«La fenomeno Esperanto» de William Auld aperas kiel nova Jubilea Eldonaĵo de UEA kaj kiel bazo por la informado pri Esperanto. La verko konsistas el Enkonduko de Humphrey Tonkin kaj la ĉapitroj: 1ª, la problemo; 2ª, la solvo: teorie; 3ª, la solvo: praktike; 4ª, la lingvo Esperanto; 5ª, tre konciza historio de la Esperanto-Movado; 6ª, «limigita kaj artefarita literaturo»; 7ª, kiel utiligi ĝin? 8ª, kultura demando…
La verko estas pledo por Esperanto kun ekspliko de la lingva konstruo, konciza historio de la Esperanto-Movado, la okazaĵoj de Montivideo en 1954, en kiuj estis akceptita de Unesko rezolucio favora al Esperanto, kaj la alia rezolucio de Unesko en sia 23ª sesio, la 8an de novembro 1985, en Sofio en kiu ĝi gratulas la Esperanto-Movadon okaze de ĝia datreveno. William Auld prezentas la strukturon de Esperanto kiel simplan kaj plendas pro la komplikaĵoj, kiujn aldonas iuj gramatikistoj, kio faras, ke la «facila» lingvo subite ekaperas «tro malfacila»…
La verko de William Auld estas grava informilo pri Esperanto kaj la Esperanto-Movado. La esperantistoj multe povas lerni el ĝi, tamen konvenus traduki ĝin en multajn lingvojn por povi klare kaj koncize piedi por Esperanto al la ĝenerala publiko, ofte misinformata.
Esperanto kaj la Esperanto-Movado devas esti diskonigataj al ĉiuj kaj ĉien, ĉar kontraŭe ni riskas esti fermitaj en ni mem. «La fenomeno Esperanto» estas taŭga verko por la disvastigado de Esperanto.
Boletín (HEF-Bulteno) №289 (jan. 1989)
ENKONDUKO de Humphrey Tonkin
Kiam en la unuaj diskutoj pri festado de la Jubileo de Esperanto ni diskutis la eblecon eldoni libron, kiu prezentu superrigardon de la Internacia Lingvo kaj la ideoj, kiuj fonas ĝin, tuj oni proponis, ke William Auld ĝin verku. Li estas konata kiel homo escepte klera – poeto, eseisto, kritikisto, redaktoro. Li estas brila tradukisto, talenta esperantologo. Samtempe li bone komprenas, kaj ofte priskribas, la fenomenon de la Esperanto-kulturo, ne kiel ian abstraktan beletran koncepton, sed kiel manifestiĝon de vigla, vibra komuna vivo de la utiligantoj de Esperanto. Li dediĉis sian intelektan kaj emocian vivon al tiu fenomeno, zorge kaj sisteme prezentante ĝiajn kulturajn ricaĵojn al la publiko per redaktitaj volumoj kaj revuoj, kaj ankaŭ plene partoprenante la Esperanto-socion ne nur kiel simpla esperantisto sed ankaŭ kiel gvidanto (li eĉ estis vicprezidanto de UEA dum iom da tempo, kaj estas nun ĝia Honora Membro).
Auld akceptis la taskon verki la libron. Kiel multaj aliaj homoj, li vidis en la centjariĝo de la lingvo unikan okazon prezenti ĝin al la ekstera publiko kaj ankaŭ levi la animojn kaj plifortigi la kuraĝon de tiuj, kiuj laboras por Esperanto. Efektive la Jubileo alportis, kaj ankoraŭ alportas, elstarajn rezultojn. Sesmil homoj partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio – la plej granda kunveno de parolantoj de Esperanto en la tuta historio de la lingvo. Per si mem tiu nombro pruvis la viglecon de la Esperanto-movado – kion konfirmis la altnivelaj artaj prezentoj dum la kongreso kaj la raportoj de kongresanoj pri la agado por Esperanto en iliaj propraj landoj. Sed la Kongreso ankaŭ kaptis la atenton de la amasmedioj. Centoj da artikoloj pri Esperanto kaj la Kongreso aperis en la pola gazetaro kaj ilin sekvis pliaj centoj, eĉ miloj, en aliaj landoj. Televidaj teamoj vojaĝis al Varsovio por kapti la kongreson kaj abundis radio-intervjuistoj kaj aliaj ĵurnalistoj. Venis propono el la Pola Registaro, ke oni starigu en Bjalistoko internacian Centron Zamenhof, kiel animanton de la Esperanto-kulturo kaj la serioza studado de la lingvo. Organiza komitato, kun partopreno de UEA, estas nun fondata.
Okazis tuta serio da fakaj konferencoj pri Esperanto kunlige kun la Jubileo – en Parizo, Novjorko, Tokio, Zagrebo, Vieno. Okazis kultura festivalo en Jugoslavio. En pluraj landoj oni organizis aparte imponajn naciajn kongresojn, ofte kun publika partopreno, kaj en aliaj landoj okazis specialaj festaj aranĝoj – ekzemple en Britio kaj Svedio. Aliaj landoj eldonis aŭ ankoraŭ eldonas specialajn librojn aŭ instruilojn aŭ sonmaterialon. Aperis poŝtmarkoj kaj poŝtstampoj, oficialaj deklaroj, starigo de novaj kursoj, nomigo de placoj kaj stratoj, starigo de monumentoj. La sola homo, kiu suferis, estis la redaktoro de la revuo
La jubilea periodo daŭras: ĝi finiĝos per ferma ceremonio en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 1988. Ni rajtas jam fieri pri la rikolto – el kiu tiu ĉi libro estas unu frukto – kaj venos pliaj fruktoj. La Jubileo ja bele pruvis, ke Esperanto vivas. Ĝi ankaŭ pruvis, ke per Esperanto la homoj el ĉiuj landoj – de Ĉinio ĝis Nederlando, de Aŭstralio ĝis Sovetunio, de Kanado ĝis Argentino – povas pace kaj interkomprene ligi la manojn en kunlaboro.
1: La problemo
Estas neeble registri precize, kiom da lingvoj ekzistas en la mondo, ĉar sciencistoj ne sukcesis difini, kio estas lingvo kaj kio estas nur dialekta formo de iu lingvo. Sed se ni diras, ke ekzistas pli ol 3000 diversaj lingvoj aktuale parolataj en la mondo, tio certe ne troigas la situacion.
La distribuo de la lingvoj estas, oni povus diri, ĥaosa. Verŝajne unu homo el ĉiuj kvar en la mondo parolas la t.n. mandarenĉinan sur dekkvinono de la tera surfaco. En Zambio, aliflanke, estas parolataj pli ol tridek bantuaj lingvoj, el kiuj kvar estas ĉefaj kaj reciproke nekompreneblaj. La Eŭropa Komunumo havas naŭ oficialajn lingvojn – oficiale egalrajtajn – sed kompreneble ankaŭ aliaj lingvoj estas parolataj sur ĝiaj terenoj. La hispana estas la oficiala lingvo en preskaŭ tuta Sudameriko – krom en Brazilo, kie temas pri la portugala.
Lingvoj kaj nacioj koincidas nur hazarde. Belgio havas du oficialajn lingvojn, Svislando havas kvar, dum unu triono de la hungare parolantoj loĝas ekster la limoj de Hungario.
Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj. Estas neeble imagi iun ajn ĝeneraligan regulon pri lingvoj, por kiu ne tuj prezentiĝus amaso da esceptoj. Tamen tiu lingva ĥaoso estas kutime malatentata, kvazaŭ ĝi ne ekzistus kaj ne starigus gravajn malfacilaĵojn en la normala homa konduto.
La granda plimulto el la homoj estas unulingvuloj. Ekzistas signifa kvanto da dulingvuloj – precipe en landoj (kiel ekzemple la Respubliko de Sudafriko), kie tio estas enlanda neceso, sed ankaŭ aliloke. Homoj disponantaj pri tri lingvoj estas relative maloftaj, kaj tiuj, kiuj vere regas pli ol tri lingvojn, estas mirindaj esceptuloj. Kvankam preskaŭ ĉiuj homoj scias paroli, lingvoregado estas iasence aparta talento, analoga al pentrista aŭ muzika kapableco. Eble tial la plimultaj homoj ne okupiĝas pri ĝi, aŭ kondutas, kvazaŭ ĝi ne koncernus ilin. Sed eĉ al tiu «regulo» troviĝis multaj esceptoj!
Multaj renkontiĝoj inter diverslandanoj devus esti tre ĝenaj kaj embarasaj pro la malalta nivelo de vera interkompreniĝo, sed ofte ne sentiĝas tiaj al iuj partoprenantoj. Mi foje demandis al mia edzino: «Kial oni kontentiĝas per tiaj primitivaj konversacioj?» Pro sia kutima klarvido ŝi respondis: «Ĉar ili ne atendas ion pli bonan», kaj certe ŝi pravas. Multaj homoj ne atendas seriozan nivelon de interparolado en internaciaj cirkonstancoj.
Mi iam sidis sur kafeja teraso grekinsula. Apude sidis gejunula rondo internacia. Unu el ili, usonano, estis la sola indiĝena parolanto de la angla, sed la angla estis ilia konversacia lingvo. Estante mem indiĝena parolanto de tiu lingvo, mi zorge atentis dum unu horo ilian interparoladon.
Ĝi komenciĝis tre vigle, kun multa ridado, sed iom post iom oni kvietiĝis, kaj fine de la horo, post iom da silenta rigardado al la maro, la grupo dispartiĝis kaj foriris du‑ aŭ triope. Mi sentis, ke la renkontiĝo certagrade fiaskis. La fakto estis, ke la vortprovizo de la neangloj estis vere limigita: la samaj kliŝaj frazoj ripetiĝis plurfoje, ĝis ili ne plu estis adekvataj. La temoj estis samkaŭze limigitaj kaj tre baldaŭ oni tediĝis pri ili. Samtempe la kompatinda usonano devis ofte ripeti frazon ne komprenitan, aŭ serĉi pli facilan esprimon. Por ne paroli pri lia prononcado, kiun eĉ mi kelkfoje nur malfacile komprenis….
Tiu okazaĵo aspektis al mi kiel mikrokosmo de la normalaj internaciaj rilatoj, antaŭ ĉio je la persona nivelo. Ĝi povas esti eĉ pli malbona, kaj eĉ (sufiĉe ofte) kriza, ekzemple kiam turisto klopodas klarigi al enlanda kuracisto la simptomojn de sia malsano, aŭ havas ian karambolon kun la enlanda polico aŭ la pasport-kontrolo.
Lingvodiverseco tuŝas nian vivon pli ofte ol ni konscie rimarkas. Ekzemple, fremdlingvaj filmoj en kinejo aŭ televido. Por «solvi» tiun problemon oni aplikas nur du eblajn rimedojn. Aŭ oni anstataŭigas la fremdlingvan parolon per enlanda parolo registrita de tute aliaj aktoroj ol rolas en la filmo, aŭ oni aldonas skriban tradukon. Neniu el ambaŭ rimedoj plene kontentigas. En la unua kazo la tradukitaj tekstoj devas esti samlongaj kiel la originalaj kaj laŭeble konformiĝi al la lipmoviĝoj de la orginalaj aktoroj (kio ofte falsas la efikon), kaj en la dua la skribitaj tekstoj plej ofte sukcesas nur resumi la parolojn. Tia situacio ne kontentigas sentemulojn, kvankam eble – kiel la lingva ĥaoso ĝenerale – ĝi ne tro ĝenas la ĝeneralan publikon, kiu eventuale rajtas elekti alternativan programon.
Sed la plej grava rezulto de la lingva ĥaoso koncernas la demandon pri paco kaj milito.
Tre malnova skota spritaĵo tekstas jene: – Ĉina maristo alparolas du glasgovanojn surstrate. La unua glasgovano demandas al sia amiko: «Kion li diris?» La dua respondas: «Mi ne scias». La unua diras: «Do ni batu lin kaj foriru».
Ne tre sprita, vi eble pensas. Sed laŭ mi ĝi enkapsuligas situacion tro oftan en la mondo: kiu parolas fremde, tiun oni prefere batu.
Pensu pri tio, ke la granda plimulto el la homoj ricevas novaĵojn kaj informojn plejparte pere de nur unu lingvo: tiu de la ŝtato, en kiu ili civitanas. Eĉ kiam pluraj ŝtatoj havas lingvon pli-malpli komunan, kiel ekzemple Britujo, Usono kaj Aŭstralio, la novaĵoj kaj informoj kutime estas redaktataj de samŝtatanoj de la ricevanto. Kiom ajn ĵurnalistoj k.a. klopodas esti objektivaj, ili restas neeviteble influitaj de la enlandaj antaŭjuĝoj. Kiom pli danĝere, kiam ili eĉ ne celas objektivecon, kiel dum internaciaj krizoj diversspecaj!
Eĉ radioprogramoj el aliaj landoj, direktitaj al ni en la nialanda lingvo, suspektigas nin, ĉar ni supozas ilin «propagandaj». Se nur ni scius, kion la alilandanoj
Manke de senperaj personaj kontaktoj, oni tre facile kredas disvastigitajn asertojn, ke la loĝantoj (ĉiuj!) de iu alia lando, aŭ anoj de alia raso, estas primitivaj aŭ barbaraj aŭ agresemaj aŭ orgojlaj … unuvorte, malamikaj. Kaj manke de komuna lingvo, senperaj kontaktoj estas praktike neeblaj.
En la plimultaj kazoj eĉ ŝtatestroj, kiam ili renkontiĝas por interparoloj je plej alta nivelo, ne kapablas senperajn personajn kontaktojn, sed estas devigataj trakti pere de interpretistoj. Reciproka konatiĝo apenaŭ eblas sub tiaj kondiĉoj.
Lingvaj diferencoj ne malofte malhelpas la komercadon. Mi konas anglojn, kiuj en Hungario kaj Japanio malbenis la neeblecon de senpera intertraktado. Kiam en 1492 Kristoforo Kolumbo ekvelis okcidenten, celante Japanion, Ĉinion aŭ Hindion, en unu el liaj ŝipoj kunvojaĝis suboficiro, kiu scipovis flue la hebrean lingvon. Mankis al Kolumbo interpretistoj de la japana, ĉina kaj hindia lingvoj. Sed tiuepoke en Eŭropo oni kredis, ke la hebrea estis la origina lingvo de la tuta homaro, do Kolumbo esperis pere de tiu lingvo komunikiĝi kun la kleruloj en Malproksima Oriento. Li certe seniluziiĝis, kiam li renkontis la loĝantojn de la Novaj Teroj!
Nuntempe iuj sciencistoj starigis al si la problemon: kiel komunikiĝi kun eventuale renkontotaj eksterteranoj. Ni lasu al ili tiun belan enigmon, kaj revenu al la alia bela enigmo: kiel komunikiĝi kun alilandaj teranoj.
Ekzemple, ni vizitu Jarkunvenon de Rotario Internacia en Nice, Francujo. Enskribiĝis 19_000 homoj el multaj landoj, kaj kio okazis?
«Okazis du aferoj. La homoj enuiĝis. Oni daŭre babiladis dum la paroladoj kaj konstante ĉirkaŭmoviĝadis dum la parolantoj efektive paroladis. La alia estis, ke ju pli pasadis la Kongreso, des pli la ĉeestado en la plenkunsidoj malgrandiĝis, ĝis el preskaŭ 20_000 kongresanoj foje ĉeestis nur du‑ aŭ tricent.»[1]
Kial tio okazis? Nu, la oficiala lingvo de Rotario Internacia estas «nur la angla», kiel oni diras. Tamen la franclingva prezidanto de tiu LKK diris en la komenco: «La diverseco de niaj lingvoj malfaciligos niajn kontaktojn. Ni utiligu niajn lingvokonojn, kiom ajn mezgradajn. Faru, kion mi faras!» – Kaj li elparolis mallongan bonvenigan paroladon en ok lingvoj, inkluzive de la japana. La raportinto komentas: «Lia angla prononcado efektive estis mezkvalita, kaj lia japana lingvo sonis galimatie». Li daŭrigas:
«Por ŝpari tempon, la ĉefajn paroladojn oni faris nur en unu lingvo, sed oni povis ricevi tradukojn diverslingvajn anticipe. Mi klopodis sekvi la paroladojn france, kiam oni faris ilin angle, kaj inverse, sed okazis tiom da malsimilecoj kompare kun la presitaj tekstoj, ke oni devis posedi sufiĉe bone la lingvon de la parolanto por sekvi la tradukon en la propra lingvo! Unu kunsido tro longe daŭradis, kaj unu parolanto provis redukti sian donitan tempon. Unuavice li legis pli rapide, sed fine decidis resumi la lastan kvaronon. Kompreneble, tion li devis klarigi per sia propra lingvo, kaj komplete mistifikis tiujn, kiuj ĝin ne scipovis… La aferkunsidoj estis tuta farsaĵo. Neniu diskutado estis atendita ĉar diskuto ne eblis. Ĉio ŝajnis antaŭdecidita.»
Oni ne supozu, ke tio estis unikaĵo. Male, oni povus milobligi tiun sperton. Jen raporto pri la Tria Asembleo de la Asocio por Mondkonstitucio kaj Mondparlamento, okazinta en Kolombo, Srilanko, en kiu la angla estis la sola laborlingvo:
«Ĝenis krome distordanta amplifa sistemo, kiu kaŭzis, ke la azianoj ne komprenis la homojn el aliaj mondpartoj. „Ili parolas malklare, tra la stomako“ diris unu el miaj lernantoj. Estis revelacio por li, ke por ni estas la azianoj, kiujn ni nur malfacile komprenis. Multaj delegitoj pro enuo skribis leterojn aŭ raportojn dum la paroladoj aŭ entute ne plu ĉeestis.»[2]
Ankaŭ sur la kampo de la sciencoj lingva diverseco kaŭzas senteblajn malfacilaĵojn. La rezultojn de siaj esploroj sciencistoj publikigas en treege diversaj fakrevuoj aŭ libroforme pere de universitataj eldonejoj en tre multaj landoj. Por raporti, la esplorinto elektas tiun lingvon, kiu plej konvenas al li aŭ ŝi, kaj preskaŭ neniam la raporto estas tradukata en aliajn lingvojn. Sciencisto ekscias pri gravaj raportoj koncerne lian fakon, sed ne povas funde studi ilin, se ili aperis en lingvo, kiun li aŭ ŝi ne regas. Tio efektive bremsas la disvastiĝon de gravaj eltrovoj – aŭ eĉ la refutadon de eraraj konkludoj. La Scienco (kun majusklo), teorie tutmonda, en realo daŭre restas pli paroĥa ol supozas la laikoj aŭ pretendas la sciencistoj.
