unua gramatiko esperantista, kun la dekses fundamentaj reguloj de la lingvo kaj kromc helpa vortaro kun ĉirkaŭ mil vortoj, la teksto de "Patro Nia" kaj kelkaj versoj.

Ĉi-tiu homo tiel nobla kunigis al sia genio grandaniman koron, ĉar dum sia kuracista profesio ne postulis monon de la familianoj de pacientoj, kiuj mortis kaj ankaŭ de tiuj, kiujn li ne sukcesis kuraci aŭ liberigi de la sufero. Kvankam li estis eldonisto de siaj esperantistaj verkoj, li ĉiam rezignis siajn rajtojn asertante, ke "internacia lingvo ne bezonas posedanton, ĉar ĝi estas komuna propraĵo". Vere temis pri spirito je tre alta nivelo en la Spaco, ĉar Zamenhof, dum antaŭaj vivoj kaj en la plenumo de aliaj bonfaraj taskoj en la kampo lingva kaj filozofia, jam estis lasinta en via terglobo aliajn faskojn de lumo!

Danke al nobla grado de rezigno, rekta karaktero kaj spirita kristaleco, estis eble por la spiritaj mentoroj, Esperanton kiel fratan idiomon, ĉar efektive ĝi enhavas la amajn vibradojn de sia kreinto, kiu estis spirito pura kaj esence tolerema. La amo de Zamenhof por la homaro kaj lia abnegacio helpi al siaj kalumniantoj, penetrigis Esperanton per psika vibrado de spirita mildeco, tiel sentema en ĝia idioma esprimo, ke la plimulto de la simpatiantoj estas allogita de ĉi-tiu aŭro de bonkoreco, kiu estis la ĉefa karakterizo de ĝia granda misiisto.

Ĉi-tiu estas unu el la motivoj, kial la superaj spiritoj daŭre transsendas al la Tero la sloganon, ke "Esperanto estas la Evangelio de la lingvoj". Ja, Ludoviko Lazaro Zamenhof ankoraŭ aldonis al sia grandioza lingva verko siajn vibradojn de amemo, humileco kaj sindono, rememorante la sublimajn instruojn, kiuj inspiris la Evangelion de Jesuo.

Jen la kialo de la malsukceso de aliaj idiomoj kaj similaj eksperimentoj, inkluzive de "Volapuk" de Schleyer, ĉar krom ĝia videbla artefariteco, komplikaĵoj kaj idiomaj arbitraĵoj, mankis al ĝi la simpleco kaj la "doto" de spirita simpatio, kiu daŭre emanas el la milda esprim-maniero de Esperanto.

Demando: Ĉu Zamenhof povis ĝui, ankoraŭ vivanta, la gloron kaj ĝojon de sia verko tiel grava?

Ramatis: La sindona doktoro Zamenhof finis sian vivon en la plej mirinda modesteco kaj tiel granda estis lia senkondiĉa amo al la proksimulo, ke li meritis la popolan krom-nomon de Kuracisto-Providenco" kaj tiel li estis definitive konsiderita inter la homoj de bona volo kaj bonaj sentoj.

Poste li mem tradukis multajn verkojn en Esperanton, inkluzive la Sanktan Biblion, Efigenion, Hamleton kaj aliajn.

Komence de ĉi-tiu jarcento Esperanto atingis la deziratan sukceson kaj la sciencistoj mem tre multe helpis al ĝia disvastigo kiam ili agnoskis gin kiel perfektan kaj emancipitan lingvon por la interkompreno de ĉiuj popoloj. Francujo, kiu jam estis la patrujo de Allan Kardec kaj lulilo de la modema civilizacio, ankoraŭfoje glorigis la donacon de Esperanto por la homaro de la Tero, kiam en 1905 aŭspiciis la unuan esperantistan kongreson en Boulogne-sur-Mer. Zamenhof, kiu ankoran povis ĉeesti tiun elstaran kunvenon, travivis ĝojajn tagojn kaj sentis sin kompensita pro sia heroa klopodo kaj ofero profite al la lingvo. Dume, la flagoj flirtis en la aero kaj la verdaj insignoj esperantistaj, simbolo de la espero por pli bona mondo, montrigis sur la brustoj kvazaŭ anonco pri la alveno de la interfratiĝo de 1a homa parolo!

Zamenhof forlasis vian mondon en aprilo 1917-a, vivinte 57 jarojn.

Lia eniro en la Spacon okazis tra senlima lum-vojo balzamita de plej dolĉaj parfumoj de la altaj ĉiel-regionoj. Samtempe, ravaj voĉoj kantis lian eternan gloron, kiel sublima heroldo de la parol-mekanismo por la baldaŭa proksimiĝo inter la surteraj popoloj!

Lia korpo ankoraŭ dormis serene en la ĉerko tegita per rozoj kaj simbolaj palmoj; la insignoj de l'mondo ankoraŭ ĉirkaŭis lian lastan fizikan loĝejon, sed lia spirito jam ĝuis la eternan ĝojon pro la fidela plenumo de la ĉiela mandato.

La kama organismo nenio estis krom glora instrumento alvokanta la parol- manieron intemacian kaj kristanan de la mondo. Li povis verki, en la surfaco de la densa materio, la plej belan lingvan poemon de homa kunfratiĝo, kies klareco, beleco kaj mildeco meritas komparon, laŭ simbolo kaj virto, kun la dolĉa Evangelio de Jesuo.

Kion Jesuo instruas kaj rekomendas, povos esti transsendita al la koro kaj cerbo de ĉiuj homoj nur per la flugiloj de la parol-mildeco de la intemacia lingvo, ĉar sendube "Esperanto estas la Evangelio de la lingvoj".