La faka kompetenteco ankaŭ de beletristoj estas limigita per ties lingvoscio. Ili povas koni nur la verkojn originale verkitajn en la unu aŭ du lingvoj, kiujn ili scias, kaj la verkojn tradukitajn en tiujn lingvojn. Kiu supozas, ke ĉio grava estas kompetente tradukita eĉ nur en la plej disvastigitajn lingvojn, tiu estas naivulo.
Entute do, problemoj kaŭzitaj de la lingva diverseco sur nia planedo estas ĝena realaĵo. Ke ili estas realaĵo, tion pruvas la fakto, ke la homoj de nia epoko faris grandajn klopodojn kaj elspezis grandegajn monsumojn provante solvi aŭ forigi ilin. Ĝis kioma grado ili sukcesis?
2: La solvo: teorie
Por solvi la lingvajn problemojn, la homoj aplikis du rimedojn. Ili aŭ utiligis interpretadon (parole) kaj tradukon (skribe), aŭ uzis lingvon ial kaj iel komunan.
Interpretado kaj traduko profitas el la fakto, ke – pli aŭ malpli kompetente – iuj homoj scipovas du lingvojn. Foje en brazila teatro mi devis interkonsenti kun japano pri detaloj koncerne rekvizitojn k.s. Por tion realigi, mi estis devigata paroli en Esperanto al brazilano, kiu ripetis mian diron portugale al japano scipovanta tiun lingvon, kiu ripetis ĝin japane al mia alparolato. Tiu siavice devis respondi laŭ la sama vojo. Kvar homoj necesis, por ke du el ili interkompreniĝu!
Tia longa vojo estas neniel maloftaĵo. Laŭ Ben Patterson, angla membro de la Eŭropa Parlamento: «Supozu, ke temas pri itala parolanto. Nu, tre malmultaj interpretistoj kapablas traduki rekte el la itala en la danan. Tio okazas stafete. Do, la italo diras spritaĵon, kaj ĉiuj italoj ridas; poste ĝi tradukiĝas en la francan, kaj la francoj ridas; poste en la anglan, kaj la angloj ridas. Poste, ĉirkaŭ 30 sekundojn post kiam la italo parolis – kaj li intertempe daŭrigis, parolante pri la morto de kara amiko – ĉiuj danoj ekridadas kvazaŭ freneze».[3]
En la plej bona kazo, tamen, interpretado signifas, ke du homoj interŝanĝas siajn pensojn pere de tria kaj dependas de ties eksperteco. Plej ofte eĉ ŝtatestroj ne povas senpere paroli, sed dependas de interpretistoj – eĉ se la sorto de la mondo kaj la homaro estos decidita per ilia interkonsento aŭ malkonsento.
Tio cetere donas apartan potencon al la interpretistoj, kaj ili ne malofte montras tion: «Alian aspekton de interpretado oni devus laŭ mia opinio reliefigi. La interpretisto staras en kunveno „kiel eĥo en la centro de la universo“. Li sekve tendencas trotaksi sin, konante la gravecon de sia rolo, sciante ke ĉiuj dependas de li. Multaj interpretistoj fakte akiris reputacion de netolerebla orgojlo… Laŭdire iuj estas paranojaj. Eble estus pli juste, diri ke multaj el ili suferas komplekson unua-damecan».[4]
Ankaŭ Nikolo Timaĉefo, lingva oficisto de NASA, nomis ilin «didamnitaj unua-damoj».[5]
En internaciaj registaraj organizaĵoj, kiel UN, Unesko, Eŭropa Parlamento k.s., la situacio estas jam treege komplikita, pro la multnombreco de la «oficialaj» lingvoj.
Dum la 19ª jarcento, pro la elstara potenco de Francujo, la rekonata lingvo de internacia diplomatio estis la franca. Post la Unua Mondmilito du lingvoj regis egalrange sur tiu kampo: la franca kaj la angla; kaj ili estis la oficialaj lingvoj de la Ligo de Nacioj. Sed kiam post la Dua Mondmilito aperis la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, jam necesis pli da lingvoj oficialaj:
Kiam fondiĝis UN en 1945 oni deklaris egale aŭtentikaj la kvin tekstojn de la Ĉarto, kaj ties kvin lingvojn la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj: la ĉinan, la francan, la anglan, la rusan kaj la hispanan. La franca kaj la angla devis esti la laborlingvoj. Supozeble la praktika malfacilaĵo traduki ĉion en kvin lingvojn motivigis tiun distingon. Sed okazis konstanta premado plivastigi la servadon liveritan al la lingvoj nelaboraj. Certe la delegitoj el la dek ok hispane-parolantaj ŝtatoj-membroj devis senti sin malavantaĝaj ĝis en 1948 la hispana estis nomita laborlingvo. Dudek jarojn poste ankaŭ la rusan oni promociis al labornivelo. La rezultinta izoligo de la ĉina sur la pli malalta nivelo, kiel la sola nelabora oficiala lingvo, estis unu kaŭzo de la finfina nuligo de la sistemo dunivela. En 1973 la ĉinan oni promociis al labornivelo, kaj samtempe la araba estis rekonita kiel oficiala kaj labora lingvo.
Tiuj ŝanĝiĝoj ne okazis en politika vakuo. La kvin lingvoj de la Ĉarto, la originaj oficialaj lingvoj, inkluzivis tiujn de la kvin Konstantaj Membroj de la Sekureca Koncilio. Ĉinio, Usono kaj Britujo, Sovetunio kaj Francujo estis sufiĉe potencaj por ricevi vetoivon en la Sekureca Konsilio, kaj ankaŭ sufiĉe potencaj por postuli lingvan privilegion. La hispana, la sola oficiala lingvo ne uzata de Konstanta Membro, estis la lingvo de pli da ŝtatoj-membroj ol iu ajn alia. Tamen, kvankam ĝiaj parolantoj en la mondo nombris ĉirkaŭ trioble pli ol la france-parolantoj, la hispana ne fariĝis laborlingvo ĝis 1948. Parolantoj de la portugala estis duoblo de la france-parolantoj, tamen oni ne oficialigis ĝin, ankaŭ ne poste.
Klare, loĝantaro ne estis sufiĉa motivo, por ke lingvo ricevu oficialecon. Potenco kaj precedentoj estis la ĉefaj kondiĉoj».[6]
Kompreneble, la multnombreco de la laborlingvoj rezultigas altajn kostojn:
Lingvaj servoj en la Ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko laŭtakse kostis dudek sep milionojn da dolaroj en 1976, t.e. 7,5% de la normala buĝeto. La ĝeneva oficejo, kun proksimume la duona lingva personaro elspezis dutrione tiom, 6,4% de sia buĝeto. Kvankam taksado de aliaj agentejoj pri ties lingvaj elspezoj ne estas rekte komparebla pro malsamaj difinoj kaj kontotenaj metodoj, ili montras klaran emon de pli malgrandaj agentejoj elspezi pli grandan proporcion de sia buĝeto por lingvaj servoj ol elspezas la pli grandaj. La tuta elspezo de la UN-sistemo por lingvaj servoj en 1976 estis probable multe pli ol cent milionoj da dolaroj. Oni devas memori, ke lingva personaro kaj servado okazigas ankaŭ nerektajn kostojn: luo de la oficejoj kaj ties mebloj, oficejaj maŝinoj, produktado kaj dissendado de dokumentoj, instalado kaj prizorgado de interpretistaj kabinetoj kaj mikrofonaj-aŭskultilaj sistemoj, kaj tiel plu. Kostoj rilate personaron estas neeviteble altaj, pro la granda nombro de la personoj necesaj: ekz‑e la konstanta lingva personaro de la UN-Sekretariato estas unu el la plej grandaj tieaj profesiaj grupoj, konsistanta el preskaŭ kvarono de la tuta profesia personaro.[7]
Simila ĥaoso regas en la Eŭropo Parlamento, kaj Eŭropa Komunumo. En la Komunumo partoprenas dek landoj, kun sep lingvoj oficialaj kaj egalrajtaj:
Kiel en la Parlamento, tiel ankaŭ en la ĉefsidejo en Bruselo de la komunuma burokrataro batalionoj da tradukistoj necesas por prepari dokumentojn en ĉiu el tiuj sep lingvoj; ĉe ĉiu grava kunsido, brigado da interpretistoj devas ĉeesti por transdoni unu lingvon en alian. Entute, pli ol miliono da paĝoj estis tradukitaj pasintjare. Sole en la Komisiono, interpretistoj devis partopreni proksimume 8_500 kunsidojn, kaj ĉiutage en Bruselo laboras 450 el ili…Triono de la homoj dungitaj de la Komisiono, kaj duono de la personaro de l’ Eŭropa Parlamento, okupiĝas plentempe pri la traduka kaj interpreta servoj, je kosto de ĉirkaŭ ¤ 180 milionoj jare, t.e. 40% de la administraj elspezoj de la Komunumo… „Estas neeble havi ĝustan debaton, precipe la skermadon de parlamenta debatado, al kiu ni kutimiĝis en Britujo“… Eŭropa parlamentano devas meze atendi minimume kvar semajnojn, ĝis dokumento estas tradukita… Ĉe la Komisiono mem, tradukado kaŭzas ĉiutage kapdolorojn, malgraŭ tio, ke preskaŭ 600 tradukistoj, reviziistoj kaj oficistoj laboradas, apogite de pli ol 200 tajpistoj, por prizorgi la amason da vortoj. „Tradukisto povas prilabori ĉiutage iujn kvin aŭ ses paĝojn … sed malgraŭ tio dokumentoj postulas du ĝis tri semajnojn por esti tradukitaj, reviziitaj kaj dissenditaj“…
Pripensu la matematikon: kun ses oficialaj lingvoj oni havas 30 taskojn, por konverti ĉiun el la ses en ĉiujn ceterajn kvin. Aldonu sepan lingvon, kaj oni havas sepoble ses, t.e. 42 taskojn. Kaj kiam alvenos Hispanujo kaj Portugalujo, kio ŝajnas certa en la 1980aj jaroj, tiam temos pri naŭoble ok: 72 taskoj. Praktike, ĉar multaj interpretistoj kaj tradukistoj parolas aŭ komprenas pli ol du lingvojn, pasintjare oni malofte trovis 30 interpretistojn en iu kunsido. Ĝenerale sufiĉis 13 ĝis 16. Kun naŭ lingvoj, tamen, minimume 30 interpretistoj estos bezonataj, kio duobligos la koston. Kaj por skribaĵoj estas kalkulite, ke proksimume 200 pliaj tradukistoj estos necesaj por
Ĉio ĉi adiciiĝas al jeno: grandegaj elspezoj por nekontentigaj rezultoj. Nekalkuleblaj estas la eblecoj por paneo de la tuta situacio: difektiĝoj de la maŝinaro, strikoj kaj malsaniĝoj de la personaro, miskomprenoj, mistradukoj kaj ellasoj flanke de la funkciuloj, ktp. Kaj la tuta internacia komunikiĝo – ne nur en la menciitaj registaraj rondoj, sed ankaŭ en multnombraj internaciaj konferencoj kaj kunvenoj – postulas elspezon de monrimedoj, kiuj pli utile estus uzataj kontraŭ malsato aŭ malsano, aŭ por edukado kaj sociaj servoj.
Kaj ĉio ĉi neniel helpas la ordinarajn civitanojn, kiuj en la nuna epoko pli kaj pli vojaĝas eksterlanden, aŭ la relative malgrandajn komercajn entreprenojn, kiuj pli kaj pli emas komerci internacie. Ili ne disponas pri la rimedoj de la registaroj, kaj iliaj problemoj estas neglektataj. Finfine, malgraŭ belaj retorikaĵoj, ŝajnas, ke neniu registaro efektive deziras, ke ĝiaj civitanoj povu libere kaj senkatene komunikiĝi kun alilandanoj.
La alveno de komputiloj vekis esperojn pri maŝina tradukado, kaj oni investas denove grandajn sumojn por esploroj sur tiu kampo. Ĝis nun la rezultoj restas treege primitivaj (kvankam utiligo de komputilo por helpi tradukistojn fariĝos ĉiam pli ofta), kaj ne antaŭvideblas en la baldaŭa estonteco seriozaj atingoj. Certe ni longe atendos maŝinon kapablan traduki hungaran tekston en la araban!
Kaj komputiloj verŝajne neniam solvos la problemon de la ordinara civitano, kiu vizitas eksterlande. Apenaŭ imageblas tago, kiam (laŭ versoj de satiristo) – «la vojaĝantoj pagos sian groŝon, kaj komputilon metos en la poŝon».[9]
Manke de interpretistoj, la homoj disponas nur unu rimedon: serĉadi iun lingvon komunan.
De tempo al tempo en la daŭro de la historio, iu lingvo fariĝis interlingvo sur pli aŭ malpli granda parto de la tersurfaco.
Ekzemple, en la Romia Imperio la latina estis la lingvo de administrado, kaj interkomunikilo de la multaj gentoj, el kiuj konsistis la imperio. Tamen samtempe, apud la latina, la greka estis lingvo de kulturo kaj interlingvo en multaj mediteraneaj regionoj. Edukitaj romianoj scipovis ambaŭ lingvojn.
Post la disfalo de la Romia Imperio, okazis dialektiĝo de la latina lingvo, el kiu rezultis la hodiaŭaj latinidaj lingvoj: la franca, hispana, itala k.a. La latina tamen restis ĝis la 17ª jarcento en Eŭropo grava interlingvo kaj verklingvo de la kleruloj, kaj la kutimo verki latine formortis nur, kiam serioze fortiĝis kaj establiĝis sentoj patriotisme naciecaj. Hodiaŭ eĉ la romkatolika eklezio preskaŭ tute rezignis pri uzado de la latina.
Ankaŭ en imperioj pli modernaj trudiĝis kiel oficiala lingvo, kaj intergenta komunikilo, tiu de la konkerinto: en la brita imperio – la angla; en la franca – la franca; en la aŭstra-hungara – la germana, ktp; ankaŭ la historio de Azio liveras diversajn ekzemplojn.
Ni trovas tute regule, ke, kiam ajn unu gento konkeras kaj submetas alian, la lingvo de la konkerinto trudiĝas al la konkerito, kaj la lingvo de konkerito fariĝas socie duagrada, kaj eventuale post iom da tempo povas eĉ formorti kaj praktike malaperi.
Tio okazis ankaŭ en Norda Ameriko. Dum la pasintaj ducent jaroj definitive formortis, aŭ estas rapide mortantaj, multaj indiĝenaj lingvoj. Samtempe la angla fariĝis la interlingvo de la nordamerika kontinento. Elmigris tien homoj el ĉiuj landoj de la tero, kiuj devis laŭeble ellerni la anglan lingvon, por civitaniĝi, kaj precipe eĉ por travivi. En vero, ne ĉiuj sukcesis; tamen ĉies infanoj nature fariĝis anglalingvanoj, kaj en la plimultaj kazoj tute rezignis pri la origina lingvo de la gepatroj.
Tio estas konata. Sed malofte oni rimarkas, ke preskaŭ hazarde la angla ricevis tiun rolon. Per relative malgrandaj ŝanĝiĝoj en la historiaj eventoj, la interlingvo de Nordameriko povintus esti la franca, aŭ la hispana. Efektive, en la hodiaŭa Kanado la franca, kaj en la hodiaŭa Usono la hispana denove starigas neignoreblan defion al la hegemonio de la angla! Sur la teritorio de la lingvoj nenio daŭras eterne.
Cetere, ĉi tiu eble estas taŭga loko atentigi pri la signifo de
Ĉu en la moderna mondo ekzistas iu lingvo kapabla roli kiel interlingvo por ĉiuj homoj senescepte, kiuj volas aŭ devas interŝanĝi siajn pensojn internacie?
Tio estas demando tre aktuala. Nuntempe daŭre kreskadas la kontaktoj internaciaj, ĉu komercaj aŭ turismaj, ĉu politikaj aŭ sportaj, ĉu kulturaj aŭ interpersonaj. Sur ĉiuj kampoj oni tre baldaŭ karambolas kun la lingvaj bariloj, kaj la granda plimulto el la kontaktoj okazas je nivelo malsupera, pro manko de komuna
Manko de interpopola komunikado eble ne
Tre multaj personoj pretas aserti, ke en la moderna mondo la lingvaj problemoj estas solvitaj per la angla lingvo. Sed se tio estas vera, por kio ankoraŭ ĉiam necesas la multekosta dungado de interpretistoj kaj tradukistoj en la plimultaj internaciaj konferencoj? Ĉu ilia rolo ne devus jam ekmalaperi?
Kompreneble, la angla estas internacie uzata en iuj difinitaj kuntekstoj kaj en iuj regionoj. Sed la ofte aŭdata pretendo, ke pere de la angla lingvo oni povas elturniĝi ĉie en la mondo, estas pura fantaziaĵo. La anglan scipovas multaj homoj en Skandinavio, Flandrujo, Nederlando kaj Germanujo. Sed en la aliaj okcidenteŭropaj landoj oni ne trovas angle-parolantojn tiel abunde. En iuj, ekzemple Grekujo, ili estas vere maloftaj. En la socialismaj landoj – kaj ni ne forgesu, ke ili ampleksas pli ol duonon de la tersurfaco! – ili eĉ pli maloftas. En Japanujo ĉiuj edukitoj studis la anglan; tamen tre malmultaj scias ĝin paroli, kaj eĉ malpli ĝin komprenas. En la tuta Sudameriko la angla malmulte utilos al vi.
En landoj antaŭe koloniaj oni plejofte celas iom post iom anstataŭigi la lingvon de la koloniintoj per loka lingvo – kvankam en iuj landoj, precipe afrikaj, oni devas plu toleri ĝin pro la ĥaosa situacio de la indiĝenaj lingvoj.
Do eĉ se oni ne volas subtaksi la utilecon de la angla lingvo, estas tamen eble ĝin ankaŭ trotaksi.
Estas konate, ke la angla estas vaste uzata en la internacia aviado, ekzemple, sed ne tiel ekskluzive, kiel iuj emas kredi. En sia libro
«Du rusaj frajtaviadiloj survoje al Bristolo por repreni malpezajn aviadilojn post konkurso aermanovra perdiĝis en la kontrolregiono. Mankis brulaĵo, kaj la pilotoj ne parolis angle. Ĉiuj alvenantaj aviadiloj estis staplitaj dum unu horo dum oni elsendis publikan alvokon en ĉiuj pasaĝeroj por iu, kiu parolas ruse. Finfine iu s‑ro Usher, lingvoamanto, trovis sin parole alteriganta la aviadilon. Lia ŝatokupo preskaŭ certe evitigis akcidenton.»
Tiu okazaĵo, cetere, substrekas la fakton, ke en okcidento tre malmultaj homoj scipovas la «internacian» lingvon de Orienteŭropo, la rusan…
Oni vere ne sufiĉe agnoskas, ke la lingvoj estas gravaj politikaj armiloj. Kiu trudas aŭ akceptigas sian lingvon, akiras avantaĝojn psiĥologiajn kaj praktikajn. Ĝuste pro tio, ekzemple, la dek ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Komunumo rifuzas cedi la egalrajtecon de siaj lingvoj. Ĝuste pro tio tre ofte malpaciĝas la homoj en landoj posedantaj pli ol unu lingvon oficialan, kiel ekzemple Belgujo en Eŭropo, kaj diversaj landoj en Azio kaj Afriko.
Ĝuste pro tio potencaj grupoj praktikas diskrimanacion lingvan: nur tio ekzistu, kion rekonas milionoj! Milionoj parolas angle, france, hispane! Malmultaj parolas gaele aŭ kimre aŭ vaske – do tiuj rezignu pri sia lingvo kaj parolu kiel parolas la grandaj nombroj!
La logika finkonkludo de tiu argumento tekstas: do ĉiuj homoj parolu ĉine! Sed la homoj ne vivas logike.
Kontraŭ la universala uzado de unusola nacia lingvo kontraŭstaras multaj faktoroj, el kiuj la ĉefaj estas eble:
(i) Tio diskriminacias la parolantojn de ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj estiĝas malavantaĝaj kompare kun indiĝenaj parolantoj de la elektita lingvo. Estante malavantaĝaj, ili neeviteble malkontentiĝas, kaj pli aŭ malpli frue (laŭ la politikaj eblecoj) ribelas kontraŭ tiu situacio.
(ii) Eĉ indiĝenaj parolantoj, kiuj rilatas pli senteme al sia lingvo, malŝategas la konstantan fuŝadon de tiu lingvo fare de eksterlandanoj.
(iii) La politikaj cirkonstancoj konstante ŝanĝiĝadas, kaj lingva grupo, kiu hodiaŭ ĝuas superecon politikan aŭ komercan, morgaŭ perdos tiun superecon favore al alia grupo kaj ties lingvo. Ekrigardo al la historio tion pruvas, kaj nur naiva optimisto supozus, ke en la estonteco estos alie.
(iv) Ĉiuj naciaj lingvoj estas por alilandanoj tre malfacile lerneblaj. Gramatikaj neregulaĵoj kaj komplikaĵoj malhelpas la liberan alproprigon de fremda lingvo. Prononcado tiel diferencas de lingvo al lingvo (kaj ankaŭ cetere enkadre de ĉiu lingvo), ke la korekta elparolado de nepropra lingvo estas por la plimultaj homoj praktike neebla.
(v) Ĉiu honesta edukisto devas konstati, ke lingvo-instruado en la lernejoj de la mondo reprezentas grandegan investon de tempo kaj rimedoj kontraŭ vere magra kaj nekontentiga finrezulto. En unu brita lernejo – tute ne maltipa – la administrado faris kvarjaran kontrolon, kun jena konkludo: el 300 lernantoj, kiuj devige eklernis la francan lingvon komence de la kvarjaro, nur 30 ( = 10%) provis kaj sukcesis la ŝtatan ekzamenon pri franca lingvo fine de la kvar jaroj. Por atingi tion, oni okupis proksimume 3_200 klashorojn! – kaj tute ne estas cinike, sed simple realisme, konfesi, ke el la 30 sukcesintoj nur 2–3 efektive sciis kompreni kaj kompreniĝi en franca lingvo. Tio pli-malpli spegulas la situacion en almenaŭ la plimultaj mondpartoj. Ne tiel solviĝas la lingvaj problemoj.
La sola konkludo el ĉio ĉi devas esti, ke la internacia uzado de iu nacia lingvo neniam povas esti io alia ol parta, tre neperfekta solvo de la lingvaj problemoj.
Tial ne estas mirinde, ke iuj homoj turnis sian atenton al la kreado de nova lingvo speciale planita por internacia (aŭ tutmonda) uzado.
3: La solvo: praktike
La ideo pri kreado de speciala lingvo ne estas io nova. Ekzemple:
«Laŭ la konserviĝintaj analaj notoj, unu el la mezepokaj gravuloj de la eklezio, la abatino de la monaĥinejo de Rupertberg apud Bingen, Hildegardis (1098–1178), aŭtorino de serio da natursciencaj verkoj, prilaboris eĉ la tutan sistemon de universala skriba kaj parola lingvo: tiu ĉi
Kun la pasado de la tempo multaj elstaraj eŭropanoj turnis sian atenton al la problemo de universala lingvo, interalie Descartes, Leibnitz, Komenský, Wilkins, Dalgarno, Urquhart, Michaelis, k.m.a. Tamen estas notinde, ke, kvankam Descartes jam en 1629 korekte difinis la strukturon de la kreota lingvo, tamen ĝis la 19ª jarcento la provoj ĝenerale celis kreadon de lingvo filozofia, kun arbitraj elementoj – t.n.
La unua projekto, kiu akiris al si atentindan nombron da seriozaj adeptoj kaj sukcesis disvastiĝi kaj uziĝi nomiĝis
«En la jaro 1889 oni jam kalkulis 283 Volapük-klubojn tra la tuta mondo; ekzistis tiam 316 lernolibroj en 25 lingvoj, aperis 25 gazetoj, el ili 7 redaktitaj ekskluzive en Volapük. Okazis tri kongresoj volapukistaj, la tria kaj plej grava en la jaro 1889 en Parizo. Tie oni parolis ekskluzive en Volapük, kaj la triumfo de la lingvo de Schleyer ŝajnis definitiva. Sed en la sama jaro komenciĝis jam ĝia falo».[11]
Eĉ pli rapide ol ĝi floris, la volapuka movado velkis kaj mortis. Tion kaŭzis ĉefe kelkaj fundamentaj eraroj en la konceptoj de Schleyer.
Unue, la lingvo Volapük, kvankam strukture tre interesa kaj eĉ trafa, estis vere tro malfacile ellernebla. Kvankam la vortmaterialo estis ĉerpita el eŭropaj lingvoj, precipe la angla, la volapukaj formoj estis arbitre tiel ŝanĝitaj, ke rekono plej ofte apenaŭ eblis; la nomo mem de la lingvo formiĝis laŭ la anglaj vortoj
Kaj per tio evidentiĝis dua eraro de Schleyer. Li ne lasis en sia lingvo eblecon de natura evoluo. Tio signifas, kompreneble, ke li tute ne konsciis pri la fakto, ke lingvo estas socia fenomeno, kaj apartenas al ĉiuj uzantoj egale. Pro la arbitreco de la materialo, ĉiu nova vorto devis ricevi la aprobon de la aŭtoro, kiu cetere konservis al si ĉiujn rajtojn pri sia verko. Kvankam «aŭtoraj rajtoj» estas respektindaj, ili malebligis ĉi-kaze tiun socian solidarecon, kiu sola tenas vivanta iun lingvon.
«La skismo inter la volapukistoj, manko de unu gvidanta centro, neebleco de laŭgrada plibonigo de la lingvo, sensenca lingva kaj organiza absolutismo de Schleyer, kresko de diversopinieco – kondukis al detruo de la intencoj de [reformemuloj]. La societoj komencis likvidiĝi unu post alia. La gazetoj ĉesis sian ekzistadon, malaprobante la foreston de unuanima agado kaj la taktikon de Schleyer».[12]
Se la leganto scivolas pri la aspekto de tiu kurioza kaj kuraĝa lingvoprovo, jen la komenciĝo de la
En aliaj cirkonstancoj la fiasko de Volapük estus povinta entombigi por ĉiam, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, la ideon de arte kreita internacia lingvo. Sed la sorto decidis alie. En 1887, ĝuste kiam Volapük proksimiĝis al sia apogeo, aperis en Varsovio la unua lernolibro (por rusoj) de alia Lingvo Internacia, kiu, evitante la fundamentajn erarojn de sia konkuranto, estis destinita fariĝi la sola plene sukcesa ekzemplo de tia lingvo – tiel ke la nomo Esperanto (origine la pseŭdonimo de la aŭtoro) fariĝis sinonimo de lingvo arta tra la tuta mondo.
La aŭtoro, d‑ro L.L. Zamenhof, jam kiel knabo ekhavis ambicion doti la homaron per komuna lingvo. Juda loĝanto de pola urbo en la tiama Rusa Imperio, li spertis de plej frua aĝo la tragikajn sekvojn de reciprokaj ŝovinismoj inter la diversgentaj loĝantoj de sia urbo, kaj li konkludis, ke al tiuj malamoj gravege kontribuas la lingva diverseco. Li estis do la unua tia projektanto, kiu havis fortan socian motivigon de sia kreemo, kaj por kiu la praktika aplikado kaj utiligo de la lingvo estis unuavica faktoro.
Jam kiel gimnaziano li produktis unuan formon de sia lingvo, sed tiu formo poste perdiĝis. Post universitato (li iĝis medicinisto), li rekomencis la interrompitan laboron kaj dum dek jaroj li prilaboris kaj poluradis sian projekton, provante kaj pruvante ĝin en la plej diversaj kuntekstoj. Laŭ li, la lingvo devis esti laŭeble facile lernebla, kaj uzebla tuj de la lernintoj
Kiel li sukcesis pri tiuj celoj, kaj kia estis la lingvo de li kreita, ni vidos en la posta ĉapitro. Sed la nova lingvo disvastiĝis, unue en la Rusa Imperio, baldaŭ aliloke, kaj komenciĝis tiu jarcento de seninterrompa kaj mondskala uzado de lia lingvo, kies datrevenon oni festis en 1987.
La lingvo Esperanto estas fenomeno unika: ĝi estas la sola arta lingvo en la historio de la mondo, kiu ekvivis kaj daŭre pli fariĝis komuna lingvo de homoj el ĉiuj nacioj kaj ĉiuj mondpartoj, krea lingvo de poetoj kaj faka lingvo de sciencistoj, plenrajta komunikilo apud ĉiuj aliaj, laŭdire «naturaj», lingvoj.
Ĝi ne estas, kaj cetere ne celas esti, la lingvo «universala» de la pli fruaj filozofoj. Ĝi neniel kaj neniam celas «forigi» aliajn lingvojn.
Kio ĝi estas, tio estas praktika solvo de la lingva problemaro, kiu maloportunis al la homaro dum miloj da jaroj.
4: La lingvo Esperanto
Same kiel kanalo estas planita rivero, Esperanto estas planita lingvo. Ĉar ĝi estas planita kun difinita celo, kanalo evitas la neoportunaĵojn kaj fizikajn limojn de riveroj, kaj kondukas laŭeble rekte al sia celo. Tiel ankaŭ Esperanto inter lingvoj.
La celo de Esperanto estas senbara komunikiĝo inter malsamlingvuloj. Ĝi estas la sola lingvo en la mondo, kies unua kaj ĉefa rolo estas internacia uzado. Tial ĝi plej perfekte plenumas tiun rolon, ĉar por tio ĝi estis planita.
Aliaj lingvoj, kiujn oni foje nomas internaciaj, efektive ludas tian rolon ĝis certa grado; sed ili restadas antaŭ ĉio lingvoj, kies ĉefa funkcio estas servi al iu aparta socio (nacio, lando, tribo, religio), kaj ili konvenas nek por senĝena uzado en la kadro de iu fremda socio, nek por senpartia, egalpeza perado inter diversaj socioj. Tiajn taskojn ili faras nur tre malperfekte. Ili estas ankaŭ tre malfacile akireblaj por fremduloj.
Por ke Esperanto plenumu sian unikan rolon, necesis, ke ĝi havu interalie apartajn kvalitojn. Jen sekvas kelkaj el ili.
Maksimuma internacieco
La tereno de Esperanto – kaj tion ofte forgesas teoriistoj – estas, laŭdifine, la tuta mondo, kaj ne iu limigita sektoro, kiel ekzemple tiu de la hindeŭropaj lingvoj. Internacieco ne limiĝas al Eŭropo; ĝi ampleksu laŭeble ĉiujn lingvojn. Unuavide tio ŝajnas neebla, ĉar la lingvoj de la mondo treege malsimilas inter si. Sed Zamenhof evitis enfalejon, en kiun trafis pluraj planlingvaj teoriistoj: ili celis ian «tujan kompreneblecon», per lingvo, kiun oni povu legi (ne skribi, ne paroli) sen antaŭa lernado.
Sed kiujn ni komprenu sub tiu «oni»? Vidiĝas, ke tiaj projektoj celas klerajn eŭropanojn – tiujn malmultajn elitulojn, kiuj jam scipovas pli ol unu eŭropan lingvon, aŭ precize tiun elektitan klerularon, kiu malpli ol aliaj urĝe bezonas komunan planlingvon. Kaj por atingi tiun pasivan legeblecon (pli ŝajnan ol realan), la aŭtoroj estis devigataj nenecese malfaciligi la aktivan lernadon, ĉar ili enkorpigis en siaj projektoj multajn neregulaĵojn kaj idiotismojn de la etnaj eŭropaj lingvoj.
Krei lingvon «internacian» sur bazo pure eŭropa signifus nur pliampleksigi la multnombrajn lingvajn diskriminaciojn jam ekzistantajn.
Tia eŭropeca starpunkto ankaŭ ignoras la lecionojn de la historio. Estas vere, ke antaŭ cent jaroj la eŭropanoj estis pli evoluintaj, riĉaj kaj entreprenemaj ol la plimultaj alilandanoj. Eble ŝajnis tiam nature, ke la plej potenca mondparto trudu «sian» planlingvon al la malsuperaj nacioj aliloke, same kiel ili trudis siajn etnajn lingvojn al la subpremataj kolonioj.
Sed intertempe, kiel ĉiam okazas pli aŭ malpli frue, la apogpunkto de la mondpotenco ŝanĝis sian lokon. Nia epoko vidas la teĥnikan kaj ekonomian plifortiĝon de japanoj, araboj, ĉinoj kaj aliaj kompare kun Eŭropo. Antaŭvidebla estas la iama potenciĝo de Afriko aŭ Sudameriko.
Se Esperanto estus lingvo tute eŭropa, ĝi certe jam ŝajnus malpli akceptinda en pluraj mondpartoj, kie, male, ĝi estas hodiaŭ relative populara kaj uzata.
Kiel do Esperanto transsaltis tiun obstaklon?
Unuavide ĝi aspektas eŭropa, tion oni devas konfesi, ĉar la radikaro estas preskaŭ ekskluzive eŭropdevena. Kiam oni vidas la vorton
Oni devas kompreni, ke la radikoj ne estas vortoj. Ili estas la materialo, el kiu la vortoj estas konstruitaj. Tiun fakton eĉ esperantistoj ne malofte pretervidas. Edmond Privat, ekzemple, skribis: «Esperanto… ne konas duoblajn konsonantojn samajn».[13] Oni devas nur pensi pri la vortoj
La vortmaterialo de Esperanto konsistas el radikoj, afiksoj kaj finaĵoj. Eĉ tiu tradicia kaj konvencia disklasigo estas nenecesa – kaj eble malutila; ĉar t.n. afiksoj, kaj eĉ foje finaĵoj, kapablas roli kiel radikoj:
La poeto Julio Baghy iam eĉ verkis tutan poemon, kies vortoj konsistas preskaŭ ekskluzive el afiksoj, prepozicioj kaj finaĵoj:
Efektive, ĉiu ero de la esperanta vortmaterialo posedas sian semantikan enhavon, kiu ideale restas senŝanĝa, senkonsidere pri la rolo, kiun la eroj ludas en vorto aŭ frazo. Finaĵo substantiva, adjektiva aŭ verba difinas la funkcion de radiko en la frazo. Tio signifas, ke ankaŭ la prepozidoj, konjunkcioj, korelativoj kaj numeraloj povas roli substantive, adjektive kaj verbe, ekz‑e: Li sidas
Sammaniere, afikso aŭ radiko povas roli prepozicie:
aŭ: «la traduko de „Hamleto“
Tiu ĉi semantika konstanteco kondukas al grandega aglutineco de Esperanto, t.e. el la vorteroj oni tute normale konstruas vortojn kunmetitajn, en kiuj ĉiu ero konservas sian signifon, kaj la signifo de la vorto estas la sumo de la signifoj de la eroj, el kiuj ĝi estas kreita. Tiel normala en Esperanto estas tio ĉi, ke apenaŭ necesas citi ekzemplojn, tamen: vortspeco (vort·spec·o);
Tia vortkonstruado ja ekzistas sporade kaj malabunde en lingvoj hindeŭropaj, sed ĝi ne estas tipa aŭ larĝe aplikebla principo. Male, en tre multaj nehindeŭropaj lingvoj (ekz. japana, svahila, turka) ĝi estas tiel same normala fenomeno kiel en Esperanto. Ĝi havas ankaŭ tiun avantaĝon (el vidpunkto de lingvo planita), ke ne necesas havi por ĉiu koncepto apartan, sendependan radikon. Kontraŭe, per relative limigita radikaro oni povas esprimi multegajn konceptojn: «…la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7_866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80_000 vortojn … Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7_000 aŭ 8_000 derivitajn vortojn.»[14]
Tiu karakterizo evidente faciligas kaj rapidigas lernadon de la lingvo, ĉar ĝi grave reduktas la kvanton da vortmaterialo lernenda (vd. poste). Ĝi ankaŭ ebligas kreadon de vortoj esprimantaj nociojn, por kiuj en aliaj lingvoj simila vorto ne ekzistas, ekz‑e
Do kvankam la radikmaterialo de Esperanto estas eŭropdevena, la aglutina karaktero de la lingvo distancigas ĝin de Eŭropo kaj proksimigas ĝin al multaj neeŭropaj lingvoj. Tio, kaj la malmultigo de la lernendaj vortelementoj, rezultigas, ke la lingvo estas alloga (kaj certagrade rekonebla) en diversaj mondpartoj ekster Eŭropo. Tiuj ne estas la solaj kialoj, kompreneble – ankaŭ sociaj kaj politikaj faktoroj rolis kaj rolas, kiel ni vidos poste – sed ili multe kontribuas.
Ankaŭ pluraj aliaj karakterizoj de la lingvo faciligas ĝian popularecon en plej diversaj socioj. Ni pensu ekzemple pri prepozicioj.
Prepoziciojn uzas multaj lingvoj por difini la rilatojn inter diversaj elementoj en frazo. Sed ili ne estas universalaj. Iuj lingvoj uzas prefere finaĵojn aŭ postpoziciojn. En hindeŭropaj lingvoj la korekta uzado de prepozicioj estas tre malfacile lernebla, ĉar ili funkcias ofte nelogike kaj nur konvencie. En Esperanto, feliĉe, ili estas multe pli konsekvencaj; principe la prepozicioj, kiel ĉiuj elementoj, havas klaran semantikan signifon, kiu difinas ilian funkcion. Oni ne povas garantii, ke ĉiu lernanto uzos ilin korekte, tamen korekteco estas klare atingebla. Kiam la signifo de neniu alia prepozicio precize taŭgas por koncerna interrilato, oni ĉiam havas la rimedon uzi la neŭtralan
En multaj kuntekstoj tamen la prepozicioj en Esperanto estas ankaŭ eviteblaj, ĉar validas pli ol unu sola rimedo de frazkonstruo. Oni povas diri, ekzemple, aŭ:
Multe pli oftaj, tamen, estas la eblecoj ŝanĝi prepozicion en prefikson. Kvankam la uzitaj elementoj estas samaj, ilia aranĝado en la frazo estas afero de elekto:
naĝi tra rivero = tranaĝi riveron
pensi pri afero = pripensi aferon
iri en ĉambron = eniri ĉambron
La granda fleksebleco de la Esperanta adverbo simile signifas, ke oni povas elekti inter
sidi en la hejmo = sidi hejme
diboĉi dum la junaĝo = diboĉi junaĝe
konatiĝi antaŭ la festo = konatiĝi antaŭfeste
dum la tago = dumtage
aŭ korelativon (ĉefe por komparoj aŭ similigoj):
mensogi kiel tomboŝtono = mensogi tomboŝtone
eksplodema kiel pulvo = pulve eksplodema
rigardaĉi kiel bovido = rigardaĉi bovide
Evidente, ankaŭ adjektivaj frazoj kaj adjektivoj estas interŝanĝeblaj:
virino en longa jupo = virino longjupa
domo trans la vojo = domo transvoja
Oni povas krome verbigi la prepozicion: mia domo
Sume, tiuj kaj aliaj sintaksaj alternativoj donas grandan liberecon en la gramatika esprimado, kaj neniu estas devigata senti, ke necesas sklave sekvi en Esperanto la kutimojn de la multe pli rigidaj hindeŭropaj lingvoj. Tio efektive iom kompensas la eŭropecon de la baza radikmaterialo.
Gramatika reguleco
Tamen troa libereco eble kondukus ĝis ĥaoso. Ĉiu lingvo havas siajn «regulojn»: tamen estas notinde, ke lingvaj reguloj de etnaj lingvoj deriviĝas de la efektiva uzado, kaj ne inverse. Ne malofte la «reguloj» instruataj en la lernejoj grave postlamigas la realan uzadon en la socio, kaj ĉiuokaze ili estas devigitaj ŝanĝiĝi laŭ la evoluo de la socia uzado.
Kaze de planita lingvo, la situacio estas, aŭ estis, iom alia. Kiam la projekto Esperanto eldoniĝis en 1887, tute ne ekzistis esperantista socio. La ekuzantoj de la projekto bezonis iujn regulojn aŭ gvidliniojn pri la korekta uzado de la embria lingvo. En tiu fakto povintus kaŝiĝi danĝero: rigida regularo kapablus bremsi aŭ malhelpi estontan evoluon de la projekto lingven.
Gravega merito de Zamenhof estis ĉiam tio, ke li plene rekonis la neceson de socia lingvobazo kaj de libera evoluo de la lingvo sub la kondiĉoj de praktika uzado. La planlingva movado Volapük disfalis, parte pro la diktatoreca sinteno de ĝia kreinto, kiu insistis estadi la sola arbitracianto pri la lingvo kaj ĝia sorto. Oni rajtas senti simpation pri tia sinteno de kreinto al sia kreaĵo, sed ĝi estis fundamente erara. Ĉiu lingvo estas propraĵo de ĉiuj siaj uzantoj.
La solvo de Zamenhof estis genie simpla. Li starigis por sia lingvo dek ses regulojn, kiuj restas ĝis hodiaŭ la solaj devigaj reguloj por Esperanto; intertempe la gramatikistoj kaj verkintoj de lernolibroj derivis pro siaj celoj diversajn aliajn «regulojn» laŭ la efektiva uzado de la lingvo – sed tiuj restas nur rekomendoj. Ili fakte estas nur helpiloj pri akceptinda uzado.
La dek ses reguloj nenion
La dek ses reguloj jenas:
1.
Al tio estas aldonita
La ceteron de tiu
2.
Zamenhof menciis genitivon, dativon kaj ablativon ĉefe por orientigo de tiuj homoj, ekzemple slavoj, kies genta lingvo posedas deklinacion: en Esperanto ili apenaŭ rekoneblas, kaj, kiel ni vidis supre, prepoziciojn oni ne malofte evitas. Eĉ la genitivo ne estas konstanta, sed esprimebla ankaŭ senprepozicie:
La akuzativon ni poste diskutos pli detale.
3.
Al iuj kritikistoj ŝajnas superflue, ke la adjektivo akordiĝu kaze kaj nombre kun sia substantivo. Tamen en lingvo, kiu celas klarecon kaj precizecon, tiu karakterizo, en kombino kun granda vortorda libereco (vd. poste), ne nur evitas kelkajn miskomprenojn, sed ankaŭ ebligas diversajn elegantecojn en la maniero sin esprimi, ekz‑e:
Eleganteco, tro ofte subtaksata de la teoriistoj, estas grava karakterizo de bonkvalita Esperanto.
4.
Oni diras, ke nombrado kaj sakrado estas la plej malfacile regeblaj kapablecoj en fremda lingvo; kaj efektive ekzistas tre spertaj esperantistoj, kiuj dumkalkule uzas siajn denaskajn numeralojn anstataŭ la Esperantajn. Tamen la nombrado en Esperanto estas laŭeble simpla. Por kalkuli de 1 ĝis 999_999 oni manipulas nur dek du vortojn: 15 dek kvin; 50 kvindek; 500 kvincent; 5000 kvinmil; 1887 mil okcent okdek sep.
Tiel tre nete kaj skemece Zamenhof kompletigis la nombradon. Nur la disdividaj numeraloj kaŭzis al iuj malfacilaĵon, ĉar tiun koncepton ne havas multaj lingvoj. Tamen la ekzemploj donitaj en la
– Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.
– Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝojn, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
5.
Klare, la personaj pronomoj estas kreitaj laŭ la modelo de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ekzemple, la tria persono havas tri formojn singulare, sed nur unu formon plurale. Singulare oni distingas la naturon de la aludato, dum plurale tion oni supozas nenecesa.
Kiel en hindeŭropaj lingvoj, tio signifas ke, kiam la sekso de aludata persono estas nekonata, oni ordinare uzas la viran pronomon
La nedifinita pronomo
En la vintro la fornoj estas hejtataj. =
En la vintro oni hejtas la fornojn.
Okulfrape estas, ke la duapersona
Ci skribas (anstataŭ «ci» oni uzas ordinare «vi»).
…tiu ĉi vorto estas trovata sole nur en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata.
Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur «vi».
Aldonindas, ke la malagrabla, sibla sono de la vorto
6.
(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo ŝajnas lezi la regulon 12!)
La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksaĵoj de la verboj hindeŭropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj eĉ indiĝenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finaĵoj, kiuj sufiĉas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.
En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (
Tiu paragrafo – tute nenecese – kaŭzis multajn malfacilaĵojn al iuj lernantoj kaj eĉ spertaj esperantistoj. Laŭ mia scio, neniu eŭropa lingvo posedas ion similan. (En Brazilio iu diris al mi, ke unu indiĝena lingvo posedas sistemon perfekte paralelan, sed pliaj informoj mankas.) Pro la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la Esperanto-movado perdis nekalkuleble multajn aspirantojn, al kiuj la «facila» lingvo subite ekaspektis «tro malfacila»!
Kaj tamen. La verkintoj de lernolibro, konforme al nacilingvaj kutimoj, insistis pri ia
Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo
Kiam oni uzas
Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).
7.
Ni jam menciis la grandan flekseblecon de la Esperanta adverbo. Ĝi povas esprimi kaŭzon:
Ĝuste pro tiu multuzeblo, la precizan signifon ofte difinas nur la kunteksto.
8.
Tiu ĉi regulo necesas, ĉar en iuj lingvoj prepozicioj postulas ekzemple akuzativon aŭ alian kazon. En Esperanto, akuzativon post prepozicio regas la regulo 13.
9.
Kaj, kompreneble, inverse: ĉiu vorto estas skribata, kiel ĝi estas prononcata. Tiu regulo forigas ortografiajn problemojn, kiaj ekzistas en multaj, ĉefe malnovaj, lingvoj.
Pro tio la alfabeto de Esperanto, kiu estas la unua paragrafo en la Fundamenta Gramatiko kaj sekve deviga, konsistas el 28 literoj, respondantaj al la 28 apartaj sonoj de la lingvo, el kiuj 5 estas vokaloj.
La alfabeto estas propraĵo de Esperanto. Kiel aliaj latinaj alfabetoj, ĝi estas precize adaptita al la postuloj de la lingvo, kaj ankaŭ (kiel la aliaj) posedas sian unikan aspekton, pro la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
Tiu alfabeto, kiu kompreneble kontribuas al la memstara karaktero de la lingvo, ne ĉiam plaĉis al iuj reformemuloj, kiuj eble ne ŝatis, ke la internacia lingvo pretendu egalrajtecon kun aliaj lingvoj. Por pravigi sian vidpunkton, tiaj homoj kutime serĉas pretekstojn ne tre serioze taksindajn. Ekzemple, d‑ro Javal, proksima amiko de Zamenhof, klopodis influi tiun lastan per atentindaj monsumoj, ke li konsentu forigi la supersignojn. Sian deziron li motivis (li multe laboris por helpi la blindulojn), pretendante, ke la supersignoj estas lacigaj por la okuloj! Plej lastaj pretendoj koncernis komputilojn; reformemuloj pretendis, ke la maŝinoj kapablas funkcii nur uzante literojn sensupersignajn (kio praktike signifis la alfabeton anglan) – malgraŭ tio, ke la mondo estas plenplena de komputiloj perfekte funkciantaj kun diversaj abocoj, inkluzive de la Esperanta!
Finfine, la alfabeto Esperanta estas perfekte taŭga por la lingvo Esperanto, kaj estetike belaspekta. Neniu el la multnombraj alternativaj alfabetoj ĝis nun proponitaj sukcesis plibeligi la aspekton aŭ plitaŭgigi la akordiĝon de la skribita lingvo.
10.
Kien loki la akcenton en vorto estas konstanta problemo en multaj lingvoj, por alilandanoj kaj eĉ foje por indiĝenoj (same temas pri vorto, kiun la indiĝeno renkontas la unuan fojon en skribita teksto). Zamenhof evitis tion per la regulo 10, kiu estas tre simpla – kondiĉe ke oni komprenas, ke ĉiu silabo enhavas unusolan vokalon. Tial
11.
Tiu ĉi regulo donas la bazon de tiu vortkonstruado (jam menciita), kiu difinas la karakteron de la lingvo. Estas tre grave, ke Zamenhof aludas nur al «vortoj», kaj insistas, ke ankaŭ la gramatikaj finiĝoj estas vortoj memstaraj. Klare, ankaŭ la t.n. afiksoj estas tiaj. Ni vidos poste la pragmatikan originon de tiu ĉi situacio.
La ĉefa vorto staras en la fino: sekve la analizado de vortkunmeto legiĝas dekstro-maldekstren, ekz‑e:
Kiel ĉiam, la zamenhofa regulo estas minimuma kaj laŭeble liberala. Krom tiu regulo oni havis por sin gvidi ankaŭ la modelojn en la tekstoj verkitaj de la majstro. Surbaze de tiu materialo, oni komencis ellabori ampleksajn teoriojn pri la ĝusta vortkunmetado. La teorio transprenita kaj rafinita de Kalocsay estas la plej ĝenerale akceptita, malgraŭ tio, ke ĝi baziĝas sur premiso, kiu restas ĝis hodiaŭ temo de diskuto: ĉu la Esperantaj radikoj havas en si mem gramatikan kategoriecon?
Tute prave, la teoriado okazas nur marĝene de la praktika uzado, kiu klare demonstras, ke la vortkreaj eblecoj de la lingvo estas eble la ĉefa riĉaĵo de Esperanto. Ĝiaj kapablecoj ŝajnas senlimaj.
12.
Tiu ĉi regulo necesis, ĉar en iuj lingvoj duobla negativo emfazas la negativecon, dum en aliaj ĝi male emfazas pozitivecon. Tiel, en iuj lingvoj la ekvivalento de
13.
Tion ni jam esploris en rilato al la prepozicioj:
14.
Tiun ĉi gravegan regulon, kiu signife diferencigas Esperanton de la aliaj lingvoj, ni jam pli frue diskutis detale.
15.
Kiam ĝi estis eldonita en 1887, la lingvo havis malpli ol mil radikojn – kvankam kompreneble per tiu materialo oni disponis pri vortprovizo multe pli ampleksa. Tiu stoko rapide pligrandiĝis (kiam eldoniĝis la unuaj vortaroj, kaj ankaŭ la unuaj literaturaj verkoj), kaj daŭre pligrandiĝas hodiaŭ.
Estas fakto, ke – precipe sur kampoj sciencaj kaj teĥnikaj – la lingvoj de la mondo posedas ampleksan terminaron pli-malpli komunan, kaj tiaj terminoj povis senĝene akceptiĝi ankaŭ en Esperanto. Fizikistoj kaj psiĥologoj, inĝenieroj kaj juristoj ktp povis rapide starigi siajn fakterminarojn sur tiu bazo.
La averto de Zamenhof, ke oni enkonduku nur vorton fundamentan (kiu do estu radiko, el kiu oni formu la ceterajn vortojn), estis tre sagaca, sed ne ĉiam atentata. (Kiam el
Bedaŭrinde la regulo malfermas ankaŭ aliajn pordojn, malpli bonvenajn. Tre multaj anglalingvaj vortoj eniris aliajn lingvojn (la francan, la rusan, eĉ la japanan ktp), kaj fariĝis certagrade internaciaj:
Ĉu tiel terure? Nu, jes kaj ne. Buldozo estas eble bona; se por la aliaj mi preferas:
La problemo estas, ke tiu abunda angligo de la vortprovizo (kiu tamen okazas en pli forta grado en tre multaj naciaj lingvoj) ja subfosas la ĉefan avantaĝon de Esperanto kiel lingvo
16.
Venis jam tempo emfazi kaj substreki la fakton, ke Zamenhof estis poeto kaj literature kultura homo. Pravas kaj gravas la konata sentenco de Kalocsay: «Kaj vere, oni povas diri, ke ne per Esperanto li faris poezion, sed per la poezio li faris Esperanton». Se tiu aserto ŝajnas al iuj legantoj maltrafa aŭ superflua, ili pripensu du fundamentajn faktojn:
(i) La metio de la poetoj kaj la literaturistoj ĝenerale estas la lingvo, kiun ili disponas. En ĉiuj lingvoj estas rekonate, ke tiuj metiistoj kreas la ĉefajn glorojn, la plej subtilajn kaj esprimivajn formojn, de la koncerna lingvo. Dum la dek jaroj de pretigado, kiujn Zamenhof dediĉis al Esperanto, lia celo ĉiam estis, ke ĝi kapablu reprodukti la verkojn literaturajn de aliaj lingvoj, verkojn de ekzemple Heine, Schiller, Andersen, la Biblio, k.a. Ne kodon li volis krei, sed plenkapablan lingvon, kaj li sukcesis.
(ii) La metio de la sciencistoj plej ofte estas analizado kaj dissekcado, sed ne kreado. La monstro de Frankenŝtajno estas trafega metaforo pri ilia krea kapableco… Mi tute ne dementas la sciencojn kaj ties rolon en nia mondo; sed necesas rekoni iliajn limojn. Tiuj interlingvistoj, kiuj «science» aliris la problemojn, estas ĝuste tiuj, kiuj ne sukcesis – ĉar fundamente ili ne celis – enblovi la vivon en sian kreitaĵon. Aliflanke ankaŭ Schleyer, kiu ja sukcesis vivigi dum mallonga tempo sian lingvon, estis ia verkinto de versaĵoj (en la germana).
Por tio la karaktero de Zamenhof estis ĝusta por la tasko, kiun li starigis al si. Ĝi postulis antaŭ ĉio poeton kaj ne scienciston.
Kaj certe al neniu sciencisto venus en la kapon starigi tiun ĉi deksesan regulon, kiu ebligis kreadon de la sonore belaj versoj de la Esperanta poezio kaj la formfidelan tradukadon el alilingvaj literaturoj, kiuj estas – aŭ devas esti – fieraĵo de la Esperanta lingvo.
Jen estis do la solaj devigaj reguloj de tiu lingvo.
Laŭeble facila akirebleco
Kiam Zamenhof eldonis sian unuan lernolibron en 1887, li difinis en antaŭparolo tri ĉefajn problemojn, kiujn li devis solvi. Du el ili koncernas nin ĉi tie:
– Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.
– Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, – t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.
Eĉ la unuan el tiuj problemoj multaj aŭtoroj de internacilingvaj projektoj ne klopodis solvi; sed celi la duan estis unike: krei lingvon, kiun oni povu tuj ekuzi, ĉu aŭ ne aliaj adeptoj ekzistus! Tio klare evidentigas la ĉiam praktikan naturon de Zamenhof; kaj lia solvo diktis la karakteron de la lingvo, kiel mi ĝin analizis supre.
Por ke la lingvo estu laŭeble facila, Zamenhof aliris la problemon el du vidpunktoj: gramatika kaj vortproviza.
La gramatikaj komplikaĵoj de la etnaj lingvoj estas tiaj, ke lernanto bezonas monatojn aŭ eĉ foje jarojn por kontentige regi ilin. Zamenhof simpligis «ĝis nekredebleco» la gramatikon, kaj fiere pretendis: «La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo». Lingvo konsistas el multe pli ol gramatiko, tamen tiu pretendo estas vera. La 16 regulojn serioza studanto ja povas alproprigi en la daŭro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindaĵo.
Kiel ni jam vidis, el vortproviza vidpunkto la sistemo de vortfarado jam per si mem grave reduktas la kvanton de la lernendaj vortoj. Ankaŭ pri tio Zamenhof prave ne hontis:
«Mi kreis regulojn por
Tiun malmodestan pretendon flanke de nekonita aŭtoro de nekonata projekto oni akceptos laŭ sia maniero surbaze de siaj antaŭjuĝoj; sed tiuj el ni, por kiuj lia lingvo fariĝis normala peranto de la intimaj pensoj kaj spertoj, kaj kiuj eventuale uzadas ĝin por la kreado de plej subtilaj artverkoj ktp – tio estas, la posedantoj de la koncerna lingvo – forte emas konsenti kun Zamenhof. Ĉu necesas aserti, ke neniu volas, aŭ povus, bagateligi la atingojn de la aliaj lingvoj; sed ni ankaŭ ne rajtas supraĵece bagateligi la kvalitojn de Esperanto.
La kvanton de la lernota vortmaterialo Zamenhof plue reduktis per la enkonduko de alia speciala vortkategorio, t.e. «…per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj…)»
Ĉi tie nur kelkaj komentoj.
La prefikso
La uzado de mal nenie kaj neniam estis precize difinita aŭ limigita. Zamenhof citis ekzemplojn:
Tio multfoje kondukas al situacio, en kiu ni rajtas elekti el serio de alternativoj, kiel ekz‑e:
dolĉa ↔ maldolĉa
maldolĉa = amara
malamara ↔ dolĉa
Tiaj alternativoj tre ofte utilas en realaj kuntekstoj:
Tamen la homoj estas konservativemaj, kaj multaj esperantistoj preferas limigi sian uzadon al jam sankciitaj formoj, kaj eviti nekutimaĵojn. Pro tio, eble, samseksemuloj bedaŭrinde preferas nomi sin
La demando pri sinonimoj kaj alternativaj formoj estas tre grava. Vere riĉa lingvo devas disponi pri ili. Kontraŭuloj de Esperanto foje asertas, el sia profunda nescio, ke tia lingvo kia Esperanto malhavas sinonimojn, dum kontraŭe sinonimoj abundas en Esperanto.
Pensu ekzemple pri la sufikso
Ĝusta uzado de la vortoj
Tiaj konceptoj estas eble
Esperanto klare distingas du tiajn konceptojn. Kiu pensas sub influo de nacilingvaj ekvivalentoj, tiu eble havos malfacilaĵojn; sed kiu ellernas la semantikan enhavon de la Esperantaj radikoj, tiu ne nur ne havos malfacilaĵojn, sed ankaŭ rekonos, ke tiurilate Esperanto estas lingvo semantike pli preciza, pli ekzakta.
Kun la celo do ebligi, ke «kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj…», Zamenhof tiel aranĝis, ke ĉiu elemento (= vorto) de la lingvo havu unu fiksitan signifon. Necesis nur disponi pri ŝlosiloj kun tradukoj-klarigoj de la elementoj en aliaj lingvoj por tuj ekuzi skribe la lingvon.
Zamenhof donas kiel ekzemplon la frazon:
Per ŝlosilo en sia lingvo, alilandano facile povus kompreni la frazon, ĉar la elementoj estis klare dispartigitaj. Ne eblas scii, ĉu tiu ebleco iam ajn estis multe uzita en la praktiko, sed ĝi diktis la aglutinecon de la lingvo Esperanto.
Zamenhof klare komprenis la neeŭropecon de sia lingvo. En la
Mi aranĝis plenan
Tro ofte, post ellerno de la lingvo li tion daŭre eĉ ne supozis.
Plian regulecon kaj facilan akireblecon Zamenhof havigis al Esperanto per la korelativoj. Temas pri serio de 45 vortoj aŭ esprimoj semantike interligitaj. En aliaj lingvoj, tiuj konceptoj ordinare postulas 45 apartajn vortojn, kies interrilatiĝo ne ĉiam evidentiĝas. Zamenhof tion atingis per manipulado de 14 elementoj havantaj (kiel ĉiuj elementoj) konstantan signifon. Tion oni klare vidas per tabeligo, sed jen la klarigo liverita de Zamenhof en la Ekzercaro (§30):
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. – La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t“, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ“, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen“, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.
Sed ne tie finiĝas tiu utila korelativeco:
Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi“, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).
Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povos ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi tiea, tieŭlo, tiamulo, k.t.p. ( = kaj tiel plu).
Klare, multaj vortoj en la serioj troviĝas inter la plej oftaj nocioj en la lingvo, kaj fakte oni povas diri, ke almenaŭ en la skribita lingvo ĉiu propozicio enhavas (meznombre) po unu el ili. Tial estas tre necese, ke la lernanto mastru kiel eble plej frue la tabelon. Kompense, pro ties simpla reguleco, tio estas tasko relative facila – kaj certe pli facila ol la akirado de 45-plus apartaj vortoj.
Teoriistoj dezirantaj maksimuman similecon al la hindeŭropaj lingvoj iam nomis la korelativojn «artefaritaj» – kiaj ili eble estas. Tamen en la viva uzado, ili estas forte esprimivaj, pro la semantika forteco de la koncernaj elementoj.
Altgrada fleksebleco
Normala vortordo multe diferencas de unu lingvo al alia. Se citi simplan ekzemplon, en unu lingvo adjektivo antaŭiras sian substantivon, en alia lingvo ĝi postsekvas la substantivon.
Aŭ: la normala ordo de subjekto, objekto kaj predikato en propozicio povas tre malsami de lingvo al lingvo. Dank’ al la akuzativa finaĵo ‑n, Esperanto posedas grandan liberecon tiurilate. Tiu akuzativa finaĵo estas ofte kritikita de okcidenteŭropaj neesperantistoj, kiuj nomas ĝin «nenecesa». Sed tiu kritiko ignoras la fakton, ke ĉiu lingvo posedas akuzativon en iu formo aŭ alia. Lingvoj, kiuj ne indikas ĝin per finaĵo aŭ alia leksika ŝanĝiĝo, tion faras per deviga vortordo – kiun fremdulo devas lerni, kaj kiu tre rigore rigidigas la vortordon en tiu lingvo.
Homoj posedantaj lingvon kun relative rigida vortordo ne ĉiam komprenas la avantaĝojn de vortordo relative libera. Efektive ili ne malofte supozas la ekziston de ia «natura» vortordo (kiu spegulas, kompreneble, la vortordon kutiman en ilia propra etna lingvo), sed kiel eksplikis Wells,[15] tio estas iluzio. Iu lingvo havas vortordon
Tiu libereco de Esperanto evidente ne estas tuta. Kiel montris Piron,[16] se oni diras la frazon:
Sed vortordo kapablas multon komuniki. Se ni komparas du variantojn de simpla frazo, ni povas tion esplori:
En la unua, «mia helpanto» implicas, ke nur unu helpanton mi havas; en la dua, «helpanto mia» implicas la ekziston de pli ol unu helpanto, kaj preskaŭ egalas al «unu el miaj helpantoj». Se mi skribas:
Sed ankaŭ tie ne finiĝas la eblecoj. Se ni prenas la kvar elementojn, kiuj konsistigas tiun propozicion: subjekto
Mi ja ne listigos ĉiujn (tion povas ĉiu interesiĝanto mem), sed jen kelkaj specimene:
Kunteksto ofte gvidas la elekton. Ekzemple:
Je ĉiu paŝo, do, oni disponas, pli-malpli nekonscie, pri amaso da esprimeblecoj. Kiam Zamenhof verkis la esperantistan himnon «La Espero», li estus povinta skribi ekzemple:
aŭ:
Sed ne. Li elektis skribi:
La preferindeco de lia teksto estas klara al ĉiu sana orelo (se vi dubas, provu kanti la variantojn!), kaj probable ne konscie li elektis ĝin. Sed la rolo antaŭ ĉio de poeto estas trovi la ĝustan lingvan formon por la konceptoj.
Pro tio la libereca vortordo de Esperanto estas unu el ĝiaj gravaj avantaĝoj kiel lingvo internacia, kaj tute precipe, cetere, kiel traduklingvo (pro la multnombraj eblecoj ĉiam prezentataj al la tradukanto).
Flanka avantaĝo de la akuzativa finaĵo estas tio, ke ĝi liveras trafan elekteblecon inter pasiva kaj aktiva esprimado de la sama koncepto, ne perdante la antaŭecon de la agricevanto: aŭ
Tro abunda sinsekvado de pasivoj ofte efikas peze. Iom da eleganta variado faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ĝin. Lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo bela en originalo povas iĝi malbela en tro laŭvorta traduko; ekzemple, sinsekvo de pasivoj eleganta en la angla povas fariĝi tede peza se tradukanto tro sklave reproduktas tiun sinsekvon. Sed oni havas elekton:
Mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo
Mian rigardon de tempo al tempo allogis la nur malforte brilanta spegulo
La luno estis preskaŭ tute forkaŝita de nuboj
La lunon preskaŭ tute forkaŝis nuboj
La altgrada fleksebleco de la esperanta sintakso faciligas sur tutmonda tereno la lernadon kaj uzadon de la lingvo.
Prononcado
Esperanto enhavas 28 sonojn, el kiuj 5 estas vokalaj sonoj kaj 23 estas konsonantaj sonoj.
Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la kvin literoj A E I O U reprezentas po unusola sono. (La angla lingvo, ekzemple, eĉ ne posedas literon, kiu reprezentu la plej oftan vokalon en la lingvo: /ə/!) Tiuj vokaloj (t.n. mezaj) estas tiel diferencaj inter si, ke ili ebligas relative larĝan diversecon en la prononcado sen miskompreno. Nederlandano foje certigis al mi, ke li ne kapablas distingi inter la anglaj vortoj
Tamen tiu malmulteco de malsamaj vokalsonoj donas apartan gravecon al la konsonantoj en distingado de la vortoj. Se «malaperas» iuj konsonantoj, ekzemple dum kantado, tio tre malfaciligas la tujan komprenon. Sekve konsilindas relative forta elparolo de la konsonantoj, kaj ankaŭ necesas nete klara distingado inter la paroj p/b, c/dz, ĉ/ĝ, t/d, f/v, k/g, h/ĥ, ĵ/ŝ, l/r, m/n, s/ŝ, s/z, s/c, ŝ/ĉ, b/v, j/ĝ, ĵ/ĝ.
Diversaj nacioj devas atenti pri diversaj emoj al erarado. Angloj, ekzemple, devas lerni la prononcadon de
Sed tiuj ĝenoj – neeviteblaj, se oni pripensas la grandegan gamon de sonoj en la lingvoj de la mondo – estas bagatelaj, kompare kun la malfacilaĵoj spertataj de anglo, kiu lernas la francan, aŭ japano, kiu lernas la anglan.
Diftongoj en Esperanto ekzistas nur en la formo: vokalo plus
Ĝis kioma grado oni atingas unuformecon de la prononcado, kaj kiel starigi rekonatajn normojn en lingvo, al kiu praktike mankas indiĝena popolo? Jen demandoj, kiuj ofte prezentiĝas al neesperantistoj kiel nesolveblaj.
Efektive, unuformeco de la parolado ne ekzistas en iu ajn lingvo – ĉiuj individuoj parolas iomete malsame (ni povas rekoni homojn, ĉu ne, per la nura voĉo). Tial, cetere, eĉ la «norma» prononcado iom post iom modifiĝas kaj ŝanĝiĝas. Sed eĉ se ni ignoras tiun fakton, malsamaj prononcadoj en diversaj regionoj samlingvaj – la dialektoj – tre ofte diferencas tiel forte inter si, ke reciproka kompreniĝo povas esti tre malfacila aŭ eĉ foje preskaŭ neebla! Tiom pli por alilandanoj, kiuj «scipovas» la koncernan lingvon!
Diverseco en la prononcado de Esperanto – kio kompreneble povas okazi – vere neniam atingis similan gradon de reciproka malfacilo. Unuavice, ĉar la
Normojn oni rekonas. Belan parolon oni admiras kaj klopodas imiti – ĉar Esperanto, kiel ĉiuj lingvoj, havas sian «naturan» belon, kiu konformiĝas al la spirito de la lingvo. Kaj dum cent jaroj Esperanto havis abundajn oratorojn, aktorojn, radioprogramistojn kaj aliajn, kies prononcado de la lingvo estis kaj estas rigardata kiel imitinda.
La moderna teĥniko de radio, televido, facila internacia telefonado, sonbendoj kaj diskoj gramofonaj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de ĉiuj lernantoj.
Multaj esperantistoj opinias, ke «plej bonan» prononcadon de la lingvo havas ofte jugoslavoj.
Ĉiukaze la esperantistoj ofte amuziĝas per ludo, kiu konsistas el la provo diveni, el kiu lando devenas nove renkontitaj samideanoj. Tiu ludo estas tre ofte vere malfacila, eĉ komike erariga.
Stabileco
La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19ª jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis sian socian bazon, kiu donis firmecon al la lingvo, kaj historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui kaj disvolviĝi la internacia lingvo.
Kio ne mankis al Esperanto, tio estis homoj, kiuj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ĉia dubeco pri la fidindeco de la proponitaj formoj nur malhelpus la realigon de tiu celo. Lernantoj devis esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.
Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Novaĵoj povu ekzisti apud la malnovaj formoj, ĝis la praktiko montros, kiu el ili estas preferinda. Neniu novaĵo kontraŭu ekzistantan formon. Ekzemple, iuj reformemuloj preferis pluralan finaĵon
Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis?
En 1905 Zamenhof eldonis la
Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu en 1987 iĝis centjara. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tiu principo, forlasis la movadon, preferante Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro tio, ke Fundamento al ĝi mankis – kaj fondiĝis UEA, dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo.
La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ alimaniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento.
5: Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
La historio de la Esperanto-movado estas tre interesa kaj kelkrilate miriga studobjekto. Ĝi estas ankaŭ komplika, ĉar ĝi ampleksas pli-malpli la tutan mondon, kaj la sorto de la lingvo kaj de la esperantistoj tre ofte dependis de apartaj registaroj kaj de politikaj cirkonstancoj. Iuj registaroj kuraĝigis Esperanton, aliaj persekutis la esperantistojn kaj malpermesis la movadon. Oni povas facile imagi la efikon de du mondmilitoj al movado celanta internacian kunlaboradon kaj – implicite, se ne eksplicite – tuthomaran fratecon. La fakto, ke la lingvo Esperanto travivis la mondmilitojn, atestas pri la forta realeco de ĝia fundamenta ekzistorajto, kaj pri la valoro de la konceptoj, kiujn ĝi reprezentas.
Pro tiuj komplikeco kaj amplekso, do, estas eble ĉi tie nur skizi la ĉefajn konturojn de ĝiaj progresoj kaj malprogresoj dum la pasinta jarcento.
Zamenhof eldonis proprakoste sian Unuan Libron en julio 1887. Ĝi estis tute modesta broŝureto, kaj al Zamenhof mankis, ekzemple, propra presorgano aŭ alia konkreta rimedo por vaste diskonigi ĝian ekziston. Li dissendis ĝin al la gazetaro, al diversaj kluboj, kaj al konataj individuoj. Kiel komenciĝo ĝi estis sufiĉe modesta.
Tamen jam antaŭ la komenciĝo de 1888 Zamenhof ricevis surprize multajn promesojn ellerni la lingvon, kaj la unuaj mil esperantistoj estis registritaj ĝis 1889.
En decembro 1888 transiris al Esperanto la grava volapuka klubo en Nurnberg, Germanujo, kaj fariĝis la unua Esperanto-klubo en la mondo. En septembro 1889 ĝi fondis la unuan Esperanto-gazeton,
Fine de 1890 Zamenhof transprenis la eldonadon, sed en decembro 1891 li trovis sin tiel senmona, ke li devis anonci ĉesigon de la revuo. Tia bato eventuale mortkondamnus la lingvon. Feliĉe, intervenis germano, W. Trompeter, kiu garantiis la necesan monon, kaj efektive savis la burĝonantan lingvon.
Tamen en 1895 la cara cenzuro malpermesis la gazeton en Ruslando, tiel ke
Sed la situacio post pluaj kvar jaroj (la lingvo estis tiam nur ok jarojn aĝa!) estis jam multe pli esperiga ol en 1891. Estis oficiale registritaj 3602 esperantistoj; estis eldonitaj 47 lernolibroj kaj vortaroj, en 19 lingvoj; estis eldonitaj eĉ 12 literaturaj verkoj, ne nur tradukitaj sed ankaŭ originale verkitaj, el kiuj la ĉefa estis mirinda traduko de la ŝekspira
Cetere, la praktika utiligo de Esperanto jam komenciĝis, en la formo de vojaĝoj, dum kiuj la lingvo ludis seriozan rolon. Ekzemple, en 1895 du svedoj vojaĝis tra Rusujo, Tukujo, Rumanujo, Aŭstrujo, Hungarujo kaj Germanujo, kontaktiĝante kun lokaj esperantistoj. Tiaj vojaĝoj donis faktan pruvon pri la taŭgeco de la parola lingvo.
Malfacile imagebla por hodiaŭaj esperantistoj estas la etoso kaj efiko en tiuj pioniraj tagoj. Jarojn poste la franco Carlo Bourlet priskribis sian propran sperton:
Tuj aperas antaŭ miaj okuloj la fantoma bildo de maldika, pala viro kun longaj blondaj haroj, maldensa flava barbeto kaj fikse rigardantaj bluaj okuloj: Seleznjov!
Tiu asketo, kun sia longa, griza palto, kies kolumo estis ĉiam levita, estas la unua eksterlanda Esperantisto, kun kiu mi parolis en Esperanto. Mi bone memoras la festeneton en la
Seleznjov estis nia parolinstruisto; ĉar li, la unua, konigis al ni, ke Esperanto povas esti vivanta lingvo; li, la unua, pruvis al ni Parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la samaj facileco, eleganteco, rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo.[17]
Post la ĉesigo de
Eble ĝia plej grava sukceso estis varbo de la potenca eldonejo
Samjare, ekzistis jam kvin Esperanto-societoj en Japanujo.
Rivalecoj interne de la franca movado rapide kondukis al starigo de propra eldonejo
Dank’ al tiuj du eldonejoj – samtempe kun eldonado pli aŭ malpli modesta en aliaj landoj – la literaturo de Esperanto kreskadis abunde. Klasikaĵoj el franca k.a. lingvoj aperis tradukitaj, kaj pli kaj pli da verkoj diversfakaj originale verkitaj en Esperanto. En 1907 aperis la unua, 500-paĝa, originala romano,
Dum la sama periodo alia granda paŝo antaŭen estis farita. En 1904 esperantistoj en norda Francujo kaj suda Anglujo organizis eksperimentan «Unuan Kunvenon Internacian de Esperantistoj», kaj en aŭgusto tiujare ĉ. 200 el ili pasigis semajnfinon en la du regionoj, kun, kompreneble, transmarkola vojaĝo sur boato. Tiel sukcesa estis la aranĝo, ke la grupo en Bulonjo-sur-Maro konsentis en tiu urbo organizi en la somero de 1905 la unuan Kongreson de Esperanto.
En aŭgusto 1905 tiu kongreso okazis: ĉeestis 688 esperantistoj el 20 nacioj. Ĉeestintoj atestas pri la emocia travivaĵo de tiu epokfara semajno. Por la unua fojo en la historio de la mondo homoj el multaj diverslingvaj nacioj kunvenis kaj uzadis neŭtralan arte kreitan lingvon inter si. Tio ripetiĝis jam dekmilojn da fojoj, kaj iasence neniam tute mankas sento de miro pri la miraklo de tiaj senĝenaj komunikiĝoj, sed la unikeco de tiu semajno en 1905 trasentiĝas ankaŭ nun.
La inaŭgura parolado de d‑ro Zamenhof – kiel la leganto mem konvinkiĝos – estas unu el la grandaj paroladoj de la historio, kaj meritas seriozan atenton de ĉiuj homoj, kaj antaŭ ĉio de ĉiuj politikistoj. Ĉi tie ni ripetu nur kelkajn liniojn:
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia!
Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, – ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!
La Kongresoj de Esperanto ĝis hodiaŭ okazas ĉiujare, ĉiufoje en alia lando, ne nur en Eŭropo. Hodiaŭ, kompreneble, okazadas ankaŭ centoj da aliaj internaciaj kunvenoj ĉiujare, landaj, fakaj, studaj, simple turismaj; sed la Universalaj Kongresoj formas la ĉefan manifestacion de la spirito unuafoje spertita en Bulonjo-sur-Maro.
Nur du jarojn post tiu evento komenciĝis krizo, kiu denove minacis detruon de la afero Esperanto. Necesas kompreni, ke ekde la komenco ekzistis en la movado du tendencoj, kiujn oni povas simplige nomi
Estas notinde, ke Zamenhof antaŭvidis ŝanĝiĝojn en sia lingvo, kaj tion ebligis per
Sed iuj reformoj estus neeblaj. Pluralo en
Sed iuj homoj, por kiuj Esperanto restadis projekto, speco de ludilo anstataŭ serioza lingvo, ne agnoskis tiajn praktikajn konsideraĵojn, kaj en 1907 du el ili ekkaptis prezentitan okazon trudi al la movado – ili antaŭsupozis – siajn privatajn marotojn.
La afero de la Delegacio estas komplika, sed sumiĝas jene:
En 1900 franca sciencisto, L. Couturat, helpate de alia sciencisto L. Leau, fondis «Delegitaron por Alpreno de Lingvo Internacia». Tiu Delegitaro neniam havis karakteron de publike organizita asocio; ĝiaj sekretario Leau kaj kasisto Couturat estis de neniu elektitaj, kaj ili fakte tenis la tutan aferon aŭtokrate en siaj manoj. Tamen ilia agado bezonis la subtenon, moralan kaj financan, de la Esperanto-movado. En 1906 tiu Delegitaro sin turnis al la Internacia Asocio de Akademioj kun peto, ke ĝi prenu la definitivan solvon de la mondlingvo en siajn manojn. Tion la Asocio rifuzis en 1907, deklarante sin nekompetenta por decidi pri problemo «solvota de la vivo mem». Couturat do proponis, ke la Delegitaro elektu 18-membran komitaton por memstare solvi la problemon.
Zamenhof delegis elstaran francan esperantiston, la jam menciitan
Rezulte de tio, la Esperanto-movado efektive skismiĝis. Parto de la esperantistoj transiris al Ido; sed estas interese ke, same kiel en 1894, la granda plimulto restis fidela al Esperanto. Kaj, kvankam la idistoj ĝenis la progreson de Esperanto dum du jardekoj – ĝis Ido formortis pro sia propra malsano, la eterna reformemo, kiu neniam finiĝis – tamen tiu skismo havis ankaŭ gravan bonan flankon. Nome, ĝi liberigis la movadon de la reformemo kaj starigis novan epokon de konservativeco lingva, kiu fortikigis la bastionojn de la movado kaj daŭris unu tutan generacion.
Ĝi havis ankaŭ alian sekvon tre gravan: la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis la Ido-krizo, la grupigitaj esperantistoj havis kiel sian preskaŭ solan celon propagandi la lingvon kaj varbi novajn adeptojn.
Théophile Rousseau, franco, kaj Hector Hodler, sviso, estis du el la esperantistoj, kiuj pli interesiĝis pri la praktika apliko de la lingvo kaj ĝia socia rolo. Jam en 1905 Rousseau klopodis por la apliko de Esperanto en turismo; li propagandis ĉe hotelestroj kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Kiam eksplodis la idista krizo, Hodler opiniis, ke neniu el ekstere rajtas trudi teoriaĵojn al uzantoj de la lingvo. Pro tio li dissendis, kun Rousseau kaj kelkaj aliaj, cirkuleron al la grupoj, kiu proponis starigon de internacia organizaĵo por servi al la lingvouzantoj. Kerna en tiu koncepto estis nomigo en laŭeble ĉiu urbo kaj vilaĝo de esperantista delegito, aŭ «konsulo» kiel oni tiam nomis ilin, kiu pretus helpi al vojaĝantaj aŭ informserĉantaj esperantistoj. En marto 1908 pli ol cent grupoj aliĝis al la ideo kaj elektis delegiton. En aprilo la Asocio estis fondita, kun organo «Esperanto», kaj nova, praktika esperantismo estis lanĉita.
La funkciado de UEA multe kontribuis al la fakto, ke Esperanto travivis la Unuan Mondmiliton. Ĝia centra oficejo estis en neŭtrala Svislando, kaj tial la oficistoj povis peradi informojn kaj transpagi monon, kiuj estis alivoje baritaj. La nombro de la helpopetoj kaj la plenumitaj servoj estas konsterna. La traktitaj korespondaĵoj (alvenintaj kaj forsenditaj) sumiĝis je pli ol 175_000 dum la daŭro de la milito![18]
Ekzemple, jam en septembro 1914 UEA dissendis cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu informo, tradukita en 30 lingvoj, aperis en centoj da gazetoj. Ĝi tekstis:
«Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝis suprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havis la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn Delegitojn en la militantaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al Universala Esperanto-Asocio, 10, rue de la Bourse, Genève, Svislando.»
Dum septembro ĝis decembro 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga – pro la laboro, kiun postulis la plenumo. Por havi ordon en tio, sliparo devis esti starigita, tiel ke UEA povu, se necese, interveni mem, per propra demando, ĉe personoj ne respondintaj. Sed la servo ne haltis ĉe tiu simpla ricevo kaj transsendo. Venis demandoj specialaj, serĉado de personoj, transsendo de mono, de pakaĵoj, helpo al civilkaptitoj, kaj ankaŭ informpetoj pri soldatoj. Pri la amplekso de la plenumita laboro sufiĉas diri, ke dum decembro 1914 la taga eniro de korespondaĵoj estis inter 250 ĝis 300.
Kvankam, evidente, en tiu terura milito pereis esperantistoj, precipe junaj, kaj mortis Zamenhof mem, la movado rapide restariĝis en ĉiuj landoj. Kaj aperis tute nova faktoro.
Politika neŭtraleco prave estis kaj restas fundamenta principo de UEA kaj la t.n. «neŭtralaj» esperantistoj. Sed la klaskonscia laboristaro inter la mondmilitoj fariĝis adeptoj de tiu aŭ alia formo de socialismo, kies konata devizo estis «Laboristoj de la mondo unuiĝu!». Tre multaj el ili – komunistoj, socialdemokratoj, anarkiistoj k.a. – tiris el tio konsekvencan konkludon: kiel la diverslandaj laboristoj povu efike kunlabori sen komuna lingvo? Ili do trovis Esperanton, kaj kreis sian propran internacian organizaĵon, kiu eduku kaj klerigu laboristojn pere de la internacia lingvo. Tiu movado floris, kaj post nur kelkaj jaroj jam havis pli da anoj ol la neŭtrala movado.
Al ĝia frua prosperado multe kontribuis la postrevolucia sinteno de la sovetaj bolŝevikoj. Dum kelkaj jaroj la sovetia registaro vigle kuraĝigis la esperantistojn, konforme al sia tiama linio. Sed ĉirkaŭ 1930, rezulte de la disvolviĝo de stalinismo, tiu linio (fido je baldaŭa mondrevolucio) estis forlasita. Esperanto estis malpermesita, kaj silentiĝis la sovetiaj esperantistoj dum kvarona jarcento, kaj – post la Dua Mondmilito – en la plimultaj socialismaj landoj okazis same. Nur post la morto de Stalin kaj la oficiala distanciĝo de liaj krimoj fare de la sovetia registaro Esperanto iom post iom estis permesata: estis miraklo, ke post tiu jardekojn longa tempo aperis denove esperantistoj en Sovetunio.
Sovetunio ne estis la sola lando, en kiu Esperanto estis malpermesata. Ankaŭ aliaj diktatoraj registaroj – nazia Germanio, frankisma Hispanio, makartisma Usono k.a. – proskribis ĝin, ĉar ĝi estis por ili «lingvo juda», aŭ «lingvo komunista», aŭ «lingvo kosmopolita»: sed fakte pro tio, ke ĝi ne nur malfermas fenestron al eksteraj influoj, sed ankaŭ implicas ideojn pri interhoma frateco, paco k.s. El tiu fakto, kiel sobre demonstris Lins[19], la esperantistoj ricevis – ne la unuan fojon, cetere – siajn martirojn.
Tiu ekfloro de Esperanto inter la laboristaro tamen vidis la formuladon de fenomeno vere unika: komplete nova politika filozofio, kiu estus nepensebla se Esperanto ne ekzistus. Ĝi nomiĝas sennaciismo. Ĝian unikecon pruvas la fakto, ke en aliaj lingvoj – verŝajne ĉiuj? – ne ekzistas, aŭ almenaŭ ne ekzistis pli frue, ekvivalenta termino.
La sennaciismo efektive radikiĝis en la sama 19-jarcenta humo kiel aliaj filozofioj bazitaj sur konceptoj pri socihistoria evoluo. Ĝi antaŭsupozas, ke la nacioj estas nur provizora ŝtupo survoje al tuthomara socio, kaj la sennaciistoj estas la avangardo de realigo de tiu koncepto. Ili konsekvence malakceptas ĉion naciecan: landlimojn (ili substituis horzonojn), naciajn lingvojn (ili substituis Esperanton kaj laŭeble insistis uzi ĝin en la ĉiutaga vivo); sed ili insistis ankaŭ pri la klasbatalo, ĉar laŭ la kriterioj de la epoko la socialisma movado estis la portonto de la sennacia mondo.
Evidente, la sennaciistoj neniam estis tre multaj. La laborista organizaĵo nomiĝas Sennacieca Asocio Tutmonda (kaj tio estas trafa nomo, ĉar la Asocio ne estas, kiel UEA, federacio de naciaj asocioj, sed kuniĝo de individuoj), kaj ties organo estas
Samepoke la neŭtrala movado trairis serion de organizaj krizoj, kiu kulminis en 1937 per splitiĝo en la asocio kaj la fondiĝo de la Internacia Esperanto-Ligo, al kiu aliĝis la plimultaj kaj certe pli aktivaj landaj asocioj. Tamen post la Dua Mondmilito oni atingis unuecon pro la energia organizkapablo de Ivo Lapenna – kiu samtempe iniciatis kampanjon kontraŭ tro multaj verdaj steloj (simbolo de Esperanto) kaj similaj «strangaĵoj»: la esperantistoj liberigu sin el aspekto de «stranga sekto eta» (laŭ esprimo de la poeto Kalocsay), kaj eniru la normalan mondon. Lapenna insistis, ke la esperantistoj aliĝu al la reala mondo, kaj uzu la rimedojn de tiu mondo por atingi siajn celojn. Li multon faris por krei senton de direkto en la Esperanto-movado kaj provizi ĝin per adekvata, moderna strategio.
Estas klare, ke la kampanjo de Lapenna sukcesis. La movado estas hodiaŭ ĝenerale pli modera en siaj entuziasmoj kaj pli normalaspekta en sia publika prezentiĝo. Ĉu eble pro tio perdiĝis io, precipe io grava, ne estas tiel klare.
La 20ª jarcento vidis la naskiĝon de nova politika fenomeno, rezulto de la traŭmo de la terurega Unua Mondmilito: la klopodo krei supernacian organizaĵon, kies rolo estu certigi la pacon per kunlaboro de la unuopaj registaroj en la kadro de konsilio. Post la Unua Mondmilito, tiu organizaĵo estis la Ligo de Nacioj, kaj post la Dua Mondmilito (ĝis hodiaŭ) la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Evidente tiuj organizaĵoj spertas la kostojn kaj malfacilaĵojn de la lingvaj diferencoj. Kiel ili sintenis al la internacia lingvo?
La Ligo de Nacioj efektive okupiĝis pri Esperanto. Jam en ĝia unua kunveno 11 delegitoj starigis proponon favoran al la instruado de tiu lingvo en la lernejoj de la membroj-ŝtatoj. Komisiono de la Ligo faris seriozan esploron de la atingoj de Esperanto, kaj Raporto publikiĝis,[20] kiu estis ne nur honesta, sed ankaŭ tre favora al la adopto de Esperanto kiel oficiala lingvo. Ekzemple, pri Esperanta konferenco:
«Ĝis tridek du parolantoj aŭdiĝis en la sama kunveno, kaj dum tri tagoj plenumiĝis kvanto da laboro, kiu eble postulas dek tagojn por plenumiĝi en ordinara konferenco, kiu uzas plurajn oficialajn lingvojn.»
Tiu Raporto havis grandan sukceson, kaj multaj delegitoj pretis voĉdoni por lerneja instruado de Esperanto. Sed al ĉio simila senkompromise oponis la registaro franca: ĝi timis konkurencon inter Esperanto kaj la franca lingvo, kiu estis tiam la prestiĝa lingvo. Multaj el la aliaj nacioj timis ofendi la francojn, kaj tial submetiĝis malgraŭ propra opinio al ties deziro malsukcesigi la proponojn. La franca prezidanto de la koncerna komisiono argumentis nekredeble analfabete (kvankam private li konfesis sian embarason pri la trudita tasko):
«La celo de la Ligo estas proksimigi la popolojn, sed ne meĥanike per faciligo de la komunikiloj. Ne pli ol fervojo aŭ telegrafio povos Esperanto alproksimigi la animojn. Tion sukcesas nur la lerno de fremda lingvo, kun ĝia literaturo kaj kulturo. Kontraŭe, la disvastiĝo de artefarita mondlingvo igos la lernon de fremdaj lingvoj nenecesa. Tiam oni ne plu lernos ilin kaj oni perdos tiun alproksimigilon de animoj trans la limoj. Tial nia rolo estas instigi lernon de fremdaj lingvoj kaj ne de artefarita.»
La franca ministro Berard ne kontentiĝis per tiu rezigno. Li deziris uzi la rifuzon de la komisiono kiel kontraŭpropagandilon, kaj por tio bezonis, ke la Ligo de Nacioj konfirmu ĝin. En tio li ne sukcesis.
Kiam kunsidis la kvara ĝenerala kunveno de la Ligo en septembro 1923, la franca registaro aparte donis instrukciojn al la delegito Jacques Bardoux por utiligi la rezolucion de la intelekta komisiono por definitive elpuŝi Esperanton. Li do prezentis ĝin en la kvina komisiono sub formo de liga rezolucio rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj prefere al lerno de artefarita. Sed alinaciaj delegitoj tuj vigle protestis. Pluraj klarigis al li, ke ili ne volis insisti pri la Esperanto-afero por ne malplaĉi al la franca registaro, sed ke ili tute ne povus akcepti ian rezolucion, kiu ŝajnus iel ajn kontraŭ Esperanto, ĉar tiu movado havas tro multajn amikojn en ilia lando. Eĉ la britaj delegitoj avertis lin, ke ili kontraŭbatalus la rezolucion. Tiam Bardoux retiris ĝin, kaj tiel la opinio de la intelekta komisiono estis nek konfirmita nek akceptita de la Ligo mem, kiu restis ĉe la raporto adoptita en 1922 konstatanta per faktoj la valoron de Esperanto kaj ĝian vivan rolon.
Kiel konsolan premion la Ligo tamen akceptis rezolucion, kiu estis la unua interŝtata agnosko de Esperanto kiel uzata lingvo kun oficiala difino pri ĝia rolo en homaj rilatoj:
«La ĝenerala kunveno de Ligo de Nacioj rekomendas, ke la ŝtatoj-membroj de l’ Ligo konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo „klara“ en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito».
Tamen la tuta historio de Esperanto kaj la Ligo bele ekzemplas la signifoplenan fakton, ke unu potenca malamiko de Esperanto sur la ĝusta loko kapablas nuligi eĉ plej favorajn kondiĉojn por la sukcesigo de la afero.
Post la Dua Mondmilito la nova interŝtata mondorganizaĵo estis kaj restas Unuiĝintaj Nacioj, al kiu sin turnis UEA en 1950 per jena peticio:
Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.
Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en ĉiuj partoj de la mondo – la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson – mi esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj helpos, per ĉiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu ĉi lingvo, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj, kiu disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ĝian uzon en turismo, internacia komerco kaj korespondado.
Vere rimarkinda estis la popola subteno de tiu peticio. Subskribis ĝin 895_432 individuoj, kaj 492 organizoj (kun sume 15_454_730 membroj), el 76 landoj.
La peticio estis transdonita al UN, kiu siavice transdonis ĝin al la Sekretariato de Unesko (la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj). Tiu transdono estis en si mem provo flankenŝovi en neglekton la tutan aferon, sed insistado de la esperantistoj gvidataj de d‑ro Ivo Lapenna sukcesis enigi en provizoran projekton de Programo por 1953 kaj 1954 ian ĝeneralan rezolucion, kiu tenis la aferon vivanta. Unesko tamen, kiel kutime en la kazo de Esperanto, utiligis ĉiujn procedurajn eblecojn por malhelpi ĝian pluan evoluon, tamen en la fino de 1952 la svisa delegacio prezentis al la Ĝenerala Konferenco rezolucion, kiu estis akceptita, eĉ se en radike ŝanĝita formo, de la Pleno: kio signifis, ke finfine Unesko estis devigita pritrakti la aferon.
La Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco en Montevideo devis okupiĝi pri du demandoj rilate al Esperanto. Unuflanke UEA petis t.n. konsultajn aranĝojn kun Unesko (kion ĝi cetere ricevis, tamen ne sen batalado), kaj aliflanke Unesko devis pritrakti la peticion, en tiu aŭ alia formo.
La okazaĵoj en Montevideo multrilate havas la ecojn de romano. D‑ro Lapenna kaj lokaj esperantistoj mobilizis la publikan opinion, starigis imponan Esperanto-ekspozicion (kiu tre favore impresis multajn delegitojn), kaj persone kontaktiĝis kun gravaj personoj. Rezulte, la meksikia delegacio decidis prezenti rezolucion al la Programkomisiono.
La Komisiono pritraktis la rezolucion malfrue en sabata posttagmezo, kiam ĉeestis nur 45 el 72 delegacioj – kaj eĉ la ĉeestantaj tre ofte ne estis reprezentitaj de siaj ĉefoj, sed de neinformitaj subuloj. La prezidanto de la Komisiono intence lezis la proceduron: anstataŭ doni la parolon al la proponinto de la rezolucio, kiel estus normale, li transdonis ĝin al kontraŭulo de la rezolucio, prof. Blinkenberg el Danlando. Tiu lasta atakis Esperanton, kaj malseriozigis la etoson per diversaj «spritaĵoj».
Post tiu malrespondeca parolado, d‑ro Lapenna, kiel observanto de UEA, ricevis permeson paroli
Feliĉe, d‑ro Lapenna ne estis homo, kiu facile lasis sin venki. Per lerta informado al la gazetaro kaj radio, kaj per multaj personaj kontaktiĝoj, la esperantistoj atingis, ke la meksikia delegacio, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, postulis rekonsideron de la projekto de rezolucio en la Pleno, kie ĝi estis akceptita per 30 voĉoj kontraŭ 5, kun 17 sindetenoj. Vera triumfo en nekredeble malfavoraj cirkonstancoj.
La akceptita rezolucio tekstas jene:
La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto;
En 1965 UEA denove turnis sin al UN, kun propono, ke «Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj-Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj». La proponon ĉi-foje subskribis 930_025 individuoj, kaj 3_851 organizaĵoj kun sume ĉ. 73 milionoj da membroj! La propono estis transdonita al la Sekretariato de UN en 1966, kaj la Sekretariato efike malaperigis ĝin.
Se la historio instruas al ni ion ajn, ĝi instruas jenon: en tiu ĉi mondo Esperanto tre malofte ricevis eĉ minimumon da normala justa traktado. Tamen, tio ne daŭros senfine. Kuraĝiga estis la rezolucio, adoptita unuanime de Unesko en sia 23ª sesio, la 8an de novembro 1985 en Sofio, laŭ kiu la Ĝenerala Konferenco,
6: «Limigita kaj artefarita literaturo»
Tiel, klopodante bagateligi la atingojn de Esperanto, sin esprimis d‑ro I.A. Richards antaŭ kelkaj jardekoj. Li devis agnoski la ekziston de literaturo en Esperanto (dum iuj aliaj, malpli honestaj, eĉ tion ne faras!), sed pro propraj motivoj volis flankenŝovi ĝenan atuton en la esperanta kartaro. Kion do signifas tiu zorge elektita frazo?
Kiajn limojn li imagis por la literaturo de Esperanto? Supozeble aŭ kvantajn aŭ kvalitajn. Kvante, la literaturo de Esperanto estas sitelo kompare kun la oceano de la literaturoj angla aŭ franca. ĉi tamen estas jam sufiĉe ampleksa – inter ses‑ kaj dekmil verkoj – por okupi unu homon dum ties tuta vivo. Ĉiujare aldoniĝas ĉ. 220 titoloj, kaj por studi tiom, jaro apenaŭ sufiĉas. Ĉu Richards do supozigas, ke ĝia temaro estas limigita? Nu, eble jes; tamen ĝia gamo estas sufiĉe larĝa por almenaŭ la normalaj bezonoj de la ordinara homo. Pri la kvalito de la Esperanto-literaturo d‑ro Richards ne rajtas esprimi opinion, ĉar li ne legis eĉ ĝiajn ĉefajn verkojn…
Kaj kio estas literaturo «artefarita»? Nu, ĉiu literaturo en la tuta mondo estas laŭdifine artefarita, ĉar literaturo, kiel muziko, pentrado, baledo, estas arto, kreita arte de artistoj. En la supra kunteksto, do, la vorto estas pleonasma kaj ni devas konkludi, ke la intenco de Richards estis nude malica. Al tiaj neobjektivaj (aŭ neinformitaj) prijuĝoj la esperantistoj bedaŭrinde delonge kutimiĝis.
La plimultaj homoj kapablas koncepti tradukojn en la internacia lingvo. Malpli akceptebla estas nia pretendo, ke Esperanto estas
Tiaj homoj diras, tute prave, ke por verki poezion oni devas sperti kaj emocii rekte per la verka lingvo. Kion ili ne kapablas supozi, tio estas, ke tre multaj homoj en la mondo faras ĝuste tion: por multaj homoj, Esperanto estas lingvo emocia – kaj propra. Tiun adoradon, kiun iuj aliaj direktas al sia gepatra lingvo, multaj esperantistoj pro diversaj kialoj transigas ankaŭ al la internacia lingvo. Tio estas fakto, kiel ajn malplaĉa al iuj naciistoj, kaj el tiu fakto deriviĝas la ekzisto de la orginala literaturo de Esperanto.
Nova eldono (1984) de
Sekvi la evoluon de tiu rimarkinda arto, la poezio «indiĝena» de Esperanto, estas tre interese. Jam en la Unua Libro, Zamenhof prezentis sian emocian lirikon
La unua poeto iom pli matureca estis Edmond Privat (1889–1962), kies poemaro
Grave estas, ke la kvin poetoj estas komplete individuaj, ĉiu kun propra voĉo, propra sinteno kaj propra temaro. Miĥalski estas lingve plej avangarda kaj aktuala, Hohlov plej senseme lirika, Schwartz plej sprita, Baghy plej emocia, kaj Kalocsay – plej genia.
La figuro de Kalocsay en la literaturo de Esperanto similas al tiu de Chaucer en la angla literaturo aŭ Dante en la itala, laŭ tiu senco, ke li, kiel ili, alvenis sur kampon de literaturo juna, neelprovita, nepolurita, kaj lasis ĝin matura, memfida kaj ĉionkapabla. Li estis antaŭ ĉio genia kaj produktiva tradukisto, kaj la poezia lingvaĵo, kiun la devis muldi por traduki (inter multaj aliaj!) La
Tiun lingvaĵon transprenis post la Dua Mondmilito nova generacio de poetoj apoge al la travivintaj kolegoj. Elpaŝis la britoj William Auld (1924), Marjorie Boulton (1924), John Dinwoodie (1904–1980), John Francis (1924) kaj Reto Rossetti (1909), sekvis baldaŭ la islandano Baldur Ragnarsson (1930), la sudafrikano Edwin de Kock (1930), la ĉeĥo Karolo Pič (1920), la dano Poul Thorsen (1915), kaj iom poste japanaj poetoj, el kiuj la plej elstara sendube estas Miyamoto Masao (1913), brazilanoj kiel Geraldo Mattos (1931), Sylla Chaves (1929), Roberto Passos Nogueira (1949), kaj alia brito Victor Sadler (1937). En tiu periodo la plej grava verko verŝajne estas
Ekde 1970, ariĝis ĉirkaŭ la revuo
Tiu supraĵa skizo nur indikas ian ĉeflinion, apud kiu verkadas multaj aliaj interesaj poetoj el plej diversaj mondpartoj, kaj kies specimenajn verkojn oni povas ekkoni en la supre menciita
Kiel estas normale en juna literaturo, la prozo komence iom postrestis la poezion. Fruaj skizoj kaj rakontetoj estis plejparte malaltnivelaj, tamen la nova jarcento baldaŭ vidis debuton de aŭtoroj pli kompetentaj, kiel Ivan Ŝirjaev (1877–1933), A.E. Styler (1865–1928) (noveloj kaj eseoj), kaj la romanojn de Henri Vallienne (1854–1908), Heinrich Luyken (1864–1940) kaj Tagulo (H.B. Hyams, m.1960). Post la Unua Mondmilito sekvis romanoj de Hindrik Bulthuis (1865–1945), kaj noveloj kaj romanoj de Julio Baghy. La fruaj romanoj de Baghy estas aparte interesaj, ĉar ili baziĝas, kiel ankaŭ lia frua poezio, sur liaj spertoj kiel hungara militkaptito en Siberio.
La komenciĝo de dua periodo de
El interesaj nefikciaj verkoj aperis dum la tridekaj jaroj ekzemple
Aperis gravega tutesperanta vortaro
Post la Dua Mondmilito Engholm kaj Szilagyi daŭrigis sian laboron, kaj baldaŭ aperis aliaj: Cezaro Rossetti, Reto Rossetti, Sándor Szathmári, Jean Ribillard, Miyamoto Masao, Johan Hammond Rosbach, John Francis, Konisi Gaku, Johan Valano (Claude Piron). Kvin brilajn volumojn de eseoj liveris G. Waringhien; aliaj gravaj nefikciaj libroj estas ekzemple:
Tiu supraĵa skizo apenaŭ donas impreson pri la realaj atingoj kaj abunda amplekso de la originala literaturo de Esperanto. Iu ajn, kiu volas eĉ aludi al ĝi
AULD, William (red.).
AULD, W.; DINWOODIE, J.S.; FRANCIS, J.I.; ROSSETTI, R.
AULD, William.
BAGHY, Julio.
BAGHY, Julio.
BOULTON, Marjorie.
HOHLOV, N.
KALOCSAY, Kálmán.
KOCK, Edwin de.
KURZENS, Nikolai.
MAURA, G.E.
MIĤALSKI, Eŭgeno.
MIYAMOTO Masao.
PENETER, Peter.
PRIVAT, Edmond.
RAGNARSSON, Baldur.
ROSSETTI, Reto.
SADLER, Victor.
SCHWARTZ, Raymond.
SCHWARTZ, Raymond.
TÁRKONY, Lajos.
UEYAMA Masao.
BAGHY, Julio.
BAGHY, Julio.
BOULTON, Marjorie.
BULTHUIS, H.J.
ENGHOLM, Stellan.
FORGE, Jean.
FRANCIS, John.
FRANCIS, John.
KONISI Gaku.
LORJAK.
LUYKEN, H.A.
MIYAMOTO Masao.
NEMERE, Istvan.
NEWELL, L.N.
PIČ, Karolo.
RIBILLARD, Jean.
ROBINSON, Kenelm.
ROSBACH, Johan Hammond.
ROSSETTI, Cezaro.
ROSSETTI, Reto.
ROSSETTI, R.; SZILAGYI, F.
SCHWARTZ, Raymond.
SCHWARTZ, Raymond.
STURMER, K.R.C.
SZATHMÁRI, Sándor.
SZILAGYI, Ferenc.
SZILAGYI, Ferenc.
TOTH, Endre.
VARANKIN, Vladimir.
Kiel traduklingvo, Esperanto havas plurajn avantaĝojn. Unue, la normala tradukprocedo en Esperanto inversigas la normalan tradukprocedon en la naciaj lingvoj: nacilingvaj tradukistoj ordinare tradukas el fremda lingvo en la propran nacian lingvon; esperantistoj ordinare tradukas el sia nacia lingvo en lingvon… nu, oni povus ĝin nomi fremda, tamen, kiel ni pli frue konstatis, ĝi estas tiel celita kaj konstruita, ke la homoj povas eksterordinare proprigi ĝin al si tiel, ke ĝi ne plu rolas fremde. Ĉiuokaze, la nacilingvaj tradukistoj – kiel ili mem volonte konfesas – ordinare tradukas el la malpli perfekte posedata lingvo, dum la esperantistoj havas maksimuman eblecon kompreni la tradukotan tekston, kiu ekzistas en ilia lingvo de edukiĝo. Pro tio, la tradukoj en Esperanto, se paroli ĝenerale (ĉar malbonaj tradukoj evidente ekzistas ankaŭ en Esperanto), havas potencialon de maksimuma fidindeco.
La fakto, ke Esperanto-eldonejoj troviĝas en tre multaj landoj, estas ankaŭ avantaĝa. Traduko el, ekzemple, la estona, eldonita en Tallinn, vendiĝas kaj estas legata en praktike ĉiuj landoj de la mondo. Tradukoj el «malgrandaj» literaturoj abundas en Esperanto kaj estas facile akireblaj por la alilandaj esperantistoj. En la landoj de la «gravaj» lingvoj, aliflanke, tradukoj el la «malgrandaj » lingvoj estas relative maloftaj – parte pro manko de taŭgaj tradukistoj kaj redaktoroj, parte pro neracia antaŭjuĝo, ke «ĉio valora» estas verkita en lingvoj «pli disvastiĝintaj». Kiom da libroj, ekzemple, tradukitaj el la bengala, estas legataj en okcidenta Eŭropo? Kaj kiu rajtas diri, ke en la bengala lingvo ne ekzistas verkoj valoraj?
Ni konfesu, kompreneble, ke ĝenerale mankas ekster la esperantistaj rondoj forta interesiĝo pri fremdaj literaturoj. Kompara literaturo ŝajnas ne ĝui tre altan prestiĝon kiel serioza studobjekto en multaj, precipe grandlingvaj landoj. Sed ĉu pri tio oni rajtas fieri? Esperanto estas perfekta ilo por komparaj literaturaj studoj.[23]
La fleksebleco de la lingvo Esperanto mem, kion mi pli frue traktis, alportas gravajn avantaĝojn dum traduko. Oni povas tre ofte similigi
Krome la lingvo Esperanto estas eksterordinare riĉa je rimoj. Tute malgranda estas la nombro da vortoj, per kiuj ne eblas rimi, kaj la varieco de rimsonoj estas granda. La speciala rimsituacio de Esperanto, kiu konsistas el radiko-plus-finaĵo, multe plivastigas la rimeblecojn kaj rimvariecon de la lingvo. Jen poemo, ekzemple, en kiu ĉiuj
Tiel la abundeco de tradukoj (el cento da lingvoj) en Esperanto grave kontribuas al la kultureco de la esperantistoj. Ili havas sian
Ni revenos al la afero kulturo en alia ĉapitro. Sed ni konstatu jam nun, ke la lingvo Esperanto posedas literaturon riĉan, valoran kaj el certa vidpunkto unikan. Tiu literaturo estas firma kulturbazo de la internacia solidareco de esperantistoj.
7: Kiel utiligi ĝin?
Multaj homoj – inkluzive de pli ol 150 elektitaj anoj de la nuna brita parlamento – subtenas kaj apogas Esperanton laŭ vidpunkto principa, t.e. ili konscias pri la lingva ĥaoso kaj opinias, ke Esperanto efike kontribuas al solvado de la lingvaj problemoj. Ne necesas ellerni ĝin por aprobi ĝin.
Sed pli multaj homoj interesiĝas pri lernado de la lingvo kaj evidente starigas al si la demandon: kial ĝuste mi ellernu ĝin? kiel mi poste povos utiligi ĝin? Se oni lernas fremdan nacian lingvon, oni almenaŭ scias, kie trovi parolantojn de tiu lingvo kaj kien sin turni por kontaktiĝi kun ili. Sed kion fari en la kazo de Esperanto?
Iuj homoj – filatelistoj, radioamatoroj k.s. – kvazaŭ havas jam pretan motivon utiligi internacian lingvon por plivastigi siajn kontaktojn en la mondo. Aliaj eble ne tiel klare antaŭvidas eventualan profiton.
Unue, kiel renkonti Esperanto-parolantojn? Iam loka ĵurnalisto intervjuis en Skotlando hispanan esperantiston. (La intervjuo devis okazi en Esperanto kun interpretisto, ĉar la hispano ne scipovis la anglan.) La ĵurnalisto demandis: «Se vi promenus laŭ la ĉefstrato de Edinburgo, kiom da esperantistoj vi verŝajne renkontus?» La demando implicis negativan respondon, kiu montrus la senutilecon de Esperanto.
La hispano respondis: «Proksimume same tiom, kiom mi renkontus, kiuj scipovus la hispanan».
Se vi portas verdan stelon (bedaŭrinde tiu kutimo ŝajnas malaperanta) kaj vojaĝas, povas okazi de tempo al tempo, ke nekonato alparolos vin en Esperanto. Tio plurfoje okazis al la nuna aŭtoro: ekzemple, en sudfranca turisma urbo prezentis sin profesia gvidisto, kiu ĉiĉeronis ankaŭ en Esperanto.
Sed kompreneble, oni ne povas dependi de hazardaj renkontiĝoj.
Interne de iu lando oni povas kontaktiĝi kun kluboj, grupoj kaj individuaj samideanoj pere de la landa Esperanto-asocio. Kiam ne ekzistas landa asocio, oni devas turni sin al internacia organizaĵo, kiel ekz‑e UEA. Taŭgaj adresoj ĝenerale troveblas, aŭ devus troviĝi, en lernolibroj k.s.
Kiu sin turnas al UEA kaj aliĝas, tiu disponas pri la t.n. delegita reto. En la Jarlibro troveblas adresaro de Esperanto-delegitoj en la tuta mondo. Ne ĉiu esperantisto estas delegito: principe en ĉiu urbo kaj vilaĝo, kie ekzistas esperantistoj, unu el ili nomiĝas la delegito (eventuala kun vicdelegito), kies volontula tasko estas servi al aliaj esperantistoj. Evidente tiu servado estas morala: oni ne rajtas postuli de delegito servojn nerespondecajn aŭ ĝenajn.
Sed en la kadro de normalaj interhomaj rilatoj, la ekzisto de tiu delegitaro signifas, ke en fremda lando aŭ loko la esperantistoj ĉiam havas la eblecon kontaktiĝi kun enlandano, precipe en kazo de bezono. Plej diversaj estas la servoj plenumitaj kaj plenumataj de delegitoj, ekde helpo trovi tranoktejon ĝis interpretado ĉe kuracisto. Tre ofte vojaĝantoj estas eĉ «transdonitaj» de unu al alia delegito en diversaj urboj sur ilia vojo.
La ĉefa valoro, eble, de la delegitaro estas tio, ke esperantisto malofte devas senti sin sola kaj izolita en fremda lando. Li aŭ ŝi konscias (minimume), ke en bezono li aŭ ŝi ĉiam havas iun al kiu sin turni.
Kune kun la delegitoj troviĝas ankaŭ t.n. fak-delegitoj, kiuj pretas helpi sur la tereno de sia specialaĵo (ankaŭ koresponde), ekz‑e: agrikulturo, arkeologio, arkitekturo, aŭtomobiloj, ekumenismo, fervojoj, geologio, lingvistiko, muziko ktp, ktp.
Alia ebleco por vojaĝantoj estas uzi la Pasportan Servon starigitan de TEJO, la monda junulara organizaĵo de la esperantistoj. Temas pri tio, ke esperantistoj en pli ol 50 landoj pretas akcepti vojaĝantojn en sian hejmon, ĉu por tranoktado, ĉu dum pli longa periodo. Garantiata estas senpaga dormloko; eventualaj manĝaĵoj estas afero de interkonsento kun la gastiganto. Precipe gejunuloj, kiuj kutime ne estas riĉaj, kaj kiuj ne bezonas luksajn hotelojn, multe utiligas tiun servadon. Reciproke la gastiganto renkontas eksterlandanojn kaj havas la plezuron utiligi sian posedon de la lingvo por senĝene interŝanĝi pensojn kaj spertojn pri plej diversaj temoj de komuna intereso.
Aldone al tio, esperantistoj en kelkaj landoj posedas proprajn feriodomojn, kiuj bonvenigas esperantistajn gastojn, kaj organizas feriosemajnojn. Ekzemploj estas Kastelo Greziljono en Angers, Francujo; Kultura Centro Esperantista en
Ĉiujare okazas centoj da kongresoj, konferencoj, renkontiĝoj kaj feriosemajnoj organizitaj de esperantistoj por esperantistoj. Ilin oni reklamas kaj listigas en la Esperanta gazetaro. Se iu volas kaj disponas vojaĝrimedojn (eĉ bicikle iuj faris tion!), tiu povas dum granda parto de la jaro pasigi sian tempon inter esperantistoj diverslandaj. Entute, por la turismo Esperanto estas tre utila.
Se iu havas specialan intereson aŭ hobion, tiu plejofte havas la eblecon pere de Esperanto plivastigi internacie sian praktikadon de tiu intereso. Tre multaj estas la esperantistaj fakorganizaĵoj, kutime kun propra organo, kiuj kunligas entuziasmulojn diverslandajn. Kelkaj ekzemploj de tiaj grupoj estas: Universala Artista Ligo de Esperantistoj; Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista; Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj; Kristana Esperantista Ligo Internacia; Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj; Universala Medicina Esperanto-Asocio; Internacia Naturista Organizo Esperantista; Internacia Scienca Asocio Esperantista; Skolta Esperanto-Ligo; ktp, ktp.
Se koncize sumigi: homo, kiu havas neniun emon al internaciaj kontaktoj, neniel bezonas Esperanton, kiel li aŭ ŝi ankaŭ ne bezonas aliajn fremdajn lingvojn; sed al la homo, kiu havas emon kian ajn al internaciaj kontaktoj, Esperanto ne nur estas utila, sed iasence pli utilas ol aliaj fremdaj lingvoj pro sia
Ankaŭ hejme oni povas utiligi Esperanton kaj vivteni sian scipovon pri la lingvo. Finfine, la plimultaj el ni restadas hejme pli multe ol ni vojaĝas, kaj ni rajtas demandi, kiel ni agu por ne perdi pro neŭzado tiun regon de lingvo, kiun ni volas apliki dumvojaĝe.
Nu, oni povas ĉiutage aŭskulti radioprogramojn en Esperanto. Inter stacioj aktuale dissendantaj tiajn programojn troviĝas ekz‑e Radio Wien, Radio Pekino, Radio Roma, Radio Vatikana, Radio Zagreb, Pola Radio, Radio Svisa. Ne temas nur pri novaĵoj aŭ informprogramoj, sed plejofte ankaŭ pri kulturaj programoj. Plej gravaj estas Pola Radio kaj Radio Pekino, kiuj ĉiutage dissendas pli ol du horojn en la internacia lingvo.
Ekzistas ankaŭ diversaj magnetofonaj servoj, kiuj liveras interesajn sonbendojn en Esperanto. Gramofonaj diskoj estas haveblaj, krom sonbendoj, el diversaj landoj de la mondo. Filmoj, plejofte turismaj, ekzistas kun Esperanta komentario, kaj estas montrataj en kluboj kaj kongresoj.
Ni jam aludis al cento da revuoj kaj ĵurnaloj, kiujn oni povas aboni.
Kompreneble, perfekta rimedo por ekzerci sin pri la lingvo, kaj samtempe profiti sian lingvokonon, estas la internacia korespondado. Sennombraj estas la vivlongaj amikecoj, kiuj kreiĝis per korespondado en Esperanto. Estas facile kontaktiĝi kun simpatiuloj kie ajn en la mondo; preskaŭ ĉiuj Esperantaj revuoj presigas anoncetojn de korespondemuloj; UEA kaj diversaj aliaj organizaĵoj havas Korespondan Servon servantan por kontaktigi la homojn laŭ iliaj deziroj. Kiu volas, tiu povas ĉiutage utiligi tiel Esperanton.
Resume, la studanto disponas pri normalaj rimedoj kaj materialoj por konservi kaj plibonigi sian posedon de Esperanto. La kontrasto kun aliaj fremdaj lingvoj troviĝas en tio, ke la tempo dediĉita al Esperanto rezultigas pli profundan posedon de la lingvo, ol simila tempo dediĉita al alia lingvo; kaj la lernita lingvo estas uzebla sur geografie multe pli diversa proporcio de la tersurfaco.
Tiu konkludo ne supozigu, ke la esperantistoj kontraŭas studadon de aliaj lingvoj. Male, tre multaj el ili estas poliglotoj; por multaj la studado de Esperanto vekis intereson pri tiu aŭ alia lingvo (eble malpli disvastigita ol la «grandaj» lingvoj), kiun oni studis ankaŭ. Ĝuste esperantistoj forte kontraŭas diskriminaciojn flanke de la «grandaj» lingvoj kontraŭ la «malgrandaj», kaj apogas la koncepton de lingva egalrajteco, kiu estas fundamenta homa rajto.
Fine – vi eble fariĝos unu el tiuj, kiuj geedziĝis kun alilanda esperantist(in)o, kaj uzadas Esperanton kiel la familian lingvon! Eble ankaŭ viaj infanoj estos esperantistoj denaskaj! Sed tio, kompreneble, ne estas deviga…
8: Kultura demando
Dum la pasintaj cent jaroj, kontraŭuloj de Esperanto devis konstante ŝanĝadi siajn argumentojn, ĉar iom post iliaj teoriaj antaŭdiroj montriĝis falsaj. La lingvo ne disfalis en dialektojn; ĝi ne rigidiĝis; oni kreis literaturon en ĝi; ĝi kapablas traduki la plej diversajn tekstojn, ktp, ktp. Do nuntempe tiuj aspirantoj plejofte kutimas aserti: al Esperanto mankas kulturo.
Ke Esperanto malhavas kulturon nacian, tio estas evidenta. Finfine, ĝia rolo estas ĝuste transcendi kulturojn naciajn, funkcii kiel ponto inter ili. Sed kulturoj ekzistas, kiuj ne estas nacibazitaj – elstaraj ekzemploj estas kulturoj kristana, islama, juda. Aŭ nigrula kulturo en Usono (kiu serĉas radikojn en iama Afriko). Esperantistoj, laŭ tiu senco, havas propran kulturon, ĉar ili posedas komune historion, literaturon, proverbaron, heroojn kaj martirojn.
Tiu esperantista kulturo estas iasence inverso de la kulturoj naciaj. Kulturoj estas artefaritaj, laŭ tiu senco, ke kiu ajn homgrupo povas pretendi kulturon, konsistan el tiuj faktoroj, kiuj kunligas la grupon kaj malsimiligas ĝin al ĉiuj aliaj homgrupoj. Kulturoj neniel estas konstantaj, neŝanĝiĝantaj; male, ili ŝanĝiĝas la tutan tempon. Por tion konstati, oni devas nur rigardi la «saman» kulturon kun interspaco de, ekzemple, kvindek jaroj. En la larĝa perspektivo de la historio, kulturgrupoj formiĝas kaj ankaŭ malaperas, laŭ la ŝanĝiĝantaj sociaj cirkonstancoj. Interne du iu nacio ekzistas ankaŭ diversaj klaskulturoj: la kulturo de havenlaboristo tre malsimilas la kulturon de universitata profesoro.
Kulturgrupoj ĝenerale identigas sin per emfazo de
Sed la kulturo de la esperantistoj emfazas similecojn inter ĉiuj homoj. Ĝi baziĝas sur universalaĵoj: amo, pacemo, mortotimo, malsato kaj sato, aspirado, morala sento, amoro – unuvorte, sur la komuna homeco. Laŭ tiu vidpunkto, naciaj apartaĵoj estas nur interesaj variantoj de la baza aŭ fundamenta homa modelo. Eblas pretendi, ke tia kulturo estas «natura», ĉar la universalaĵoj troviĝas en la homoj denaske, dum aliaj kulturoj, inkluzive la naciajn, estas akirataj pere de gepatroj, samaĝuloj kaj – precipe – instruistoj. Ĉiuokaze, tuthomara kulturo estas almenaŭ minimume tiel valora kaj vivkapabla kiel kulturoj pli limigitaj, kiel ekzemple la naciaj.
Kaj emfazendas, ke ekzistas nenia kontraŭdiro inter tiuj du specoj de kulturo: unu homo, se li ne estas ŝovinisto, povas tute bone esti samtempe naciano kaj homarano. Tion klare emfazis Zamenhof en parolado en Guildhall, Londono:
«La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.»
Tamen, kio pri tiuj, kiuj ne interesiĝas pri kulturo propre Esperanta: ĉu ankaŭ por ili Esperanto estas kulture valora?
Pere de Esperanto la homo havas aliron al tre larĝa gamo de kulturoj naciaj. Ni jam aludis al la tradukita literaturo, kiu estas je lia dispono, kiu ebligas ekkoni kulturojn eĉ tre fremdajn. Krom tio, per kontaktoj kun indiĝenaj esperantistoj li havas unikan eblecon studi naciajn kulturojn laŭ sia elekto, kun minimuma ebleco de erariĝo pro miskomprenoj. Oni povus citi centojn da okazoj, kiam kultura esploristo sukcesis akiri pere de enlandaj esperantistoj plej esoterajn informojn (tradukojn kaj studmaterialojn), kiujn li ricevus – se entute li sukcesus – alimaniere nur per grandaj elspezoj de tempo kaj eventuale mono.
Estas tro facile, subtaksi la kulturajn atingojn de la internacia lingvo. Al tio kontribuas ia lingva snobismo, kiu, kiel ĉiuj snobismoj, estas false fundamentita.
Nomindekso
Kursive indikitaj mortodatoj estas aldonitaj ĉe reeldono en 2024. —
AULD, William (1924–
BAGHY, Julio (1891–1967). Hungaro. Poeto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj:
BARANYAI, Imre (1902–1961). Hungaro. Poeto kaj verkisto. Ĉefaj verkoj:
BEAUFRONT, Louis de (1885–1935). Franco. Eldonis la unuan E‑lernolibron por francoj kaj fondis en 1898 la revuon
BOULTON, Marjorie (1924–
BOURLET, Carlo (1886–1913). Franco. Grava pioniro de Esperanto. Fondis literaturan revuon
BRAUN, Stanisław Zygmunt (1893–1956). Polo. Pionira E‑poeto. Verko: Unuaj agordoj.
BULTHUIS, Hindrik Jan (1865–1945). Nederlandano. Romanverkisto. Ĉefaj verkoj:
CAPPA, Giulio (1951–). Italo. Verkisto. Kontribuis recenzojn, tradukojn, artikolojn kaj poemojn al la ĉefaj literaturaj revuoj.
CHIUSSI, Italo (1919–1973). Italo. Tradukis en Esperanton
CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia (1915–1984). Italino. Poeto. Ĉefa verko:
COUTURAT, Louis (1868–1914). Franco. Profesoro, logikisto. Ĉefa verko:
DELGARNO, George (m. 1687). Anglo. Aŭtoro de la unua plene ellaborita projekto de apriora filozofia skriba kaj parola lingvo:
DESCARTES, René (1596–1650). Franco. En letero al abato Mersenne la 20an de novembro 1629 li brile formulis la principojn en la konstruo de la plej bonaj modernaj sistemoj de la artefaritaj lingvoj.
DINWOODIE, John Sharp (1904–1980). Skoto. Poeto. Verko:
DAMBRAUSKAS/DOMBROVSKI, Aleksandro (1860–1938). Litovo. Lernis Esperanton jam en 1887. Redaktoro de
ENGHOLM, Stellan (1899–1960). Svedo. Verkisto kaj tradukisto. Ĉefaj verkoj:
FRANCIS, John Islay (1924–
FRENKEL, Roman. Ruso. Pionira E‑poeto. Ĉefa verko:
HAEFKER, Hermann (1873–
HODLER, Hector (1887–1920). Sviso. Filo de la pentristo Ferdinand Hodler. Kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio.
HOHLOV, Nikolao (1891–1953). Ruso. Tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj. Lia plej grava orginala verko estas
HYAMS, H.B. (m. 1960). Anglo. Pentristo kaj verkisto. Lia ĉefa verko (sub pseŭdonimo Tagulo):
KALOCSAY, Kálmán (1891–1976). Hungaro. Ŝlosila figuro en la literaturo de Esperanto. Poeto, tradukisto, redaktoro. Redaktis la gravan revuon
KAROLCZYK, Stanisław (1890–1966). Polo. Poeto kaj tradukisto. Ĉefa verko:
KOCK, Edwin de (1930–
KOMENSKÝ, Jan Amos (1592–1670). Ĉeĥo. Granda scienculo, filozofo kaj pedagogo. En sia libro
KONISI Gaku (1934– ). Japano. Novelisto kaj tradukisto. Ĉefaj verkoj:
LAPENNA, Ivo (1909–1987). Kroato, poste brita civitano. Juristo, verkisto, oratoro. Ŝlosila figuro en la E‑movado post la Dua Mondmilito. Generala sekretario de UEA (1955–1964), Prezidanto de UEA (1964–74). Ĉefaj verkoj:
LEAU, Leopold. Franco. Doktoro pri sciencoj. Kunlaboranto de Couturat (k.v.).
LEIBNITZ. Fama filozofo, kiu en 1666, dudekjara, elmetis siajn konceptojn pri estonta filozofia lingvo.
LUYKEN, Heinrich August (1864–1940). Germano, poste brita civitano. Romanverkisto. Ĉefaj verkoj:
MIYAMOTO, Masao (1913–
NEERGAARD, Paul (1907–1987). Dano. Agronomo, redaktoro. Ĉefaj verkoj:
NERVI, Mauro (1959–). Italo. Poeto, verkisto. Ĉefa verko:
NEWELL, Leonard Nowell Mansell (1902–1968). Anglo. Poeto, tradukisto. Ĉefverko:
PIČ, Karolo (1920–
PIRON, Claude (1931–
PRIVAT, Edmond (1889–1962). Sviso. Profesoro, verkisto. Iama prezidanto de UEA. Ĉefaj verkoj:
RAGNARSSON, Baldur (1930–
RIBILLARD, Jean (1904–1962). Franco. Romanisto. Ĉefa verko:
ROSBACH, Johann Hammond (1921–
ROSSETTI, Cezaro (1902–1950). Svis-anglo. Verkisto. Ĉefa verko:
ROSSETTI, Reto Mario (1909–
ROSSI, Nicolino (1939–). Sanmarina civitano. Poeto, tradukisto. Ĉefa verko:
SADLER, Victor (1937–
SCHULHOF, Stanislav (1864–1919). Ĉeĥo. Poeto, tradukisto. Ĉefaj verkoj:
SCHWARTZ, Raymond (1894–1973). Franco. Novelisto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj:
SEKELJ, Tibor (1912–
SELEZNJOV, Ivan (m. 1904). Ruso. Pionira esperantisto, multe vojaĝinta. Fondis kaj redaktis la periodaĵon
STURMER, Kenelm Ralph Creuzé (1903–1960). Anglo. Novelisto. Verkis ankaŭ sub pseŭdonimo
STYLER, Albert Edward (1865–1928). Anglo. Verkisto. Ĉefaj verkoj:
SZATHMÁRI, Sándor (1897–1974). Hungaro. Romanverkisto, novelisto. Verkoj:
SZILÁGYI, Ferenc (1895–1967). Hungaro. Poeto, novelisto. Redaktis la gravan revuon
ŜIRJAEV, Ivan Genadieviĉ (1877–1933). Ruso. Pionira verkisto. Ĉefaj verkoj:
THORSEN, Poul (1915–
TOTSCHE/TÁRKONY, Lajos (1902–1978). Hungaro. Poeto. Verko:
TROMPETER, Wilhelm Heinrich (1839–1901). Germano. Termezuristo. Kiam en 1891 Zamenhof ne plu povis eldoni la revuon La Esperantisto, Trompeter dum tri jaroj pagis ĉiujn elspezojn por la revuo kaj tiel savis de disfalo la Esperantan aferon.
URQUHART, Thomas (1611–1660). Skoto. Aŭtoro de
VALLIENNNE, Henri (1854–1908). Franco. Verkisto, tradukisto. Verkis la unuajn romanojn originalajn en Esperanto:
WARINGHIEN, Gaston (1901–
WILKINS, John. Anglo. Aŭtoro de